Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo5/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

*
Sed direkcio de la zoo ne ŝatis vidi, kiam gardistoj instruis siajn bestojn por prezentadoj; io alia estas elefanto, sed la ceteraj bestoj estas ĉi tie por instrukciado kaj ne por la cirko prezentadoj. Tial sinjoro Greggs pasigis sian tempon en la fako salamandroj pli malpli sekrete, kiam neniu plua tie estis. Ĉar li estis vidvo, neniu miris pri lia solecado en la pavilono de saŭroj. Ĉiu homo havas siajn apartajn hobiojn. Cetere en la fakon de salamandroj venadis nur malmultaj homoj; multe pli ĝuis ĝeneralan popularecon krokodilo, sed Andrias Scheuchzeri pasigis siajn tagojn en relativa soleco.

Foje, kiam krepuskiĝis jam kaj la pavilonoj estis fermataj, promenis direktoro de la zoo, Siro Karolo Wiggam, tra kelkaj fakoj, por konvinkiĝi, ĉu estas ĉio en ordo. Kiam li iris tra la fako de salamandroj, ekplaŭdis io en la ujo kaj iu kvake diris: "Bonan vesperon, sinjoro."

"Bonan vesperon," respondis la direktoro surprizite. "Kiu estas tie?"

"Pardonu, sinjoro," diris la kvakanta voĉo. "Tio ne estas sinjoro Greggs."

"Kiu tie?" ripetis la direktoro.

"Andy. Andrew Scheuchzer."

Siro Karolo iris pli proksimen al la ujo. Tie sidis nur rektiĝinta kaj senmova salamandro. "Kiu parolis ĉi tie?"

"Andy, sinjoro," diris la salamandro. "Kiu vi estas?"

"Wiggam," ekvortigis Siro Karolo mirigite.

"Ĝojigas min," diris Andrias ĝentile. "Kiel vi fartas?"

"Diable," ekkriegis Siro Karolo. "Greggs! Hej, Greggs!" La salamandro svingiĝis kaj fulmorapide kaŝiĝis en la akvo.

En la pordon enfalis sinjoro Tomaso Greggs, senspira kaj maltrankvila. "Mi petas, sinjoro?"

"Greggs, kion ĝi signifas?" bruskis Siro Karolo.

"Ĉu io okazis, sinjoro?" balbutis sinjoro Greggs malcerte.

"Jen, la besto parolas!"

"Pardonu, sinjoro," diris sinjoro Greggs konsternite. "Tion ni ne faru, Andy. Milfoje mi diris al vi, ke vi ne ĝenu la homojn per via babilado.   Mi petas pardonon, sinjoro, neniam plu ĝi okazos."

"Vi estas tiu, kiu lernigis la salamandron paroli?"

"Sed ĝ.i komencis, sinjoro," defendis sin Greggs.

"Mi esperas, ke tio ne ripetiĝos, Greggs," diris Siro Karolo severe. "Mi atentos vin."
*
Post iom da tempo sidis Siro Karolo kun profesoro Petrov kaj parolis pri la tiel nomata besta inteligenteco, pri la kondiĉitaj refleksoj kaj pri tio, kiel popularaj opinioj trotaksas la racian agadon de bestoj. Profesoro Petrov esprimis siajn dubojn pri la Elberfeldaj ĉevaloj, sciantaj onidire ne nur kalkuli, sed ankaŭ potencigi kaj radiki; ja eĉ normala kaj klera homo ne scias radiki, diris la granda sciencisto. Siro Karolo rememoris la parolantan salamandron de Greggs. "Mi havas ĉi tie salamandron," li komencis hezite, "ĝi estas la konata Andrias Scheuchzeri; kaj tiu ellernis paroli kiel papago."

"Ekskludite," diris la sciencisto. "La salamandroj ja havas alkreskiĝintan langon."

"Iru do rigardi ĝin," diris Siro Karolo. "Hodiaŭ estas tago de purigado, tial ne estos tie multaj homoj." Kaj ili iris.

Antaŭ la enirejo al salamandroj Siro Karolo haltis. El la

interno aŭdeblis grincado de balailo kaj monotona voĉo ion silabumanta.

"Atendu," flustris Siro Karolo Wiggam.

"ĈU ESTAS HOMOJ SUR MARSO?" silabis monotona voĉo. "Ĉu tion legi?"

"Ion alian, Andy," respondis la alia voĉo.

"ĈU VENKOS EN LA NUNJARA DERBIO PELHAM BEAUTY AŬ GOBERNADOR?"

"Pelham Beauty," diris la alia voĉo. "Sed legu."

Siro Karolo malfermis silente la pordon. Sinjoro Tomaso Greggs balais la plankon per balailo; kaj en baseneto kun la marakvo sidis Andrias Scheuchzeri kaj malrapide kvake silabis el vesperĵurnalo, kiun ĝi tenis en la antaŭaj piedetoj.

"Greggs," ekvokis Siro Karolo. La salamandro svingiĝis kaj malaperis sub la akvo.

Mr. Greggs faligis pro ektimo la balailon. "Jes, sinjoro?"

"Kion ĝi signifas?"

"Mi petas pardonon, sinjoro," balbutis la malfeliĉa Greggs. "Andy laŭtlegas al mi, dum mi balaas. Kaj kiam ĝi balaas, tiam mi laŭtlegas al ĝi."

"Kiu ellernigis tion al ĝi?"

"Ĝi mem alproprigis tion al si, sinjoro. Mi ... donadas al ĝi mian ĵurnalon, por ke ĝi tiom ne parolu. Ĝi volis senĉese paroli, sinjoro. Do mi opiniis, ke ĝi ellernu almenaŭ klere paroli  "

"Andy," ekvokis Siro Wiggam.

El la akvo elmergiĝis la nigra kapo. "Jes, sinjoro," ĝi ekkvakis.

"Profesoro Petrov venis rigardi vin."

"Ĝojigas min, sinjoro. Mi estas Andy Scheuchzer."

"De kie vi scias, ke via nomo estas Andreas Scheuchzeri?"

"Jen ĝi estas skribite, sinjoro. Andreas Scheuchzeri. Gilberta Insularo."

"Kaj ĵurnalon vi legas ofte?"

"Jes, sinjoro. Ĉiutage, sinjoro."

"Kaj kio pleje interesas vin tie?"

"El la tribunala halo, ĉevalkonkursoj, futbalo  "

"Ĉu iam vi vidis futbalon?"

"Ne, sinjoro."

"Aŭ ĉevalon?"

"Mi ne vidis, sinjoro."

"Kial do vi legas tion?"

"Ĉar ĝi estas en ĵurnalo, sinjoro."

"Ĉu politiko vin interesas?"

"Ne, sinjoro. ĈU ESTOS MILITO?"

"Tion neniu scias, Andy."

"GERMANIO KONSTRUAS NOVAN TIPON DE SUBMARŜIPOJ," diris Andy zorgeme. "MORTIGAJ RADIOJ POVAS ŜANĜI LA TUTAJN KONTINENTOJN JE DEZERTO."

"Tion vi legis en ĵurnalo, ĉu?" demandis sinjoro Karolo.

"Jes, sinjoro. ĈU VENKOS EN LA NUNJARA DERBIO PELHAM BEAUTZ AŬ GOBERNADOR?"

"Kion vi opinias, Andy?"

"Gobernador, sinjoro; sed sinjoro Greggs opinias, ke Pelham Beauty." Andy kapbalancis. "AĈETU ANGLAJN VAROJN, sinjoro. LA PLEJ BONAJ ESTAS SNIDER ŜELKOJ. ĈU VI JAM HAVAS NOVAN SESCILINDRAN TANCRED JUNIOR? RAPIDA, MALKARA, ELEGANTA."

"Dankon, Andy. Tio sufiĉas."

"KIU FILMAKTORINO PLEJE PLAĉAS AL VI?"

Profesoro Petrov hirtigis la harojn kaj barbon. "Pardonu, Siro Karolo," li murmuris, "sed mi devas jam iri."

