Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo3/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12
Min kostas la tranĉiloj ĉirkaŭ du usonajn dolarojn apiece, do po peco. Ege bonaj tranĉiloj, el tia ŝtalo, kiun tuŝas nenia rust."

"Rusto".

"Jes. Ĉar ili bezonas ilin sub la akvo, nome en la maro. Kaj ankaŭ batakoj kostis al mi teruran sumon."

"Kiaj batakoj?"

"Nu, la indiĝenoj sur tiu insulo. Ili kredas, ke tapa boys estas diabloj, kaj senmezure timas ilin. Kaj vidinte, ke mi parolas kun iliaj diabloj, ili volis min simple mortigi. Tutajn noktojn ili batis iajn sonorilojn, por forpeli tiujn diablojn for de sia kampongo. Teruran rumoron ili faris, sinjoro. Kaj poste ĉiumatene ili volis de mi, ke mi pagu al ili por la sonorado. Por la laboro, kiun ili havis kun tio, sciu. Kion fari, batakoj estas ege grandaj ŝtelistoj. Sed kun tiuj tapa boys, kun tiuj lacertoj eblus fari honestan business. Jes ja. Tre bonan negocon, sinjoro Bondy."

G. H. Bondy opiniis esti en ia fabelo. "Aĉetadi perlojn de ili?"

"Jes. Sed en Devil Bay ne plu estas perloj kaj sur aliaj insuloj estas neniuj tapa boys. Do tiel ĝi statas, junulo." Kapitano J. van Toĥ triumfe plenblovis siajn vangojn. "Jen ĝuste la granda negoco, kiun mi elpensis en mia kapo. Knabo," li diris pikante la aeron per siaj dikaj fingroj," ekde tiu tempo, kiam mi ekprotektis ilin, la lacertoj ja ege plimultiĝis! Ĉar nun ili povas sin defendi, you see? He? Kaj senĉese ili estos pli multnombraj! Nu, sinjoro Bondy? Ĉu tio ne estus fabela entrepreno?"

"Ankoraŭ mi ne vidas," diris G.H. Bondy necerte, "... kiel fakte vi imagas tion, kapitano?"

"Nu transporti tapa boys al aliaj perloinsuloj," elvortiĝis fine el la kapitano. "Mi rimarkis, ke la lacertoj ne povas mem transnaĝi vastan kaj profundan maron. Ili kapablas tempeton naĝi kaj tempeton plandeti la fundon, sed en granda profundo, tie estas por ili tro alta premo; ili estas ege molaj, sciu. Sed se mi havus tian ŝipon, en kiu eblus fari cisternon por ili, ian akvujon, mi povus ilin transporti, kien mi volus, see? Kaj ili serĉus tie perlojn, kaj mi veturadus al ili kaj importadus al ili tranĉilojn kaj harpoons kaj aliajn aĵojn, kiujn ili bezonas. Tiuj povruloj en Devil Bay tiom tro   nu sciu, kiel porkidoj."

"Tromultiĝis."

"Jes, tromultiĝis, ke baldaŭ ili havos tie nenion por manĝi. Ili manĝas etajn fiŝojn kaj mollusces kaj ĉiajn akvoinsektojn; sed ankaŭ terpomojn ili povas manĝi kaj biskvitojn kaj entute ordinarajn aĵojn. Do eblus manĝigi ilin en la cisternoj sur la ŝipoj. Kaj en taŭgaj lokoj, kie ne estas tro da homoj, mi reenlasus ilin en la akvon kaj farus tie iajn   iajn farms por miaj lacertoj. Mi volus do, ke ili povu sin vivteni, tiuj bestetoj. Ili estas ege amindaj kaj saĝaj, sinjoro Bondy. Kiam vi ekvidos ilin, knabo, vi diros, allo, Captain, kiajn utilajn bestetojn vi havas. Jes. Nuntempe la homoj freneze sopiras la perlojn, sinjoro Bondy. Do jen la granda business, kiun mi elpensis."

G. H. Bondy hezitis. "Terure mi bedaŭras, kapitano," li komencis nedecide, "sed   vere mi ne scias  "

La lazuraj okuloj de kapitano J. van Toĥ pleniĝis de larmoj. "Nu, tio estas malbona, knabo. Mi lasus al vi ĉiujn ĉi perlojn kiel ... kiel guarantee por la ŝipo, sed mi mem ne povas ĝin aĉeti. Mi scius pri ege taŭga ŝipo en Rotterdam ... ĝi havas dizelon  "

"Kial vi ne proponis ĉi tiun negocon al iu en Nederlando?"

La kapitano kapneis. "Tiujn homojn mi konas, knabo. Kun ili mi ne povas paroli pri tio. Nu, eble mi povus," li diris mediteme, "transporti per tiu ŝipo ĉiajn eblajn goods, sinjoro, kaj vendadus ilin sur la insuloj. Jes, tion mi povus. Tie mi havas amasojn da konatoj, sinjoro Bondy. Samtempe mi povus havi en la ŝipo iajn cisternojn por miaj lacertoj  "

"Tio estus plivere konsiderinda," meditis G.H. Bondy. "Hazarde ja ... Nu jes, n.i d.e.v.a.s serĉi novajn merkatojn por nia industrio. Hazarde antaŭ nelonge mi parolis pri tio kun kelkaj homoj   Mi volus aĉeti unu aŭ du ŝipojn, unu por Sud Ameriko kaj la alian por la orientaj mondpartoj  "

La kapitano vigliĝis. "Mi laŭdas vin, sinjoro Bondy, sir. La ŝipoj estas nun treege malkaraj, vi povas aĉeti da ili plenan havenon  " Kapitano van Toĥ ekkomencis teknikan eksplikon, kie kaj por kio estas vendeblaj iaj vessels kaj boats kaj tank steamers; G.H. Bondy lin ne aŭskultis kaj nur observis lin; G.H. Bondy estis sperta pri homoj. Eĉ ne momenton li opiniis serioze la lacertojn de kapitano van Toĥ; sed la kapitano valoris la konsideron. Honesta, jes. Kaj li scias la staton tie malsupre. Frenezulo, fakte. Sed damne simpatia. En la koro de G.H. Bondy eksonis ia romantika kordo. Ŝipoj kun perloj kaj kafo, ŝipoj kun spicoj kaj ĉiuj aromoj de Arabio. G.H. Bondy n ekregis sento de distriĝo, kiu kutime aperis ĉe li antaŭ ĉiu granda kaj sukcesa decidiĝo; sento, esprimebla per vortoj: mi ne scias ja kial, sed versimile mi entreprenos tion. Dume Captain van Toĥ skizis en la aero per la potencaj manegoj ŝipojn kun awning decks aŭ quarter decks, fabelajn ŝipojn, knabo  

"Sciu do, kapitano Vantoĥ," subite diris G.H. Bondy, "venu ĉi tien post dek kvar tagoj. Ni parolos denove pri la ŝipo."

Captain van Toĥ ekkomprenis, kiom signifas tia vorto. Li ekruĝis pro ĝojo kaj elvortigis: "Kaj la lacertojn,   ĉu mi povas ankaŭ ilin kunpreni sur la ŝipon?"

