Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo6/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

*
Tamen antaŭ baloto pri la Salamandro Sindikato necesis promesi, ke je la akcio de Pacifika Eksport Kompanio oni elpagos en la kuranta jaro almenaŭ dekprocentan dividendon debete de la rezervoj. Post tio voĉdonis okdek sep procentoj de la akcioj por kaj nur dek tri kontraŭ. Sekve de tio la propono de la administra konsilantaro estis akceptita. Salamander Syndicate enpaŝis en la vivon. Al G.H. Bondy oni gratulas.

"Ege bele vi diris tion, sinjoro Bondy," laŭdis la maljuna Sigi Weissberger. "Tre bele. Sed diru al mi, sinjoro Bondy, kiel vi venis al la ideo?"

"Kiel?" diris G.H. Bondy distre. "Fakte, por diri al vi la veron, sinjoro Weissberger, tio estis pro la maljuna van Toĥ. Li favoris tiom siajn salamandrojn   Kion li dirus je tio, povrulo, se ni lasus tiujn liajn Tapa boys mortaĉi aŭ ekstermi!"

"Kiajn Tapa boys?"

"Nu, la mizerajn salamandrojn. Nun almenaŭ oni traktos ilin bone, kiam ili havas ian valoron. Kaj por nenio alia taŭgas tiuj bestaĉoj, sinjoro Weissberger, nur por entrepreni per ili ian utopion."

"Tion mi ne komprenas," opiniis sinjoro Weissberger. "Ĉu jam vi vidis iun salamandron, sinjoro Bondy? Fakte mi ne scias, kio ĝi estas. Mi petas vin, kiel ĝi aspektas?"

"Tion vere mi ne diros al vi, sinjoro Weissberger. Scias mi, kio estas salamandro? Kial mi sciu tion? Havas mi tempon zorgi, kiel io aspektas? Mi devas ĝoji, ke la Salamandro Sindikaton ni havas sub tegmento."
(SUPLEMENTO)
Pri la seksa vivo de la Salamandroj
Unu el la ŝatataj aktivecoj de la homa spirito estas imago, kiel foje en la fora estonteco aspektos la mondo kaj la homaro, kiuj teknikaj mirakloj estos faritaj, kiuj socialaj problemoj solvitaj, kiom multe progresos la scienco kaj socia organizo kaj tiel plu. Tamen plejparto de ĉi tiuj Utopioj ne forgesas havi tre viglan intereson pri la demando, kiel en tiu pli bona, progresinta aŭ almenaŭ teknike pli perfekta mondo ĝi finiĝos kun institucio tiom malnova, sed konstante populara, kiel la seksa vivo, generado, amo, edzeco, familio, virina demando kaj simile. Tiudirekte vidu la koncernan literaturon, kiel de Paul Adam, H. G. Wells, Aldous Huxley kaj multaj aliaj.

Invokante ĉi tiujn ekzemplojn, opinias la aŭtoro sia devo, rigardante futuron de nia terglobo, ke ankaŭ li pritraktu, kiel en la estonta mondo de la Salamandroj formiĝos la seksa ordo. La seksa vivo de Andrias Scheuchzeri en la fundamentaj trajtoj kompreneble koincidas kun la generado de la aliaj vosthavaj amfibioj; ne ekzistas kopulacio en vera senco de la vorto, femalo demetas ovolojn en kelkaj etapoj, fekundigitaj ovoloj evoluas en la akvo kiel larvoj kaj tiel plu; pri tio oni povas lege sciiĝi en ĉiu biontologio. Nur ni mencios kelkajn kuriozaĵojn, kiuj tiurilate estis rimarkitaj ĉe Andrias Scheuchzeri.

Komence de aprilo, rakontas H. Bolte, asociiĝas maskloj al femaloj; en ĉiu seksperiodo masklo restas ĉe la sama femalo kaj neniel ŝin forlasas dum kelkaj tagoj. En tiu tempo masklo akceptas neniun nutraĵon, dum la femalo montras konsiderindan voremon. La masklo trapelas ŝin tra la akvo kaj klopodas meti sian kapon strikte al la ŝia. Kiam li sukcesis, li antaŭŝovas iomete sian faŭkon antaŭ ŝian muzelon, eble por melebligi ŝian fuĝon, kaj rigidiĝas. Tiel, tuŝante sin nur per la kapoj, dum iliaj korpoj formas proksimume tridekgradan angulon, naĝas ambaŭ bestoj senmove apud si. De temp´ al tempo komencas masklo tiom potence tordiĝi, ke li frapas per siaj koksoj tiujn de la femalo; poste li denove rigidiĝas, larĝe diskrurinta, tuŝante nur per sia faŭko la kapon de la elektita kunulino, kiu dume indiferente voras ĉion renkontitan. Ĉi tiu, se ni povas diri, kiso daŭras kelkajn tagojn; iam la femalo forimpetas por nutraĵo, kaj tiam la masklo ŝin persekutas, videble tre ekscitita, eĉ furiozanta. Fine la femalo rezignas la pluan reziston, ne plu fuĝas, kaj la paro ŝvebas senmove en la akvo, simila al nigraj, al si alligitaj ŝtipoj. Tiam komencas trakuri la korpon de la masklo spasmaj ektremoj, dum kiuj li eligas en la akvon abundan, iom gluan spermon. Tuj poste li forlasas la femalon kaj rampas inter ŝtonojn, ekstreme elĉerpiĝinta; en tiu tempo oni povas detranĉi de li piedon aŭ voston, sen liaflanka defenda reago.

Dume la femalo restas iom da tempo en sia rigida, senmova pozicio; poste ŝi forte fleksiĝas kaj komencas eligi el la kloako ovoloĉenon, garnitan de gelatena kovraĵo; ofte ŝi helpas al si per la postaj piedoj, same kiel faras tion bufoj. Da ovoloj estas kvardek ĝis kvindek kaj ili pendas desur la korpo de la femalo kiel tufoj. Kun ili naĝas la femalo al ŝirmitaj lokoj kaj fiksas ilin al algoj, fukoj aŭ nur sur ŝtonojn. Post dek tagoj demetas la femalo duan serion da ovoloj, proksimume dudek ĝis tridek, ne renkontiĝinte en tiu tempo kun la masklo; versimile la ovoloj estis fekundigitaj rekte en ŝia kloako. Kutime post pluaj sep aŭ ok tagoj okazas la tria kaj kvara demetadoj po dek kvin eĉ po dudek ovoloj, ĉiuj fekundigitaj, el kiuj post unu ĝis tri semajnoj eloviĝas viglaj larvoj kun branĉformaj brankoj. Jam post unu jaro ĉi tiuj larvoj finkreskas je adoltaj salamandroj kaj povas plu reproduktiĝi.



Kontraŭe fraŭlino Blanche Kistemaeckers observis du femalojn kaj unu masklon Andrias Scheuchzeri en kaptiteco. Dum la frajado la masklo aliĝis nur al unu el la femaloj kaj persekutis ŝin sufiĉe brutale; ŝin eskapantan li batis per fortaj vostobatoj. Li ne ŝatis vidi, kiam ŝi estis akceptanta nutraĵon, kaj de la nutraĵo li ŝin forpuŝadis; videblis, ke li volas ŝin havi nur por si kaj simple ŝin tiranis. Kiam li eligis sian laktumon, li ĵetiĝis al la dua femalo kaj volis ŝin forvori; li devis esti eligita el la ujo kaj alilokita. Malgraŭ tio ankaŭ la dua femalo demetis fekundigitajn ovolojn, entute sesdek tri. Ĉe ĉiuj tri bestoj fraŭlino Kistemaeckers rimarkis, ke la kloak randoj estis tiutempe konsiderinde ŝvelaj. Ŝajnas do, skribas fraŭlino Kistamaeckers, ke ĉe Andrias la fekundigo okazas nek per kopulacio nek per frajado, sed pere de io, kion oni povas nomi seksa medio. Kiel videblas eĉ ne necesas la dumtempa kuniĝo por fekundigo de la ovoloj. Tio inspiris la junan esplorantinon al pluaj interesaj eksperimentoj. Ŝi apartigis ambaŭ seksulojn; kiam poste venis la konvena momento, ŝi elpremis el la masklo la spermon kaj donis ĝin en la akvon al la femaloj. La femaloj komencis demetadi ovojn fekundigitajn. En plua eksperimento filtris fraŭlino Blanche Kistemaeckers la masklan spermon kaj la filtraĵon ŝi senigis de la spermokorpuskloj (ĝi estis klara, acideta fluidaĵo) kaj aldonis al la femaloj en la akvon; la femaloj ankaŭ nun komencis demetadi la ovolojn, ĉiu proksimume kvindek, el kiuj plejparto estis fekundigita kaj el kiuj eloviĝis normalaj larvoj. Ĝuste tio alkondukis fraŭlinon Kistemaeckers al grava nocio de la seksa medio, formanta memstaran transiron inter partenogenezo kaj la seksa reproduktiĝo. La fekundigo de la ovoloj okazas simple per kemia ŝanĝo de la medio (ia acidigo, kiun oni ankoraŭ ne sukcesis arte krei), per ŝanĝo, kiu iamaniere koneksas kun la maskla seksa funkcio. Sed ĉi tiu funkcio fakte ankaŭ ne estas necesa; tio, ke la masklo kuniĝas kun la femalo, estas evidente eksvivaĵo post la pli aĝa evolugrado, kiam la fekundigado ĉe Andrias okazadis same kiel ĉe aliaj salamandroj. Tiu asociiĝo estas fakte, kiel fraŭlino Kistemaeckers ĝuste rimarkigas, ia heredita iluzio de la patreco; fakte la masklo ne estas patro de la larvoj, nur ia certa, esence tute ne persona kemia faktoro de la seksa medio, kiu mem estas la vera fekundiganto. Se ni havus en unu baseno cent kuniĝintajn parojn de Andrias Scheuchzeri, ni opinius, ke tie okazas cent individuaj generaj aktoj; reale, ĝi estas akto unu, kaj nome kolektiva seksigo de la difinita medio, aŭ pli precize dirite: ia superacidigo de la akvo, je kiu la maturaj ovoloj de Andrias aŭtomate reagas per evoluo je la larvo. Konstruu arte la nekonatan acidan faktoron kaj la maskloj ne necesos. Tiel la seksa vivo de mirinda Andrias montriĝas al ni kiel Granda Iluzio; ĝia erotika pasio, ĝia edzeco kaj seksa tiranado, ĝia dumtempa fideleco, ĝia pezmensa kaj lanta volupto, ĉio ĉi estas fakte superfluaj, eksvivaj, preskaŭ simbolaj faroj, akompanantaj, aŭ tiel dirante ornamantaj la propran nepersonan masklan akton, per kiu estas kreita fekundiga seksa medio. Aparta indiferento de la femaloj, kun kiu ili akceptas la sencelan, frenezan personan amindumadon de l´ maskloj, klare atestas, ke en la svatado la femaloj instinkte sentas nuran formalan ceremonion aŭ enkondukon al la propra nupta akto, en kiu ili sekse kuniĝas kun la fekundiga medio; ni dirus, ke la femalo de Andrias ĉi tiun aferstaton komprenas pli klare kaj travivas pli objektive, sen erotikaj iluzioj.

