Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo4/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

*
La sekvintan tagon fraŭlino Li intense koncentriĝadis; povrulino Greta havis plenmanojn da laboro kun tio. Tio estis banoj kun gravaj saloj kaj esencoj, harlavado per Nurblond ŝampuo, masaĝoj, pedikuro, manikuro, ondumado kaj kombado, gladado kaj vesto provado, rekudrado kaj ŝminkado kaj versimile ankoraŭ multaj aliaj preparoj; ankaŭ Judy estis entrenita de la hasto kaj helpis al karulino Li. (Ekzistas pezaj momentoj, kiam la virinoj scias esti al si mirinde lojalaj, kiel ekzemple la vestado.) Dume en la kajuto de fraŭlino Li regis febra aktiveco, la sinjoroj memstariĝis kaj dislokante sur la tablo cindrujojn kaj glasetojn kun brando, fiksis strategian planon, kie kiu staros kaj kian funkcion havos, se io okazus; dum tio la kapitano estis plurfoje peze ofendita en la prestiĝ problemo de komando. Posttagmeze ili transportis sur bordon de la laguno filmaparaton, leĝeran mitralon, korbon kun manĝilaro kaj manĝaĵo, fusilojn, gramofonon kaj aliajn militbezonaĵojn; ĉio ĉi estis bonege kamuflita per palmfolioj. Ankoraŭ antaŭ la sunsubiro okupis siajn postenojn tri armitaj viroj el la ŝipanaro kaj la kapitano en funkcio de la ĉefkomandanto. Poste estis transportita sur la bordon grandega korbo kun kelkaj etaj necesaĵoj de fraŭlino Lily Valley. Poste alboatis Fred kun fraŭlino Judy. Poste komenciĝis la sunsubiro en la plena tropika superbo.

Dume Mr. Abe frapetas la kajuton de fraŭlino Li jam la dekan fojon. "Karulino, vere jam estas la plej urĝa tempo!"

"Tuj, tuj," respondas voĉo de la karulino, "mi petas, ne nervozigu min! Ja mi devas min vesti, ĉu?"

Dume la kapitano pririgardas la situacion. Tie sur la surfaco de la golfo brilas rekta, longa zono, kiu apartigas la ondiĝantan maron disde la kvieta profundo de la laguno. Kvazaŭ tie estus sub la akvo ia digo aŭ ondrompilo, opinias la kapitano; eble ĝi estas sablo aŭ koralrifo, sed ĝi aspektas preskaŭ kiel artefaritaĵo. Stranga loko. Super la kvieta surfaco de la laguno ie kaj tie elmergiĝas nigraj kapoj kaj direktiĝas al la bordo. La kapitano kunpremas la lipojn kaj tuŝas maltrankvile revolveron. Estus pli bone, li opinias, se la virinoj restus sur la ŝipo. Judy komenciĝas tremi kaj spasme teniĝas al Fred. Kiel forta li estas, ŝi pensas, miadio, kiel mi amas lin!"

Fine forpuŝiĝas de la jakto la lasta boato. En ĝi estas fraŭlino Lily Valley en la blanka bantrikoto kaj en la diafana dressing gown, en kiu evidente ŝi estos ĵetegita el la maro kiel ŝiprompulino; plue miss Greta kaj Mr. Abe. "Kial vi remas tiel malrapide, Abe," riproĉas la karulino. Mr: Abe vidas la nigrajn kapojn proksimiĝantajn al la bordo kaj diras nenion.

"Ts ts."


"Ts."

Mr. Abe tiras la boaton sur la sablon kaj helpas al karulino Li kaj fraŭlino Greta elen. "Kuru rapide al la aparato," flustras la artistino. "Kaj kiam mi diros al vi `nun`, komencu filmi."

"Sed nenio jam videblos," oponas Abe.

"Do Judy devas lumi. Greta!"

Dum Mr. Abe Loeb okupis sian lokon ĉe la aparato, lokiĝas la artistino sur la sablon kiel agonianta cigno, kaj fraŭlino Greta aranĝas faldojn de ŝia dressing gown. "Estu videbla parto de mia kruro," flustras la ŝiprompulino. "Ĉu preta? Do for! Abe, nun!"

Abe komencis turni la krankon. "Judy, lumon!" Sed neniu lumo eklumis. El la maro elmergiĝas balanciĝantaj ombroj kaj proksimiĝas al Li. Greta permane ŝtopas sian buŝon, por ne krii.

"Li," vokas Mr. Abe, "Li, fuĝu!"