"Jes ja. Nur, mi petas vin, antaŭ neniu menciu ilin. La homoj opinius, ke vi freneziĝis   kaj ankaŭ mi."

"Kaj la perlojn mi povas lasi ĉi tie?"

"Povas."

"Jes, sed mi devas elserĉi du tre belajn perlojn, mi volus ilin sendi al iu."

"Al kiu?"

"Al du redactors, knabo. Jes, diable, momenton."

"Kio?"

"Diable, kiel nur ili nomiĝis." Kapitano van Toĥ enpense palpebrumis per la lazuraj okuloj. "Mi havas tian malsaĝan kapon, homo. Jam mi ne scias, kiel tiuj du boys fakte nomiĝis:"



5.

KAPITANO J. VAN TOĤ

KAJ LIAJ DRESITAJ SAŬROJ
"Oni pendumu min," diris homo en Marsejlo, "se tiu ne estas Jensen."

Svedo Jensen levis la okulojn. "Atendu," li diris, "kaj ne parolu, dum mi serĉos en mia memoro." Li metis la manon sur la frunton. "Seagull, ne. Empress of India, ne. Pernambuko, ne. Jam mi havas ĝin, Vancouver. Antaŭ kvin jaroj sur Vancouver, Osaka Line, Frisco. Kaj ci nomiĝas Dingle, ci vagulo, kaj ci estas irlandano.

La homo vidigis siajn flavajn dentojn kaj alsidiĝis. "Right, Jensen. Kaj mi trinkas ĉian ajn brandon, kia estas. De kie ci aperas ĉi tie?"

Jensen kapmontris. Nuntempe mi veturas Marsejlo Sajgono. Kaj ci?"

"Mi ferias," fanfaronis Dingle. "Tial mi veturas hejmen, rigardi, kiom da infanoj nove venis al mi."

Jensen serioze kapskuis. "Denove ili elĵetis cin, ĉu? Pro la drinkado en la deĵoro kaj simile. Se ci iradus en YMCA`n, kiel mi, homo, do  "

Dingle ĝojigite ekgrimacis. "Ĉu ĉi tie estas YMCA?"

"Hodiaŭ ja estas sabato," murmuris Jensen. "Kaj kie ci veturadis?"

"Sur ia trampŝipo," diris Dingle eviteme. "Ĉiujn eblajn insulojn tie sube."

"Kapitano?"

"Ia van Toĥ, nederlandano aŭ io."

Svedo Jensen enpensiĝis. "Kapitano van Toĥ. Kun tiu ankaŭ mi veturadis antaŭ jaroj, frato. Ŝipo: Kandong Bandoeng. Linio: de satano al diablo. Dika, kalvo kaj li insultas ankaŭ malaje, por ke da ĝi estu pli multe. Mi konas lin bone."

"Ĉu li estis jam tiam tia frenezulo?"

La svedo kapneis. "La maljuna van Toĥ estas all right, homo."

"Ĉu jam tiam li kunveturigadis siajn lacertojn?"

"Ne." Jensen iomete hezitis. "Ion mi aŭdis pri tio... en Singapuro. Iu babilulo tie klaĉparolis pri tio."

La irlandano iom ofendiĝis. "Nepre nenia klaĉado, Jensen. Tio kun la lacertoj estas sankta vero."

"Tiu en Singapuro ankaŭ diris, ke ĝi estas vero," murmuris la svedo. "Kaj tamen li ricevis sur la faŭkon," li aldiris venke.

"Lasu diri al ci," defendis sin Dingle, "kio estas en tio. Ja mi devas tion scii, kamarado. La bestaĉojn mi vidis per miaj propraj okuloj."

"Ankaŭ mi," murmuris Jensen. "Preskaŭ nigraj, kun vosto proksimume unu metron sesdek kaj iradas per la du kruroj. Mi scias."

"Abomenaj," ekskuis sin Dingle. "Plenaj de verukoj, homo. Virgino Maria, mi ne volus tion tuŝi! Ĝi devas ja esti venena!"

"Kial," murmuris la svedo. "Homo, mi deĵoris jam sur ŝipo, kiu estis plenplena de homoj. Sur over  kaj lowerdeck, nuraj homoj, nuraj virinoj kaj tiaj aĵoj, kaj ili dancis kaj kartludis   Tie mi estis hejtisto, sciu. Kaj nun diru al mi, ci imbecilo, kio estas pli venena."

Dingle forkraĉis. "Se tio estus kajmanoj, homo, mi dirus nenion. Foje jam mi transportis serpentojn en menaĝerion, tie el Bandjarmasin, kaj kiel ili fetoris, homo! Sed ĉi tiuj saŭroj   Jensen, tio estas ege kuriozaj bestoj. Dumtage ĝi estas tolerebla, dumtage ili estas en la akvujoj; sed nokte ili rampas eksteren   pland   pland, pland   pland ... La tuta ŝipo svarmis de ili. Ĝi staris sur la postaj kruroj kaj turnis la kapon post onin ..." La irlandano krucsignis sin. "Ili vokas ts   ts   ts, kiel la putinoj en Hongkongo. Dio ne punu min, sed mi opinias, ke io ĉi tie ne estas en ordo. Se ne estus la postenoj tiom raraj, eĉ ne unu horon mi restus tie, Jensen. Eĉ ne unu horon."

"Ha," diris Jensen. "Tial vi revenas al la panjo, ĉu?"

"Parte. Oni devis ege drinki por entute elteni tie, kaj vi scias, je tio la kapitano estas kiel diablo. Kia skandalo estis, ke onidire unu tiun bestaĉon mi piedbatis. Jes, piedbatis, kaj kun kia plaĉo, homo; ke eĉ ĝian spinon mi frakasis. Vi rigardus, kiel la oldulo ekscesis; li bluiĝis, levis min je la kolo kaj ĵetus min en la akvon, se ne estus tie maato Gregory. Ĉu vi konas lin?"

La svedo nur jesis.

"Jam li havas sufiĉe, sinjoro, diris la maato, kaj verŝis sur mian kapon tinon da akvo. Kaj en Kakopo mi estis surlandigita." Sinjoro Dingle forkraĉis malproksimen kaj plat arke. "Por la oldulo pli gravis la bestaĉoj ol la homoj. Ĉu vi scias, ke li instruis ilin paroli? Per mia animo, li fermadis sin kun ili kaj dum horoj instruis ilin paroli. Mi opinias, ke li dresas ilin por cirko. Sed la plej stranga estas, ke li enlasas ilin en la akvon. Li haltas ĉe ia idiota insuleto, boatveturas apud la bordo kaj mezuras la profundojn; poste li ŝlosas sin ĉe la cisternoj, malfermas hatch en la ŝipflanko kaj enlasas la bestaĉojn en la akvon. Homo, ili saltas tra la luko unu post la alia, kiel dresitaj fokoj, ĉiam dek aŭ dek du   Kaj poste nokte la maljuna van Toĥ navigas al la bordo kun iaj kestetoj. Kio estas interne, darfas neniu scii. Poste oni plu navigas. Do tiel ĝi statas kun la olda Toĥ, Jensen. Stranga. Ege stranga." La okuloj de sinjoro Dingle rigidiĝis. "Dio ĉiopova, Jensen, kiom mi angoris pro tio. Mi drinkis, homo, mi drinkis freneze; kaj kiam ĝi nokte plandadis sur la tuta ŝipo kaj stariĝadis ... kaj faris ts   ts   ts, iam mi pensis, ho, junulo, tio estas de drinkado. Foje mi havis tion en Sanfrancisko, vi scias tion, Jensen; sed tiam mi vidis nurajn araneojn. De li ro, diradis doktoroj en Sailor hospitalo. Do mi ne scias. Sed poste mi demandis Big Bingon, ĉu ankaŭ li vidis tion nokte, kaj li diris, ke vidis. Laŭdire li vidis per la propraj okuloj, kiel iu saŭro malfermis al si la pordon kaj iras al la kapitano en la kajuton. Do mi ne scias; ankaŭ Joe ege drinkis. Ĉu vi opinias, Jensen, ke Bing deliris? Kion vi opinias?"

