Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Marcus tullius cicero kato pliaĝa pri la maljuno

Elŝuti 153.28 Kb.

Marcus tullius cicero kato pliaĝa pri la maljuno




paĝo1/4
Dato30.04.2017
Grandeco153.28 Kb.

Elŝuti 153.28 Kb.
  1   2   3   4

MARCUS TULLIUS CICERO



KATO PLIAĜA PRI LA MALJUNO

TRADUKIS G.P.

SEPTEMBRO 1963

Marcus Tullius Cicero /106 43 aK./ naskiĝis en la latina urbeto Arpino kaj devenis en kavalira, sed ne tre bonstata familio. La kavaliroj /la nomon havis originon en tio, ke ili foje militiris kiel rajdistoj/ estis la parto de la reganta klaso de la roma ŝtato; plejparte riĉuloj ili okupis sin per negoco, uzuro k.s.

Cicero studis en Romo če plej bonaj juristoj kaj retoroj kaj sian studon li pliperfektigis en Atenoj kaj sur la insulo Rhodo. En sia jurista kaj retora kariero li debutis en la j. 81 a.K.

Debuto estas komenca stadio de ŝaka ludo (ĉirkaŭ 15-20 movoj), karakteriziĝas mobilizon de fortoj de ludantoj.
kaj dediĉis sin ankaŭ al la kariero politika. Sinsekve li atingis ĉiujn laŭleĝe destinitajn oficojn. En la j.63 a.K. Cicero atingis la kulminon de sia politika kariero, fariĝinte konsulo. Tiutempe granda danĝero priminacis la roman ŝtaton per preparata ribelo de Katilina. Cicero kiel konsulo malofte subpremis la ribelon kaj per tio gajnis iajn signifoplenajn meritojn, sed ankaŭ samvoje malamikigis kelkajn influriĉajn personojn. Tio rezultigis en la j. 58 a.K. lian ekzilon, el kiu li revenis la sekvintan jaron. Tamen li neniam akiris sian antaŭan fluon.

En la jaroj 51 kaj 50 a.K. Cicero aktivis kiel prokonsulo en Kilikio /en Malgranda Azio/ kaj reendkondukis ordon kaj sekuron en tiu ĉi provinco. Baldaŭ post lia reveno ekestis intercivitana milito inter Cezaro kaj Pompejo. Cicero longe hezitis, al kiu el ambaŭ rivaloj li aliĝu kaj fine decidiĝis por Pompejo. Post ties malvenko apud Farsalo /48 a.K./ Cezazo en sia grandanimeco paciĝis kun Cicero, sed tiu dum la diktatora epoko de Cezaro politike ne aktivis. Tiutempe li priverkis kaj aperigis kelkajn verkojn retorajn kaj filozofiajn.

En la j. 45 a.K. mortis la unusola filino de Cicero Tullia kaj la funbro pro ĉi tiu perdo enigis lin en ankoraŭ pli profunda verkista agado.

Post la morto de Cezaro /la 15-an de marto 44 a.K./ Cicero fronte de la senatana parto sukcese alatakis konsulon Markon Antonion kaj atingis, ke li estis punekzilita kaj proklamita malamiko al la patrio. Sed post kiam Oktaviano paciĝis kun Antonio kaj ne kontraktis kun li la duan triumviraĵon Antonio kategorie eldevigis, ke Cicero estu enskribita en la unua proskripcia listo. Baldaŭ post tio /la 7-an de decembro 43a.K./ Cicero laŭ ordono de Antonio estis murdita kaj lian kapon oni elmetis sur la retora tribuno de la roma forumo.

La rikolto de la literatura agado de Cicero estas vastampleksa, konserviĝis ĝis niaj tagoj ties 58 paroladoj, multaj verkoj retoraj kaj filozofiaj kaj riĉa korespondaĵo.

Ĉirkaŭ la jaro 44 a.K. Cicero priverkis du filozofiajn verkojn: „de natura deoru“ /pri la naturo de la dioj/ kaj „de divinatione“ /pri la profetado/, laŭ aludo de aŭtoro mem la unuan antaŭ, la duan post la morto de Cezaro. La dialogo“Cato Maior de senectute“ /Cato pliaĝa pri maljuno/ laŭ mencio de Cicero estis „enšovita“ , ĝi estiĝis do aŭ inter du menciitaj verkoj, aŭ pli probable dum la prilaborado de la verko „de divinatione“, sekve senpere post la morto de Cezaro.


En ĉi tiu verko Cicero intencis ne nur indiki argumentojn kontraŭ kaj por la maljuno, sed havis pli altan celon: prezenti bildon de vera Romano kaj per tio alhelpi al la plibonigo de tiamaj moroj. Tre bontrafe li elektis al tiu celo la personon de Kato Pliaĝa /234 – 149/kiu estis fakte la vera modelo de la roma virto kaj ankoraŭ dum sia profunda maljunaĝo aktivis por la bono de la ŝato.Cicero privestis Katon per iom pli granda klero, ol kiun Kato verfakte estis posedinta.

La dua partoprenanto en la dialogo estis Publio Kornelio Scipio Emiliano Afrikano /185 – 133/, unu el la plej grandaj kaj noblaj Romanoj, eminenta militestro kaj ŝtatviro, venkinto super Kartago /en 146/, homo de ĉarmega karaktero kaj de subtila klero.