(La eksperimentojn de fraŭlino Kistemaeckers kompletigis interes maniere la klera abato Bontempelli. Li sekigis kaj pulvorigis la laktumon de Andrias kaj aldonis ĝin al la femaloj en la akvon; ankaŭ nun la femaloj komencis demetadi fekundigitajn ovolojn. La sama rezulto estis, kiam li sekigis kaj pulvorigis la seksorganojn de Andrias, aŭ kiam li ekstraktis ilin per alkoholo aŭ dekoktis, kaj verŝis la ekstraktaĵon en ujon kun femaloj. La samo kun la sama rezulto ripetiĝis kun ekstrakto de la cerba hipofizo kaj eĉ kun sekrecioj de haŭtglandoj de Andrias, elpremitaj en tempo de pasiiĝo. En ĉiuj ĉi kazoj la femaloj komence ne reagis je la ingrediencoj; nur post tempeto ili ĉesis sin peli por nutraĵo kaj fiksiĝis senmove, ja eĉ rigide en la akvo, kaj post kelkaj horoj komenciĝis la elpuŝado de gelatenaj, proksimume kiel faboj grandaj ovoloj.)



En ĉi tiu konekseco oni ankaŭ menciu strangan ceremonion, nomatan danco de salamandroj. (Ĉi tie ne estas opiniata la Salamandro Danco, kiu tiutempe enmodiĝis, nome en la plej bona societo, kaj estis proklamita de episkopo Hiram kiel "la plej obscena danco, pri kiu entute iam li aŭdis.") Nome dum la plenlunaj vesperoj (ekster la pariĝo tempo) eliradis Andriasoj, sed nur maskloj, sur bordon, cirkle sidiĝis kaj komencis strangmaniere, ondmove tordi la supran duonon de la korpo. Ĝi estis movo ankaŭ dum la aliaj cirkonstancoj karakteriza por ĉi tiuj grandaj salamandroj; sed dum la diritaj "dancoj" ili fordonadis sin al ili sovaĝe, pasie ĝis elĉerpiĝo, kiel dancantaj derviŝoj. Kelkaj sciencistoj opiniis ĉi tiun frenezan tordiĝadon kaj popaŝadon kulto al la luno, do religia ceremonio; male la aliaj vidis en ĝi dancon esence erotikan kaj klarigadis ĝin ĝuste per tiu stranga seksa ordo, pri kiu jam estis parolite. Ni diris, ke ĉe Adrias Scheuchzeri la propra fekundiganto estas la tiel nomata seksa medio, kiel amasa kaj nepersona peranto inter la masklaj kaj femalaj individuoj. Ankaŭ estis dirite, ke la femaloj akceptas ĉi tiun nepersonan seksrilaton multe pli realisme kaj memkompreneble ol la maskloj, kiuj   versimile pro la instinkta maskla vantemo kaj konkeremo   volas konservi almenaŭ ŝajnon de la seksa triumfo kaj tial ili ludas la svatadon kaj la geedzan posedon. Ĝi estus unu el la plej grandaj erotikaj iluzioj, interese korektata ĝuste de tiuj grandaj masklaj solenoj, kiuj onidire estas nenio alia ol la instinkta strebado konsciigi sin mem kiel la Masklan Kolektivon. Per la amasdancado inidire estas superata la atavisma kaj sensenca iluzio pri la maskla seksa individuismo; ĉi tiu tordiĝanta, ravita, freneza grego estas nenio alia ol la Opa Masklo, Kolektiva Fianĉo kaj Granda Kopulacianto, prezentanta sian gloran nupto dancon kaj fordonanta sin al la granda geedziĝa ceremonio   sub stranga ekskludo de la femaloj, kiuj dume indiferente ŝmacas pro la manĝata fiŝeto aŭ sepio. La fama Charles J. Powell, nominta ĉi tiujn salamandrajn solenojn Danco de la Maskla Principo, skribas plue: "Ĉu en la komunaj masklaj ceremonioj ne enestas mem radiko kaj fonto de la mirinda salamandra kolektivismo? Ni konsciigu al ni, ke la faktajn bestkomunecojn ni trovas nur tie, kie la vivo kaj evoluo de la specio ne baziĝas sur seksa paro: ĉe abeloj, formikoj kaj termitoj. Komunecon de la abeloj oni povas esprimi vorte: Mi, La Patrina Abelujo. Komunecon de la salamandraj komunumoj oni povas esprimi tute alie: Ni, la Vira Principo. Nur ĉiuj maskloj en la difinita momento kune eksudas el si la fekundigan seksan medion, estas la Granda Masklo, kiu penetras sinojn de la femaloj kaj abunde multigas la vivon. Ilia patreco estas kolektiva; tial ilia tuta natureco estas kolektiva kaj manifestiĝas per la komuna agado, dum la femaloj, seniĝinte de la ovolo demetado, vivas ĝis la proksima printempo vivon pli mapli distran kaj solecan. Nur la maskloj estas komunumo. Nur la maskloj praktikas komunajn taskojn. Ĉe neniu animala genro ludas la femalo tiom malĉefan rolon kiel ĉe Andriaso; ili estas ekskluditaj el la komuna aktiveco kaj pri ĝi ankaŭ ili montras nenian intereson. Ilia momento estiĝas, kiam la Vira Principo saturas ilian medion per acideco kemie apenaŭ perceptebla, sed tiom vivpenetra, ke ĝi efikas ankaŭ dum ega diluo per la tajdo. Estas, kvazaŭ la Oceano mem fariĝus masklo fekundiganta sur siaj bordoj milionojn da ĝermoj."

"Malgraŭ ĉia kok orgojlo," daŭrigas Charles J. Powell, "la naturo donis ĉe plejparto da animalaj genroj la vivsuperecon plivere al la femaloj. La maskloj ekzistas ĉi tie por sia volupto kaj tial, por mortigadi; ili estas arogantaj kaj ekscitiĝemaj unuopuloj, dum la femaloj prezentas la genton mem en ĝia forto kaj stabilaj virtoj. Ĉe Andriaso (kaj parte ankaŭ ĉe homo) estas la rilato esence alia; per kreo de la maskla komuneco kaj solidareco akiras masklo evidente la biologian superecon kaj difinas evoluon de la specio en multe pli granda mezuro ol femalo. Eble ĝuste pro la distinge maskla evolu direkto validiĝas ĉe Andriaso tiom forte la teknika, do tipe vira talento. Andriaso estas denaska teknikisto inklinanta al amasa entreprenado; ĉi tiuj sekundaraj viraj seksaj signoj, nome la teknika talento kaj senco por organizo, evoluas en ĝi rekte antaŭ niaj okuloj tiom rapide kaj sukcese, ke ni devus paroli pri natur miraklo, se ni ne scius, kiom potenca viv faktoro estus ĝuste la seksaj determinantoj. Andrias Schechzeri estas animal faber kaj eble jam en vidatingebla tempo ĝi teknike superos eĉ la homon mem, kaj ĉion ĉi nur per forto de la natura fakto, ke ĝi kreis la netan masklan komunecon."


La dua libro

LAŬ ŜTUPOJ AL CIVILIZACIO

1.

SINJORO POVONDRA LEGAS ĴURNALOJN



Ekzistas homoj kolektantaj poŝtmarkojn, kaj aliaj kolektantaj inkunablojn. Sinjoro Povondra, pordisto en domo de G.H. Bondy, longe no trovis sencon de sia vivo; jarojn li hezitis inter intereso pri la praepokaj tomboj kaj pasio por eksterlanda politiko; iun vesperon tamen subite aperis al li, kio ĝis nun mankis al li, por ke lia vivo estu plena vivo. Grandaj aferoj kutime venas neatendite.

Tiuvespere legis sinjoro Povondra ĵurnalon, sinjorino Povondrová estis riparanta ŝtrumpojn de Francisko, kaj Francisko ŝajnigis, ke li lernas enfluojn de Danubo desur la maldekstra bordo. Estis agrabla silento.

"Por freneziĝo," ekmumuris sinjoro Povondra.

"Nu, kio," demandis sinjorino Povondrová tredante fadenon.

"Nu, kun salamandroj," diris patro Povondra. "ĝuste mi legas, ke en la lasta kvaronjaro estis vendite sepdek milionoj da pecoj."

"Tio estas multe, ĉu? diris sinjorino Povondrová.

"Tion mi opinias. Ĝi estas ja kolosa cifero, panjo. Konsideru, sepdek milionoj!" Sinjoro Povondra kapskuis. "Per tio oni devas gajni fabelajn sumojn!   Kaj kiom da laboro nun estas farata," li aldiris post mallonga meditado. "Jen mi legas, kiel ĉie galope oni konstruas novajn landojn kaj insulojn. Mi diras al vi, nun la homoj povas konstrui al si tiom da kontinentoj, kiom ili volos. Kia granda afero, patrino. Mi diras al vi, ke ĝi estas pli granda progreso ol la malkovro de Ameriko." Sinjoro Povondra super tio enpensiĝis." Nova historia epoko, ĉu ci scias? Jes, jes, panjo, ni vivas en la granda tempo."

Sekvis denove longa hejma silento. Subite patro Povondra impete ekfumegis la pipon. "Ĉe ekpenso, se ne mi estus, la afero ne estus okazinta!"

"Kiu afero?"

"La negocado kun salamandroj. La Nova Epoko. Konsiderante ĉion, fakte mi estis tiu, kiu ĉion ekfunkciigis."

Sinjorino Povondrová okullevis de la trua ŝtrupo. "Mi petas vin, kiel?"

"Ĉar tiam mi enlasis tiun kapitanon al sinjoro Bondy. Se mi ne anoncus lin, neniam renkontiĝus tiu kapitano kun sinjoro Bondy. Se ne mi estus, panjo, estus nenio el la afero. Tute nenio."

"Eble la kapitano trovus iun alian," oponis sinjorino Povondrová.

En la piptubo de sinjoro Povondra malestime ekraslis. "Vi tion komprenas! Tian aferon scias fari nur G.H. Bondy. Karulin', tiu vidas pli foren, ol kiu ajn alia. La aliaj vidus en tio eble nur stultaĵon aŭ trompon; sed nepre ne sinjoro Bondy! Li havas ja nazon, mia kara!" Sinjoro Povondra enpensiĝis. "Tiu kapitano nome, kiel nur li nomiĝis, Vantoĥ, tute ne aspektis laŭ tio. Tia dika provinca onklo. Alia pordisto dirus al li, kien, kien, la sinjoro ne estas hejme, kaj entute; sed mi havis ian antaŭsenton, aŭ kion. Mi anoncos lin, mi diris al mi; sinjoro Bondy eble insultos min, sed tion mi surprenos kaj lin anoncos. Ĉiam mi diras, pordisto devas havi flarsenton por homoj. Iam sonorigas homo aspektanta kiel barono, kaj dume li estas agento kun fridujoj. Kaj alifoje venas ia dika patreto kaj jen, kio enestas en li. Oni devas esti sperta pri homoj," meditis patro Povondra. "El tio vi vidas, Francisko, kion oni povas fari ankaŭ en subalterna posteno. Sekvu la ekzemplon kaj penu ĉiam plenumi vian devon, kiel mi mem tion faris." Sinjoro Povondra solene kaj emocie kapskuis. "Mi povis forrifuzi la kapitanon kaj ŝpari al mi la ŝtuparon. Alia pordisto pufiĝus kaj brufermus la pordon antaŭ lia nazo. Kaj tiel li vanigus tian fabelan progreson en la mondo. Memoru, Francisko, se ĉiu homo plenumus sian devon, estus hej en la mondo. Kaj aŭskultu atente, kiam mi diras ion al vi."

"Jes, paĉjo," murmuris Francisko malfeliĉe.

Patro Povondra ektusis. "Donu al mi tondilon, panjo. Tion mi eltondu el la ĵurnalo, por havi foje post mi ian memoraĵon."