Jensen nur ŝultrolevetis.

"Kaj germano Peters diris, ke sur Manihiki Islands, kiam li veturigis la kapitanon al la bordo, li kaŝis sin post ŝtonbloko kaj rigardis, kion tie la maljuna Toĥ faras kun la kestetoj. Homo, la saŭroj, li diris, malfermis ilin mem, kiam la oldulo donis al ili ĉizilon. Kaj ĉu vi scias, kio estis en la kestetoj? Li diris, tranĉiloj, kamarado. Tiel longaj tranĉiloj kaj harpunoj kaj iaj aĵoj. Homo, tamen mi ne kredas al Peters, ĉar li havas okulvitron surnaze, sed miriga ĝi estas. Kion vi opinias?"

Al Jens Jensen ŝvelis la fruntvejnoj. "Mi diras do al vi," li murmuris, "tiu via germano ŝovas la nazon en la aferojn, kiuj ne rilatas lin, komprenite? Kaj mi diras al vi, ke mi ne konsilas tion al li."

"Do skribu tion al li," mokis la irlandano. "La plej certa adreso estas la infero, tie li tion versimile ricevos. Sed ĉu vi scias, kio mirigas min? Ke la olda Toĥ iradas de temp` al tempo viziti siajn saŭrojn en tiuj lokoj, kie li elmetis ilin. Per mia animo, Jensen. Nokte li igas sin elŝipigi sur la bordo kaj revenas nur matene. Do diru al mi, Jensen, kiun li havas tie. Kaj diru al mi, kio estas en la paketoj, kiujn li sendas en Eŭropon. Rigardu, tiel eta paketo, kaj li asekuras ĝin je mil pundoj."

"De kie vi scias tion?" morniĝis la svedo ankoraŭ pli sombre.

"Kion oni scias, tion oni scias," diris sinjoro Dingle eviteme. "Kaj ĉu vi scias, de kie la maljuna Toĥ veturigas la saŭrojn? El Devil Bay. El la Diabla Golfo, Jensen. Tie mi havas iun konaton, li estas agento kaj klera homo, kaj tiu diris al mi, homo, tio tute ne estas dresitaj saŭroj. Nepre ne! Tion oni rakontu al etaj infanoj, ke temas nur pri bestoj. Kredigu nenion al vi, Jensen." Sinjoro Dingle signifoplene palpebrumis. "Jen ĝi statas, Jensen, sciu tion. Kaj al mi vi rakontas, ke Captain van Toĥ estas all right."

"Diru tion ankoraŭ foje," raŭkis la granda svedo minace.

"Se la olda Toĥ estus all right, do li ne transportus diablojn tra la mondo ... kaj ne elmetadus ilin ĉie sur insulojn, kiel pedikojn en peltmantelon. Jensen, en tempo, dum kiu mi estis kun li, li distribuis da ili plurajn milojn. La maljuna Toĥ vendis sian animon, homo. Kaj mi scias, kion donas la diabloj al li por tio. Rubenojn, perlojn kaj similajn aĵojn. Ja vi povas pensi, senpage li ne farus tion."

Jens Jensen punciĝis. "Kaj ĉu tio vin rilatas?" li ekkriegis kaj pugnofrapis la tablon. "Zorgu pri viaj damnaj aferoj!"

La malgranda Dingle pro ektimo eksaltetis. "Mi petas vin," li ekbalbutis konfuzite, "kial vi tiel subite ... Mi diras nur, kion mi vidis. Kaj se vi volas, do nur mi sonĝis pri tio. Nur ĉar vi estas Jensen. Se vi volas, do mi diros, ke ĝi estas deliro. Vi ne darfas koleri je mi, Jensen. Vi scias ja, ke foje mi havis tion en Frisko. Peza kazo, diradis doktoroj en Sailor hospitalo. Homo, per mia animo, mi sonĝis, ke mi vidis la saŭrojn aŭ diablojn aŭ mi ne scias kion. Sed neniuj estis."

"Estis, Pat," diris morne la svedo. "Mi vidis ilin."

"Ne, Jensen," Dingle estis konvinkanta lin. "vi havis nur deliron. La maljuna Toĥ estas all right, sed li ne bezonus kolporti la diablojn tra la mondo. Sciu, kiam mi estos hejme, mi igos celebri meson por lia animo. Oni pendumu min, Jensen, se mi ne faros tion."

"En nia konfesio," muĝis Jensen melankolie, "oni ne faras tion. Kion vi opinias, Pat, ĉu helpos, se oni igas celebri meson por iu?"

"Homo, treege," vortimpetis la irlandano. "Mi aŭdis kazojn ĉe ni, kiam ĝi helpis ... nu, ankaŭ en la plej pezaj kazoj. Ĝenerale kontraŭ diabloj kaj entute, sciu."

"Ankaŭ mi igos celebri katolikan meson," decidiĝis Jensen. "por Captain van Toĥ. Sed mi igos ĝin celebri ĉi tie, en Marsejlo. Mi opinias, ke ĉi tie en tiu granda preĝejo oni faras tion pli malkare, nome kvazaŭ por la fabrikprezo."

"Povas esti; sed la irlanda meso estas pli bona. Ĉe ni, homo, estas diablaj uloj, kiuj scias tute sorĉi. Tute kiel fakiroj aŭ paganoj."

"Rigardu, Pat," diris Jensen, "mi donus al vi dek du frankojn por la meso. Sed vi estas misulo, frato; vi fordrinkos tion."

"Jensen, mi ne volus ŝarĝi mian animon per tia peko. Sed atendu, por ke vi kredu al mi, mi donos al vi por la dek du frankoj ŝuldateston, ĉu vi volas?"

"Tio eblus," opiniis la ordama svedo. Sinjoro Dingle prunteprenis pecon da papero kajmkrajonon kaj larĝe ekkomfortis ĉe la tablo. "Do kion mi skribu tie?"

Jens Jensen rigardis trans lian ŝultron. "Do skribu supre, ke ĝi estas via kvitanco."

