Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo2/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

*
"Tiu sinjoro tie estas li," diris la gastejestro en Jevíčko.

En la ĝardeno ĉe la tablo sidis korpulenta, larĝe diskrura sinjoro en blanka ĉapo, trinkis bieron kaj enpense zigzagis per la dika montrofingro sur la tablo. Ambaŭ sinjoroj direktis al li.

"Redaktoro Valenta."

"Redaktoro Golombek."

La korpulenta sinjoro levis la okulojn. "What? Kion?"

"Mi estas redaktoro Valenta."

"Kaj mi redaktoro Golombek."

La dika sinjoro digne leviĝis. "Captain van Toĥ. Very glad. Sidiĝu, junuloj."

Ambaŭ sinjoroj volonte alsidiĝis kaj metis antaŭ sin notblokojn.

"Kaj kion vi volos trinki, junuloj?"

"Frambakvon," diris sinjoro Valenta.

"Frambakvon?" ripetis la kapitano nekredeme. "Kaj kial? Gastejestro, alportu bieron al ili.   Do kion fakte vi volas," li diris kaj ekkubutis je la tablo.

"Ĉu estas vere, sinjoro Vantoĥ, ke ĉi tie vi naskiĝis?"

"Jes. Naskiĝis."

"Mi petas vin, kiel vi venis al la maro?"

"Nu, trans Hamburgo."

"Kaj kiel longe jam vi estas kapitano?"

"Dudek jarojn, junulo. Paperojn mi havas ĉi tie," li diris emfaze, frapetante sian brustpoŝon. "Mi povas montri."

Sinjoro Golombek emis rigardi, kiel aspektas kapitan dokumentoj, sed subpremis tion. "Certe, sinjoro kapitano, dum la dudek jaroj vi ekkonis egan parton de la mondon, ĉu?"

"Jes. Do parton. Jes."

"Kaj kion?"

"Java. Borneo. Philippines. Fidji Islands. Solomon Islands. Carolines. Samoa. Damned Cliperton Island. A lot of damned islands, junulo. Kial?"

"Nur tial, ĉar ĝi estas interesa. Sciu, ni ŝatus aŭdi de vi multe pli."

"Jes. Do nur tiel, hm?" La kapitano fiksis je ili siajn helbluajn okulojn. "Do vi estas de p´lís, nome de polico, ĉu?

"Ne, sinjoro kapitano, ni estas de ĵurnalo."

"Ha, tiel, de ĵurnalo. Reporters, ĉu? Skribu do: Captain J. van Toĥ, kapitano de ŝipo Kandoeng Bandoeng   "

"Kiel?"

"Kandoeng Bandoeng, haveno Surabajo. Celo de la vojaĝo: vacances   kiel oni diras tion?"



"Libertempo".

"Jes, sakre, libertempo. Donu tion do en la ĵurnalon, kiu albordiĝis. Kaj nun kaŝu la notblokon, junuloj. Your health."

"Sinjoro Vantoĥ, ni venis al vi, por ke vi rakontu al ni ion el via vivo."

"Kial?"


"Ni skribos tion por ĵurnalo. Homojn ege interesas legi pri foraj insuloj, kaj kion tie vidis kaj travivis ilia samlandano, ĉeĥo, naskita en Jevíčko ..."

La kapitano kapjesis. "Jen vero. Junulo, mi estas sola Captain el la tuta Jevíčko. Do jes. Onidire estas de ĉi tie ankaŭ iu kapitano de ... de ... de karuselo, sed mi opinias," li aldiris konfide, "ke li ne estas vera Captain. Tion oni mezuras laŭ tonelaro."

"Kaj kiun tonelaron havis via ŝipo?"

"Dek du mil tons, junulo."

"Do vi estas granda kapitano, ĉu?"

"Jes, granda," diris la kapitano digne. "Junuloj, ĉu vi havas monon?"

Ambaŭ sinjoroj ekrigardis sin iom necerte. "Ni havas, sed malmulte. Ĉu eble vi bezonas, kapitano?"

"Jes. Do, tion mi bezonus."

"Jen vidu. Se vi rakontos multon al ni, ni skribos tion por ĵurnalo, kaj vi ricevos monon por tio."

"Kiom?"


"Eble eĉ ... iun milon," diris donaceme sinjoro Golombek.

"En pounds of sterling?"

"Ne, nur en kronoj."

Kapitano van Toĥ kapskuis. "Tion do ne. Tiom mi mem havas, junulo." Li elpoŝigis dikan faskon da bankbiletoj. "See!" Poste li ekkubutis je la tablo kaj kliniĝis al ambaŭ sinjoroj. "Sinjoroj, mi havus por vi big business. Kiel oni diras tion?"

"Grandan negocon."

"Jes. Grandan negocon. Sed vi devus doni al mi dek kvin ... halt, dek kvin, dek ses milions da kronoj. Nu?"

Ambaŭ sinjoroj denove necerte ekrigardis sin. Redaktoroj havas nome siajn spertojn kun la plej diversaj specoj de frenezuloj, trompistoj kaj inventistoj."

"Halt," diris la kapitano, "ion mi povas montri al vi." Li fiŝis per siaj dikaj fingroj en la veŝtpoŝeto, ion eltiris kaj metis sur la tablon. Tio estis kvin rozetaj perloj en grandeco de ĉerizkerneto. "Ĉu vi komprenas perlojn?"

"Kiom ĝi povas kosti?" elspiris sinjoro Valenta.

"Jes, lots of money, junulo. Sed tion mi kunportas nur ... por montro, kiel specimenon. Do, ĉu vi partoprenus?" li demandis aletendante trans la tablon sian larĝan manplaton.

Sinjoro Golombek suspiris. "Sinjoro Vantoĥ, tiom da mono   "

"Halt," interrompis lin la kapitano. "Mi scias, ci ne konas min; sed demandu pri Captain van Toĥ en Subaraja, en Batavia, en Padang, aŭ kie ci volas. Iru kaj demandu, kaj ĉiu diros al ci, jes, Captain van Toĥ, he is as good as his word."