Tiel do okazis, ke sinjoro Povondra komencis amasigi eltondaĵojn pri la Salamandroj. Pro lia kolekta pasio ni dankemas por multo da materialo, kiu alie forgesiĝus. Li eltondadis kaj kaŝadis ĉion, kion nur kie ajn li trovis presite pri la Salamandroj; ne estu sekretigite, ke post iaj komencaj malfacilaĵoj li ellernis dezertigi en sia preferata kafejo ĵurnalojn, en kiuj estis ia ajn mencio pri la salamandroj, kaj atingis specialan, preskaŭ sorĉistan virtuozecon en tio, kiel li sciis diskrete elŝiri el ĵurnalo la respektivan paĝon kaj malaperigi en poŝo ĝuste antaŭ okuloj de sinjoro ĉefkelnero. Kiel konate, ĉiuj kolektantoj pretas ŝteli aŭ murdi, se temas pri tio, akiri novajn aĵojn por sia kolekto; sed tio neniel malaltigas ilian moralan karakteron.

Nun lia vivo havis sencon, ĉar ĝi estis vivo de kolektanto. Ĉiuvespere li ordigis kaj tralegis siajn eltondaĵojn antaŭ la indulgaj okuloj de sinjorino Povondrová, scianta, ke ĉiu viro estas parte frenezulo kaj parte eta infano; prefere li ludu per la eltondaĵoj, ol iradi en gastejon kaj kartludi. Ŝi faris en komodo eĉ lokon por liaj skatoloj, kiujn li mem kungluis por sia kolekto; ĉu eblas postuli pli de la edzino kaj mastrino?

G.H. Bondy foje ĉe ia okazo mem estis surprizita pro enciklopediaj scioj de sinjoro Povondra en ĉio, kio koncernis la Salamandrojn. Sinjoro Povondra iom honteme konfesis, ke li kolektas ĉion kio nur ie estas presite pri la Salamandroj, kaj montris al sinjoro Bondy siajn skatolojn. G.H. Bondy afable laŭdis lian kolekton; kion fari, nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj, kaj nur potencaj homoj povas feliĉigadi la aliajn, kvankam tio kostas ilin eĉ ne unu heleron; grandaj sinjoroj havas tion entute bona. Ekzemple sinjoro Bondy simple ordonis, ke al Povondra oni sendadu el buroo de la Salamandro Sindikato ĉiujn eltondaĵojn pri Salamandroj, kiujn oni ne bezonas arkivi; kaj la feliĉega kaj iom konsternita sinjoro Povondra ricevadis ĉiutage tutajn pakaĵojn da dokumentoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, el kiuj nome ĵurnaloj presitaj en la cirila, greka alfabetoj, skriboj hebrea, araba, ĉina, bengala, tamula, java, birma aŭ en taalik, plenigadis lin per pia respekto. "Kiam nur mi ekpensas," li diradis super ili, "ke ĉio ĉi sen mi ne estus!"

Kiel jam dirite, la kolekto de sinjoro Povondra konservis multe da historia materialo pri la tuta historio kun la Salamandroj; sed per tio ne estas dirite, ke ĝi povus kontentigi sciencan historiiston. Unue, sinjoro Povondra, ricevinta nenian fakan klerecon en la historiaj helpsciencoj kaj en arkivaj metodoj, aldonis al siaj eltondaĵoj nek font indikon, nek la respektivan jarkalkulon, tial plejparte ni ne scias, kiam kaj kie tia aŭ alia dokumento aperis. Due pro la superabundo de la materialo, kiu amasiĝis sub liaj manoj, konservadis sinjoro Povondra ĉefe nur longajn artikolojn, kiujn li opiniis gravaj, dum la koncizajn informojn kaj depeŝojn simple li forĵetadis en karbujon; sekve de tio konserviĝis al ni pri ĉi tiu tuta periodo nekutime malmulte da informoj kaj faktoj. Trie, en la aferon funde intervenis la mano de sinjorino Povondrová; kiam la skatoloj de sinjoro Povondra konsiderinde pleniĝis, silente kaj sekrete ŝi eligadis parton da eltondaĵoj kaj forbruligadis ilin, kio ripetiĝis kelkfoje jare. Ŝi savis nur tiujn, da kiuj ne tro venadis, kiel eltondaĵojn presitajn en la malabara, tibeta aŭ kopta skriboj; tiuj restis deponitaj preskaŭ komplete, sed pro iaj vakuoj en nia klereco ne tro ili utilas al ni. La materialo, al ni disponebla por historio de la Salamandroj estas do esence malkompleta, simile kiel katastro libroj el la oka jarcento post Kristo, aŭ kiel verkaro de poetino Sapfoa; nur hazarde konserviĝis al ni dokumentaro pri tiu aŭ alia sektoro de tiu granda mond okazado, kiun tamen malgraŭ ĉiaj interspacoj ni provos resumi sub titolo Laŭ ŝtupoj al civilizacio.


2. LAŬ ŜTUPOJ DE CIVILIZACIO

(Historio de la Salamandroj1/)

En la historia epoko, anoncita per profetaj vortoj de G.H.Bondy en la memorinda ĝenerala kunveno de Pacifika Eksport Kompanio pri la komenciĝanta utopio2/, ni povas jam mezuri la historian okazadon nek per jarcentoj nek per jardekoj, kiel estis en la ĝisnuna historio de la mondo, sed per kvaronjaroj, en kiuj aperas trimestraj ekonomiaj statistikoj3/. En la nuntempo estas nome produktado de la historio, se ni povas tiel diri, entreprenata pogrande; tial ritmo de la historio nekutime (laŭ takso proksimume kvinoble) urĝiĝas. Hodiaŭ simple ni ne povas atendi kelkajn jarcentojn, por ke okazu kun la mondo io bona aŭ malbona. Ekzemple la migrado de la nacioj, kiu iam treniĝis dum kelkaj generacioj, per la nuna organizo de transporto estus farebla entute dum tri jaroj; alie oni povus per ĝi neniom gajni. La sama ĝi estas kun likvido de la Romia regno, kun koloniigo de kontinentoj, genocido de indianoj kaj tiel plu. ĉio ĉi nun estus farebla senkompare pli rapide, se ĝi estus konfidita al kapitale fortaj entreprenantoj. Tiudirekte grandega sukceso de Salamandra Sindikato kaj ĝia potenca influo je la mondhistorio sendube montras la vojon al la venontoj.

Historio de la Salamandroj estas do karakterizata dekomence per tio, ke ĝi estis bone kaj racie organizita; la unua, sed ne sola merito pri tio apartenas al Salamndro Sindikato, kiu tiel dirante tag'post tago konkeradis por la Salamandroj novajn kontinentojn kaj bordojn, malgraŭ ke ĝi devis superi multajn obstaklojn, bremsantaj ĉi tiun ekspansion4/. Trimestraj informoj de la Sindikato montras kiel iom post iome estas loĝigataj de la Salamandroj havenoj hindaj kaj ĉinaj; kiel la Salamandra koloniigado inundas bordojn de Afriko kaj transiĝas sur la amerikan kontinenton, kie baldaŭ estiĝas novaj, la plej modernaj Salamandraj kovejoj en la Meksikia Golfo; kiel krom ĉi tiuj larĝaj koloniigaj ondoj estas ekspedataj negrandaj grupoj da Salamandroj kiel pionira avangardo de la estonta eksporto. Tiel ekzemple Salamandro Sindikato donace sendis al la nederlanda Waterstaat mil unuarangajn Salamandrojn; al urbo Marsejlo ĝi donacis sescent Salamandrojn por purigo de la Malnova Haveno, kaj simile alie. Simple diference de la homa loĝigado de la mondo la vastiĝo de la Salamandroj okazis laŭplane kaj grandskale; se ĝi estus lasita al la naturo, ĝi treniĝus certe dum jarcentoj kaj jarmiloj; jes, jes, la naturo ne estas kaj neniam estis tiom entreprenema kaj celhava, kiel la homa produktado kaj komerco. Ŝajnas, ke la vigla mendado influis ankaŭ fekundecon de la Salamandroj; frajo produkto el unu femalo altiĝis ĝis cent kvindek larvoj jare. Certaj regulaj perdoj, kiujn kaŭzis ŝarkoj al la Salamandroj, preskaŭ tute ĉesis, kiam la Salamandroj estis armitaj pere de subakvaj pistoloj kun dumdumaj ŝargoj por defendo kontraŭ rabofiŝoj5/.

Propagado de la Salamandroj memkomprene ne okazis ĉie same glate; ie la konservativaj rondoj akre protestis kontraŭ ĉi tiu enkondukado de la novaj laborfortoj, vidante en ili nelojalan konkurencon por la homa laboro6/; unuj esperimis timon, ke la Salamandroj, nutrantaj sin per marfaŭno, endanĝerigos la fiŝadon; aliaj asertis, ke ili per siaj submaraj kuŝujoj kaj koridoroj subfosas bordojn kaj insulojn. Verdire, estis sufiĉe da homoj, rekte avertantaj kontraŭ enkondukado de la Salamandroj; sed de ĉiam okazas, ke ĉiu nova maniero kaj ĉia progreso renkontiĝas kun rezisto kaj malkonfido; tiel estis kun la fabrikmaŝinoj kaj ripetiĝis kun la Salamandroj.

Aliloke okazis miskomprenoj alispecaj 7/, sed dank' al efika helpo de la mondgazetaro, ĝuste aprecinta kiel enormajn eblojn de komerco kun Salamandroj, tiel la profitdonan kaj grandskalan gazetanoncadon, kiu estis ligita kun ĝi, instalado de Salamandroj en ĉiuj partoj de la mondo estis bonvenigata plejparte kun vigla intereso, jes, ankaŭ kun entuziasmo8/.