La tria partopreninto en la dialogo Gajo Lelio estis la intima amiko de Scipio, posedis plej puran, gajan, mildan karakteron kaj pro sia modereco, prudento kaj ampleksa klero ricevis la alnomon „la Saĝa“. Li estis je kelkaj jaroj pli aĝa ol Scipio kaj je kelkaj jaroj transvivis sian amikon.

La dialogo okazas en la domo de Kato en la jaro antaŭ ties morto, sekve en la jaro 150 a.K.

La karaktero de la prilaborado kaj la formo de la dialogo supozigas la hipotezon ke Cicero priverkis la traktaton rapide dum kelkaj tagoj. La uzita materialo el la Roma historio estis al li konata kaj pri la greka literaturo li limigis sin nur je malmultaj verkistoj, precipe je Plato kaj Xenofono, aludante sole nur anekdotojn kaj tiujn iam eĉ nur supraĵe kaj neprecize. Ĉe la priskribo de terkulturistaj ĝuoj li fruktuzis siajn spertojn, gajnitajn dum oftaj kaj longaj restadoj en siaj kamparaj bienoj.

La formo de la verko estas dialogo, dum kiu Marko Porcio Kato efektive parolas preskaŭ sola. Scipio kaj Lelio nur ekstere spronas Katon al lia kontinua prelego. Nur partatempa alparolo de Kato al iu el ties aŭdantoj memorigas, ke temas pri interparolado kaj ne pri skriba verko.

La dialogon Cicero dediĉis al sia klera, plej intima, je tri jaroj pli aĝa amikoTito Pomponio Atiko, kiu aperigis preskaŭ ĉiujn verkojn de Cicero. Plutarĉo fruktuzis ĝin por sia biografio de Kato.

----------------

Por la esperantigo de la verko estis uzita la eldono de Julius Sommerbrodt „M.Tullii Ciceronis Cato Maior de senectute“ /kvina eldono el 1866/ kun helpo de la germana traduko fare de prof. Dr. Rafael Kühner /4a eldono el 1905/ kaj de la ĉeĥaj tradukoj de Jan Reiniš kaj Zd. Mikulecký. La rimarkigoj estis ĉerpataj el ĉi ĉiuj libroj.

1. „Kiel, Tit´, vi min premios, se mi helpos peli la zorgon,

kiu, fikse enestante en via brust´, vin dolorige

skuas kaj torturas? /1/

Mi povas tamen, kara Atiko, alparoli vin per la samaj versoj, kiel alparolas Flamininon

„tiu hom´neniel riĉa, sed indanta je plena fido“ /2/,

malgraŭ ke mi bone scias pri vi, ke ne kiel Flaminino

„tiel tage, kiel nokte, Tito, vi vivas maltrankvile“.

Mi konas ja vian sinregadon kaj animan egalpezon kaj estas konvinkita, ke vi hejmalportis el Atenoj ne sole vian alnomon /3/, sed ankaŭ noblecon kaj prudenton. Kaj tamen mi suspektas, ke de tempo al tempo la samaj okazaĵoj grave malkvietigas vin same kiel min. /4/.

Sed la verko, kiu povus vin konsoli tiudirekte estus kelke pli malkonciza, kaj tial mi devas prokrasti ĝin por alia, pli konvena tempo. Nune mi decidis priverki por vi iom pri la maljuno. 2. Mi intencas nome faciligi al vi kaj ankaŭ al mi mem nian komunan ŝarĝon de la maljuno, kiu jam preme altrudas sin aŭ almenaŭ alproksimiĝas /5/. Malgraŭe mi sekure scias, ke, kiel ĉion ceteran, ankaŭ ĉi ĉagrenon vi malevitas kaj en la futuro malevitos kun saĝa kvieto.

Dum mi volis priverki ĉi tute nur koncizan traktaton pri la maljuno, ekvenis en mian menson la ideo, ke sole vi indas je tia donaco, el kiu ni ambaŭ povus tiri komunan profiton. Almenaŭ la laboro super ĉi libreto estis por mi tiom ĝojiga, ke ĝi ne sole forpelis ĉiujn ĝenaĵojn de la maljuno, sed faris al mi la maljunon milda kaj agrabla. Neniam do oni kapablos sufiĉe kaj laŭmerite prilaŭdadi la filozofion, ĉar ĉiu, kiu ĝin obeas, povas pasigi la tutan vivon sen suferoj.

3. Sed pri pluaj demandoj de la filozofio mi jam diris multon kaj parolos ankaŭ ofte; ĉi libro, dediĉita al vi, temas pri la maljuno. La tutan sekvontan parolon mi enmetis en buŝon ne de Tithono /6/, kiel tion faris Aristo Keo /7/ - malmulto de aŭtoritato ja enestus en mito – sed de la oldulo Marko Kato /8/, por ke la interparolado akiru pli da graveco.

Apud li mi starigis sur scenejon Lelion /9/ kaj Scipion /10/, kiuj admiras Katon, kiom facile li elportas sian maljunaĝon kaj tiu al ili respondas. Kaj se ŝajnos, ke Kato parolas ĉi tie pli dokte, ol li mem antaŭe estis parolanta en siaj propraj libroj, imputu tion al la greka literaturo, kiun li studis fervorege, kiel sciate, en sia maljunaĝo. Sed pro kio ankoraŭ pli da vortoj? Jam Kato mem ja eksplikos en sia parolo nian tutan opinion pri la maljuno.

II.


Scipio.

