Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo8/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12
t en miaj motoraj reagoj. Turmentis min dubo, ĉu (en rigore scienca senco) ni rajtas paroli pri nia (mi opinias homa) spirita vivo, se ni unu al la alia ne dissekcis cerbolobojn kaj ne tratranĉis la sensoriajn vojojn. Fakte ni devus ĵetiĝi unu kontraŭ la alian kun skalpeloj en la manoj por reciproke studi nian spiritan vivon. Kio min koncernas, mi estus preta en intereso de la scienco frakasi la okulvitron de profesoro Dubosque aŭ konduki elektrajn malŝargojn sur la kalvon de profesoro Dieten, post kio mi publikigus artikolon pri tio, kiel je tio ili reagis. Por diri veron, mi scias tion vigle imagi. Malpli vigle mi scias imagi, kio dum tiaj eksperimentoj okazis en la animo de Andrias Schuechzeri; sed mi kredas, ke ĝi estas treege pacienca kaj bonula kreito. Neniu el la prelegintaj kapacitoj diris, ke povrulo Andrias Scheuchzeri ankaŭ iam ekfuriozis.

Mi ne dubas, ke la Unua Kongreso de la amfibioj vosthavaj estas konsiderinda scienca sukceso; sed kiam foje mi havos ferian tagon, mi iros en Jardin des Plantes rekte al akvujo de Andrias Scheuchzeri, por diri mallaŭte al ĝi: " Vi, Salamandro, kiam foje venos via tago .... ne venu al vi ideo science esplori psikan vivon de la Homoj!"

                                                                 



12) Utileblojn de la Salamandroj esploris nome Hamburga sciencisto Wuhrmann, el kies kompetentaj eseoj ni citas almenaŭ en konciza ekstrakto lian
Bericht über die somatische Verlangung der Molche
La eksperimentoj, kiujn mi entreprenis kun la pacifika gigantsalamandro (Andrias Scheuchzeri Tschudi) en mia Hamburga laboratorio, sekvis tute difinitan celon: elprovi rezistecon de la Salamandroj kontraŭ ŝanĝoj de medio kaj aliaj eleksteraj intervenoj kaj per tio dokumenti ilian praktikan uzeblon en diversaj geografiaj sferoj kaj dum diverse variigataj kondiĉoj.

Per la unua eksperimentado estis konstatote, kiel longe eltenos Salamandro ekster la akvo. Eksperimentbestoj estis tenataj en sekaj kuvoj dum temperaturo de 40 50 Celsiusgradoj. Post kelkaj horoj videblis laciĝo; se ili estis priŝprucigitaj, ili denove reviviĝis. Post dudek kvar horoj ili kuŝis senmove, movante nur la palpebrojn; la pulso malrapidiĝis, ĉia korpa aktiveco estis malaltigita je minimumo. La bestoj videble suferas kaj la plej eta movo kostas ilin grandan penon. Post tri tagoj komenciĝas stato de katalepsia rigideco (xerosa); la bestoj ne reagas, eĉ kiam ili estas brulvundataj per elektrokaŭtero. Se estas altigita humido de la atmosfero, ili komencas montri almenaŭ kelkajn vivsignojn (ili fermas la okulojn antaŭ forta lumo kaj simile). Se la tiel sekigita Salamandro estis ĵetita post sep tagoj en la akvon, ĝi reviviĝis post forpaso de iom longa tempo; sed dum pli daŭra sekigado pereis pli granda nombro da eksperimentbestoj. Sub rekta sunlumo ili pereas jam post kelkaj horoj.

Aliaj eksperimentbestoj estis devigataj turni ŝafton en mallumo en neordinare seka spaco. Post tri horoj ilia laborkapacito komencis sinki, sed denove ĝi altiĝis post abunda priŝprucigo. Dum ofte ripetata priŝprucigo eltenis la bestoj turni krankon de la ŝafto dek sep, dudek kaj en unu kazo dudek ses horojn seninterrompe, dum kontrolhomo jam post kvin horoj de la sama mekanika laboro estis konsiderinde elĉerpita. El la eksperimentoj ni povas konkludi, ke la Salamandroj estas bone uzeblaj ankaŭ por laboro sur la seka tero, memkompreneble sub du kondiĉoj: ke ili ne estos elmetitaj al la rekta sunlumo, kaj de temp´ al tempo estos iliaj korpoj pliŝprucigitaj per akvo.

La dua eksperimento koncernis la rezistecon de la Salamandroj, bestoj origine tropikaj, kontraŭ malvarmo. Ĉe subita malvarmigo de la akvo ili pereis pro intestaj kataroj; sed dum malrapida alklimatigo al la pli malvarma medio baldaŭ aperis kutimo; post ok monatoj ili restadis viglaj ankaŭ ĉe temperaturo de la akvo de sep Celsiusgradoj, dum oni donadis al ili en nutraĵo pli da graso (tage 15 ĝis 20 dekagramojn por unu peco). Se temperaturo de la akvo estis malaltigita sub 5 Celsiusgradojn, ili falis en malvarm rigidecon (geloso); en tiu stato ili povus esti frigiditaj kaj konservataj frostigite en glacibloko dum kelkaj monatoj; kiam la glacio degelis kaj temperaturo de la akvo altiĝis super 5 Celsiusgradojn, ili komencis denove montri vivsignojn kaj dum sep aŭ dek gradoj ili komencis vigle serĉi nutraĵon. El tio oni povas konkludi, ke la Salamandrojn oni povas facile alklimatigi ankaŭ al nia klimato ĝis norda Norvegio kaj Islando. Por klimataj kondiĉoj polusaj necesus pluaj eksperimentoj.

Kontraŭe neordinaran malharditecon vidigas la Salamandroj rilate kemiajn reakciojn; dum la eksperimentado kun tre diluita lesivo, kloakakvoj, taniloj ktp. defaladis ĉifone ilia haŭto kaj la eksperimentaj bestoj pereadis de ia branko gangreno. Por niaj riveroj estas do la Salamandroj praktike neuzeblaj.

En plua serio de eksperimentoj ni sukcesis konstati, kiel longe povas vivi la Salamandroj sen nutraĵo. Ili povas malsati tri semajnojn eĉ pli longe, sen vidigi aliajn signojn krom ia malvigleco. Iun eksperimentan Salamandron mi igis malsati ses monatojn; dum la lastaj tri monatoj ĝi dormis senmove kaj senĉese; kiam poste mi ĵetis al ĝi en kuvegon hakitan hepaton ĝi estis tiom malforta, ke ĝi ne reagis je tio kaj devis esti arte nutrata. Post kelkaj tagoj ĝi manĝis normale kaj oni povis uzi ĝin por pluaj eksperimentoj.

La lasta eksperimentado okupiĝis pri la regeneraj kapabloj de la salamanandroj. Se oni forhakas voston de Salamandro, elkreskas al ĝi nova dum dek kvar tagoj; ĉe ia Salamandro ni ripetis ĉi tiun eksperimenton sepfoje kun la sama rezulto. Same rekreskas al ĝi ankaŭ forhakitaj kruroj. Al ia eksperimenta besto ni amputis ĉiujn kvar membrojn kaj la voston; post tridek tagoj ĝi estis denove tuta. Se oni rompas al Salamandro femuralon aŭ humeron, forfalas ĝia tuta rompita membro kaj surkreskas al ĝi alia. Same se kreskas al ĝi elpikita okulo aŭ eltranĉita lango; estas interese, ke Salamandro, kies langon mi forigis, forgesis paroli kaj devis tion denove lerni. Se oni amputas la kapon al Salamandro aŭ se oni tratranĉas ĝian korpon inter la kolo kaj pelv ostoj, la besto pereas. Kontraŭe, eblas forpreni de ĝi stomakon, parton da intestoj, du trionojn de hepato kaj aliajn organojn, sen difekti ĝiajn vivfunkciojn, oni povas do diri, ke vivisekcie sentripigita Salamandro ankoraŭ kapablas pluan vivon. Neniu alia besto havas tian rezistemon kontraŭ ia ajn lezo kiel Salamandro. Tiurilate ĝi povus esti unuaranga, preskaŭ nedetruebla militbesto; bedaŭrinde malhelpas tion ĝia pacamo kaj natura sendefendeco.
Krom ĉi tiuj eksperimentoj esploris mia asistanto d ro Walter Hinkel valoron de la Salamandroj laŭ vidpunkto de utilaj krudaĵoj. Nome li trovis, ke korpo de la Salamandroj entenas neordinare altan procenton da jodo kaj fosforo; ne estas ekskludite, ke oni povus el ili en kazo de neceso ekspluati gravajn elementojn industrie. La haŭton de la Salamandroj, per si mem malbonkvalitan, oni povas mueli kaj premi sub premego; tiel akirita arta ledo estas leĝera, sufiĉe firma kaj povus esti surogato de bovoledoj. La graso de la Salamandroj estas nemanĝebla pro abomena gusto, sed ĝi taŭgas por la teknika lubrikado, ĉar ĝi frostiĝas nur dum temperaturoj ege malaltaj. Ankaŭ la viando de la Salamandroj estis konsiderata nemanĝebla, eĉ vevena; se ĝi estas manĝata kruda, ĝi kaŭzas kruelajn dolorojn, vomadon kaj halucinojn. D ro Hinkel konstatis post multaj eksperimentoj, kiujn li faris sur si, ke la malutilaj efikoj perdiĝas, se la distranĉita viando estas infuzita per varmega akvo (same kiel ĉe kelkaj amanitoj kaj post funda lavado peklita dum dudek kvar horoj en diluita solvaĵo de permanganato. Poste oni povas ĝin kuiri aŭ stufi kaj ĝi bongustas kiel malbona bovoviando. Tiel ni formanĝis Salamandron, kiun ni nomis Hans; ĝi estis klera kaj sagaca besto kun speciala talento por scienca laboro; ĝi laboris en sekcio de d ro Hinkel kiel lia laboratoria helpanto kaj oni povis konfidi al ĝi ankaŭ delikatajn kemiajn analizojn. Ni babilis kun ĝi dum longaj vesperoj, amuzante nin pro ĝia nesatigebla sci avido. Bedaŭrinde ni devis nian Hans mortigi, ĉar ĝi blindiĝis post miaj eksperimentoj pri trepanado. Ĝia viando estis malhela kaj fungeca, sed postlasis neniajn malagrablajn sekvojn. Estas certe, ke en militkazo la Salamandro viando povas esti bonvena kaj malkara surogato de la bovoviando.
                                                                 

13) Karakterizan dokumenton prezentas enketo de ĵurnalo "Daily Star" je la temo: ĈU SALAMANDROJ HAVAS ANIMON? Ni citas el ĉi tiu enketo (memkompreneble sen garantio pri la ĝusteco) kelkajn citaĵojn de eminentaj personecoj:

Dear Sir,

mia amiko, pastoro H. B. Bertram, kaj mi observis Salamandrojn iom longan tempon dum konstruado de digo en Adeno; ankaŭ ni parolis kun ili dufoje aŭ trifoje, sed ni rimarkis ĉe ili nenian signon de superaj sentoj, kiel estas la Honoro, Kredo, Patriotismo aŭ la Sporta Spirito. Kaj kion alian, mi demandas, ni povas prave karakterizi kiel animon?

Truly yours

Kolonelo John W.Britton


Neniam mi vidis ian Salamandron; sed mi estas konvinkita, ke estaĵoj ne havantaj propran muzikon, ankaŭ ne havas la animon.

Toscanini


Ni flanklasu problemon de la animo; sed dum mi povis observi Andriason, mi dirus, ke ili ne havas individuecon; ili ŝajnas esti unu kiel la alia, same strebemaj, same kapablaj   kaj same senesprimivaj. Unuvorte: ili plenumas difinitan idealon de la moderna civilizacio, nome la Mezon.

Andé d´ Artois


Nepre ili ne havas animon. En tio ili konformiĝas kun la homo.

