Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


"Mi do rakontos al vi," diris sinjoro Kubát, "kio okazis al mi en la ĉi-jara somero

Elŝuti 21.76 Kb.

"Mi do rakontos al vi," diris sinjoro Kubát, "kio okazis al mi en la ĉi-jara somero




Dato23.10.2017
Grandeco21.76 Kb.

Elŝuti 21.76 Kb.

KAREL ĈAPEK

ŜTELITA KAKTO
"Mi do rakontos al vi,“ diris sinjoro Kubát, "kio okazis al mi en la ĉi-jara somero.
Mi libertempis en stere­otipa somerloĝejo: mankas tie akvo, arbaro, fiŝoj, kaj entute ĉio; sed kompense estas tie forte reprezentita la klerikala partio, societo por urbo - plibeligo kun vigla sekretario, industrio perlamo­ta kaj poŝtoficejo kun mal­juna kaj grandnaza poŝtestrino; unuvorte: la afero statas tie same kiel ĉie aliloke. Ĝuinte dum proksimume du semajnoj la prosperigajn kaj higienajn efikojn de tieldire absolute seninterrompa enuo, mi ekperceptis, ke la lokaj klaĉistinoj kaj ĝenerale la publika opinio pli ol iom sin okupas pri mi. Kaj, ĉar la al mi adresataj leteroj alvenadis okulfrape bone glufermitaj, ĝis la tuta koverto dorsoflanke rekte brilis de araba gumo, mi divenis: "Aha, iu malfer­madas miajn korespondaĵojn; diablo prenu la poŝtestrin­aĉon!“ Estas ja konate, ke la poŝtistoj kapablas malglui ĉian ajn koverton. Mi decidis regali ŝin laŭmerite; tuj mi eksidis kaj skribis kiel eble plej belskribe: Vi, poŝteja fantomo, vi monstro longnaza, vi kanajlino, vi fibuŝo scivola, vi vipuro, vi raspilo malĉarma, vi meduzo kaj tiel plu, res­pektoplene vin salutas Jan Kubát. Nu, la ĉeĥa lingvo estas lingvo riĉa kaj preciza; je unu spiro mi surpaperigis tridek kvar esprimojn, kiajn povas senafekta kaj honesta viro uzi rilate al ĉiu sinjorino, sen ke li fariĝus subjektiva aŭ trudema: poste mi kontente gluis la koverton, surskribis mian propran adreson kaj veturis en la plej proksiman urbon, por meti tion en poŝt­keston. La sekvan tagon mi rapidas al la poŝtoficejo kaj, tre dolĉe ridetante, ŝovas la kapon en la ĝiĉeton. "Sinjo­rino, mi diras, ĉu ne troviĝas tie ĉi letero por mi? - Mi akuzos vin, vi malnoblulo, ekfuriozis kontraŭ mi la poŝtestrino kun la plej terura rigardo, kian mi entute iam vidis. - Ho, sinjorino, mi diras al ŝi kompate, ĉu vi legis ion malagrablan?“ Kaj poste mi prefere forveturis.
"Ha, tio estis nura baga­telo,“ diris kritike sinjoro Holan, la ĉefĝardenisto de la Holben-ĝardeno. "Tiu ĉi ruzo estis tro simpla. Mi povus al vi rakonti, kian kaptilon mi preparis por kaktoŝtelisto. Nu, nature, la maljuna sin­joro Holben ege amatoras kaktojn, lia kaktokolekto havas ja - senhiperbole - ­valoron de tricent mil kronoj, krom la unikaĵoj. Pasie pos­tulas la maljuna sinjoro, ke la kolekto estu publike ali­rebla. Li kutimas diri: Amatoraĵon tiel noblan oni devas, Holan, en la homoj nutri. Mi tamen opinias, ke se iu eta kaktisto vidas ekzemple la oran Gruson-­kakton, kiu kostas mil ducent kronojn, senbezone li ĉagre­niĝas, ke li ne posedas ĝin. Sed se tion la maljuna sinjoro volas, nu bone. Antaŭ unu jaro ni tamen rimarkis, ke ĉe ni kaktoj komencas perdiĝi; nome ne specoj okulfrapaj, kiujn volas ĉiu havi, sed ĝuste specialaĵoj; foje perdiĝis Echinocactus Wislizenii, alif­oje Graessnerii, poste unu Wittia, importita rekte el Kostariko, poste unu species nova, alsendita de Friĉ, poste unu Melocactus Leopoldii, unikaĵo, kiun neniu en Eŭropo estis vidinta jam ekde pli ol kvindek jaroj, kaj fine Pilocereus fimbriatus el San Domingo, la unua ekzemplero veninta en Eŭro­pon. Ha, la ŝtelisto devis esti bonega eksperto! - Vi ne povas eĉ imagi, kiom la maljuna sinjoro furiozis.
«Sinjoro Holben,» mi diris al li, «simple fermu viajn plantvarmejojn, kaj la pro­blemo estos likvidita.» - ­«Nepre ne,» kriis la maljuna sinjoro, «tia nobla amatoraĵo ekzistas ja por ĉiuj; vi devas nur kapti la malbenindan ŝteliston; eksigu la gardistojn, dungu novajn, alarmu la policon kaj tiel plu.» Tio estas afero malfacila; se ni havas tridek ses mil potetojn, ni ne povas al ĉiu starigi unu gardiston. Mi do almenaŭ dungis du emeritajn policajn distrikt-inspektistojn, por ke ili atentu; kaj ĝuste tiam perdiĝis la Pilocereus fimbria­tus; kaj postrestis al ni nur kaveto en la sablo. Tiam mi do ege ekkoleris kaj mem komencis embuski la kaktoŝ­teliston.

