Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo10/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12

Vi frenezuloj, ĉesu fine manĝigi la Salamandrojn!

Ĉesu ilin okupi, rezignu je iliaj servoj, lasu ilin, ili translokiĝu ien ajn, kie ili mem sin nutros, kiel la alia akvo bestaro! La naturo mem faros ordon en ilia supernombro: nur se la homoj, la homa civilizacio kaj la homa historio ne plu laboros por la Salamandroj



Kaj ĉesu liveri armilojn al la Salamandroj, ĉesigu por ili liveradon de metaloj kaj eksplodaĵoj, ne plu sendadu al ili maŝinojn kaj homajn produktojn! Vi ne liveros dentojn al tigroj kaj venenon al serpentoj; vi nek hejtos sub fajro vulkana, nek breĉos digojn kontraŭ inundoj. Estu ordonita malpermeso de liveroj por ĉiuj maroj, la Salamandroj estu starigitaj ekster leĝon, ili estu anatemitaj kaj ili estu ekskluditaj el nia mondo,

kreu Ligon de Nacioj kontraŭ la Salamandroj!

La tuta homaro estu preta defendi sian ekzistadon per armilo en la mano; laŭ impulso de Ligo de Nacioj, de la sveda reĝo aŭ de la roma papo kunvenu tutmonda konferenco de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, por fondi Mond Union aŭ almenaŭ ligon de ĉiuj kristanaj nacioj kontraŭ la Salamandroj! Hodiaŭ estas la fatala momento, kiam sub terura premo de la salalamndra danĝero kaj de la homa respondeco povas sukcesi, kion la tutmonda milito kun ĉiuj siaj senmezuraj viktimoj ne atingis: konstituon de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de l´ Mondo. Dio donu tion! Se ĉi tio sukcesus, tiam la Salamandroj ne venis vane kaj ili estus instrumento de Dio.


*
Ĉi tiu patosa pamfleto elvokis viglan eĥon en la plej larĝa publiko. Nejunaj sinjorinoj konsentis precipe en tio, ke estiĝis kromordinara dekadenco de moroj. Male ekonomiaj rubrikoj en ĵurnaloj rajte rimarkigadis, ke ne eblas limigi liverojn al la Salamandroj, ĉar tio kaŭzus grandan malkreskon de la produktado kaj pezan krizon en multaj branĉoj de la homa industrio. Ankaŭ agrokulturo nuntempe senkondiĉe kalkulas kun grandega debito de maizo, terpomoj kaj aliaj kampfruktoj por la salamandra nutraĵo; se estus reduktita nombro de Salamandroj, estiĝus grava prezfalo sur merkato de vivbezonaĵoj, per kiu la terkulturistoj troviĝus ĉe rando de pereo. Laboristaj sindikatoj suspektis sinjoron X pri reakciismo kaj deklaris, ke ili ne allasos bremsadon de ia ajn varo por la Salamandroj; apenaŭ la laboranta popolo akiris plenokupon kaj taskopremiojn, volas sinjoro X faligi panon el ĝia mano; la laboristaro sentas kun la Salamandroj kaj rifuzas ĉiujn provojn malaltigi ilian vivnivelon kaj eldoni ilin mizerigitajn kaj sendefendajn en la manojn de kapitalismo. Kio koncernas la Ligon de Nacioj kontraŭ la Salamandroj, oponis ĉiuj seriozaj politikaj instancoj, ĝi estus ja superflua; ni havas unuflanke Ligon de Nacioj, aliflanke la Londonan Konvencion, per kiu la apudmaraj ŝtatoj devoligis sin, neniam armigi siajn Salamandrojn per peza armilaro. Entute ne estas facile postuli tian senarmigon de ŝtato, kiu ne havas certecon, ĉu alia marpotenco ne armigas sekrete siajn Salamandrojn kaj per tio altigas sian militan potencon por malutilo de siaj najbaroj. Same neniu ŝtato aŭ kontinento povas devigi siajn Salamandrojn, ke ili translokiĝu alilanden, simple tial, ĉar per tio altiĝus en nedezirinda maniero unuflanke industria kaj agrokultura debitoj, aliflanke armita forto de la aliaj ŝtatoj aŭ kontinentoj. Kaj da tiaj obĵetoj, kiujn ĉiu prudenta homo devis rekoni, estis cititaj multaj.