Komerco kun la Salamandroj estis plejparte en la manoj de Salamandro Sindikato, kiu ĝin realigadis per siaj propraj, por tiu celo speciale konstruitaj cistern ŝipoj; centro de la komerco kaj ia Salamandro borso estis Salamander Building en Singapuro9/.
Pro la kreskanta spezo en eksporto de la Salamandroj estiĝis memkomprene ankaŭ nigra komerco; Salamandro Sindikato ne povis kontroli kaj administri ĉiujn salamandrajn kovejojn, kiujn la mortinto kapitano Van Toĥ dissemis ĉefe ĉe etaj kaj foraj insuloj de Mikronezio, Melanezio kaj Polinezio, tial multaj Salamandro golfoj estis lasitaj al si mem. Sekve de tio krom la racia bredado de la Salamandroj kreiĝis en konsiderindaj dimensioj ankaŭ ĉasado de sovaĝaj Salamandroj, rememoriganta multrilate iaman foko kaptadon; ĝi estis ĉasado iom neleĝa, sed ĉar ne ekzistis leĝoj por protekto de la Salamandroj, ĝi estis persekutata maksimume kiel nerajtigita enpaŝo sur teritorion de tiu aŭ alia ŝtata suvereneco; ĉar la Salamandroj sur tiuj insuloj ege multiĝis kaj ie tie kaŭzis al indiĝenoj iajn damaĝojn sur kampoj kaj fruktokulturoj, estis ĉi tiuj sovaĝaj ĉasoj silente opiniataj natura reguligo de la salamandra populacio. /10
Krom la bone organizita komerco kun Salamandroj kaj vasta gazetara propagando la plej grandan meriton pri disvastiĝo de la Salamandroj havis grandega ondo de la teknika idealismo, kiu en tiu epoko inundis la tutan mondon. G.H. Bondy ĝuste antaŭvidis, ke la homa spirito nun komencos labori kun la tutaj novaj kontinentoj kaj novaj Atlantidoj. Dum la tuta Salamandro Epoko regis inter teknikistoj vigla kaj fruktodona polemiko, ĉu oni konstruu pezajn kontinentojn kun ferbetonaj bordoj aŭ polderan firman teron, ŝutitan el la marsablo. Preskaŭ ĉiutage aperis novaj gigantaj projektoj; italaj inĝenieroj parte proponis konstruon de Granda Italio, ampleksanta preskaŭ la tutan Mediteraneon ĝis Tripolio, Belearoj kaj Dodekaneso, parte fondon de nova kontinento, tiel nomata Lemurio, oriente de la itala Somalio, kiu foje okupus la tutan Hindan Oceanon. Fakte helpe de la tuta armeo de Salamandroj estis kunŝutita nova insuleto kontraŭ la somalia haveno Mogadiŝo etendiĝanta sur dektri kaj duono de akreoj. Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan insulon surloke de iama Mariana Insularo kaj preparis unuigon de Karolinaj Insuloj kaj Marŝalaj Insuloj en du grandajn insulojn, anticipe nomitaj Nova Nipono; sur ĉiu estus instalita ankaŭ arta vulkano, kiu al la estontaj loĝantoj rememorigus la sanktan Fiĵi monton. Aŭdiĝis ankaŭ, ke germanaj inĝenieroj sekrete konstruas en Sargasmaro pezan betonan kontinenton, fariĝonta estonta Atlantido kaj onidire ĝi povus endanĝerigi la francan Okcidentan Afrikon; sed ŝajnas, efektiviĝis nur konstruo de fundamentoj. En Nederlando oni alpaŝis al sekigado de Zelando; Francio ligis sur Gvadelupo Grande Terre, Basse Terre kaj La Dosirade en unu benatan insulon; Unuiĝintaj Ŝtatoj komencis konstrui sur la 37 a meridiano la unuan fluginsulon (duetaĝan, kun grandega hotelo, sporta stadiono, lunaparko kaj kinoteatro por kvin mil personoj). Koncize, ŝajnis, ke nun falis la lastaj limoj, kiujn al la homa ekspansio obstaklis la mondmaro; estiĝis ĝoja epoko de la grandiozaj teknikaj planoj; la homo konsciiĝis, ke nur nun li iĝas Mastro de l´ Mondo, dank´ al la Salamandroj, kiuj enpaŝis la scenejon de la mondo ĝustatempe kaj tiel dirante pro la historia neceso. Estas nekontesteble, ke ne estus okazinta la enorma disvastigo de la Salamandroj, se nia teknika epoko ne estus preparinta por ili tiom da labortaskoj kaj tiom grandegan kampon por la daŭra okupo. Estonteco de la Laboristoj de la Maro ŝajnis sekurigita por jarcentoj.

Konsiderindan kvoton en la prospera evoluo de komerco kun la Salamandroj havis ankaŭ scienco, kiu baldaŭ turnis sian atenton al esploro de la Salamandroj, kiel laŭ la korpa flanko, tiel ankaŭ laŭ la spirita.11)


   Dank´ al la scienca esplorado la homoj ĉesis opinii la Salamandrojn ia miraklo; en la reala lumo de la scienco perdis la Salamandroj multon el sia komenca nimbo de ekstreco kaj escepteco; fariĝinte objekto de psikologiaj testoj, ili vidigis tre mezajn kaj seninteresajn kvalitojn; ilia alta talento estis science resendita en la fabelregnon. La scienco malkovris la Normalan Salamandron, kiu montriĝis entute kiel estaĵo enuiga kaj sufiĉe spritmanka; nur ĵurnaloj ankoraŭ iam tiam malkovris Miraklan Salamandron, kiu sciis ekstemporale multipliki kvinciferajn nombrojn, sed ankaŭ ĉesis imponi al la homoj, ĉefe kiam montriĝis, ke tion povas ellerni, post konvena ekzercado, ankaŭ nura homo. La homoj komencis konsideri la Salamandrojn la sama evidentaĵo kiel estas kalkulmaŝino aŭ alia aŭtomato; ne plu ili vidis en ili ion misteran, kio elmergiĝis el nekonataj profundoj dioscias kial kaj por kio. Krome la homoj neniam opinias mistera tion, kio al ili servas kaj utilas, sed nur tion, kio malutilas al ili aŭ ilin endanĝerigas; kaj ĉar la Salamandroj, kiel montriĝis, estis estaĵoj alte kaj multflanke utilaj12, ili estis akceptataj simple kiel io, kio esence apartenas al la racia kaj kutima ordo de l' aferoj.
Finfine estas tute nature, ke la Salamandroj ĉesis esti sensacio, tuj kiam ili estis kelkcent milionoj en la mondo; Intereso de la popolo, kiun ili elvokis, dum ankoraŭ ili estis ia tia novaĵo, finsonis ankorau dum iom da tempo en filmgroteskoj (Sally and Andy, du bravaj Salamandroj) kaj en kabaretscenoj, kie kantistoj kaj subretoj talentaj per aparte malbona voĉo, prezentiĝis en nerezistebla rolo de kvakantaj kaj gramatike mizere sin esprimantaj Salamandroj. Tuj kiam la Salamandroj iĝis amasa kaj ĉiutaga aperaĵo, ŝanĝiĝis ilia problemaro. 13) La vero estas, ke la granda salamandra sensacio baldaŭ aerdisiĝis, por fari lokon al io alia kaj certagrade pli solida, nome al la Salamandra Demando. Antaŭbatalanto de la Salamandra Demando   ne unuafoje en historio de la homa progreso   estis ja virino. Ŝi estis Mme Louise Zimmermann, direktorino de la knabina pensiono en Laŭzano, kiu kun neĉiutaga energio kaj necedanta entuziasmo propagandis tra la tuta mondo sian noblan devizon: Donu al la Salamandroj regulan lernejan edukadon!
Longe ŝi renkontiĝadis kun malkomprenemo ĉe la publiko, kiam senlace ŝi atentigadis unue pri la natura lernemo de la Salamandroj, due pri la danĝero, kiu povus elkreski por la homa civilizacio, se la Salamandroj ne ricevus zorgeman moralan kaj intelektan edukon. "Kiel la romia kulturo pereis pro invado de barbaroj, pereus ankaŭ nia klereco, se ĝi estus insulo en maro de estaĵoj spirite subjugitaj, al kiuj estas forneata kvoto en la plej altaj idealoj de la nuntempa homaro," tiel profete ŝi vokis en sesmil tricent kvindek sep paroladoj, kiujn ŝi havis en virinaj kluboj de la tuta Eŭropo kaj Ameriko, ankaŭ en Japanio, Ĉinio, Turkio kaj alie. "Se la kulturo konserviĝu, ĝi estu ĉies klereco. Ni povas en kvieto ĝui nek donacojn de nia civilizacio, nek fruktojn de nia kulturo, dum ĉirkaŭ ni ekzistas milionoj kaj milionoj da malfeliĉaj kaj malkleraj estaĵoj, artifike tenataj en la animala stato. Kiel devizo de la dek naŭa jarcento estis Liberigo de la Virino, tiel devizo de nia epoko devis esti DONU AL LA SALAMANDROJ REGULAJN LERNEJOJN!" Kaj tiel plu. Dank' al sia elokvento kaj nekredebla persistemo mobilizis Mme Louise Zimmermann virinojn de la tuta mondo kaj akiris sufiĉajn financajn rimedojn, por fondi en Beualieu (apud Nico) La Unuan Liceon por Salamandroj, en kiu frajo de la Salamandroj, laborantaj en Marsejlo kaj Tulono, estis instruata al la franca lingvo kaj literaturo, retoriko, societa konduto, matematiko kaj kulturhistorio. Ne tiom sukcesa estis Knabina Lernejo por Salamandroj en Mentono, kie ĉefe la muzik kursoj, dietistiko kaj kursoj de fajnaj manlaboroj (je kiuj Mme Zimmermann persistis ĉefe pro pedagogiaj kaŭzoj) renkontiĝis kun frapanta manko de lernemo, se ne rekte kun obstina malintereso ĉe la junecaj salamandraj liceaninoj. Kontraŭe tuj la unuaj publikaj ekzamenoj de la Salamandridoj havis tiom surprizan sukceson, ke tuje estis establita (je kostoj de Societoj por Protekto de Bestoj) Marista Polikliniko por Salamandroj en Cannes kaj Salamandra Universitato en Marsejlo; ĉi tie pli poste atingis la unua Salamandro gradon de doktoreco pri juro.

Demando pri la salamandra edukado komenciĝis nun evolui rapide kaj normalmaniere. Kontraŭ la modelaj Écoles Zimmermann pli progresemaj instruistoj levis multajn gravajn obĵetojn; ĉefe oni asertis, ke por edukado de la salamandra junularo ne taŭgas la malnoviĝinta humanisma lerneja sistemo de la homa junularo; nepre estis rifuzata instruado de literaturo kaj historio kaj estis rekomendate dediĉi maksimumon da spacokaj tempo al praktikaj kaj modernaj fakoj, kiel al natursciencistoj, al laboro en lernejaj metiejoj, teknika instrukciado de la Salamandroj, gimnastado kaj tiel plu. Ĉi tiu tiel nomata Reforma Lernejo aŭ Lernejo por la Praktika Vivo estis siavice pasie kontraŭbatalata de adeptoj de la klasika klereco proklamantaj, ke la Salamandrojn oni povas alproksimigi al la kulturaj homaj bonumoj nur sur la latina bazo, ke ne sufiĉas ellernigi ilin paroli, se oni ne ellernigos ilin citi poetojn kaj oratori kun la cicerona elokventeco. El tio rezultis longa kaj sufiĉe indigna disputo, kiu fine estis solvita tiel, ke lernejoj por la Salamandroj estis ŝtatigitaj kaj lernejoj por la homa junularo reformitaj tiel, ke ili maksimume proksimiĝu al idealoj de la Reforma Lernejo por la Salamandroj.

Nature, nun ankaŭ en la aliaj ŝtatoj aŭdiĝis postuloj pri la regula kaj deviga lerneja sistemo por la Salamandroj sub ŝtata inspekto. Tio efektiviĝis iom post iome en ĉiuj ĉemaraj ŝtatoj (memkompreneble esceptante Grandan Brition); ĉar ĉi tiuj salamandraj lernejoj ne estis ŝarĝitaj de la malnovaj klasikaj tradicioj de la homaj lernejoj kaj povis do uzadi ĉiujn plej novajn metodojn de psikotekniko, teknologia edukado, antaŭmilita ekzercado kaj aliajn lastajn atingaĵojn pedagogiajn, baldaŭ evoluis el ili la plej moderna kaj science la plej progresinta lernejsistemo en la mondo, kiu rajte estis objekto de envio ĉe ĉiuj homaj pedagogoj kaj lernantoj.