"Sinjoro Vantoĥ, ni kredas al vi," protestis sinjoro Golombek. "Sed   "

"Halt," ordonis la kapitano. "Mi scias, ci ne volas doni cian belan monon nur tiel; brave, junulo. Sed ci investos ilin en ŝipon, see? Ci aĉetos la ŝipon, ci estos tiu ship owner kaj povas kunŝipi; jes, ci povas, por vidi, kiel mi mastrumas per cia mono. Sed la mono, kiun ni gajnos tie, estos fifty fifty. Tio estas honesta business, ĉu?"

"Sed sinjoro Vantoĥ," elvortigis fine sinjoro Golombek iom deprimite, "ja ni ne havas tiom da mono!"

"Ha, tio estas io alia," diris la kapitano. "Sorry. Mi ne scias do, sinjoroj, kial vi venis al mi."

"Por ke vi rakontu al ni, kapitano. Vi devas ja havi tiom da spertoj  "

"Jes, mi havas, junulo. Damnajn spertojn mi havas."

"Ĉu vi travivis iam ŝip pereon?"

"What? Ion kiel ship wrecking? Tion do ne. Kion ci entute opinias? Se ci donos al mi bonan ŝipon, nenio do povas okazi al ĝi. Ja ci povas demandi en Amsterdamo pri miaj references. Iru kaj demandu."

"Kaj kion la indiĝenoj? Ĉu vi konatiĝis tie kun indiĝenoj?"

Kapitano van Toĥ kapskuis. "Nenio por kleraj homoj. Tion mi ne rakontos."

"Rakontu do al ni ion alian."

"Ba, rakonti," murmuris la kapitano malkonfide. "Kaj poste vi vendos tion al iu Company kaj tiu sendos tien siajn ŝipojn. Mi diras al vi, my lad, homoj estas grandaj ŝtelistoj. Kaj la plej grandaj ŝtelistoj estas tiuj bankers en Colombo."

"Ĉu vi estis ofte en Kolombo?"

"Jes, tre ofte. Kaj en Bangkok ankaŭ, kaj en Manilla.   Junuloj," li diris subite, "mi scius pri unu ŝipo. Ege taŭga ŝipo kaj por tiu sumo malkara. Ĝi kuŝas en Rotterdam. Venu rigardi ĝin. Rotterdam estas tuj apude," li montris per la polekso trans la ŝultrojn. "Nun la ŝipoj estas ridinde malkaraj, knaboj. Kiel ferrubo. Ĝi aĝas nur ses jarojn kaj kun dizel motoro. Ĉu vi volas rigardi ĝin?"

"Ni ne povas, sinjoro Vantoĥ."

"Nu vi estas strangaj homoj," ekĝemis la kapitano kaj brue mungis en la lazure bluan poŝtukon. "Kaj ĉu vi scias tie pri iu, kiu volus aĉeti ian ŝipon?"

"Ĉi tie en Jevíčko?"

"Jes, ĉi tie, aŭ ie ĉirkaŭe. Mi volus, ke tiu granda negoco venu al iu ĉi tie, en my country."

"Tio estas bela de vi, kapitano  "

"Jes. La ceteraj estas ege grandaj trompuloj. Kaj ili ne havas monon. Vi de newspapers devas koni ĉi tie grandajn homojn, tiujn bankers kaj ship owners, kiel oni diras tion, ŝipmastroj, ĉu?"

"Ŝip posedantoj. Tiujn ni ne konas, sinjoro Vantoĥ."

"Domaĝe," morniĝis la kapitano.

Sinjoro Golombek ion rememoris. "Ĉu eble vi konas sinjoron Bondy?"

"Bondy? Bondy?" pripensis kapitano van Toĥ. "Momenton, tiun nomon kvazaŭ mi konus. Bondy. Jes, en London estas ia Bond Street, kaj tie vivas tre riĉaj homoj. Ĉu li havas ian komercejon en tiu Bond Street, tiu via Bondy?"

"Ne, li vivas en Prago, sed naskiĝis, mi opinias, ĉi tie en

Jevíčko."

"Aj, sakre," laŭtegis la kapitano ĝoje, "ci pravas, knabo. Tiu, kiu havis sur la placo mercerejon. Jes, Bondy   kiel nur li nomiĝis? Maks. Maks Bondy. Do nun li havas komercejon en Prago?"

"Ne, tiu estis versimile lia patro. Ĉi tiu Bondy nomiĝas G.H. Prezidanto G.H. Bondy, kapitano."

"G.H." kapskuis la kapitano. "G.H., ĉi tie estis neniu. Eble li povus esti Gustl Bondy   sed li estis neniu prezidanto. Gustl estis tia lentuga judeto. Do li ne povas esti tiu."

"Li estas tiu, sinjoro Vantoĥ. Ja, longajn jarojn vi ne vidis lin."

"Jes, ci pravas. Tiom da jaroj," konsentis la kapitano. "Kvardek jaroj, knabo. Povas esti, ke tiu Gustl estas jam granda. Kaj kio li estas?"

"Li estas prezidanto de administraro MEAS, sciu, tiu granda fabriko je kaldronoj kaj similaj aĵoj, nu, kaj prezidanto de almenaŭ dudek kompanioj kaj karteloj   Ege granda sinjoro, sinjoro Vantoĥ. Oni nomas lin kapitano de nia industrio."

"Kapitano?" miris Captain van Toĥ. "Mi ne estas do sola kapitano el Jevíčko! Sakre, tiu Gustl estas ankaŭ Captain. Mi bezonus kunveni kun li. Kaj ĉu li havas monon?"

"Kara ĉielo! Da mono kiom da fojno, sinjoro Vantoĥ. Tiu sendube havas siajn kelkcent milionojn. La plej riĉa homo en la lando."

Kapitano van Toĥ profunde serioziĝis. "Kaj ankaŭ Captain. Do, mi dankas al ci, knabo. Mi ŝipos do al li, al tiu Bondy. Jes, Gustl Bondy, I know. Tia judeto li estis. Kaj nun li estas Captain G.H. Bondy. Jes, jes, kiel la tempo pasas," li suspiris melankolie.