"Najf!" "Ts ts ts." "Li." "Li." "Abe!"

Iu pafpretigas revolveron. "Diable, ne pafi," siblas la kapitano.

"Li," vokas Abe kaj ĉesas kranki. "Judy, lumon!"



Li lante, suple leviĝas kaj levas la manojn al la ĉielo. La leĝereta dressing gown deglitas desur ŝiaj ŝultroj. Tie nun staras la neĝblanka Lily plektante gracie la manojn super la kapo, kiel tion faras ŝiprompiĝintoj vekiĝantaj el la sveno. Mr. Abe komencis hastege turni la krankon. "Sakre, Judy, lumon!"

"Ts ts ts."

"Najf."

"Najf."


"A be!"

La nigraj ombroj balanciĝas kaj rondiras ĉirkaŭ la blanka Li. Halt, halt, atendu, tio ne plu estas ludo. Li jam ne plektas la manojn super la kapo, sed forpuŝas ion de si kaj kriaĉas: "Abe, Abe, ĝi tuŝis min!" Tiumomente eklumis blindiga lumo, Abe rapide turnas la krankon, Fred kaj la kapitano kuras kun la revolveroj al Li, kiu kaŭre sidas kaj dentklakas pro hororo. Samtempe en la akra lumo videblas dekoj kaj centoj da longaj, malhelaj ombroj, kiel fuĝante ili glitas en la maron. En la sama momento du maristoj ĵetas reton sur iun fuĝantan ombron. Samtempe Greta svenas, falante kiel sako. Samtempe ekknalis du aŭ tri pafoj, en la maro ĝi kirle plaŭdas, du maristoj kun la reto kuŝas sur io, kio sub ili tordiĝas kaj baraktas, kaj la lumo en la manoj de fraŭlino Judy estingiĝis.

La kapitano lumigis poŝlampeton. "Infano, ĉu nenio okazis al vi?"

"Ĝi tuŝis mian kruron," lamentis la karulino. "Fred, ĝi estis terura!"

Nun venis ankaŭ Mr. Abe kun sia poŝlampeto. "Fabele ĝi procedis, Li," li laŭtis, "sed Judy devis pli frue lumi!"

"Ĝi ne volis lumi," voĉglitis Judy. "Ĉu ne vere, Fred, ke ĝi ne volis lumi?"

"Judy nome timis," senkulpigis ŝin Fred. "Per mia animo, ŝi ne faris tion intence, ĉu, Judy?"

Judy ofendiĝis; sed dume alproksimiĝis la du maristoj, trenante ion en la reto, kio baraktis kiel granda fiŝo. "Jen ĝi estas, kapitano. Kaj vivanta."

"Bestaĉo, ĝi ĉirkaŭŝprucigis el si ian venenaĵon. Miaj manoj estas vezikplenaj. Infere ĝi bruldoloras."

"Ankaŭ min ĝi tuŝis," plendaĉis fraŭlino Li. "Eklumigu, Abe! Rigardu, ĉu tie mi havas vezikon?"

"Ne, karulino, nenion vi havas tie," certigis ŝin Abe; preskaŭ li kisus tiun lokon super la genuo, kiun la karulino zorge frotis. "Kiel malvarma ĝi estis, hu," plendis karulino Li.

"Vi perdis perlon, ma`am," diris iu maristo kaj donis al Li globeton, kiun li levis el la sablo.

"Jesuo, Abe," ekkriis fraŭlino Li, "denove ili alportis al mi perlojn! Infanoj, iru serĉi perlojn! Ĉi tie estas a.m.a.s.o.j da perloj, kiujn la povruloj alportis al mi! Ili estas ĉarmaj, ĉu, Fred? Ĉi tie ankaŭ estas perlo!"

"Kaj ĉi tie!"

Tri poŝlampetoj direktis siajn lumrondojn al la tero.

"Mi trovis unu egan!"

"Ĝi apartenas al mi," hastdiris karulino Li.

"Fred," aŭdiĝis glacitone fraŭlino Judy.

"Tuj," diris sinjoro Fred, rampanta surgenue en la sablo.

"Fred, mi volas reveni sur la ŝipon!"

"Iu vin transportos tien," konsilis Fred absorbite. "Diable, tio ja estas farso!"

Tri sinjoroj kaj fraŭlino Li moviĝis tra la sablo kiel grandaj lampiroj.

"Jen tri perloj," raportis la kapitano.

