Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Manlibro rapida pri ek! (kaj iloj por skribi Esperante en aliaj os) Indekso

Elŝuti 33.2 Kb.

Manlibro rapida pri ek! (kaj iloj por skribi Esperante en aliaj os) Indekso




Dato21.03.2017
Grandeco33.2 Kb.

Elŝuti 33.2 Kb.

Manlibro rapida pri EK! (kaj iloj por skribi Esperante en aliaj OS)

Indekso

EK! 1

Elŝuto kaj instalo 1

Agordoj 2

Mi ne uzas Vindozon... (aliaj Operaciumaj Sistemoj) 2

Aldonaĵo: kial komputiloj havas tiom da problemoj kun signoj? 3

LICENCO: 4


EK!


EK!, t. e. Esperanta Klavaro! (en ĉi dokumento mi simple skribos EK) estas malgranda programo kreita de rusa esperantisto (Jurij Finkel), tre utila por skribi en Esperanto per iu ajn klavaro. Ĝi estas senpaga, sed bedaŭrinde nur por Vindozo (sed tiu ĉi manlibro pritraktas ankaŭ aliajn Operaciumajn Sistemojn).

Elŝuto kaj instalo


EK estas elŝutebla ĉe la retpaĝaro:
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html.

(dekstre, bvl. elekti la lastan version).


Por instali sufiĉas:

  • alklaki duoble la dosieron elŝutitan, elekti instalu; vi povas (ne devas) ŝanĝi la dosierujon en kiu instali. Se Vindozo demandas ĉu la programo estas fidinda, jes, ĝi estas fidinda.

  • Tuj vi vidos fenestron kun du langetoj: “Instalo” kaj “Agordo”.

  • En la langeto “Instalo” (bildo 1), ne ŝanĝu ion. Kodpaĝo estu “neniu”, defaŭlta.

  • Alklaku la langeton “Agordo”. Miaj favorataj agordoj estas en bildo 1, kaj mi skribos la kialojn.




Bildo 1

Agordoj


Kiam la programo estas aktiva, vi vidos bildsimboleton apud la horloĝo en la ĉefa menuo de Vindozo (bildo 2). Se vi alklakas per dekstra muŝbutono, menuo aperos:



Bildo 2
Elektu Agordu, eventuale alklaku sur la langeto Agordo por vidi la fenestron en bildo 1.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Defaŭltaj agordoj:

1. CX-sistemo: cx  ĉ (jx  ĵ, ux  ŭ ... Cx  Ĉ... k.t.p.)

2. CH-sistemo: ch  ĉ (jx  ĵ, au  ŭ, eu  eŭ ... Ch  Ĉ... k.t.p.)
Do vi havas samtempe du sistemojn. Mi ne tute ŝatas tion, ĉar estas multaj lingvoj en kies vortoj estas ch, eu, gh... Se mi skribas en tiaj lingvoj kiam EK estas aktiva, mi havos problemojn. Skribante:

chiacchiera, Europa, ghermire, aurora, she, charitas, aussi, macho

mi vidos en la ekrano de komputilo la vortojn:



ĉiacĉiera, Eŭropa, ĝermire, aŭrora, ŝe, ĉaritas, aŭssi, maĉo
do, mi devus neaktivigi EK-n por skribi en aliaj lingvoj. Sed tre simpla solvo estas malaktivo de CH-sistemo. Por fari tion, la sola postfikso estu X, kaj Automata AU-EU estu ne ŝaltita (bildo 1).

Nun, nur kelkaj vortoj povas havi problemojn, e.g.:



  • Linux  Linŭ

tio okazas tre malofte (se vi skribas en la franca estas iom pli da vortoj, kiel beaux), en tiuj kazoj sufiĉas dufoje premi la postfikson kaj la vorto ĝustiĝos:

  • Linuxx  Linux

Mi ankaŭ kutime ŝaltas la opciojn: “Startu aktiva” kaj “Aŭtomata starto” (bildo 1).

Tiel mi povas skribi dokumenton en la itala aŭ en alia lingvo kiam EK estas aktiva, kaj ne bezonas aktivigi EK-n kiam mi bezonas ĝin.

Kompreneble tiu ĉi estas nek la sola aranĝo de agordoj, nek la plej bona; ĝi estas tre facila por tiuj, kiuj jam uzis X-sistemo; aldone en ĝi ne estas klavoj, kiuj estas facile troveblaj en klavaroj de iuj lingvoj, sed malfacile troveblaj en klavaroj de aliaj lingvoj. Ĉiu povas sperti aliajn aranĝojn ŝanĝante la agordojn laŭ siaj bezonoj.

Bonan skribadon!


Ehm... ne ĉiuj estas kontentaj?

Mi ne uzas Vindozon... (aliaj Operaciumaj Sistemoj)


Jes mi komprenas... ankaŭ en mia komputilo estas Linukso.
Estas multaj iloj, kiuj helpas skribi en Esperanto:

  • Esperanta klavaro! nur Vindozo (jam pritraktita).