"Bone, ni iru. Andy, ĉu vi havus ion kontraŭ tio, se mi sendus al vi kelkajn doktajn sinjorojn? Mi opinias, ke ili ŝate parolus kun vi."

"Ĝojigos min, sinjoro," kvakis la salamandro. "Ĝis la revido, Siro Karolo. Ĝis la revido, profesoro."

Profesoro Petrov kuris anhelante kaj grumblante. "Pardonu, Siro Karolo," fine li diris, "sed ĉu vi povus montri al mi iun beston, kiu ne legas ĵurnalon?"
*
La doktaj sinjoroj estis Siro Bertram, D.M., profesoro Ebbigham, Siro Olivero Dodge, Julian Foxley kaj aliaj. Ni citas parton de la protokolo pri ilia eksperimento kun Andrias Scheuchzeri.
Kiel vi nomiĝas?

Resp.: Andrew Scheuchzer.

Kiun aĝon vi havas?

Resp.: Tion mi ne scias. Ĉu vi volas aspekti junece? Portadu korseton Libella.

Kiun daton ni havas hodiaŭ?

Resp.: Lundon. Bela vetero, sinjoro. Ĉi tiun sabaton konkursos Gibraltar en Epsom.

Kiom estas trioble kvin?

Resp.: Kial?

Ĉu vi scias kalkuli?

Resp.: Jes, sinjoro. Kiom estas dek sepoble dudek naŭ?

Lasu nin demandi, Andrew. Nomu al ni la anglajn riverojn.

Resp.: Tamizo ...

Pluajn?

Resp.: Tamizo.

La aliajn vi ne scias, ĉu? Kiu regas en Anglio?

Resp.: King George. God bless him.

Bone, Andy. Kiu estas la plej granda verkisto?

Kipling.

Tre bone. Ĉu vi legis ion de li?

Resp.: Ne. Kiel plaĉas al vi Mae West?

Prefere ni demandos vin, Andy. Kion vi scias el la angla historio?

Resp.: Henriko la Oka.

Kion vi scias pri li?

Resp.: La plej bela filmo el la lastaj jaroj. Fabela scen aranĝo. Grandioza spektaklo.

Ĉu vi vidis ĝin?

Resp.: Mi ne vidis ĝin. Ĉu vi volas ekkoni Anglion? Aĉetu al vi Ford Baby.

Kion plej ŝate vi volus vidi?

Resp.: Konkurson Kembriĝo Oksfordo, sinjoro.

Kiom da mondpartoj estas.

Resp.: Kvin.

Tre bone. Kaj kiuj ili estas.

Resp.: Anglio kaj la ceteraj.

Kiuj estas la ceteraj?

Resp.: Bolŝevistoj kaj germanoj. Kaj Italio.

Kie estas Gilbert Insuloj?

Resp.: En Anglio. Anglio ne ligos siajn manojn sur kontinento. Anglio bezonas dek mil aviadilojn. Vizitu bordregionon de la suda Anglio.

Ĉu ni darfas rigardi vian langon, Andy?

Resp.: Jes, sinjoro. Purigu viajn dentojn per pasto Flit. Ĝi estas ekonomia, ĝi estas la plej bona, ĝi estas angla. Ĉu vi volas havi bonodoran spiron? Uzadu paston Flit.

Ni dankas, tio sufiĉas. Kaj nun, diru al ni, Andy ...
Kaj tiel plu. La protokolo pri interparolo kun Andrias Scheuchzeri ampleksis dek ses plenajn paĝojn kaj estis publicita en The Natural Science. Je fino de la protokolo resumis la faka komisiono rezultojn de sia eksperimento jene:

1. Andrias Scheuchzeri, salamandro zorgata en la londona zoo, scias paroli, eĉ se iom kvake; ĝi disponas proksimume per kvarcent vortoj; ĝi diras nur, kion ĝi aŭdis aŭ legis. Pri la memstara pensado ĉe ĝi ne eblas ja paroli. Ĝia lango estas sufiĉe movebla; la voĉmembranojn ni ne povis sub la ekzistantaj kondiĉoj pli funde esplori.

2. La sama salamandro scias legi, sed nur la vesperĵurnalojn. Ĝi havas intereson pri la samaj aferoj kiel mezkvalita anglo kaj reagas ilin sammaniere, tio estas en direkto al la stabilaj, ĝeneralaj opinioj. Ĝia spirita vivo   se eblas pri ia paroli   konsistas ĝuste el imagoj kaj opinioj tiutempe kurantaj.

3. Ĝian inteligentecon nepre ne necesas trotaksi, ĉar neniel ĝi transpaŝas inteligentecon de la meza nuntempa homo.


Malgraŭ ĉi tiu sobra ekspertizo de la fakuloj la Parolanta Salamandro iĝis sensacio de la londona zoo. Karulo Andy estis sieĝata de homoj, volantaj ekkonversacii kun ĝi pri ĉio ebla, komencante de la vetero kaj finante ĉe la ekonomia krizo kaj politika situacio. Dume li ricevadis de siaj vizitantoj tiom da ĉokolado kaj bombonoj, ke peze ĝi malsaniĝis je la stomaka kaj intesta kataroj. La fako salamandroj devis esti fine fermita, sed estis jam malfrue; Andrias Scheuchzeri, nomata Andy, pereis je sekvoj de sia populareco. Kiel oni vidas, la gloro demoralizas ankaŭ salamandrojn.
10.

KERMESO EN NOVÉ STRAŠECÍ


Sinjoro Povondra, pordisto en la domo de Bondy, pasigis siajn feriojn ĉifoje en sia naskiĝurbo. Postmorgaŭ estis okazonta kermeso; kaj kiam sinjoro Povondra eliris el la domo, kondukante sian okjaran Franciskon je la mano, bonodoris la tuta Nové Strašecí de kukoj kaj trans la straton hastis virinoj kaj knabinoj, portantaj nebakitajn kukojn al bakisto. Sur la placo jam konstruis siajn standojn du sukeraĵistoj, unu foirulo kun vitro kaj porcelano kaj iu bruanta sinjorino, vendanta ĉiaspecan merceron. Kaj poste estis tie tolbudo de ĉiuj flankoj kovrita per tukegoj. Iu eta viro, staranta sur eskalo, ĝuste estis firmiganta surskribon supre.

Sinjoro Povondra haltis por vidi, kio ĝi estos.

La seka vireto descendis desur la eskaleto kaj kontente rigardis la pendigitan surskribon. Kaj sinjoro Povondra legis surprizite:
K a p i t a n o J. v a n T O Ĥ

kaj


liaj dresitaj salamandroj

Sinjoro Povondra rememoris la grandan dikan viron kun la kapitanĉapo, kiun iam li enlasis al sinjoro Bondy. Nu, al kia fino li venis, povrulo, diris al si sinjoro Povondra kunsente; kapitano kaj nun li koĉeras tra la mondo kun tia aĉa cirko! Kia fortika, sana homo li estis! Mi estu rigardonta lin, opiniis sinjoro Povondra kompate.

Dume la eta vireto pendigis apud la enirejon de la budo alian surskribon:

P A R O L A N T A J S A Ŭ R O J

!! La plej granda scienca sensacio !!

Enirpago Kčs 2,   Infanoj en akompano

de la gepatroj nur duonon!

Sinjoro Povondra ekhezitis. Du kronojn kaj unu kronon por la bubo, tio estas sufiĉe multe. Sed Francisko bone lernas, kaj koni ekzotajn bestojn apartenas al la klereco. Sinjoro Povondra estis preta ion oferi por la klereco kaj tial li alpaŝis al la seka eta hometo. "Amiko," li diris, "mi volus paroli kun kapitano van Toĥ."

La vireto streĉis la bruston en la striita trikoto. "Tiu estas mi, sinjoro."

"Vi estas kapitano van Toĥ?" ekmiris sinjoro Povondra.

"Jes, sinjoro," diris la vireto kaj montris sur sia pojno tatuitan ankron.

Sinjoro Povondra enpense palpebrumis. Ĉu eblus, ke tiu kapitano tiom ŝrumpus? Tio ja ne eblas. "Nome, mi konas kapitanon van Toĥ persone," li diris. "Mi estas Povondra."