"Montru, montru," kvivitis Li entuziasme kaj surgenue kuris al la kapitano. Tiumomente ekbrilis la magnezifulmo kaj ekbruegis kranko de la filmaparato. "Nun vi ĉiuj estas tie," deklaris Judy venĝeme. "Kia grandioza foto por ĵurnaloj. Amerika Kompanio Serĉas Perlojn. Marsaŭroj Priĵetas Homojn Per Perloj."

Fred sidiĝis. "Diable, Judy pravas. Infanoj, tion ni d.e.v.a.s doni en ĵurnalojn!"

Li eksidis. "Judy estas ĉarmulino. Judy, fotu nin ankoraŭ foje, sed de antaŭe!"

"Multon vi perdus ĉe tio, mia kara," opiniis Judy.

"Infanoj," diris Mr. Abe, "prefere ni serĉu perlojn. Komenciĝas la fluso."

En la mallumo ĉe rando de la maro ekmovis sin nigra balanciĝanta ombro. Li ekblekis: "Tie   tie  "

Tri poŝlampetoj ĵetis lumrondon al tiu flanko. Tio estis nur Greta surgenue, serĉanta perlojn en la mallumo.
*
Li havis sur la sino kapitanĉapon kun dudek unu perloj. Abe verŝis kaj Judy ludis gramofonon. Estis senmezura stelplena nokto dum la eterna muĝado de la maro.

"Do kian titolon ni donos al tio," bruis Fred. "FILINO DE

INDUSTRIISTO EL MILVOKIO FILMAS FOSILIAJN SAŬROJN."

"Antaŭdiluvaj Saŭroj Omaĝas Belecon kaj Junecon," proponis Abe poezie.

"JAKTO GLORIA PICKFORD MALKOVRAS NEKONATAJN ESTAĴOJN," konsilis la kapitano. "Aŭ MISTERO DE LA INSULO TAHUARA."

"Tio povus esti nur subtitolo," diris Fred. "La titolo devas diri multe pli."

"Ekzemple: BASEBALL FRED BATALAS KONTRAŬ MONSTROJ," aŭdiĝis Judy. "Fred estis fabela atakante ilin. Nur bone ĝi riveliĝu sur la filmo."

La kapitano tusetis. "Nome, mi ekkuris pli frue, fraŭlino Judy; sed ne pri tio ni parolu. Mi opinias, ke la titolo sonu science, sinjoro. Sobre kaj ... nu, science. ANTAŬ LU VA FAŬNO SUR PACIFIKA INSULO."

"Antaŭliduva," korektis Fred. "Ne, antaŭviduala. Diable, kiel ĝi estas. Antiluvia. Anteduvia. Ne, ne eblas. Ni devas doni al tio ian pli simplan titolon, por ke ĉiu povu ĝin eldiri. Judy estas bravulino."

"Antediluvia," diris Judy.

Fred kapneis. "Tro longa, Judy. Pli longa ol la bestaĉoj kune kun la vosto. La titolo devas esti mallonga. Sed Judy estas grandioza, ĉu? Diru, kapitano, ĉu ŝi ne estas superba?"

"Jes," konsentis la kapitano. "Rimarkinda knabino."

"Ĝusta knabo, kapitano," diris rekoneme la juna grandulo. "Infanoj, la kapitano estas bravulo. Sed antaŭdiluviala faŭno estas idiotaĵo. Tio estas nenia titolo por ĵurnaloj. Plivere Amantoj sur la Perlo Insulo, aŭ iel simile."

"Tritonoj Superŝutas per Perloj la Blankan Lily," kriis Abe. "Omaĝo el Pozidona Regno! Nova Afrodita!"

"Idiotaĵo," protestis Fred indignite. "Neniaj tritonoj iam estis. Tio estas science pruvita, knabo. Kaj nenia Afrodita estis, ĉu, Judy? KOLIZIO INTER HOMOJ KAJ PRASAŬROJ! KURAĜA KAPITANO ATAKAS LA ANTAŬDILUVAJN MONSTROJN! Homo, ĝi devas tinti, tiu titolo!

"Ekstra eldono," vokis Abe. "FILMARTISTINO ATAKITA DE MARMONSTROJ! SEKS ALLOGO DE L´MODERNA VIRINO VENKAS LA PRATEMPAJN SAŬROJN! FOSILIAJ REPTILIOJ PREFERAS BLONDULINOJN!"

"Abe," aŭdiĝis karulino Li. "Vi, mi havas ideon  "

"Kian?"


"Por filmo. Tio estus fabela afero, Abe. Imagu, mi baniĝus ĉe bordo de la maro  "

"Ĉi tiu trikoto mirige plaĉigas vin, Li," rapidis diri Abe.