"Sinjoro kapitano, ni devos jam iri, por ke la vespera trajno ne forveturu al ni   "

"Nu, mi akompanos vin en havenon," diris la kapitano kaj komencis levi ankrojn. "Ĝojigis min tre, ke vi alveturis, sinjoroj. Mi konas en Surabaja iun redaktoron, brava knabo li estas, jes, a good friend of mine. Terura drinkulo, junuloj. Se vi volus, mi havigus al vi ĵurnalistan postenon en Subaraja. Ne? Nu, kiel vi volas."

Kaj kiam la trajno jam ekveturis, svingis kapitano van Toĥ malrapide kaj solene per grandega blua poŝtuko. Dume elfalis unu lia granda neregula perlo en sablon. Perlo, kiun neniam iu trovis.


3.

G. H. BONDY KAJ LIA SAMLANDANOO


Kiel estas konate, ju pli granda sinjoro, des malpli estas skribite sur tabuleto de lia pordo. Tia maljuna sinjoro Makso Bondy en Jevíčko devis havi super la butiko, sur ambaŭ pordo flankoj kaj sur la fenestroj per grandaj literoj pentrite, ke ĉi tie estas Makso Bondy, butiko kun ĉiaspeca merceraĵo, dotaĵoj por fianĉinoj, vebvaroj, mantukoj, viŝtukoj, tablotukoj kaj tegaĵoj, katunoj kaj gradloj, unuarangaj drapoj, silko, kurtenoj, lambrekinoj, pasamentoj kaj ĉiaj kudraĵoj. Fondite en jaro 1885.   Lia filo, G. H. Bondy, kapitano de industrio, prezidanto de kompanio MEAS, komerca konsiliano, borsa konsilisto, vicprezidanto de Industriista Asocio, Consulado de la Repu*blica Ecuador, membro de multnombraj administraroj ktp. ktp., havas sur sia domo nur malgrandan, nigran vitran tabuleton kun ora surskribo
BONDY
Nenion pli. Nur Bondy. La aliaj skribu sur siajn pordegojn Julius Bondy, reprezentanto de firmo General Motors, aŭ MUD ro Ervin Bondy, aŭ S. Bondy kaj kompanio; sed ekzistas nur unusola Bondy, kiu estas simple Bondy, sen pluaj detaloj. (Mi opinias, ke la papo havas sur sia pordego simple skribite Pius, kaj nenian titolon, neniun numeron. Kaj Dio havas iun tabuleton nek sur la ĉielo nek sur la tero. Vi devas, homo, mem ekkoni, ke Li tie loĝas. Sed tio fakte ne apartenas ĉi tien kaj estu aludite nur pretere).

Kaj antaŭ tiu vitra tabuleto iun ardantan tagon haltis sinjoro en blanka marista ĉapo kaj viŝis per blua poŝtuko sian potencan grasdikan nukon. Damne nobla domo, li opiniis, kaj iom necerte ektiris latunan sonorilbutonon.

En la pordo aperis pordisto Povondra, okulmezuris la dikan sinjoron de la ŝuoj ĝis la oraj ĉapgalonoj kaj diris rezerviĝeme: "Bonvolu?"

"Nu, knabo," laŭtis la sinjoro, ĉu loĝas ĉi tie iu sinjoro Bondy?"

"Vi deziras?" demandis glacitone sinjoro Povondra.

"Diru al li, ke volus paroli kun li Captain van Toĥ el Surabaja. Jes," li rememoris, "jen karteto." Kaj li transdonis al sinjoro Povondra vizitkarton, sur kiu estis matricita ankro kaj presita nomo:


Captain J. van Toĥ

E.I. & P.L. Co. S. Kandong Bandoeng


Surabaya Naval Club
Sinjoro Povondra klinis la kapon kaj hezitis. Ĉu diri al li, ke sinjoro Bondy ne estas hejme? Aŭ: mi bedaŭras, sed sinjoro Bondy ĝuste havas gravan konferencon? Estas vizitoj, kiujn necesas anonci, kaj aliaj, kiujn korekta pordisto solvas mem. Sinjoro Povondra sentis ĝenan paneon de sia instinkto, kiun li en tiaj kazoj sekvis; tiu dika sinjoro neniel konvenis en la kutimajn kategoriojn de la neanoncitaj vizitoj, li ŝajnis esti nek agento, nek funkciulo de bonfara societo. Dume kapitano van Toĥ anhelas kaj viŝas per poŝtuko sian kalvon; kaj krome tiel senruze li palpebrumas per siaj helbluaj okuloj   Sinjoro Povondra subite decidiĝis surpreni la tutan responson. "Bonvolu eniri," li diris, "mi anoncos vin al sinjoro konsiliano."

Captain J. van Toĥ viŝas per blua poŝtuko sian frunton kaj rigardas la vestiblon. Tondre, tiu Gustl estas instalita; ja ĝi estas kiel saloon sur ships, navigantaj el Rotterdam al Batavia. Egan sumon ĝi devis kosti. Kaj tia lentuga judeto li estis, miras la kapitano.

Dume G. H. Bondy enpense observas en sia laborĉambro la vizitkarton de la kapitano. "Kion li volas?" li demandas suspekte.

"Mi ne scias, pardonu," murmuretas respekte sinjoro Povondra.

Sinjoro Bondy ankoraŭ tenas en la mano la vizitkarton. La matricita ŝipankro. Captain J. van Toĥ, Surabaya   kie fakte situas Surabajo? Ĉu ie en Javo? Malproksimo ekblovis sinjoron Bondy. Kandong Bandoeng, ĝi sonas kiel gongbatoj. Surabajo. Kaj ĝuste hodiaŭ estas tia tropika tago. Surabajo. "Do, venigu lin," ordonas sinjoro Bondy.

En la pordo staras fortega viro en kapitanĉapo kaj soldatsalutas. G.H. Bondy iras renkonte al li. "Very glad to meet you, Captain. Please, come in."