Via G.B. Shaw


Via demando embarasas min. Ekzemple mi scias, ke mia ĉina hundeto Bibi havas etan kaj amindan animon; same mia persa katino Sidi Hanum havas animon, kaj kian belegan animon kaj kruelan! Sed la Salamandroj? Jes, ili estas t r e talentaj kaj inteligentaj, tiuj povruloj scias paroli, kalkuli kaj esti treege utilaj; sed ili estas t i o m malbelaj!

Via Madeleine Roche


Ili estu Salamandroj, ĉefe ke ili ne estas marksistoj.

Kurt Hubert


Ili ne havas animon. Se ili havus ĝin, ni devus atribui al ili ekonomian egalecon kun la homo, kio estus absurda.

Henry Bond


Ili ne havas seks allogon. Tial ankaŭ animon ili ne havas.

Mae West
Ili havas animon, kiel ĝin havas ĉiu kreaĵo kaj ĉiu planto, kiel ĝin havas ĉio vivanta. Granda estas sekreto de ĉia vivo.

Sandrabharata Nath
Ili havas interesan teknikon kaj naĝostilon; ni povas ellerni multon de ili, nome en la naĝado sur longdistancaj vojoj.

Johny Welssmüller


14) Pliajn detalojn vidu en libro: Mme Zimmermann, sa vie, ses idées, son oeuvre (Alcan).El ĉi tiu verko ni citas pietatan rememoron de la Salamandro, kiu estis unu el ŝiaj unuaj lernantoj:

"Ŝi recitadis al ni Lafonten fablojn, sidante ĉe nia simpla, sed pura kaj komforta baseno; ŝi suferis pro humideco, sed ne atentis tion, estante plene sindona al sia instruista devo. Ŝi nomis nin 'mes petits Chinois', ĉar ni, simile kiel ĉinoj, ne sciis prononci sonon r. Sed post iom da tempo ŝi kutimiĝis je tio, ke ŝi mem prononcadis sian nomon Mme Zimmelmann; ni salamandridoj adoris ŝin; la etaj, ne havantaj ankoraŭ evoluintajn pulmojn kaj tial ne povantaj forlasi la akvon, ploris, ke ili ne povas akompani ŝin dum la promenoj tra la lerneja ĝardeno. Ŝi estis tiom milda kaj afabla, ke   laŭ mia scio   ŝi nur unufoje ekkoleris; tio estis, kiam nia juna instruistino pri historio iun varman someran tagon survestis bankostumon kaj malsupreniris inter nin en la basenon, kie ŝi sidante ĝiskole en la akvo, prelegis al ni pri la nederlandaj bataloj por libereco. Tiam nia kara Mme Zimmelmann efektive ekkoleris: "Iru tuj lavi vin, Mademoiselle, iru, iru," ŝi vokis okullarme. Por ni tio estis delikata, sed komprenebla leciono, ke tamen nur ni ne apartenas inter la homojn; poste ni estis dankemaj al nia spirita patrino, ke ĉi tion ŝi konsciigis al ni per maniero tiom decida kaj taktoplena.

Kiam ni bone lernis, rekompence ŝi legis al ni modernajn poemojn, kiel de FranÇois Coppée. "Ĝi estas tamen tro moderna," ŝi diradis, "sed finfine, nuntempe ankaŭ tio apartenas al la ĝenerala klereco." Je fino de la lerneja jaro estis aranĝita publika Matineo, al kiu estis invitita sinjoro prefekto el Nico kaj aliaj oficialaj kaj eminentaj personecoj. Talentaj kaj progresintaj lernantoj, havantaj jam la pulmojn, estis sekigitaj de pedelo kaj vestitaj per iaj blankaj tunikoj; poste ili deklamis malantaŭ maldika kurteno (por ke sinjorinoj ne timiĝu pro ili) fablojn de Lafonteno, matematikajn formulojn kaj tronsekvon de Kapetidoj en kronologia ordo. Post tio sinjoro prefekto en bela kaj longa parolo esprimis sian dankon kaj komplimenton al nia kara direktorino, per kio la ĝoja tago finiĝis. Same kiel pri nia spirita progreso oni zorgis ankaŭ pri nia korpa bonfarto; unufoje monate inspektis nin loka veterinaro kaj unufoje duonjare ĉiu el ni estis pesita, ĉu ni havas la preskribitan pezon. Aparte arde rekomendadis al ni estimata nia komandantino, ke ni formetu abomenan, senbridan kutimon de la Monataj Dancoj; mi hontas diri, ke malgraŭ tio kelkaj pli maturaj zorgatoj kaŝe dum la plenluno kulpiĝadis pri ĉi tiu besta infamio. Mi esperas, ke nia patrineca amikino neniam sciiĝis pri tio; tio frakasus ŝian grandan, noblan kaj amoplenan koron."

                                                                 

15) Inter alie proponis renoma filologo Curtius en la verko Janua linguarum aperta, ke estu adoptita kiel sola komunuza lingvo por la Salamandroj la latino el la ora tempo de Vergilio. Nuntempe estas en nia povo, li vokis, ke la latino, la lingvo plej perfekta, plej riĉa je la gramatikaj reguloj kaj science plej bone ellaborita, iĝu denove vivanta mondlingvo. Se la klera homaro ne eluzos ĉi tiun okazon, faru tion vi mem, Salamandrae, gens maritima; elektu por via gepatra lingvo eruditan linguam latinam, unikan lingvon indan tion, ke ĝin parolu orbis terrarum. Nepasema estos, Salamandrae, via merito, se vi revivigos al la nova vivo eternan lingvon de dioj kaj herooj;ĉar kun ĉi tiu lingvo, gens Tritonum, foje vi transprenos ankaŭ heredaĵon de la mondreganta Romio.

Aliflanke iu latva telegraf oficisto, nomata Wolteras, kune kun pastoro Mendelius eltrovis kaj ellaboris specialan lingvon por la Salamandroj, nomitan lingvo Pontika (pontic lang); por ĝi li uzis elementojn de ĉiuj lingvoj de la mondo, ĉefe afrikajn dialektojn. Ĉi tiu salamandraĵo (kiel ankaŭ oni ĝin nomis) atingis certan disvastiĝon nome en la nordaj ŝtatoj, sed bedaŭrinde nur inter homoj; en Upsalo estis eĉ instalita katedro por la salamandra lingvo, sed kiom estas konate, inter Salamandroj eĉ ne unu parolis ĉi tiun lingvon. Verdire, plej multe enradikiĝis inter la Salamandroj Basic English, kiu pli poste fariĝis oficiala lingvo de la Salamandroj.

                                                                 

16) Komparu felietonon el plumo de Jaromír Seidl Novoměstský, konservita en la kolekto de sinjoro Povondra.


NIA AMIKO SUR GALAPAGOJ
Farante kun mia edzino, poetino Henrika Seidlová Chrudimská, vojaĝon ĉirkaŭ la mondon, per la sorĉo de tiom da novaj kaj potencaj impresoj almenaŭ parte transvivis doloran perdon de nia kara onjo, verkistino Bohumila Jandová Střešovická, ni venis ĝis la solecaj, de multaj sagaoj ĉirkaŭteksitaj Galapagoj. Ni havis nur du horojn por la restado, ni utiligis ilin por promeno sur bordo de ĉi tiu dezerta insularo.

"Vidu, kiel belege hodiaŭ la suno subiras," mi diris al mia edzino. "Ĉu ĝi ne aspektas, kvazaŭ la tuta firmamento dronus en inundo da oro kaj sango?"

"Ĉu sinjorino bonvolas esti ĉeĥo?" aŭdiĝis neatendite post ni en la ĝusta kaj neta ĉeĥa lingvo.

Ni ekrigardis surprizite en direkto, de kie aŭdiĝis la vortoj. Neniu tie estis, nur granda, nigra Salamandro sidis sur ŝtonblokoj tenante en la mano ion, kio aspektis kiel libro. Dum nia vojaĝo ĉirkaŭ la mondon ni ekvidis jam plurajn Salamandrojn, sed ĝis nun ni ne havis okazon ekparoli kun ili. Tial la afabla leganto ekkomprenos nian miron, kiam sur la bordo tiom forlasita ni renkontiĝis kun Salamandro kaj krome ekaŭdis demandon en nia gepatra lingvo.

"Kiu parolas ĉi tie?" mi vokis ĉeĥe.

"Mi tiel aŭdacis, sinjoro," rediris la Salamandro respekte leviĝante. "Mi ne povis rezisti, aŭdante unuafoje en la vivo la ĉeĥan interparolon."

"Kio," mi miregis, "ĉu vi scias ĉeĥe?"

"Ĵus mi amuziĝis konjugaciante la neregulan verbon esti," diris la Salamandro. "Ĉi tiu verbo nome estas neregula en ĉiuj lingvoj."

"Kiel, kie kaj kial," mi insistis, "vi ellernis la ĉeĥan lingvon?"

"Hazardo alportis al mi ĉi tiun libron," rediris la Salamandro kaj prezentis al mi libreton, kiun ĝi tenis en la mano; ĝi estis Ĉeĥe por Salamandroj, kaj ĝiaj folioj vidigis spurojn de ofta kaj diligenta uzado. "Ĝi aperis ĉi tie kun sendaĵo de libroj kun enhavo instrua. Mi povis elekti inter Geometrio por la superaj mezlernejaj klasoj, Historio de milit taktiko, Gvidlibro tra Dolomitoj aŭ Principoj de Bimetalismo. Mi elektis tamen ĉi tiun libreton, kiu iĝis mia kunulo la plej kara. Mi scias ĝin jam tute parkere, sed mi trovas en ĝi senĉese novajn fontojn de amuzo kaj instruo."

Mia edzino kaj mi montris nian ne afektatan ĝojon kaj miron super ĝia ĝusta, preskaŭ komprenebla prononcado. "Bedaŭrinde, neniu estas ĉi tie, kun kiu mi parolus ĉeĥe," diris nia nova amiko modeste, "kaj tute mi ne certas, ĉu la instrumentalo de vorto ĉevalo estas kun ĉevaloj aŭ per ĉevaloj."

"Per ĉevaloj," mi diris.

"Ho ne, kun ĉevaloj," vokis mia edzino vigle.

"Ĉu vi estus tiel afabla kaj dirus al mi," demandis nia kara societano fervore," kio nova en la centotura panjo Prago?"

"Ĝi kreskas, amiko," mi respondis estante ĝojigita pro ĝia intereso kaj en kelkaj vortoj mi skizis al li floradon de nia ora metropolo.

"Kiom ĝojigaj estas la sciigaĵoj", diris la Salamandro kun nekaŝata kontentiĝo. "Ĉu ankoraŭ pendas sur Mostecká věž dehakitaj kapoj de la ekzekutitaj ĉeĥaj nobeloj?"

"Jam delonge ne," mi diris al li, iom (mi konfesas) surprizita pro lia demando.

"Vere domaĝe," opiniis la simapatia Salamandro. "Ĝi estis rara historia memoraĵo. Estu al dio plendate, ke tiom da valoraj memorindaĵoj detruiĝis dum la tridekjara milito! Se mi ne eraras, tiam estis la ĉeĥa lando ŝanĝita je dezertejo, dronante en sango kaj larmoj. Feliĉo, ke tiam ne formortis genitivo de negativo. En ĉi tiu libreto tekstas, ke onidire ĝi estas formortonta. Tion mi tre bedaŭrus, sinjoro."

"Vin do interesas ankaŭ nia historio," mi vokis ĝoje.

"Certe, sinjoro," rediris la Salamandro. "Nome la Blankmonta katastrofo kaj la tricentjara servuto. Pri tio mi legis tre multe en ĉi tiu libro. Certe vi tre fieras pri via tricentjara servuto. Tio estis granda tempo, sinjoro."

"Jes, peza tempo," mi jesis. "Tempo de subpremado kaj aflikto."