"Ĉu? Kaj la tritonoj enamiĝus al mi kaj forrabus min al fundo de la maro. Kaj mi estus ilia reĝino."

"Sur la marfundo?"

"Jes, sub la akvo. En ilia mistera regno, ĉu? Ja ili havas tie urbojn kaj ĉion eblan."

"Karulino, vi devus ja tie droni!"

"Ne timu, mi scias naĝi," diris karulino Li senzorge. "Nur unufoje tage mi elnaĝus al la bordo por satspiri la aeron." Li prezentis spirekzercojn kun plenblovado de la sino kaj elastaj brakmovoj. "Proksimume tiel, jes? Kaj sur la bordo enamiĝus al mi ... eble juna fiŝisto. Kaj mi enamiĝus al li. Freneze," suspiris la karulino. "Sciu, li estus tiel bela kaj forta. Kaj la tritonoj volus lin dronigi, sed mi savus lin kaj irus kun li en lian kabanon. Kaj la tritonoj sieĝus nin   nu kaj poste eventuale vi venus nin savi."

"Li," diris Fred serioze, "tio estas tiom stulta, ke fakte oni povus tion filmi. Mi miros, se olda Jesse ne faros el tio grandfilmon."



*
Fred pravis: el tio estis post iom da tempo grandfilmo el la produktado de Jesse Loeb Pictures kun fraŭlino Lilly Valley en la ĉefrolo; krome estis en ĝi okupitaj sescent nereidinoj, unu Neptuno kaj dek du mil statistoj alivestitaj je diversaj antaŭdiluvaj saŭroj. Sed antaŭ ol tio realiĝis, forfluis multe da akvo kaj okazis multaj eventoj, ĉefe:

1. La kaptita besto, tenata en kuvo en banĉambro de karulino Li, ĝuis dum du tagoj viglan intereson de la tuta societo; la trian tagon ĝi ĉesis moviĝi kaj fraŭlino Li asertis, ke la povrulo nostalgias; la kvaran tagon ĝi komencis fetori kaj devis esti elĵetita en progresinta putra stato.

2. El la fotoj filmitaj ĉe la laguno estis uzeblaj nur du. Sur la unua fraŭlino Li kaŭre sidiĝas pro la hororo, malespere mansvingante kontraŭ la baŭmintaj bestoj. Ĉiuj asertis, ke ĝi estas fenomena foto. Sur la alia estis videblaj tri viroj kaj unu knabino, genuantaj kaj kliniĝantaj, la nazojn ĝis ĉe la tero; ĉiuj estis fotitaj de malantaŭe kaj aspektis kvazaŭ ili ion adorus. Ĉi tiu fotaĵo ne aperis.

3. Kio koncernas la proponitajn titolojn por la ĵurnaloj, preskaŭ ĉiuj estis uzitaj (eĉ tiu pri la antediluvia faŭno) en centoj kaj centoj da usonaj kaj entute en mondĵurnaloj, revuoj kaj magazinoj; al tio estis aldonita priskribo de la tuta okazaĵo kun multaj detaloj kaj fotoj, kiel ekzemple foto de karulino Li inter la saŭroj, foto de la sola saŭro en la bankuvo, foto de la sola Li en la bankostumo, foto de fraŭlino Judy, de Mr. Abe Loeb, de Baseball Fred, de la kapitano de la jakto, de la jakto Gloria Pickford sola, de la sola insulo Taraiva kaj de la solaj perloj, dismetitaj sur nigra veluro. Per tio la kariero de karulino Li estis sekurigita; ŝi eĉ rifuzis ludi en varieteo kaj deklaris al gazetraportistoj, ke ŝi intencas dediĉi sin sole al la Arto.

4. Trovis sin kompreneble ankaŭ homoj, kiuj sub preteksto de la faka klereco asertis, ke   se eblas juĝi laŭ la fotoj   temas pri neniaj pratempaj saŭroj, sed pri ia specio de salamandroj. Homoj ankoraŭ pli fake instruitaj asertis, ke ĉi tiu specio de salamandroj science tute ne estas konata kaj tial ĝi nepre ne ekzistas. Pri tio estis longa prespolemiko, kiun finigis profesoro J.W. Hopkins (Yale Un.) per la deklaro, ke li esploris la prezentitajn fotojn, kaj ke li opinias ilin falsaĵo (hoax) aŭ trukfilmo; ke la bildigitaj bestoj rememorigas iom la Giant salamandron kriptobrankan (Cryptobranchus japonicus, Sieboldia maxima, Tritomegas Sieboldii aŭ Megalobatrachus Sieboldi), sed malprecize, primitive kaj eĉ diletante imititan. Per tio la afero por ioma tempo estis science likvidita.

