Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo11/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12

*
Ĝi okazis en Vaduco, ĉar en la Altaj Alpoj ne ekzistis la salamandra danĝero kaj ĉar tien rifuĝis jam pli frue plejparto de bonstataj kaj societe gravaj homoj el la apudmaraj landoj. La konferenco alpaŝis, kiel ĝenerale estis rekonite, energie al solvado de ĉiuj aktualaj mondproblemoj. Antaŭ ĉio ĉiuj landoj, krom Svislando, Etiopio, Afganio, Bolivio kaj aliaj kontinentaj landoj, principe rifuzis agnoski la Salamandrojn kiel memstaran militantan potencon, ĉefe tial, ĉar ankaŭ iliaj Salamandroj povus opinii sin anoj de la salamandra ŝtato; ne estas ekskludite, ke tiel agnoskita salamandra ŝtato pretendus ŝtatan suverenecon super ĉiuj akvoj kaj bordoj, kie vivas la Salamandroj. Ĉi kaŭze kiel jure tiel praktike ne eblas deklari militon al la Salamandroj aŭ uzi kontraŭ ili alian internacian premon; ĉiu ŝtato rajtas interveni nur kontraŭ siaj Salamandroj; tio estas nepre ĝia interna afero. Tial tute ne eblas paroli pri kolektiva diplomata aŭ milita demarŝoj kontraŭ la Salamandroj. Al ŝtatoj atakitaj fare de Salamandroj eblas disponigi internacian helpon nur tiel, ke oni permesos al ili eksterlandan prunton por sukcesa defendo.

Poste Anglio prezentis proponon, ke ĉiuj ŝtatoj almenaŭ devoligu sin ĉesi liveri al la Salamandroj armilojn kaj eksplodaĵojn. La propono estis post funda konsidero rifuzita, unue, ĉar tiu devoligo enestas jam en la Londona Konvencio; due, al neniu ŝtato oni povas malhelpi, ke ĝi ne liveru al siaj Salamandroj "nur por la propra bezono" teknikan ekipaĵon kaj armilojn por defendo de la propraj bordoj; trie, por la ĉemaraj ŝtatoj "memkompreneble gravas konservado de bonaj rilatoj kun la loĝantaro de la maro" kaj tial ili opinias konvena "deteni sin intertempe de ĉiaj disponoj, kiujn la Salamandroj povus opinii reprezaliaj"; tamen ĉiuj ŝtatoj estas pretaj promesi, ke ili liveros armilojn kaj eksplodaĵojn ankaŭ al ŝtatoj, kiujn la Salamandroj ekatakos.

En konfidenca debato estis akceptita propono de Kolumbio, ke estu komencita kun la Salamandroj almenaŭ neoficiala traktado. Chief Salamander estos invitita sendi al la konferenco siajn plenrajtigitojn. Reprezentanto de Granda Britio akre protestis kontraŭ tio, rifuzante kunsidi komune kun la Salamandroj; fine li kontentiĝis kun tio, ke provizore li forveturos pro sanstato al Engadino. Tiunokte estis disaŭdigata per kodoj de ĉiuj ĉemaraj potencoj invito, ke Lia Ekscelenco sinjoro Chief Salamander nomu siajn reprezentantojn kaj sendu ilin al Vaduco. La respondo estis raŭka: "Jes; ĉi foje ankoraŭ ni venos al vi; venonte viaj delegitoj venos al mi en la akvon." Kaj ankoraŭ oficiala raporto: "La akredititaj reprezentantoj de la Salamandroj alveturos postmorgaŭ vespere per Orient Ekspreso en la stacion Buchs."

Kun maksimuma urĝo estis entreprenataj ĉiaj preparoj por akcepto de la Salamandroj; estis preparitaj la plej luksaj banĉambroj en Vaduco kaj ekstra trajno transportis en cisternoj la marakvon por kuvoj de la salamandraj delegitoj. En la stacidomo de Buchs estis vespere okazonta nur tiel nomata neoficiala bonvenigo; al ĝi venis nur sekretarioj de la delegacioj, reprezentantoj de la lokaj oficoj kaj proksimume ducent ĵurnalistoj, fotografistoj kaj kino operatoroj. Akurate je la sesa dudek kvin enveturis Orient Ekspreso en la stacion. El la salon vagono eliris tri altaj elegantaj sinjoroj kaj surpaŝis ruĝan tapiŝon kaj post ilin kelkaj perfektaj, mondanaj sekretarioj kun pezaj tekoj. "Kaj kie estas la Salamandroj?" demandis iu duonvoĉe. Du aŭ tri oficialaj personoj alpaŝis necerte renkonte al la tri sinjoroj; sed jam la unua el ili obtuze kaj rapide diris: "Ni estas la salamandra delegitaro. Mi estas profesoro doktoro Van Dott el Hago. Maitre Rosso Castelli, advokato el Parizo. Doktoro Manoel Carvalho, advokato el Lisbono." La sinjoroj riverencis kaj prezentis sin. "Vi ne estas do Salamandroj," elspiris la franca sekretario. "Nature ne," diris d ro Rosso Castelli. "Ni estas iliaj advokatoj.Pardonu, tiuj sinjoroj eble volas ĉi tie filmi." Poste estis la ridetanta salamandra delegitaro fervore filmata kaj fotografata. Ankaŭ la ĉeestantaj legaciaj sekretarioj vidigis sian kontenton. Tamen ĝi estas de la Salamandroj prudenta kaj deca, ke ili sendis kiel siajn reprezentantojn homojn. Kun la homoj eblas plivere paroli. Kaj antaŭ ĉio ne necesas iaj malagrablaj societaj embarasoj.

