Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek

Elŝuti 0.71 Mb.

Milito kontraŭ salamandroj el la ĉeĥa esperantigis Josef Vondroušek




paĝo1/12
Dato14.03.2017
Grandeco0.71 Mb.

Elŝuti 0.71 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12

Karel Čapek

MILITO KONTRAŬ SALAMANDROJ
El la ĉeĥa esperantigis

Josef Vondroušek

La libro, aperinta en la jaro 1936, surprizas pro sia artisma formo kaj profeta tono. Postmilitaj koloniaj bataloj, la mondo de koncentrejoj, atombombo kaj eble ankaŭ treege impeta modernigo de la ĉina popolo (mi persone opinias ĝin eĉ ne iom maltrankviliga), ĉio estas ĉi tie priskribita ok, naŭ eĉ dudek jarojn anticipe. Apokalipsa karaktero de la lasta parto ankaŭ anoncas militajn destrukciojn. Čapek antaŭvidis proksimecon de milito kaj mortis ĉe ĝia sojlo, per kio li senigis la naziojn, post kiam ili enmarŝis Pragon, pri ĝojo pro lia aresto.

Robert Merle (1967): Animalo dotita de racio

(Un animal doué de raison)



Libro unua
Andrias Scheuchzeri

1.

STRANGEMO DE KAPITANO VAN TOĤ


Se vi serĉus insuleton Tana Masa sur mapo, vi trovus ĝin ĝuste sur la ekvatoro, iom okcidente de Sumatro; sed se vi demandus kapitanon J. van Toĥ sur ferdeko de ŝipo Kandong Bandoeng, kio estas ĉi tiu Tana Masa, antaŭ kiu ĵus li ekankris, li sakrus tempeton kaj poste dirus al vi, ke ĝi estas la plej malpura truo en la tuta Sunda Insularo, ankoraŭ pli aĉa ol Tana Bala kaj minimume same damna kiel Pini aŭ Banjako; ke sola, pardonu, homo tie vivanta   se ni ne inkluzivas la pedikulajn batakojn   estas ebria komerca agento, hibrido duone kubuo kaj duone portugalo kaj ankoraŭ pli granda ŝtelisto, pagano kaj porkulo ol la tuta kubuo kaj tuta blankulo sume; kaj se en la mondo estas io damna, ĝi estas do la damna vivo sur ĉi tiu damna Tana Masa, sinjoro. Post kio versimile vi demandus lin, kial do li mallevis ĉi tie la damnajn ankrojn, kvazaŭ li volus resti ĉi tie damnajn tri tagojn; kaj li incitite eksnufus kaj murmurus ion en tiu senco, ke Kandong Bandoeng ne ŝipus ĉi tien nur pro la damna kopro aŭ palmoleo, ja memkompreneble, kaj cetere tio tute ne rilatas vin, sinjoro, mi havas miajn damnajn ordonojn, sinjoro, kaj estu tiel afabla, sinjoro, kaj vi atentu la vian. Kaj li sakrus tiom amplekse kaj abunde, kiel decas al nejuna, sed tamen malgraŭ sia aĝo ankoraŭ vigla ŝipkapitano.