4. Oftfoje, Marko Kato, mi admiras kune kun la alestanta Gajo Lelio vian elstaran kaj perfektan saĝon ĉe ĉiu via ago, sed precipe naskas nian admiron, ke ni neniam observis, ke la maljuno kaŭzas al vi iajn malfacilaĵojn. Tiun la plejmulto da olduloj tiom malamas, ke ili deklaras ĝin pli peza ŝarĝo, ol estas la Etno /11/.

Kato.

Miaopinie, Scipio kaj Lelio, vi admiras aferon, kiu absolute ne estas netolerebla. Kompreneble al tiu, kiu ne posedas en si ian kapablon por bona kaj beata vivo /12/, ĉiu aĝo ŝajnas peza. Sed al tiu, kiu serĉas ĉiujn vivodonacojn en si mem, ne vidiĝas ia malbono tio, kion alportas la neevitebla naturleĝo. Kaj al tiu speco de la aferoj apartenas antaŭ ĉio la maljuno. Ĉiuloj en la mondo deziras ĝisvivi ĝin kaj atinginte, ili plendas pri ĝi. Tiom grandas la nekonsekvenco kaj perverseco de la stultuloj. Iliadire la maljuno alŝoviĝas al ili pli rapide, ol ili antaŭsupozis.



Unue, kiu altrudis al ili ĉi falsan opinion? Je kiom pli rapide nome surprizas la maljuno plenaĝulojn ol la plenaĝo knabojn?

Due, ĉu la maljuno estas por ili pli ĝena, se ili atingus ok cent jarojn, ol se ili estas okdekjaraj? Ĉar post forpaso de la eĉ plej longdaŭra aĝo ajna konsolo ne kapablas kontentigi stultajn oldulojn.

5. Se vi do admiradas mian saĝon – ĝi envere estu inda je via juĝo kaj mia alnomo! /13/ - sciu, ke mi saĝas nur en tio, ke mi laŭdas la naturon, la plej bonan gvidanton, kiel preskaŭan diaron, kaj ĝin obeas. Ĉar ne estas probable, ke ĝi neglektus la lastan akton kiel iu mallerta poeto, post kiam ĝi konvene disdividis ĉiujn ceterajn partojn de la homa vivo. Estas ja nepre necese, ke io ekzistu lastloke, io fina, kio kiel fruktoj de olivarboj kaj de terkreskaĵoj post la maturiĝo kvazaŭ elvivus kaj defalus. Kaj tion saĝulo devas elporti trankvilanime. Ĉu batali kontraŭ la naturo estas io alia, ol la milito de la Gigantoj kontraŭ la dioj?

Lelio.


6. Sed nun, kara Kato, vi farus al ni komplezegon – mi certigas vin ankaŭ en la nomo de Scipio – ĉar ni ambaŭ esperas kaj certe prideziras ĝisvivi la maljunaĝon, se vi lernigus al ni multe pli frue pri la rimedoj, pere de kiuj ni povus plej facile elporti la aĝon, pli kaj pli sin altrudantan.

Kato.


Tre volonte mi faros tion, Lelio, precipe, se mi kontentigos per tio, kiel vi diras, vin ambaŭ.

Lelio.


Envere mi arde deziras, kara Kato – se tio vin ne tro ĝenos – ke vi afable priskribu al ni la celon, de vi atingitan, ĉar vi jam plenumis longan vojaĝon, kiun ni devas ekpreni.

Kato.


7. Mi faros tion, Lelio, kiel eble plej bone. Oftfoje mi aŭdis plendojn de miaj samtempuloj – laŭ la malnova proverbo egalaj kun egalaj kuniĝas plej facile /14/ -, kiujn alĵetadis la eksaj konsuloj Gajo Salinatoro /15/ kaj Spurio Albino /16/, miaj preskaŭaj samaĝuloj: jen, ke ili senhavas ĝuojn, sen kiuj laŭ ilia kompreno entute ne estas vivo, jen, ke ilin malestimas la homoj, kiuj antaŭe laŭkutime ilin estis respektantaj. Sed miaopinie ili priplendis ne tion, kio laŭvere estas priplendota. Ĉar se la kulpo pri tio baziĝus en la maljuno, tiam ĝi sendube okazus ankaŭ al mi kaj al ĉiuj ceteraj aĝe progresintaj viroj. Kaj tamen mi spertis la maljunon sen riproĉoj ĉe multuloj, kiuj ne bedaŭris, ke ili estis elkateniĝintaj el voluptaj ĝuoj, kaj ili ne estis malŝate rigardataj de siaj konatoj. Sed pri ĉiuj tiuspecaj plendoj kulpas la karaktero, ne la aĝo. Prudentaj olduloj, kiuj ne estas malafablaj kaj morozaj, travivas ja tolereblan maljunon, dum ke la senrespekto kaj malmildeco sekvigas ĝenojn en ĉiu aĝo.

Lelio.


8. Verfakte la afero tiel statas, kara Kato, kiel vi diras. Sed eble iu povus oponi, ke la maljuno ŝajnas al vi multe pli tolerebla, ĉar vi posedas politikan influon, bonstaton kaj aŭtoritaton ĉe viaj kuncivitanoj. Ĉi tion tamen ne ĝuas multuloj.

Kato.