Kaj sinjoro Dingle elŝovante la langon pro la penego kaj saliv humidigante la krajonon lante skribis:

Kvitanco

mi kon firmas perĉi tio kede Jen Jensen

mi akceptis pormeso por Animo de Captn

Toĥ du dekdu frankojn


Pat Dingle
"Ĉu tiel ĝi estas bone?" demandis sinjoro Dingle necerte. "Kaj kiu el ni retenu la dokumenton ĉe si?"

"Nature vi, vi bovo," diris la svedo kun memkompreneblo. "Tial ja, por ke oni ne forgesu, ke oni ricevis la monon."


La dek du frankojn sinjoro Dingle fordrinkis en Havro kaj krome anstataŭ en Irlandon li ŝipis al Ĝibuto; kurte, la meso ne estis celebrita, sekve de kio en la naturan procedon intervenis nenia supera potenco.

6.

JAKTO EN LAGUNO


Mr. Abe Loeb fermetis la okulojn antaŭ la subiĝanta suno; li volus iel vortigi, kiel bela ĝi estas, sed lia karulineto Li, alie Miss Lily Valley, propranome fraŭlino Lilian Nowak, mallonge orhara Li, White Lily, tiu longkrura Lilian, kiel oni nomis ŝin ĝis ŝia deksepa jaro, dormis sur varma sablo, enbuliĝinta en vilan bankostumon kaj buliĝinta kiel dormanta hundo. Tial Abe diris nenion pri beleco de la mondo kaj nur eksuspiris, movante la fingrojn de siaj nudaj piedoj, ĉar inter ili li havis sablerojn. Tie sur la maro ankras jakto nomata Gloria Pickford; tiun jakton ricevis Abe de paĉjo Loeb por tio, ĉar li faris universitatajn ekzamenojn. Paĉjo Loeb estas bravulo. Jesse Loeb, filmmagnato kaj tiel plu. Abe, invitu kelkajn amikojn aŭ amikinojn kaj penu ĉirkaŭrigardi iom la mondon, diris la maljuna sinjoro. Paĉjo Jesse estas ega bravulo. Tie do kuŝas sur la perlamota surfaco Gloria Pickford kaj ĉi tie en la varma sablo dormas karulineto Li. Abe suspiris pro feliĉo. Ŝi dormas kiel eta infano, la povrulino. Mr. Abe eksentis senliman sopiron iel ŝin gardi. Fakte mi devus vere edziĝi al ŝi, opinias la juna sinjoro Loeb kaj sentas dume en la koro belan kaj turmentan premon, konsistanta el firma decidiĝo kaj timo. Panjo Loeb versimile ne konsentos kun tio, kaj paĉjo Loeb disetendos la manojn: Ci estas frenezulo, Abe. Simple la gepatroj ne povas tion kompreni, jen la afero. Kaj Mr. Abe, suspirante pro tenero, kovris per pinto de bankostumo la blankegan maleolon de karulino Li. Kiel malsaĝe, li opiniis embarasite, ke mi havas tiom terure vilajn krurojn!

Bona Dio, kiel bele, kiel bele estas ĉi tie! Domaĝe, ke Li ne vidas tion. Mr. Abe ekrigardis la belan linion de ŝia kokso kaj en ia neklara konekso komencis pensi pri la arto. Koreto Li estas nome artistino. Filmartistino. Ankoraŭ ŝi ne ludis, sed firme ŝi decidiĝis esti la plej granda filmaktorino de ĉiuj jarcentoj; kaj kion Li ekintencas, tion ŝi faros. Jen ĝuste tio, kion la patrino Loeb ne komprenas; artistino estas simple   artistino, kaj ne povas estil kiel la aliaj knabinoj. Kaj cetere la aliaj knabinoj estas neniel pli bonaj, decidis Mr. Abe; ekzemple tiu Judy sur la jakto, tia riĉa knabino   mi scias ja, ke Fred iradas en ŝian kabinon. Ĉiun nokton, mi petas, dume mi kaj Li ... Simple Li ne estas tia. Mi deziras tion al Baseball Fred, diris al si Abe grandanime, li estas amiko el universitato; sed ĉiun nokton   tion tiom riĉa knabino ne bezonus fari. Mi opinias, knabino el tia familio kiel Judy. Kaj Judy estas nenia artistino. (Pri kio la knabinoj iam flustras, rememoris Abe; kiel iliaj okuloj ĉe tio brilas kaj ili ĥiĥiĥias   Pri tiaj aferoj neniam mi parolas kun Fred.) (Li ne bezonus trinki tiom da kokteloj, poste ŝi ne scias, kion ŝi parolas.) (Ekzemple hodiaŭ posttagmeze, tio estis superflua  ) (Mi opinias, kiel ŝi kaj Judy ekdisputis, kiu el ili havas pli belajn krurojn. Memkomprene, ke Li. Tion mi scias.) (Kaj Fred ne bezonus havi tian idiotan ideon aranĝi konkurson pri la plej belaj kruroj. Tion oni povas fari ie en Palm Beach, sed ne en la privata societo. Kaj la knabinoj ne bezonus tiom alten refaldi la jupojn. Tio ja ne estis nur la kruroj. Almenaŭ ne Li. Kaj ĝuste antaŭ Fred! Kaj tia riĉa knabino, kiel Judy, ankaŭ ne bezonis fari tion.) (Kaj mi, mi opinias, mi ne bezonis venigi kapitanon, por ke li estu juĝanto. Tio estis malsaĝa de mi. Kiel la kapitano ruĝiĝis, hirtigis la lipharojn, kaj pardonu, sinjoro", kaj brufermis la pordon. Hontiga. Terure hontiga. La kapitano ne bezonis esti tiel kruda. Cetere tio esta mia jakto, ĉu?) (Nu jes, la kapitano havas kun si neniun karulinon; kiel nur, povrulo, li devas tion rigardi, tiajn aferojn? Mi opinias, kiam li devas esti sola.) (Kaj kial Li ploris, kiam Fred diris, ke Judy havas pli belajn krurojn? Poste ŝi diris, ke Fred estas tiel misedukita; ja li malĝuigas ŝian tutan vojaĝon ... Povrulino Li!.) (Kaj nun la knabinoj ne interparolas kune. Kaj kiam mi volis paroli kun Fred, alvokis lin Judy al si, kiel hundon. Fred estas ja mia plej bona amiko. Memkomprene, kiam li estas amanto de Judy, li devas diri, ke ŝi havas pli belajn krurojn! Fakte, li ne bezonis aserti tion tiel decide. Tio ne estis taktoplena al la povrulino Li; Li pravas, Fred estas plaĉema vulgarulo. Terura vulgarulo.) (Fakte la vojaĝon mi imagis alie. Diablo ŝuldis al mi tiun Fred!)