5. Fine post konvena tempo Mr. Abe Loeb edziĝis al fraŭlino Judy. Lia plej bona amiko Baseball Fred estis lia atestanto ĉe la edziĝofesto, kiu okazis kun granda pompo kaj kun partopreno de multaj personecoj el la rondoj politikaj, artistaj kaj aliaj.


8.

ANDRIAS SCHEUCHZERI


Senfina estas la homa scivolemo. La homoj ne kontentiĝas kun tio, ke profesoro J.W. Hopkins (Yale Un.), tiutempe la plej granda aŭtoritatulo en fako de reptilioj, deklaris ĉi tiujn misterajn estaĵojn nescienca blufo kaj nura fantazio; en la fakpreso kaj en ĵurnaloj komencis multiĝi informoj pri apero de la ĝis nun nekonataj bestoj, similaj al grandegaj salamandroj, en la plej diversaj lokoj de Pacifiko. Relative fidindaj indikoj citis la trovejojn sur Salomon Insuloj, sur Insulo Schouten, sur Kapingamarangi, Butaritari kaj Tapeteuea, plue sur aro da insuletoj: Nukufetau, Funafuti, Nukonono kaj Fukaofu, poste ĝis sur Hiau, Uahuka, Uapu kaj Pukapuka. Estis citataj famoj pri diabloj de kapitano van Toĥ (ĉefe en regiono de Melanezio) kaj pri tritonoj de fraŭlino Lily (pli multe en Polinezio); do la ĵurnaloj konkludis, ke temas versimile pri diversaj specioj de la submaraj kaj antaŭdiluvaj monstroj, des pli, ke komenciĝis la somera sezono kaj mankis temoj. Submaraj monstroj havas ĉe la legantaro konsiderindan sukceson. Ĉefe en Usono tritonoj enmodiĝis; en Novjorko oni ludis tricentfoje dekoraciriĉan revuon Pozidono kun tricent plej belaj tritoninoj, nereidinoj kaj sirenoj; en Miamo kaj sur kaliforniaj plaĝoj la junularo baniĝis en kostumoj de tritonoj kaj nereidinoj (t.e. tri perloŝnuroj kaj nenio pli), dum en la mezaj kaj mezokcidentaj ŝtatoj neordinare potenciĝis Movado por Subpremado de Malmoraleco (M.S.M.); dum tio okazis pluraj manifestacioj kaj kelke da negroj estis aŭ pendumitaj, aŭ brulmortigitaj.

Fine aperis en The National Geographic Magazine bulteno de Scienca Ekspedicio de Kolumbia Universitato (aranĝita je kostoj de J.S. Tincker, tiel nomata Konservoreĝo); la raporton subskribis P.L. Smith, W. Kleinschmidt, Charles Kovar, Louis Forgeron kaj D. Herrero, do kapacitoj de mondfamo ĉefe en fako de fiŝparazitoj, anelidoj, plantobiologio, infuzorioj kaj afidoj: El la ampleksa raporto ni citas:

... Sur la insulo Rakahanga la ekspedicio unuafoje renkontiĝis kun spuroj de la malantaŭaj piedoj de ĝis nun ne konata giganta salamandro. La spuroj estas kvinfingraj, fingrolongo 3 ĝis 4 centimetrojn. Laŭ nombro da spuroj bordo de la insulo Rakahanga nepre svarmas de ĉi tiuj salamandroj. Ĉar mankis tie spuroj de la antaŭaj piedoj (krom unu kvarfingra spuro, versimile de salamandrido), konkludis la ekspedicio, ke ĉi tiuj salamandroj evidente moviĝas per la malanataŭaj korpomembroj.

Ni rimarkigas, ke sur la insuleto Rakahanga ekzistas nek rivero nek marĉo; la salamandroj vivas do en la maro kaj versimile estas solaj reprezentantoj de sia ordo, vivantaj en la pelaga medio. Estas ankaŭ konate, ke la meksika aksolotlo (Amblystoma mexicanum) restadas en la sallagoj; sed pri la pelagaj salamandroj (en la maro vivantaj) ni trovas eĉ ne mencion en la klasika verko de W. Korngold Amfibioj Vosthavaj (Urodeloj), Berlino 1913.