Iom da vero enestas en tio, Lelio, sed ĝi ne validas ĝenerale. Ekzemple Temistoklo /17/ onidire respondis ĉe vortbatalo al iu Serifano /18/, kiu diris, ke li iĝis renoma ne pro sia propra glorfamo, sed pro la glorfamo de sia patrio: „Envere, per Herkulo! Mi estus famiĝinta same tiom malmulte , se mi estus Serifano, kiom vi, se vi estus Atenano.“ La samon eblas diri pri la maljuno. Ĉar ĉe plej ekstrema malsufiĉo la maljuno ne facile elporteblas eĉ por saĝulo; male por nesaĝa homo ĝi povas esti malfacilega eĉ ĉe plej granda troabundo.

9. Entute la la plej efika armilo kontraŭ la ĝenoj de la maljuno, karaj Scipio kaj Lelio, estas la sciencoj kaj ekzercoj en virtoj. Se ili estis praktikataj dum ĉiu aĝo, dum la tuta longdaŭra aktiva vivo, ili alportas miraklajn fruktojn. Kaj tio ne sole pro tio, ke ili ne forlasas nin eĉ ĉe la fivfino – kvankam ĝuste tio tre gravas -, sed ankaŭ, ĉar feliĉigas la konscio, ke ni bone fruktuzis la vivon, kaj la rememoraĵo pri niaj multaj bonagoj.

IV. 10. En mia junaĝo mi amis kvazaŭ samtempulon Kvinton Maksimon /19/, tiun, kiu estis rekonkerinta Tarenton /20/, kvankam mi estis junulo kaj li oldulo. La digna seriozeco de ĉi viro estis mildigita de afableco kaj eĉ la maljuno ne ŝanĝis lian karakteron. Kompreneble mi ekestimis lin, kiam li ankoraŭ ne estis tro maljuna, sed tamen jam aĝe progresinta. Li fariĝis nome konsulo je la unua fojo jaron post mia naskiĝo /21/; kiam li aktivis kiel konsulo je la kvara fojo /22/, mi, tre juna soldato, almarŝis sub ties komando al Kapuo /23/, kaj kvin jarojn poste al Tarento. Post pluaj kvar jaroj mi iĝis kvestoro /24/ kaj tiun oficon mi plenumis en la konsuljaro de Tuditano /25/ kaj Cethego /26/, kiam Kv. Maksimo, jam altaĝa, rekomendis la leĝon de Cincio „Pri donacoj kaj premioj“ /27/. Kaj malgraŭ tio, ke li estis tre multjaraĝa, li militis kun juna entuziasmo kaj per sia pacienco bridis la junulan viglecon de Anibalo. Nia amiko Enio /28/ bonege skribis pri li:

„Sola vir´ forsavis ree nian landon per hezitemo,

ne atentis homparolojn, pensis nur pri ŝtata feliĉo.

Glor´, honoro kaj hodiaŭ, kaj post morto do lin ornamu!“

11. Envere kun kia singardo, kun kia sprito li rekonkeris Tarenton!

La Reconquista [rekonKISta] (vorto de la hispana kaj portugala lingvoj signifanta Rekonkeron) estas termino ofte uzata en Historio por nomi la bataladon de la reĝlandoj kristanaj de la nordo de la ibera duoninsulo kontraŭ la islamaj de la sudo dum la Mezepoko.
Kiam Salinatoro /29/, kiu post la perdo de la urbo estis fuĝinta en la fortikaĵon, fanfaronis kaj diris: „Sole ige de mi, Kvinto Fabio, vi rekonkeris Tarenton!“ „Tutcerte“, rediris tiu en mia ĉeesto, ridetante, „ĉar se vi ne estus perdinta Tarenton, neniam mi ĝin rekonkerus!“

Kaj en la togo /30/ li estis same bonega kiel enarmile. Kiam li aktivis kiel konsulo je la dua fojo /31/, kaj ties kolego Spurio Karvilio kviete kondutis, li rezistis plenaŭtoritate la popoltribunon Gajon Flaminion /32/, kiu kontraŭ la bontrovo de la senato volis dividi al unuopuloj la ŝtatajn kampojn Piscenajn kaj Galiajn. Kvankam aŭguro /33/, li kuraĝis deklari, ke ĉio, kio okazas por la feliĉego de la ŝtato, okazas ĉiam ĉe plej bonaj aŭspicioj, kontraŭe tio, kion oni proponas kontraŭ la ŝtato, ĉiam proponatas ankaŭ kontraŭ la aŭspicioj.

12. Ĉe tiu viro mi ekkonis multajn fierindaĵojn. Tamen nenio pli admirigas ol tio, kiamaniere li suferis la morton de sia filo, de la glora vivo kaj estinta konsulo /34/. Mi havas enmane lian funebran parolon /35/, kaj kiam ajn mi ĝin legas, kiun filozofon mi ne malrespektus! Sed li grandis ne sole enlume de la publiko kaj antaŭ la okuloj de la kuncivitanoj; ne, hejme kaj inter sia familio li estis ankoraŭ pli eminenta. Kiom atentoveka parolo! Kiaj principoj! Kiom granda scio pri la pasintaj tempoj, kia scio pri la aŭgura juro! Kaj por Romano li posedis grandan sciencan kleron. Li memoris ĉiujn militojn, ne sole la enlandajn, sed ankaŭ la eksterlandajn. La interparoladon kun li mi ĉiam prisopiris tiom avide, kvazaŭ mi estus jam tiutempe antaŭsentinta, kio efektive okazis, ke post ties morto mi trovos neniun, de kiu mi povus lerni.