Ankoraŭ samnokte okazis la unua konsiliĝo kun la salamandra delegacio. En programo estis demando, kiel eblus plej rapide restarigi la pacon inter la Salamandroj kaj Granda Britio. Al la parolo anoncis sin profesoro Van Dott. Estas nekontesteble, li diris, ke la Salamandroj estis atakitaj de Granda Britio; la brita kanonŝipo Erebus surprizatakis sur la vasta maro la disaŭdigan ŝipon de la Salamandroj; la brita admiralitato atencis la pacan komercan rilaton kun la Salamandroj per tio, ke ĝi malhelpis al la ŝipo Amenhotep elŝipigi la menditan kargon de eksplodigaj substancoj; trie, la brita registaro pro sia malpermeso de ĉiaj liveraĵoj komencis blokadon de la Salamandroj. La Salamandroj povis plendi pro la malamikaĵoj nek en Hago, ĉar la londona Konvencio ne rajtigas la Salamandrojn plendi, nek en Ĝenevo, ĉar ili ne estas membroj de Ligo de Nacioj; restis al ili do nenio alia ol ekuzi memdefendon. Malgraŭ tio Chief Salamander estas preta ĉesigi la milit operacojn sub ĉi tiuj kondiĉoj: 1. Granda Britio ekskuzos sin al la Salamandroj pro la cititaj maljustaĵoj; 2. ĝi nuligos ĉiujn malpermesojn de liveroj al la Salamandroj; 3. kompense ĝi cedos al la Salamandroj senpage la riverregionojn en la ebenaĵoj de Panĝabo, por ke ili povu tie fari novajn bordojn kaj margolfojn.   Tuj poste la prezidanto de la konferenco anoncis, ke li prezentos la raporton pri ĉi tiuj kondiĉoj al sia estimata amiko, reprezentanto de Granda Britio, kiu ĝuste ne ĉeestas; sed li ne kaŝis sian timon, ke ĉi tiuj kondiĉoj apenaŭ estos akcepteblaj; tamen oni povas esperi, ke en ili ni povas vidi elirejon por la plua traktado.

Plua punkto en la programo estis plendo de Francio en afero de la senegambia bordregiono, kiun la Salamandroj eksplodigis, atencante tiel la francajn koloniajn enklavojn. Al la parolo anonciĝis reprezentanto de la Salamandroj, la fama pariza advokato d ro Julien Rosso Castelli. Pruvu tion, li diris. Mondkapacitoj el sfero de sismografio deklaras, ke la terskuo en Senegambio havis vulkanan devenon, ke ĝi koneksas kun la iama aktiveco de la vulkano Pico sur la insulo Fogo. Jen, vokis d ro Rosso Castelli, manfrapante sian dosieron, estas iliaj sciencaj ekspertizoj. Se vi havas pruvojn, ke la tertremo en Senegambio estiĝis pro agado de miaj klientoj, bonvolu; mi atendas ilin.

Belga delegito Creux: Via Chief Salamander mem deklaris, ke la Salamandroj tion faris.

Profesoro Van Dott: Lia deklaro estis neoficiala.

Me Rosso Castelli: Ni estas komisiitaj la menciitan lian deklaron dementi. Mi postulas, ke estu aŭdataj teknikaj ekspertoj, ĉu eblas artefarite kaŭzi en la terkrusto fendon longan sesdek sep kilometrojn. Mi proponas, ke ili prezentu al ni praktikan eksperimenton en la sama amplekso. Dum tiaj pruvoj ne ekzistas, sinjoroj, ni parolos pri la vulkana aktiveco. Tamen Chief Salamander estas preta aĉeti de la franca registaro la margolfon, kiu kreiĝis en la senegambia fendego kaj konvenas por fondo de la salamandra setlejo. Ni estas plenrajtigitaj akordiĝi kun la franca registaro pri la prezo.

Franca delegito ministro Deval: Se ni povas vidi en tio kompenson por la kaŭzita damaĝo, ni povas trakti pri tio.

Me Rosso Castelli: Tre bone. La salamandra registaro postulas tamen, ke la koncerna aĉetkontrakto ankaŭ inkluzivu teritorion Landes ekde enfluejo de Ĝirondo ĝis Bayonne en amplekso de ses mil sepcent dudek kvadratkilometroj. Alivorte, la registaro de la Salamandroj estas preta aĉeti de Francio ĉi tiun pecon de la sudfranca tero.

Ministro Deval (naskiĝinta en Bayonne, deputito por Bayonne): Por ke viaj Salamandroj faru el peco de Francio marfundon? Neniam! Neniam!

D ro Rosso Castelli: Francio bedaŭros ĉi tiun vorton, sinjoro. Hodiaŭ oni parolis ankoraŭ pri la aĉetkontrakto.

Post tio la kunsido estis interrompita.

En la veninta kunveno temo de la traktado estis granda internacia propono al la Salamandroj: anstataŭ la neallasebla damaĝado de la malnovaj, dense loĝataj kontinentoj ili konstruu por si novajn bordojn kaj insulojn; tiukaze oni garantias al ili abundan krediton; novaj kontinentoj kaj insuloj poste estos agnoskitaj kiel ilia memstara kaj suverena ŝtata teritorio.

D ro Manoel Carvalho, granda lisbona juristo, dankis por ĉi tiu propono, kiun li transdonos al la salamandra registaro; sed ĉiu infano komprenos, li diris, ke konstrui novajn kontinentojn estas multe pli longdaŭra kaj multekosta ol malkonstrui malnovajn landojn. Niaj klientoj bezonas novajn bordojn kaj golfojn en la plej mallonga tempo; tio estas por ili demando de esto aŭ neesto. Por la homaro estus pli bone akcepti la grandaniman proponon de Chief Salamander, kiu ankoraŭ nun pretas aĉeti la mondon de la homoj, anstataŭ uzurpi ĝin perforte. Niaj klientoj inventis procedon, kiel ekstrakti oron troviĝantan en la marakvo; sekve de tio ili disponas pri rimedoj preskaŭ senlimaj; ili povas bone pagi al vi por via mondo, jes eĉ brile. Kalkulu kun tio, ke por ili prezo de la mondo intertempe sinkos, ĉefe, se okazos, kiel estas antaŭvideble, pluaj vulkanaj aŭ tektonikaj katastrofoj, multe pli ampleksaj ol tiuj, kies atestantoj ni estis, kaj se pro ili altgrade malgrandiĝos areo de la kontinentoj. Ankoraŭ hodiaŭ eblas vendi la mondon en ĝia tuta ĝisnuna amplekso; kiam el ĝi restos super la marsurfaco nur montruinoj, neniu donos al vi por ili eĉ ne monereton. Mi estas ĉi tie kiel reprezentanto kaj jura konsilisto de la Salamandroj, vokis d ro Carvalho, kaj mi devas defendi iliajn interesojn; sed mi estas homo kiel vi, sinjoroj, kaj prospero de la homoj bazas en mia koro ne malpli ol al vi. Tial mi konsilas al vi, ne, mi ĵurligas vin: vendu la kontinentojn dum ne estas malfrue! Vi povas vendi ilin tutajn aŭ disvendi po unuopaj landoj. Chief Salamander, kies grandanima kaj moderna pensado jam estas nuntempe al ĉiu konata, devoligas sin, ke ĉe la estontaj necesaj ŝanĝoj de la tersurfaco, laŭeble li respektos la homajn vivojn; inundo de la kontinentoj okazos pograde kaj tiel, ke ne okazu paniko aŭ nenecesaj katastrofoj. Ni estas plenrajtigitaj komenci la traktadon kun la glora tutmonda konferenco aŭ kiel kun la tuto aŭ kun unuopaj ŝtatoj. Ĉeesto de tiom eminentaj juristoj, kiel estas profesoro Van Dott aŭ Maitre Julien Rosso Castelli, povas esti garantio al vi, ke krom la justaj interesoj de niaj klientoj Salamandroj ni defendos man en mane kun vi tion, kio al ni ĉiuj estas la plej kara: la homan kulturon kaj bonon de la tuta homaro.