Tamen la pamfleto X avertas ne restis sen profunda efiko. Preskaŭ en ĉiuj landoj vastiĝis popola Kontraŭsalamandra movado kaj estis fondataj Societoj por Pereigado de Salamandroj, kluboj de Antisalamandranoj, Komitatoj por Protekto de la Homaro kaj multaj tiuspecaj organizoj. Salamandraj delegitoj en Ĝenevo estis insultataj, kiam ili estis irantaj al la mil ducent dektria kunsido de Komisiono por Studado de la Salamandra Demando. La lignotabulaj bariloj sur la marbordo estis pripentritaj per minacaj surskriboj, kiel Morto al la Salamandroj, For la Salamandrojn kaj simile. Multaj Salamandroj estis ŝtonumitaj; neniu Salamandro kuraĝis dumtage eligi la kapon el la akvo. Malgraŭ tio de ilia flanko okazis neniaj protestoj aŭ agoj de revenĝo. Ili estis simple nevideblaj, almenaŭ dumtage; kaj homoj rigardantaj trans la salamandrajn barilojn vidis nur senfinan kaj indiferente muĝantan maron. "Vidu, la bestaĉoj," diradis la homoj malame, "tute ne montriĝas!"

Kaj en ĉi tiun angoran silenton ekbruegis tiel nomata

Tertremo en Luiziano.
7.

TERTREMO EN LUIZIANO


Tiutage   tio estis la dek unuan de novembro je la unua frumatene   estis sentebla en Nov Orleano impeta terskuo; kelkaj domaĉoj en la negraj kvartaloj ŝutiĝis; homoj panike kuris en la stratojn, sed la skuoj ne plu ripetiĝis; nur feroce ekblovegis muĝanta, kurta ciklono, kiu frakasis fenestrojn kaj forbalais tegmentojn en la negraj stratetoj; kelkdek homoj estis mortigitaj; poste falis potenca ŝlimpluvego.

Dum la orleanaj fajrobrigadistoj ekveturis helpi en la plej peze trafitaj stratoj, klakis telegrafoj el Morgan City, Plaquemine, Baton Rouge kaj Lafayette: S.O.S.! Sendu savkolonojn! Ni estas duone forbalaitaj pro tertremo kaj ciklono; digoj de Misisipo minacas breĉiĝi; tuj ekspedu sapeistojn, ambulancojn kaj ĉiujn laborkapablajn virojn!   El Fort Livingstone venis nur lakona demando: Allo, ĉu vi havas tian pridonacon?   Tuj poste venis depeŝo el Lafayette: Atenton! Atenton! Plej terure estas trafita New Iberia. Ŝajnas, ke estas interrompita komuniko inter Iberia kaj Morgan City. Sendu tien helpon!   Tuj sekve telefonas Morgan City: Ni ne havas komunikon el New Iberia. Versimile estas interrompitaj ŝoseo kaj fervojlinio. Sendu ŝipojn kaj aviadilojn al Vermillion Bay! Ni bezonas jam nenion. Ni havas proksimume tridek mortigitojn kaj cent vunditojn.   Tuje venas telegramo el Baton Rouge: Ni havas informon, ke plej terure New Iberia. Ĉefe zorgu New Iberia´n. Ĉi tien nur laboristojn, sed rapide, aŭ breĉiĝos digoj. Ni faras, kio poveblas.   Tuj: Allo, allo, Shreveport, Natchitoches, Alexandria sendas helptrajnojn al New Iberia. Allo, allo, Memphis, Winona, Jackson sendas trajnojn trans Orleanon. Ĉiuj aŭtoj veturigas homojn direkto digoj Baton Rouge.   Allo, ĉi tie Pascagoula. Ni havas plurajn mortigitojn. Ĉu vi bezonas helpon?

Intertempe jam ekveturis fajrobrigadistaj veturiloj, ambulancoj kaj helptrajnoj en direkto al Morgan City   Patterson   Franklin. Post la kvara matene venis la unua pli preciza informo: Trako inter Franklin kaj New Iberia, sep kilometrojn okcidente de Franklin, interrompita per akvo; ŝajnas, ke tie estiĝis pro la tertremo profunda fendo, ligita kun Vermillion Bay kaj inundita de maro. Kiom estis konstateble, penetras la fendo de Vermillion Bay en direkto orientnordorienta, apud Franklin ĝi kurbiĝas norden, enfluas Grandan Lagon, poste ĝi etendiĝas norden ĝis linio Planquemine   Lafayette, kie ĝi finiĝas en malnova lageto; la dua branĉo de la fendo ligas Grandan Lagon okcidente kun Lago Napoleonville. Suma longo de la kaviĝo estas proksimume okdek kilometrojn, larĝo du ĝis dek unu kilometrojn. Ĉi tie estis, probable, centro de la tertremo. Oni povas paroli pri miriga hazardo, ke la fendo evitis ĉiujn iom grandajn lokojn. Malgraŭ tio vivperdoj estas versimile grandaj. En Franklin pluvfalis 60 centimetroj da ŝlimo, en Patterson 45 centimetroj. Homoj el Atchafalaya Bay rakontas, ke dum la terskuo regresis la maro je tri kilometroj, post kio ĝi ĵetiĝis al la bordo per ondo tridek metrojn alta. Oni timas, ke sur la bordo pereis multe da homoj. Kun New Iberia ankoraŭ nenia interkomuniko.