"Nazdar, nazdárek, sinjoro Bondy," vokas ĝoje la Captain.

"Vi estas ĉeĥo?" miras sinjoro Bondy.

"Jes, ĉeĥo. Ja ni konas nin, sinjoro Bondy. El Jevíčko. Farunvendisto Vantoĥ, do you remember?"

"Ĝuste, ĝuste," laŭte ĝojas sinjoro G.H. Bondy, sed samtempe sentas leĝeran senreviĝon. (Do li ne estas nederlandano!) "Farunvendisto sur foirplaco, ĉu? Ankaŭ vi tute ne ŝanĝiĝis, sinjoro Vantoĥ. Senĉese tiu sama. Do, kiel prosperas la farunvendado?"

"Thanks," diris la kapitano ĝentile. "La patro jam delonge forpasis, kiel oni diras   "

"Mortis? Aj, aj! Vere, vi devas esti lia filo ..." La okuloj de sinjoro Bondy vigliĝis pro subita rememoro. "Homo kara, ĉu vi estas tiu Vantoĥ, kiu batiĝis kun mi en Jevíčko, kiam ni estis buboj?"

"Jes, tiu mi estas, sinjoro Bondy," konsentis la kapitano serioze. "Tial oni elhejmigis min al Moravská Ostrava."

"Ofte ni interbatiĝis. Sed vi estis pli forta ol mi," rekonis sinjoro Bondy sportece.

"Jes, tia mi estis. Kaj vi estis tia febla judeto, sinjoro Bondy. Kaj ege vi ricevadis sur la postaĵon. Tre."

"Mi ricevadis, vere," rememoris G.H. Bondy emocie. "Kaj sidiĝu, samlandano! Brave, ke vi rememoris min! Kial tiel subite vi aperis ĉi tie?"

Kapitano van Toĥ digne sidiĝis en leda fotelo kaj planken metis la ĉapon. "Mi prenas ĉi tie miajn aferojn, sinjoro Bondy. Nu, jes. That´s so."

"Ĉu vi rememoras," dronis en rememoroj sinjoro Bondy, "kiel vi postkriis min: judo, judo, prenos vin Baal Zebubo?"

"Jes," diris la kapitano kaj ektrumpetis emocie en la bluan poŝtukon. "Ho jes. Tiam estis belaj tempoj, knabo. Sed kion fari, la tempo pasas. Nun ni ambaŭ estas maljunaj homoj kaj ambaŭ Captains."

"Vere, vi estas kapitano," rememorigis al si sinjoro Bondy. "kiu antaŭvidus tion! Captain of Long Distances,   tiel oni diras tion, ĉu?"

"Yah, sir. A Highseaer. East India and Pacific Lines, sir."

"Bela okupo," suspiris sinjoro Bondy. "Tuj mi ŝanĝus kun vi, kapitano. Vi devas rakonti al mi pri vi."

"Ho jes, volonte," vigliĝis la kapitano. "Mi volus rakonti

ion al vi, sinjoro Bondy. Ege interesa afero, junulo." Kapitano van Toĥ malkviete ĉirkaŭrigardis.

"Ĉu vi serĉas ion, kapitano?"

"Jes. Ĉu tute vi ne trinkas bieron, sinjoro Bondy? Nome survoje el Surabaja tiom mi eksoifis." La kapitano komencis serĉi en la vasta pantalonpoŝo kaj eligis la bluan poŝtukon, tolsaketon kun io, saketon kun tabako, tranĉilon, kompason kaj faskon da bankbiletoj. "Mi venigus iun por biero. Eble tiun stevardon, kiu kondukis min en vian kabinon."

Sinjoro Bondy sonorigis. "Lasu tion, kapitano. Dume bruligu al vi cigaron  "

La kapitano prenis cigaron kun ruĝa kaj ora bendo kaj alflaris ĝin. Tabako el Lombok. Tie estas grandaj latronoj, jen la vero." Post kio je konsterno de sinjoro Bondy li dispremis la multekostan cigaron en sia potenca pugno kaj la tabakpistaĵon ŝutis en pipon. "Jes, Lombok. Aŭ Sumba."

Dume en la pordo senbrue aperis sinjoro Povondra.

"Alportu bieron," ordonis sinjoro Bondy.

Sinjoro Povondra levis la brovojn: "Bieron? Kiom da?"

"A gallon," murmuris la kapitano kaj surtretis brulintan alumeton en tapiŝon. "En Adeno estis terura varmo, knabo.   Do mi havas iajn novaĵojn, sinjoro Bondy. El Sunda Islando, see? Tie oni povus fari fabelajn negocojn, sinjoro. A big business. Sed necesus rakonti la tutan, kiel oni diras story?"

"Rakonto."

"Jes. Nome ia tia rakonto, sinjoro. Atendu." La kapitano turnis siajn miozotkolorajn okulojn al la plafono. "Nu mi ne scias, kie preni la komencon."

(Denove ia negoco, ekpensis G. H. Bondy. Miadio, kia tedo! Li rakontos al mi, ke li povus importi kudromaŝinojn en Tasmanion aŭ vaporkaldronojn kaj pinglojn en Fiĝiojn. Fabela negoco, mi scias. Por tio mi estas bona al vi. Diable, mi estas ja neniu butikisto. Mi estas revulo. Mi estas miamaniere poeto. Rakontu al mi, maristo Sindibado, pri Surabajo aŭ Feniks insuloj. Ĉu altiris vin Magneta Monto, ĉu forrabis vin en sian neston birdo Grifo? Ĉu vi revenas kun kargo da perloj, cinamo kaj bezoaroj? Nu, homo, do komencu mensogi!)

"Do mi komencus pri tiu saŭro," anoncis la kapitano.

"Pri kia saŭro?" miris la komerca konsiliano Bondy.

"Nu, pri la saŭroj. Kiel oni diras tion, lizards."

"Lacertoj?"

"Jes, damne, lacertoj. Tie estas nome tiaj lacertoj, sinjoro Bondy."