Mr. Abe konstatis, ke ne plu ravite li rigardas la perlamotan maron, sed ke li tre, tre mornas, igante gliti sablon kun konketoj inter siaj manoj. Li estis afliktita kaj mishumora. Paĉjo Loeb diris, penu vidi parton de l´ mondo. Ĉu jam ni vidis parton de l´ mondo? Mr. Abe provis rememori, kion fakte li vidis, sed li sciis imagi al si nenion, krom kiel Judy kaj karulino Li montras la krurojn kaj Fred, ŝultrolarĝa Fred, kaŭre genuas antaŭ ili. Abe morniĝis ankoraŭ pli. Kiel oni nomas ĉi tiun koralinsulon, Taraiva, diris la kapitano. Taraiva aŭ Tahuara aŭ Taraihatuara   ta   huara. Kio, se jam ni revenus, kaj mi diros al la olda Jesse, dad, ni estis ĝis ĉe Taraihatuara   ta   huara. (se almenaŭ mi ne estus veniginta la kapitanon, ĉagrenis Mr. Abe.) (Mi devas paroli kun Li, ke tiajn aferojn ŝi ne faru. Dio, kiel nur eblas, ke mi amas ŝin tiom ege! Kiam ŝi vekiĝos, mi parolos kun ŝi. Mi diros al ŝi, ke ni povus geedziĝi  ) Mr. Abe havis plenlarmajn okulojn; miadio, ĉu ĝi estas amo aŭ doloro, aŭ senlima doloro apartenas al tio, ke mi amas ŝin?

Blue ŝminkitaj, brilaj palpebroj de karulino Li, similantaj al teneraj konketoj, ektremis. "Abe," dormeme aŭdiĝis, "ĉu vi scias, pri kio mi pensas? Ke sur ĉi tiu insulo estus eble fari fa be lan filmon."

Mr. Abe priŝutis siajn malfeliĉajn vilajn krurojn per delikata sablo. "Bonega ideo, karulino. Kaj kian filmon?"

Karulino Li malfermis sian profundege bluajn okulojn. "Nu eble   Imagu, ke mi estus sur ĉi tiu insulo Robinsona. Virina Robinsono. Ĉu tio ne estas nova konsterna ideo?"

"Jes," diris Mr. Abe necerte. "Kaj ĉu vi scias, kiel vi venus sur ĉi tiun insulon?"

"Mirige," diris la dolĉa voĉo. "Sciu, simple nia jakto vrakiĝus en tempesto, kaj vi ĉiuj dronus, vi, Judy, la kapitano, ĉiuj."

"Ĉu ankaŭ Fred? Fred nome scias kolose naĝi."

La glata frunto morniĝis. "Do Fredon devus forvori ŝarko. Tio estus fabela detalo," manklakis la karulino. "Por tio Fred havas frenezige belan korpon, ĉu vi ne opinias?"

Mr. Abe suspiris. "Kaj plue?"

"Min senkonscian ĵetegus ondo sur bordon. Mi surhavus piĵamon, tiun blue striitan, kiu antaŭhieraŭ tiom plaĉis al vi." Inter la ĉarmaj palpebroj elglitis streta rigardo, konvene demonstranta la virinan tenton. "Fakte ĝi devus esti kolora filmo, Abe. Ĉiu diras, ke la blua koloro senmezure akordiĝas al mia hararo."

"Kaj kiu trovus vin ĉi tie?" demandis afereme Mr. Abe.

La karulino enpensiĝis. "Neniu. Mi ne estus Robinsona, se estus ĉi tie homoj," ŝi diris kun surpriza logikemo. "Tial ja ĝi estus tiel fabela rolo, Abe, ke mi estus ĉiam sola. Imagu, Lily Valley en la ĉefa kaj entute unika rolo."

"Kaj kion vi farus dum daŭro de la tuta filmo?"

Li ekkubutis. "Tion jam mi elpensis. Mi baniĝus kaj kantus sur roko."

"En piĵamo?"

"Sen," diris la karulino. "Ĉu vi ne opinias, ke tio estus miriga sukceso?"

"Vi ne povas ja ludi nuda en la tuta filmo," murmuretis Abe kun vigla sento de malkonsento.

"Kial ne?" miris la karulino senkulpe. "Ĉu ĝi gravus?"

Mr. Abe diris ion nekompreneblan.

"Kaj poste," meditis Li, "  atendu, jam mi havas tion. Poste forrabus min gorilo. Sciu, ia terure vila, nigra gorilo."

Mr. Abe ekruĝis kaj klopodis kaŝi siajn malbenindajn krurojn ankoraŭ pli en la sablo. "Ĉi tie ja ne estas goriloj," li oponis malmulte konvinke.

"Ho, jes. Entute ĉi tie estas ĉiaj eblaj bestoj. Tion vi devas rigardi artisme, Abe. Al mia haŭto gorilo senmezure konvenus. Ĉu vi rimarkis, kiajn harojn havas Judy sur la kruroj?"

"Ne," diris Abe, malfeliĉa pro ĉi tiu temo.

"Aĉegajn krurojn," opiniis la karulino kaj rigardis siajn surojn. "Kaj kiam la gorilo portus min enbrake, elirus el arbarego juna, belega sovaĝulo kaj batfaligus ĝin."

"Kiel li estus vestita?"

"Li havus pafarkon," decidis la karulino senhezite. "Kaj florkronon sur la kapo. Tiu sovaĝulo kaptus min kaj alkondukus min en tendaron de kanibaloj."

"Ĉi tie neniuj ekzistas," provis Abe defendi la insuleton Tahuara.

"Tamen. La kanibaloj volus min oferi al siaj idoloj kaj al tio ili kantus havajajn kantojn. Sciu, tiajn, kiajn la negroj en restoracio Paradizo. Kaj tiu juna kanibalo enamiĝus al mi," suspiris la karulino kun larĝe malfermitaj okuloj pro mirego, "... kaj poste ankoraŭ unu sovaĝulo enamiĝus al mi, eble kanibalestro ... kaj poste iu blankulo  "

"De kie aperus ĉi tie blankulo?" demandis Abe por certiĝi.

"Tiu estus ilia kaptito. Eble li estus glora tenorulo, kiu falis en la manojn de sovaĝuloj. Nur tial, por ke li povu kanti en la filmo."

"Kaj kiel li estus vestita?"

La karulino rigardis la poleksojn de siaj kruroj. "Li estus sen vesto ... sen ĉio, kiel la kanibaloj."

Mr. Abe kapneis. "Karulino, tio ne eblus. Ĉiuj famaj tenoruloj estas aĉe dikaj."

"Domaĝe," bedaŭris la karulino. "Do tiun povus ludi Fred, kaj la tenorulo nur kantus. Sciu, tiel oni sinkronigas filmon."

"Sed Fredon forvoris ja ŝarko!"

La karulino ĉagreniĝis. "Ne estu tiel terure realisma, Abe. Kun vi entute oni ne povas paroli pri la arto. Kaj tiu tribestro ĉirkaŭvolvus min tutan per perloŝnuroj  "

"De kie li prenus ilin?"

"Ĉi tie estas amaso da perloj," asertis Li. "Kaj Fred pro ĵaluzo boksus kontraŭ li sur roko super la marondado. Fred fabele siluetus kontraŭ la ĉielo, ĉu? Ĉu ne brilega ideo? Dume ili ambaŭ falus en la maron  " La karulino sereniĝis. "Kaj nun povus veni detalo kun ŝarko. Judy furiozus, se Fred ludus kun mi en filmo! Kaj mi edziniĝus al tiu bela sovaĝulo." La orhara Li saltleviĝis. "Ni starus tie sur la bordo ... kontraŭ la sunsubiro ... tute nudaj ... kaj kurteno lante fermiĝus  " Li deĵetis la banmantelon ... "Mi iras en la akvon."