  • Amiketo, simila al EK: jen la versio por Vindozo kaj por Linukso

  • Microsoft Keyboard Layout Creator por Vindozo. Per ĝi eblas modifi klavarfasonon de ĉiuj instalitaj klavaroj, aldoni prefiksojn (senpaŝajn klavojn), krei klavkombinojn (CTRL C = Ĉ) ktp.

  • SCIM, por modifi la klavarfasonon en Linukso.

  • Retpaĝo Esperanto en la komputilo (Bertilo) estas helpo por uzantoj de Linukso (komando xcompose); similaj klarigoj estas en la itala ĉe forumo SuseItalia kaj la jena blogartikolo.

  • Ukelele por modifi klavarfasonon en Mac OS X.

  • En Linukso eblas elekti la Ligvon Internacian eĉ por la tuta sistemo kaj uzi “veran” esperanta klavaro. Sed estas malfacile kutimiĝi al ĝi, ĉar la ĉapelitaj literoj estas anstataŭe literoj ne uzitaj en Esperanto, kiel QWYX... do por skribi tiujn literojn necesas premi samtempe ALT-klavo.

Sen instali ion
En linukso

Rimarku: mi certas, ke tio ĉi funkcias nur en la itala klavaro de Linukso. Eble ankaŭ per aliaj klavaroj oni povas uzi la saman aŭ similan manieron, bonvolu provi.

Per itala klavaro en Linukso jam eblas skribi esperante. Kiel?



  • Alt-Gr MaiusklaKlavo ^ (forlaso) klavo → litero kun cirkumfleksa akcento ^

  • Alt-Gr MaiusklaKlavo § (forlaso) klavo → litero kun akcento breve ˘ (hoketo)

Ekzemple:

(samtempe) AltGr MaiusklaKlavo ^ (poste) c → ĉ

(samtempe) AltGr MaiusklaKlavo § (poste) u → ŭ
Kodoj por ĉiuj literoj (se via memorkapablo estas bonega)

En Vindozo eblas skribi ĉiun signon por klavokombino ALT XXXX (X estas numeroj). Ekzemple, "È" estas skribebla per ALT 0200. Uzante porteblajn komputilojn eble necesas premi "Fn" kaj la bluajn numeretojn troveblajn ĉe la dekstra flanko de ilia klavaro: Fn ALT XXXX:


Ĉ = ALT 0264; ĉ = ALT 0265

Ĝ = ALT 0284; ĝ = ALT 0285

Ĥ = ALT 0292; ĥ = ALT 0293

Ĵ = ALT 0308; ĵ = ALT 0309

Ŝ = ALT 0348; ŝ = ALT 0349

Ŭ = ALT 0364; ŭ = ALT 0365


Tiuj kodoj estas ankaŭ uzeblaj en HTML (sed tiu estas alia afero).
Senpagaj retservoj

  • Unikoda konvertilo: konvertilo de sistemoj: cx, ch, c’, c^, ^c.

Ekzemple: mi ghojas → mi ĝojas; mi gxojas → mi ĝojas; mi g'ojas → mi ĝojas; mi ^gojas → mi ĝojas; mi g^ojas → mi ĝojas.

  • Typeit: retservo kun klavaroj por multaj lingvoj (ne nur Esperanto).

  • Duoblilo: retpaĝo por ĉapeligi la duoblajn literojn (cc  ĉ); eblas ankaŭ elŝuti ĝin

Aldonaĵo: kial komputiloj havas tiom da problemoj kun signoj?


Per aliaj vortoj: kial oni spertas problemojn ankaŭ se komputiloj estas ĉiam pli potencaj kaj rapidaj?

Ni scias, ke la unuo por komputilaj informoj estas bitoko (byte), kio estas 8 bitoj (ĉiu bito estas 0 aŭ 1). Unu bitoko povas prezenti 256 kombinaciojn (28, kie 8 estas numero de bitoj en bitoko).

Komence, oni preferis uzi nur 7 bitoj de bitoko por prezenti literojn kaj aliaj signojn, kiuj oni bezonis por komuniki, kaj la unua bito estis nur por kontrolo. Tiel oni kreis ASKIon (ASCII), kiu bone prezentis nur la anglan alfabeton kaj la usonan monsimbolon ($). Strukturo de bitoko en ASKIo:

KDDDDDDD (K = bito por kontrolo; D = bito por prezenti datumon)

La bito K oni uzis por farigi para la numeron de “1” en la tuta bitoko (por kontrolo).

Do, oni vere uzis 7 bitoj, per kiuj oni povas reprezenti nur 128 signojn (ne ĉiuj estas literojn aŭ videblajn signojn).

La lingvoj, kies alfabeto estas simila al la angla alfabeto povis uzi ASKIon (kun kelkaj problemoj).

