Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhad, kie mi pasis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhad

Elŝuti 4.76 Kb.

Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhad, kie mi pasis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhad




Dato08.01.2018
Grandeco4.76 Kb.

Elŝuti 4.76 Kb.
Sinprezento   En 1967 mi naskiĝis. Mia patro tiam estis ĝenerala kuracisto kaj poste fariĝis kirurgo kaj universitata profesoro. Mia patrino estis akuŝistino kaj universitata instruistino. Nun ili ambaŭ emeritiĝis.  Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhad, kie mi pasis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhad. Mi studis ĝeneralan medicinon  en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Mi edziĝis kun d-ino Mahsan Seifoddin, iama samklasino de mia fratino. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio(infanaj kormalsanoj). Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro).  Mi eklernis E-on en 1985. Dum la pasintaj jaroj mi agadis rilate al nia lingvo diversflanke. Urbe mi organizis esperantaj prelegojn de IREA dum pli ol 3 jaroj. Mi kunorganizis universitatan librekspozicion kaj turisman programon. Lande mi jam estas komitatano de IREA. Globe mi estis komitatano de TEJO dum du periodoj. Mi partoprenis en IJK-1996 en Germanio. Mi ankaŭ verkis artikolojn por e-aj periodaĵoj. Miaj artikoloj aperis en Monato, Esperanto, Medicina Internacia Revuo, Medicina Heroldo, Literatura Foiro, Fonto, Irana Esperantisto, Brita Esperantisto, Levanta Kiosko kaj Juna Amiko.
Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.
Mi estas membro de UEA, UMEA, Pasporta Servo, Amikeca Reto kaj ITRE. Mi estas cxefdelegito de UEA kaj Landa Delegito de UMEA. Dum la belartaj konkursoj de UEA en 2004, mi gajnis premion ”Nova Talento” pro la poemo ”Venis la printempo”. Mi redaktis la libron ”Versoj de persoj” kiu estas poemkolekto de iranaj esperantistoj. Por la venonta periodo, mia cxefa programo estas revigligi revuon ”Irana Esperantisto” kiu ne-regule aperas. Poste mi klopodas sercxi manierojn por organizi landan kongreson kaj se eble pli vastajn kongresojn kiel la azian. Trie mi klopodos rekolekti iranajn e-istojn sub la nomo de IREA. Sincere, D-ro Keyhan Sayadpour


Elŝuti 4.76 Kb.


Elŝuti 4.76 Kb.