"... vi ne surprenis bankostumon," atentigis Abe konsternite, rigardante la jakton, ĉu iu alrigardas; sed la karulino Li jam dancis sur la sablo al la laguno.

... vestita ŝi aspektas pli bele, aŭdiĝis subite en la juna viro voĉo brutale frida kaj kritika. Abe konsterniĝis pro sia manko de ama mirego, preskaŭ li sentis sin kulpiĝinta; sed ... well, sed kiam Li surhavas vestaĵon kaj ŝuetojn, estas tio ... well, iel pli bela.

Eble vi volas diri pli deca, defendis sin Abe kontraŭ la frida voĉo.

Well, ankaŭ tio. Kaj pli bela. Kial ŝi tiom strange plandas? Kial skuiĝas la karno sur ŝiaj kruroj? Kial tio kaj kial io ...

Ĉesu, defendis sin Abe teruriĝante. Li estas la plej bela knabino, kiu entute ekzistas! Mi amas ŝin senmezure ...

... eĉ se ŝi nenion surhavas? diris la frida kaj kritika voĉo.

Abe deturnis la okulojn kaj rigardis la jakton en la laguno. Kiel Ĝi estas bela, kiel ĝi estas preciza en ĉiu linio de siaj flankoj! Domaĝe, ke Fred ne estas ĉi tie. Kun Fred eblus paroli, kiel bela estas la jakto.

Dume la karulino jam staris ĝisgenue en la akvo, suprenetendis la manojn al la sunsubiro kaj kantis. Diable, ŝi baniĝu jam, opiniis Abe ekscitite. Sed tio estis bela, kiam ŝi kuŝis ĉi tie bultordiĝinta kaj mantelvolvita, kun la fermitaj okuloj. Karulino Li. Kaj Abe emocie suspirante kisis manikon de ŝia banmantelo. Jes, li amas ŝin senmezure. Tiom multe, ke ĝi eĉ doloras.

Subite aŭdiĝis de la laguno akresona kriĉo. Abe genuleviĝis por pli bone vidi. Karulino Li stridas, mansvingas kaj vadas trote al la bordo, stumblas kaj plaŭdas ĉirkaŭ si ... Abe eksaltis kaj kuris al ŝi. "Li, kio okazas?"

(Rigardu, kiel strange ŝi kuras, atentigis lin la voĉo frida kaj kritika. Tro ŝi skuas la krurojn. Tro ŝi managitas ĉirkaŭ si. Simple tio ne estas bela. Kaj krome ankoraŭ ŝi gakas, jes gakas.

"Kio okazas, Li?" vokas Abe kaj kuras helpi al ŝi.

"Abe, Abe," balbutas la karulino kaj bum, jam ŝi pendas malseke kaj malvarme sur li. "Abe, tie estis ia besto!"

"Nenio estis," kvietigas ŝin Abe. "Plej versimile ia fiŝo."

"Ja ĝi havis teruran kapon," plorsingultas la karulino kaj enigas la malsekan nazon en la bruston de Abe.

Abe volas ŝin patrece frapeti sur la malseka ŝultro, sed sur la malseka korpo ĝi tro laŭte plaŭdas. "Nu, nu," li murmuras, "rigardu, jam nenio tie estas."



Li rerigardis al la laguno. "Ĝi estis terura," ŝi elspiris kaj subite komencis kriĉi: "Tie ... tie ... ĉu vi vidas?"

Al la bordo malrapide proksimiĝas nigra kapo, kies buŝaĉo malfermiĝas kaj fermiĝas. Karulino Li histerie ekkvivitis kaj malespere ekkuris for de la akvo.

Abe embarasiĝis. Ĉu kuri post Lin, por ke ŝi ne timu? Aŭ mi restu ĉi tie por montri, ke mi ne timas la beston? Li decidiĝis memkompreneme por la dua eventualo; li paŝis pli proksimen al la maro, ĝis li staris ĝismaleole en la akvo, kaj kun la pugnigitaj manoj li rigardis en la okulojn de la besto. La nigra kapo ĉesis proksimiĝi, strange balanciĝis kaj diris: "Ts, ts, ts."

Abe iom angoris, sed tion oni ne darfas malkaŝi. "Nu, kio?" akre li diris direkte al la kapo.

"Ts, ts, ts," faris la kapo.

"Abe, Abe, A be," kriaĉas karulino Li.

"Jam mi iras," vokas Abe kaj malrapide (por ke oni ne kalumniu) paŝas al sia knabino. Ankoraŭ li haltas kaj turniĝas severaspekte al la maro.

Sur la bordo, kie la maro en la sablo desegnas sian eternan kaj efemeran punton, staras sur la postaj kruroj ia malhela besto rondkapa kaj tordiĝas. Abe restis staranta kun la batanta koro.

"Ts, ts, ts," faras la besto.

"Abe," lamentas la karulino duonsvena.

Abe retiriĝas paŝon post paŝo, ne okullasante la beston; tiu ne plu moviĝas, nur turnas post li la kapon.

Fine Abe estas ĉe sia karulino, kiu kuŝas vizaĝaltere kaj balbute singultas pro hororo. "Ĝi estas ... ia foko," diras Abe necerte. "Ni estu revenontaj sur la ŝipon, Li." Sed Li nur tremas.

"Ĝi neniel estas danĝera," asertas Abe; li volus genuiĝi al Li, sed li devas kavalire stari inter ŝi kaj la besto. Se mi ne estus nur en bankalsono, li pensas, kaj havus almenaŭ poŝtranĉilon; aŭ se mi trovus ian bastonon ...

Komencis krepuskiĝi. La besto denove proksimiĝis ĉirkaŭ je tridek paŝoj kaj restis staranta. Kaj post ĝi kvin, ses, ok la samaj bestoj, elmergiĝas el la maro kaj hezite, balance plandetas al la loko, kie Abe gardas karulinon Li.

"Ne rigardu, Li," elspiris Abe, sed tio estis superflua, ĉar Li nepre ne rerigardus.

El la maro elmergiĝis pluaj ombroj kaj avancas en larĝa duonrondo. Ili estas proksimume sesdek, kalkulas Abe. Tie io hela, jen la banmantelo de karulino Li. La mantelo, en kiu antaŭ momento ŝi dormis. Dume la bestoj ĝisiris al la helaĵo, kiu kuŝis larĝe disĵetita sur la sablo.

Tiam Abe faris ion nekompreneblan kaj sensencan, kiel la kavaliro el Schiller balado, iranta en leonkaĝon por ganto de sia damo. Kion fari, estas memkompreneblaj kaj absurdaj aferoj, kiujn la viroj faros, dum la mondo ekzistos. Sen konsidero, kun la levita kapo kaj pugnigitaj manoj iris Mr. Abe Loeb inter tiujn bestojn por la bankostumo de karulino Li.

La bestoj iomete retretis, sed ne fuĝis. Abe levis la mantelon, ĵetis ĝin trans la manon kiel torero kaj restis staranta.

"A be," ĝemis malespere post li.