"Kaj ĉu vi lamentegis?" demandis nia amiko kun avida intereso.

"Ni lamentegis, suferante neeldireble sub jugo de ferocaj subpremantoj."

"Mi ĝojas," respiris la Salamandro. "En mia libro tio ĝuste tiel tekstas. Mi estas tre ĝojigita, ke ĝi estas vero. Tio estas bonega libro, sinjoro, pli bona ol Geometrio por superaj mezlernejaj klasoj. Foje ŝate mi stariĝus sur la memorinda loko, kie estis ekzekutitaj la ĉeĥaj nobeloj, kaj ankaŭ sur la aliaj gloraj lokoj de la kruela senrajteco."

"Vi soltus viziti nin," mi proponis kore al li.

"Mi dankas por la afabla invito," riverencis la Salamandro. "Bedaŭrinde, tiomgrade miaj paŝoj ne estas liberaj..."

"Ni aĉetus vin," mi ekkriis. "Mi volas diri, eble per nacia kvesto ni povus havigi rimedojn, kiuj ebligus al vi ..."

"Plej ardajn dankojn," murmuris nia amiko evidente emociita. "Sed mi aŭdis, ke la vultava akvo ne estas bona. Nome ni suferas en la river akvo pro malagrabla disenterio." Post kio li iom enpensiĝis kaj aldiris: "Ankaŭ nur tre peze mi forlasus mian amatan ĝardeneton."

"Aĥ," ekkriis mia edzino, "ankaŭ mi estas entuziasma ĝardenistino! Kiom dankema mi estus al vi, se vi montrus al ni infanojn de ĉi tiu flaŭro!"

"Kun la plej granda ĝojo, nobla sinjorino," diris la Salamandro ĝentile kliniĝante. "Se nome ne ĝenos vin, ke mia parko estas sub la akvo."

"Sub la akvo?"

"Jes. Dek kaj duonon de metroj."

"Kaj kiajn florojn tie vi kultivas?"

"La maranemonojn," diris nia amiko, "en kelkaj raraj specioj. Ankaŭ la marstelojn kaj markukumojn, ne kalkulante la koral arbustojn. Beatul', kultivinta al la patrio unu rozon, unu arbon, kiel diras poeto."

Bedaŭrinde ni estis adiaŭontaj, ĉar la ŝipo jam signalis forveturon. "Kaj kion vi mesaĝus, sinjoro   sinjoro   " mi diris, ne sciante, kiel nia kara amiko nomiĝas.

"Mi nomiĝas Boleslav Jablonský," atentigis nin la Salamandro sinĝene. "Ĝi estas miaopinie bela nomo, sinjoro. Mi elektis ĝin el mia libro."

"Kion, sinjoro Jablonský, vi mesaĝus al nia nacio?"

La Salamandro pripensis iom. "Diru al viaj samlandanoj," li diris fine kun profunda emocio, "diru al ili, ... ke ili ne falu en malnovan slavan malkonkordon ... ke ili tenu en la dankema memoro Lipany kaj ĉefe la Blankan Monton! Saluton, mian respekton," li subite finis, penante venki siajn sentojn.

Ni malproksimiĝis per boato de la bordo, enpense kaj emociitaj. Nia amiko staris sur la rifo kaj mangestis al ni; ŝajnis, ke ion li vokas.

"Kion li vokis?" demandis mia edzino.

"Mi ne scias," mi diris, "sed ĝi sonis kiel Salutu sinjoron ĉefurbestron doktoron Baxa."

                                                                  

17) Ĉefe en Germanio estis ĉia vivisekcio severe malpermesita, kompreneble nur al la judaj esploristoj.

                                                                  

18) Ŝajnas, ke ankaŭ temis pri iaj moralaj motivoj. Inter paperoj de sinjoro Povondra oni trovis en multaj lingvoj PROKLAMON publikigitan evidente en ĉiuj ĵurnaloj de l' mondo kaj subskribitan de l' dukino of Huddersfield mem, kie estis dirite:
"Ligo por protekto de Salamandroj turniĝas ĉefe al vi, virinoj, ke vi en intereso de deco kaj bonmoreco atribuu per laboro de viaj manoj al granda agado, kies celo estas provizi la Salamandrojn per konvena vestaĵo. Por tiu celo la plej celhava estas jupeto kvardek centimetrojn longa, talio larĝo sesdek centimetrojn, plej bone kun enkudrita gumbendo. Estas rekomendata jupeto faldita (plisita), bone konvenanta kaj permesanta pli grandan movo liberon. Por la tropikaj landoj sufiĉas antaŭtuketo provizita per laĉo por ĉirkaŭligo de la talio, pretigita el tute simpla lavŝtofo, eventuale el la nenovaj partoj de via vestaĵo. Per tio vi helpos al la povraj Salamandroj, por ke ili ne devu sin montradi dum sia laboro sen ia ajn vestaĵo, kio certe ofendas ilian hontemon kaj malagrable tuŝas ĉiun decan homon, nome ĉiun virinon kaj patrinon."
Ŝajne ĉi tiu aktiveco ne renkontiĝis kun la dezirata rezulto; ne estas konate, ĉu la Salamandroj iam konsentus porti jupetojn kaj antaŭtuketojn; versimile tio malhelpadis ilin en la akvo aŭ ĝi ne volis resti sur ili. Kiam poste la Salamandroj estis apartigitaj for de la homoj per la lignotabulaj bariloj, kompreneble falis ambaŭflanke ĉiaj ajn kaŭzoj por hontemo aŭ malagrablaj sentoj.

Kio koncernas nian mencion, ke necesis gardi la Salamandrojn antaŭ diversa ĝenado, ĉefe ni pensis pri hundoj, kiuj neniam paciĝis kun la Salamandroj kaj persekutis ilin feroce ankaŭ sub la akvo, ne atentante, ke en iliaj muzeloj mukozoj inflamis, kiam ili mordvundis fuĝantan Salamandron. Iam ankaŭ Salamandroj defendis sin kaj ne unu rara hundo estis batmortigita per hakfosilo aŭ pioĉo. Entute inter la hundoj kaj Salamandroj evoluis daŭra eĉ mortiga malamikeco, kiu neniel ŝanĝiĝis, male plivere plifortiĝis kaj profundiĝis per establo de la bariloj inter ili ambaŭ. Sed tio jam okazas ne nur en la vivo kaj ne nur ĉe hundoj.

Pretere dirite, la gudritajn barilojn, etendiĝantaj multloke je centoj kaj centoj da kilometroj laŭ la marbordo, oni eluzis por edukaj celoj; laŭ la tuta longo ili estis pripentritaj per grandaj surskriboj kaj sloganoj konvenaj por la Salamandroj, ekzemple: VIA LABORO VIA SUKCESO ELUZU ĈIUN SEKUNDON! LA TAGO HAVAS NUR 86 400 SEKUNDOJN!   ĈIU NUR TIOM VALORAS, KIOM DA LABORO LI PLENUMAS.   UNU METRON DE LA DIGO VI POVAS KONSTRUI DUM 57 MINUTOJ!   KIU LABORAS, SERVAS AL ĈIUJ.   KIU NE LABORAS, NE MANĜU!

Kaj tiel plu. Konsiderante, ke la lignotabulaj bariloj borderis en la tuta mondo pli ol tricent mil kilometrojn da marbordoj, ni scias imagi, kiom da instigaj kaj ĝenerale utilaj sloganoj tie troviĝis.



                                                                  

19) Komp. la unuan Salamandran proceson, okazinta en Durban, kaj kiu estis abunde komentita en la mondgazetaro (vidu eltranĉaĵojn de sinjoro Povondra). Havenofico en A. okupadis laborlokon de Salamandroj. Tiuj dumtempe tiom multiĝis, ke en la haveno ili ne plu havis sufiĉe da loko; kelkaj junsalamandraj kolonioj do ekloĝis la ĉirkaŭajn bordojn. Bienulo B., al kies terpecoj apartenis parto de la menciita bordo, postulis, ke la havenofico elloĝigu siajn Salamandrojn el lia privata bordo, ĉar tie li havas sian privatan banejon. La havenofico oponis, ke tio ne rilatas ĝin; tuj kiam Salamandroj ekloĝis sur terpecoj de la plendanto, ili iĝis lia privata posedaĵo. Dum la traktado proporcie treniĝis, komencis la Salamandroj (parte pro la denaska instinkto, parte pro laborfervoro, al ili memorfiksita per eduko) sen respektiva ordono kaj permeso konstrui digojn kaj haven basenojn sur bordoj de sinjoro B. Tiam sinjoro B. prezentis al la koncerna ofico akuzon pro damaĝo de sia posedaĵo. En la unua instanco la akuzo estis rifuzita kun motivigo, ke la posedaĵo de sinjoro B. ne estis per la digoj damaĝita, sed pliperfektigita. La dua instanco pravigis la akuzantan partion en tio, ke neniu estas devigata toleri sur sia terpeco bredbestojn de sia najbaro, kaj ke la havenofico en A. garantias por ĉiaj damaĝoj kaŭzitaj de la Salamandroj, same kiel kampulo kompensas damaĝojn, kiujn kaŭzis al la najbaro lia brutaro. La akuzita partio kompreneble obĵetis, ke ĝi ne povas garantii por la Salamandroj, ĉar ĝi ne povas ilin fermi en la maro. Post tio la juĝisto deklaris, ke liaopinie necesas rigardi damaĝojn faritajn de la Salamandroj same kiel damaĝojn kaŭzitajn fare de kokinoj, kiujn ankaŭ ne eblas enfermi, ĉar ili scias flugi. Reprezentanto de la havenofico demandis, kiamaniere do devas lia kliento la Salamandrojn elloĝigi aŭ igi ilin al tio, ke ili mem forlasu la privatan bordon de sinjoro B. La juĝisto respondis, ke la afero ne koncernas la tribunalon. La reprezentanto demandis, kion la respektinda juĝisto opinius, se la akuzita ofico igus la nedeziratajn Salamandrojn pafekstermi. Post tio la juĝisto respondis, ke tion, kiel la brita ĝentlemano, li opinius ekstreme malkorekta procedo kaj krome atenco de la ĉasrajto de sinjoro B. La akuzita partio estas do devigata unuflanke elloĝigi la Salamandrojn el la privata posedaĵo de la akuzanto, aliflanke kompensi damaĝojn tie kaŭzitajn per digoj kaj reguligo de la bordo kaj nome tiel, ke ĝi refaros tiun bordopecon en la originan staton. La reprezentanto de la akuzita partio poste metis demandon, ĉu oni darfas uzi por la malkonstruado la Salamandrojn. La juĝisto respondis, ke liaopinie ne, dum tion ne permesos la akuzanto, kies edzino abomenas Salamandrojn kaj ne povas baniĝi sur bordo, naŭza pro la Salamandroj. La akuzita partio oponis, ke sen la Salamandroj ĝi ja ne povas forigi digojn, konstruitajn sub la marsurfaco. Post tio deklaris la juĝisto, ke la tribunalo nek volas nek povas decidi pri la teknikaj detaloj; la tribunaloj ekzistas ĉi tie por gardi la posedrajtojn, kaj ne por prijuĝi, kio estas realigebla kaj kio ne. Per tio la afero el la jura flanko estis finita; ne estas konate, kiel la havenofico en A. elvenis el ĉi tiu peniga situacio; sed la tuta kazo montris, ke la salamandran problemon tamen nur necesos ordigi per novaj juraj rimedoj.