Dum iom deprimita humoro estis prezentita plua punkto: ke al la Salamandroj estu cedita por subakvigo la meza Ĉinio; por tio la Salamandroj devoligus sin, ke por eterne ili garantios bordojn de la eŭropaj ŝtatoj kaj de iliaj kolonioj.

D ro Rosso Castelli: Por eterne, tio estas iom longe. Ni diru por dek du jaroj.

Profesoro Van Dott: Meza Ĉinio, tio estas iom malmulte. Ni diru provincojn Nganhuei, Giangsu, Honan, Ĉi li kaj Föng tien.

Japana reprezentanto protestas kontraŭ cedo de la provinco Föng tien, kuŝanta en sfero de la japanaj interesoj. Ĉina delegito komencas paroli, sed bedaŭrinde oni ne komprenas lin. En la sesia halo regas kreskanta maltrankvilo; estas jam la unua post la noktomezo.

Tiumomente eniras en la halon sekretario de la itala delegitaro kaj flustras ion enorelen al la itala reprezentanto, grafo Tosti. Grafo Tosti paliĝas, leviĝas kaj ne atentante, ke la ĉina delegito d ro Ti plu parolas, raŭke vokas: "Sinjoro prezidanto, mi petas parolon. Ĵus venis informo, ke la Salamandroj subakvigis parton de nia venecia provinco en direkto al Portogruaro."

Estiĝis terura silento, nur la ĉina delegito plu parolis.

"Chief Salamander vin ja delonge avertis," murmuris d ro Carvalho.

Profesoro Van Dott malpacience ekmovis sin kaj levis la manon. "Sinjoro prezidanto, eble ni povos reveni al la afero. En la programo estas provinco Föng tien. Ni estas rajtigitaj oferti por ĝi al la japana registaro kompenson en oro. Plua demando estas, kion donos interesataj ŝtatoj al niaj klientoj por evakuo de Ĉinio."


*
En la sama momento aŭskultis noktaj amatoroj la salamandran disaŭdigon. "Ĵus vi aŭdis el gramofondisko Barkarolon el Hofmann Rakontoj," kvakis la anoncisto. "Allo, allo, nun ni komutas al la itala Venecio."

Kaj tiam aŭdeblis nur nigra kaj senfina muĝado kvazaŭ de leviĝantaj akvoj.


10.

SINJORO POVONDRA ĈION SURPRENAS


Kiu estus dirinta, ke forpasis tiom da akvo kaj tiom da jaroj! Ja, ankaŭ nia sinjoro Povondra ne plu estas pordisto en domo de G.H. Bondy; li estas nun, por tiel diri, majesta maljunulo, kiu povas en trankvilo ĝui fruktojn de sia longa kaj laborema vivo en formo de eta pensio; sed ĉu sufiĉus tiuj kelkaj centoj dum tia militkareco! Bone, ke iam tiam oni kaptas ian fiŝeton; li sidas en boato kun fiŝvergo enmane kaj rigardas,   kiom da akvo forpasis dumtage, kaj de kie ĝi tiakvante aperas! Iam kaptiĝas je la vergeto blankfiŝo, iam ĝi estas perko; entute da fiŝoj estas nun ial pli multe, eble tial, ĉar la riveroj nun estas multe pli mallongaj. Tia perko ankaŭ ne estas malbona; ĝi estas ja nura osteto, sed la viando gustas laŭ migdaloj. Kaj la panjo scias ilin prepari. Sinjoro Povondra eĉ ne scias, ke la panjo hejtas sub liaj perkoj kutime per la gazet eltranĉaĵoj, kiujn li iam kolektis kaj klasifikis. Fakte, sinjoro Povondra jam lasis la kolektadon, kiam li pensiiĝis; sed li havigis al si akvarion, kie krom la oraj karpetoj li bredis etajn tritonojn kaj salamandrojn; horojn li rigardis ilin, kiel senmove ili kuŝas en la akvo aŭ surrampas bordon, kiun li faris al ili el ŝtonoj; poste li kapskuis dirante: "Kiu nur pensus tion pri ili, panjo!" Sed oni ne eltenas nur rigardi; tial sinjoro Povondra fordonis sin al la fiŝado. Kion fari, la viroj ĉiam devas ion havi, pensas indulgeme panjo Povondrová. Pli bone, ol se li iradus en gastejon kaj politikumus.

Vere, multe, multege da akvo forfluis. Ja nek Francisko plu estas lernanto studanta geografion, nek junulo, truanta siajn ŝtrumpetojn pro ĉasado de la mondanaj vanaĵoj. Jam li estas nejuna sinjoro, tiu Francisko; dank´ al Dio, li estas suboficisto en poŝto   tamen ja ĝi estis por io bona, ke li lernis geografion tiom konscience. Ankaŭ li komencas havi prudenton, opinias sinjoro Povondra kaj direktas sian ŝipeton iom laŭ la fluo sub la ponton de Legioj. Hodiaŭ li venos al mi, estas dimanĉo kaj li ne deĵoras. Mi prenos lin en la boaton kaj ni navigos supren al pinto de Pafinsulo; tie la fiŝoj pli bone kaptiĝas; kaj Francisko diros al mi, kio estas en la ĵurnaloj. Kaj poste ni iros hejmen, al Vyšehrad, kaj la bofilino alkondukos al ni ambaŭ infanojn ... Sinjoro Povondra tempeton fordonis sin al trankvila feliĉo de avo. Jes, post unu jaro frekventos Marinja lernejon, li ĝojas; kaj la eta Francisko, nome nepo, pezas jam tridek kilogramojn   Sinjoro Povondra havas fortan, profundan senton, ke ĉio tamen nur estas en granda kaj bona ordo.