Intertempe alveturis al New Iberia de okcidente trajno de la ekspedicio el Natchitoches; la unuaj informoj, senditaj malrektvoje trans Lafayette kaj Baton Rouge, estis teruraj. Jam kelkajn kilometrojn antaŭ New Iberia la trajno ne povis plu, ĉar la trako estis obstrukcita de ŝlimo. Fuĝintoj rakontas, ke proksimume du kilometrojn oriente de la urbo apertiĝis ŝlimvulkano, kiu subite elsputis amasegojn da maldensa, malvarma ŝlimo; New Iberia onidire malaperis sub ŝlimtorento. Plua antaŭeniro en la mallumo kaj en la daŭra pluvo ekstreme malfacila. Kun New Iberia ankoraŭ nenia interkomuniko.

Samtempe venis informoj el Baton Rouge:

Sur digoj de Misisipo laboras kelkmil viroj stop se almenaŭ ĉesus pluvi stop ni bezonas pioĉojn ŝovelilojn veturilojn homojn stop ni sendas helpon al Plaquemine ili estas en embarasa situacio tiuj fuŝuloj.

Depeŝo el Fort Jackson:

je la dua matene marondo forlavis de ni tridek domojn ni ne scias kio ĝi estis proksimume sepdek homojn ĝi kune forlavis nur nun mi riparis aparaton ankaŭ poŝtoficejon ĝi forportis allo rapide telegrafu kio fakte ĝi estis telegrafisto fred dalton allo dirigu al minnia lacoste ke nenio okazis al mi nur ĝi rompis mian manon kaj la vestojn forportis sed ĉefe nur ke estas denove la aparato okey fred

El Post Eads venis la plej konciza informo:



ni havas mortigitojn burywood tuta estas forbalaita en la maron

Intertempe   estis proksimume la oka matene   revenis la unuaj aviadiloj senditaj super la katastrofan teritorion. La tuta bordregiono ekde Port Arthur (Teksaso) ĝis Mobile (Alabamo) onidire nokte estis inundita de flusondo; ĉie oni vidas detruitajn aŭ damaĝitajn domojn. Sudorienta Luizano (ekde la ŝoseo Lake Charles   Alexandria   Natchez) kaj la suda Misisipo) ĝis la linio Jackson   Hattiesburg   Pascagoula) kuŝas sub ŝlimo. En Vermillion Bay penetras en la landon nova margolfo larĝa ĉirkaŭ tri ĝis dek kilometrojn, etendiĝanta sinue en la kontinenton kiel longa fjordo preskaŭ ĝis Plaquemine. New Iberia ŝajnas esti peze damaĝita, sed oni vidas multajn homojn, forŝovelantajn ŝlimon inundantan domojn kaj vojojn. Alteriĝi ne eblis. La plej pezaj vivoperdoj estos versimile sur la marbordo. Apud Point au Fer dronas vaporŝipo ŝajne meksika. Apud Chandeleur Islands estas la maro kovrita de ruinoj. Pluvo ĉesas en la tuta teritorio. Videblo bona.