"Jen io alia," diris la vireto. "Sed la salamandroj estas fakte de kapitano van Toĥ, sinjoro. Garantiite aŭtentikaj aŭstraliaj saŭroj, sinjoro. Bonvolu eniri. Ĝuste komenciĝas granda prezentado," li grakis, levante la tukegon ĉe la enirejo.

"Venu, Francisko," diris la patro Povondra kaj eniris internene. Al la tableto rapide sidiĝis neordinare dika kaj granda sinjorino. Kia stranga paro, ekmiris sinjoro Povondra, pagante siajn tri kronojn. Interne de la budo estis nenio, nur iom malagrabla fetoro kaj lada bankuvo.

"Kie vi havas la salamandrojn?" demandis sinjoro Povondra.

"En la kuvo," diris la giganta damo indiferente.

"Ne timu, Francisko," diris la patro Povondra kaj alpaŝis al la kuvo. Tie kuŝis en la akvo io nigra kaj inerta, granda kiel maljuna siluro; nur la haŭto post la kapo de ĉi tio iom ŝvelis kaj malŝvelis.

"Do jen estas tiu antaŭdiluva salamandro, pri kiu oni skribis en la ĵurnaloj," diris instrue la patro Povondra, ne eksterigante sian senreviĝon. (Denove ja mi igis min trompi, li opiniis, sed la bubo bezonas tion scii. Domaĝe pri la tri kronoj!)

"Paĉjo, kial ĝi estas en la akvo?" demandis Francisko.

"Ĉar la salamandroj vivas en la akvo, ĉu vi scias?"

"Paĉjo, kaj kion ĝi manĝas?"

"Fiŝojn kaj iajn aĵojn," opiniis la patro Povondra. (Ion ĝi devas manĝi.)

"Kaj kial ĝi estas tiel malbelega?" insistis Francisko. Sinjoro Povondra ne sciis, kion diri; sed en tiu momento eniris en la standon la eta vireto. "Do mi petas, sinjorinoj kaj sinjoroj," li komencis raŭke.

"Vi havas nur ĉi tiun solan salamandron?" demandis riproĉe sinjoro Povondra. (Se almenaŭ du ĉi tie estus, li opiniis, miaj elspezoj kvitiĝus).

"La alia mortaĉis," diris la vireto. "Do jen la mondkonata Andriaŝo, sinjorinoj kaj sinjoroj, rara kaj venena saŭro el la aŭstraliaj insuloj. En sia hejmlando ĝi plenkreskas ĝis alteco de homo kaj iradas per ambaŭ kruroj. Jen," li diris kaj per vergo puŝis tion nigran kaj indiferentan, kio kuŝis senmove en la tino. Tio nigra svingiĝis kaj pene leviĝis el la akvo. Francisko iom retropaŝis, sed sinjoro Povondra premis lian manon, ne timu, mi estas kun vi.

Nun ĝi staras sur la postaj piedoj kaj per la antaŭaj piedetoj apogas sin je rando de la tino. La brankoj post la kapo konvulsie tikas kaj la nigra faŭko pene kaptas la aeron. Ĝi havas ĝissange forfrotitan kaj tro lozan haŭton plenplenan je verukoj kaj la rondajn ran okulojn, de temp´ al tempo dolore kuntiriĝantaj per membranaj malsupraj palpebroj.

"Kiel vi vidas, sinjorinoj kaj sinjoroj," daŭrigis raŭke la vireto, "ĉi tiu besto vivas en la akvo; tial ĝi estas ekipita per brankoj kaj pulmoj, por povi spiri, kiam ĝi suriras bordon. Sur la malantaŭaj piedoj ĝi havas po kvin fingroj kaj sur la antaŭaj po kvar, sciante per ili prenadi diversajn objektojn. Jen." La besto kunpremis en la fingroj la vergon kaj tenis ĝin antaŭ si kiel plorindan sceptron.

"Ankaŭ ĝi scias fari nodon," anoncis la vireto, prenis la vergon de la besto kaj donis al ĝi malpuran ŝnureton. La besto tenis ĝin dum tempeto en la fingroj kaj poste vere faris nodon.

"Ankaŭ ĝi scias tamburi kaj danci," grakis la vireto kaj donis al la besto infantambureton kaj bastoneton. La besto kelkfoje ekbatis la tambureton kaj tordis la supran parton de la korpo; ĉe tio ĝi lasis fali la bastoneton en la akvon. "Fi, bestaĉo," bruskis la vireto kaj elakvigis la bastoneton.

"Kaj ĉi tiu besto," li aldiris, altigante solene la voĉon, "estas tiom inteligenta kaj talenta, ke ĝi scias paroli kiel homo." Kaj li manklakis.

"Guten morgen," ekkvakis la besto, dolore palpebrumante per la malsupraj palpebroj. "Bonan tagon."

Sinjoro Povondra preskaŭ ektimis, sed Franciskon ĝi neniel aparte impresis.

"Kion ci diros al la ŝatata publiko?" demandis akre la vireto.

"Mi bonvenigas vin," riverencis la salamandro; ĝiaj brankoj konvulsie kuntiriĝis. "Willkommen. Ben venuti."

"Ĉu ci scias kalkuli?"

"Mi scias."

"Kiom estas sesoble sep?"

"Kvardek du," kvakis la salamandro pene.

"Vidu, Francisko," atentigis paĉjo Povondra, "kiel ĝi scias kalkuli."

"Sinjorinoj kaj sinjoroj," kokerikis la vireto, "vi mem povas meti demandojn al ĝi."

"Do demandu ĝin pri io, Francisko," insistis sinjoro Povondra.

Francisko embarase tordiĝis. "Kiom faras okfoje naŭ?" fine li elvortigis; versimile tion li opiniis la plej malfacila el ĉiuj eblaj demandoj."

La salamandro lante ekpalpebrumis. "Sepdek du."

"Kiun tagon ni havas hodiaŭ?" demandis sinjoro Povondra.

"Sabaton," diris la salamandro.

Sinjoro Povondra mirigite kapskuetis. "Vere, kiel homo."   "Kiel nomiĝas ĉi tiu urbo?"

La salamandro malfermis la faŭkon kaj mallevis la okulojn. "Jam ĝi estas laca," klarigis haste la vireto. "Kiel ci diros al la gesinjoroj?"

La salamandro riverencis. "Mian respekton. Mi dankas ĝentile. Adiaŭ. Ĝis revido."

"Ĝi estas   ĝi estas stranga besto," miris sinjoro Povondra; sed ĉar tri kronoj tamen nur estas granda sumo, li aldiris: "Kaj nenion pluan vi havas por montri al la infano?"

La vireto embarase tiris sian malsupran lipon. "Jen ĉio," li diris. "Iam mi havis simietojn, sed kun ili estis tia afero," li rakontis necerte. "Eble mi povus montri al vi mian edzinon. Ŝi estas iama la plej dika virino de la mondo. Marinja, venu ĉi tien!"

Marinja pene leviĝis. "Nu, kio?"

"Montru vin al la sinjoroj, Marinja."

La plej dika virino en la mondo kokete klinis la kapon, elŝovis antaŭen unu piedon kaj levetis jupon super la genuon. Estis videbla ruĝa lanŝtrumpo kaj en ĝi io ŝvela, potenca kiel ŝinko. "Perimetro de la kruro supre okdek kvar centimetrojn," klarigis la seka vireto, "sed nuntempe pro la konkurenco Marinja ne plu estas la plej dika virino en la mondo."

Sinjoro Povondra tiris la konfuzitan Franciskon eksteren. "Mankison," ĝi kvakis el la tino. "Venu denove. Auf Wiedersehen."

"Nu, Francisko," demandis sinjoro Povondra, kiam ili estis ekstere. "Ĉu vi instruiĝis?"

"Jes," diris Francisko. "Paĉjo, kial havas tiu sinjorino ruĝajn ŝtrumpojn?"

11.