"Kie?"

"Sur iu tia insulo. Mi ne povas ĝin nomi, knabo. Ĝi estas ege granda secret, worth of millions." Kapitano van Toĥ viŝis sian frunton per poŝtuko. "Diable, kie estas la biero?"



"Tuj ĝi estos ĉi tie, kapitano."

"Jes. Do bone. Sciu, sinjoro Bondy, ili estas tre amindaj kaj bravaj bestoj, tiuj lacertoj. Mi konas ilin, knabo." La kapitano potence frapis la tablon. "Kaj ke ili estus diabloj, tio estas mensogo. A damned lie, sir. Pli vere vi estas diablo kaj mi estas diablo, mi Captain van Toĥ, sinjoro. Tion vi povas kredi al mi."

G.H. Bondy ektimis. Delirio, li diris al si. Kie restas tiu damna Povondra?

"Kelkmil da ili estas tie, da tiuj lacertoj, sed ilin ege voris la   diable, la, kiel oni nomas ilin ĉi tie? Sharks?"

"Ŝarkoj?"

"Jes, ŝarkoj. Tial estas tiuj lacertoj tiom raraj, sinjoro, kaj nur en ununura loko, en tiu golfo, kiun mi ne povas nomi."

"Do tiuj lacertoj vivas en la maro?"

"Jes, en la maro. Nur nokte ili rampas sur bordon, sed baldaŭ ili devas denove en la akvon."

"Kaj kiel ili aspektas?" (Sinjoro Bondy klopodis akiri tempon, antaŭ ol revenos tiu mizera Povondra.)

"Nu, ili estas grandaj, ni diru, kiel fokoj, sed kiam ili paŝetas per la malantaŭaj piedetoj, ili estas tiel altaj," montris la kapitano. "Ke ili estas belaj, tion mi ne povas diri. Ili ne havas sur si ŝelojn."

"Skvamojn?"

"Jes, skvamojn. Ili estas tute kalvaj, sinjoro Bondy, kiel ranoj aŭ iaj salamanders. Kaj iliaj antaŭaj piedetoj estas kiel infanmanetoj, sed ili havas nur kvar fingrojn. Do tiaj povruloj ili estas," aldiris la kapitano kompate. "Sed ege saĝaj kaj amindaj bestoj, sinjoro Bondy." Kaj la kapitano kaŭriĝis kaj komencis en tiu pozicio balance piedumi. "Tiel ili paŝetas, tiuj lacertoj."

La kapitano klopodis sian potencan korpon en kaŭro ondmovigi; dum tio li tenis la manojn antaŭ si kiel stariĝinta kaj petanta hundo kaj fiksis je sinjoro Bondy siajn miozotkolorajn okulojn, ŝajnantaj petegi pri simpatio. G.H. Bondy estis per tio profunde impresita kaj iel home hontigita. Krome en la pordo aperis la senbrua sinjoro Povondra kun bierkruĉo kaj levis indigne la brovojn, rigardante la nedignan konduton de la kapitano.

"La bieron ĉi tien kaj iru for," rapidis diri sinjoro Bondy.

La kapitano leviĝis kaj anhelis. "Do tiaj bestetoj ili estas, sinjoro Bondy. Your health," li diris kaj ektrinkis. "Bonan bieron ci havas, knabo. Kompreneble, tia domo, kian ci havas  " La kapitano viŝis siajn lipharojn.

"Kaj kiel vi trovis la lacertojn, kapitano?"

"Tio estas ĝuste la historieto, sinjoro Bondy. Nome ĝi okazis tiel, ke mi ĉasis perlojn sur Tana Masa  " La kapitano embarasiĝis. "Aŭ ie tie. Jes, ĝi estis ia alia insulo, sed provizore ĝi estas mia secret, junulo. Homoj estas grandaj latronoj, sinjoro Bondy, kaj oni devas atenti la buŝon. Kaj kiam tiuj du damnaj sinhalanoj tranĉis sub la akvo la shells for de la perloj  "

"Konkojn?"

"Jes. Tiajn konkojn, kiuj teniĝas sur ŝtonoj firme kiel la juda kredo kaj oni devas ilin fortranĉi per tranĉilo. Dume la lacertoj rigardis la sinhalanojn kaj la sinhalanoj opiniis, ke tio estas mardiabloj. Ege malklera popolo, tiuj singhales kaj bataks. Ke tie estas diabloj. Jes." La kapitano potence ektrumpetis en sian poŝtukon. "Sciu, knabo, tio onin ne lasas trankvila. Mi ne scias, ĉu ni ĉeĥoj estas tia scivolema nacio, sed kie mi renkontis nian samlandanon, do ĉie en ĉion li devis ŝovi sian nazon, ĉar ni ĉeĥoj volas nenion kredi. Do en mia maljuna stulta kapo fiksiĝis ideo, ke tiujn diablojn mi devas rigardi de pli proksime. Ankaŭ mi estis ebria, sed tial, ĉar daŭre mi havis en la kapo la stultajn diablojn. Tie sube sur equator pluraj aferoj eblas, mia kara. Vespere do mi iris rigardi tiun Devil Bay  "

Sinjoro Bondy provis imagi tropikan golfon, borderitan de rokoj kaj arbarego. "Nu kaj?"

"Mi sidas do tie kaj faras ts   ts   ts, por ke la diabloj venu. Kaj, knabo, post tempeto elrampis el la maro ia tia lacerto, stariĝis sur la postaj piedoj kaj per la tuta korpo tordiĝis. Kaj faras je mi ts   ts   ts. Se mi ne estus ebria, eble mi pafus kontraŭ tio; sed, amiko, mi estis plenverŝita kiel anglo, kaj tial mi diras, venu, ci, venu, tapaboy, mi ne volas malutili cin."

"Vi parolis kun ĝi ĉeĥe?"