V. 13. Kiukaŭze mi do tiom multe parolas pri Maksimo? Ĉar vi envere nun vidas, ke estus peko, se oni asertas, ke tia maljuno malfeliĉas. Certe ĉiuloj ne povas esti kiel Scipio /36/ aŭ Maksimo, por povi rememori la konkeritajn urbojn, la surterajn kaj surmarajn batalojn, la persone faritajn militojn kaj siajn triumfojn. Sed ankaŭ la maljuno de la homa vivo, travivita pace, pure kaj belguste, montriĝas trankvila kaj milda. Tia estis, kiel mi aŭdis, la maljuno de Plato /37/, kiu mortis okdekunujara, ankoraŭ verkante, aŭ tiu de Izokrato /38/, kiu – laŭ sia propra mencio – kiel naŭdekjara priverkis la libron Panathenaicus, kaj post tiam vivis ankoraŭ kvin jarojn. Kaj ankaŭ ties instruisto Gorgiaso el Leontino /39/ ĝisvivis 107 jarojn kaj neniam ĉesis kleriĝi kaj labori. Kaj kiam oni lin pridemandis, kial li volas vivi tiom longtempe, li diris: „Mi trovas nenion pro kio mi kulpigus la maljunon!“

14. Bonega respondo kaj inda je klera viro! Nur stultuloj transŝovas siajn erarojn kaj kulpojn sur la maljunon /40/. Tiel ne kondutis Enio /41/, kiun mi jam antaŭmenciis:

„Kiel la ĉeval´ potenca, kiu ofte en Olimpio

venkis kaj ripozas nune, pro l´ maljuno kadukiĝinta.“

Sian maljunon li komparas do kun tiu de fortstatura kaj venkoplena ĉevalo. Vi povas lin ja bone memori! Dek naŭ jarojn nome post ties morto oni elektis la nuntempajn konsulojn Titon Flamininon kaj Manion Acilion /42/, kaj li mortis, kiam aktivis kiel konsuloj Cepio kaj je la dua fojo Filipo /43/, kaj kiam mi en miaj 65 jaroj subtenis per laŭta voĉo kaj per bonaj pulmoj la leĝon de Vokonio /44/.

Kaj malgraŭ siaj sepdek jaroj – tiom longtempe Enio scie vivis – li eltenis du plagojn, kiujn oni rigardas plej pezaj, nome malriĉon kaj maljunon, tiom facile, ke ŝajnis, ke li sentas ĉe ili preskaŭ plezuron.

15. Nuntempe, kiam mi tion primeditas, mi trovas kvar kaŭzojn, pro kiuj la maljuno ŝajnas kompatinda:

unue, ke ĝi forturnas de la publika agemo,

due, ke ĝi iom malfortigas la korpon,

trie, ke ĝi forprenas preskaŭ ĉiujn plezurojn,

kvare, ke la maljuno jam ne tre lontanas for de la morto. Se vi volas, ni rigardu, kiagrade ĉiu el la kaŭzoj pravigitas.

VI.

La maljuno forturnas de la publika agemo? De kiu? Ĉu de tiu, kiun sole junaj korpfortoj kapablas plenumi? Ĉu ekzistas nenia poroldula okupo, kiun oni povas plenumi eĉ ĉe malforta korpo tamen perspirite? Ĉu Kvinto Maksimo do faris neniom? Ĉu, Scipio, faris neniom via patro Lucio Paŭlo, la bopatro de mia eminenta filo? /45/ Kaj ĉu faris neniom la ceteraj olduloj, tia Fabricio /46/, Kurio /47/, Korunkanio /48/, se ili defendis la ŝtaton per siaj konsilo kaj influo?



16. Al la maljuno de Apio Klaŭdio /49/ aliĝis ankoraŭ tio, ke li estis blinda. Kaj tamen en la momento, kiam la opinio de la senato kliniĝis por kontrakti pacon kaj aliancon kun Pirho /50/, li ne hezitis eldiri la vortojn, kiujn Enio /51/ konservis en siaj versoj:

„Kiel nune, naivuloj, devojiĝis via racio,

kiu tamen en paseo ĉiam sciis rekte agadi?“

Kaj ankoraŭ li pluigis tre energie. La poemo ja al vi konatas kaj ankoraŭ ekzistas la parolo de Apio mem. Kaj tion Apio elfaris deksep jarojn post sia dua konsuljaro, post kiam inter liaj ambaŭ konsuloficoj forpasis dek jarojn kaj antaŭ la unua li funkciis kiel censoro. El tio venas, ke dum la milito kontraŭ Pirho li estis jam profundaĝa. Kaj tamen ni aŭdis tion de niaj patroj. 17. Nenion esencan sekve asertas tiuj, kiuj negas, ke la maljuno kapablas plenumi iun publikan agadon. Ili similas al la homoj, kiuj deklaras, ke la direktisto dum navigado faras neniom, dum ke aliaj ascendas mastojn, aliaj ĉirkaŭkuras, aliaj elĉerpas ŝipmalpuraĵon, ke li nur trankvile sidas surpoŭpe, tenate la direktilon. La direktisto kompreneble ne faras la laboron, kiun faras junhomoj, sed kompense li plenumas taskojn verfakte multe pli gravajn kaj pli bonajn. Grandajn aferojn ne estigas korpaj forto aŭ vigleco, sed prudento, seriozeco kaj juĝo. La maljuno ne sole ne perdas ĉi ecojn, sed kontraŭe da ili gajnas abunde.