PRI HOMLACERTOJ


Estus certe troigado aserti, ke tiutempe oni parolis kaj skribis pri nenio alia ol pri la parolantaj salamandroj. Oni parolis kaj skribis ankaŭ pri venonta milito, pri ekonomia krizo, pri ligo matĉoj, vitaminoj kaj modo; tamen pri la parolantaj salamandroj oni skribis tre multe kaj ĉefe tre malfake. Tial eminenta sciencisto profesoro doktoro Vladimír Uher (universitato de Brno) skribis por Lidové noviny artikolon, en kiu li rimarkigis, ke la ŝajna kapablo de Andrias Scheuchzeri artikulacie paroli, tio estas papagi parolatajn vortojn, el scienca vidpunkto eĉ ne proksimume estas tiom interesa kiel kelkaj aliaj demandoj, rilatantaj ĉi tiun kuriozan amfibion. Scienca enigmo de Andrias Scheuchzeri kuŝas tute alie: ekzemple de kie ĝi devenas; kie estas ĝia prapatrujo, en kiu ĝi transvivis la tutajn geologiajn periodojn; kial ĝi restis tiom longe nekonata, se nun estas anoncata ĝia amasa ekzistado preskaŭ en la tuta ekvatora zono de Pacifiko. Ŝajnas, ke lastatempe ĝi multiĝas neordinare rapide; de kie aperis ĉi tiu ega vitaleco en la praaĝa terciara kreitaĵo, kiu ĝis antaŭ nelonge vivis tute kaŝatan, do probable ekstreme sporadan eĉ topografie izolitan ekzistadon? Ĉu eble iel ŝanĝiĝis vivkondiĉoj por ĉi tiu fosilia salamandro en direkto biologie favora, tiel ke por la rara miocena transvivaĵo komenciĝis nova, mirige sukcesa evolu periodo? Poste ne estus ekskludite, ke Andrias multiĝos ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite kaj nia scienco havos unikan okazon asisti almenaŭ ĉe unu animala specio potencan mutacian procezon in actu. Tio, ke Andrias Scheuchzeri kvakas kelkajn dekduojn da vortoj kaj ellernas kelkajn farojn, ŝajnantaj al laiko manifestiĝo de ia inteligenteco, tio estas, science konceptite, nenia miraklo; sed miraklo estas la potenca viv elano, kiu tiel subite kaj abunde vivigis rigidiĝintan ekzistadon de la kreitaĵo evolue postrestinta kaj preskaŭ jam formortinta. Atentindaj estas ĉi tie kelkaj specialaj cirkonstancoj: Andrias Scheuchzeri estas la sola salamandro vivanta en la maro kaj   ankoraŭ pli frapanta   la sola salamandro aperanta en teritorio etiopia aŭstralia, en la mita Lemurio. Ĉu eblus diri, ke la Naturo volas nun suplemente kaj preskaŭ haste devanci unu el viv ebloj kaj formoj, kiun ĝi en tiu sfero forgesis aŭ ne povis plene disvolvi? Kaj plue: estus strange, ke en la oceana sfero, situanta inter grandegaj gigantsalamandroj japanaj unuflanke kaj la aleganaj aliflanke, tute ne ekzistus kuniga ĉenero. (Se ne ekzistus Andrias, ni devus ĝin ja supozi ĝuste en la lokoj, kie ĝi aperis; kvazaŭ simple ĝi plenigus la spacon, en kiu laŭ la geografiaj kaj evoluaj koneksoj ĝi devus ekde pratempo esti. Estu kiel ajn, finiĝis la artikolo de la dokta profesoro, je ĉi tiu evolua reviviĝo de la miocena salamandro ni vidas kun respekto kaj mirego, ke Genio de Evoluo sur nia planedo ankoraŭ eĉ ne proksimume fermis sian kreivan agadon.

Ĉi tiu artikolo aperis malgraŭ mallaŭta, sed energia decido de la redakcio, ke tia dokta babilado ne apartenas ja por ĵurnalo. Tuj sekve ricevis profesoro Uher leteron de iu leganto.

Moŝta sinjoro,

pasintjare mi aĉetis domon sur placo en Čáslav. Dum trarigardo de la domo mi trovis en subtegmento keston ĉefe kun malnovaj raraj plejparte sciencaj verkoj, kiel ekzemple du jarkolektojn de Hýbl gazeto Hyllos el la jaroj 1821 22, de Jan Svatopluk Presl La Mamularo, de Adalberto Sedláček Bazoj de la naturscienco aŭ de fiziko, dek naŭ jarkolektojn de la publika verko enciklopedia "Krok" kaj dek tri jarkolektojn de la Revuo de la Ĉeĥa Muzeo. En traduko de Presl Dialogo pri renversoj de la terkrusto de Cuvier (el la jaro 1834) mi trovis kiel legosignon eltranĉaĵon el iu malnova gazeto, en kiu estis presita raporto pri iaj strangaj saŭroj.

Kiam mi legis Vian rimarkindan artikolon pri la misteraj salamandroj, mi rememoris tiun legosignon kaj elserĉis ĝin. Mi opinias, ke ĝi povus Vin interesi, kaj tial kiel entuziasma amiko de la naturo kaj Via fervora leganto mi sendas ĝin al Vi.
Respektoplene

J.V. Najman


Sur la almetita gazet deŝiraĵo estis citita nek titolo nek jaro; sed laŭ prestipo kaj ortografio ĝi devenis el la dudekaj ĝis tridekaj jaroj de la pasinta jarcento; ĝi estis ege flaviĝinta kaj sekputra, apenaŭ legebla. Jamjam profesoro Uher volis ĝin ĵeti en paperkorbon, sed iel li emociiĝis pro la antikveco de la presita folio; kaj li komencis ĝin legi; post tempeto li elspiris "Mil tondroj" kaj ekscitite ĝustigis sian okulvitron. Sur la eltranĉaĵo estis la jena teksto:
PRI HOMLACERTOJ.
En iu fremdlanda gazeto ni legosciighas, ke certa kapitano (komandanto) de angla militshipo, reveninta el foraj landoj, donis raporton pri strangaj rampuloj, kiujn li trovis sur iu malgranda insulo en la maro Aŭstralia. Sur chi tiu insulo nome estas lago kun salakvo, sed kun la maro ne koneksanta, kaj ankaŭ tre malfacile alirebla, kie tiu kapitano kaj shipa vundflegisto ripozis. Jen eliras el la lago bestoj, lacerto similaj, sed per ambaŭ kruroj kiel homoj pashantaj en grandeco de marhundo aŭ foko kaj sur la bordo aminde kaj strange ili movighis, kvazaŭ ili dancus. La komandanto kaj flegisto ekpafinte el pafiloj du bestojn chasis. Laŭdire ili havas korpon mukozan, sen tegumento kaj sen iaj skvamoj, tiel ke al salamandroj ili similas. Kiam morgaŭ ili venis por ili, ili devis la salamandrojn surloke pro granda fiodoro lasi kaj ordonis al la shipanoj, ke ili per retoj elchasu la lagon kaj paron da monstroj vivantaj transportu sur la shipon. La shipanoj elchasinte la lagon ekstermis chiujn lacertojn en granda nombro kaj nur du ili altrenis sur la shipon, rakontante, ke la bestoj havas la korpon venenan kaj bruldolorigan kiel urtikoj. Poste oni metis ilin en barelojn kun marakvo por transporti ilin vivantajn en Anglujon. Sed jen! Kiam ili preterveturis la insulon Sumatro, tiam la kaptitaj lacertoj elrampinte el la bareloj kaj mem malferminte nokte lukojn en la subferdeko jhetighis en la maron kaj malaperis. Laŭ atesto de la komandanto kaj vundflegisto ili estas bestoj tre strangaj kaj ruzaj, pashantaj per du piedoj kaj strange bojantaj kaj shmacantaj, sed neniel al homoj dangheraj. Tial certe prave ni povus nomi ilin homlacertoj.
Ĝis tie la gazet eltranĉaĵo. Mil tondroj, ripetis ekscitite profesoro Uher, kial ne estas ĉi tie ia dato aŭ titolo de la gazeto, el kiu ghin iam iu eltondis? Kaj kiu fremdlanda gazeto ghi estis, kiel nomighis tiu certa komandanto, kiu angla shipo ghi estis? Kaj kiu insuleto ghi estis en la Aŭstralia maro? Ĉu la homoj ne povis esti iom pli precizaj, kaj   nu jes, iom pli sciencaj? Ĝi estas ja historia dokumento de senmezura valoro. 