                                                                 

20) Pluraj opiniis la egalrajtecon de la Salamandroj tiel laŭvorte, ke ili postulis, ke la Salamandroj povu okupi kiajn ajn publikajn oficojn en la akvo kaj sur la tero (J.Courtaud); aŭ ke el ili estu kreitaj plenarmitaj submaraj regimentoj kun la propraj enprofundaj komandantoj (em. generalo Desfours); eĉ tio, ke estu permesataj intermiksitaj geedziĝoj inter homoj kaj Salamandroj (advokato Louis Pierrot). Natursciencistoj kontraŭis, ke tiaj geedziĝoj nepre ne estas eblaj; sed maitre Pierrot deklaris, ke ne temas pri la natura eblo, sed pri la jura principo, kaj ke li mem estas preta edzinigi al si salamandran femalon, por pruvi, ke la menciita reformo de la geedza rajto ne restos nur sur papero. (M. Pierrot pli poste iĝis tre elserĉata advokato en divorc aferoj).

(En ĉi tiu kroma konekseco estu menciite, ke nome en la usona gazetaro de temp' al tempo aperis informo pri knabinoj, kiuj laŭdire dum la banado estis sekse perfortitaj de Salamandroj. Tial en Usono multiĝis kazoj, kiam Salamandroj estis kaptataj kaj linĉataj, ĉefe ŝtiparumataj. Vane sciencistoj protestis kontraŭ ĉi tiu popola kutimo asertante, ke pro la anatomiaj kaŭzoj simila krimo flanke de la Salamandroj estas fizike ekskludita; multaj knabinoj ĵuris, ke ili estis ĝenataj de Salamandroj, per kio por ĉiu ĝusta amerikano la afero estis klara. Pli poste la ŝatata ŝtiparumado de Salamandroj estis almenaŭ tiel limigata, ke ĝi rajtis okazi nur sabate kaj sub inspekto de fajrobrigadanoj. Tiam ankaŭ estiĝis Movado kontraŭ linĉado de Salamandroj, fronte de kiu staris nigra pastoro Robert J. Washington kaj al kiu anonciĝis centmiloj da membroj, kompreneble preskaŭ senescepte nur negroj. Amerika preso komencis aserti, ke la movado estas politika kaj renversema; tial okazis agresoj kontraŭ la negraj kvartaloj kaj estis brulmortigitaj multaj negroj, preĝantaj en siaj preĝejoj por Fratoj Salamandroj. Indigno kontraŭ negroj atingis kulminon, kiam de la brulanta negra preĝejo en Gordonville (L.) ekbrulis la tuta urbo. Sed ĉi tio apartenas al la historio de la Salamandroj nur nerekte.)

El la civilaj aranĝoj kaj avantaĝoj, kiujn la Salamandroj vere ricevis, ni citu almenaŭ kelkajn: ĉiu Salamandro estis enskribita en la Salamandra Matrikulo kaj registrita en loko de sia laboro; ĝi devis havi oficialan permeson por la restado; ĝi devis pagi kap imposton, kiu anstataŭ ĝi pagis ĝia posedanto kaj deprenadis ĝin de ĝia nutrado (ĉar la Salamandroj ne ricevadis salajron en mono); same ĝi devis pagi lupagon el la loĝata bordo, komunumajn alpagojn, depagojn por establo de la lignotabula barilo, lernejan takson kaj aliajn publikajn ŝarĝojn; simple ni devas lojale konfesi, ke tiurilate oni traktis ĝin same kiel la aliajn civitanojn, sekve ĝi tamen ĝuis ian egalrajtecon.

                                                                  

21) Vidu enciklikon de la Sankta Patro Mirabilia Dei opera.

                                                                  

22) Pri la afero aperis tiom grandega literaturo, ke nur ĝia bibliografio ampleksus du egajn volumojn.

                                                                   

23) Vidu en la paperoj de sinjoro Povondra ege pornan broŝuron, kiu onidire estis represita el la policaj raportoj en B. Indikojn de ĉi tiu "privata ekzemplero, eldonita por scienca celo" ne eblas citi en deca libro. Ni prezentas nur kelkajn detalojn:

Templo de la Salamandro kulto, troviĝanta en strato xxx domnumero xxx, havas en sia mezo grandan basenon, garnitan per malhelruĝa marmoro. La akvo en la baseno estas parfumata per bonodoraj esencoj, varmigata kaj de elprofunde tralumigata per konstante ŝanĝiĝanta kolorlumoj; alie en la templo estas mallume. Dum kantado de la Salamandraj Litanioj eniras en la irizan basenon sur marmorŝtupoj per nenio vestitaj kredantaj Salamandroj kaj Salamandrinoj, de unu flanko viroj, de la alia flanko virinoj, senescepte el la plej bona societo; ni mencias ĉefe baroninon M., filmaktoron S., ambasadoron D. kaj multajn aliajn eminentajn personecojn. Subite prilumas blua reflektoro grandegan marmoran blokon, leviĝantan super la akvon, sur kiu ripozas kaj peze respiras granda, olda, nigra Salamandro, nomata Majstro Salamandro. Post nelonga silento komencas la Majstro paroli; li alvokas la kredantojn, ke ili plene kaj tutanime fordonu sin al la komenciĝantaj ceremonioj de la Salamandro Danco kaj honoru la Grandan Salamandron. Post tio ĝi leviĝas kaj komencas balanci kaj tordi la supran duonon de la korpo. Ankaŭ la viraj kredantoj, mergiĝintaj ĝiskole en la akvo, komencas impete, ĉiam pli rapide kaj rapide balanciĝi kaj tordiĝi, onidire tial, por ke kreiĝu la Seksa Medio; dume la Salamandrinoj elbuŝigas akrajn ts ts ts kaj kvakajn kriĉojn. Poste estingiĝas sub la akvo lumo post lumo kaj senbridiĝas ĝenerala orgio.


Ni ne povas ja garantii pri ĉi tiu priskribo; sed estas certe, ke en iuj pli grandaj urboj de Eŭropo polico unuflanke severe persekutis ĉi tiujn salamandrajn sektojn, aliflanke ĝi havis plenmanojn da laboro kun sekretigado de grandegaj societaj skandaloj, ligitaj kun ĉi tio. Tamen ni opinias, ke la kulto de la Granda Salamandro estis ja neordinare disvastigita, sed ĝi okazadis plejparte kun lukso malpli fabela, kaj en la neriĉaj tavoloj eĉ sur la seka tero.

                                                                 

24) Ankaŭ jam la menciita katolika preĝo por la Salamandroj difinis ilin kiel Dei creatura de gente Molche (diaj kreitaĵoj de la salamandra nacio)

                                                                 

25) Proklamo, konservita en la paperoj de sinjoro Povondra, tekstis:

KAMARADOJ SALAMANDROJ!


La kapitalisma ordo trovis al si la lastan viktimon. Kiam ĝia tiranado komencis definitive splitiĝi kontraŭ la revolucia impeto de la klaskonscia proletaro, aljungis la putra kapitalismo en siajn servojn vin, Laboristojn de la Maro, sklavigis vin spirite per sia burĝa civilizacio, subigis vin al siaj klasleĝoj, senigis vin de ĉia libereco kaj faris ĉion, por povi senpune kaj brutale vin ekspluategi

(14 linioj konfiskitaj)

Laborantaj Salamandroj! Proksimiĝas la momento, kiam vi komencas konsciigi al vi la tutan ŝarĝon de la sklaveco, en kiu vi vivas

(7 linioj konfiskitaj)

kaj pretendos viajn rajtojn kiel klaso kaj nacio!

Kamaradoj Salamandroj! La revolucia proletaro de la tuta mondo aletendas al vi la manon

(11 linioj konfiskitaj)

per ĉiuj rimedoj. Fondu uzinajn konsilantarojn, elektu konfidulojn, establu strikfondusojn! Kalkulu kun tio, ke la laboristaro vin ne forlasos en via justa batalo kaj man en mane entreprenos kun vi la lastan atakon

(9 linioj konfiskitaj)

Subpremataj kaj revoluciaj Salamandroj de l' tuta mondo, unuiĝu! Komenciĝas la lasta batalo!

Subskribita MOLOKOV

                                                                 

26) En la kolekto de sinjoro Povondra ni trovis nur kelkajn tiajn proklamojn; la ceterajn versimile forbruligis dumtempe sinjorino Povondrová. El la konservita materialo ni citas almenaŭ kelkajn titolojn:

Salamandroj, for la batalilojn! (Pacifista manifesto).

Salamandroj, elĵetu judojn! (Germana flugfolio).

Kamaradoj Salamandroj! (Alvoko de la anarkiista Bakuninista grupo).

Kamaradoj Salamandroj! (Publika alvoko de la akvo skoltoj).

Amikoj Salamandroj! (Publika adreso de la Cetralo de akvariistaj societoj kaj bredantoj de la akvobestaro).

Salamandroj, amikoj! (Alvoko de Societo por la Morala Reformo).

Civitanoj Salamandroj (Alvoko de la Reforma civitana frakcio en Dieppe).

Kolegoj Salamandroj, eniru niajn vicojn! (Subtena societo de eksmaristoj).

Kolegoj Salamandroj! (Naĝklubo Aegir).

Ekstre grava (se ni povas juĝi laŭ tio, ke sinjoro Povondra ĝin zorge subgluis (estis alvoko, kiun ni citas en plena origina teksto:

                                                                  

27) En la kolekto de sinjoro Povondra konserviĝis al ni felietona, sufiĉe supraĵa priskribo de la soleno; bedaŭrinde nur duono, la alia parto iel perdiĝis.

Nico, la 6 an de majo

En bela, hela konstruaĵo de instituto por Mediteraneaj Studoj sur Promenade des Anglais estas hodiaŭ vigle; du agens de police prizorgas liberan vojon sur trotuaro por la invititaj personecoj, paŝantaj sur la ruĝa tapiŝo en bonvenigan, agrable malvarman amfiteatron. Ni vidas ridetantan sinjoron urbestron de Nico, sinjoron prefekton kun cilindro, generalon en lazurkolora uniformo, sinjorojn kun ruĝa butono de Honorlegio, damojn de necerta aĝo (nunjare regas la moda terakotkoloro), vicadmiralojn, ĵurnalistojn, profesorojn kaj respektindajn oldulojn de ĉiuj nacioj, da kiuj sur CĈte d' Azur estas ĉiam abunde. Subite eta incidento: inter ĉia ĉi honorularo timide kaj nerimarkate penas tragliti kurioza kreaĵeto; ĝi estas vualita de la kapo ĝis la tero en longan nigran pelerinon aŭ domenon, sur la okuloj ĝi havas grandegajn nigrajn okulvitrojn kaj haste, malcerte ĝi plandas al la troplenigita vestiblo. "Hé, vous," ekkriis iu policisto, "qu' est ce que vous cherchez ici?" Sed jam al la timigita alvenanto alpaŝas universitataj altranguloj kaj "cher docteur, ĉi tien, cher docteur tien". Do ĉi tiu estas d ro Charles Mercier, la klerega Salamandro, hodiaŭ prelegonta antaŭ la elito de la Lazura Bordo! Rapide internen, por ke ankoraŭ ni kaptu loketon en la solene ekscitita aŭditorio!