La unuaj ekstraj eldonoj de la nov orleanaj ĵurnaloj aperis jam post la kvara matene; kun la progresanta tago pliiĝis novaj eldonoj kaj detaloj; ĉirkaŭ la oka matene ĵurnaloj alportis fotojn de la kataklisma teritorio kaj mapojn de la nova margolfo. Je la oka tridek ili publikigis intervjuon kun eminenta sismologo de la memfisa universitato d ro Wilbur R. Brownell pri la kaŭzoj de la terskuoj en Luiziano. Provizore ni ne povas fari finajn konkludojn, deklaris la renoma sciencisto, sed ŝajnas, ke ĉi tiuj skuoj havas nenion komunan kun la vulkana aktiveco, ĝis nun intensa en la mezmeksikia vulkana zono, situanta rekte kontraŭ la trafita teritorio. La hodiaŭa tertremo ŝajnas esti plivere de tektonika deveno, tio estas, ĝi estas kaŭzita pro premo de montaraj masivoj: unuflanke de Rokmontaro kaj Sieramadro, aliflanke de Apalaĉa Montaro, al la vastega sinkaĵo de la Meksikia Golfo, kies daŭrigo estas la larĝa ebenaĵo ĉe la malsupra fluo de Misisipo. Fendo, etendiĝanta nun el Vermillion Bay, estas nur nova kaj relative eta rompo, sensignifa epizodo en la geologia sinkado, per kiu estiĝis la Meksikia Golfo kaj la Kariba Maro ankaŭ kun florkrono de Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, ĉi tiu resto de iama kompakta montarzono. Estas eksterdube, ke la mezamerika sinkprocedo plu progresos per novaj skuoj, rompoj kaj fendoj; ni ne povas ekskludi, ke la fendo apud Vermillion estas nura uverturo al la reviviĝinta tektonika procedo, kies centro estas ĝuste en la Meksikia Golfo; tiukaze ni povas esti atestantoj de gigantaj geologiaj katastrofoj, pro kiuj povus iĝi preskaŭ kvinono de Usono marfundo. Sed se tio okazus, ni povus kun probablo atendi, ke komenciĝos sin levi marfundo en ĉirkaŭo de Antiloj aŭ ankoraŭ pli oriente, en lokoj, kie la malnova mito konjektas la subakviĝintan Atlantidon.

Kontraŭe, daŭrigis la renoma sciencisto, iom trankvilige, ne necesas havi seriozajn zorgojn, ke en la trafita regiono manifestiĝus la vulkana aktiveco; la konjektataj krateroj sputantaj ŝlimon estas nenio alia ol erupcio de la marĉgasoj, kiu okazis en la fendo apud Vermillion. Ne estus mirige, se en la aluvio de Misisipo aperus grandegaj subteraj gasbobeloj, kiuj ĉe kontakto kun aero povas eksplodi kaj kune levi centmilojn da akvo  kaj ŝlimtunoj. Kompreneble por la definitiva klarigo, ripetis d ro W.R. Brownell, necesos pluaj spertoj.

Dum la ŝancoj de Brownell je la geologiaj katastrofoj kuris tra la rotaciaj maŝinoj, ricevis la guberniestro de la ŝtato Luiziano el Fort Jackson telegramon kun la jena teksto:

ni bedaŭras perdojn je la homvivoj stop ni intencis eviti viajn urbojn sed ni ne kalkulis kun ekfrapo kaj retrofrapo de la marakvo ĉe la eksplodo stop ni konstatis tricent kvardek ses homajn viktimojn sur la tuta marbordo stop ni esprimas kondolencon stop chief salamander stop allo allo jen fred dalton poŝta stacio fort jackson ĵus foriris de ĉi tie tri salamandroj ili venis antaŭ dek minutoj prezentis telegramon alcelis min per pistoloj sed jam estas for la malbelaj bestaĉoj pagis kaj kuris en la akvon nur hundo de apotekisto persekutis ilin ili ne iradu tra la urbo alie nenio nova salutu minnia lacoste´n ke mi kisas ŝin telegrafisto fred dalton

La guberniestro de la ŝtato Luiziano longe kapskuis super la telegramo. Iu ŝercemulo, tiu Fred Dalton, li diris fine. Prefere ne publikigi tion en ĵurnaloj.


8.

CHIEF SALAMANDER PREZENTAS POSTULOJN


Tri tagojn post la tertremo en Luiziano estis anoncita nova geologia katastrofo, ĉifoje en Ĉinio. Dum potenca, detonacia terskuo krevis en la provinco Giangsu la marbordo norde de Nankino, proksimume en mezo inter enfluo de Jangzio kaj malnova riverujo Hwang ho; en ĉi tiun fendon penetris la maro kaj kuniĝis kun grandaj lagoj Pan jün kaj Hung tsu inter la urboj Hwaingan kaj Fugjang. Ŝajnas, ke sekve de la tertremo forlasas Jangzio sub Nankino sian fluujon kaj fluegas direkte al la lago Tai kaj plu al Hangĝoŭo. Perdojn je la homvivoj eblas dume eĉ ne proksimume taksi. Centmiloj da homoj fuĝas en la nordajn kaj sudajn provincojn. Japanaj militŝipoj ricevis ordonon eknavigi al la trafita bordregiono.