Insuleto en la maro Aŭstralia, jes. Lageto kun salakvo. Laŭ tio ghi estus koral insulo, atolo kun pene alirebla sallaguno: ghuste loko, sur kiu povus tia fosilia besto konservighi, estante izolita antaŭ medio evolue progresinta kaj neghenata en sia natura rezervejo. Memkompreneble, ghi ne povis multighi, char en tiu lageto ghi ne trovus sufiche da nutrajho. Estas ja klare, diris al si la profesoro. Besto similanta al lacerto, sed sen skvamoj kaj pashanta per ambaŭ kruroj kiel homoj: do aŭ Andrias Scheuchzeri, aŭ alia salamandro al ghi tre parenca. Ni supozu, ke ghi estis nia Andrias. Ni supozu, ke la malbenaj shipanoj ghin en la lageto ekstermis, kaj ke nur unu paro atingis vivanta la shipon; la paro, kiu, mire, apud la insulo Sumatro fughis en la maron. Ghuste do sur la ekvatoro, sub kondichoj biologie maksimume favoraj kaj en medio donanta senliman nutrad eblon. Chu eblus, ke chi tiu shangho en la medio donus al la miocena salamandro tiun potencan evolu impulson? Certas, ke ghi estis kutimighinta je la salakvo; ni imagu ghian novan restadejon, kiel trankvilan, fermitan margolfon kun richa nutrajh abundo; kio okazos? La salamandro komencos viglegi, estante transigita en optimumajn cirkonstancojn, kun enorma vitala energio. Jen ghi, jubilis la sciencisto. La salamandro ekas evolui kun senbrida emo; ghi jhetighas en la vivon kiel frenezulo; ghi multighas mirige, char ghiaj ovoj kaj larvoj ne havas en la nova medio specifajn malamikojn. Ghi kolonias insulon post insulo,   strange ja estas, ke plurajn insulojn ghi dum sia migrado preteras. Alie ghi estas tipa migrado pro nutrad kaŭzoj.   Kaj nun demando: kial ghi ne evoluis jam pli frue? Chu tio koneksas kun fenomeno, ke en la etiopia aŭstralia teritorio estas aŭ ghis nun estis konataj neniaj salamandroj? Chu eble estighis sur chi tiu teritorio dum la mioceno iaj shanghoj al la salamandroj biologie malfavoraj? Ebla ghi estas. Eble povis aperi specifa malamiko, kiu la salamandrojn simple ekstermis. Sole sur unu insulo, en enfermita lago konservighis la miocena salamandro   sed por la prezo, ke evolue ghi postighis; ghia evolua procedo haltis; kiel strechita elasta risorto ne povanta disvolvighi. Ne estas ekskludite, ke la Naturo havis kun chi tiu salamandro grandajn planojn, ke ghi estis evoluonta ankoraŭ plu kaj plu, alten kaj pli alten, kiu scias kiel alten ...(Profesoro Uher sentis eĉ leĝeran frostadon ĉe ĉi tiu imago; kiu scias, ĉu Andrias Scheuchzeri ne estis iĝonta homo de la mioceno!)

Ha, vidu! Chi tiu nefinevoluinta besto subite venas en novan, senfine pli shancoplenan medion; la strechita evolu risorto liberighas en ghi   Kun kia viv elano, kun kia miocena viglego kaj avido jhetighas Andrias al la evolu vojo! Kiel febre ghi devancas la jarcentmilojn kaj milionojn da jaroj, kiujn ghi evolue preterpasis! Chu estas penseble, ke ghi kontentighos kun la evolu grado, sur kiu ghi hodiaŭ trovighas? Chu ghi elvivighos per sia specia impeto, kies atestantoj ni estas   aŭ ghi estas sole sur sojlo de sia evoluo kaj pretighas nur nun gradighi   kiu povas hodiaŭ diri, kien?

Tio estis konsideroj kaj perspektivoj, kiujn profesoro d ro Vladimír Uher skribis super la flaviĝinta eltondaĵo de la malnova gazeto, tremante pro intelektula entuziasmo de malkovrinto. Mi donos la artikolon en ĵurnalon, li diris al si, ĉar la organojn de la scienco neniu legas. Ĉiu sciu, kian grandan natur okazaĵon ni spektas! Kaj al tio mi donos titolon: ĈU LA SALAMANDROJ HAVAS ESTONTECON?

Sed la redakcio de Lidové noviny rigardis la artikolon de profesoro Uher kaj kapskuis. Denove la salamandroj! Mi opinias, ke niaj legantoj havas la salamandrojn ĝiskole. Estus jam tempo veni kun io alia. Kaj cetere tia erudicia rakontado ne konvenas en ĵurnalon.

Sekve de tio la artikolo pri evoluo kaj estonteco de la salamandroj tute ne aperis.

12.

SALAMANDRA SINDIKATO


Prezidanto G.H. Bondy sonorigis kaj leviĝis.

"Estimataj sinjoroj?" li komencis, "mi havas la honoron inaŭguri ĉi tiun eksterordinaran ĝeneralan kunvenon de Pacifika Eksport Kompanio. Mi bonvenigas ĉiujn ĉeestantojn kaj dankas ilin pro ilia multnombra partopreno."

"Sinjoroj," li daŭrigis per emocia voĉo, "mi havas funebran devon anonci al vi afliktan informon. Kapitano Jan van Toĥ ne plu ekzistas. Mortis nia, por tiel diri, fondinto, patro de la feliĉa ideo ligi komercajn rilatojn kun miloj da insuloj en la ekstrema Pacifiko, nia unua kapitano kaj la plej fervora kunlaboranto. Li mortis komence de ĉi tiu jaro sur ferdeko de nia ŝipo Šárka proksime al Faning Insulo, trafita de apopleksio, en deĵora funkcio. (Versimile li muĝegis, povrulo, preterpase ekpensis sinjoro Bondy.) Mi petas vin, honori helan memoron pri li per ekstaro."

La sinjoroj leviĝis, bruetante per seĝoj, kaj staris en solena silento, regataj de la komuna penso, ĉu la ĝenerala kunveno ne daŭros tro longe. (Povra amiko Vantoĥ, pensis kun sincera emocio G.H. Bondy. Kiel nun li aspektas! Versimile oni ĵetis lin desur lignotabulo en la maron   kiel ĝi ekplaŭdegis! Jes ja, li estis brava homo, kaj havis tiel bluajn okulojn  )

"Mi dankas al vi, sinjoroj," li aldiris mallonge, "ke vi rememoris kun tia pietato kapitanon van Toĥ, mian personan amikon. Mi petas direktoron sinjoron Volavka, ke li konigu al vi ekonomiajn rezultojn, kun kiuj P.E.K. povas nunjare kalkuli. La ciferoj ankoraŭ ne estas definitivaj, sed mi petas, ne atendu, ke ili povus esence ŝanĝiĝi antaŭ fino de la jaro. Mi petas do."

"Tre estimataj sinjoroj," komencis lirli sinjoro direktoro Volavka, kaj nun li estis en sia elemento. "Stato sur perlo merkato tre nekontentiga. Post la pasinta jaro, kiam la perlo produktado kompare al la favora jaro 1925 estis preskaŭ dudekobligita, komencis la perloj katastrofe sinki en la prezo ĝis je sesdek kvin procentoj. Tial la administra konsilantaro decidiĝis, tute ne lanĉi la nunjaran perlo rikolton sur merkaton kaj stoki ĝin por tempo de pli vigla mendado. Bedaŭrinde, en la pasintjara aŭtuno la perloj eksmodiĝis, versimile tial, ĉar ili tiom ege malkariĝis. En nia Amsterdama filio nuntempe estas stokitaj pli ol ducent mil perloj dume preskaŭ nevendeblaj."