Notu en via memoro, ke la efektivaj kaktistoj estas kvazaŭ derviŝa sekto; mi konjektas, ke anstataŭ viza­ĝharoj sur ili kreskas dornoj kaj glokisoj (1): tiom pasie ili estas kroĉitaj al la afero. Ĉe ni ekzistas du tiaj sektoj: Kaktista Unio kaj Kaktista Asocio; per kio ili inter si diferencas, tion mi ne scias; laŭ mia opinio unuj kredas, ke la kaktoj havas senmortan animon, dum la aliaj faras al la kaktoj sangajn oferojn; sed unuvorte la du sektoj reciproke sin malamas kaj persekutas sin per fajro kaj glavo surtere kaj en la aero. Mi do vizitis la prezidantojn de la du sektoj kaj tute konfidence demandis ilin, ĉu ili ne havas ian supozon, kiu - ekzemple el la alia sekto - povus esti ŝtelinta la kakt­ojn de Holben. Post kiam mi diris al ili, kiuj el niaj maloftaj kaktoj perdiĝis, ili deklaris kun nepra certeco, ke ne povis tiujn ŝteli iu membro de la sekto malamika, ĉar tie troviĝas ja nur duonkleruloj, fuŝistoj kaj neinicitoj, kiuj eĉ ne scias imagi, kio estas Wisli­zenGraessner, por ne paroli pri Pilocereus fimbria­tus; kaj koncerne la proprajn membrojn, ke ili garantias ties honestecon kaj noblecon; ke tiuj ne kapablas ion ŝteli, nature maksimume ian kak­ton; tamen se iu el ili tian Wislizen havus, ke li certe montrus ĝin al la ceteraj por adorado kaj religiaj orgioj, sed al ili, la prezidantoj, nenio simila estas konata. Poste ambaŭ honorindaj sinjoroj diris al mi, ke krom tiuj ĉi du publike agnoskitaj aŭ tolerat­aj sektoj ekzistas ankoraŭ kaktistoj sovaĝaj, kaj ke tiuj estas la plej malbonaj el ĉiuj; ili estas tiuj, kiuj pro sia pasieco ne povis akordiĝi kun la pli moderaj sektoj aŭ ĝene­rale praktikas diversajn here­zojn kaj perfortaĵojn. Kaj ke tiuj sovaĝaj kaktistoj estas nepre timindaj.


Post kiam mi do de la du sinjoroj foriris sensukcese, mi surgrimpis belan aceron en nia parko kaj meditis. Mi certigas vin, ke plej bone oni meditas en arbosupro; tie oni estas kvazaŭ deterigita, sen­tas sin iom balancata kaj samtempe rigardas ĉion el supera vidopunkto; mi opi­nias, ke la filozofoj devus vivi surarbe kiel orioloj. Kaj sur la acero mi elpensis certan planon. Unue mi iris de unu mia konato-ĝardenisto al alia kaj diris: «Kamaradoj, ĉu ne troviĝas ĉe vi kaktoj, kiuj putras? La maljuna sinjoro Holben bezonas tiajn por siaj

eksperimentoj.» Ĉi-maniere mi akiris plurajn centojn da kadukaj ekzempleroj kaj nokte subŝovis ilin en la kolekton de Holben. Du tagojn mi silentis, kaj la trian tagon mi presigis en ĉiuj ĵurnaloj la jenan sciigon:


LA MONDFAMAJ KOLEKTOJ

DE HOLBEN ENDANĜERIGITAJ!