Man en mane kun la salamandra lernejsistemo elmergiĝis lingva problemo. Kiun el la mondlingvoj lernu la Salamandroj unue? La unuaj Salamandroj el la Pacifika insularo esprimadis sin per piĝino, tiel kiel ili ekkaptis tion de indiĝenoj kaj maristoj; multaj parolis la malajan lingvon aŭ per aliaj lokaj dialektoj. Salamandroj bredataj por la singapura merkato estis gvidataj paroli en Basic English, tiu science simpligita angla lingvo, al kiu sufiĉas kelkcent esprimoj sen la arkaiĝinta gramatika balasto; tial oni komencis nomi ĉi tiun reformitan niveligitan anglan lingvon Salamander English. En la modelaj Écoles Zimmermann esprimadis sin Salamandroj en la lingvo de Kornelio, sed ne pro la naciismaj kaŭzoj, sed tial, ĉar ĝi apartenas al la pli supera klereco; kontraŭe en la Reformaj Lernejoj ili lernis Esperanton kiel interkompreniĝan lingvon. Krome tiutempe estiĝis kvin aŭ ses novaj Universalaj Lingvoj volantaj anstataŭi la babilonan konfuzon de la homaj lingvoj kaj doni unu komunan gepatran lingvon al la tuta mondo de la homoj kaj Salamandroj; memkomprene estis multaj disputoj pri tio, kiu el ĉi tiuj Internaciaj Lingvoj estas la plej celhava, belsona kaj universala. Ĝi finiĝis tiel, ke en ĉiu nacio estis propagandata alia Universala Lingvo. 15)

Per ŝtatigo de la salamandra lernejsistemo la tuta afero simpliĝis: en ĉiu ŝtato la Salamandroj estis simple edukataj en ŝtata lingvo de la koncerna nacio. Kvankam la Salamandroj lernis fremdajn lingvojn relative facile kaj fervore, ilia lingva kapablo montris specialajn mankojn parte pro formiĝo de iliaj paroliloj, parte pro kaŭzoj plivere psikaj; do ekzemple nur malfacile ili prononcadis longajn, multsilabajn vortojn kaj ili klopodis redukti ilin je unu silabo, kiun ili elbuŝigadis kurte kaj iom kvake; ili diradis l anstataŭ r kaj en la ŝuŝaj konsonantoj ili iom lispis; ili ignoris la gramatikajn finaĵojn kaj neniam ellernis diferencigi inter "mi" kaj "ni" kaj estis tute indiferentaj, ĉu iu vorto havas genron inan aŭ viran (eble en tio manifestiĝas ilia seksa fridigeco krom en tempo de pariĝo). Simple ĉiu lingvo en ilia buŝo karakterize transformiĝis kaj iel raciiĝis je la plej simplaj kaj rudimentaj formoj. Estas atentinde, ke iliajn neologismojn, ilian prononcadon kaj gramatikan primitivecon komencis rapide alproprigadi al si parte la homa feĉo en havenoj, parte tiel nomata plej bona societo; de tie ĉi tiu esprim maniero venis en la ĵurnalojn kaj baldaŭ ĝeneraliĝis. Ankaŭ ĉe homoj grandparte malaperis gramatikaj genroj, forfalis finaĵoj, pereis la deklinacio; "la ora junularo" subpremis r kaj komencis lispi; apenaŭ iu el la kleraj homoj kapablus diri, kion signifas indeterminismo aŭ transcendo, simple tial, ĉar la vortoj fariĝis ankaŭ por la homoj tro longaj kaj neprononceblaj.

Mallonge, ĉu bone, ĉu malbone, la Salamandroj sciis paroli preskaŭ ĉiujn lingvojn de l' mondo, laŭ tio, sur kiu marbordo ili vivis. Tiam aperis ĉe ni (mi opinias, ke en Národní Listy) artikolo, kiu (certe prave) amare demandis, kial la Salamandroj ne lernas ankaŭ ĉeĥe, se jam en la mondo ekzistas Salamandroj parolantaj portugale, nederlande kaj aliajn lingvojn de la malgrandaj nacioj. Nia nacio bedaŭrinde ne havas sian marbordon, koncedis la artikolo, kaj tial ĉe ni ne estas ankaŭ la maraj Salamandroj; sed eĉ se ni ne havas nian maron, tio ne signifas, ke ni ne havas en la monda kulturo la saman, jes multrilate eĉ pli gravan partoprenon ol multaj nacioj, kies lingvon lernas miloj da Salamandroj. Estus nur juste, ke la Salamandroj ekkonu ankaŭ nian spiritan vivon; sed kiel ili povas informiĝi pri ĝi, se inter ili estas neniu, kiu posedus nian lingvon? Ni ne atendu, ke iu en la mondo rekonos ĉi tiun kulturan ŝuldon kaj instalos katedron de la ĉeĥa lingvo kaj de la ĉeĥoslovaka literaturo en iu ajn salamandra instituto. Kiel diras poeto, "kredu neniun en la mond' vasta, havas ni neniun amikon tie". Tial ni mem zorgu pri la rebonigo, vokis la artikolo. Kion en la mondo ni faris, faris ni propraforte! Estas nia rajto kaj nia devo, ke ni penu akiri niajn amikojn ankaŭ inter la Salamandroj; sed kiel ŝajnas, nia ministerio de eksterlando ne montras multe da intereso por konvena propagando de nia nomo kaj de niaj produktoj inter la salamandroj, kvankam la aliaj kaj malpli grandaj nacioj dediĉas milionojn por malfermi al la Salamandroj siajn kulturajn trezorojn kaj samtempe veki ilian intereson pri industriaj produktoj.   La artikolo vekis grandan atenton ĉefe en Ligo de Industriistoj kaj almenaŭ tiun rezulton ĝi havis, ke estis eldonita eta kompendio Ĉeĥe por Salamandroj kun montroj el la ĉeĥoslovaka beletro. Ĝi sonas eble nekredeble, sed de ĉi tiu libreto vere oni vendis pli ol sepcent ekzemplerojn; ĝi estis do entute rimarkinda sukceso.16)

Demando pri edukado kaj lingvo estis kompreneble nur unu flanko de la granda salamandra problemo, kiu, tiel dirante, elkreskis en grandan dimension. Tiel baldaŭ ekzemple elmergiĝis demando, kiel fakte trakti la Salamandrojn en la rilato, ni diru, pli societa. En la unuaj, preskaŭ prahistoriaj jaroj de la Salamandra Epoko tio estis Societoj por Protekto de Bestoj, fervore zorgintaj, ke oni ne traktu la Salamandrojn kruele kaj nehome; dank' al iliaj persistaj intervenoj sukcesis, ke preskaŭ ĉie oficoj inspektis, ĉu estas respektataj koncerne la Salamandrojn policaj kaj veterinaraj direktivoj, validaj por la cetera bredbestaro. Ankaŭ principaj kontraŭuloj de vivisekcio subskribis multajn protestojn kaj peticiojn, ke estu malpermesite fari sciencajn eksperimentojn sur la vivantaj Salamandroj; en pluraj ŝtatoj tia leĝo estis efektive eldonita. 17) Sed kun la kreskanta klereco de la Salamandroj ĉiam pli kaj pli oni sentis embarasojn inkluzivi la Salamandrojn simple sub la besto protektado; tio ŝajnis pro iaj ne tute klaraj motivoj iom malkonvena. Tiam estis fondita internacia Ligo por Protekto de Salamandroj (Salamander Protecting League) sub patroneco de dukino of Huddersfield. Ĉi tiu Ligo, havanta pli ol ducent mil membrojn ĉefe en Anglio, faris por la Salamandroj konsiderindan kaj laŭdindan laboron; nome ĝi atingis tion, ke sur marbordoj estis establataj specialaj salamandraj ludejoj, kiel la Salamandroj, ne ĝenataj de scivolaj spektantoj, farus siajn "mitingojn kaj sportajn solenojn" (sub tio versimile oni opiniis la sekretajn Lundancojn); ke en ĉiuj lernejoj (ankaŭ en Oksforda Universitato) oni insiste rekomendadis al la lernantoj, ne ŝtonumi la Salamandrojn; ke certagrade oni atentis tion, ke la junsalamandroj ne estu tro ŝarĝataj de lernaĵo; kaj fine, ke la salamandraj laborlokoj kaj barakaro estis ĉirkaŭigitaj per alta lignotabula barilo, gardanta la Salamandrojn antaŭ diversa ĝenado kaj ĉefe ĝi sufiĉe apartigadis la mondon de la Salamandroj antaŭ la homa mondo. 18)

Sed la laŭdindaj privataj iniciatoj, penantaj konvene kaj humane reguligi rilaton de la homa socio al la Salamandroj, baldaŭ ne sufiĉis. Estis ja relative facile envicigi la Salamandrojn, kiel oni diras, en la produkt procezon, sed multe pli komplike montriĝis anigi ilin iamaniere al la ekzistantaj soci ordoj. Konservativuloj ja asertis, ke ne povas esti parolo pri iaj juraj kaj publikaj problemoj; la Salamandroj simple estas posedaĵo de sia mastro, kiu garantias por ili kaj responsas ankaŭ por eventualaj damaĝoj, kiujn liaj Salamandroj kaŭzus; malgraŭ sia nedubinda inteligenteco la Salamandroj estas nenio alia ol jura subjekto, aĵo aŭ bonumo, kaj ĉiu speciala leĝa dispozicio, koncernanta la Salamandrojn, estus onidire atenca interveno en la sanktajn posed rajtojn. Kontraŭe la alia partio oponis, ke la Salamandroj, kiel estaĵoj inteligentaj kaj altgrade responsaj, povas arbitre kaj plej diversmaniere atenci validajn leĝojn. Kial posedanto de Salamandroj estus kulpa, kaj portus respondecon pro eventualaj deliktoj, pri kiuj liaj Salamandroj kulpiĝos? Tia risko sendube subfosus privatan entreprenemon sur kampo de la salamandraj laboroj. En la maro ne estas bariloj, oni diradis; Salamandrojn vi ne povas fermi, por havi ilin sub kontrolo. Tial necesas leĝe devoligi la Salamandrojn mem, ili respektu la homan juran ordon kaj sekvu instrukciojn por ili eldonotajn. 19)

Laŭ kiel estas konate, la unuaj leĝoj por la Salamandroj estis eldonitaj en Francio. Paragrafo la unua determinis devojn de la Salamandroj en kazoj de mobilizo kaj milito; la dua leĝo (nomata lex Deval) ordonis al la Salamandroj, ke ili rajtas loksidiĝi nur sur tiuj lokoj de bordo, kiujn destinos al ili ilia posedanto aŭ kompetenta departamenta ofico; la tria leĝo deklaris, ke la Salamandroj estas devigataj senkondiĉe obei ĉiujn policajn ordonojn; en kazo, ke ili ne farus tion, la polic oficoj rajtas puni ilin per fermo en seka kaj hela loko aŭ eĉ per forpreno de laboro por pli longa tempo. Post tio la maldekstrumaj partioj prezentis en la parlamento proponon, ke estu ellaborita sociala leĝaro por la salamandroj, kiu determinus iliajn labordevojn kaj taskus al labordonantoj certajn devoligojn por la laborantaj Salamandroj, (ekzemple dusemajnan feriadon en la tempo de la printempa pariĝo); male, la ekstrema maldekstruma partio postulis, ke la Salamandroj estu tute elpelitaj kiel malamikoj de la laboranta popolo, ĉar en servo de kapitalismo ili laboras tro multe kaj preskaŭ senpage kaj per tio endanĝerigas la vivnivelon de la laborista klaso. Pravigon de ĉi tiu postulo pruvis striko en Brest kaj grandaj demonstracioj en Parizo; estis multaj vunditoj kaj ministerio de Deval estis devigita demisii. En Italio la Salamandroj estis subigitaj al Speciala Salamandra Korporacio, konsistanta el labordonantoj kaj oficoj, en Nederlando ili estis administrataj per ministerio de akvo konstruaĵoj, koncize, ĉiu ŝtato solvis la salamandran problemon siamaniere kaj diference; sed amaso da ofic aktoj, per kiuj estis reguligataj publikaj devoj kaj konvene limigata animala libereco de la Salamandroj, estis ĉie entute egala.