Sur la podio eksidas Monsieur le Maire, Monsieur Paul Mallory, granda poeto, Mme Maria Dimineanu, kiel delegitino de Internacia Instituto por Intelekta Kunlaboro, rektoro de Instituto por Mediteraneaj Studoj kaj aliaj oficialaj personecoj; flanke de la podio estas pupitro por la prelegonto kaj post ĝi   Nu jes, ĝi estas vere ladkuvo. Ordinara ladkuvo, kiaj estas en la banĉambroj. Kaj du funkciuloj kondukantaj sur la podion timidan estaĵon, vualitan en longan kapuĉon. Aŭdiĝas iom embarasa aplaŭdo. D ro Charles Mercier sinĝene riverencas kaj ĉirkaŭrigardas, kie sidigi sin. "Voilŕ, Monsieur," flustras iu funkciulo kaj montras la ladkuvon. "Jen por vi." D ro Mercier videble ege hontas, ne scias, kiel rifuzi ĉi tiun afablaĵon; li provas kiel eble diskrete okupi lokon en la kuvo, sed li envolviĝas en la longan pelerinon kaj kun brua plaŭdo falas en la kuvon. Sinjoroj sur la podio estis ege surŝprucigitaj, sed ili mienas, kvazaŭ nenio okazus; en la aŭditorio iu histerie ekridis, sed sinjoroj el la unuaj vicoj riproĉe ĉirkaŭrigardas kaj siblas ŝŝ! Tiumomente leviĝas Monsieur le Maire et Député kaj ekparolas. Sinjorinoj kaj sinjoroj, li diras, mi havas la honoron bonvenigi sur tero de nia bela urbo Nico doktoron Charles Mercier, eminentan reprezentanton de la scienca vivo e niaj proksimaj najbaroj, loĝantoj de marprofundoj. (D ro Mercier elmergiĝas ĝis la talio kaj profunde riverencas). Unuafoje en historio de la civilizacio la maro kaj la tero donas al si la monojn por la intelekta kunlaboro. Ĝis nun estis metita al la spirita vivo netransigebla limo: la mond oceano. Ni povis ĝin transpaŝi, ni povis ĝin transversi ĉiudirekte per niaj ŝipoj; sed sub ĝian surfacon, sinjorinoj kaj sinjoroj, la civilizacio ne povis penetri. Ĉi tiu eta peco de la firma tero, sur kiu vivas la homaro, estis ĝis nun ĉirkaŭita de maro virga kaj sovaĝa; ĝi estis belega kadro, sed ankaŭ depratempa dislimo: unuflanke leviĝanta civilizacio, aliflanke la eterna neŝanĝebla naturo. Ĉi tiu limo, miaj karaj aŭskultantoj, nun falas. (Aplaŭdo). Ni, infanoj de la granda tempo, partoprenas la senkomparan feliĉon esti atestantoj vidantoj de tio, kiel kreskas nia spirita patrio, kiel ĝi transpaŝas siajn proprajn bordojn, descendas en la marondojn, konkeras la akvoprofundojn kaj ligas al la malnova klera firma tero oceanon modernan kaj civilizitan. Kia miriga spektaklo! (Brave!) Sinjorinoj kaj sinjoroj, nur pro naskiĝo de la oceana kulturo, kies eminentan reprezentanton ni havas la honoron hodiaŭ bonvenigi en nia mezo, iĝis nia terglobo planedo vere kaj plene civilizita (Entuziasma aplaŭdo! D ro Mercier leviĝas en la kuvo kaj riverencas).

Kara doktoro kaj granda sciencisto, turniĝis poste Monsieur le Maire et Député al d ro Mercier, apoganta sin je rando de la kuvo, emociite kaj peze tikante siajn brankojn, vi povos transdiri al viaj samlandanoj kaj amikoj sur la marfundo niajn gratulojn, nian admiron kaj nian plej ardan simpation. Diru al ili, ke en vi, niaj mar najbaroj, ni salutas avangardon de progreso kaj klereco, avangardon, kiu paŝon post paŝo koloniigos la senfinajn marteritoriojn kaj sur fundo de Oceano konstruos novan kulturan mondon. Jam mi vidas kreski en la marfundoj novajn Atenojn kaj novajn Romojn; mi vidas tie flori novan Parizon kun la submaraj Luvroj kaj Sorbonoj, kun la submaraj Triumfarkoj kaj Tomboj al la Nekonataj Soldatoj, kun teatroj kaj bulvardoj; kaj permesu, ke mi eldiru ankaŭ mian ideon plej sekretan: mi esperas, ke kontraŭ nia kara Nico elkreskos en la bluaj ondoj mediteraneaj nova glora Nico, via Nico, kiu per siaj superbaj submaraj avenuoj, parkoj kaj promenejoj borderos nian lazuran bordregionon. Ni volas vin ekkoni kaj volas, ke vi ekkonu nin; persone mi estas konvinkita, ke pli proksima scienca kaj societa rilatoj, kiujn hodiaŭ sub tiel feliĉaj aŭspicioj ni inaŭguras, kondukos niajn naciojn al ĉiam pli strikta kultura kaj politika kunlaboro en intereso de la tuta homaro, en intereso de la tutmonda paco, bonfarto kaj progreso. (Longdaŭra aplaŭdo.)

Nun leviĝas d ro Charles Mercier kaj provas per kelkaj vortoj danki al sinjoro urbestro kaj deputito de Nico; sed unuflanke li estas tro emociita, aliflanke li havas iom apartan prononcadon; el lia parolo mi kaptis nur kelkajn pene elbuŝigitajn vortojn; se mi ne eraras, tio estis "tre honorita", "kulturaj rilatoj" kaj "Viktoro Hugo". Poste, evidente timtrema, denove li kaŝiĝis en la kuvo.

Poste ekparolas Paul Mallory; tio, kion li eldiras, ne estas parolo, sed himna poemo, tralumigita de profunda filozofio. Mi dankas la sorton, li diras, ke mi ĝisvivis plenumiĝon kaj konfirmon de unu el la plej belaj sagaoj de la tuta homaro. Ĝi estas konfirmo kaj plenumiĝos stranga: anstataŭ la mita Atlantido, enmergiĝinta, ni vidas kun mirego novan Atlantidon, elmergiĝanta el la profundoj. Kara kolego Mercier, vi, kiu estas poeto de l' spaca geometrio, kaj viaj doktaj amikoj, vi estas la unuaj senditoj de ĉi tiu nova mondo leviĝanta el la maro, ne el la ŝaŭmo naskiĝinta Afrodita, sed Palasa Anadyomene. Sed multe pli stranga kaj nekompreneble pli mistera estas, ke al ĉi tiu

(La fino mankas)

                                                                  

28) En la paperoj de sinjoro Povondra konserviĝis iom neklara ĵurnalfoto, sur kiu ambaŭ salamandraj delegitoj ascendas ŝtupetojn el la Ĝeneva Lago sur Quai du Mont Blanc, por iri en kunsidon de la Komisiono. Ŝajnas do, ke oficiale ili estis loĝigitaj rekte en Lemano.

Kio koncernas la Ĝenevan Komisionon por Studo de la Salamandra Demando, ĝi plenumis grandan kaj meritplenan laboron ĉefe per tio, ke ĝi zorgeme evitis ĉiujn brulajn politikajn kaj ekonomiajn problemojn. Ĝi kunsidis permanente dum multaj jaroj kaj havis pli ol mil tricent kunvenojn, dum kiuj oni diligente traktis pri la internacia unuigo de terminologio por la Salamandroj. Tiurilate nome regis senespera ĥaoso; apud la sciencaj terminoj Salamandro, Molche, Batrako kaj similaj (kiujn oni komencis senti kiel iom malĝentilajn), estis proponata aro da aliaj nomoj; la Salamandroj estu nomataj Tritonoj, Neptunidoj, Tetisidoj, Nereidoj, Atlantidoj, Oceanidoj, Pozidonidoj, Lemuroj, Pelagoj, Litoraluloj, Pontikoj, Bathidoj, Abisoj, Hidrionoj, Gentdemaroj (Gens de Mer), Submaridoj kaj tiel plu.

La Komisiono por Studo de la Salamandra Demando estis elektonta el ĉiuj ĉi terminoj nomon plej konvenan kaj okupiĝis pri tio fervore kaj konscience ĝis finiĝo de la Salamandra Epoko; la finan kaj unuaniman konkludon neniam ĝi atingis.


                                                                 

29) Sinjoro Povondra ankaŭ envicigis en sian kolekton du aŭ tri artikolojn el Národní politika," rilatantajn la nuntempan junularon; versimile nur pro misaranĝo li atribuis ilin al ĉi tiu periodo de la salamandra civilizacio.

                                                                  

3O) Iu sinjoro el Dejvice rakontis al sinjoro Povondra, ke li baniĝis sur plaĝo en Katwijk am Zee. Li naĝis malproksimen en la maron, kiam naĝmastro vokis lin al reveno. La nomita sinjoro (iu sinjoro Příhoda, komisiulo) ne atentis tion kaj naĝis plu; tiam la naĝmastro saltis en boaton kaj padelis post lin. "Hej, sinjoro," li diris al li, "ĉi tie vi ne rajtas vin bani!"

"Kial ne?" demandis sinjoro Příhoda.

"Ĉi tie estas Salamandroj."

"Mi ne timas ilin," oponis sinjoro Příhoda.

"Ili havas ĉi tie sub la akvo fabrikojn aŭ ion," murmuretis la naĝmastro. "Ĉi tie neniu baniĝas, sinjoro."

"Kaj kial ne?"

"Salamandroj ne ŝatas tion."

                                                                 

31) Ĉi tiu propono evidente koneksis kun la grandskala politika propagando, kies altgrade gravan dokumenton ni havas en la manoj, dank' al kolekta aktiveco de sinjoro Povondra. La dokumento sonas laŭvorte:

La tria libro
MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ

1.

MASAKRO SUR LA KOKOSA INSULARO


En unu afero sinjoro Povondra eraris: la interpafado apud la urbo Kankesanturai ne estis la unua kolizio inter homoj kaj Salamandroj. La unua historie konata konflikto okazis kelkajn jarojn antaŭe sur la Kokosa Insularo, ankoraŭ dum la ora epoko de la pirataj ekspedicioj je Salamandroj; sed eĉ tio ne estis la plej malnova incidento tiuspeca, kaj en la pacifikaj havenoj oni sufiĉe rakontis pri iaj bedaŭrindaj kazoj, kiam Salamandroj iel tiel aktive rezistis eĉ al la normala S Trade; kompreneble tiajn malgravaĵojn la historio ne notas.

Sur la Kokosaj aŭ Keeling Insuloj tio okazis jene: la kaperŝipo Montrose de la konata Harriman Kompanio Pacific Trade sub kapitano James Lindley albordiĝis por la kutima ĉasado de Salamandroj de tipo nomata Maccaroni. Sur la Kokosaj Insuloj estis konata kaj riĉa salamandra golfo, koloniigita ankoraŭ de kapitano van Toĥ, sed pro sia izoliteco lasita, kiel oni diras, al sia sorto. Al kapitano Lindley eblas riproĉi nenian malatentemon, ankaŭ tion ne, ke la ŝipanaro suriris la bordon nearmita. (Nome tiam la piratkomerco kun la Salamandroj havis jam siajn regulajn formojn; sed estas vero, ke antaŭe estis piratŝipoj armitaj per mitraloj, jes eĉ per leĝeraj kanonoj, tamen ne kontraŭ Salamandroj, sed kontraŭ nelojala konkurenco de la aliaj piratoj. Sur la insulo Karakelong foje ekbatalis ŝipanaro de Harriman vaporŝipo kontraŭ la ŝipanaro de dana ŝipo, kies kapitano opiniis Karakelong sia ĉasejo; tiam ambaŭ ŝipanaroj kvitigis siajn malnovajn kalkulojn, ĉefe prestiĝajn kaj komercajn konfliktojn tiel, ke ili flanklasis la Salamandro ĉasadon kaj komencis pafi kontraŭ si el fusiloj kaj hotchkissoj; danoj tamen sur la firma tero venkis per bajonet atako, sed Harriman ŝipo poste sukcese kanonis la danan ŝipon kaj dronigis ĝin nepre kun ĉio, ankaŭ kun kapitano Nielsen   tiel nomata Karakelong incidento. Tiam devis interveni en la afero ankaŭ oficoj kaj registaroj de la koncernaj ŝtatoj; al la banditaj ŝipoj estis malpermesite plu uzadi kanonojn, mitralojn kaj grenadojn; krome flibustraj kompanioj dividis inter si tiel nomatajn liberajn ĉasejojn tiel, ke ĉiu salamandrejo estis vizitata nur de difinita rabŝipo; ĉi tiu gentlemen´s agreement de grandaj piratoj estis vere plenumata kaj respektata ankaŭ de malgrandaj pirataj entreprenantoj.) Sed ni revenu al kapitano Lindley, li agis tute laŭ spirito de la tiamaj komercaj kaj maraj uzancoj, kiam li sur la Kokosa Insularo sendis siajn homojn armitajn nur per klaboj kaj remiloj por ĉaso de Salamandroj, kaj posta oficiala enketado donis al la morta kapitano plenan satisfakcion.