Kiel ni ekscias, grandan parton de la unikaj florvar­mejoj de Holben infektis nova kaj ĝis nun nekonata mal­sano, importita verŝajne el Bolivio. La malsano atakas precipe kaktojn, procezas dum kelka tempo latente kaj poste manifestiĝas kiel pu­trado de radikoj, kolo kaj korpo. Ĉar tiu ĉi malsano ŝajnas tre infekta kaj rapide disvastiĝas per ĝis nun ne difinitaj mikrosporoj (2), oni fermis la kolektojn de Holben.
Post proksimume dek tagoj - dum la dek tagoj ni devis nin kaŝi, por ke la kaktistoj ne disŝiru nin per torento da informpetoj - mi sendis al la ĵurnaloj novan sciigon:
ĈU ONI SUKCESOS SAVI LA KOLEKTOJN DE HOLBEN?

Kiel ni ekscias, difinis Pro­fesoro Mackenzie en Kew la malsanon, kiu atakis la mond­famajn kolektojn de Holben, kiel specialan tropikan ŝimon (Malacorrhiza paraguayensis Wild.) kaj rekomendis priŝ­prucigi la atakitajn ekzem­plerojn per la tinkturo de Harvard-Lotsen. La ĝisnunaj eksperimentoj kun tiu ĉi medikamento, kiujn oni nun grandskale faras en la kolek­toj de Holben, estas tre efikaj. La solvaĵo de Harvard-Lotsen estas ricevebla ankaŭ ĉe ni en tiu kaj tiu entrepreno.
Kiam ĉi tiu artikolo aperis, sidis jam unu detektivo en tiu entrepreno kaj mi komfortigis min ĉe la telefono. Post du horoj telefonis al mi la de­tektivo: «Nu, sinjoro Holan, ni jam havas lin.» Post dek minutoj mi tenis ĉe la kolumo malgrandan hometon kaj skuis lin.

«Sed, sinjoro,» protestis la hometo, «kial vi min skuas? Mi venas ĉi tien sole por aĉeti la konatan tinkturon de Harvard-Lotsen­-»

«Mi scias,» diris mi al li, «tamen ĝi tute ne ekzistas, same kiel ne ekzistas nova malsano; sed estas vi, kiu iradis ŝteli kaktojn en la kolekton de Holben, vi diabla fripono!»

«Dio estu laŭdata,» elspiregis la hometo, «ekzistas do nenia malsano? Kaj mi dum dek noktoj ne povis dormi, timante, ke ĝin ricevos miaj ceteraj kaktoj!»

Tenante lin ĉe la kolumo, mi elportis lin en aŭton kaj veturis kun li kaj kun la detektivo al lia loĝejo. Ho, sinjoroj, tian kolekton mi ankoraŭ neniam estis vidinta; la hometo havis nuran mal­grandan mansardon en Vyso­ĉany (3), nu, proksimume trioble kvar metrojn, en an­gulo surtere litkovrilon, ta­bleton kaj seĝon, kaj la ceteran spacon plenigis nur kaktoj; sed kiaj ekzempleroj kaj en kia ordo! - io simila estus ja apenaŭ trovebla ali­loke.

«Do kiujn ekzemplerojn li forŝtelis de vi?» demandis la detektivo; kaj mi rigardis la friponon, kiel li tremas kaj englutas larmojn. «Ho,» re­spondis mi al la detektivo, «la valoro ne estas tiel granda, kiel ni konjektis; anoncu en la direkcio, ke la sinjoro for­portis materialon en la valoro de kvindek kronoj, kaj ke lin kvitigos mi mem.»

Post la foriro de la detek­tivo mi diris: «Nu, amiko, unue paku ĉion, kion vi for­portis de ni.» La hometo pal­pebrumis, estante eklarmonta, kaj flustris: «Sinjoro, mi petas vin, ĉu vi ne permesus, ke mi prefere submetu min al karcerpuno?»

«Nepre ne!» mi alkriis lin, «unue vi devas redoni la ŝteli­taĵon.» - Li do elprenis unu poteton post alia kaj flanken­metis ilin; ili estis proksi­mume okdek, - ni ne estis eĉ supozintaj, ke mankas al ni tiom da ekzempleroj; li verŝajne adis ilin forporti jam dum pluraj jaroj. Por akiri certecon, mi kriatakis lin:

«Ha! ĉu tio ĉi estas ĉio?»

Nun superverŝis lin larmoj; li elprenis ankoraŭ unu neĝ­blankan De Laitii kaj unu cornigeron, metis ilin al la ceteraj kaj singultis: «Sin­joro, mi ĵuras, pliajn de vi mi ne plu havas.»

«Tio ankoraŭ evidentiĝos,» tondris mi, «sed nun diru al mi, kiel vi povis ilin de ni forportadi?»

«Jen kiel mi tion faris,» li stumble diris kaj lia Adam­pomo saltmoviĝis de eksciteco. «Mi... mi nome surprenis tiun vesto.. »

«Kian veston?» krias mi. Nun li ruĝiĝis de obseda embaraso kaj balbutis:

«Pardonu, virinan veston.»

«Homĉjo, mi miras, kaj kial ĝuste virinan veston?»