Memkomprene, tuj kun la unuaj leĝoj por la Salamandroj aperis homoj, kiuj en nomo de la jura logiko konkludis, ke se la homa socio taske donas al la Salamandroj certajn devojn, ke ankaŭ ĝi devas atribui al ili iajn rajtojn. Ŝtato donanta al la Salamandroj leĝojn, agnoskas ilin ĝuste per tio estaĵoj responsaj kaj liberaj, juraj subjektoj, ja eĉ siaj ŝtatanoj; tiukaze necesas iel ordigi ilian civitanan rilaton al ŝtato, sub kies jurisdikcio ili vivas. Ankaŭ eblus opinii la Salamandrojn fremdaj enmigrintoj, sed tiukaze ŝtato ne povus taske donadi al ili certajn servojn kaj devojn en tempoj de mobilizo kaj milito, kiel okazas (esceptante Anglion) en ĉiuj civilizitaj landoj. Certe ni postulos de la Salamandroj en kazo de milit konflikto, ke ili defendu niajn bordregionojn; sed poste ni ne povas kontesti al ili certajn civitanajn rajtojn, ekzemple balotrajton, kunvenrajton, reprezenton en diversaj publikaj korporacioj kaj tiel plu.20) Oni eĉ proponis, ke la Salamandroj havu ian submaran aŭtonomion; sed ĉi tiuj kaj la aliaj konsideroj restis nete akademiaj; okazis nenia praktika solvo, ĉefe tial ne, ĉar la Salamandroj neniam kaj nenie postulis la civitanajn rajtojn.

Simile sen rekta intereso kaj intervenoj flanke de la Salamandroj estis okazanta alia granda diskuto, okupiĝanta pri demando, ĉu la Salamandroj povas esti baptitaj. La Katolika Eklezio defendis dekomence konsekvence vidpunkton, ke ne; ĉar la Salamandroj, ne estante posteuloj de Adamo, ne estis koncipitaj en la prapeko, ankaŭ ne povas esti absolvitaj de ĉi tiu peko per la sakramento de bapto. La Sankta Eklezio neniel volas decidi la demandon, ĉu la Salamandroj havas senmortan animon aŭ alian partoprenon en la graco kaj Dia savo; ĝia korfavoro al la Salamandroj povas esti esprimita nur en tio, ke ĝi memoros ilin en speciala preĝo, kiu estos legata en difinitaj tagoj kun preĝo por la animoj en la purtagorio kaj kun propeto por la nekredantoj 21). Malpli simpla estis la afero por la protestantaj konfesioj; ili atribuadis tamen al la Salamandroj la racion kaj tial kapablon ekkompreni la kristanan instruon, sed hezitis fari ilin membrojn de la eklezio kaj tial ankaŭ fratojn en Kristo. Tial ili limigis sin je tio, ke ili eldonis (en mallongigita teksto) la Sanktan Skribon por la Salamandroj sur akvorezista papero kaj disvastigis ĝin en multmilionaj ekzempleroj; ankaŭ oni pripensis konsistigi por la Salamandroj (analoge al Basic English) ian Basic Christian, bazan kaj simpligitan kristanan instruon; sed eksperimentoj tiurilate faritaj elvokis tiom da teologiaj disputoj, ke fine oni rezignis pri tio 22). Ne tiom da skrupuloj havis kelkaj religiaj sektoj (nome amerikaj), kiuj elsendadis al la Salamandroj siajn misiistojn, por ke ili prediku al ili la veran kredon kaj baptu ilin laŭ vortoj de la Sankta Skribo: Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn. Sed nur malmultaj misiistoj sukcesis penetri post la lignotabulan barilon, apartigantan la Salamandrojn disde la homoj; labordonantoj malhelpadis al ili aliron al Salamandroj, por ke ili per sia prediko superflue ne detenu ilin de laboro. Tiam do oni povis tie aŭ alie vidi predikanton, starantan ĉe la gudrita barilo inter hundoj, furioze bojantaj kontraŭ siaj malamikoj sur alia flanko de la barilo, kiu vane, sed fervore ekzegezas la Dian Vorton.

Laŭ kiom estas konate, iom pli grandan disvastiĝon atingis inter la Salamandroj monismo; pluraj Salamandroj kredis ankaŭ je materiismo, ora bazo kaj aliaj sciencaj dogmaroj. Iu populara profesoro, nomata Georgo Sequenz, verkis eĉ kuriozan religian instruon por la Salamandroj, kies ĉefa kaj plej supera artikolo estis kredo je la Granda Salamandro. Ĉi tiu kredo tamen tute ne enradikiĝis ĉe la Salamandroj, sed des pli da adeptoj ĝi trovis inter homoj, ĉefe en grandaj urboj, kie preskaŭ dumnokte estiĝis aro da sekretaj temploj por la salamandra kulto23). La Salamandroj mem en pli posta tempo preskaŭ ĝenerale akceptis alian kredon, pri kiu ne estas konate, de kie ĝi aperis inter ili; ĝi estis adorado de grandega Moloko kun la homa kapo; onidire ili havis kolosajn submarajn idolojn el gisfero, kiujn ili igis al si fari ĉe Armstrong aŭ Krupp, sed pliaj detaloj pri iliaj kultaj ceremonioj, onidire neordinare kruelaj kaj sekretaj, neniam malkaŝiĝis, ĉar ili okazadis sub la akvo. Ŝajnas, ke ĉi tiu kredo disvastiĝis ĉe ili tial, ĉar nomo Moloko rememorigis al ili la natursciencan (molche) aŭ la germanan (Molch), nomon por salamandro.


*
Kiel el la antaŭaj alineoj evidentas, la Salamandra Demando komence kaj dum longa tempo estis prezentata nur tiusence, ĉu kaj ĝis kia mezuro la Salamandroj kiel raciaj kaj konsiderinde civilizitaj estaĵoj kapablas ĝui certajn homajn rajtojn, eĉ se nur ĉerande de la homa socio kaj homa ordo; alivorte ĝi estis interna demando de unuopaj ŝtatoj, solvata en kadro de la civitana rajto. Dum pluraj jaroj eĉ ne ideeto venis al iu, ke la Salamandra Demando povas havi vastan signifon internacian, kaj eble ke necesos trakti la Salamandrojn ne nur kiel inteligentajn estaĵojn, sed ankaŭ kiel la salamandran kolektivon aŭ la salamandran nacion. Verdire, la unuan paŝon al ĉi tiu koncepto de la Salamandra Problemo faris tiuj iom ekscentraj kristanaj sektoj, provantaj bapti la Salamandrojn, invokante la vortojn de la Sankta Skribo: Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn. Per tio unuafoje estis dirite, ke la Salamandroj estas io kiel nacio 24). Sed la unuan vere internacian kaj principan agnoskon de la Salamandroj kiel de nacio, alportis nur la fama deklaro de la Komunista Internacio, subskribita de kamarado Molokov kaj adresita al "ĉiuj subpremataj kaj revoluciaj Salamandroj de la tuta mondo." 25) Eĉ se ĉi tiu proklamo, kiel ŝajnas, rekte ne influis la Salamandrojn, tamen ĝi elvokis konsiderindan eĥon en la mondgazetaro kaj estis multe sekvata almenaŭ en tiu direkto, ke sur la Salamandrojn komencis pluvi flamaj alvokoj el la plej diversaj partioj, ke ili, kiel la granda salamandra tuto aliĝu al tiu aŭ alia ideologia aŭ sociala programo de la homa socio26).

Nun komencis okupiĝi pri la Salamandra Problemo ankaŭ Internacia Laboroficejo en Ĝenevo. Tie koliziis du konceptoj: unu agnoskis la Salamandrojn nova laboranta klaso kaj pretendis tion, ke pri ili estu pliampleksigita ĉia socia leĝaro, koncernanta la labortempon, pagatajn feriojn, invalidan kaj maljunaĝ asekurojn kaj tiel plu; kontraŭe la dua koncepto proklamis, ke en la Salamandroj kreskas danĝera konkurenco al la homaj laborfortoj, ke la salamandran laboron kiel kontraŭsocialan oni devas simple malpermesi. Kontraŭ ĉi tiu propono protestis nur reprezentantoj de la labordonantoj, sed ankaŭ delegitoj de la laboristaro, rimarkigante, ke la Salamandroj ne estas nur la nova labor armeo, sed ankaŭ granda kaj ĉiam pli grava kliento. Kiel ili citis, lastatempe plialtiĝis en mezuro ĝis nun neniam okazinta okupiteco en fakoj metalindustria (labor ilaro, maŝinoj kaj metalaj idoloj por la Salamandroj), armil industria, kemia industrio (submaraj eksplodaĵoj), paperproduktado (lernolibroj por la Salamandroj), cemento, ligno, art nutraĵoj (Salamander Food) kaj multaj aliaj fakoj; ŝiptonelaro altiĝis kompare al la antaŭsalamandraj tempoj je 27%, karbominado je 18,6%. Nerekte pro altiĝo de la okupiteco kaj bonstato ĉe homoj, grandiĝas spezo en la aliaj industriaj branĉoj. Fine lastatempe mendas Salamandroj diversajn maŝin partojn laŭ siaj propraj desegnaĵoj; laŭ tio ili mem muntas sub la akvo pneŭmatikajn borilojn, martelojn, submarajn motorojn, presmaŝinojn, akvo disaŭdigilojn kaj aliajn aparatojn de la propra konstrukcio. Ĉi tiujn konsistaĵojn ili pagas per la plialtigita laborrezulto; nuntempe jam unu kvinono de la tuta mondproduktado en la peza industrio kaj preciza mekaniko dependas de la salamandraj mendoj. Nuligu la Salamandrojn, kaj vi povas fermi unu kvinonon de la fabrikoj; anstataŭ la nuntempa prosperado vi havos milionojn da senlaboruloj. Internacia Labor Oficejo ja ne povis ne preteratenti ĉi tiujn kontraŭdirojn; fine post longa traktado oni atingis almenaŭ tian kompromisan solvon, ke "la supre cititaj okupitoj de grupo S (amfibia) rajtas esti okupataj nur sub la akvo aŭ en la akvo, sur bordo nur ĝis proksimeco de dek metroj disde linio de la maksimuma alfluso; ili ne darfas mini karbon aŭ nafton sur la marfundo; ili ne rajtas produkti por la sekreta konsumo paperon, tekstilaĵojn aŭ artledojn el la maralgoj" kaj tiel plu; ĉi tiuj limigoj taskitaj al la salamandra produktado, estis kodigitaj en dek naŭ alineoj, kiujn pli detale ni ne citas ĉefe tial, ĉar ilin, memkomprene, oni nenie atentis; sed kiel grandioza, vere internacia solvo de la Salamandra Problemo, el vidpunktoj ekonomia kaj sociala, estis la menciita kodekso meritplena kaj impona verko.