"Kontraŭe," lirlis plu direktoro Volavka, "nunjare la perloproduktado riske sinkas. Necesis rezigni je pluraj trovejoj, ĉar ilia rentabilitato ne valoras la penon, por ke oni navigadu al tiuj lokoj. Trovejoj malfermitaj antaŭ du tri jaroj ŝajnas esti pli malpli forekspluatitaj. Tial la administra konsilantaro decidiĝis turni la atenton al aliaj produktoj de la marprofundoj, je koraloj, konkoj kaj spongoj. Ni sukcesis tamen vigligi merkaton por koral juveloj kaj aliaj ornamaĵoj, sed el ĉi tiu konjunkturo dume profitas pli italaj koraloj ol la pacifikaj. Plue la administra konsilantaro studas eblon de intensa fiŝado en profundoj de Pacifiko. Ĉefe temas pri tio, kiel transporti la tieajn fiŝojn al la eŭropaj kaj amerikaj merkatoj; rezultoj laŭ la ĝisnunaj informoj ne estas tro esperigaj."

"Sed kontraŭe," legis la direktoro per voĉo iom laŭtigita, "iom pli altan spezon etatas komerco kun diversa akcesora varo, kiel eksporto de tekstilaĵoj, emajlita vazaro, radioaparatoj kaj gantoj al la insularo de Pacifiko. Ĉi tiun negocadon eblas plu konstruadi kaj profundigi; jam nunjare ĝi estos ligita kun deficito relative sensignifa. Memkompreneble estas ekskludite, ke P.E.K. pagus je fino de la jaro ian ajn dividendon por siaj akcioj; tial la administra konsilantaro jam anticipe anoncas, ke ĝi ĉi foje rezignas je kia ajn tantiemoj kaj rekompencoj..."

Estiĝis iom longa silento. (Kiel aspektas tiu Faning Insulo, meditis H.G. Bondy. Li mortis kiel ĝusta maristo, bonulo Vantoĥ. Domaĝe pri li, li estis brava viro. Kaj ankoraŭ li ne estis tiom aĝa ... apenaŭ pli aĝa ol mi ...) Al la parolo anonciĝis D ro Hubka; ni citu plu protokolon de la eksterordinara ĝenerala kunveno de Pacifika Eksporta Kompanio:

D RO HUBKA demandas, ĉu eble oni ne konsideras likvidon de P.E.K.

G.H. BONDY respondas, ke la administra konsilantaro decidiĝis ĝisatendi en ĉi tiu afero pluajn proponojn.

M. LOUIS BONENFANT riproĉas, ke transprenado de perloj en la trovejoj ne okazis pere de konstantaj reprezentantoj, daŭre surloke establitaj, kiuj kontrolus, ĉu la perloĉasado okazas sufiĉe intense kaj fake.

Direktoro VOLAVKA rimarkigis, ke la afero estis konsiderata, sed estis konstatite, ke per tio tro altiĝus kostoj de la entrepreno. Necesus minimume tricent daŭre salajrataj agentoj; plue bonvolu konsideri, kiamaniere estus la agentoj kontrolataj, ĉu ili liveras ĉiujn trovitajn perlojn.

M.H. BRINKELAER demandas, ĉu eblas fidi la salamandrojn, ke fakte ili liveras ĉiujn trovitajn perlojn, kaj ĉu ili ne transdonas ilin al iu alia, ol al personoj komisiitaj de la Kompanio.

G.H. BONDY konstatas, ke unuafoje ĉi tie publike aperas mencio pri la salamandroj. Ĝisnuna regulo estis citi neniajn precizajn detalojn ĉi loke, kiamaniere la perloĉasado estas praktikata. Li atentigas, ke ĝuste tial estis elektita neniel frapanta titolo Pacifika Eksport Kompanio.

M.H. BRINKELAER prezentas demandon, ĉu eble ne estas allaseble paroli ĉi tie pri aferoj, koncernantaj interesojn de la Kompanio kaj krome jam delonge konataj en la plej vasta publiko.

G.H. BONDY respondas, ke ĝi ne estas neallasebla, sed nova. Li bonvenigas, ke de nun ni povas paroli pli sincere. Je la unua demando de sinjoro Brinkelaer li povas komuniki, ke laŭ lia scio, ne necesas dubi pri absoluta honesteco kaj laborkapacito de la salamandroj okupataj ĉe perloĉasado kaj koraloj. Sed ni devas kalkuli kun tio, ke la ĝisnunaj perlo trovejoj estas aŭ estos en ne malproksima tempo esence elĉerpitaj. Kio koncernas la novajn trovejojn, mortis nia neforgesebla kunlaboranto kapitano van Toĥ, ĝuste dum la navigado al insuloj ĝis nun ne ekspluatitaj. Dumtempe ni ne povas anstataŭi lin per viro de la samaj spertoj kaj de la same neskuebla honesteco, kaj amo al la afero.

COL. D.W. BRIGHT plene rekonas meritojn de la mortinta kapitano van Toĥ. Sed li atentigas, ke la kapitano, kies foriron ni ĉiuj bedaŭras, la menciitajn salamandrojn tro dorlotis. (Konsento.) Ne necesis ja liveri al la salamandroj tranĉilojn kaj alian ilaron en la unuaranga kvalito, kiel faris tion la mortinta van Toĥ. Ne necesis nutri ilin tiom multekoste. Estis eble konsiderinde malaltigi kostojn ligitajn kun la vivtenado de la salamandroj kaj tiel altigi profiton de niaj entreprenoj. (Vigla aplaŭdo.)

Vicprezidanto J. GILBERT konsentas kun kolonelo Bright, sed rimarkigas, ke dum la vivo de kapitano van Toĥ ĝi ne estis farebla. Cptn. van Toĥ asertis, ke li havas al la salamandroj siajn personajn devoligojn. Pro diversaj kaŭzoj nek eblis nek estis konsilinde neglekti tiudirekte dezirojn de la maljuna viro.

CURT VON FRISCH demandas, ĉu eblas la salamandrojn alimaniere okupi kaj eventuale pli profitdone ol per la perloĉasado. Oni konsideru ilian naturan, tiel dirante kastoran talenton konstrui digojn kaj aliajn konstruaĵojn sub la akvo. Eble oni povus uzi ilin por profundigo de havenoj, konstruado de moleoj kaj aliaj teknikaj taskoj sub la akvo.

G.H. BONDY anoncas, ke tion la administra konsilantaro intense pripensas; tiudirekte certe malfermiĝas grandaj ebloj. Li mencias, ke nombro da salamandroj en posedo de la Kompanio estas nun proksimume ses milionoj; konsiderante, ke paro da salamandroj havas ĉiujare, ni diru, cent larvojn, venontjare ni povos disponi eĉ kun tricent milionoj da salamandroj, en dek jaroj tio estos numeroj vere astronomiaj. G.H. Bondy demandas, kion la Kompanio intencas entrepreni kun tia grandega kvanto da salamandroj, kiujn jam nun oni devas en la troplenaj salamandrejoj kompletige manĝigi pro manko de la natura manĝaĵo per kopro, terpomoj, maizo kaj simile.

C. VON FRISCH demandas, ĉu la salamandroj estas manĝeblaj.

J. GILBERT: Nepre ne. Ankaŭ ilia haŭto taŭgas por nenio.

M. BONENFANT direktas demandon al la administra konsilantaro, kion ĝi entute intencas entrepreni.

G.H. BONDY (leviĝas). "Estimataj sinjoroj, ni kunvokis ĉi tiun eksterordinaran ĝeneralan kunvenon tial, por sincere atentigi vin je la ekstreme malfavoraj ŝancoj de nia Kompanio, kiu, permesu al mi tion rememorigi, en la pasintaj jaroj fiere etatis dividendon de dudek ĝis dudek tri procentoj, krom bone dotitaj rezervoj kaj amortizoj. Nun ni staras sur dislimo; al la entreprenad maniero, kiu pruviĝis al ni en la pasintaj jaroj, praktike venis fino; restas al ni nenio alia, ol serĉi novajn vojojn." (Bonege!)