Kvankam la terskuoj en Giangsu laŭ la amplekso multe pli superis la katastrofon en Luiziano, oni dediĉis al ili entute malmulte da atento, ĉar la mondo jam kutimiĝis je ili en Ĉinio kaj ne gravas, kiel ŝajnas, je unu miliono da vivoj; krome science estis klare, ke temas pri nura tektonika tertremo koneksanta kun enprofunda marsulko apud la insularo Riukiu kaj Filipinoj. Tri tagojn poste notis eŭropaj sismografoj novajn terskuojn, kies centro troviĝis ie apud la Verdakaba Insularo. Pli detalaj informoj sciigis, ke peza tertremo trafis bordregionon de Senegambio sude de San Luis. Inter lokoj Lampul kaj Mboro estiĝis profunda kaviĝo, inundita de maro kaj etendiĝanta al Merinaghen ĝis Dimar. Laŭ personaj atestoj erupciis dum terurega bruego el la tero fajro  kaj vaporkolonoj, disĵetantaj en vastan sferon sablon kaj ŝtonojn; tuj poste estis aŭdebla muĝado de la maro ĵetiĝanta en la apertitan sinkaĵon. Perdoj je la homvivoj ne estas konsiderindaj.

Ĉi tiu tria terskuo kaŭzis ion, kio similis jam al paniko. Ĉu eble reviviĝas la vulkana aktiveco de nia tero? demandis la ĵurnaloj. La TERKRUSTO KOMENCIĜAS KREVI, raportis vesperĵurnaloj. Fakuloj esprimis konjekton, ke la "fendego senegambia" estiĝis eble nur pro erupcio de vulkana gango, koneksanta kun la vulkano Pico sur la insulo Fogo en la Verdakaba Insularo; ĉi tiu vulkano erupciis ankoraŭ en la jaro 1847 kaj ekde tiu tempo estis opiniata malaktiva. La okcidentafrika tertremo havas do nenion komunan kun la sismografaj fenomenoj en Luiziano kaj Giangsu, kiuj estis videble de la tektonika deveno. Sed al la homoj, kiel ŝajnas, estis entute egale, ĉu la tero krevas pro kaŭzoj tektonikaj aŭ vulkanaj. Fakto estas, ke tiutage ĉiuj preĝejoj estis plenplenaj de la preĝantaj homamasoj. En kelkaj regionoj devis esti la preĝejoj malfermitaj ankaŭ nokte.

Ĉirkaŭ la unua matene (la dudekan de novembro) radioamatoroj en pli granda parto de Eŭropo konstatis en siaj radioaparatoj fortajn perturbojn, kvazaŭ estus disaŭdiganta ia nova, neordinare potenca radiostacio. Ili trovis ĝin sur ondolongo ducent tri; aŭdeblis io kvazaŭ muĝado de maŝinoj aŭ de marondoj; meze de tiu kontinua, senfina muĝado subite aŭdiĝis terura, kvaka voĉo (ĉiuj ĝin priskribis simile: kavsona, kvaka, kvazaŭ artefarita voĉo kaj krome ankoraŭ ege fortigita per megafono); kaj ĉi tiu ranvoĉo ekscitite vokis: "Allo, allo, allo! Chief Salamander speaking. Allo, Chief Salamander speaking. Stop all broadcasting, you men! Stop your broadcasting! Allo, Chief Salamander speaking!" Poste alia, strange kavsona voĉo demandis: "Ready?" Tuj poste aŭdeblis kraketado, kvazaŭ oni komutus kondukon; kaj denove alia nenature sufoka voĉo vokis: "Attention! Attention! Atention!" "Allo!" "Now!"

Kaj nun aŭdiĝis raŭka, laca, sed tamen komandema voĉo en la noktan silenton: "Allo, vi homoj! Jen Luiziano! Jen Giangsu. Jen Senegambio. Ni bedaŭras la homajn vivojn. Ni ne volas kaŭzi al vi ne necesajn perdojn. Nur ni volas, ke vi evakuu la marbordojn en lokoj, kiujn ni indikos anticipe al vi. Se vi faros tion, vi evitos bedaŭrindajn akcidentojn. Venonte ni anoncos al vi minimume du semajnojn anticipe, sur kiu loko ni larĝigos nian maron. Ĝis nun ni faris teknikajn provojn. Viaj eksplodaĵoj pruviĝis. Ni dankas vin.

Allo, vi homoj! Restu trankvilaj. Ni ne havas kontraŭ vi malamikajn intencojn. Ni bezonas nur pli da avo, pli da bordoj, pli da malprofundaĵoj por nia vivo. Ni estas tro multaj. Jam ne estas por ni sufiĉe da loko sur viaj bordoj. Tial ni devas likvidi viajn kontinentojn. El ili ni faros nurajn golfojn kaj insulojn. Per tio eblas la longon de la mondbordoj kvinobligi. Ni konstruos novajn malprofundaĵojn. Ni ne povas vivi en profunda maro. Ni bezonas viajn kontinentojn kiel materialon por ŝutplenigi la profundaĵojn. Nenion ni havas kontraŭ vi, sed ni estas tro multaj. Intertempe vi povas transloĝiĝi enlanden. Vi povas rifuĝi en la montarojn. La montarojn ni likvidos kiel la lastajn.