Sed se anstataŭ maldiskretaj demandoj vi lasus kapitanon J. van Toĥ, ke li murmuretu kaj malbenu por si mem, vi povus ekscii multe pli. Ĉu ne videblas je li, ke li bezonas senŝarĝiĝi? Nur lasu lin, lia ĉagreno mem trovos al si la vojon. "Do rigardu, sinjoro," ekvortigas la kapitano, "tiuj uloj ĉe ni en Amsterdamo, la damnaj judoj, tie nepre venas al ideo, nu, pri perloj, homo, serĉu iajn perlojn. Onidire la homoj furoras nun pri perloj kaj tiel." La kapitano indigne forkraĉas. "Nu jes, investi la tintaĵon en perlojn! Jen sekvo de tio, ke vi homoj senĉese volas iajn militojn aŭ kion ajn. Timo pri mono, jen ĉio. Kaj tion oni nomas krizo, sinjoro." Kapitano J. van Toĥ iomete hezitas, ĉu priparoli kun vi naci ekonomiajn problemojn; nun nome oni parolas pri nenio alia. Sed ĉi tie antaŭ Tana Masa estas por tio tro varme kaj pigre; kaj mangestas kapitano van Toĥ kaj murmuretas: "Facile dirite, perlojn! Sinjoro, en Cejlono oni elrabis ilin por kvin jaroj, en Formozo oni malpermesis la perloĉasadon.   Do, klopodu, kapitano van Toĥ, trovi novajn ĉasejojn. Navigu al la damnaj insuletoj, eble oni trovos ĉe ili tutajn arojn da konkoj     " La kapitano malestime trumpetas en la lazure bluan poŝtukon. "Tiuj ratuloj en Eŭropo imagas, ke ĉi tie ankoraŭ io troveblas, pri kio neniu scias! Jesuomaria, kiaj bovuloj! Bone, se ili ankoraŭ ne volas, ke mi rigardu ĉi tie en la muzelojn de batakoj, ĉu ili mungas perlojn. Novajn ĉasejojn! En Padango estas nova bordelo, tio jes, sed novaj ĉasejoj? Sinjoro, ĉi tie mi konas ĉiujn ĉi insulojn kiel mian pantalonon ... de Cejlono ĝis damna Cliperton Island... Se iu opinias trovi ĉi tie ankoraŭ ion, je kio oni povus profiti, do feliĉan vojaĝon, sinjoro! Tridek jarojn mi navigas ĉi tie, kaj nun tiuj imbeciloj volas de mi, ke ĉi tie mi ion malkovru! Kapitano van Toĥ preskaŭ sufokiĝas pro la ofenda postulo. "Ili sendu ĉi tien iun flavbekulon, tiu malkovros al ili da tiom, ke ili okulegos; sed postuli tion de iu, kiu konas tion ĉi tie kiel kapitano J. van Toĥ... volu rekoni tion, sinjoro. Tie en Eŭropo oni povus ankoraŭ ion malkovri; sed ĉi tie   Ĉi tien ja venas homoj nur por priflari, kio estas forvorebla, kaj eĉ ne tion: kio estas aĉetebla kaj vendebla. Sinjoro, se entute en la tutaj damnaj tropiklandoj ankoraŭ estus io, kio valorus dubbeltje´n, tiam staros ĉe tio tri agentoj kaj svingos per mungita poŝtuko je ŝipoj de sep ŝtatoj, por ke ili haltu. Tiel estas, sinjoro. Mi konas ĉion ĉi pli bone, ol la Ofico por Kolonioj de Ŝia Reĝina Majesto, bonvolu pardoni." Kapitano van Toĥ pene venkas sian justan koleron, kion post iom longa bruado li sukcesas. "Ĉu vi vidas tie la du friponajn pigrulojn? Ili estas perloĉasantoj el Cejlono, dio ne punu min, sinhalanoj, kiel la Eternulo ilin kreis; sed kial li faris tion, tion mi ne scias. Ĉi tion nun mi veturigas kun mi, sinjoro, kaj se ie mi trovos parton da marbordo, sur kiu ne estas skribite Agency aŭ Baťa aŭ Doganejo, mi enlasas tion en la akvon, por ke tio serĉu konkojn. Tiu pli eta kanajlo subakviĝas eĉ okdek metrojn profunden; antaŭ nelonge apud Princinsuloj li elakvigis el profundo de naŭdek metroj krankon de kinematografo, sinjoro, sed perlojn, pa! Kia ideo! Sentaŭga aĉularo, tiuj sinhalanoj. Tian damnan laboron mi havas, sinjoro: fari, kvazaŭ mi aĉetas palmoleon, kaj dume serĉi novajn trovejojn de perlokonkoj. Eble ankoraŭ ili volos, ke mi malkovru ian virgan teron, ĉu? Tio ja ne estas laboro por honesta komerca kapitano, sinjoro. J. van Toĥ estas neniu malbenita aventurulo, sinjoro. Ne, sinjoro." Kaj tiel plu; la maro estas granda kaj la temp oceano estas senlima; kraĉu en la maron, homo, kaj ĝi ne ŝaŭmiĝos, insultu vian sorton, kaj vi ne movos ĝin; kaj tiel post multaj preparoj kaj formalaĵoj fine okazas, ke la kapitano de la nederlanda ŝipo Kandong Bandoeng, J. van Toĥ, ĝemante kaj sakrante descendas en boaton, por elboatiĝi en kampongo sur Tana Masa kaj trakti kun la ebria hibrido inter kubuo kaj portugalo pri kelkaj komercaj aferoj.

"Sorry, Captain," fine diris la hibrido inter kubuo kaj portugalo, "sed ĉi tie, apud Tana Masa, kreskas neniaj konkoj. La malpuraj batakoj," li diris kun ega abomeno, "manĝaĉas eĉ meduzojn; ili estas pli en la akvo ol sur la tero, inoj ĉi tie fiŝfetoras, vi eĉ ne povas imagi tion   kion nur mi volis diri? Aha, vi demandis pri virinoj?"

"Ĉu estas ĉi tie peco da bordo," demandis la kapitano, "kie tiuj batakoj ne iras en la akvon?"

La hibrido inter kubuo kaj portugalo kapneis. "Ne estas, sinjoro. Eble nur Devil Bay, sed tio estas nenio por vi."