Jen tie jam atendas apud akvo lia filo kaj mangestas. Sinjoro Povondra remis kun la boato al la bordo. "Nu, fine vi estas ĉi tie," li diris mentore. "Kaj atentu, ke vi ne falu en la akvon!"

"Ĉu kaptiĝas?" demandas la filo.

"Ne parolinde," murmuras la maljuna sinjoro. "Ni veturos supren, ĉu?"

Estas bela dimanĉa posttagmezo; ankoraŭ ne venis horo, kiam la frenezuloj kaj gapuloj portiĝas el futbalo kaj aliaj stultaĵoj hejmen. Prago estas hom malplena kaj silenta; kelke da homoj sporadas sur la kajo kaj ponto, ili ne urĝiĝas kaj dece paŝas kaj digne. Ili estas pli bonaj homoj kaj prudentaj, kiuj ne faras hom amasetojn kaj ne mokas la vultavajn fiŝistojn. Patro Povondra denove havas tiun bonan kaj profundan senton de ordo.

"Kio do estas en la ĵurnaloj?" li demandas kun la patreca severeco.

"Entute nenio, paĉjo," diras la filo. "Ĝuste ĉi tie mi legas, ke la Salamandroj laborpenetras jam ĝis Dresdeno."

"Do kun Germanio ankaŭ amen," konstatas la maljuna sinjoro. "Sciu, Francisko, tiuj germanoj, ili estis ege stranga nacio. Klera, sed stranga. Mi konis iun germanon, li estis ŝoforo en iu fabriko; li estis kruda homo, tiu germano. Sed la veturilon li havis en ordo, jen ĉio, nur laŭvere.   Nu, nu, Germanio do ankaŭ jam malaperis de sur la mondmapo," rezonis sinjoro Povondra. "Kaj kian konfuzegon pli frue ĝi faris! Kia teruro: ĉiam nur armeoj kaj ĉiam nur militoj   Ba, la Salamandrojn venkos eĉ ne germanoj. Sciu, mi konas la Salamandrojn. Ĉu vi memoras, kiel mi montris ilin al vi, kiam vi estis ankoraŭ nur tiel malgranda?"

"Atentu, paĉjo," diris la filo. "Fiŝo kaptiĝas."

"Ĝi estas nur alburno," murmuris la maljuna sinjoro kaj ektiris la fiŝvergon. Do vidu, ankaŭ Germanio, li pensis. Nu jes, oni miras jam pri nenio. Kiom da kriado estis, kiam la Salamanadroj subakvigis iun landon! Eĉ se tio estis nur Mezopotamio aŭ Ĉinio, kaj ĉiuj ĵurnaloj plenplenis pri tio. Hodiaŭ oni ne akceptas tion tiom tragike, cerbumas melankolie sinjoro Povondra, lante palpebrumante super sia fiŝvergo. Oni kutimiĝas al tio, kion fari. Ĉe ni ĝi ne estas, do kion; nur se ne ekzistus tia kareco! Ekzemple, kion nur oni postulas por kafo   nu vere, Brazilo jam ankaŭ malaperis en la ondoj. Tamen oni sentas tion en la butikoj, se peco de la mondo subakviĝas!

Flosilo de sinjoro Povondra dancas sur la moderaj ondetoj. Kiom nur la Salamandroj sinkigis jam en la maron, rememoras la maljuna sinjoro. Jen Egiptio kaj Hindio kaj Ĉinio   Ankaŭ kontraŭ Rusion ili ekkuraĝis; kaj kia granda lando estis Rusio! Kiam nur oni pripensas, ke Nigra Maro etendiĝas supren al la norda polusa cirklo,   kiom ja da akvo! Jes, laŭvere jam sufiĉe da firma tero ili formordis de ni! Ankoraŭ bone, ke nur tiom lante ĝi progresas al ili  

"Vi diras do," aŭdiĝis la maljuna sinjoro, "ke la Salamandroj estas jam apud Dresdeno?"

"Dek ses kilometrojn de Dresdeno. Sub la akvo estas preskaŭ la tuta Saksio."

"Foje mi estis tie kun sinjoro Bondy," diris patro Povondra. "Ĝi estis enorme riĉa lando, Francisko, sed ke oni tie bone manĝus, tion oni ne povus diri. Alie ĝi estis ege brava popolo, pli bona ol prusoj. Nu jes, neniel komparebla."

"Sed ankaŭ Prusio jam estas for."

"Ne mirigas min," lakonis la maljuna sinjoro. "Mi ne ŝatas prusojn. Sed tio estas nun por francoj bona, kiam germanoj estas for. Tiuj respiros."

"Ne tro, paĉjo," oponis Francisko. "Antaŭ nelonge estis en ĵurnaloj, ke ankaŭ jam triono de Francio estas sub la akvo."

"Jes," ekĝemis la maljuna sinjoro. "Ĉe ni, nome ĉe sinjoro Bondy, estis iu franco, servisto, Jean li estis nomata. Kaj tiu avidis la virinojn, ke ĝi estis skandala. Sciu, tia facilanimeco ĉiam venĝiĝas."

"Proksimume dek kilometrojn de Parizo la Salamandroj estis venkitaj," anoncis filo Francisko. "Onidire oni ĉion subminis kaj eksplodigis en la aeron. Oni frakasis tie laŭdire du salamandrajn armeajn korpusojn."

"Jes, francoj estas bonaj soldatoj," opiniis sinjoro Povondra eksperte. "Tiu Jean ankaŭ neniam ion toleris. Tute li ne aspektis laŭ tio. Li bonodoris kiel drogerio, sed kiam li interbatiĝis, vere li interbatiĝis. Sed du salamandraj korpusoj estas malmulte. Rigardante tion," enpensiĝis la maljuna sinjoro, "la homoj kontraŭ homoj scius pli bone batali. Kaj ĝi ne daŭris tiom longe. Kun la Salamandroj ĝi treniĝas jam dek du jarojn kaj daŭre nenio, nur ĉiam preparado de pli avantaĝaj pozicioj   Ba, dum mia junaĝo, tiam ankoraŭ okazis bataloj. Ĉi tie estis tri milionoj da homoj kaj tie estis tri milionoj de homoj," montris la maljuna sinjoro, ke eĉ la boato balanciĝis, "kaj nun, damne, ili atakis unu la alian   Ĉi tio estas ja nenia ĝusta milito," koleris patro Povondra. "Nuraj betondigoj, sed eĉ ne spuro pri ia bajonet atako. Tute ne!"