Iom malpli rapide progresis la alia internacia agnosko de la Salamandroj, nome sur kampo de la kulturaj rilatoj. Kiam aperis en la fakgazetaro ofte citata traktaĵo "Geologia konsisto de la marfundo apud Bahamoj", subskribita de John Seaman, neniu ja sciis, ke temas pri scienca verko de sciplena Salamandro; sed kiam al sciencistaj kongresoj aŭ al adreso de diversaj akademioj kaj doktaj societoj venadis de esploristoj Salamandroj informoj kaj studoj el fako de oceanografio, geografio, hidrobiologio, supera matematiko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, ĝi kaŭzis nemalgrandajn embarasojn eĉ indignon, kiun esprimis la granda d ro Martel per vortoj: "Tiu fibestaro volas nin instrukcii?" Japana sciencisto d ro Onoŝita, aŭdacinta citi informon de iu Salamandro (ĝi estis io pri evoluo de ovoflava sako ĉe larvoj de profundmara fiŝeto Argyropelecus hemigymnus Cocco), li estis bojkotata de sciencistoj kaj harakiris; por universitatoj estis afero de honoro kaj kastfiero ignori ĉian sciencan laboron de la Salamandroj. Des pli grandan atenton (se ne indignon) ekscitis gesto farita de Centre universitaire de Nice 27) per invito al solena prelego de d ro Charles Mercier, klerega Salamandro el la Tulona haveno, kiu kun rimarkinda sukceso prelegis teorion de konikoj en la neeŭklida geometrio. Ĉi tiun manifestacion ĉeestis kiel delegitino por la Ĝenevaj organizoj ankaŭ Mme Maria Dimineanu; ĉi tiu eminenta, grandanima damo estis tiom emociita de la modesta konduto kaj klereco de d ro Mercier ("Pauvre petit," onidire ŝi esprimiĝis, "il est tellement laid!"), ke ŝi taskis al si por sia nelacigebla aktiva vivo, ke la Salamandroj estu akceptitaj kiel anoj de Ligo de Nacioj. Vane ŝtatviroj klarigis al la elokventa kaj energia damo, ke la Salamandroj, havante en la mondo nek sian propran ŝtatan suverenecon, nek sian propran ŝtatan teritorion, ne povas esti membroj de Ligo de Nacioj. Mme Dimineanu komencis propagandi ideon, ke la Salamandroj do ricevu ie sian liberan teritorion kaj sian submaran ŝtaton. Tiu ideo estis sufiĉe malbonvena, eĉ rekte riska; tamen fine oni trovis feliĉan solvon, nome ĉe Ligo de Nacioj instali specialan Komisionon por Studo de la Salamandra Problemo, al kiu estos invititaj ankaŭ du delegitoj Salamandroj; kiel la unua, laŭ insisto de sinjorino Dimineanu, estis nomumita d ro Charles Mercier el Tulono, la dua estis iu Don Mario, dika kaj klerega Salamandro el Kubo, science laboranta en fako de planktono kaj nerita pelago. Per tio atingis la tiutempaj Salamandroj la plej superan internacian agnoskon de sia ekzistado 28).

Ni vidas do la Salamandrojn en forta kaj permanenta progreso. Ilia nombro estas taksata je sep miliardoj, kvankam kun la kreskanta civilizacio ilia naskokvanto abrupte malpliiĝas (je dudek ĝis tridek larvoj el ĉiu femalo jare). Ili loĝatigis jam pli ol sesdek procentojn da ĉiuj marbordoj; ankoraŭ la polusbordoj ne estas loĝataj, sed la kanadaj Salamandroj komencis koloniigi bordregionon de Groenlando, kie eĉ ili forpuŝas eskimojn en la enlandon kaj transprenas la fiŝadon kaj negocon kun fiŝoleo en siajn manojn. Man en mane kun ilia materiala impeto kontinuas ankaŭ ilia civilizacia progreso; ili enviciĝas inter klerajn naciojn kun deviga lerneja frekventado kaj povas fieri pri multaj centoj da propraj submaraj ĵurnaloj, aperantaj en milionoj da ekzempleroj, pri modele establitaj sciencaj institutoj kaj tiel plu. Kompreneble, ĉi tiu kultura evoluo ne okazis en ĉio glate kaj sen interna rezisto; ni scias ja neordinare malmulte pri la internaj aferoj de la Salamandroj, sed laŭ pluraj signoj (ekzemple laŭ tio, ke estis trovitaj kadavroj de Salamandroj kun formorditaj nazoj kaj kapoj), ŝajnas, ke dum ne mallonga tempo regis sub la marnivelo treniĝanta kaj pasia ideologia konflikto inter Oldsalamandroj kaj Junsalamandroj. La Junsalamandroj versimile evidente estis por la progreso senrezerva kaj nelimigata kaj diskonigadis, ke ankaŭ sub la akvo oni atingu ĉian kontinentan klerecon tute kaj plene, esceptante nek futbalon, flirton, faŝismon kaj seksajn perversiojn; male la Oldsalamandroj, kiel ŝajnas, konservative inklinegis al la natura salamandreco kaj neniel volis rezigni je la malnovaj bonaj bestaj kutimoj kaj instinktoj; sendube ili kondamnis la febran avidadon pri la novaĵoj kaj vidis en ĝi dekadencan fenomenon kaj perfidon je la hereditaj salamandraj idealoj; certe ankaŭ ili ĵaluzis pri la fremdaj influoj, al kiuj blinde subiĝas la nuntempa tentita junularo, kaj demandis, ĉu tia simiado laŭ la homoj indas la fierajn kaj memkonsciajn Salamandrojn 29). Ni povas facile imagi, ke estis lanĉitaj sloganoj kiel: Returne al Mioceno! For kun ĉio, kio volas nin homigi! Al batalo por la aŭtentika salamandreco! Kaj tiel plu. Sendube estis ĉi tie ĉiuj premisoj por la vigla generacia konflikto de opinioj kaj por profundaj spiritaj revolucioj en evoluo de la Salamandroj; ni bedaŭras, ke ni ne povas citi pri ili pluajn detalojn, sed ni esperu, ke la Salamandroj faris el ĉi tiu konflikto, kion nur ili povis.



Nun ni trafas do la Salamandrojn survoje al la plej alta florado; sed ankaŭ la homa mondo ĝuas eksterordinaran prosperon. Fervore oni konstruas novajn bordregionojn, sur la malnovaj malprofundaĵoj kreskas novaj firmaĵoj, meze de oceano leviĝas artaj fluginsuloj; sed ĉio ĉi estas nenio kompare al la gigantaj teknikaj projektoj pri plena rekonstruo de nia terglobo, atendantaj nur, ke iu financu ilin. La Salamandroj laboras senripoze en ĉiuj maroj kaj sur randoj de ĉiuj kontinentoj, dum daŭras la nokto; ŝajnas, ke ili estas kontentaj kaj postulas por si nenion, nur laboron kaj eblon bori en la bordoj truojn kaj koridorojn de siaj mallumaj barakoj. Ili havas siajn submarajn kaj subterajn urbojn, siajn enprofundajn metropolojn, siajn Essen'ojn kaj Birmingamojn sur la marprofundo, en profundo de dudek ĝis kvindek metroj; ili havas siajn troplenajn fabrik kvartalojn, havenojn, transportliniojn kaj milionajn aglomeraĵojn; simple ili havas sian pli malpli konatan30), sed teknike, kiel ŝajnas, alte progresintan mondon. Ili ne havas siajn fand fornegojn kaj metalurgiajn uzinojn, sed homoj liveras al ili metalojn interŝanĝe por ilia laboro. Ili ne havas proprajn eksplodaĵojn, sed tiujn vendadas homoj al ili. Ilia movo materio estas la maro kun sia tajdo, kun siaj malsupraj fluoj kaj temperatur diferencoj; kio alia estas la civilizacio ol kapablo utiligi aĵojn, kiujn elpensis iu alia? Eĉ se la Salamandroj, ni diru, ne havas siajn proprajn ideojn, ili povas tute bone havi sian sciencon. Ili ne havas siajn muzikon aŭ literaturon, sed ili povas perfekte ekzisti sen tio; kaj la homoj komencas konstati, ke tio estas de la Salamandroj fabele moderna. Vidu, oni jam povas ĉe la Salamandroj diverson lerni   kaj ne mirinde; ĉu la Salamandroj ne estas supermezure sukcesaj, kaj el kio alia prenu la homoj ekzemplon, se ne el sukcesoj? Ankoraŭ neniam en historio de la homaro oni tiom produktadis, konstruadis kaj perlaboradis, kiel en ĉi tiu granda epoko. Kion fari, kun la Salamandroj venis en la tiu granda epoko. Kion fari, kun la Salamandroj venis en la mondon grandega progreso kaj idealo, nomata Kvanto. "Ni, homoj de la Salamandra Epoko," oni diras kun justa fiero; kien elrampus la malnoviĝinta Homa Epoko kun sia lanta, bagatela kaj senutila filigranado, kiun oni nomis kulturo, arto, neta scienco aŭ iel! La veraj, konsciaj homoj de la Salamandra Epoko ne plu vanigos sian tempon per cerbumado pri Esenco de la Aferoj; ili apenaŭ kapablos okupiĝi pri ilia nombro kaj amasproduktado. La tuta estonteco de la mondo konsistas en tio, konstante altigadi la produktadon kaj konsumon; tial devas esti ankoraŭ pli da Salamandroj, por ke ili povu ankoraŭ pli produkti kaj forvori. La Salamandroj estas simple la Kvanto; Ilia epoka faro estas en tio, ke ili estas tiom multaj. Nur nun povas la homa inĝenio labori plenintense, ĉar ĝi laboras pogrande, kun ekstrema produktadkapacito kaj rekorda ekonomia spezo; mallonge, ĝi estas granda tempo.   Kio do ankoraŭ mankas, por ke dum la ĝenerala kontento kaj prospero efektiviĝu la Feliĉa Nova Epoko? Kio malhelpas, ke naskiĝu la sopirata Utopio, en kiu oni rikoltus ĉiujn ĉi teknikajn triumfojn kaj grandiozajn eblojn, kiuj al la homa bonfarto kaj salamandra diligenteco malfermiĝas plu kaj plu, ĝis vidneatingeblo?

Vere nenio; ĉar nun Komerco kun la Salamandroj estos kronita ankaŭ per la ŝtatista antaŭvidemo anticipe zorganta, ke foje ĝi ne knaru en la radoaro de la Nova Epoko. En Londono kunvenas konferenco de la ĉemaraj ŝtatoj, en kiu estas ellaborita kaj aprobita Internacia Konvencio pri la Salamandroj. Altaj kontraktpartneroj devoligas sin reciproke, ke ili ne sendados siajn Salamandrojn en suverenajn akvojn de la aliaj ŝtatoj; ili ne toleros, ke iliaj Salamandroj iamaniere atencu teritorian integrecon aŭ agnoskitan interes sferon de kiu ajn alia ŝtato; nenimaniere ili intervenos en salamandraj aferoj de alia marpotenco; en kazo de kolizio inter siaj kaj fremdaj Salamandroj ili subiĝos al la Haga Arbitracia Tribunalo; siajn Salamandrojn ili armos per neniaj armiloj, kies kalibro superus kutimajn subakvajn pistolojn kontraŭ ŝarkoj (tiel nomataj Šafránek gun aŭ shark gun); ili ne allasos, ke iliaj Salamandroj ligu iajn ajn pli proksimajn rilatojn kun la Salamandroj, surbordigitaj al alia ŝtata suvereneco; ili ne konstruos helpe de Salamandroj novajn kontinentojn aŭ pligrandigos siajn teritoriojn sen anticipa aprobo de Konstanta Mar Komisiono en Ĝenevo kaj tiel plu. (Entute tridek sep paragrafoj.) Kontraŭe estis rifuzita la brita propono, ke la mar potencoj devontigu sin ne subigadi siajn Salamandrojn al la deviga soldata instrukciado; la franca propono, ke la Salamandroj estu internaciigitaj kaj subigitaj al Internacia Salamandra Ofico por Reguligo de la Mond Akvoj; la germana propono, ke al ĉiu Salamandro estu brulmarkita signo de ŝtato, kies subulo ĝi estas; plua germana propono, ke al ĉiu marpotenco estu permesita nur certa nombro da Salamandroj en la difinita nombro rilato; la itala propono, ke al ŝtatoj kun superfluo da Salamandroj estu donitaj novaj koloniigotaj bordoj aŭ parceloj sur marfundo; la japana propono, ke super la Salamandroj (de la naturo nigraj) efektivigadu internacian mandaton la japana nacio, kiel reprezentanto de la koloraj rasoj31). Plejparto de la proponoj estis forŝovita al venonta konferenco de la marpotencoj, sed tiu pro diversaj kaŭzoj jam ne okazis.