Vi volis nin. Vi disvastigis nin tra la tuta mondo. Nun vi havas nin. Ni volas bone vivi kun vi. Vi liverados al ni ŝtalon por niaj boriloj kaj pioĉojn. Vi liverados al ni eksplodaĵojn. Vi liverados al ni torpedojn. Vi laboros por ni. Sen vi ni ne povus forigi la malnovajn kontinentojn. Allo, vi homoj. Chief Salamander proponas al vi kunlaboron en la nomo de ĉiuj Salamandroj de la mondo. Vi kunlaboros kun ni je malkonstruo de via mondo. Ni dankas vin."

La laca, raŭka voĉo eksilentis, kaj aŭdeblis nur daŭrema muĝado kvazaŭ de maŝinoj aŭ de la maro. "Allo, allo, vi homoj," denove aŭdiĝis la kvakanta voĉo, "nun ni disaŭdigos por vi amuzan muzikon el viaj gramofondiskoj. La unua programero estas Marŝo de Tritonoj el la revua filmo Pozidono:"


Ĵurnaloj nomis ĉi tiun noktan disaŭdigon "vulgara kaj plumpa ŝerco" de ia pirata sendostacio; malgraŭ tio milionoj da homoj atendis venintan nokton ĉe siaj radioaparatoj, ĉu denove parolos tiu terura, asidua, kvaka voĉo. Ĝi aŭdiĝis akurate je la unua dum akompano de larĝa kaj plaŭda muĝado. "Good evening, you people," ĝi kvakis gaje. "Unue ni ludos al vi per gramofondiskoj Salamandro Dancon el via opereto Galatea." Kiam finsonis la brusona kaj malĉasta muziko, aŭdiĝis denove la terurega kaj iel ĝoja kvakado. "Allo, vi homoj! Ĵus estis dronigita per torpedo la brita kanonŝipo Erebus, kiu volis detrui sur Atlantiko nian sendostacion. La ŝipanaro dronis. Allo, ni vokas la britan registaron al laŭtparolilo. La ŝipo Amenhotep, haveno Port Said, rifuzis eldoni al ni en nia haveno Makallahu la menditajn eksplodigajn substancojn. Versimile ĝi ricevis ordonojn ĉesigi pluan transporton de eksplodaĵoj. La ŝipo memkomprene estis dronigita. Ni konsilas al la brita registaro, ke ĝi nuligu perradie la ordonon antaŭ la morgaŭa tagmezo, alie estos dronigitaj ŝipoj Winnipeg, Manitoba, Ontario kaj Quebec, navigantaj kun greno el Kanado al Liverpolo. Allo, ni vokas al laŭtparolilo la francan registaron. Revoku krozŝipojn navigantajn al Senegambio. Ni bezonas ankoraŭ larĝigi tie la nove kreitan golfon. Chief Salamander ordonis, ke mi transdonu al ambaŭ registaroj lian firman volon ligi kun ili la plej amikan rilaton. Fino de raportoj. Nun ni disaŭdigos per gramofondisko vian kanton Salamandria, erotika valso."

Sekvintan posttagmezon sudokcidente de Mizen Head estis dronigitaj la ŝipoj Winnipeg, Manitoba, Ontario kaj Quebec. La mondon trakuris ondo de konsterno. Vespere disaŭdigis B.B.C., ke la registaro de Lia Majesto eldonis malpermeson liveri al la Salamandroj ian ajn nutraĵojn, kemiaĵojn, ilaron, armilojn kaj metalojn. Nokte je la unua kvakis ekscitita voĉo en disaŭdigo: "Allo, allo, allo, Chief Salamander speaking! Allo, Chief Salamander is going to speak!" Kaj tiam aŭdiĝis la laca, raŭka kaj kolera voĉo: "Allo, vi homoj! Allo, vi homoj! Allo, vi homoj! Ĉu vi opinias, ke ni lasos nin malsatigi? Lasu viajn stultaĵojn! Kion ajn vi faros, turniĝos kontraŭ vi! En nomo de ĉiuj Salamandroj de la mondo mi vokas Grandan Brition. Ekde ĉi tiu horo ni deklaras nelimigitan blokadon de la britaj insuloj, escepte de Libera Ŝtato Irlanda. Mi fermas la Manikan Markolon. Mi fermas la Suezan Kanalon. Mi fermas la Ĝibraltaran Markolon por ĉiuj ŝipoj. Ĉiuj britaj havenoj estas fermitaj. Ĉiuj britaj ŝipoj en kiu ajn maro estos torpeditaj. Allo, mi vokas Germanion. Mi dekobligas la mendon de eksplodaĵoj. Liveru tuj loko ĉefdepono Skagerrak. Allo, mi vokas Francion. Urĝe liveru la menditajn torpedojn en la submarajn fortresojn C 3, BFF kaj Ouest 5. Allo, vi homoj! Mi avertas vin. Se vi limigos al ni nutraĵ liverojn, mi prenos ilin mem el viaj ŝipoj. Ankoraŭ foje mi avertas vin." La laca voĉo sinkis je stertora apenaŭ komprenebla raŭkado. "Allo, mi vokas Italion. Preparu evakuon de teritorio Venecio   Padovo   Udine. Lastfoje mi avertis vin, homoj. Jam sufiĉe da viaj stultaĵoj." Estiĝis longa paŭzo, dum kiu ĝi muĝis kiel nigra kaj malvarma maro. Kaj denove komencis la gaja kaj kvaka voĉo: "Nun ni ludos al vi el viaj gramofondiskoj la lastan furorkanton Triton troton."