"Ja la homoj kaj la Salamandroj ne povas kontraŭ si, paĉjo," defendis la juna Povondra la modernan militmanieron. "Fari bajonet atakon en la akvo, tio ja ne eblas."

"Nu ĝuste," murmuris sinjoro Povondra malestime. "Ili ne povas ĝuste unu kontraŭ la alia. Sed lasu homojn kontraŭ homoj kaj vi vidos, kion ili kapablas. Kion ja vi scias pri milito!"

"Nur ĝi ne venu ĝis ĉi tie," diris filo Francisko iom neatendite. "Sciu ja, se oni havas infanojn  "

"Kiel, ĉi tien," elbuŝigis la maljuna sinjoro iom ekscitite. "vi opinias, ke ĉi tien en Pragon?"

"Entute al ni, en Bohemion," diris la juna Povondra iom zorgoplene. "Mi opinias, se la Salamandroj estas jam apud Dresdeno   "

"Ci saĝulo," mentoris lin sinjoro Povondra. "Kiel ili venus ĉi tien? Trans niajn montojn?"

"Eble laŭ Elbo   kaj poste plu laŭ Vultavo."

Patro Povondra incitite eksnufis. "Mi petas, laŭ Elbo! Ili povus veni maksimume al Podmokly, sed ne plu. Tie estas, hometo, nuraj rokoj. Mi estis tie. Ba, ĉi tien la Salamandroj ne venos, tio estas por ni bona. Kaj Svislando ankaŭ bone statas. Estas grandega avantaĝo, ke ni havas nenian maron, ĉu? Kiu nun havas maron, estas povrulo."

"Sed nun, kiam la maro atingas Dresdenon   "

"Tie estas germanoj," deklaris la maljuna sinjoro rifuzeme. "ilia afero. Sed al ni la Salamandroj ne povas, estas ja klare. Unue ili devus forigi la rokojn; kaj vi eĉ ne scietas, kia laboro ĝi estus!"

"Nu, laboro," oponis morne la maljuna Povondra. "Jen io por ili. Vi scias ja, ke en Gvatemalio ili kapablis subakvigi la tutan montaron."

"Jen io alia," diris nepre rezolute la maljuna sinjoro. "Ne parolu tiel malsaĝe, Francisko! Tio estis en Gvatemalio, sed ne ĉe ni. Ĉi tie estas alia situacio."

La juna Povondra ekĝemis. "Kiel vi opinias, paĉjo. Sed konsiderante, ke la bestaĉoj subakvigis jam proksimume kvinonon de ĉiuj kontinentoj  "

"Apud la maro, ci stultulo, sed nenie alie. Ci ne komprenas la politikon. La ŝtatoj, situantaj apud la maro, militas kontraŭ ili, sed ne ni. Ni estas neŭtrala ŝtato, kaj tial ili na povas kontraŭ ni. Tiel ĝi statas. Kaj ne parolu senĉese, alie nenion mi kaptos."

Estis silente super la akvo. La arboj sur la Pafinsulo jam estis ĵetantaj longajn delikatajn ombrojn sur la surfacon de Vultavo. Sur la ponto tintintis tramo, sur la kajo promenis infanvartistinoj kun infanveturiloj kaj prudentaj, dimanĉaj homoj  

"Paĉjo," elspiris la juna Povondra preskaŭ infanece.

"Nu, kio?"

"Ĉu tie estas silurio?"

"Kie?"


El Vultavo, ĝuste antaŭ Nacia Teatro rigardis el la akvo granda, nigra kapo kaj naĝis lante kontraŭ la fluon.

"Ĉu ĝi estas silurio?" ripetis Povondra la pli juna.

La maljuna sinjoro igis fali la fiŝvergon. "Ĉi tio?" li elbuŝigis, montrante per la tremanta fingro. "Ĉi tio?"

La nigra kapo malaperis sub la akvo.

"Tio ne estis silurio, Francisko," diris la maljuna sinjoro, per ia fremda voĉo. "Ni iros hejmen. Jen la fino."

"Kia fino?"

"Salamandro. Do jam ili estas ankaŭ ĉi tie. Ni iros hejmen," li ripetis kunmetante per la malcertaj manoj sian fiŝvergon. "jen do la fino."

"Vi tute tremas," ektimis Francisko. "Kio estas al vi?"

"Ni iros hejmen," dentklakis la maljuna sinjoro, kaj lia mentono povre tremis. "Mi frostas. Mi frostas. Ankoraŭ ĉi tio mankis al ni! Sciu, do jen la fino. Ili estas do jam ĉi tie. Hergot, kia malvarmo! Mi irus hejmen."

La juna Povondra esplore ekrigardis lin kaj ekprenis la remilojn. "Mi kondukos vin, paĉjo," li diris ankaŭ deprimvoĉe kaj per fortaj rembatoj pelis la boaton al la insulo. "Lasu tion, mi alligos ĝin."

"Kial nur estas tiom malvarme," miris la maljuna sinjoro, dentklakante."

"Mi tenos vin, paĉjo. Nur iru," kuraĝigis lin la juna kaj prenis lin subbrake. "Mi opinias, ke vi malvarmumis ĉe la akvo. Tio estis nur peco da ligno."

La maljuna sinjoro tremis kiel folio. "Mi scias, peco da ligno. Al mi vi ion rakontos! Mi scias plej bone, kio estas la Salamandroj. Lasu!"

Povondra la pli juna faris, kion ankoraŭ neniam li faris en sia vivo: li mangestis al taksio. "Al Vyšehrad," li diris kaj puŝis la paĉjon en la veturilon. "Mi veturigos vin hejmen, paĉjo. Estas jam malfrue."

"Jes, jes, estas jam malfrue," dentklakis patro Povondra. "Ege malfrue. Estas jam la fino, Francisko. Tio ne estis lignopeco. Tio estas ili."

La juna Povondra devis la paĉjon preskaŭ porti sur la ŝtuparo. "Preparu liton, panjo," li flustris urĝe en la pordo. "Ni devas enlitigi la paĉjon, li ekmalsanis."

Do, kaj nun kuŝas patro Povondra en kusenoj; la nazo iel strange elstaras el lia vizaĝo kaj la lipoj ion nekompreneble maĉas kaj murmuretas; kiom aĝe li aspektas, kiom aĝe! Nun li iom trankviliĝis  

"Ĉu estas al vi pli bone, paĉjo?"