"Kial?"

"Ĉar ... tien neniu darfas, sinjoro. Ĉu, kapitano, mi verŝu al vi?"



"Thanks. Ĉu tie estas ŝarkoj?"

"Ŝarkoj kaj entute," murmuretis la hibrido. "Malbona loko, sinjoro. Batakoj ne ŝatus vidi, se iu irus tien."

"Kial?"

"... Estas tie diabloj, sinjoro, mardiabloj."



"Kio estas mardiablo? Fiŝo?"

"Nenia fiŝo," eviteme oponis la mestizo. "Simple diablo, sinjoro. Batakoj nomas ĝin tapa. Tapa. Onidire ili havas tie sian urbon, tiuj diabloj. Ĉu verŝi al vi?"

"Kaj kiel aspektas ...tiu mardiablo?"

La hibrido inter kubuo kaj portugalo ŝultrolevis. "Kiel diablo, sinjoro. Foje mi vidis ĝin... nome nur ĝian kapon. Mi estis revenanta boate de Kabo Harlemo ... kaj subite antaŭ mi ĝi malmergis kapaĉon."

"Nu kaj? Al kio ĝi similas?"

"Kapegon ĝi havas ... kiel batako, sinjoro, sed tute kalvan."

"Ĉu eble ĝi estis batako?"

"Ne, sinjoro. En tiu loko ja neniu batako eniros la akvon. Kaj plue ... ĝi palpebrumis je mi per malsupraj palpebroj, sinjoro." La hibrido ekskuis sin de teruro. "Per malsupraj palpebroj etendiĝantaj trans la tutan okulon. Tio estas tapa."

Kapitano J. van Toĥ turnis per la dikaj fingroj glason kun palmvino. "Kaj ĉu vi ne estis ebria, nu? Ĉu ne ebriaĉa?"

"Jes, sinjoro. Alie mi ne remus tra tie. Batakoj ne ŝatas, se iu iam la ... diablojn ĝenas."

Kapitano van Toĥ kapskuis. "Homo, diabloj ne ekzistas. Kaj se ili ekzistus, ili devus aspekti kiel eŭropanoj. Eble ĝi estis ia fiŝo aŭ io."

"Fiŝo," balbutis la hibrido inter kubuo kaj portugalo, "fiŝo ne havas manojn, sinjoro. Mi ne estas batako, sinjoro, mi frekventis lernejon en Badjoeng ... eblas, ke ankoraŭ mi scias la dekalogon kaj la aliajn science pruvitajn doktrinojn; klera homo ja ekkonas, kio estas diablo kaj kio estas besto. Demandu batakojn, sinjoro."

"Nur negraj superstiĉoj," deklaris la kapitano kun indulgema supereco de klera homo. "Science ĝi estas absurdaĵo. Diablo ja ne povas vivi en la akvo. Kion ĝi farus tie? Ne atentu la indiĝenajn parolaĉojn, knabo. Iu nomis la golfon Diabla Golfo, kaj ekde tiu tempo batakoj ĝin timas. Jen, tiel," diris la kapitano kaj per la dika polmo frapis la tablon. "Nenio tie estas, knabo, tio ja estas science klara."

"Estas, sinjoro," asertis la hibrido frekventinta lernejon en Badjoeng. "Sed neniu prudenta homo serĉu ion en Devil Bay."

Kapitano J. van Toĥ ekruĝis. "Kion," li brue ekkriis. "Ci malpura kubuo, ĉu ci opinias, ke mi timos ciajn diablojn? Jen ni vidos," li diris, leviĝante en plenpotenco de siaj solidaj ducent funtoj. "Mi ne emas perdi kun ci mian tempon, devante zorgi pri business. Sed tion memoru: en nederlandaj kolonioj diabloj ne ekzistas; se iaj ekzistas, do en la francaj. Tie ili povus esti. Kaj nun venigu al mi estron de ĉi tiu damna kampongo."

La nomitan rangulon ne necesis longe serĉi; li sidis kaŭre apud la butiko de la hibrido kaj maĉis la sukerkanon. Li estis nuda nejuna sinjoro, sed multe pli magra, ol estas vilaĝestroj en Eŭropo. Iom post li, respektante la decan distancon, kaŭre sidis la tuta vilaĝo ankaŭ kun virinoj kaj infanoj, videble atendante, ke oni filmos ilin.

"Aŭskultu do, knabo," alparolis lin kapitano van Toĥ malaje (li povis same alparoli lin nederlande aŭ angle, ĉar la estimata maljuna batako sciis eĉ ne unu malajan vorton kaj la tutan parolon de la kapitano devis interpreti en la batakan lingvon la hibrido inter kubuo kaj portugalo; sed ial la kapitano opiniis la malajan lingvon pli konvena). "Aŭdu do, knabo, mi bezonus kelkajn grandajn, fortajn, kuraĝajn ulojn, por ke ili iru ĉasi kun mi. Komprenu, ĉasi."