... Ni atendis ĝis la posttagmezo por ĉasakiri aŭ almenaŭ ekvidi vivantan ekzempleron, sed vane. Kun bedaŭro ni forlasis la ĉarman insuleton Rakahanga, kie D. Herrero sukcesis trovi belan novan specion de hemiptero ...

Multe pli grandan feliĉon ni havis sur la insulo Tongarewa. Ni atendis sur la bordo kun fusiloj enmane. Post la sunsubiro elmergiĝis el la akvo kapoj de la salamandroj, relative grandaj kaj iom plataj. Post iom da tempo surrampis la salamandroj sur sablon, paŝante balance, sed sufiĉe lertmove per la malantaŭaj piedoj. Sidante ili estis pli ol unu metron altaj. Ili dissidiĝis en larĝa rondo kaj komencis per speciala movo giri la supran korpoparton; ĝi aspektis, kvazaŭ ili dancus. W. Kleinschmidt ekstaris por vidi pli bone. Tiam la salamandroj turnis la kapojn al li kaj en la unua momento tute konsterniĝis; poste ili komencis proksimiĝi al li kun konsiderinda rapideco, eligante siblajn kaj bojajn sonojn. Kiam ili estis ĉirkaŭ sep paŝojn de li, ni pafis kontraŭ ilin. Ili komencis tre rapide fuĝi kaj ĵetiĝis en la maron; tiuvespere ili ne plu montriĝis. Sur la bordo restis nur du mortaj salamandroj kaj unu kun la frakasita spino, eligante strangan sonon, simile al "ogod, ogod, ogod." Kiam W. Kleinschmidt per tranĉilo malfermis ĝian pulm ventriklon, ĝi mortis ... (Sekvas anatomiaj detaloj, kiujn cetere ni laikoj ne komprenus; kaj ni resendas la legantojn fakulojn je la citita bulteno.)

Temas do, kiel laŭ la cititaj indikoj evidentas, pri tipa membro de la ordo de amfibiojn vostohavaj (Urodeloj), al kiu, kiel al ĉiu estas konate, apartenas ordo de la veraj salamandroj (Salamandrida), ampleksanta ordon de tritonoj (Tritones) kaj salamandroj (Salamandrae), kaj specion de salamandroj ranidaj (Ichthyoidea), kiu entenas salamandrojn kriptobrankajn (Cryptobranchiata) kaj fanerobrankajn (Phanerobranchiata). La salamandro trovita sur la insulo Tongarewa ŝajnas esti plej proksime parenca al la salamandroj ranidaj kriptomankaj; multrilate, interalie pro sia grandeco, ĝi rememorigas la japanan gigantan salamandron (Megalobatrachus Sieboldii) aŭ la amerikan hellbender, nomata "ŝlimdiablo", sed ĝi diferencas disde ili per bone evoluintaj sentorganoj kaj pli longaj, fortikaj korpomembroj ebligantaj al ĝi moviĝi sufiĉe lertmove en la akvo kaj sur la firma tero. (Sekvas pluaj detaloj el la kompara anatomio.)

Kiam ni estis konservintaj skeletojn de la mortigitaj bestoj, ni akiris maksimume interesan ekkonon: nome, ke la skeleto de ĉi tiuj salamandroj preskaŭ perfekte konformiĝas al la fosilia premsigno de la salamandra skeleto, kiun trovis sur ŝtona tabulo el Öhningen minejo D ro Johano Jakobo Scheuchzer kaj bildigis en verko "Homo diluvii testis", eldonita en la jaro 1726. Al la malpli informitaj legantoj estu rememorigite, ke la nomita D ro Scheuchzer opiniis ĉi tiun fosiliaĵon restaĵo de la antaŭdiluva homo. "La ĉi tie almetita bildo," li skribas, "kiun mi prezentas al la instruita mondo en bela lignogravuraĵo, estas sen ia ajn dubo figuraĵo de homo, kiu ĉeestis la mondodiluvon; ne estas ĉi tie linioj, laŭ kiuj la riĉa imagivo devus nur nun konstrui ion, kio similus al homo, sed ĉie perfekta koincido kun la unuopaj partoj de la homa skeleto kaj perfekta simetrio. Homo fosiliĝinta bildigita de antaŭe. Jen monumento al la pereinta homaro, pli aĝa ol ĉiuj monumentoj romiaj, grekaj kaj eĉ egiptaj kaj de ĉiuj orientaj entute." Pli poste Cuvier ekkonis en la öhningena


Fosiliiĝinta homo bildigita de antaŭo

Andrias Scheuchzeri

skelet spuro ŝtoniĝintan salamandron, kiu estis nomita Cryptobranchus primaevus aŭ Andrias Scheuchzeri Tschudi kaj opiniata specio delonge formortinta. Post ostologia komparado ni sukcesis identigi niajn salamandrojn kun la ŝajne formortinta prasalamandro Andrias. La mistera prasaŭro, kiel oni indikadis ĝin en la gazetoj, estas nenio alia ol la fosilia kriptobranka salamandro Andrias Scheuchzeri; aŭ, se necesas nova nomo, Cryptobranchus Tinckeri erectus aŭ Giganta salamandro polinezia.

