Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Mezeŭropa Fervoj-miniatura Klubo

Elŝuti 5.15 Kb.

Mezeŭropa Fervoj-miniatura Klubo




Dato15.03.2017
Grandeco5.15 Kb.

Elŝuti 5.15 Kb.

Mezeŭropa Fervoj-miniatura Klubo

Ferclub, la Mezeŭropa Klubo de Fervojminiaturistoj - estas senprofitcela asocio, kiu klopodas diskonigi la fervojan etmodel-ismon, speciale koncerne la Fervojojn italajn, eŭropuniajn kaj, ĉiukaze, de la najbaraj ŝtatoj. Fondita en 1988, membras en ĝi ĉirkaŭ kvindeko da asocianoj el ĉiuj aĝoj kaj la nova sidejo, en Via dei Giardini 16, estis inaŭgurita la 15an de marto 2003.

En Triesto, ĝi ludas, kune kun la Fervoja Muzeo kaj tramo de Opicina, gravan rolon en la fervoja kampo por la interesiĝantoj al tiu temo kaj, dum la tuta jaro, ĝi estas vizitata de unuopuloj kaj de italaj kaj eksterlandaj asocioj.

En la nova sidejo, salono estas destinita por ampleksa maketo pri la Retiaj Fervojoj (en skalo H0m), taksita aŭtentika artaĵo de la plej gravaj fakrevuoj: apud ĝi, du aliaj maketoj Marklin (en skalo H0) - unu, laŭ la stilo specifa de la 1970aj jaroj kaj la alia, ĉevanda.

En alia ĉambro, granda reproduktaĵo, titolita “Sen landlimoj” (skalo H0), okupas surfacon de 20 kvadrataj metroj: ĝi funkcias ciferece kaj estas ekipita per specialaj, avangardaj efektoj. En la sama ejo, “Dimanĉaj trajnetoj” (skalo H0), je dispono de la junaj gastoj, kiuj mem povas funkciigi la diversajn vagonarojn.



Tria salono estis inaŭgurita en 2007: en ĝi trovas lokon nova maketo, en skalo “N” (1:160), kiu okupas surfacon de 15 kvadrataj metroj.

Ferclub krome posedas simulilon, por stiri lokomotivojn, movatajn de vaporo, dizelmotoro aŭ elektro. Plie ĝi havas riĉenhavajn bibliotekon, videotekon kaj hemerotekon, ĉiujn kompreneble je la sama temo: fervojoj, ĉu realaj ĉu etmodelaj. Kunlabore kun la Triesta Komunumo, la klubo aktivas en disvastiga kaj didaktika kampoj, donante al publiko la eblon konsulti librojn kaj materialon plej diversan. Oni organizas ankaŭ, interkonsente, gvidatajn vizitojn en la muzeo, por grupoj kaj lernejaj klasoj, kaj kursojn pri fervoj-etmodelismo. Por projektado kaj funkciado de la fervojaj maketoj pere de komputilo, la klubo metas je dispono la bazan informadika programaron.

Ĉiun unuan dimanĉon de la monato, ekde oktobro al majo, matene oni organizas senpagan programon, por ĉiuaĝa publiko, specife por geknaboj, okaze de kiu eblas mem konduki la miniaturajn “Dimanĉajn trajnetojn”.


Elŝuti 5.15 Kb.


Elŝuti 5.15 Kb.