La hibrido tion tradukis kaj la vilaĝestro kapjesis, ke li komprenas; post kio li turniĝis al la larĝa aŭditorio kaj parolis al ĝi kun evidenta sukceso.

"La estro diras," interpretis la hibrido, "ke la tuta vilaĝo iros kun tuan kapitano ĉasi, kien nur li volos iri."

"Jen ci vidas. Diru do al ili, ke ni iros ĉasi konkojn en Devil Bay."

Sekvis proksimume kvaronhora ekscita diskutado, kiun partoprenis la tuta vilaĝo, ĉefe maljunaj virinoj. Fine la hibrido turniĝis al la kapitano. "Ili diras, sinjoro, ke al Devil Bay oni ne povas iri."

La kapitano komencis ruĝiĝi. "Kaj kial ne?"

La hibrido ŝultrolevis. "Ĉar tie estas tapa tapa. Diabloj, sinjoro."

La kapitano komencis iĝi viola. "Diru do al ili, se ili ne iros ... ke mi elbatos ĉiujn iliajn dentojn ... ke mi forŝiros de ili la orelojn ... ke mi pendumos ilin ... ke mi forbruligos ilian pedikplenan kampongon, ĉu ci komprenas?"

La hibrido honeste tion tradukis, post kio denove sekvis pli longa vigla konsiliĝo. Fine la hibrido turnis sin al la kapitano. "Ili diras, ke ili iros plendi en Padangon al polico, ke tuan minacis al ili. Je tio laŭdire estas paragrafoj. La vilaĝestro diras, ke tion li ne toleros."

Kapitano J. van Toĥ komencis bluiĝi. "Diru do al li," li ekkriegis, "ke li estas ..." Kaj li parolis senpaŭze dek unu minutojn.

La hibrido tion tradukis, ĝis kiam sufiĉis lia vortprovizo; kaj post nova, tamen longa, sed objektiva konsiliĝo de batakoj li interpretis al la kapitano: "Ili diras, sinjoro, ke ili estus pretaj rezigni la tribunalan persekuton, se tuan kapitano pagos la punpagon en la manojn de la lokaj instancoj. Nome," li ekhezitis, "ducent rupiojn; sed tio estas iom multe, sinjoro. Ofertu al ili kvin."

La koloro de la kapitano komencis ŝanĝiĝi je brunaj makuloj. Unue li proponis masakron de ĉiuj batakoj en la mondo, poste li tion reduktis je tricent piedbatoj kaj fine li kontentiĝus pri tio, ke li remburos la vilaĝestron por la kolonia muzeo en Amsterdamo; kontraŭe batakoj iris de ducent rupioj al fera pumpilo kun rado kaj fine persistis en tio, ke la kapitano donu al la vilaĝestro   kiel punpagon   benzinan fajrilon. ("Donu tion al ili, sinjoro," pledis la hibrido inter kubuo kaj portugalo, "mi havas stoke tri fajrilojn, sed sen meĉo.") Tiel estis renovigita la paco sur Tana Masa; sed kapitano J. van Toĥ sciis, ke nun estas riskata prestiĝo de la blanka raso.


*
Posttagmeze apartiĝis de la nederlanda ŝipo Kandong Bandoeng boato, en kiu ĉeestis nome: kapitano J. van Toĥ, svedo Jensen, islandano Gudmundson, finno Gillemainen kaj du sinhalanoj perloĉasistoj. La boato celis rekte al golfo Devil Bay.

Je la tria, kiam estis kulminanta la malfluso, staris la kapitano sur la bordo, la boato krozis proksimume cent metrojn de la marbordo por atenti ŝarkojn, kaj ambaŭ sinhalanaj subakvistoj atendis kun tranĉiloj enmane la signon por salti en la akvon.

"Do, nun ci," ordonis la kapitano al la pli longa nudulo. La sinhalano saltis en la akvon, vadis plurajn paŝojn kaj poste enfalis. La kapitano rigardis horloĝon.

Post kvar minutoj kaj dudek sekundoj elmergiĝis ĉirkaŭ sesdek metrojn maldekstre bruna kapo; kun stranga, malespera kaj samtempe paralizita hasto rampis la sinhalano sur ŝtonegojn, en unu mano tranĉilon por fortranĉado de konkoj, en la alia perlokonkon.

La kapitano morniĝis. "Nu, kio?" li bruskis.

La sinhalano ankoraŭ glitis sur la ŝtonblokoj, laŭte ĝemante de teruro.

