Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 2015

Elŝuti 7.18 Kb.

Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 2015




Dato09.11.2017
Grandeco7.18 Kb.

Elŝuti 7.18 Kb.





Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 2015
Inkluziva edukado per kaj dank’ al lingvoj - lingvoj gravas

2015 estas la 15a datreveno de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo - ĝi estas ankaŭ decida jaro por la internacia komunumo, ĉar ĝi estas datlimo por la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiam la landoj devas difini novan tutmondan agendon pri daŭripova evoluo.


En la fokuso de la agendo post 2015 devas prioritate esti la antaŭenigo de kvalita edukado por ĉiuj - plilarĝigo de la alireblo, certigo de egaleco kaj inkluziveco, antaŭenigo de edukado por monda civitaneco kaj daŭripova evoluo. Edukado en la gepatra lingvo estas esenca por povi atingi tiujn celojn - por faciligi la lernadon kaj subteni la kapablojn legi, skribi kaj kalkuli. Por progresi en ĉio tio, la akcento devas esti pli forta sur la formado de instruistoj, la relaboro de instruprogramoj kaj la kreado de adekvataj lerno-medioj.
Unesko strebas al tiuj celoj en la tuta mondo. En Sud-Ameriko, helpe de la Fonduso de UN por Infanoj, Unesko antaŭenigas la inkluzivan edukadon per interkultura, dulingva aliro, por inkludi ambaŭ kulturojn, indiĝenan kaj ne-indiĝenan. Samkiale la regiona oficejo de Unesko en Bankoko, Tajlando, por Edukado en Azio kaj Pacifiko, laboras por pli bone komprenigi la esencon de la plurlingva edukado bazita sur la gepatra lingvo, en kaj ekster la regiono. La gepatralingva edukado estas fundamenta kondiĉo por altkvalita lernado - estas ankaŭ grave subteni la multlingvecon kaj respekton al lingva kaj kultura diverseco en socioj, kiuj rapide transformiĝas.
Ekde la jaro 2000 okazis grandega progreso survoje al atingo de la celoj de Edukado por Ĉiuj. Hodiaŭ ni devas rigardi antaŭen, por realigi neatingitajn celojn kaj alfronti novajn defiojn. La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas la okazo por ni ĉiuj atentigi pri la graveco de la gepatra lingvo por sukcesigi la fortostreĉojn en edukado, por plialtigi la kvaliton de la lernado, kaj por inkludi la ekskluditojn. Ĉiu knabino kaj knabo, virino kaj viro devas povi posedi la rimedojn, kiuj permesas al ili plene partopreni en la vivo de la socio, kies membroj ili estas. Tio estas baza homa rajto kaj grava antaŭkondiĉo por la daŭripoveco de ĉiu evoluo.
Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

Tradukis Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj

- -
Legu pli pri la temo en la retejo pri Lingvaj Rajtoj, kun afiŝoj, artikoloj, videoj k.a. materialoj.



http://www.linguistic-rights.org/21-02-2015/
http://www.uea.org | Gazetara Komuniko de UEA: http://uea.org/gk/570a1


Elŝuti 7.18 Kb.


Elŝuti 7.18 Kb.