Mr. Abe eksentis en si senliman forton kaj kuraĝon. "Nu, kio?" li diris al la bestoj kaj faris ankoraŭ pluan paŝon pli proksimen. "Kion fakte vi volas?"

"Ts, ts," ekŝmacis iu besto, kaj poste iel kvakeme kaj oldece ekbojis: "Najf!"

"Najf!" aŭdiĝis ekbojo iom pli flanke. "Najf!" "Najf!"

"A be!"

"Ne timu, Li!" vokis Abe.



"Li," ĝi ekbojis antaŭ li. "Li." "Li." "A be!"

Abe estis kvazaŭ en sonĝo. "Nu, kio?"

"Najf!"

"A be," ĝemis la karulino. "Venu ĉi tien!"



"Tuj.   Ĉu vi opinias knife? Mi havas neniun tranĉilon. Nenion mi faros al vi. Kion ankoraŭ vi volas?"

"Ts ts," ŝmacis la besto kaj balanciris al li.

Abe diskruris, mantelon transbrake, sed ne retiriĝis. "Ts ts," li diris. "Kion vi volas?" Ŝajnis, ke la besto donas al li la antaŭan piedon, sed tio ne plaĉis al Abe. "Kion?" li diris iom akre.

"Najf," ekbojis la besto kaj ellasis el la piedo ion blanketan, kiel gutetojn. Sed gutetoj tio ne estis, ĉar ĝi ruliĝis.

"Abe," plorĝemis Li. "Ne lasu min ĉi tie!"

Mr. Abe tute ne plu timis. "For desur la vojo," li diris kaj eksvingis kontraŭ la besto per la banmantelo. La besto haste kaj mallerte retiriĝis. Nun Abe povis distanciĝi kun la honoro, sed Li vidu, kiel li estas kuraĝa; li kliniĝis al tio blanketa, kion la besto lasis fali el la piedo, por tion rigardi. Tio estis tri duraj, glataj, senbrile brilantaj globetoj. Mr. Abe levis ilin al la okuloj, ĉar krepuskiĝis.

"A be," kriĉis la forlasita karulino. "Abe!"

"Jam mi iras," vokis Mr. Abe. "Li, mi havas ion por vi! Li, Li, mi portas ion al vi!" Svingante la banmantelon super la kapo, kuris Mr. Abe Loeb sur la bordo kiel juna dio.



Li kaŭre sidis kaj tremis. "Abe," ŝi plorsingultis kaj dentklakis. "Kiel vi povas ... Kiel vi povas ..."

Abe solene ekgenuis antaŭ ŝi. "Lily Valley, mardioj, Tritonoj venis por omaĝi vin. Mi komuniku al vi, ke ekde tiu tempo, kiam Venera elmergiĝis el la ŝaŭmo, neniam iu artistino tiom ege impresis ilin kiel vi. Por pruvi sian admiron ili sendas al vi  " Abe manetendis   "jen la tri perloj. Rigardu."

"Ne babilaĉu, Abe," plorsnufis karulino Li.

"Serioze, Li. Rigardu nur, ke tio estas veraj perloj!"

"Montru," ploretis Li kaj per la tremantaj fingroj tuŝis la blanketajn globetojn. "Abe," ŝi elspiris, "ja tio estas perloj! Tion vi trovis en la sablo?"

"Ho, Li, karulino, la perloj ja ne troviĝas en la sablo!"

"Ho, jes," asertis la karulino. "Kaj oni tralavas ilin. Vidu, mi diris al vi, ke ĉi tie estas amasoj da perloj!"

"La perloj kreskas en konkoj sub la akvo," diris Abe preskaŭ kun certeco. "Je mia animo, Li, tion alportis al vi tiuj Tritonoj. Nome, ili vidis vin, kiam vi baniĝis. Ili volis tion doni al vi persone, sed kiam vi tiom timis ilin  "

"Ja, ili estas tiom malbelegaj," ekvortigis Li. "Abe, kiaj fabelaj perloj! Mi ŝatas enorme la perlojn!"

(Nun ŝi estas bela, diris la kritika voĉo. Kiel ŝi genuas kun la perloj sur la polmo   nu, bela, tion oni devas rekoni.)

"Abe, kaj ĉu vere tion alportis ... tiuj bestoj?"

"Ili ne estas bestoj, karulino. Ili estas mardioj. Ili nomiĝas Tritonoj."

La karulino tute ne miris. "Tio estas de ili tre bela, ĉu? Ili estas treege karaj. Kion vi opinias, Abe, ĉu iel mi danku al ili?"

"Ĉu jam vi ne timas ilin?"

La karulino ektremis. "Timas. Abe, mi petas vin, forkonduku min de ĉi tie."

"Do, rigardu," diris Abe. "Ni devas atingi nian boaton. Iru kaj ne timu."

"Sed ... sed ili baras nian vojon," dentklakis Li. "Abe, ĉu vi volus mem iri al ili? Sed vi ne darfas lasi min ĉi tie sola!"

"Mi transportos vin surbrake," proponis Mr. Abe heroe.

"Tio eblus," elspiris la karulino.

"Sed surprenu la mantelon," murmuretis Abe.

"Tuj." Fraŭlino Li ordigis ambaŭmane sian gloran oran hararon. "Ĉu ne estas mi t.e.r.u.r.e taŭzita? Abe, ĉu vi havas ĉe vi ruĵon?"

Abe surmetis la mantelon sur ŝiajn ŝultrojn. "Prefere jam iru, Li!"

"Mi timas," elspiris la karulino. Mr. Abe prenis ŝin sur la brakojn. Li opiniis sin malpeza kiel plumeto. "Tondre, pli peza, ol vi pensis, ĉu?" diris al Abe la voĉo malvarma kaj kritika. Kaj nun vi havas ambaŭ manojn plenajn, homo; se la bestoj nin atakus,   kion poste?"

"Ĉu vi volus trote kuri?" proponis la karulino.

"Jes," anhelis Mr. Abe, pene movante la krurojn. Tiutempe jam rapide krepuskiĝis. Abe proksimiĝis al la larĝa besta duoncirklo. "Rapide, Abe, kuru, kuru," flustris Li. La bestoj komencis strangmaniere ondmove pendoli kaj turni la supran duonon de la korpo.

"Do kuru, kuru rapide," ekĝemis la karulino piedbatante histerie ĉirkaŭ si, kaj en la kolon de Abe eniĝis la ungoj arĝentkolore lakitaj.

"Sakre, Li, lasu min trankvila," ekgrumblis Abe.

"Najf," ekbojis apud li. "Ts ts ts." "Najf." "Li." "Najf." "Najf." "Najf." "Li."

Sed ili estis jam for el la duoncirklo, kaj Abe sentis, ke liaj kruroj enprofundiĝis en la humidan sablon. "Vi povas min starigi," susuris la karulino ĝuste en la momento, kiam kolapsis la manoj kaj kruroj de Abe.

Abe peze anhelis, viŝante per la antaŭbrako ŝviton desur la frunto. "Al la boato, rapide," ordonis karulino Li. Duoncirklo de la malhelaj ombroj turniĝis frunte al Li kaj avancis pli proksimen. "Ts ts ts." "Najf." "Najf." "Li."