La ŝipanaron, kiu en tiu luna nokto suriris la Kokos Insulojn, komandis ŝipleŭtenanto Eddie Mc Carth, jam sperta en ĉi tiu ĉasmaniero. Estas fakto, ke grego da Salamandroj, kiun li trovis sur la bordo, estis nekutime multnombra, laŭ takso sescent ĝis sepcent adoltaj fortaj maskloj, dum leŭtenanto Mc Carth komandis nur dek ses virojn; sed oni ne povas akuzi lin, ke li ne cedis de sia entrepreno, jam tial ne, ĉar al oficiroj kaj ŝipanoj de la rabŝipoj laŭkutime estis pagata premio por nombro da preditaj bestoj. En la sekvinta enketado konstatis la marofico, ke "leŭtenanto Mc Carth estas tamen responsa por la fatala okazaĵo," sed ke "sub la respektivaj kondiĉoj versimile neniu agus alie." Male la malfeliĉa juna oficiro montris konsiderindan pripensemon per tio, ke anstataŭ malrapida ĉirkaŭigado de la Salamandroj, kiu dum la donita nombra malproporcio cetere ne povus esti plena, li ordonis akutan atakon, per kiu la Salamandroj estis apartigotaj de la maro, puŝataj internen de la insulo kaj po unu senkonsciigataj per klab  kaj remilfrapoj. Malfeliĉe dum la formiĝinta sturmo ŝiriĝis la ataklinio de la maristoj kaj preskaŭ ducent Salamandroj eskapis en la akvon. Dum la sturmantaj viroj prilaboris la Salamandrojn apartigitajn de la maro, komencis post iliaj dorsoj knali kurtaj pafoj el submaraj pistoloj (shark gun); neniu scietis, ke ĉi tiuj naturaj, sovaĝaj Salamandroj sur Keeling Insuloj estas armitaj per pistoloj kontraŭ ŝarkoj, kaj neniam estis konstatite, kiu havigis al ili la armilojn.

Maristlernanto Mikaelo Kelly, transvivinta la tutan katastrofon, rakontas: "Kiam komenciĝis knali la pafoj, ni opiniis, ke ia alia ŝipanaro, veninta ĉasi Salamandrojn, pafas kontraŭ nin. Leŭtenanto Mc Carth tuj turniĝis kaj kriis: Kion vi faras, vi bovoj, ĉi tie estas ŝipanaro de Montrose! Tiumomente li estis vundita en la kokson, sed ankoraŭ li eligis sian revolveron kaj komencis pafi. La dua pafo trafis lian kolon kaj li falis. Nur nun ni vidis, ke la Salamandroj pafas kaj ke ili volus apartigi nin de la maro. Tiam Long Steve levis remilon kaj ĵetiĝis je la Salamandroj, kriante Montrose! Montrose! Ankaŭ ni ceteraj kriis Montrose kaj bategis la bestaĉojn per remiloj, kiel nur eblis. Ĉirkaŭ kvin restis tie kuŝantaj, sed ni ceteraj trabatiĝis al la maro. Long Steve saltis en la akvon kaj vadis al boato; sed tie alkroĉiĝis al li kelkaj Salamandroj kaj tiris lin sub la akvon. Ankaŭ Karolon ili dronigis; li kriegis ´knaboj, pro Jesuo Kristo, knaboj, ne lasu min´, sed ni ne povis helpi al li. Tiuj porkuloj pafis dorsen al ni; Bodkin turniĝis kaj estis trafita ventren, li diris nur ´ba ne´ kaj falis. Ni klopodis do retreti en internon de la insuloj; je la bestaĉoj ni frakasis remilojn kaj klabojn, kaj tiel ni kuris kiel leporoj. Ni estis nur kvar. Ni timis kuri malproksimen de la bordo, ĉar ni ne povus reveni al la ŝipo; ni kaŝiĝis post ŝtonblokoj kaj vepro kaj devis rigardi, kiel la Salamandroj batmortigas niajn kamaradojn. Ili dronigis ilin en la akvo kiel katidojn, kaj kiam ankoraŭ iu naĝis, ricevis kapbaton per kriko. Nur nun mi sentis, ke mi havas elartikigitan piedon kaj ne povas pluiri."

Ŝajnas, ke intertempe kapitano James Lindley, restinta sur Montrose, aŭdis la pafadon sur la insulo; ĉu li opiniis, ke io tumultiĝis tie kun indiĝenoj, ĉu tio, ke estas tie aliaj komercistoj kun Salamandroj, simple li prenis kuiriston kaj du maŝinistojn, kiuj ankoraŭ estis sur la ŝipo, ŝarĝigis sur la restantan boaton mitralon, kiun li antaŭvideme, malgraŭ severa malpermeso kaŝadis sur la ŝipo kaj navigis helpi al sia ŝipanaro. Li estis sufiĉe singardema, por ne surpaŝi la bordon; li nur albordiĝis per la boato, sur kies pruo estis preparita la mitralo, kaj stariĝis "kun la krucitaj brakoj". Ni lasu plu rakonti la maristlernanton Kelly.

"Ni ne volis voki la kapitanon, por ke la Salamandroj ne trovu nin. Sinjoro Lindley staris en la boato kun la krucitaj brakoj kaj vokis: ´Kio okazas ĉi tie?´ Tiam la Salamandroj turniĝis al li. Sur la bordo estis kelkcent da ili kaj senĉese novaj naĝis en la maro kaj estis ĉirkaŭantaj la boaton. ´Kio okazas ĉi tie?´ diras la kapitano kaj tiam iu granda Salamandro iras al li kaj diras: ´Veturu returne!´

La kapitano ekrigardis ĝin, dum tempeto nenion diris kaj poste demandis: ´Vi estas Salamandro?´

´Ni estas Salamandroj,´ diris tiu Salamandro. ´Veturu returne, sinjoro.´

´Mi volas scii, kion vi faris kun miaj homoj,´ diras nia maljuna.

´Ili ne estu sturmintaj nin,´ diris la Salamandro. ´Revenu al via ŝipo, sinjoro!´

La kapitano tempeton silentis, kaj poste tute trankvile diras: ´Nu bone. Jenkins, pafu!´

Kaj la maŝinisto Jenkins komencis pafi la Salamandrojn per la mitralo."

(Ĉe la pli posta enketado de la tuta afero deklaris la marofico laŭvorte: "Tiurilate Cptn. James Lindley kondutis, kiel necesas atendi de la brita maristo.")

"La Salamandroj estis en arego," daŭrigas atesto de Kelly, "kaj tial ili estis falantaj kiel falĉata greno. Kelkaj pafis el siaj pistoloj je sinjoro Lindley, sed tiu staris kun la krucitaj brakoj tute senmove. Tiumomente elmergiĝis el la akvo post la boato nigra Salamandro, tenanta en la manaĉo ion similan al ladkonservujo, per la dua mano ion de ĝi forŝiris kaj ĵetis en la akvon sub la boaton. Apenaŭ oni kalkulis ĝis kvin, erupciis tiuloke akvokolono kaj aŭdeblis obtuza, sed forta eksplodo, ke ankaŭ la tero detonaciis sub niaj piedoj."

(Laŭ priskribo de Kelly konkludis la enketanta ofico, ke temis pri eksplodaĵo W 3, liverata al la Salamandroj, laborantaj pri fortikigo de Singapuro, por krevigo de rokoj sub la akvo. Sed kiel la ŝargoj venis el la manoj de la tieaj Salamandroj al la Kokos Insuloj, restis mistero; laŭ unuj konjektoj eble ilin transportadis homoj, laŭ la aliaj jam tiam la Salamandroj nepre havis inter si ian longdistancan komunikon. La publika opinio tiam postulis, ke estu malpermesite donadi al la Salamandroj en la manojn tiom danĝerajn eksplodaĵojn; sed la kompetenta ofico deklaris, ke provizore ne eblas "altefikan kaj relative sekuran" eksplodaĵon W 3 anstataŭigi per ia alia; kaj tiel ĝi restis.)

"La boato ekflugis aeren," daŭrigas la depozicio de Kelly, "kaj pecŝiriĝis. Al la loko alkuris Salamandroj, kiuj restis ankoraŭ vivantaj. Ni ne povis vidi, ĉu sinjoro Lindley vivas; sed ĉiuj tri kamaradoj   Donovan, Burke kaj Kennedy   eksaltis kaj kuris helpi al li, por ŝirmi lin antaŭ la Salamandroj. Ankaŭ mi volis kuri, sed mi havis elartikigitan maleolon, kaj tial mi eksidis kaj ambaŭmane tiris la plandon, por rekunigi la artikojn. Mi ne scias do, kio tiumomente okazis, sed kiam mi ekrigardis, kuŝis Kennedy vizaĝalsable kaj pri Donovan kaj Burke eĉ ne spuro; nur sub la akvo io ankoraŭ kirliĝis."

Maristlernanto Kelly poste fuĝis en internon de la insulo, ĝis li trovis indiĝenan vilaĝon; sed tiuj kondutis strange al li kaj volis al li disponigi eĉ ne rifuĝejon; versimile ili timis la Salamandrojn. Nur post sep semajnoj trovis iu fiŝista ŝipo tute elrabitan kaj forlasitan Montrose, ankritan apud la Kokos Insuloj, kaj savis ankaŭ Kelly´n.

Kelkajn semajnojn poste alnavigis al la Kokos Insuloj kanonŝipo de Lia Brita Majesto Fireball kaj ankrante ĝi atendis la nokton. Denove estis arĝenta plenluna nokto; el la maro eliradis Salamandroj, eksidis larĝronde sur sablejo kaj komencis solene danci. Tiam la ŝipo de Lia Majesto pafis la unuan ŝrapnelon en ilian mezon. La Salamandroj, se ili ne estis disŝiritaj, je momento rigidiĝis kaj poste diskuris al la akvo; tiumomente ektondris terura salvo el ses kanonoj, kaj nur kelkaj frakasitaj Salamandroj ankoraŭ rampis al la akvo. Poste ekknalegis la dua kaj tria salvo.

Poste la ŝipo de Lia Majesto Fireball retiriĝis je duonmejlo kaj komencis pafi sub la akvon, navigante lante laŭ la bordo. Tio daŭris ses horojn kaj estis elpafitaj proksimume okcent pafoj. Poste la ŝipo Fireball fornavigis. Ankoraŭ du tagojn poste la marsurfaco apud la Keeling Insuloj estis kovrita de miloj kaj miloj da disŝiritaj Salamandroj.

Samnokte pafis nederlanda batalŝipo Van Dijck trifoje en amason da Salamandroj sur insuleto Goenong Api; japana krozŝipo Hakodate elsendis tri grenadojn al la salamandra insuleto Ailinglaplap; franca kanonŝipo Bechamel per tri pafoj diskurigis salamandran dancon sur la insulo Rawaiwai. Tio estis averto al la Salamandroj. Ĝi ne estis vana: simila kazo (oni nomis ĝin Keeling killing) nenie plu ripetiĝis, kaj la orda same kiel la kontraŭleĝa komerco kun la Salamandroj povis plu neĝenate kaj benate flori.


2.