"Ne, malaje. Tie oni plejparte parolas malajan, knabo. Ĝi nenion, nur tiel popaŝetas kaj tordiĝas, kvazaŭ hontus infano. Kaj ĉirkaŭe en la akvo estis kelkcent lacertoj kaj el la akvo elŝovadis siajn faŭketojn kaj rigardis min. Kaj mi, nu jes, mi estis vere ebriega, do mi kaŭriĝis kaj komencis tordiĝi kiel tiu lacerto, por ke ili ne timu min. Kaj poste el la akvo elrampis dua lacerto, proksimume granda kiel dekjara bubo, kaj komencis ankaŭ same paŝeti. Kaj en la antaŭa piedeto ĝi tenis ian perlokonkon." La kapitano ektrinkis. "Je la sano, sinjoro Bondy. Vere, mi estis brandizita kaj diras al ĝi, ci sagaculo, ci nome volas, ke mi malfermu cian konkon, ĉu? Do venu ĉi tien, mi povas tion fari per mia tranĉilo. Sed ĝi nenion, ankoraŭ ĝi ne kuraĝis. Do denove mi komencis tordiĝi, kvazaŭ mi estus eta knabino antaŭ iu hontanta. Ĝi alpaŝetis pli proksimen, kaj mi malrapide etendas la manon al ĝi kaj prenas la konkon el ĝia piedeto. Vere, ni ambaŭ timis, tion vi povas pensi, sinjoro Bondy; sed mi estis ebria, vere. Mi prenis do mian tranĉilon kaj la konkon mi malfermis; fingre mi palpserĉas, ĉu tie eble estas perlo, sed ne estis tie, nur ia abomena nazmuko, la mukoza mollusc vivanta en la konkoj. Jen, mi diris, ts ts ts, formanĝu tion, se ci volas. Kaj mi ĵetas al ĝi la malfermitan konkon. Vi rigardus, knabo, kiel ĝi ellekis la konkon. Ĝi devas esti por tiuj lacertoj ega tit bit, kiel oni diras tion?"

"Delikataĵo."

"Jes, delikataĵo. Sed la etaj povruloj ne povas penetri en

la durajn konkojn per siaj fingretoj. Peza vivo, jes." La kapitano ektrinkis. "Poste ĉion mi analizis en mia kapo, junulo. Kiam la lacertoj vidis, kiel la sinhalanoj tranĉas la konkojn, versimile ili diris al si, ha, tion ili voras, kaj volis rigardi, kiel la sinhalanoj ilin malfermos. Tia sinhalano aspektas en la akvo sufiĉe simile al lacerto, sed tia lacerto estas pli saĝa ol singhales aŭ batak, ĉar ĝi volas ion ellerni. Kaj batak neniam ion ellernas, nur la ŝteladon," aldiris indigne kapitano J. van Toĥ. "Kaj kiam sur la bordo mi faris ts ts ts kaj tordiĝis kiel lacerto, ili opiniis, ke eble mi estas ia granda salamander. Tial ili ne tro timis kaj venis al mi, ke mi malfermu al ili la konkon. Tiaj saĝaj kaj konfidemaj bestoj ili estas." Kapitano van Toĥ ruĝiĝis. "Kiam mi konatiĝis kun ili pli bone, sinjoro Bondy, mi senvestigadis min por esti al ili pli simila, por esti kalva, tamen ĉiam ili miris, ke mi havas tian vilan bruston kaj tiajn aĵojn. Jes." La kapitano frotetis per la poŝtuko sian puncan nukon. "Sed mi ne scias, ĉu tio ne estas por ci tro longa, sinjoro Bondy."

G.H. Bondy estis ravita. "Ne, ne. Nur rakontu plu, kapitano."

"Nu jes, mi povas. Kiam tiu lacerto ellekis la konkon, la aliaj rigardis tion kaj rampis sur la bordon. Kelkaj ankaŭ havis konkojn en la piedetoj   estas sufiĉe strange, knabo, ke ili sciis la konkojn de cliffs forŝiri per tiaj infanmanaĉoj sen poleksoj. Komence ili hontis, sed poste ili lasis preni la konkojn el la manetoj. Nu vere, tio ne estis nuraj perlokonkoj, ĉia ebla aĉaĵo ĝi estis, senkernaj ostroj kaj aliaj, tiujn mi ĵetadis do en la akvon kaj diras, tion ne, infanoj, tio estas senvalora, tion mi ne malfermados al vi per mia tranĉilo. Sed kiam ĝi estis perlokonko, mi malfermis ĝin per mia tranĉilo kaj palpserĉis, ĉu tie estas perlo. Kaj tiun konkon mi donis al ili por elleko. Sed tiam sidis ĉirkaŭe jam kelkcent lizards kaj rigardis, kiel mi malfermas tion. Kaj pluraj mem provis malfermi konkon pere de ia karapaco tie kuŝanta. Do tio mirigis min, knabo. Neniu besto scias manipuli kun instruments; kion vi volas, besto estas tamen nur naturo. Nu jes, en Buitenzorg mi vidis simion sciantan malfermi per tranĉilo ian tin, ian konservujon; sed simio jam ne estas ĝusta besto, sinjoro. Tamen, stranga ĝi estis por mi." La kapitano ektrinkis. "Dum tiu nokto, sinjoro Bondy, mi trovis en la shells entute dek ok perlojn. Estis tie etaj kaj pli grandaj kaj tri kiel ĉerizkerno, sinjoro Bondy. Kiel ĉerizkerno." Kapitano van Toĥ serioze kapbalancis. "Kiam matene mi estis revenanta al mia ŝipo, mi diris al mi, Captain van Toĥ, nur vi sonĝis, sir, vi estis ebriega, sinjoro, kaj simile; sed   en ĉi tiu poŝeto mi havis la dek ok perlojn. Jes."

"Jen la plej bela historieto," suspiris sinjoro Bondy, "kiun en mia vivo mi aŭdis."