Ĉe piedoj de la lito snufas kaj ploras en la antaŭtukon panjo Povondrová, la bofilino hejtas en forno kaj la infanoj, Francisko kaj Marinja, fiksas la larĝajn, konfuzajn okulojn al la avo, kvazaŭ ili ne povus lin ekkoni.

"Ĉu venigi doktoron, paĉjo?"

Patro Povondra rigardas la infanojn kaj ion flustras; kaj subite larmoj fluis el liaj okuloj.

"Paĉjo, ĉu volas vi ion?"

"Mi mem, mi mem," flustras la maljuna sinjoro. "Por ke vi sciu, mi mem kulpas pri ĉio. Se tiam mi ne estus enlasinta la kapitanon al sinjoro Bondy, do ĉio ĉi neniam okazus     "

"Nenio ja okazis, paĉjo," kvietigis lin la juna Povondra.

"Tion vi ne komprenas," sible spiris la maljuna sinjoro. "Tio ja estas la fino. Fino de la mondo. Nun venos la maro ankaŭ ĉi tien, kiam la Salamandroj jam ĉi tie estas. Tion mi faris; mi ne bezonis enlasi la kapitanon pluen    Por ke la homoj foje sciu, kiu pri ĉio kulpis."

"Sensencaĵo," aŭdiĝis la filo bruske. "Tio nepre ne venu en vian kapon, paĉjo. Tion faris ĉiuj homoj. Tion faris la ŝtatoj, tion faris la kapitalo   Ĉiuj volis havi plej multe da Salamandroj. Ĉiuj volis per ili profiti. Ankaŭ ni sendadis al ili armilojn kaj ĉion eblan   Ni ĉiuj kulpas pri tio."

Patro Povondra maltrankvile turniĝis: "Iam ĉie estis la maro, kaj denove estos. Jen fino de la mondo. Foje diris al mi iu sinjoro, ke ankaŭ apud Prago estis marfundo   Mi opinias, ke ankaŭ tiam faris tion la Salamandroj. Sciu, mi ne devis anonci la kapitanon. Io senĉese diradis al mi, ne faru tion,   sed poste mi pensis, eble la kapitano donos al mi trinkmonon   Kaj vidu, li ne donis. Tiel oni senbezone ruinigos la tutan mondon  " La maljuna sinjoro glutis ion, eble larmojn. "Mi scias, mi scias bone, ke estas jam fino kun ni. Mi scias, ke mi faris tion   "

"Avo, ĉu vi volus teon?" demandis kompate la juna sinjorino Povondrová.

"Mi volus nur," ekĝemis la maljuna sinjoro, "mi volus nur, ke la infanoj pardonu tion al mi."
11.

LA AŬTORO PAROLAS KUN SI MEM


"Tiel vi lasos tion?" aŭdiĝis tiuloke interna voĉo de la aŭtoro.

"Nu, kion?" demandis la aŭtoro iom necerte.

"Vi lasos sinjoron Povondra tiel morti?"

Nu, defendis sin la aŭtoro, mi ne faras tion ŝate, sed   Finfine sinjoro Povondra jam havas siajn jarojn; ni diru, ke li aĝas multe pli ol sepdek  

"Kaj vi lasos lin, ke li turmentu sin tiom spirite? Vi eĉ ne diros al li, avo, ne estas ja tiom malbone; la mondo ne pereos pro la Salamandroj kaj la homaro saviĝos, nur ankoraŭ atendu kaj vi ĝisvivos tion? Mi petas vin, ĉu vi povas fari nenion por li?"

Mi venigos do kuraciston al li, proponis la aŭtoro. La maljuna sinjoro havas versimile nervofebron; en tiu aĝo li povus havi pulmiton el tio, sed eble dank´ al Dio, li transvivos tion; eble ankoraŭ li balancos Marinjan sur la genuoj kaj demandos, kion ŝi lernis en la lernejo   Ĝojoj de la maljuneco: la maljuna sinjoro havu ankoraŭ ĝojojn de la maljuneco!

"Belajn ĝojojn," mokis la interna voĉo. "Per siaj maljunaj manoj li premos la infanon al si kaj timos, homo, timos, ke ankaŭ ŝi foje devos fuĝi antaŭ la muĝetantaj akvoj, inundantaj nedeteneble la tutan mondon; en hororo li sulkigos siajn vilajn brovojn kaj flustros: Tion faris mi, Marinja, tion faris mi   Aŭskultu, ĉu vere vi volas lasi perei la tutan homaron?"

La aŭtoro morniĝis. Ne demandu min, kion mi volas. Ĉu vi opinias, ke pro mia volo dispecetiĝas la homaj kontinentoj, ĉu vi opinias, ke mi volis ĉi tiujn finojn? Jen simple logiko de eventoj; ĉu povas mi ĝin interveni? Mi faris, kion mi povis; mi avertis la homojn ĝustatempe; tiu X, tiu ankaŭ parte mi estis. Mi predikis, ne donadu al la Salamandroj armilojn kaj eksplodaĵojn, ĉesigu la fian negocadon kun la Salamandroj kaj tiel plu   vi scias, kiel ĝi finiĝis. Ĉiuj havis mil absolute ĝustajn ekonomiajn kaj politikajn kontraŭdirojn, kial ĝi ne eblas. Mi estas nek politikisto, nek ekonomo; mi ne povas ja ilin konvinki. Kion fari, la mondo eble sinkiĝos kaj subakviĝos; sed almenaŭ tio okazos pro ĝenerale agnoskataj kaŭzoj politikaj kaj ekonomiaj, almenaŭ tio okazos helpe de scienco, tekniko kaj publika opinio, kaj uzo de ĉia homa inĝenio! Nenia kosma katastrofo, sed la nuraj ŝtataj, grandpotencaj, ekonomiaj kaj aliaj kaŭzoj   Kontraŭ tio nenio fareblas.

La interna voĉo tempeton silentis. "Kaj ĉu vi ne bedaŭras la homaron?"

Atendu, ne tiom rapide! Ne necesos ja, ke formortu la tuta homaro. La Salamandroj bezonas nur pli da bordoj, por povi ie loĝi kaj demeti la ovojn. Eble ili faros el la firma tero nurajn longajn terstriojn anstataŭ la kontinuaj kontinentoj, por ke estu da bordoj kiel eble plej multe. Ni diru, ke sur la terstrioj konserviĝos iom da homoj, ĉu? Kaj ili povos fari metalojn kaj aliajn objektojn por la Salamandroj. La Salamandroj ne povas ja mem labori per fajro, ĉu?