"Kio okazis?" kriis la kapitano.

"Sahibo, sahibo," elvortis la sinhalano kaj sinkis sur la bordo, sible elspirante. "Sahibo ... sahibo ..."

"Ŝarkoj?"

"Ĝinoj," ekveis la sinhalano. "Diabloj, sinjoro. Miloj, miloj da diabloj!" Li premis la pugnon sur la okulojn. "Nuraj diabloj, sinjoro!"

"Montru la konkon," ordonis la kapitano kaj malfermis ĝin per tranĉilo. En ĝi estis eta, pura perleto. "Kaj pli da ili ci ne trovis?"

La sinhalano eligis ankoraŭ tri konkojn el la saketo, kiu estis pendigita sur lia kolo. "Tie estas konkoj, sinjoro, sed la diabloj gardas ilin ... Ili rigardis min, kiam mi estis detranĉanta ilin..." Lia vila hararo hirtiĝis pro hororo. "Sahibo, ĉi tie ne!"

La kapitano malfermis la konkojn; du estis malplenaj kaj en la tria estis perlo kiel pizo, ronda kiel guto da hidrargo. Kapitano van Toĥ rigardis alterne la perlon kaj la sinhalanon, kolapsintan sur la tero.

"Ci," li diris heziteme, "ĉu ci volus salti tien ankoraŭ foje?"

La sinhalano senvorte kapneis.

Kapitano J. van Toĥ eksentis sur la lango fortan emon insultkrii; sed mem mirante li trovis, ke li parolas mallaŭte kaj preskaŭ mole: "Ne timu, knabo. Kaj kiel aspektas tiuj ... diabloj?"

"Kiel malgrandaj infanoj," elspiris la sinhalano. "Ili havas voston, sinjoro, kaj estas tiel altaj," li montris proksimume metron dudek de la tero. "Ili staris ĉirkaŭ mi kaj rigardis, kion mi faras tie ... ili formis ian rondon..." La sinhalano skuiĝis. "Sahibo, sahibo, ĉi tie ne!"

Kapitano van Toĥ meditis. "Kaj ĉu ili palpebrumas per malsupraj palpebroj aŭ kio?"

"Mi ne scias, sinjoro," raŭkis la sinhalano. "Da ili estas tie ... dek mil!"

La kapitano rerigardis la alian sinhalanon; tiu staris proksimume cent kvindek metrojn flanke kaj indiferente atendis kun la manoj krucmetitaj surŝultre; fakte, kiam oni estas nuda, oni ne povas meti la manojn ien alien ol sur la proprajn ŝultrojn. La kapitano silente gestis al li, kaj la eta sinhalano saltis en la akvon. Post tri minutoj kaj kvindek sekundoj li elmergiĝis, surrampante ŝtonegojn per la glitantaj manoj.

"Do rampu," ekkriis la kapitano, sed poste li ekrigardis pli atente kaj jam saltis de ŝtonbloko al ŝtonbloko al la malespere palpantaj manoj; oni ne kredus, ke tia korpego kapablas tiel salti. En la lasta momento li ekkaptis unu manon kaj anhelante li tiris la sinhalanon el la akvo. Poste li metis lin sur la ŝtonblokon kaj viŝis sian ŝviton. La sinhalano kuŝis senmove; unu lia tibio estis kontuzita ŝisoste, versimile de ŝtono, sed alie li estis kompleta. La kapitano levetis lian palpebron; videblis nur okulblanko de la turnitaj okuloj. Li havis nek konkojn nek tranĉilon.

Tiumomente ekdirektis la boato kun la ŝipanoj proksimen al la bordo. "Sinjoro," vokis svedo Jansen, "estas ĉi tie ŝarkoj. Ĉu vi plu ĉasos?"

"Ne," diris la kapitano. "Boatu ĉi tien por preni tiujn du."

"Rigardu, sinjoro," atentigis Jensen, kiam ili estis revenantaj al la ŝipo, "kiel subite estas ĉi tie malprofunde. De ĉi tie ĝis la bordo," li montris pikante per remilo en la akvon. "Kvazaŭ estus ĉi tie sub la akvo ia digo."


*

Nur sur la ŝipo rekonsciiĝis la eta sinhalano; li sidis, genuojn submentone, kaj tutkorpe tremis. La kapitano sendis la homojn for kaj eksidis larĝe diskrure.

"Do elen kun tio," li diris. "Kion ci vidis tie?"

"Ĝinojn, sahibo," flustris la eta sinhalano; nun komenciĝis tremi ankaŭ liaj palpebroj kaj sur la tuta korpo erupciis grajneca haŭto.

Kapitano van Toĥ ekspektoris. "Kaj ... kiel ili aspektas?"