Sed Li ne kriis. Li ne komencis fuĝi. Li levis la brakojn al la ĉielo, kaj la banmantelo deglitis desur ŝiaj ŝultroj. La nuda Li ambaŭmane svingis al la pendolantaj ombroj kaj sendis al ili kisojn. Sur ŝiaj tremetantaj lipoj aperis io, kion ĉiu devus nomi rava rideto. "Tiel dolĉaj vi estas," diris la tremsonanta voĉeto. Kaj la blankaj brakoj denove etendiĝis al la pendolantaj ombroj.

"Venu helpi al mi, Li," grumblis Abe iom maldelikate, puŝante la boaton en la pli profundan akvon.

Karulino Li levis sian banmantelon. "Adiaŭ, miaj karuloj!" Jam aŭdeblis, kiel la ombroj padelas en la akvo. "Faru rapide, Abe," siblis la karulino, vadante al la boato. "Denove ili jam estas ĉi tie!" Mr. Abe Loeb malespere klopodis surmarigi la boaton. Nu, kaj nun eniris ĝin fraŭlino Li kaj salute managitis. "Iru al la dua flanko, Abe, ili ne vidas min."

"Najf." "Ts ts ts." "A be."

"Najf, ts, najf."

"Ts ts."


"Najf!"

Fine balanciĝis la boato sur la ondoj. Mr. Abe enrampis ĝin kaj plenforte ekremis. Unu remilo ekbatis ian glitan korpon.

Karulino Li profunde elspiris. "Ĉu ili ne estas ege ĉarmaj? Kaj ĉu faris mi tion perfekte?"

Mr. Abe plenforte remis al la jakto. "Survestu la mantelon, Li," li diris iom seke.

"Mi opinias, ke tio estis grandioza sukceso," konstatis fraŭlino Li. "Kaj la perloj, Abe! Kion vi opinias, kian prezon ili havas?"

Mr. Abe ĉesis momenton remi. "Mi opinias, ke vi ne bezonus tiel montriĝi al ili, karulino."

Fraŭlino Li iom ofendiĝis. "Ĉu ŝoka? Oni vidas, Abe, ke vi ne estas artisto. Mi petas, remu, al mi estas malvarme en la mantelo."

7.

DAŬRIGO DE LA JAKTO SUR LA LAGUNO


Tiuvespere ne estis sur la jakto Gloria Pickford personaj konfliktoj; nur sciencaj opinioj brue koliziis. Fred (lojale apogata de Abe) opiniis, ke tio nepre devis esti iaj saŭroj, dum la kapitano tipis je mamuloj. En la maro estas neniaj saŭroj, asertis la kaplitano sangvine; sed la junaj sinjoroj el universitato ne atentis liajn obĵetojn; saŭroj estas nome pli granda sensacio. Karulino Li kontentiĝis kun tio, ke ili estis tritonoj, ke simple ili estis amindaj kaj entute, ke ĝi estis tiela sukceso; kaj Li (en la blue striita piĵamo, kiu al Abe tiom plaĉis) revis kun la brilantaj okuloj pri perloj kaj mardioj. Judy kompreneble estis konvinkita, ke ĉio ĉi estas komediaĵo kaj blufo, ke tion Li kun Abe elpensis, kaj kolerege palpebrumis je Fred, ke jam li lasu tion. Abe opiniis, ke Li povus mencii tion, kiel li, Abe, sentime iris inter la saŭrojn por ŝia banmantelo; tial trifoje li rakontis, kiel Li grandioze frontis al ili, dum li, Abe, estis forpuŝanta la boaton en la akvon, kaj ĵus komencis tion priskribi la kvaran fojon; sed Fred kaj la kapitano tute ne aŭskultis, pasie disputante pri saŭroj kaj mamuloj. (Ĉu entute tiom gravus, kio ĝi estis, opiniis Abe.) Fine Judy oscedis kaj diris, ke ŝi iras dormi; ŝi ekrigardis multsignife je Fred, sed Fred ĵus rememoris, ke antaŭ la diluvo vivis tiaj maljunaj komikaj saŭroj, kiel nur, tondre, ili nomiĝis, diplosaŭroj, bigosaŭroj, aŭ iel simile, kaj tiuj promenis sur la postaj kruroj, sinjoro; Fred mem vidis tion sur ia komika scienca bildo, sinjoro, en tiom dika libro. Kolosa libro, sinjoro, tiun vi devus koni.

"Abe," aŭdiĝis karulino Li. "Mi havas fabelan film ideon."

"Kian?"

"Ion mirige novan. Sciu, nia jakto eble dronus, kaj nur mi saviĝus sur ĉi tiu insulo. Kaj tie mi vivus kiel Robinsona."



"Kion vi farus tie?" oponis la kapitano skeptike.

"Mi baniĝus kaj tiel," diris la karulino simple. "Kaj dume enamiĝus al mi mardioj tritonoj ... kaj portadus al mi nurajn perlojn. Sciu, tute laŭ realeco. Ĝi povus esti eventuale naturfilmo kaj kleriga filmo, kion vi opinias? Io kiel Trader Horn."

"Li pravas," deklaris subite Fred. "Morgaŭ vespere ni filmu la saŭrojn."

"Nome la mamulojn," korektis la kapitano.

"Nome min," diris la karulino, "min staranta inter la maraj tritonoj."

"Sed en la banmantelo," subitis Abe.

"Mi survestus la blankan bankostumon," diris Li. "Kaj Greta devus fari al mi belan frizaĵon. Hodiaŭ mi aspektis simple terrrure."

"Kaj kiu filmus tion?"

"Abe. Por ke almenaŭ por io li taŭgu. Kaj Judy devus per io lumi, se jam estus mallumo."

"Kaj kion Fred?"

"Fred havus pafarkon kaj florkronon sur la kapo, kaj se la tritonoj volus min forrabi, do li mortigus ilin, ĉu?"

"Respektan dankon," rikanis Fred. "Sed revolveron pli mi preferos. Kaj ankaŭ la kapitano, mi opinias, tie devus esti."

La kapitano bataleme hirtigis la lipharojn. "Bonvolu ne zorgi. Mi faros jam, kio necesos."

"Kaj kio ĝi estos?"

"Tri homoj el la ŝipanaro, sinjoro. Kaj bone armitaj, sinjoro."

Karulino Li ĉarme ekmiris. "Ĉu vi opinias, ke ĝi estas tiel danĝera, kapitano?"

"Mi opinias nenion, infano," murmuris la kapitano. "Sed mi havas miajn ordonojn de Mr. Jesse Loeb   almenaŭ koncerne sinjoron Abe."

La sinjoroj pasie ĵetiĝis en la teknikajn detalojn de la entrepreno. Abe palpebrumis la karulinon, jam vi bezonus iri dormi, kaj tiel. Li obeeme iris. "Sciu, Abe, ŝi diris en sia kabino, mi opinias, ke tio estos m.i.r.i.g.a filmo."

"Certe, karulino," konsentis Abe kaj volis ŝin kisi.

"Hodiaŭ ne, Abe," defendis sin la karulino. "Vi devas ja kompreni, ke mi devas e.n.o.r.m.e koncentriĝi."

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.