9.

KONFERENCO EN VADUCO


Ĝi estis stranga milito, se entute oni povas ĝin nomi milito; ĉar estis nek Salamandra Ŝtato, nek agnoskita salamandra registaro, al kiu oni povus deklari la malamikecon. La unua ŝtato, kiu troviĝis en la militstato kontraŭ la Salamandroj, estis Granda Britio. Jam en la unuaj horoj dronigis Salamandroj preskaŭ ĉiujn iliajn ŝipojn, ankrantajn en havenoj; tion oni povis neniel malhelpi. Nur ŝipoj sur la vasta maro estis dumtempe en relativa sekureco, ĉefe kiam ili krozis super pli grandaj profundoj; tiel saviĝis pli granda parto de la brita militfloto, kiu trarompis la salamandran blokadon apud Malto kaj koncentriĝis super la jona profundo; sed ankaŭ ĉi tiuj grupoj baldaŭ estis elserĉataj de malgrandaj salamandraj submaraj ŝipoj kaj dronigitaj unu post la alia. Dum ses semajnoj perdis Granda Britio kvar kvinonojn de sia ŝipa tonelaro.

John Bull povis denove en la historio montri sian faman obstinecon. La registaro de Lia Majesto ne traktis kun la Salamandroj kaj la malpermeson de liveroj ne nuligis. "Brita ĝentlemano," deklaris la angla ĉefministro por la tuta nacio, "bestojn protektas, sed ne traktas kun ili." Jam post kelkaj semajnoj montriĝis sur la britaj insuloj malespera manko de nutraĵoj. Nur infanoj ricevadis pantranĉon kaj kelkajn kulerojn da teo aŭ lakto; la brita nacio toleris tion kun senekzempla braveco, eĉ se ĝi sinkis tiom profunde, ke ĝi formanĝis ĉiujn siajn kurĉevalojn. Princo de Kimrujo propramane elplugis la unuan sulkon sur golfejo de Royal Golf Club, por ke tie estu kultivata karoto por londonaj orfejoj. Sur tenisejoj en Wimbledon estis plantitaj terpomoj, sur vetkurejo en Ascott estis semita tritiko. "Ni alportos ĉiajn, eĉ la plej grandajn oferojn," certigis en la parlamento gvidanto de la konservativa partio, "sed la britan honoron alte ni tenos."