"Kiel ... kiel ..." En la okuloj de la sinhalano denove montriĝis strio de okulblanko. Kapitano J. van Toĥ kun neatendita rapido vangofrapis per la manplato kaj mandorso ambaŭ liajn vangojn, por rekonsciigi lin.

"Thanks, sahibo," elspiris la eta sinhalano, kaj en lia okulblanko denove montriĝis pupiloj.

"Ĉu jam bone?"

"Jes, sahibo."

"Ĉu estis tie konkoj?"

"Jes, sahibo."

Kapitano J. van Toĥ daŭrigis la kruc enketadon kun ne malgranda pacienco kaj fundemo. Jes, estas tie diabloj. Kiom? Miloj kaj miloj. Ili estas grandaj proksimume kiel dekjara infano, sinjoro, kaj preskaŭ nigraj. Ili naĝas en la akvo kaj sur la fundo ili marŝas per ambaŭ kruroj. Per ambaŭ, sahibo, kiel vi aŭ mi, sed dume ili balancas per la korpo, tiel tiel, senĉese tiel tiel ... Jes, sinjoro, ili havas ankaŭ manojn, kiel la homoj; ne, ili ne havas ungegojn, plivere tio estas kiel infanmanoj. Ne, sahibo, ili havas nek kornojn nek haregojn. Jes, voston ili havas preskaŭ kiel fiŝo, sed sen la vostnaĝilo. Kaj grandan kapon, rondan kiel batakoj. Ne, ili diris nenion, sinjoro, sed nur ŝajnis, kvazaŭ ili ŝmacus. Kiam la sinhalano estis fortranĉanta la konkojn en profundo de ĉirkaŭ dek ses metroj, li eksentis surdorse tuŝon de etaj malvarmaj fingroj. Li rerigardis, kaj ĉirkaŭe estis da ili centoj kaj centoj. Centoj kaj centoj, sinjoro, naĝantaj kaj starantaj sur ŝtonoj, kaj ĉiuj rigardis, kion la sinhalano tie faras. Li lasis fali la tranĉilon kaj konkon kaj klopodis naĝi supren. Dum tio li karambolis kun kelkaj diabloj naĝantaj super li, kaj kio estis poste, tion li ne scias, sinjoro.

Kapitano J. van Toĥ rigardis enpense la tremantan etan subakviston. Tiu knabo neniam plu taŭgos por io, li diris al si, mi sendos lin el Padango hejmen al Cejlono. Grumblante kaj anhelante li iris en sian kajuton. Tie li elŝutis el papersaketo sur la tablon du perlojn. Unu estis eta kiel sablero kaj la alia kiel pizo, brilanta arĝente kaj ruĝete. Kaj la kapitano de la nederlanda ŝipo eksnufis kaj eligis el ŝranketo sian irlandan viskion.
*
Je la sesa li igis sin denove transporti per la boato en la kampongon kaj rekte al la hibrido inter kubuo kaj portugalo. "Toddy," li diris kaj tio estis la sola vorto, kiun li eldiris; li sidis sur verando el onda lado, tenis en la dikaj fingroj glason el dika vitro kaj trinkis kaj kraĉis kaj okulegis el sub la tufaj brovoj la flavajn magrajn kokinojn, bekantajn dioscias kion sur la malpura piedtretita korteto inter palmoj. La hibrido gardis sin ion diri kaj nur verŝis. Lante sange subverŝiĝis la okuloj de la kapitano kaj liaj fingroj komencis malfacile fleksiĝi. Estis preskaŭ krepusko, kiam li leviĝis kaj ektiris iom supren la pantalonon.

"Ĉu jam vi iras dormi, kapitano?" demandis ĝentile la hibrido inter diablo kaj satano.

La kapitano pikis perfingre la aeron. "Tamen mi ŝatus vidi," li diris, "ĉu ekzistas en la mondo iaj diabloj, kiujn ankaŭ mi ne konas. Ci, kie estas ĉi tie la damna nordokcidento?"

"Jen," montris la hibrido. "Kien vi iras, sinjoro?"