KONFLIKTO EN NORMANDIO


Alikaraktera estis konflikto en Normandio, okazinta iom pli poste. Tie Salamandroj, laborantaj ĉefe en Ĉerburgo kaj loĝantaj apud ĉirkaŭa bordo, ege ekŝatis pomojn; sed ĉar iliaj labordonantoj ne volis liveri pomojn al ili kun la kutima salamandra nutraĵo (onidire ĝi altigus konstrukostojn super la difinita budĝeto), entreprenadis la Salamandroj ŝtelekspediciojn al proksimaj fruktĝardenoj. Kampuloj plendis en prefektejo, kaj al la Salamandroj estis severe malpermesite vagi sur la bordo ekster la tiel nomata salamandra zono, sed senefike; fruktoj el la ĝardenoj plu perdiĝis, onidire perdiĝis ankaŭ ovoj en demetejoj, kaj ĉiumatene ĉiam pli da hundoj estis trovataj batmortigitaj. Tiam la kampuloj, armitaj per malnovaj fusiloj, mem komencis gardi siajn fruktĝardenojn kaj paflikvidis ŝtelantajn Salamandrojn. Finfine tio estus restinta nur loka afero; sed la normandaj kampuloj, ekscititaj krom la alia ankaŭ pro tio, ke estis altigitaj impostoj, kaj kariĝis municio, morte ekmalamis la Salamandrojn kaj entreprenadis kontraŭ ili invadojn per tutaj armitaj trupoj. Kiam ili are pafmortigadis Salamandrojn ankaŭ sur iliaj laborlokoj, plendis ĉe la prefekto aliflanke entreprenantoj de la akvokonstruaĵoj, kaj la prefekto ordonis, ke al la kampuloj estu konfiskitaj iliaj rustaj pafiloj. Memkomprene la kampuloj rezistis, kaj okazadis malagrablaj konfliktoj kun ĝendarmoj; la obstinaj normandoj komencis pafadi krom la Salamandroj ankaŭ ĝendarmojn. En Normandion estis venigitaj ĝendarmaj helptrupoj, kiuj traserĉadis en vilaĝoj domon post domo.

Ĝuste en tiu tempo okazis ekstreme malagrabla afero: en ĉirkaŭaĵo de Coutance ekatakis vilaĝaj knaboj Salamandron, kiu laŭdire suspekte ŝteliris al kokinejo, ĉirkaŭis ĝin, dorse alpremitan al muro de garbejo kaj komencis ĝin ŝtonumi per brikoj.La vundita Salamandro disetendis la brakon kaj terenĵetis ion similantan al ovo; sekvis eksplodo, per kiu estis la Salamandro dispecigita, sed ankaŭ tri knaboj: dekunujara Pierre Cajus, deksesjara Marcel Bérard kaj dekkvinjara Louis Kermadec; krome kvin infanoj estis pli malpli peze vunditaj. Informo pri ĉi tio disflugis tra la tuta regiono; proksimume sepcent homoj alveturis aŭtobuse el larĝvasta regiono kaj ekatakis, armitaj per fusiloj, forkoj kaj draŝiloj, la salamandran setlejon en la golfo Basse Coutance. Ĉirkaŭ dudek Salamandroj estis mortigitaj, antaŭ ol ĝendarmoj sukcesis repuŝi la furiozantan homamason. Venigitaj sapeistoj el Ĉerburgo ĉirkaŭis la golfon Basse Coutance per barilo el pikdrato; sed nokte la Salamandroj eliris el la maro kaj per grenadoj disŝiris la drat obstaklojn kaj evidente viciĝis por penetri enlanden. Militkamionoj haste alveturigis kelkajn infanteriajn kompaniojn kun mitraloj kaj soldatĉeno klopodis apartigi la Salamandrojn disde la homoj. Dume la kampuloj ruinigis impostoficejojn kaj ĝendarmejojn kaj unu nepopulara impost ekzekuciisto estis pendumita sur lanterno kun tabuleto: for kun la Salamandroj! Ĵurnaloj, ĉefe germanaj, skribis pri revolucio en Normandio; sed la Pariza registaro demarŝis per energia demento.

Dume la sangkonfliktoj inter la kampuloj kaj Salamandroj plu vastiĝis laŭ bordo de Kalvadoso, Pikardio kaj la Kaleza Markolo, forŝipis el Ĉerburgo malnova franca krozŝipo Jules Flambeau en direkto al la okcidenta bordo de Normandio: celo estis, kiel poste estis certigate, nur ke ĝia ĉeesto efiku per trakviliga impreso, kiel la lokan loĝantaron, tiel ankaŭ la Salamandrojn. Jules Flambeau ankris mejlon kaj duonon de la golfo Basse Coutances; kiam noktiĝis, ordonis la ŝipkomandanto por altigo de la impreso, eligi kolorajn raketojn. Multaj homoj sur la bordo alrigardis ĉi tiun belan spektaklon; subite oni aŭdis siblan muĝadon kaj apud pruo de la krozŝipo erupciis giganta akvokolono; la ŝipo kliniĝis kaj tiumomente ekknalis tondra eksplodo. Estis evidente, ke la krozŝipo dronas; en kvaronhoro alhastis helpi el la apudaj havenoj motorboatoj, sed ili ne plu necesis; escepte de tri viroj mortigitaj ĉe la eksplodo, la tuta ŝipanaro saviĝis, kaj Jules Flambeau dronis kvin minutojn poste, kiam ĝia komandanto kiel la lasta forlasis ferdekon kun la memorindaj vortoJ: "Nenio fareblas."

Oficiala raporto, eldonita ankoraŭ tiunokte, anoncis, ke "la malnova krozŝipo Jules Flambeau, kiu cetere en la plej proksimaj semajnoj estis elrangigota, karambolis dum la nokta navigo kontraŭ rifo kaj pro eksplodo de kaldronegoj dronis," sed la gazetaro ne lasis sin per tio trankviligi; dum la duonoficiala preso asertis, ke la ŝipo karambolis kontraŭ germana mino de nova deveno, prezentis opozicia kaj eksterlanda preso colgrandajn titolojn:


FRANCA KROZŜIPO

TORPEDITA DE SALAMANDROJ!


M i s t e r a e v e n t o

apud la normanda bordo


R I B E L O D E

S A L A M A N D R O J !


"Ni vokas al responseco tiujn," pasie skribis en sia ĵurnalo deputito Berthelémy, "kiuj armis la bestojn kontraŭ la homoj; tiujn, kiuj metis en la manaĉojn de la Salamandroj bombojn, por ke ili mortigadu per ili francajn kampulojn kaj ludantajn senkulpajn infanojn; tiujn, kiuj disponigis al la marmonstroj la plej modernajn torpedojn, por ke ili povu dronigadi per ili la francan ŝipanaron, kiam ajn ili ekdeziros. Mi diras, ni vokas ilin al responseco: ili estu akuzitaj pro murdo, ili estu venigitaj antaŭ la militan tribunalon pro landoperfido, oni enketu, kiom ili ricevis de armil fabrikantoj por tio, ke ili provizis la maran kanajlaron per armiloj kontraŭ la civilizita floto!" Kaj tiel plu; simple estis ĝenerala konsterno, la popolo rotiĝis en la stratoj kaj oni komencis konstrui barikadojn; sur la parizaj bulvardoj staris senegalianaj pafistoj kun fusiloj en faskoj kaj en antaŭurboj atendis tankoj kaj kirasaŭtoj. En tiu momento staris en la parlamento ministro de mar aferoj, M. FranÇois Ponceau, pala, sed decida: La registaro akceptas la responsecon por tio, ke ĝi armis la Salamandrojn sur la franca bordo per fusiloj, akvomitraloj, submaraj baterioj kaj torpedĵetiloj. Sed dum la francaj Salamandroj havas nur leĝeran artelieron de malgranda kalibro, la germanaj Salamandroj estas armataj per submaraj bombkanonoj kalibro 32 cm; dum sur la franca bordo estas unu submara magazeno de grenadoj, torpedoj kaj eksplodaĵoj meze sur ĉiu dudekkvara kilometro, sur la itala bordo estas surfundaj depotoj de la milita materialo sur ĉiu dudeka kaj en la germanaj akvoj sur ĉiu dekoka kilometro. Francio ne povas lasi kaj ne lasos siajn bordojn ne ŝirmitajn. Francio ne povas rezigni armadon de siaj Salamandroj. La ministro jam nun igas plej severe enketi, kiu kulpas pro la fatala miskompreno sur la normanda bordo; ŝajnas, ke la Salamandroj opiniis la kolorajn raketojn signalo al milita interveno kaj volis defendi sin. Intertempe estis senpostenigitaj kiel komandanto de la ŝipo Jules Flambeau, tiel la prefekto de Ĉerburgo; speciala komisiono sekve konstatas, kiel entreprenantoj de la akvokonstruaĵoj traktas la Salamandrojn; por la estonteco estas ordonita tiurilate severa inspekto. La registaro profunde bedaŭras perdojn je la homvivoj; la junaj naciaj herooj Pierre Cajus, Marcel Bérard kaj Louis Kermadec estos dekoritaj kaj sepultitaj je la ŝtataj kostoj kaj iliaj gepatroj ricevos honoran pension. En la plej supera gvido de la franca floto okazos esencaj ŝanĝoj. La registaro prezentos al la parlamento demandon pri la konfido, tuj kiam ĝi kapablos prezenti pli detalajn informojn. Post tio anoncis la kabineto sian permamentan kunsidon.

Dume la ĵurnaloj   laŭ sia politika koloro   proponis punan, eksterman, koloniigan aŭ krucmilitan ekspediciojn kontraŭ la Salamandroj, ĝeneralan strikon, demision de la registaro, areston de la salamandro entreprenistoj, areston de la komunistaj gvidantoj kaj agitantoj kaj multajn aliajn sav aranĝojn. Sekve de onidiroj pri ebla fermo de la bordoj kaj havenoj la homoj komencis sin febre provizi per nutraĵoj kaj prezoj de ĉia varo altiĝis en kapturna ritmo; en industriaj urboj eksplodis kontraŭkarecaj tumultoj; borso estis fermita por tri tagoj. Simple ĝi estis la plej streĉa kaj minaca situacio dum la lastaj tri aŭ kvar monatoj. Sed tiumomente la aferon lerte intervenis ministro de agrikulturo, M. Monti. Li aranĝis, ke sur la franca bordo estu dufoje semajne ŝutata por la Salamandroj tiom kaj tiom da vagonoj da pomoj, kompreneble je la ŝtataj kostoj. Ĉi tiu aranĝo neordinare kontentigis la Salamandrojn kaj trankviligis la fruktkulturistojn en Normandio kaj alie. Sed M. Monti iris tiudirekte plue: ĉar jam delongtempe estis malfacilaĵoj pro la profunda kaj konsiderinda maltrankvilo en vinregionoj, suferantaj pro manko de debito, li ordonis, ke la ŝtato kontribuu je la Salamandroj tiamaniere, ke ĉiu Salamandro ricevos ĉiutage duonlitron da blanka vino. La Salamandroj komence estis senkonsilaj pri la vino, ĉar ĝi kaŭzis al ili fortajn laksojn, kaj ili verŝadis ĝin en la maron; sed dumtempe versimile ili kutimiĝis je ĝi, kaj estis observite, ke ekde tiu tempo la francaj Salamandroj pli fervore pariĝis, kvankam kun malpli granda fekundeco ol antaŭe. Tiel per unufojo estis solvita la agrara kaj salamandra aferoj; la minaca streĉo estis forigita, kaj kiam post nelonge venis nova registara krizo pro financa skandalo de Mme Töppler, iĝis la lerta kaj elpruvita M. Monti en la nova kabineto ministro de la maraferoj.

3.