"Do, vidu, knabo," diris la kapitano ĝojigite. "Dum la tago mi analizis ĉion en mia kapo. La lacertojn   mildigi, ĉu? jes, mildigi kaj dresi, kaj ili alportados al mi pearl shells. Tie en Devil Bay devas esti enorme da konkoj. Vespere do mi iris tien denove, sed iom pli frue. Kiam la suno komencas subiĝi, la lacertoj elŝovas el la akvo siajn muzelojn, tie, alie, ĝis estas plene da ili. Mi sidas sur la bordo kaj faras ts ts ts. Subite mi vidas, ŝarko, nur ĝia naĝilo videblas el la akvo. Poste ĝi ekplaŭdis en la akvo, kaj unu lacerto estis for. Dek du ŝarkojn mi kalkulis, kiuj ĉe la sunsubiro direktiĝis al Devil Bay. Sinjoro Bondy, tiuj monstroj en unu vespero forvoris pli ol dudek miajn lacertojn," ekvortigis la kapitano kaj kolerege mungis. "Jes, pli ol dudek! Estas klare, ke tia nuda lacerto per siaj etaj piedetoj ne perdefendas sin kontraŭ ili. Oni ploraĉus vidante tion. Vi devus tion vidi, knabo..."

La kapitano enpensiĝis. "Nome, ege mi ŝatas bestojn, "fine li diris kaj levis siajn lazurajn okulojn al G.H. Bondy. "Mi ne scias, kiel vi tion komprenas, Captain Bondy  "

Sinjoro Bondy kapjesis signante konsenton.

"Nu, estas do bone," ĝojiĝis kapitano van Toĥ. "Ili estas ege bravaj kaj saĝaj, tiuj tapa boys; kiam oni rakontas ion al ili, ili atentas same kiel hundo atentas sian mastron. Sed iliaj infanmanetoj   sciu, knabo, mi estas olda ulo kaj havas neniun familion... Jes, maljuna homo estas ege soleca," murmuris la kapitano regante sian emocion. "Ege ĉarmaj estas tiuj lacertoj, jes, jes. Nur se la ŝarkoj tiom ne vorus ilin! Kiam mi ĵetis sur ilin, nome sur la ŝarkojn, ŝtonojn, do ankaŭ ili komencis ĵeti ŝtonojn, tiuj tapa boys. Tion vi ne kredos, sinjoro Bondy. Fakto estas, ke ne malproksimen, ĉar ili havas manetojn ege kurtajn. Sed miriga ĝi estas. Se vi estas tiel lertaj, knaboj, mi diras, provu malfermi per mia tranĉilo iun konkon. Kaj mi metas la tranĉilon teren. Komence iom ili sin ĝenis, sed poste iu provas tion kaj enigas tranĉilpinton inter la karapacojn. Ci devas enrompi, mi diras, enrompi, see? tiel per la trančilo turni, kaj prete. Kaj ĝi senĉese provas tion, povrulo, ĝis ĝi krakis kaj la konko malfermiĝis. Vidu do, mi diras. Ĝi tute ne estas tiel malfacila. Se scias tion tia pagano Batak aŭ Singhales, kial ne scius tion tapa boys, ĉu?   Al tiuj lacertoj ja mi ne rakontos, ke ĝi estas nekredebla marvel kaj miraklo, se tia besto tion kapablas. Sed nun mi povas tion diri, mi estis   mi estis   nu, tute thunderstrucku."

"Kvazaŭ en vizio," sufloris sinjoro Bondy.

"Jes, richtik. Kvazaŭ en vizio. Sed super tio mi tiom cerbumis, ke mi restis tie kun mia ŝipo ankoraŭ unu tagon. Kaj vespere denove al Devil Bay kaj denove mi vidis, kiel tiuj sharks voras miajn lacertojn. Tiunokte mi ĵuris, knabo, ke tio devas ŝanĝiĝi. Ankaŭ mi donis al ili mian honorvorton, sinjoro Bondy. Tapa boys, Captain J. van Toĥ promesas al vi ĉi tie sub la teruraj steloj, ke li helpos al vi."

4.

KOMERCA ENTREPRENO DE KAPITANO VAN TOĤ


Kiam kapitano van Toĥ ĉi tion rakontis, hirtiĝis lia nukhararo pro emocio kaj ekscito.

"Jes, sinjoro, tion mi ĵuris. Ekde tiu tempo, knabo, eĉ ne momenton mi estis trankvila. Sur Batana insulo mi prenis miajn feriojn kaj sendis al judoj en Amsterdamo cent kvindek sep perlojn, ĉion kion la bestetoj alportis al mi. Poste mi trovis ian ulon, li estis dajako kaj shark killer, mortiganta ŝarkojn per tranĉilo en la akvo. Latrono kaj murdanto, tiu dajako. Kaj kun li per malgranda trampŝipo reen al Tana Masa, kaj nun, fella, per cia tranĉilo ci mortigados ŝarkojn. Mi volis, ke li ekstermu tie la ŝarkojn, por ke ili lasu en trankvilo miajn lacertojn. Tiu dajako estis tia murdanto kaj pagano, li tute malatentis eĉ tiujn tapa boys. Diablo nediablo, pri ĉio li estis indiferenta. Kaj dume mi faris pri lizards miajn observations kaj experiments   sed atendu, pri tio mi havas logolibron, en kiun ĉiutage mi skribis tion." La kapitano eltiris el la interna poŝo ampleksan notlibron kaj komencis en ĝi foliumi.

"Do, kiun daton ni havas hodiaŭ? Akurate, la dudek kvinan de junio. Ekzemple la dudek kvina junio de la pasinta jaro. Jes, jen. La dajako mortigis ŝarkon. Lizards havas grandegan interest pri la kadavro. Toby   ĝi estis tia negranda lacerto, sed ege sagaca," klarigis la kapitano. "Mi devis doni al ili diversajn nomojn, sciu, por povi verki libron pri ili.   Do Toby enigadis la fingrojn en la truon de tiu tranĉilo. Vespere ili estis portantaj sekajn branĉojn por mia fajro.   Nenio grava," murmuris la kapitano." Mi serĉos ian alian tagon. Ekzemple la dudek trian de junio, ĉu?   Lizards plu konstruis   tiun   kiel oni diras jetty?"

"Digo, ĉu?"