Ĉar la blokado de la britaj insuloj sur la maro estis kompleta, restis al Anglio sole unu libera vojo por la proviantado kaj rilato kun kolonioj, nome tra la aero. "Ni Devas Havi Cent Mil Aviadilojn", anoncis ministro de aviado, kaj ĉio havanta la manojn kaj krurojn disponigis sin por ĉi tiu devizo; estis entreprenataj febraj preparoj, por ke oni povu fabriki ĉiutage mil aviadilojn; sed tiam intervenis registaroj de la ceteraj eŭropaj potencoj akre protestante kontraŭ ĉi tiu atenco de la aerflota ekvilibro; la brita registaro devis rezigni je sia aerflota programo kaj devoligi sin, ke ĝi ne konstruos pli ol dudek mil aviadilojn, kaj tion nur dum kvin jaroj. Restis nenio alia ol plu malsati aŭ pagi kapturnajn prezojn por la nutraĵoj, kiuj estis liverataj per aviadiloj el la aliaj ŝtatoj; funto da pano kostis dek ŝilingojn, paro da ratoj unu gineon, skatoleto da kaviaro dudek kvin pundojn sterlingajn. Mallonge, tio estis oraj tempoj por la kontinenta komerco, industrio kaj agrokulturo. Ĉar la militfloto estis tuj dekomence likvidita, la milit operacoj kontraŭ la Salamandroj estis farataj nur desur la firma tero aŭ el la aero. La ter armeo pafadis el kanonoj kaj mitraloj en la akvon, farinte, kiel ŝajnas, al la Salamandroj neniajn rimarkindajn perdojn; iom pli sukcesaj estis aviadilbomboj, ĵetataj en la maron. La Salamandroj respondis pafante el submaraj kanonoj kontraŭ la britaj havenoj, kiujn ili ŝanĝis je rub amasoj. El enfluejo de Tamizo ili bombardis ankaŭ Londonon; tiam la armea komando provis veneni la Salamandrojn per bakterioj, petrolo kaj kaŭstikaĵoj, verŝataj en Tamizon kaj kelkajn margolfojn. La Salamandroj reagis tiel, ke ili nebuligis cent dudek kilometrojn de la angla bordo per militgasoj. Ĝi estis nur provo, sed sufiĉis; la brita registaro estis devigita unuafoje en la historio peti la ceterajn grandpotencojn pri interveno, apelaciante malpermeson de la gasmilito.

Nokton poste aŭdiĝis perradie raŭka, kolera kaj peza voĉo de Chief Salamander: "Allo, vi homoj! Anglio ne faru stultaĵojn! Se vi venenos al ni la akvon, ni venenos al vi la aeron. Ni uzas nur viajn proprajn armilojn. Ni ne estas barbaroj. Ni ne volas militi kontraŭ homoj. Ni volas nenion, nur povi vivi. Ni proponas al vi la pacon. Vi liverados al ni viajn produktojn kaj vendos al ni viajn kontinentojn. Ni estas pretaj ilin bone al vi pagi. Ni proponas al vi pli ol pacon. Ni proponas al vi negocon. Ni proponas al vi oron por viaj landoj. Allo, mi vokas la registaron de Granda Britio. Anoncu al mi vian prezon por la suda parto de Lincolnshire apud la golfo Wash. Mi donas al vi tri tagojn por konsidero. Por tiu tempo mi ĉesigas la malamikecon, escepte la blokadon."

Tiumomente ĉesis sur la angla bordo bruegi la submara kanonado. Ankaŭ la kanonoj sur la tero eksilentis. Ĝi estis stranga, preskaŭ terura silento. La brita registaro deklaris en la parlamento, ke ĝi ne intencas intertrakti kun la Salamandroj. Loĝantoj apud la golfoj Wash kaj Lynn Deep estis avertitaj, ke versimile minacas granda atako de Salamandroj, ke estus bone evakui la bordregionon kaj transloĝiĝi ien enlanden; sed la preparitaj trajnoj, aŭtoj kaj busoj forveturigis nur infanojn kaj malmulte da virinoj. La viroj senescepte restis surloke; simple ili neniel povis kompreni, ke anglo povus perdi sian grundon. Minuton post paso de la tritaga armistico falis la unua pafo; ĝi estis pafo el la angla kanono, kiun elpafis Loyal North Lancashire Regiment, ludante ĉe tio la regimentan marŝon Ruĝa Rozo. Poste ektondregis kolosa detonacio. Enfluejo de la rivero Nen dronis ĝis Wisbeck kaj estis inundita de la maro el golfo Wash. Krome malaperis en la akvoj la fama ruino Wisbeck Abbey, Holland Castle, gastejo ĉe Georgo kaj Drako kaj aliaj memorindaj lokoj.

Tagon poste anoncis la brita registaro en la parlamento: milite estis farite ĉio por defendo de la brita bordo; ne estas ekskluditaj pluaj kaj multe pli ampleksaj atakoj kontraŭ la brita tero; la registaro de Lia Majesto ne povas intertrakti kun la malamiko, kiu indulgas nek civilajn loĝantojn, nek virinojn. (Konsento.) Nun jam ne temas pri sorto de Anglio, sed pri la tuta civilizita mondo. Granda Britio estas preta konsideri internaciajn garantiojn, kiuj limigus la terurajn kaj barbarajn atakojn, endanĝerigantaj la homaron mem.

Kelkajn semajnojn poste okazis la tutmonda konferenco de ŝtatoj en Vaduco.

1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   12


Elŝuti 0.71 Mb.

  • Kaj ĉesu liveri armilojn al la Salamandroj
  • Ĉu eble reviviĝas la vulkana aktiveco de nia tero

  • Elŝuti 0.71 Mb.