"Mi dirus, ke eble ĝi estas avizo de la sorto, ke ĝustatempe forpasis de ni nia eminenta kapitano kaj amiko J. van Toĥ. Kun lia persono estis ligita tiu romantika, bela kaj   sincere dirite   iom naiva negoceto kun perloj. Mi opinias tion finita ĉapitro de nia entrepreno; ĝi havis, por tiel diri, sian ekzotan ĉarmon, sed ne konvenis en la modernan tempon. Estimataj sinjoroj, perloj neniam povas esti objekto grandskala, horizontale kaj vertikale dismembrigita entreprenado. Por mi persone la afero kun perloj estis nur eta divertissement " (Maltrankvilo.) "Jes, sinjoroj, divertissement, kiu al vi kaj al mi enspezigis nemalmulte da mono. Krome, komence de nia entrepreno havis la salamandroj ian, mi dirus, ĉarmon de noveco. Tricent milionoj da salamandroj jam ne havos tiun ĉarmon." (Rido.)

"Mi diris, novajn vojojn. Dum vivis mia bona amiko kapitano van Toĥ, estis ekskludite, doni al nia entrepreno alian karakteron, ol tiun, kiun mi nomus stilo de kapitano van Toĥ." (Kial?) Ĉar mi havas tro da belgusto, sinjoro, por miksi diversajn stilojn. Stilo de kapitano van Toĥ estis, mi dirus, stilo de aventuraj romanoj. Tio estis stilo de Jack London, Joseph Conrad kaj de la aliaj. Malnova, ekzota, kolonia, preskaŭ heroa stilo. Mi ne neas, ke ĝi min siamaniere ĉarmis. Sed post morto de kapitano van Toĥ ni ne rajtas daŭrigi en la aventura kaj juneca epiko. Tio, kio estas antaŭ ni, ne estas nova ĉapitro, sed nova koncepto, sinjoroj, tasko por nova kaj esence alia imagipovo." (Vi parolas pri tio kiel pri romano!) "Jes, sinjoro, vi pravas. Min interesas la komerco kiel artiston. Sen ia arto talento, sinjoro, vi elpensos neniam ion novan. Ni devas esti poetoj, se ni volas konservi funkciadon de la mondo." (Aplaŭdo.)

G.H. BONDY riverencis. "Sinjoroj, kun bedaŭro mi fermas la ĉapitron, mi povas diri, van Toĥecan; en ĝi ni trapasis ĉion, kio en ni mem estis infaneca kaj aventura. Estas jam tempo finigi la fabelon pri la perloj kaj koraloj. Sindibado estas morta, sinjoroj. Demando estas, kion nun." (Ĝuste pri tio ni demandas vin!) "Do, bone, sinjoro: bonvolu preni krajonon kaj skribu. Ses milionoj. Ĉu skribite? Multipliku ilin per kvindek. Tio estas tricent milionoj, ĉu? Multipliku denove per kvindek. Tio estas dek kvin miliardoj. Kaj nun, sinjoroj, konsilu al mi afable, kion ni faros post ri jaroj kun dek kvin miliardoj da salamandroj. Per kio ni okupos ilin, kiel ni manĝigos ilin kaj tiel plu." (Do lasu ilin mortaĉi!) "Jes, sed ĉu tio ne estus domaĝo, sinjoro? Ĉu vi ne opinias, ke ĉiu unuopa salamandro prezentas ian ekonomian valoron, valoron de laborforto, atendanta en ĝi sian uzon? Sinjoroj, kun ses milionoj da salamandroj ni povas iel tiel mastrumi. Kun tricent milionoj ĝi estos malpli facila. Sed dek kvin miliardoj da salamandroj, tio nepre superkreskos nian kapon. La salamandroj forvoros la Kompanion. Tiel ĝi statas." (Por tio vi responsos! Vi komencis la tutan aferon kun la salamandroj!)

G. H. BONDY levis la kapon. "La respondecon, sinjoroj, plene mi akceptas. Kiu volas, povas tuj seniĝi de la akcioj de Pacifika Eksport Kompanio. Mi estas preta elpagi por ĉiu akcio ..." (Kiom?) Plenan valoron, sinjoro." (Ekscito. La prezidantaro koncedas dekminutan paŭzon.)

Post la paŭzo petas parolon H. BRINKELAER. Li esprimas sian kontenton, ke la salamandroj tiom fervore multiĝis, per kio grandiĝas posedaĵo de la Kompanio. Sed, sinjoroj, estus nepra absurdaĵo ilin senutile bredi; se ni mem ne havas por ili komforman laboron, mi proponas en nomo de la akciula grupo, ke la salamandroj estu vendataj simple kiel laborfortoj al kiu ajn, kiu volus entrepreni ian laboron en la akvo aŭ sub la akvo. (Aplaŭdo.) Manĝigo de salamandro kostas kelkajn centimojn tage; se oni vendus ĉiun salamandro paron, ni diru, po cent frankoj, kaj se laborsalamandro eltenus, ni supozu, nur unu jaron, tia investo lude amortiziĝos al ĉiu entreprenanto. (Voĉoj de konsento.)

J. GILBERT konstatas, ke la salamandroj atingas aĝon konsiderinde pli altan ol unu jaron; kiel longe fakte ili vivas, pri tio ni ankoraŭ ne havas sufiĉe longajn spertojn.

H. BRINKELAER korektas sian proponon en tiu direkto, ke prezo po unu salamandro paro estu fiksita je tricent frankoj loko haveno.

S. WEISSBERGER demandas, kiajn laborojn fakte povus la salamandroj plenumadi.

Direktoro VOLAVKA: Pro sia natura instinkto kaj sia neordinara teknika lernemo la salamandroj taŭgas speciale por konstruado de akvodigoj, remparoj kaj ondorompiloj, por profundigado de havenoj kaj kanaloj, por forigado de malprofundaĵoj kaj ŝlim aluvioj kaj por liberigado de akvovojoj; ili povas sekurigadi kaj reguligadi marbordojn, vastigadi firman teron kaj simile. En ĉiuj ĉi kazoj temas pri amaslaboroj, postulantaj centojn kaj milojn da laborfortoj; temas pri laboroj tiom ampleksaj, ke eĉ moderna tekniko neniam kuraĝos ilin entrepreni, dum ĝi ne havos je dispono laborfortojn treege malkarajn. (Bonege! Brave!)

D ro HUBKA oponas, ke per vendado de salamandroj, kiuj eventuale povus reproduktiĝi ankaŭ sur novaj lokoj, perdos la Kompanio sian monopolon je la salamandroj. Li proponas, ke al entreprenantoj de akvokonstruaĵo estu luigataj laborkolonoj de salamandroj bone ekzercitaj kaj kvalifikitaj, kondiĉe ke ilia eventuala frajo plu apartenos al la Kompanio.

Direktoro VOLAVKA atentigas, ke ne eblas gardi en la akvo milionojn, eventuale miliardojn da salamandroj, des pli ilian frajon. Bedaŭrinde jam multaj salamandroj estis ŝtelitaj por zoologiaj ĝardenoj kaj menaĝerioj.

COL. D. W. BRIGHT: Oni vendadu, respektive luigadu nur salamandro masklojn, por ke ili ne povu multiĝi ekster salamandraj kovejoj kaj rezervejoj, kiuj estas posedaĵo de la Kompanio.

Direktoro VOLAVKA: Ni ne povas aserti, ke la salamandraj farmo rezervejoj estas posedaĵo de la Kompanio. Ne eblas posedi aŭ farmi pecon da marfundo. Jura demando, al kiu fakte apartenas salamandroj vivantaj en la suverenaj akvoj, ni diru, de Ŝia Majesto reĝino de Nederlando, estas tre necerta kaj povas konduki al multaj konfliktoj. (Maltrankvilo.) En plejparto da kazoj ni havas garantiitan eĉ ne rajton de fiŝado; ni fondadis niajn salamandro farmojn, sinjoroj, sur la Pacifikaj insuloj fakte neleĝe. (Kreskanta maltrankvilo.)