INCIDENTO EN LA MANIKA MARKOLO


Nelonge poste navigis belga transportŝipo Oudenbourgh el Ostendo al Ramsgato. Kiam ĝi estis meze de la Kaleza Markolo, observis la deĵoranta oficiro, ke duonmejlon sude de la kutima kurso "io okazas en la akvo"; ĉar li ne povis distingi, ĉu ne temas pri iu dronanto, li ordonis navigi al la potence ondigita loko. Proksimume ducent pasaĝeroj alrigardis de alventa flanko strangan spektaklon: ie tie ekŝprucis la akvo en perpendikla kolono, ie tie elĵetiĝis io kvazaŭ nigra korpo; la marsurfaco en diametro de ĉirkaŭ tricent metroj sovaĝe ruliĝis kaj bolis kaj aŭdeblis elprofunde ŝtorma bruego aŭ muĝado. "Ŝajnis, kvazaŭ sub la akvo erupcius ia negranda vulkano." Kiam Oudenbourgh lante proksimiĝis al tiu loko, subite ekŝprucegis proksimume dek metrojn de la pruo grandega apika ondo kaj ekbruegis terura detonacio. La tuta ŝipo impete leviĝis kaj la ferdekon inundis pluvo de preskaŭ bolanta akvo; samtempe kun ĝi klakis sur la pruo forta nigra korpo, tordiĝanta kaj eliganta akresonan kriĉon; ĝi estis brogita Salamandro kun rompita spino. La komandanta oficiro ordonis retronavigon, por ke la ŝipo ne troviĝu rekte en la mezo de ĉi tiu eksplodanta infero; sed intertempe komenciĝis eksplodoj en ĉiuj flankoj kaj la marsurfaco estis plenkovrita de pecoj el disŝiritaj Salamandroj. Fine oni sukcesis turni la ŝipon, kaj Oudenbourgh plenvapore fuĝis norden. Tiam ekkrakegis terura detonacio proksimume sescent metrojn post ĝia pobo kaj el la maro leviĝis grandegaj, eble cent metrojn altaj akvo  kaj vaporkolonoj. Oudenbourgh direktis al Harwich kaj disaŭdigis ĉiuflanken sendratan averton: "Atenton, atenton, atenton! Sur linio Ostendo   Ramsgato granda danĝero de submaraj eksplodoj. Kaŭzo nekonata. Ni konsilas eviton al ĉiuj ŝipoj!" Intertempe daŭris la bruegado kaj krakegado, preskaŭ same, kiam okazas marmanovroj; sed nenio estis videbla pro la ŝprucanta akvo kaj vaporo. Sed el Dovero kaj Kalezo jam plenvapore navigis torpedŝipoj kaj destrojeroj kaj rapidegis militaj aerflotoj al tiu loko; sed atinginte ĝin, ili trovis nur la surfacon malklarigitan de flava ŝlimo kaj plenkovritan de senvivaj fiŝoj kaj disŝiritaj Salamandroj.

En la unua momento oni parolis pri mineksplodoj en la Markolo; sed kiam ambaŭflanke de la Kaleza Markolo la bordoj estis fermitaj de soldatĉenoj kaj kiam la angla ĉefministro la kvaran fojon en la mondhistorio interrompis sabate vespere sian semajnfinon kaj haste revenis en Londonon, oni komencis suspekti, ke temas pri evento de ekstreme grava internacia signifo. La ĵurnaloj alportadis la plej alarmajn onidirojn, sed mirige ĉifoje ili restis ankoraŭ malproksime post realaĵo; tiam neniu eĉ scietis, ke dum kelkaj krizaj tagoj staris Eŭropo kaj kun ĝi la tuta mondo nur paŝon de la milita konflagracio. Nur kelkajn jarojn poste, kiam ano de la tiama brita kabineto, Siro Tomaso Mulberry malvenkis en la balotado por la parlamento kaj sekve de tio eldonis siajn politikajn memuarojn, eblis legosciiĝi, kio fakte tiam okazis; sed tiutempe jam neniun ĝi interesis.

La afero tutkoncize estis la jena: Kiel Francio, tiel Anglio komencis, ĉiu de sia flanko, konstrui en la Manika Markolo submarajn salamandrajn fortikaĵojn, per kiuj eblis en kazo de milito fermi la tutan Markolon; kompreneble poste ambaŭ grandpotencoj reciproke sin kulpigadis, ke komencis la alia flanko; sed al la vero respondas, ke ambaŭ komencis la fortikigajn laborojn samtempe pro timo, ke la najbara kaj amikiĝinta ŝtato povus devanci la alian. Mallonge, sub la surfaco de la Kaleza Markolo elkreskis kontraŭ si du kolosaj betonfortikajoj, armitaj per pezaj kanonoj, torpedĵetiloj, vastaj minzonoj kaj entute per ĉiuj plej modernaj akiraĵoj, kiujn tiutempe la homa progreso atingis en la militarto; sur la angla flanko estis ĉi tiu terura marfunda fortikaĵo ekipita per du divizioj de pezarmitaj Salamandroj kaj per tridek mil laborsalamandroj, sur la franca flanko per tri divizioj de la unuarangaj militsalamandroj.

Ŝajnas, ke la krizan tagon renkontiĝis meze de la Markolo sur la marfundo laborkolono de la britaj Salamandroj kun la Salamandroj francaj, kaj ke inter ili okazis ia miskompreno. Sur la franca flanko estis asertite, ke iliaj trankvile laborantaj Salamandroj estis atakitaj de la britaj, kiuj volis ilin forpeli; la britaj armitaj Salamandroj laŭdire provis fortreni kelkajn Salamandrojn francajn, kiuj kompreneble defendis sin. Post tio la britaj militsalamandroj komencis pafi kontraŭ la francajn salamandrajn laboristojn per grenadoj kaj minĵetiloj, tial la francaj Salamandroj estis devigitaj uzi la samajn armilojn. La franca registaro sentas sin devigita postuli de la registaro de Lia Brita Majesto plenan satisfakcion kaj evakuon de la disputebla submara sektoro kaj same certigon, ke similaj kazoj venonte ne ripetiĝos.

Kontraŭe la brita registaro anoncis per speciala noto al la registaro de la Franca Respubliko, ke la francaj militizitaj Salamandroj penetris sur la anglan duonon de la Markolo kaj pretis meti tie minojn. La britaj Salamandroj atentigis ilin, ke ili troviĝas sur ilia laborteritorio; la francaj ĝisdente armitaj Salamandroj respondis per ĵetado de grenadoj, kaj mortigis kelkajn salamandrajn laboristojn britajn. La registaro de Lia Majesto kun bedaŭro sentas sin devigita postuli de la registaro de la Franca Respubliko plenan satisfakcion kaj garantion, ke venonte la francaj militaj Salamandroj ne surpaŝos la anglan duonon de la Manika Markolo.

Post tio la franca registaro anoncis, ke ĝi ne povas plu toleri, ke la najbara ŝtato konstruu submarajn fortresojn en senpera plroksimo de la francaj bordoj. Kio koncernas la miskomprenon sur la fundo de la Markolo, la registaro de la respubliko proponas, ke en senco de la Londona Konvencio la disputiga afero estu prezentita al Haga Arbitracia Tribunalo.

La brita registaro respondis, ke ĝi ne povas kaj ne intencas sekurecon de la britaj bordoj subigi al ia ekstera decido. Kiel la atencita ŝtato ĝi postulas denove kaj kun ĉia emfazo senkulpigon, kompenson de damaĝo kaj garantion por estonteco. Samtempe la mediteranea angla floto, ankranta apud Malto, fornavigis plenvapore direkte okcidenten; la atlantika ŝiparo ricevis ordonojn koncentriĝi apud Portsmouth kaj Yarmouth.

La franca registaro ordonis mobilizon de kvin klasoj maristaj.

Ŝajnis, ke neniu el ambaŭ ŝtatoj povas jam cedi; finfine estis klare, ke temas pri nenio pli malgranda ol pri hegemonio super la tuta Markolo. En tiu kriza momento konstatis Siro Tomaso Mulberry la surprizan fakton, ke sur la angla flanko nek militaj nek laboraj Salamandroj (almenaŭ de jure) ekzistas, ĉar sur la britaj insuloj ĝis nun validas la malpermeso, eldonita de Siro Samuelo Mandeville, laŭ kiu eĉ ne unu Salamandro rajtas esti okupata sur la bordo aŭ en la suverenaj akvoj de la britaj insuloj. Laŭ tio ne povis la brita registaro oficiale supozi, ke la francaj Salamandroj atakis la Salamandrojn anglajn; la tuta afero ŝrumpis je demando, ĉu la francaj Salamandroj intence aŭ nur erare suriris fundon de la suverenaj akvoj britaj. Oficoj de la respubliko promesis enketi la aferon; la angla registaro eĉ ne proponis, ke la konflikto estu prezentita al Haga Arbitracia Tribunalo. Poste la brita kaj franca admiralitatoj akordiĝis, ke inter la submaraj fortresoj en la Manika Markolo restos neŭtrala zono en larĝo de kvin kilometroj, per kio neordinare estis firmigita amikeco inter ambaŭ ŝtatoj.
4.

DER NORDMOLCH


Nemultajn jarojn post loĝigo de la unuaj salamandraj kolonioj en la Norda kaj Balta Maroj konstatis germana esploristo d ro Hans Thüring, ke la balta Salamandro montras   versimile pro influo de la medio   iajn diferencajn korpajn kvalitojn; laŭdire ĝi estas iom pli hela, paŝas pli rekte kaj ĝia krania indekso atestas pri kranio pli longa kaj mallarĝa ol estas kapo de la aliaj Salamandroj. Ĉi tiu varianto ricevis nomon Der Nordmolch aŭ Der Edelmolch (Andrias Scheuchzeri var. nobilis erecta Thüring).

Nun ankaŭ la germana gazetaro komencis fervore okupiĝi pri la balta Salamandro. Speciale emfaze oni atentis, ke ĝuste sub influo de la germana medio ĉi tiu Salamandro evoluis al diferenca kaj pli supera rasa tipo, nekontesteble superordigita al ĉiuj ceteraj Salamandroj. Malestime oni skribis pri degeneraj Salamandroj mediteraneaj, nanaj korpe kaj morale, pri necivilizitaj Salamandroj tropikaj kaj entute pri malnoblaj, barbaraj kaj bestaj Salamandroj de la aliaj nacioj. De la Gigantsalamandro al la germana Supersalamandro, tiel sonis flugilhava slogano tiutempa. Ĉu praorigino de ĉiuj novtempaj Salamandroj ne estis sur la germana tero? Ĉu ne staris ilia lulilo apud Oeningen, kie la germana sciencisto d ro Johanes Jakob Scheuchzer trovis ilian belegan spuron jam en mioceno? Estas do ekster ĉia dubo, ke la origina Andrias Scheuchzeri naskiĝis antaŭ geologiaj epokoj sur la ĝermana tero; poste ĝi disiĝis en la aliajn marojn kaj zonojn, por tio ĝi pagis per sia evolua degrado kaj degenero; sed tuj kiam ĝi ekloĝis denove sur tero de sia prapatrio, ĝi iĝas ree tio, kio ĝi estis origine: nobla norda Salamandro Scheuchzeri, hela, rekta kaj dolikocefala. Sole sur la ĝermana tero povas la Salamandroj reveni al sia neta kaj plej supera tipo, kiel ĝin trovis la granda Johano Jakobo Scheuchzeri sur premspuro en ŝtonminejo apud Oeningen. Tial Germanio bezonas novajn kaj pli longajn bordojn, bezonas koloniojn, bezonas mondmarojn, por ke ĉie en la germanaj akvoj povu evolui novaj generacioj de la rase netaj praoriginaj germanaj Salamandroj. Ni bezonas novan vivspacon por niaj Salamandroj, skribis germanaj gazetoj; kaj por ke ĉi tiu fakto ne estu preterlasita de la germana nacio, en Berlino estis konstruita grandioza monumento al Johano Jakobo Scheuchzer. La granda doktoro estis tie figurita kun dika libro enmane; ĉe liaj piedoj sidas rektiĝinte la nobla norda Salamandro, rigardanta malproksimen, la vid neatingeblajn bordojn de la mondoceano.

Ĉe inaŭguro de ĉi tiu nacia monumento kompreneble estis diritaj solenaj paroloj, vekintaj neordinaran atenton en la mondpreso.

1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.