"La homoj do servos al la Salamandroj."

Jes, se vi volas tion nomi tiel. Simple ili laboros en fabrikoj kiel nun. Ili havos nur aliajn mastrojn. Finfine eble eĉ ne tiom multe ŝanĝiĝos.

"Kaj ĉu vi ne bedaŭras la homaron?"

Diomia, lasu min! Kion mi faru? La homoj ja volis tion; ĉiuj volis havi Salamandrojn, volis ilin komerco, industrio, tekniko, volis ilin ŝtatviroj kaj sinjoroj de la milito   Ankaŭ la juna Povondra diradis: ni ĉiuj kulpas pri tio. Mi petas vin, kial mi ne bedaŭrus la homaron! Kaj pleje mi bedaŭris ĝin, vidante kiel mem ĉiel ĝi ĵetiĝas en la pereon. Oni krius, rigardante tion. Oni kriegus kaj levus ambaŭ manojn kvazaŭ oni vidus trajnon surveturantan falsan relon. Nun oni ne povas tion heltigi. La Salamandroj plu multiĝos kaj plu splitigos la malnovajn kontinentojn   Nur rememoru, kiel Wolf Meynert tion pruvis: ke la homoj devas fari spacon por la Salamandroj; kaj nur la Salamandroj kreos feliĉan, unuecan kaj homogenan mondon  

"Aĥ, Wolf Meynert! Wolf Meynert estas intelektulo. Ĉu vi trovis jam ion tiom teruran kaj murdigan kaj absurdan, per kio iu intelektulo ne volus renovigi la mondon? Nu, lasu tion! Ĉu vi scias, kion nun faras Marinja?"

Marinja? Mi opinias, tiu ludas sur Vyšehrad. Vi devas silenti, ili diris al ŝi, la avo dormas. Kaj nun ŝi ne scias, kion fari kaj ege enuas  

"Kaj kion ŝi faras?"

Mi ne scias. Plej versimile ŝi provas atingi per pinto de la lango piton de sia nazo.

"Nu, vidu. Kaj vi volus lasi okazi ion kiel novan diluvon de la mondo?

Do, ĉesu! Ĉu miraklojn mi povas fari? Okazu, kio devas okazi. La aferoj havu sian ne deturneblan kurson! Ankaŭ en tio estas io kiel konsolo; ke tio, kio okazas, plenumas sian neceson kaj sian leĝon.

"Ĉu ne eblus iel la Salamandrojn haltigi?"

Ne. Ili estas tro multaj. Oni devas fari spacon por ili.

"Ĉu eblus, ke iel ili formortu? Eble povus trafi ilin ia malsano aŭ danĝero  "

Tro malkara, amiko. Ĉu la Naturo senĉese rebonigadu, kion la homoj fuŝis al si? Vi mem do ne plu kredas, ke ili helpos al si? Vidu, vidu; fine denove vi volus fidi, ke io aŭ iu vin savos! Ion mi diros al vi: ĉu vi scias, kiu ankoraŭ nun, kiam la kvinono de Eŭropo estas jam subakvigita, liveras al la Salamandroj eksplodaĵojn kaj torpedojn kaj borilojn? Ĉu vi scias, kiu febre, tage nokte laboras en laboratorioj, por inventi ankoraŭ pli rendimentajn maŝinojn kaj substancojn por detruo de la mondo? Ĉu vi scias, kiu pruntas monon al la Salamandroj, ĉu vi scias, kiu financas ĉi tiun Finon de la Mondo, ĉi tiun novan Diluvon?

"Mi scias. Ĉiuj fabrikoj. Ĉiuj bankoj. Ĉiuj ŝtatoj."

Do vidu. Se nur la Salamandroj estus kontraŭ la homoj, eble estus io farebla; sed homoj kontraŭ homoj, mia kara, tio ne estas haltigebla.

"     Atendu, la homoj kontraŭ la homoj! Mi havas ian ideon. Eble fine povus esti la Salamandroj kontraŭ la Salamandroj."

La Salamandroj kontraŭ la Salamandroj? Kiel vi opinias tion?

"Ekzemple ... se estas tiom da Salamandroj, ili povus inter si batiĝi pri ia peceto da bordo aŭ ia golfo aŭ io simila; poste jam ili batalos inter si pri la pli kaj pli grandaj bordoj; fine ili devus batali pri la mondbordoj, ĉu? Salamandroj kontraŭ Salamandroj! Kion vi opinias, ĉu ĉi tio ne estus historia logiko?"

    Ne, ne, ne eblas. La Salamandroj ne povas batali kontraŭ la Salamandroj. Tio estus kontraŭ la naturo. La Salamandroj estas ja unu gento.

"Ankaŭ la homoj estas unu gento, mia kara. Kaj vi vidas, tio ne ĝenas ilin; unu gento, kaj jen pri kio entute ili batalas! Jam ne pri loko, kie ili vivus, sed pri potenco, prestiĝo, influo, gloro, merkatoj kaj ĉu scias mi pri kio ankoraŭ! Kial ankaŭ la Salamandroj ne povus batali inter si, ni diru pri prestiĝo?

Kial ili farus tion? Mi petas vin, kion ili havus el tio?

"Nenion, eble nur tion, ke unuj havus dumtempe pli da bordoj kaj pli da potenco ol la aliaj. Kaj post iom da tempo denove male."

Kaj kial unuj devus havi pli ol la aliaj? Ja, ili ĉiuj estas egalaj, ĉiu estas Salamandroj; ĉiuj havas la saman skeleton, ĉiuj estas same malbelaj kaj same mezkvalitaj   Kial ili reciproke murdu sin? Mi petas vin, en kies nomo ili interbatalus?

"Nur lasu ilin, io jam troviĝos. Rigardu, unuj loĝas sur la okcidenta bordo kaj aliaj sur la orienta; ili kontraŭbatalos eble en nomo de Okcidento kontraŭ Oriento. Jen vi havas eŭropajn Salamandrojn kaj tie malsupre la afrikajn; diablo devus enesti, se fine unuj ne volus esti pli ol la aliaj! Nu, kaj ili ekmarŝos pruvi tion al ili en nomo de civilizacio, ekspansio aŭ mi ne scias kion; ĉiam troviĝos iaj ideaj aŭ politikaj kaŭzoj, pro kiuj lA Salamandroj de unu bordo devos subtranĉi la Salamandrojn sur alia bordo. La Salamandroj estas civilizitaj same kiel ni, kara; ili ne havos mankon pri grandpotencaj, ekonomiaj, juraj, kulturaj aŭ aliaj argumentoj."