Kiam la konservo kaj sendo de informoj per interreto estis pli sekuraj, ebliĝis ankaŭ uzo de ĉiuj bitokoj, kies numero de “1” ne estis para, do 256 signoj estis useblaj. Sed tiu ne sufiĉas por ĉiuj lingvoj, do ĉiu nacio kreis sian prezentsistemon, kiu estis bone videbla nur en komputiloj kun la prezentita lingvo. En aliaj komputiloj la signoj neASKIaj ne estis bone videblaj. Jen la problemoj, kiuj ankoraŭ ni havas en 2011!



En 1991 oni kreis Unikodon (Unicode), la unika kaj universala kodaro por ĉiuj lingvoj de la mondo. Ĝi estas evoluanta kodaro (novaj versioj aperas kun novaj signojn). Vi povas imaĝi ĝin kiel grandan tabelon, enhavanta ĉiujn signojn, kaj por ĉiu signo estas unu numero (kodo).

La unua Unikodo bezonis 2 bitokojn (16 bitoj) por ĉiu signo: eblis prezenti 216 = 65536 signojn.

Bedaŭrinde oni ankaŭ kreis kelkajn sistemojn por nur prezenti kelkajn lingvojn uzante nur parton de la tabelo. Tiel eblis ankoraŭ uzi unu bitokon (8 bitoj) por ĉiu signo kaj ŝpari la memorkvanton bezonatan por konservi tekstdokumentojn, sed tio preskaŭ nuligis la avantaĝojn de Unikodo, ĉar tiel farante, oni kreis “regionajn signarprezentojn”, kiuj povas prezenti nur kelkajn lingvojn anstataŭ ĉiujn. Oni preferis memorŝparon anstataŭ bonegan interkomunikeblecon. Eble grandaj firmoj eĉ volis ke ne estu universala interkomunikebleco por pli facile dispartigi la merkaton (?)... Sed por normalaj homoj nur ekestis novaj problemoj.
Tamen, jen la solvo: UTF-8. Ĝi estas tre inteligenta prezentmaniero por Unikodo. Jen UTF-8a bitoko:

IDDDDDDD

Se I = 0, DDDDDDD estas malnova ASKIo (do ASKIo povas estis UTF-8 tamen UTF-8 ne estas ASKIo)

Se I = 1, la tuta bitoko devas esti kuniĝita kun la sekvanta(j) bitoko(j) (pli da detaloj)
La venontaj frazoj bezonas la saman spacokvanton kaj en ASKIo, kaj en UTF-8 (kompreneble la lasta ne estas skrivebla per ASKIo, sed nur per UTF-8):


  1. Ankaux mi sxatas la kodsistemon UTF-8

  2. Ankau’ mi s’atas la kodsistemon UTF-8

  3. Ankau^ mi s^atas la kodsistemon UTF-8

  4. Ankaŭ mi ŝatas la kodsistemon UTF-8


La substregitaj literoj aŭ duopoj da literoj bezonas 2 bitokojn, la aliaj 1 bitokon.

Nur per CH-sistemo oni povas ŝpari unu biton je ĉiu ŭ (ĉar en CH-sistemo oni nur skribas: au eu), sed tio estas tro malgranda ŝparo.

Do, tiu eble sufiĉas por kompreni la problemojn pri alfabetoj en komputiloj. Tamen, oni tre multe povus skribi pri la afero (ekzemple BOM = Bitoka Ord-Marko, ktp.); tiu ĉi estas priskribo sen ĉiuj detaloj. Se vi trovas eraron, bonvolu kontakti min (por skribi al mi, bonvolu klaki la butonon “contattami”, en la retpaĝaro http://parracomumangi.altervista.org).
Memoru: sendepende de via lingvo, uzu kodsistemon UTF-8 en ĉiu programo: por skribi tekstdosierojn (ekz. Notepad ), sendi e-leterojn (Thunderbird, Outlook…). Tio ebligos skribi ĉiujn lingvojn en unu dokumento; kiam ĉiuj homoj tiel faros, la problemoj pri prezentado de signoj en komputilo... malaperos .
Skribita de Francesco Costanzo.

LICENCO:


  1. Esperante. La aŭtoro rajtiga,aŭ eĉ kuraĝigas iu ajn por traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj, kaj ĝin disvastigi libere kaj sen peti monon, kun la sola devo citi la aŭtoron kaj la fonton.

  2. Aldone, la aŭtoro kontakteblas per la retpaĝaro http://parracomumangi.altervista.org por sendi novan tradukon al alia lingvo aŭ por rimarkigoj pri aldoneblaj informoj aŭ eraroj.

Italiano. L'autore autorizza, anzi invita chiunque alla traduzione di questo documento in altre lingue, alla sua diffusione libera e gratuita, a patto di citare l'autore e la fonte.

Inoltre lo si può contattare attraverso il sito http://parracomumangi.altervista.org per l'invio della traduzione in un'altra lingua, la segnalazione di informazioni mancanti o errori.


Elŝuti 33.2 Kb.

  • Elŝuto kaj instalo
  • Agordoj
  • Mi ne uzas Vindozon... (aliaj Operaciumaj Sistemoj)
  • Aldonaĵo: kial komputiloj havas tiom da problemoj kun signoj
  • LICENCO

  • Elŝuti 33.2 Kb.