18. Ĉu vi eble opinias, ke mi, kiel simpla soldato, tribunuso, legato kaj konsulo elspertis diversspecajn militojn, nuntempe, kiam mi ne plu militas, ĉesis aktivi? Ne, nuntempe mi preskribas al la senato, kiuj militoj kaj kiamaniere estas farendaj. Kaj al Kartago, kiu jam longtempe kovas kontraŭ ni malbonajn intencojn, mi proklamas militon multe pli frue. Kaj mi ne ĉesos antaŭtimi ĝin, ĝis kiam mi ekscios pri ĝia forpereo.

19. Mi dezirus, ke la nemortidevaj dioj gardu ĝuste por vi, Scipio, ĉi venkan palmon /52/, por ke vi kompletigu tion, kion via avo /53/ postlasis ankoraŭ por elfari. Ekde ties morto forpasis jam 35 jaroj, tamen la memoron pri tiu viro heredos ĉiuj sekvontaj jaroj. Li mortis jaron antaŭ mia censorofico kaj dek jarojn post mia konsulofico, kiam li estis elektita konsulo je la dua fojo /54/. Ĉu li ne estus do kontenta pri sia maljunaĝo, se li ĝisvivus 100 jarojn? Kompreneble li ne okupiĝus pri kurado, saltado, defora lancĵetado, deproksima glavuzado, sed li fruktuzus sian prudenton, racion kaj juĝon.

Se la olduloj ne posedus ĉi ecojn, niaj antaŭuloj nepre ne estus nomintaj senato la plej superan ŝtatan kolegion /55/.

20. Ĉe la Lakedemonoj /56/ la viroj, kiuj plenumas la plej superan ŝtatan oficon, nomiĝas olduloj, kaj tiuj ili efektive estas. Se vi dezirus legi aŭ aŭdi la historion de la eksterromaj ŝtatoj, vi trovus, ke la plej grandaj ŝtatoj estis labiligitaj de junuloj, kaj kontraŭe de olduloj konservitaj kaj renovigitaj.

„Ho, diru, kial sen atend´ pereis via forta ŝtat´?“

Tiel ĉi oni demandas en la tetraĵo de Nevio /57/ „Ludus“. Kaj oni tie prirespondas precipe jenon:

„Fariĝis juna malsaĝul´ oftege nova orator´.“

La senprudento estas evidente la eco de la junaĝo, dume la prudento estas la eco de la olduloj. VII.

21. „Sed la memoro malfortiĝas!“ Mi kredas, ke tiel okazas, se oni ĝin ne ekzercas aŭ tiam, se oni denature iom malspritas. Temistoklo memoris eĉ nomojn de ĉiuj kuncivitanoj. Ĉu vi opinias, ke li progresintaĝe salutadis Aristidon kvazaŭ Lizimaĥon? /58/ Almenaŭ mi konas ne sole tiujn, kiuj vivas nuntempe, sed ankaŭ iliajn patrojn kaj avojn. Kaj se mi legas surtombajn surksribojn, mi ne antaŭtimas, kiel oni diras /59/, ke mi forperdos la memoron. Ja ĝuste dum tia legado mi rememoras la mortintojn. Ankaŭ neniam mi aŭdis, ke iu oldulo forgesis, kiuloke li estis enfosinta sian trezoron. La olduloj memoras ĉion, kion ili prizorgas: la fiksitajn tribunalajn templimojn, la nomojn de siaj ŝuldantoj kaj kreditoroj.

22. Kaj kion juristoj, kion pontifikoj, kion aŭguroj? Kion maljunaj filozofoj? Kion ĉion ili devas memori! Al olduloj restas la animkapabloj, se nur pluas ilia aktiva fervoro. Kaj tio validas ne nur pri viroj gloraj kaj estimataj, sed ankaŭ en la privata kaj kvieta vivo. Sofoklo /60/ poetis tragediojn ĝis la pleja alta aĝo. Kaj ĉar ŝajnis, ke pro ĉi okupo li neglektas sian mastrumon, ties filoj ekakuzis lin ĉe la tribunalo, por ke juĝistoj senigu lin kiel spiritmalfortan je la administrado je la havaĵo. Ankaŭ ĉe ni ekzistas simila kutimo, ke oni eliminas el la havaĵadminstrado la patrojn, kiuj mise mastrumas. Tiam onidire la oldulo antaŭlegis al la juĝistoj sian ĵus finverkitan dramon, kiun li tenis enmane – estis Edipo el Kolono – kaj pridemandis ilin, ĉu la poemo aspektas kiel verko de konfuzito. Post la antaŭlegado li estis malkondamnita per la decido de la juĝistoj.

23. Ĉu la maljuno eldevigis tiun homon kaj plue Homeron /61/, Heziodon /62/, Simonidon /63/ kaj Steziĥoron /64/, ĉu ankaŭ la jam antaŭe nomitajn virojn, Izokraton kaj Gorgiason /65/, ĉu la ĉefulojn inter la filozofoj, Pitagoron /66/, Demokriton /67/, Plato-n /68/, Ksenokraton /69/, ĉu fine Zenonon /70/ kaj Kleanton /71/ aŭ la filozofon kiun ankaŭ vi vidis en Romo, Diogenon Stoikon /72/, ke ili eksilentu en siaj studoj? Ĉu la scienca agado ne daŭris ĉe ĉiuj ĉi viroj same tiom longe, kiom ilia vivo?