"En la inferon," ekgruntis kapitano J. van Toĥ. "Rigardi al Devil Bay."
*

Ekde tiu vespero komenciĝis la strangemo de kapitano J. van Toĥ. En la kampongon li revenis nur ĉe mateniĝo; eĉ ne vorton li diris kaj igis sin transporti sur la ŝipon, kie li ŝlosis sin en sia kajuto ĝis vespero. Tio ankoraŭ ŝajnis al neniu okulfrapa, ĉar Kandong Bandoeng estis ŝarĝota el benrikolto de insulo Tana Masa (kopro, pipro, kamforo, gutaperko, palmoleo, tabako kaj laborfortoj); sed kiam vespere li ricevis raporton, ke ĉiu varo estas stokita, nur li eksnufis kaj diris: "Boaton. En la kampongon." Kaj denove li revenis nur ĉe mateniĝo. Svedo Jensen, kiu helpis al li sur la ferdekon, nur pro ĝentileco demandis lin: "Do, hodiaŭ oni plu veturos, ĉu, kapitano?" La kapitano turniĝis, kvazaŭ oni pikus lin en la postaĵon. "Tio ne rilatas vin," li abruptis. "Atentu viajn damnajn aferojn!" La tutan tagon ankris Kandong Bandoeng en distanco de unu nodo disde la marbordo de Tana Masa kaj faris nenion. Antaŭ la vespero elruliĝis la kapitano el sia kajuto kaj ordonis: "Boaton. En la kampongon." Malgranda greko Zapatis rigardis post lin per unu blinda okulo kaj la alia straba. "Junuloj," li kokerikis, "aŭ nia maljuna havas tie bubinon aŭ li tute freneziĝis." Svedo Jensen morniĝis. "Ĉu tio vin rilatas?" li abruptis je Zapatis. "Atentu viajn damnajn aferojn!" Poste kun islandano Gudmundson li prenis malgrandan boaton kaj remis rekte al Devil Bay. Ili restis kun la boato malantaŭ ŝtonblokoj kaj atendis, kio plu okazos. En la golfo la kapitano estis iranta tien kaj reen kaj ŝajnis, ke li atendas iun; de temp´ al tempo li haltis kaj vokis ion kiel ts, ts, ts. "Rigardu," diris Gudmundson kaj montris al la maro, nun brilblindige ruĝan kaj oran de la sunsubiro. Jensen kalkulis du, tri, kvar, ses naĝilojn falĉile akrajn, direktiĝantaj al Devil Bay. "Sakre", murmuris Jensen, "kiom da ŝarkoj estas ĉi tie!" Ĉiumomente iu falĉilo mergiĝis, super la akvo svingbatis la vosto kaj en la akvo impete ekkirliĝis. Tiam komencis kapitano J. van Toĥ sur la bordo furioze salteti, sputis blasfemojn kaj pugne minacis al la ŝarkoj. Poste estiĝis mallonga tropika krepusko kaj super la insulo ascendis la luno; Jensen ekremis kaj proksimiĝis kun la boato al la bordo ĝis distanco de unu furlongo. La kapitano nun sidis sur ŝtonbloko kaj faris ts, ts, ts. Io moviĝis ĉirkaŭ li, sed kio, tio ne estis bone ekkonebla. Ĝi aspektas kiel fokoj, opiniis Jensen, sed la foko rampas alie. Ĝi elmergiĝadis el la akvo inter la ŝtonblokoj kaj paŝetis sur la bordo balance kiel pingvenoj. Jensen silente ekremis kaj haltis duonfurlongon de la kapitano. Jes, la kapitano ion diris, sed diablo komprenu, kion; plej versimile ĝi estas malaje aŭ tamule. Li dismetas la manojn, kvazaŭ li ĵetas ion al la fokoj (sed tio ne estas fokoj, certigis sin Jensen), kaj dume li kvakas ĉine aŭ malaje. Tiumomente elglitis el la mano de Jensen la levita remilo kaj plaŭdis en la akvon. La kapitano levis la kapon, ekstaris kaj iris proksimume tridek paŝojn al la akvo; subite komencis fulmi kaj knali; la kapitano pafis el braŭningo direkte al la boato. Preskaŭ samtempe en la golfo ekmuĝis, ekkirliĝis, ekplaŭdis, kvazaŭ mil fokoj saltus en la akvon; sed tiam jam Jensen kaj Gudmundson plenforte remis kaj pelis sian boaton post la plej proksiman angulon, ke nur ĝi siblis. Reveninte sur la ŝipon, ili diris eĉ ne unu vorton al iu. Tiuj nordanoj tamen nur scias silenti. Antaŭ la mateniĝo revenis la kapitano; li estis morna kaj kolerega, sed diris eĉ ne unu vorton. Nur kiam Jensen helpis al li suriri la ferdekon, renkontiĝis du bluaj okulparoj en malvarma kaj esplorema rigardo.

"Jensen," diris la kapitano.

"Jes, sinjoro."

"Hodiaŭ ni ŝipos."

"Jes, sinjoro."

"En Surabajo vi ricevos vian libron."

"Jes, sinjoro."