"Per ĉi tiu internacia akto," skribis en Le Temps M. Jules Sauerstoff," estas sekurigita estonteco de la Salamandroj kaj la paca evoluo de la homaro dum longaj jardekoj. Ni gratulas al la Londona Konferenco pro sukcesa finigo de ĝiaj malfacilaj konsiliĝoj; ni gratulas ankaŭ al la Salamandroj, ke per la donita statuto ili ĝuas protekton de la Haga Tribunalo; nun ili povas kun trankvilo kaj konfido dediĉi sin al sia laboro kaj sia submara progreso. Estu emfazite, ke depolitigo de la Salamandra Problemo, kiu atingis esprimon en la Londona Konferenco, estas unu el la plej gravaj garantioj de la tutmonda paco; nome senarmigo de la Salamandroj malgrandigas probablon de la submaraj konfliktoj inter unuopaj ŝtatoj. Fakto estas, ke   eĉ se daŭras tiom multaj lim  kaj potenckonfliktoj preskaŭ sur ĉiuj kontinentoj   atencas la mondpacon nenia aktuala danĝero, almenaŭ ne flanke de la maro. Sed ankaŭ sur la firma tero ŝajnas la paco esti pli bone sekurigita ol iam ĝi estis; la marŝtatoj estas plene absorbitaj de konstruado de novaj bordoj kaj povas vastigadi siajn teritoriojn en la mondmaron, anstataŭ strebi pluŝovi siajn limojn sur la firma tero. Ne plu necesos batali per fero kaj gaso pri ĉiu spano de la tero; sufiĉos simplaj hakfosiloj kaj ŝoveliloj de la Salamandroj, por ke ĉiu ŝtato povu konstrui al si tiom da teritorio, kiom ĝi bezonas; kaj ĉi tiun kvietan salamandran laboron por la paco kaj bonfarto de ĉiuj nacioj ĝuste garantias la Londona Konvencio. Ankoraŭ neniam la mondo estis tiom proksima al la daŭra paco kaj trankvila, sed glora florado kiel ĝuste nun. Anstataŭ la Salamandra Problemo, pri kiu oni tiom multe parolis kaj skribis, eble prave oni parolos pri la Ora Salamandra Epoko."
3

SINJORO POVONDRA DENOVE LEGAS ĴURNALOJN


Per nenio alia videblas paso de la tempo tiel, kiel per la infanoj. Kie estas tiu eta Francisko, kiun ni forlasis (sed ne tiel tro longe!) super alfluoj al Danubo de la maldekstra bordo?

"Kie denove estas tiu Francisko?" murmuretas sinjoro Povondra, dismetante sian vesperĵurnalon.

"Nu, vi scias ja, kiel ĉiam," respondas sinjorino Povondrová, klinante sin super la kudrado.

"Denove do li iris al la knabino," mentore diras patro Povondra. "Damna bubo! Apenaŭ tridekjara, kaj neniun vesperon li sidas hejme!"

"Kiom da ŝtrumpetoj li tratruas," ĝemas sinjorino Povondrová, denove surmetante ian senesperan ŝtrumpeton sur lignan ŝtipeton. "Kion mi faru kun ĉi tio," ŝi meditas super ampleksa truo sur la kalkano, laŭ formo simila al Cejlono. "Elĵeti," ŝi opinias kritike, sed tamen post iom longa strategia konsidero, enpikas kudrilon rezolute en la sudan bordregionon de Cejlono.

Ekregis digna familia trankvilo, tiom kara al patro Povondra; nur la ĵurnalo susuras kaj al ĝi respondas la rapide tredata fadeno.

"Ĉu oni kaptis lin?" demanda sinjorino Povondrová.

"Kiun?"


"Tiun murdinton, kiu murdis tiun virinon."

"Mi zorgu pri via murdinto?" grumblas sinjoro Povondra kun ia abomeno. "Ĝuste mi legas ĉi tie, ke ekis streĉo inter Japanio kaj Ĉinio. Tio estas grava afero. Tie ĉiam ĝi estas grava."

"Mi opinias, ke oni ne kaptos lin plu," opinias sinjorino Povondrová.

"Kiun?"


"Tiun murdinton. Kiam iu mortigas virinon, do nur malofte oni lin kaptas."

"Japano ne ŝatas vidi, ke Ĉinio reguligas la Flavan Riveron. Jen la politiko. Dum tie la Flava Rivero faras misordon, estas en Ĉinio ĉiumomente inundo kaj malsato, kaj tio ĉinojn senfortigas, ĉu? Pruntu al mi la tondilon, panjo, tion mi eltondos por mi."

"Kial?"

"Nu, ĉi tie mi legas, ke sur la Flava Rivero laboras du milionoj da Salamandroj."



"Tio estas multe, ĉu?"

"Tion mi opinias. Sed tiujn certe pagas Ameriko, mia kara. Tial la mikado volus sidigi tie siajn proprajn Salamandrojn.   Ha, ni vidu!"

"Kio do?"

"Petit Parisien skribas, ke tion Francio ne povas toleri. Kaj ĝi pravas. Ankaŭ mi ne tolerus tion."

"Kion vi ne tolerus?"

"Ke Italio vastigu la insulon Lampeduson. Ĝi estas ege grava strategia pozicio, tion vi devas scii. Italio povus de Lampeduso endanĝerigi Tunizion. Ĉi tie skribas Petit Parisien, ke Italio volus konstrui el tiu Lampeduso unuarangan marfortikaĵon. Onidire, ĝi havas tie sesdek mil armitajn Salamandrojn   Tio estas pripensinda. Sesdek mil, tio estas tri divizioj, panjo. Mi diras al vi, sur Mediteraneo, tie foje io okazos. Donu, tion mi eltondos por mi."

Dume malaperis Cejlono sub la diligenta mano de sinjorino Povondrová kaj reduktiĝis je dimensio de la insulo Rodiso.

"Kaj Anglio," rezonis patro Povondra, "ankau* tiu havos siajn malfacilaĵojn. En Ĉambro de Deputitoj estis paroloj, ke Granda Britio versimile postrestas la ceterajn ŝtatojn koncerne la akvokonstruaĵojn. La aliaj koloniaj potencoj vetkonstruas novajn bordojn kaj firmajn terojn, dume la brita registaro pro konservativa malkonfido al la Salamandroj   Jen vero, panjo. Angloj estas ege konservativaj. Mi konis iun lakeon el la brita ambasadorejo, kaj tiu por nenio en la mondo volis enbuŝigi nian ĉeĥan premkolbason. Ĉe ili oni tion ne manĝas, kaj tial ankaŭ li tion ne manĝos. Ne mirigas min, ke poste la aliaj ŝtatoj ilin devancas." Sinjoro Povondra serioze kapskuis. "Kaj Francio larĝigas siajn bordojn apud Kalezo. Nun la ĵurnaloj en Anglio rumoras, ke Francio pafos trans la Manikan Kanalon kontraŭ Anglion, se la Kanalo mallarĝiĝos. Jen la sekvo. Ili mem povis plivastigi siajn bordojn apud Dovero kaj pafi kontraŭ Francion."

"Kaj kial ili devus pafi?" demandis sinjorino Povondrová.

"Tion vi ne komprenas. Tio estas militaj kaŭzoj. Mi ne mirus, se tie iam estiĝus pelmelo. Aŭ tie, aŭ ie aliloke. Tio per si mem kompreneblas, nun, pro la Salamandroj, la mondsituacio estas tute alia, panjo. Tute alia."

"Vi opinias, ke povus esti milito?" zorgis sinjorino Povondrová. "Sciu, mi pensas pri nia Francisko, ke li devu rekrutiĝi."

"Milito?" opiniis patro Povondra. "Devos okazi mondmilito, por ke la ŝtatoj povu dispartigi al si la marojn. Sed ni restos neŭtralaj. Iu ja devas resti neŭtrala, por liveri armilojn kaj ĉion ceteran al la aliaj. Tiel ĝi estas," decidis sinjoro Povondra. "Sed tion, vi virinoj, ne komprenas."

Sinjorino Povondrová lippremis kaj rapidstebe estis finanta ekstermon de la insulo Cejlono desur ŝtrumpeto de juna sinjoro Povondra.

"Kaj se mi nur konsideras," aŭdiĝis patro Povondra kun apenaŭ subpremata fiero, ke ĉi tiu terura situacio ne estus sen mi! Se tiam mi ne estus alkondukinta tiun kapitanon al sinjoro Bondy, la tuta mondhistorio aspektus tute alie. Iu alia pordisto enlasus lin eĉ ne internen, sed mi diris al mi, ke tion mi surprenos. Kaj jen, vidu, kiajn malfacilaĵojn havas kun tio tiaj ŝtatoj kiel Anglio aŭ Francio! Kaj krome ankoraŭ ni ne scias, kio povas okazi el ĉi tio  " Sinjoro Povondra ekscite eksuĉis sian pipon. "Tiel ĝi statas, kara infano. Ĵurnaloj plenas pri la Salamandroj. Ĉi tie denove  " Patro Povondra demetis la pipon. "Ĉi tie estas, ke apud la urbo Kankesanturai sur Cejlono ekatakis Salamandroj iun vilaĝon; onidire tie indiĝenoj antaŭe batmortigis kelkajn Salamandrojn. Estis venigita polico kaj plotono da indiĝena soldataro," laŭtlegis sinjoro Povondra, "post kio okazis regula pafado inter la Salamandroj kaj homoj. Je flanko de la soldataro estis kelkaj vunditoj  . Tio ne plaĉas al mi, panjo."

"Kial?" ekmiris sinjorino Povondrová, zorgeme kaj kun kontentigo glatfrapante per tondiltenilo lokon, sur kiu estadis insulo Cejlono. "Ja, nenio neordinara!"

"Mi ne scias," elvortigis patro Povondra kaj komencis ekscitite reiradi tra la ĉambro. "Sed tio tute ne volas plaĉi al mi. Ne, tion mi ne ŝatas vidi. Pafado inter homoj kaj Salamandroj, tio ne bezonus esti."

"Eble nur la Salamandroj defendis sin," kvietige opiniis sinjorino Povondrová kaj demetis la ŝtrumpetojn.

"Nu jes," murmuretis sinjoro Povondra maltrankviligite. "Kiam foje la bestaĉoj komencos sin defendi, estos malbone. Tio okazis unuafoje, ke ili faris tion ... Damne, tion mi ne ŝatas vidi!" Sinjoro Povondra hezite haltis. "Mi ne scias, sed ... tamen nur mi ne estu enlasinta tiun kapitanon al sinjoro Bondy!"


                                      

1/ Komp. G. Kreuzmann, Geschichte der Molche. Hans Tietze, Der Molch des XX. Jahrhunderts. Kurt Wolff, Der Molch und das deutsche Volk. Sir Herbert Owen, The Salamanders and the British Empire. Giovanni Focaja, L'evoluzione degli anfibii durante il Fascismo. Léon Bonnet, Les Urodčles et la Société des Nations. S. Madariaga, Las Salamandras y la Civilización, kaj m.a.

                                                                



2/ Komp. Milito kontraŭ Salamandroj, volumo I., ĉapitro XII.

                                                                 



3/ Tion dokumentu tuj la unua eltondaĵo el la kolekto de sinjoro Povondra:

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.