24. Plue, se mi preterlasas ĉi diajn sciencojn /73/, mi povas nomi el la Sabina regiono /74/ romajn kampulojn, miajn najbarojn kaj intimajn amikojn. Dum ilia foresto oni preskaŭ neniam faras ian gravan laboron, greno nek semiĝas, nek falĉiĝas, nek grenejiĝas. Sed kompare al aliaj laboroj tio ne naskas admiron. Ĉar neniu sentas sin tiom maljuna, por ne opinii, ke li povus vivi almenaŭ unu jaron pluan. Sed tiuj homoj okupiĝas pri tiaj laboroj, kiuj iliascie neniam al ili profitigos.

„Li arbojn enplantas por la posteularo,“ tiel diras nia Stacio /75/ en siaj „Amikoj el junaĝo“.

25. Envere ankaŭ ĉiu kampulo, eĉ se li estas jam maljuna, ne hezitas prirespondi la demandon, por kiu li plantas: „Por la nemortidevaj dioj, kiuj deziris, ke mi ne nur transprenu ĉi havaĵon de miaj antaŭuloj, sed ĝin ankaŭ transdonu al miaj posteuloj.“

VIII.

Tion Cecilio pli bone diris pri oldulo, priatentanta la venontan generacion, ol estas lia alia eldiro en jenaj versoj:



„Eĉ se l´ maljun´ alportas unu mankon nur

el siaj, sola ĝi sufiĉas: ke oldul´

oftfoje vidas ion, kio naŭzas lin.“

Kaj ankaŭ eble ion, kion li volas vidi! Cetere same la juno renkontas la aferojn, kiujn ĝi ne prisopiras vidi. Ankoraŭ pli erara estas la jena eldiro de Cecilio:

„Afero la plej aĉa estas por oldul´:

jen senti, ke l´ balast´ por homoj estas li.“

26. Male, pli ĝojo ol balasto! Ĉar saĝaj olduloj trovas grandan plaĉon en junuloj, pridotitaj per eminentaj kapabloj, kaj ilia maljuno iĝas pli malpeza por ili, se ili estas estimataj kaj amataj de junuloj. Same tiel ankaŭ la junuloj siavice ĝojas pro la instruoj fare de olduloj, kiuj gvidas ilin al virtaj agoj. Kaj mi sentas bone, ke mi al vi ne malpli agrablas, ol vi al mi. Vi vidas do, ke la maljuno ne estas ĉiam langvora kaj senagema, sed plie tre aktiva kaj konstante entreprenas kaj planas ion, kompreneble laŭ la intereso, kiun iu havis en sia antaŭa vivo. Jes, kelkuloj eĉ lernas diversajn aferojn! Tion ni vidas ekzemple ĉe Solono /76/, kiu fanfaronas en siaj versoj, ke li maljuniĝante ankoraŭ ion allernetas ĉiutage.

Solono, greke Σόλων, (ĉ. 640 - ĉ. 560 a.K.), estis Atena leĝfaranto kaj poeto. El nobela familio, li dediĉiĝis al komerco kaj multe vojaĝis. Estas multaj leĝendoj pri lia vivo. Kiam li fariĝis arkonto, li faris leĝon malpermesante la sklavecon pro debetoj.
Ankaŭ mi same agis, ĉar kiel oldulo mi studis la grekan literaturon. Kaj mi endronis en ĉi studo kun tia vervo, kvazaŭ mi dezirus estingi longdaŭran soifon. Tiamaniere mi koniĝis kun la aferoj, el kiuj hodiaŭ, kiel vi vidas, mi uzas ekzemplojn. Kaj kiam vi aŭdis, ke Sokrato en sia maljunaĝo lernis lirludi, mi volus ankaŭ fordoni min al tio – antikvaj popoloj scie lernis lirludi - , sed interdume mi okupiĝis diligente almenaŭ pri sciencoj.

IX.


27. Nuntempe ankaŭ mi ne senhavas junulajn fortojn – tio nome estis la dua difekto de la maljuno – same kiel mi ne senhavis dum mia junaĝo fortojn de taŭro aŭ elefanto. Oni devas utiligi la rimedojn, kijn oni posedas, kaj plenumi laŭ siaj fortoj tion, kion oni kapablas fari. Ĉar kiu eldiro meritas pli grandan malestimon ol tiu de Milo el Krotono? /77/ Kiam tiu estis jam olda, kaj observis, kiel atletoj gimnastas en sportejo, onidire li alrigardis siajn brakojn kaj larmante diris: „Ho ve, ĉi tiuj estas jam mortaj!“ Jes, ne tiuj, sed plie vi mem, babilulo! Vian gloron vi ja neniam gajnis per la propra memo, sed sole per viaj brusto kaj brakoj.

Tiel ne parolis Seksto Elio /78/, nek multajn jarojn antaŭ tiu Tiberio Korunkanio /79/, nek antaŭ nelonge Publio Kraso /80/, kiuj preskribadis al civitanoj juron. Ilia jura renomo akompanis ilin ĝis la lasta spiro.

28. Sole retoro, mi timas, laciĝas pro la maljuno. Ties profesio necesigas ne nur spiriton, sed ankaŭ bonan pulmon kaj forton. Kompreneble klara voĉsono ekbrilas mi ne scias kiamaniere, ankoraŭ eĉ dum la maljuno. Almenaŭ mi ĝis nun ne forperdis ĝin kaj vi vidas miajn jarojn! Malgraŭe trankvila kaj modera parolo de oldulo estas digna, kaj takta kaj mola parolmaniero de elokventa oldulo vekas per si mem atenton. Kaj se oni mem ne kapablas elfari tion, tamen oni povas doni instrukciojn al Scipio kaj Lelio /81/. Ĉar ĉu ekzistas io pli agrabla, ol esti ĉirkaŭata en la maljunaĝo de junularo, fervora en studo?