Kaj ili havas armilojn. Ne forgesu, ke ili estas fabele armitaj.

"Jes, ili havas superabundon da armiloj. Nu, vidu. Ne mirigus min, se ili ellernus de homoj, kiel oni faras la historion!"

Atendu, atendu momenton! (La aŭtoro eksaltis kaj komencis trakuradi sian laborĉambron.) Vere, diablo devus enesti, se ili ne scius tion! Jam mi vidas tion. Sufiĉas rigardi la mondmapon   diable, kie estas ia mondmapo!

"Mi vidas ĝin."

Do bone. Jen vi havas Atlantikon kun Mediteraneo kaj Norda Maro. Jen Eŭropo, jen Ameriko. Jen estas lulilo de la kulturo kaj de la moderna civilizacio. Ie ĉi tie estas la subakvigita la malnova Atlantido   

"Kaj ĝuste la Salamandroj sinkigas tie novan Atlantidon."

Ĝuste. Kaj jen vi havas   Pacifikon kaj Hindan Oceanon. Malnova, mistera Oriento, ho homo. Lulilo de la homaro, kiel oni diradas. Ie tie oriente de Afriko estas dronigita la mita Lemurio. Jen Sumatro, kaj iom okcidente de ĝi   

"    insuleto Tana Masa. Lulilo de la Salamandroj."

"Jes. Tie regas King Salamander, spirita kapo de la Salamandroj. Ĉi tie ankoraŭ vivas tapa boys de kapitano van Toĥ, la originaj pacifikaj, duonsovaĝaj Salamandroj. Simple ilia Oriento, ĉu? La tuta teritorio nomiĝas nun Lemurio, dum la alia sfero, civilizita, eŭropigita kaj amerikanigita, moderne kaj teknike progresinta, estas Atlantido. Tie do estas la diktatoro Chief Salamander, granda konkeranto, teknikisto kaj soldato, Ĝingis Ĥano de la Salamandroj, kaj detruanto de kontinentoj. Grandioza personeco, homo.

("... Aŭskultu, ĉu vere li estas Salamandro?")

(... Ne. Chief Salamander estas homo. Fakte li nomiĝas AndreaS Schultze kaj estis dum la mondmilito ie ĉefserĝento.)

("Tial!")

(Nu, jes. Tia ĝi estas.) Jen Atlantido kaj Lemurio. Ĉi tiu divido havas siajn geografiajn kaŭzojn, administrajn, kulturajn...

"... kaj naciajn. Ne forgesu la naciajn kaŭzojn. Lemuriaj Salamandroj parolas piĝinon, dum la atlantikaj parolas Basic English.

Nu bone. Dumtempe la atlantikaj Salamandroj penetras tra la eksa Sueza Kanalo en Hindan oceanon  

"Nature. Klasika vojo orienten."

Ĝuste. Kontraŭe lemuriaj Salamandroj penetras trans Bonesperan Kabon al la okcidenta bordo de la iama Afriko. Nome ili asertas, ke al Lemurio apartenas la tuta Afriko.

"Nature."

Slogano estas Lemurio al Lemuroj, For kun fremduloj kaj simile. Inter la atlantikaj Salamandroj kaj lemuriaj Salamandroj profundiĝas abismo de malkonfido kaj depratempa malamikeco. Malamikeco je la vivo kaj morto.

"Tio signifas, el ili fariĝas Nacioj."

Jes. La atlantikaj Salamandroj malestimas la lemuriajn Salamandrojn kaj nomas ilin malpuraj sovaĝuloj; la lemuriaj tial fanatike malamas la atlantikajn Salamandrojn kaj vidas en ili imperiistojn, okcidentajn diablojn kaj atencantojn de la malnova, pura origina salamandreco. Chief Salamander pretendas koncesiojn sur la lemuriaj bordoj, onidire en intereso de eksporto kaj civilizacio. Majesta maljunulo King Salamander, eĉ se malvolonte, devas cedi; nome li estas malpli armita. En la Tigrisa Golfo ne malproksime de la iama Bagdado ĝi krakos: indiĝenaj lemuriaj Salamandroj ekatakas la atlantikan koncesion kaj mortigas du atlantikajn oficirojn, onidire pro ia nacia ofendo. Sekve de tio  

"   okazas milito. Nature."

Jes, okazas la tutmonda milito de la Salamandroj kontraŭ la Salamandroj.

"En nomo de la Kulturo kaj Rajto."

Kaj en la nomo de la Vera Salamandreco. En la nomo de la nacia Gloro kaj Grandeco. Devizo estas: Aŭ ni aŭ ili! La lemuriaj Salamandroj armitaj per malajaj krisoj kaj ponardoj de la joganaj Salamandroj, tranĉbuĉas senkompate la entrudulojn el Atlantiko; tial la pli progresintaj, eŭrope civilizitaj atlantikaj Salamandroj enlasas en la lemuriajn marojn kemiajn venenojn kaj kulturojn de pereigaj bakterioj kun tia milita sukceso, ke per tio ili infektas ĉiujn mond oceanojn. La maro estas infektita per arte kultivita brankpesto. Kaj jen la fino, mia kara. La Salamandroj formortas.

"Ĉiuj?"

Ĉiuj ĝis la lasta. Ĝi estos formortinta gento. Post ili sole konserviĝos la malnova eoningena spuro de Andrias Scheuchzeri.



"Kaj kion la homoj?"

La homoj? Ha, vere, la homoj. Nu, tiuj malrapide revenados desur montoj sur bordojn de tio, kio restas el la kontinentoj; sed la oceano ankoraŭ longe fetoros pro putrado de la Salamandroj. La kontinentoj denove grandiĝos pro aluviado de riveroj; la maro paŝon post paŝo cedos kaj ĉio estos preskaŭ kiel antaŭe. Estiĝos nova legendo pri diluvo de la mondo, kiun Dio sendis pro la pekaj homoj. Ankaŭ estos rakontaĵoj pri subakvigitaj mitaj landoj, kiuj onidire estis lulilo de la homa kulturo; eble ankaŭ oni fabelos pri ia Anglio aŭ Francio aŭ Germanio  

"Kaj poste?"

     Pluan mi ne scias.


Klarigoj
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.