J. GILBERT respondas al Col. Bright, ke laŭ la ĝisnunaj spertoj izolitaj salamandraj maskloj perdas post iom da tempo viglecon kaj laborvaloron; ili estas maldiligentaj, indiferentaj kaj ofte pereas pro nostalgio.

VON FRITSCH demandas, ĉu eblus la merkat salamandrojn kastri aŭ steriligi.

J. GILBERT: Tio estus tro multekosta; simple ni ne povas malhelpi, ke la venditaj salamandroj ne plu multiĝu.

S. WEISSBERGER postulas kiel membro de Societo por Protekto de la Bestoj, ke la estonta vendado de la salamandroj okazu pli humane kaj laŭ maniero, kiu ne ofendus la homajn sentojn.

J. GILBERT dankas por ĉi tiu temo; memkompreneble, la kaptado kaj transportado de la salamandroj estos konfidita nur al la ekzercita personaro sub deca inspektado. Kompreneble ni ne povas garantii, kiel traktos la salamandrojn la entreprenantoj, kiuj ilin aĉetos.

S. WEISSBERGER deklaras, ke li estas kontentigita pro certigo de la vicprezidanto J. Gilbert. (Aplaŭdo.)

G.H. BONDY: "Sinjoroj, anticipe ni rezignu ideon, ke en la estonteco ni konservus monopolon je la salamandroj. Bedaŭrinde, laŭ la validaj reguloj ni ne povas ilin patentigi por ni." (Rido.) "Nian privilegian pozicion en la komercado pri la salamandroj ni devas kaj ankaŭ povas sekurigi alie; memkomprene, necesa premiso estas, ke niajn negocojn ni ekprenos en la alia stilo kaj en multe pli granda mezuro ol ĝis nun." (Aŭdu!) "Jen kuŝas, sinjoroj, la tuta dosiero de la provizoraj interkonsentoj. La administra konsilantaro proponas, ke estu kreita nova vertikala trusto sub titolo Salamander Syndicate. Membroj de la Salamandra Sindikato estus krom nia Kompanio difinitaj grandaj entreprenoj kaj finance fortaj grupoj: ekzemple iu konzerno fabrikanta specialan patentitan metalan ilaron por la salamandroj  " (Ĉu vi opinias MEAS on?) "Jes, sinjoro, mi parolas pri MEAS. Plue kemia kaj nutraĵ industria karteloj, kiuj produktos malkaran patentitan furaĝon por la salamandroj; grupo da transport kompanioj, kiu   utiligante ĝisnunajn spertojn   patentigos al si specialajn higienajn cisternojn por transporto de la salamandroj; bloko da asekurejoj, kiuj transprenos asekuron de la aĉetitaj bestoj kontraŭ lezo kaj pereo kiel dum la transporto, tiel sur laborlokoj; plue aliaj interesatoj industriaj, eksportaj kaj financaj, kiujn pro gravaj kaŭzoj provizore ni ne nomos. Sufiĉos eble al vi, sinjoroj, se mi diros, ke ĉi tiu Sindikato disponus komence per kvarcent milionoj da pundoj sterlingaj." (Ekscito.) "Jen la dosiero, amikoj, nuraj kontraktoj, kiujn sufiĉas nur subskribi, por ke estiĝu unu el la plej grandaj ekonomiaj organizaĵoj de nia tempo. La administra konsilantaro petas vin, sinjoroj, ke vi plenrajtigu ĝin por fondo de ĉi tiu giganta konzerno, kies tasko estos racia bredado kaj ekspluatado de la salamandroj." (Aplaŭdo kaj protestaj voĉoj.)

"Sinjoroj, bonvolu konsciigi al vi avantaĝojn de tia kooperado. La Salamandro Sindikato liverados ne nur salamandrojn, sed ankaŭ ĉian ilaron kaj furaĝon por ili, tio estas maizon, amelaĵojn, bovsebon kaj sukeron por miliardoj da aldone manĝigataj bestoj; plue transporton, asekuron, veterinaran inspekton kaj tiel plu, ĉion por la minimumaj tarifoj, kiuj garantios al ni se ne la monopolon, do almenaŭ absolutan superecon super ĉia estonta konkurenco, kiu volus la salamandrojn vendadi. Provu tion iu, sinjoroj; longe li ne konkurencos kontraŭ ni." (Brave!) "Sed ne nur tion. La Salamandro Sindikato liveros ĉian konstru materialon por subakvaj laboroj, kiujn la salamandroj faros; tial post ni staras la peza industrio, cemento, konstru ligno kaj ŝtono  " (Ankoraŭ vi ne scias, kiel la salamandroj laboros!) "Sinjoroj, en ĉi tiu momento laboras dek du mil salamandroj en la sajgona haveno super novaj dokoj, basenoj kaj moleoj." (Tion vi ne diris al ni!) "Ne. Tio estas la unua pogranda eksperimento. Ĉi tiu eksperimento, sinjoroj, sukcesis maksimume kontentige. Nuntempe estonteco de la salamandroj estas ekster ĉia dubo." (Entuziasma aplaŭdo.)

"Sed ne nur tio, sinjoroj. Per tio la taskoj de la Salamandro Sindikato eĉ ne proksimume estas elĉerpitaj. Salamandro Sindikato elserĉados en la tuta mondo laboron por milionoj da salamandroj. Ĝi liverados planojn kaj ideojn por superregado de la maroj. Ĝi propagandos utopiojn kaj gigantajn revojn. Ĝi liverados projektojn por novaj bordoj kaj kanaloj, por digoj ligantaj kontinentojn; por tutaj ĉenoj da artinsuloj cele de transoceanaj flugoj, por novaj kontinentoj konstruitaj meze de oceanoj. Tie kuŝas estonteco de la homaro. Sinjoroj, kvar kvinonoj de la tersurfaco estas kovritaj de la maro; nekontesteble ĝi estas iom multe; la surfaco de nia mondo, mapo de la maroj kaj landoj estas korektenda. Ni donos al la mondo mar laboristojn, sinjoroj. Tio jam ne estos stilo de kapitano van Toĥ; la aventuran rakonton pri perloj ni anstataŭos per himna laborkanto. Aŭ ni bazaristos aŭ ni estos kreantoj; sed se ni ne pensos en kontinentoj kaj oceanoj, ni ne kapablis por niaj ebloj. Ĉi tie, mi petas, oni parolis, por kia prezo oni vendadu salamandro paron. Mi ŝatus, ke vi pensu en tutaj miliardoj da salamandroj, en milionoj kaj milionoj da laborfortoj, en transŝovoj de la terkrusto, en novaj genezoj kaj novaj geologiaj periodoj. Jam nun ni povas paroli pri estontaj Atlantidoj, pri malnovaj kontinentoj, kiuj etendiĝos plu kaj plu en la mondan maron, pri la Novaj Mondoj, kiujn la homaro mem konstruos al si.   Pardonu, sinjoroj, eble ĝi ŝajnas al vi utopia. Jes, ni eniras fakte en la Utopion. Jam ni estas en ĝi, amikoj. Nur ni devas finpensi estontecon de la salamandroj laŭ la teknika flanko  " (Kaj ekonomia!)

"Jes, aparte laŭ la ekonomia flanko. Sinjoroj, nia Komapanio estas tro malgranda, por mem ekspluati miliardojn da salamandroj; por tio ni sufiĉas nek finance nek politike. Sr ŝanĝiĝos mapo de la maroj kaj landoj, ankaŭ grandpotencoj havos intereson pri la afero, sinjoroj. Sed pri tio ni ne parolos; ni ne mencios altajn faktorojn, kiuj jam nun sintenas al la Sindikato tre pozitive. Tamen mi petas vin, sinjoroj, ke vi ne okullasu la senmezuran signifon de la afero, pri kiu vi balotos." (Entuziasma, longe daŭranta aplaŭdo. Bonege! Brave!)

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.