... Restas problemo, kial ĉi tiu interesa giganta salamandro eskapis ĝis nun atenton de la scienco, kvankam almenaŭ sur insuloj Bakahanga kaj Tongarewa en la arkipelago Manihiki ĝi aperas amase. Nek Randolph nek Montgomery mencias ĝin en sia verko "Du jarojn sur insuloj Manihiki" (1885). La indiĝenoj asertas, ke ĉi tiu besto   kiun cetere ili opinias venena   komencis aperadi nur antaŭ ses aŭ ok jaroj. Ili rakontas, ke la "mardiabloj" scias paroli (!) kaj konstruas en golfoj, en kiuj ili vivas, kompletajn digo sistemojn kaj remparojn similantajn al submaraj urboj; onidire en iliaj golfoj la akvo estas trankvila kiel en fiŝlago; onidire ili elfosadas sub la akvo multmetrajn longajn kuŝejojn kaj koridorojn, en kiuj dumtage ili restadas; onidire nokte ili ŝtelas sur la kampoj batatojn kaj jambosojn kaj forportas de homoj hakfosilojn kaj alian ilaron. Entute la homoj ne ŝatas ilin kaj eĉ ilin timas; en multaj kazoj ili preferis transloĝiĝi aliloken. Evidente temas pri nuraj primitivaj onidiroj kaj superstiĉoj, motivataj eble pro la abomena aspekto kaj rekta iom homa irado de la ne damaĝantaj grandaj salamandroj.

... Kun konsiderinda singardo necesas akceptadi ankaŭ informojn de vojaĝantoj, laŭ kiuj ĉi tiuj salamandroj aperas ankaŭ sur aliaj insuloj ol sur Manihiki. Male sen minimuma dubo eblas determini nemalnovan spuron de la posta piedo, trovita sur bordo de la insulo Tongatabu, kiun publicis kapitano Croisset en La Nature, kiel piedspuron de Andrias Scheuchzeri. Ĉi tiu trovaĵo speciale gravas tial, ĉar ĝi ligas la aperadon sur Maniki Islands kun la teritorio aŭstralia novzelanda, kie konserviĝis tiom da restaĵoj pri evoluo de la praa faŭno; ni rememorigu al ni ĉefe la "antaŭdiluvan" saŭron Hatteria aŭ Tuatara, ĝis nun vivanta sur Stephen insulo. Sur ĉi tiuj izolaj, plejparte malmulte loĝataj kaj de la civilizacio preskaŭ ne tuŝitaj insuletoj povis sporade konserviĝi restaĵoj de la animalaj tipoj aliloke jam formortintaj. Al la fosilia saŭro Hatteria nun viciĝas dank´ al sinjoro J.S. Tincker la antaŭdiluva salamandro. La bona doktoro Johano Jakobo Scheuchzer nun povus ĝisvivi la reviviĝon de sia öhningena Adamo ...
*
Ĉi tiu scienca bulteno certe sufiĉus, por plene science prilumi la problemon de la misteraj marmonstroj, pri kiuj jam estis tiom da paroloj. Bedaŭrinde samtempe aperis informo de la nederlanda esploristo van Hogenhouck, kiu alvicigis ĉi tiujn kriptobrankajn gigantsalamandrojn al la familio de la aŭtentikaj salamandroj aŭ tritonoj sub nomon Megatriton moluccanus kaj fiksis ilian disvastiĝon sur nederland sundaj insuloj Dĵilolo, Morotai kaj Ceram; plue raporto de la franca sciencisto doktoro Mignard, kiu determinis ilin kiel tipajn salamandrojn kaj destinis al ili originajn restadejojn sur la francaj insuloj Takaroa, Rangiroa kaj Raroira kaj nomis ilin tute simple Cryptobranchus salamandroides; poste raporto de H. W. Spence, kiu ekvidis en ili novan familion Pelagidae, aŭtoktona sur Gilbert Insularo kaj kapabla akiri la fakekzistadon sub la specia nomo Pelagotriton Spencei. Mr. Spence sukcesis transporti unu vivantan ekzempleron ĝis la londona zoo; ĉi tie ĝi fariĝis objekto de plua esplorado, el kio ĝi aperis sub titoloj Pelagobatrachus Hookeri, Salamandrops maritimus, Abranchus giganteus, Amphiuma gigas kaj multaj aliaj. Kelkaj sciencistoj asertis, ke Pelagotriton Spencei identas kun Cryptobranchus Tinckeri kaj salamandro de Mignard estas nenio alia ol Andrias Scheuchzeri; el tio rezultis multaj konfliktoj pri la prioritato kaj la aliaj nete sciencaj demandoj. Tiel okazis, ke fine naturscienco de ĉiu nacio havis siajn proprajn gigant salamandrojn kaj science plej furioze kontraŭbatalis gigant salamandrojn de aliaj nacioj. Tial ankaŭ ĝis la fino ne estis atingita, el la scienca vidpunkto, en la tuta granda salamandro afero, sufiĉa klareco.
9.