"Jes, digo. Ian dam. Do ili plu konstruis novan digon je nordokcidenta ekstremaĵo de Devil Bay.   Homo," li klarigis, "ĝi estis fabela verko. Kompleta breakwater."

"Ondbaraĵo?"

"Jes. Sur tiu flanko ili demetadis siajn ovojn kaj volis tie havi kvietan akvon, sciu. Tion ili m.e.m elpensis, konstrui tie ian dam; sed mi diras al vi, ke neniu inĝeniero aŭ oficisto el Waterstaat en Amsterdamo farus pli bonan planon por tia subakva digo. Kolose lerta verko, sed la akvo ĝin forportadis. Ili fosas sub la akvo ankaŭ profundajn kavojn en bordoj, kaj en tiuj kavoj ili dumtage vivas. Ege sagacaj bestoj, sinjoro, tute kiel beavers."

"Kastoroj."

"Jes, tiuj grandaj musoj sciantaj konstrui digojn en riveroj. Ili havis tie amasegon da digoj kaj digetoj, en Devil Bay, bele rektajn dams, ke ĝi aspektis kiel ia urbo. Kaj fine ili volis konstrui digon trans la tutan Devil Bay. Jes, tiel.   Ili scias jam forruladi ŝtonojn per krikoj," li legis plu. "Al Alberto   iu tapa boy   ĝi frakasis du fingrojn.   La dudek unuan: Dajako formanĝis Alberton! Sed li naŭzis post ĝi. Dek kvin gutojn da opio. Li promesis neniam plu fari tion. Pluvis la tutan tagon.   La tridekan de junio: Lizards finkonstruis la digon. Toby ne volas labori.   Sinjoro, tiu estis ruza," klarigis la kapitano mirante. "La ruzuloj neniam volas ion fari. Senĉese en io ĝi amatoris, tiu Toby. Jes, jes, ankaŭ inter lacertoj estas tre grandaj diferencoj. La trian de julio: Sergeant ricevis tranĉilon.   Ĝi estis granda forta lacerto, tiu Sergeant. Kaj tre lerta, sinjoro.   La sepan de julio: Sergeant mortigis per la tranĉilo unu cuttlefish   ĝi estas fiŝo enhavanta en si brunajn fekaĵojn, ĉu vi scias?"

"Sepio?"


"Jes, ĝi povas esti. La dekan de julio: Sergeant mortigis per tiu tranĉilo grandan jelly fish   ĝi estas ia bestaĉo kiel gelateno, kaj brulvundas kiel urtiko. Malbelega besto ĝi estas. Kaj nun atenton, sinjoro Bondy. La dektrian de julio: Ĝi estas ĉi tie substrekita. Sergeant mortigis per tiu tranĉilo malgrandan ŝarkon. Pezo sepdek funtojn.   Jen ĝi estas, sinjoro Bondy," deklaris kapitano J. van Toĥ solene. "Jen nigre sur la blanka. Ĝi estas la granda tago, knabo. Akurate la dektrian de julio pasintjare." La kapitano fermis la notlibron. "Mi ne hontas pri tio, sinjoro Bondy: sur bordo de Devil Bay mi ekgenuis kaj ploraĉis pro nura ĝojo. Nun jam mi scias, ke miaj tapa boys ne lasos sin buĉi. Tiu Sergeant ricevis por tio belan novan harpunon,   harpuno estas la plej bona, knabo, kiam vi volos ĉasi ŝarkojn   kaj mi diras al ĝi, be a man, Sergeant, kaj montru al tapa boys, kiel ili povas sin defendi. Homo," ekkriis la kapitano, eksaltis kaj frapis pro entuziasmo la tablon, "sciu, ke tie post tri tagoj naĝis grandega mortaĉa ŝarko, full of gashes, kiel oni diras tion?"

"Vundoplena?"

"Jes, nuraj truoj post la harpuno." La kapitano ektrinkis, ĝis ĝi gluglis. "Tiel ĝi statas, sinjoro Bondy. Nur nun mi faris kun tapa boys ... ion kiel kontrakton. Nome mi donis al ili mian vorton, se ili alportos al mi la perlokonkojn, mi donos al ili kompense harpoons kaj knives, nome tranĉilojn, por ke ili povu sin defendi, see? Tio estas honesta business, sinjoro. Jes, oni devas esti honesta ankaŭ al la bestoj. Ankaŭ iom da ligno mi donis al ili. Kaj du ferajn wheelbarows   "

"Ĉarumojn. Puŝĉarojn."

"Jes, tiajn ĉarumojn. Por ke ili povu veturigi ŝtonojn por la digo. Ili, povruloj, devis ĉion treni en siaj antaŭaj piedetoj. Nu, amasegon da objektoj ili ricevis. Mi ne volus ilin trompi, nepre ne. Atendu, knabo, ion mi, montros al vi."

"Kapitano van Toĥ levetis per unu mano la ventron kaj per la dua eltiris el la pantalonpoŝo tolsaketon. "Ha, jen mi havas tion," li diris kaj elŝutis ĝian enhavon sur la tablon. Tio estis proksimume mil perloj en ĉiuj grandecoj: etaj kiel kanabsemo, pli grandaj, pizograndaj, kelkaj grandaj kiel ĉerizo; perfektaj gutformaj perloj, bosaj barokperloj, perloj arĝentbrilaj, bluaj, perlamotaj, flavetaj, nigre nuancitaj kaj rozkoloraj. G. H. Bondy kvazaŭ havus vizion; li ne povis alie, li devis en ili manrasti, ruli ilin inter fingropintoj, kovri per ambaŭ polmoj  

"Kia beleco," li suspiris kun mirego, "kapitano, tio estas kiel sonĝo!"

"Jes," diris la kapitano senemocie. "Bela ĝi estas. Kaj ili mortigis proksimume tridek ŝarkojn en tiu jaro, dum mi estis tie kun ili. Ĉi tie ĝi estas notita," li diris frapetante la internan poŝon. "Sed mi donis al ili amasegon da tranĉiloj kaj kvin harpoons  

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.