29. Aŭ ĉu ni ne ĝuigos al la maljuno eĉ tiom da fortoj, por ke ĝi povu junulojn instrui, klerigi kaj prepari al ĉiu profesia devo? Kaj kio povas esti pli brila ol ĉi tasko /82/? Verfakte al mi ĉiam ŝajnis, ke ambaŭ Scipioj, Gneo kaj Publio /83/, kaj ambaŭ viaj avoj, Lucio Emilio /84/ kaj Publio Afrikano /85/ estis feliĉaj intere de la akompanantaro de bonegaj junuloj. Kaj neniu el instruistoj de belartoj povas esti rigardata malfeliĉa, eĉ kiam liaj fortoj kadukiĝas kaj forsvenas. Sed ankaŭ la perdon de la fortoj pli ofte sekvigas eraroj de la juno ol tiuj de la maljuno. Diboĉa kaj malmodera juno nome transdonas al la maljuno korpon konsumitan.

30. Almenaŭ Kiro /86/ ĉe Ksenofonto /87/ asertas, en la parolo, kiun li mortante elbuŝigis, ke li neniam eksentis en la maljuno malpli da fortoj, ol li estis posedinta dum sia junaĝo. Kaj mi kiel knabo memoras Lucion Metelon /88/, kiu fariĝis ĉefpastro kvar jarojn post sia dua konsulofico, kaj plenumis ĉi pastran oficon dek du jarojn, ke li ĝuis ankaŭ dum la vivvespero tiom da freŝaj vortoj, ke li entute ne prisopiris sian junaĝon.

Mi ne bezonas paroli pri mi mem, kvankam tio estas kutimo de olduloj kaj oni ĝin ankaŭ indulgas al nia aĝo.

31. Ĉu vi ne observas, kiel Nestoro /89/ ĉe Homero tiom ofte fanfaronas per siaj preferaĵoj? Li vivis jam en la tria homaĝo /90/ kaj ne bezonis antaŭtimi, ke li ŝajnos tromemfida kaj multparola, se li parolos pri si veraĵojn. Ĉar, kiel diras Homero, „el lia buŝo fluis parolo pli dolĉa ol mielo“ /91/. Al ĉi dolĉmildeco li kompreneble ne bezonis iajn korpajn fortojn. Kaj tamen la glora gvidanto de la Grekoj /92/ nenie esprimas la deziron, ke li havu dek heroojn, similajn al Ajakso /93/, sed dek similajn al Nestoro.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Se tiu lia deziro estus plenumita, li ne pridubas, ke Trojo baldaŭ pereos.

32. Sed mi revenas al mi mem. Mi estas jam en la okdek kvar jaroj kaj certe dezirus, ke mi povu fieriĝi pro la samo kiel Kiro. Tamen mi povas deklari, ke mi ne plu posedas la korpfortojn, kiujn mi posedis, dum mi servis kiel soldato en la Puna milito, aŭ aktivis kiel kvestoro en la sama milito aŭ kiel konsulo en Hispanio, aŭ batalis post kvar jaroj kiel milittribunuso sub konsulo Manio Acilio Glabrio /94/ apud Termopiloj. Malgraŭe, kiel vi vidas, la maljune entute min ne senfortigis, nek paralizis. Miajn fortojn ne senhavas la urbodomo, nek la retorejoj, nek la amikoj, nek la klientoj, nek la gastoj.

Neniam vere mi ne konsentis kun la malnova kaj laŭdata eldiro, ke oni devu frue iĝi oldulo, se oni volas longtempe resti oldulo. Mi preferus nome esti oldulo pli kurtan tempon, ol iĝi oldulo antaŭtempe. Pro tio ankaŭ ĝis nun ekzistas neniu, kiu volus min viziti kaj mi ne havus por li tempon.

33. Sed mi posedas malpli da fortoj, ol ajnulo el vi. Ankaŭ vi ne posedas tian forton, kian posedis cenestro Tito Poncio /95/. Ĉu tiukaze li superas vin? Oni uzu nur siajn fortojn ĝuste kaj ĉiu penu sole laŭ siaj ebloj, tiam li sendube ne eksentos dolore la foreston de la fortoj.

Sur la vetkurejo en Olimpio onidire sin prezentis Milo /96/, portante surdorse vivan bovon. Ĉu vi do preferus havi tian korpoforton, ol la spiritforton de Pitagoro /97/? Resume, fruktuzu la avantaĝon, dum ĝi disponeblas! Se ĝi malaperis, ne manksentu ĝin! Alie junuloj devus prisopiri la knabaĝon kaj la aĝe iom progresintaj la junulaĝon.

Ekzistas difinita vivprocedo kaj unusola vojo de la naturo kaj tio simpla. Ĉiu vivperiodo havas konvenan karakteron, tiel ke kaj la malforto de knaboj, kaj la sovaĝeco de junuloj, kaj la seriozeco de konstantiĝintaj viroj, kaj la matureco de olduloj naskas siajn naturajn fruktojn, kiuj ĝustatempe fruktuzendas.

34. Mi supozas, ke vi aŭdis, kara Scipio, kion ĝis nun faras naŭdekjara

  1   2   3   4


Elŝuti 153.28 Kb.


Elŝuti 153.28 Kb.