ANDREW SCHEUCHZER


Kaj okazis iun ĵaŭdon, kiam la londona zoo estis por la publiko fermita, ke sinjoro Tomaso Greggs, gardisto en la pavilono de saŭroj, estis puriganta ujojn kaj terariojn de siaj zorgatoj. Li estis solsola en fako de salamandroj, kie estis ekspoziciata Gigantsalamandro Japana, amerika helbendro, Andrias Scheuchzeri kaj multo da etaj tritonoj, trituroj, aksolotloj, amblistomoj, macaratoj, ripsalamandroj kaj branksalamandroj. Sinjoro Greggs svingis per ĉifono kaj balailo, fajfante dume Annie'n Laŭrie; kaj subite iu post li kvake diras:

"Rigardu, panjo."

Sinjoro Tomaso Greggs turniĝis, sed neniu tie estis, nur helbendro ŝmacis en ŝlimo, kaj tiu granda nigra salamandro apogis sin per la antaŭaj piedetoj je rando de la ujo kaj tordis la trunkon. Io ŝajnis al mi, opiniis sinjoro Greggs kaj plu balais la plankon, ĝis ĝi siblis.

"Rigardu, salamandro," aŭdiĝis post li.

Sinjoro Greggs rapide turniĝis; tiu nigra salamandro, tiu Andrias rigardis lin, palpebrumante per la malsupraj palpebroj.

"Hu, ĝi estas abomena," diris subite la salamandro. "Iru for, karulo."

Sinjoro Greggs malfermis la buŝon pro mirego. "Kio?"

"Ĉu ĝi mordas?" kvakis la salamandro.

"Vi ... vi scias paroli?" balbutis sinjoro Greggs, ne kredante siajn sensojn.

"Mi timas ĝin," elvortigis la salamandro. "Panjo, kion ĝi manĝas?"

"Diru bonan tagon," diris la mirigita sinjoro Greggs.

La salamandro ektordis la tutan korpon. "Bonan tagon," ĝi kvakis. "Bonan tagon. Bonan tagon. Ĉu mi darfas doni kukon al ĝi?"

Sinjoro Greggs konfuzite enpoŝigis la manon kaj eltiris peceton da bulko. "Jen, prenu."

La salamandro prenis la bulkon per la piedeto kaj komencis ĝin ronĝi. "Rigardu, salamandro," ĝi gruntis kontente. "Paĉjo, kial ĝi estas tiel nigra?" Subite ĝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis nur la kapon. "Kial ĝi estas en la akvo? Kial? Hu, kiel malbela ĝi estas!"

Sinjoro Tomaso Greggs gratis pro surprizo sian nukon. Ha, ĝi ripetas, kion ĝi aŭdas de la homoj. "Diru Greggs," li provis.

"Diru Greggs," ripetis la salamandro.

"Sinjoro Tomaso Greggs."

"Sinjoro Tomaso Greggs."

"Bonan tagon, sinjoro."

"Bonan tagon, sinjoro. Bonan tagon. Bonan tagon, sinjoro." Ŝajnis, ke la salamandro ne povas satĝui la parolon; sed Greggs jam ne sciis, kion diri al ĝi; sinjoro Tomaso Greggs ne estis viro tro parolema. "Nun fermu la faŭkon," li diris, "kaj kiam mi estos preta, mi instruos vin paroli."

"Nun fermu la faŭkon," murmuris la salamandro. "Bonan tagon, sinjoro. Rigardu, salamandro. Mi instruos vin paroli."

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.