«Ĉar,» tremparolis li, «tian nejunan virinon neniu funde atentas, kaj krome» - li diris preskaŭ triumfe - «estas ja memkompreneble, ke neniu suspektus pri tia afero virinon! Sinjoro, virinoj havas ĉiajn eblajn maniojn, sed neniam sin okupas pri kolek­tado! Ĉu vi iam vidis virinon, kiu posedus kolekton de poŝt­markoj aŭ skaraboj aŭ inkunabloj (4) aŭ similaj aĵoj? Neniam, sinjoro! Al la virinoj mankas la koncernaj fundeco kaj - kaj - pasio. La virinoj estas tiom sobraj, sinjoro! Sciu, ke tio estas la plej granda diferenco inter ni kaj ili: ke nur ni fondas kolek­tojn. Mi konjektas, ke la universo estas nur kolekto da steloj; ekzistas ia vireca Dio, kaj tiu kolektas mondojn: tial ili estas tiel terure mult­nombraj. Mil diabloj, se mi havus tiom da spaco kaj da rimedoj kiel li! Ĉu vi kredas, ke mi elpensas novajn kak­tojn? Kaj nokte mi sonĝas pri ili; ekzemple pri kakto, kiu havas orajn harojn kaj gen­ciane bluajn florojn - mi donis al ĝi la nomon Cephalo­cereus nympha aurea Racek - mia nomo estas ja Raĉek, bonvolu kompreni; aŭ Mam­millaria colubrina Racek; aŭ Astrophytum caespitosum Ra­cek; sinjoro, en tiu ĉi sfero ekzistas miraklaj eblecoj! Se vi scius.»

«Ĉesu,» mi interrompis lin; «kaj en kio vi kutimis la kaktojn forporti?»

«Pardonu, en la ĉebrusto,» li diris honteme. «Kia ĝuo, esti de ili pikata!»

Kredu al mi, ke mi ne plu kuraĝis la kaktojn de li for­preni. «Aŭskultu,» mi diris al li, «mi veturigos vin al la maljuna sinjoro Holben, kaj tiu forŝiros ja ambaŭ viajn orel­ojn.» - Ho, sinjoroj, vi apenaŭ kredus, kia paro el tiuj du fariĝis! La tutan nokton ili pasigis en la florvarmejo, ĝis ili estis revuintaj la tridek ses mil potetojn. «Holan,» diris al mi la maljuna sinjoro, «jen estas la unua homo, kiu scias taksi la kaktojn.» Kaj antaŭ ol pasis monato, la maljuna sinjoro Holben kun ploro kaj beno ekspedis tiun Raĉek en Meksikion, por ke li tie kolek­tadu kaktojn; ambaŭ nerefu­teble kredis, ke en tiu lando ie kreskas Cephalocereus nympha aurea Racek. Ne for­pasis ankoraŭ tuta jaro, kiam ni ricevis strangan sciigon, ke sinjoro Raĉek tie pereis per bela kaj martira morto. Ĉe iu indiana gento li trovis ties sanktan kakton Ĉikuli, kiu estas, bonvolu kompreni, pro­pra frato de Dio la Patro, kaj li ĝin aŭ ne riverencis, aŭ eĉ forŝtelis; la indianoj sinjoron Raĉek unuvorte katenis kaj sidigis lin sur ekzempleron de Echinocactus visnaga Hoo­ker, kiu estas granda kiel elefanto kaj provizita per dornoj longaj kiel rusaj bajo­netoj, sekve de kio nia samlandano, rezignaciinte pri sia sorto, ellasis for sian spiriton. Jen kia do estis la fino de la kaktoŝtelisto....“
El la ĉeĥa trad. M. Lukaŝ.
(1) Glokiso: hokforma harego (karakteriza por pluraj specioj de la kaktacoj.

(2) Mikrosporo: speco de sporo.


(3) Vysoĉany estas kvartalo de Prago.
(4) Inkunablo: presaĵo de antaŭ la jaro 1500.
Ĉeĥajn nomojn oni en eksterlando ofte presas aŭ skribas sen la apartenaj supersignoj. Ĉi tiun fakton sprite aludas la aŭtoro, uzante la nomon Raĉek (= "Kankreto") en la kripligita formo Racek (= "Mevo", "Laro").

(Rim. de la trad.)


Elŝuti 21.76 Kb.

  • Echinocactus Wislizenii
  • Wisli­zen aŭ Graessner
  • LA MONDFAMAJ KOLEKTOJ DE HOLBEN ENDANĜERIGITAJ!
  • ĈU ONI SUKCESOS SAVI LA KOLEKTOJN DE HOLBEN
  • De Laitii
  • Cephalo­cereus nympha aurea Racek
  • Cephalocereus nympha aurea
  • Glokiso

  • Elŝuti 21.76 Kb.