Kaj sufiĉe. Tiutage Kandong Bandoeng forŝipis al Padango. El Padango sendis kapitano J. van Toĥ al sia firmo en Amsterdamo paketon asekuritan je mil ducent pundoj. Kaj samtempe telegrafan peton pri unujara libertempo. Urĝa sanstato kaj tiel plu. Poste li vagis tra Padango, ĝis li trovis la serĉatan personon. Li estis sovaĝulo el Borneo, dajako, kiun de temp´ al tempo dungis anglaj pasaĝeroj kiel ŝarkoĉasiston, por spektaklo; ĉar la dajako laboris ankoraŭ laŭ la malnova maniero, armita sole per longa tranĉilo. Versimile li estis kanibalo, sed havis sian firman tarifon: kvin pundojn por ŝarko, inkluzive manĝaĵon. Cetere estis terure lin rigardi, ĉar sur ambaŭ manoj, sur la brusto kaj sur la femuroj li havis foskrapitan haŭton de ŝagrino kaj la nazon kaj la orelojn ornamitajn per ŝarkodentoj. Oni nomis lin Shark.

Kun ĉi tiu dajako kapitano J. van Toĥ transloĝiĝis al insulo Tana Masa.
2.

SINJORO GOLOMBEK

KAJ SINJORO VALENTA
Estis varmega redakcia somero, kiam nenio, nepre nenio okazas, kiam oni ne faras politikon kaj kiam ankaŭ estas nenia politika situacio; kaj tamen ankaŭ en tiu tempo legantoj de ĵurnaloj, kuŝantaj en agonio de enuo sur bordoj de akvoj aŭ en maldensa ombro de arboj, demoralizitaj de la varmego, naturo, kampara trankvilo kaj entute de la saniga kaj simpla libertempa vivo, atendas kun la ĉiutage senrevigata espero, ke almenaŭ en la ĵurnaloj estos io nova kaj refreŝiga, ia murdo aŭ milito aŭ tertremo, kurte Io; kaj se ĝi ne estas tie, ili frapas per la ĵurnalo kaj amare deklaras, ke en la ĵurnalo estas nenio, sed tute Nenio, kaj ke ili ne plu abonos ĝin.

Kaj dume en la redakcio sidas kvin aŭ ses forlasitaj homoj, ĉar la ceteraj kolegoj ankaŭ ferias, kaj ankaŭ ili frapas indigne per la ĵurnaloj kaj plendas, ke en la ĵurnaloj nun nenio estas, tute Nenio. Kaj el la kompostejo eliras sinjoro kompostisto kaj diras riproĉe: "Sinjoroj, sinjoroj, ankoraŭ ni ne havas por la morgaŭo ĉefartikolon."

"Nu, donu tien ... tiun artikolon ... pri la ekonomia situacio en Bulgario," opinias unu el la forlasitaj sinjoroj.

Sinjoro kompostisto peze ĝemas: "Sed kiu legu tion, sinjoro redaktoro? Jam denove en la tuta ĵurnalo estos Nenio Leginda."

Ses forlasitaj sinjoroj levas la okulojn al la plafono, kvazaŭ tie eblus malkovri Ion Legindan.

"Se ie Io okazus," proponas iu necerte.

"Aŭ havi ... ian ... interesan riportaĵon," aludas la alia.

"Pri kio?"

"Tion mi ne scias."

"Aŭ elpensi .. ian novan vitaminon," murmuretas la tria.

"Nun en somero?" oponas la kvara. "Homo, vitaminoj, tio estas kleraj aferoj, tio pli konvenas aŭtune   "

"Jesuo, kia varmego," oscedas la kvina. "Tio devus esti io el la polusaj regionoj."

"Sed kio?"

"Nu. Io kiel tiu Eskimo Welzl. Forfrostiĝintaj fingroj, eterna glacio kaj io simila."

"Facile dirite," diras la sesa. "Sed de kie preni tion?"

En la redakcio ekregis senespera silento.

"Dimanĉe mi estis en Jevíčko ..." aŭdiĝis hezite sinjoro kompostisto.

"Nu kaj?"

"Onidire ferias tie iu kapitano Vantoĥ. Laŭdire li naskiĝis tie, en Jevíčko."

"Kia Vantoĥ?"

"Tia dika. Laŭdire li estas ŝipkapitano, tiu Vantoĥ. Oni

diris, ke ie tie li perloĉasis."

Sinjoro Golombek ekrigardis sinjoron Valenta.

"Kaj kie li ĉasis ilin?"

"Apud Sumatro ... kaj Celebeso ... entute ie tie. Onidire li vivis tie tridek jarojn."

"Homo, kia ideo," diris sinjoro Valenta. "Tio povus esti bonega riportaĵo. Golombek, ĉu vi veturos?"

"Nu, ni povas provi tion," opiniis sinjoro Golombek kaj deglitis desur la tablo, sur kiu li sidis.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   12


Elŝuti 0.71 Mb.


Elŝuti 0.71 Mb.