Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo8/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   20

Kondiĉa Senmorteco

En la Evangelio plurfoje ripetiĝas mesaĝo, ke homo povas trovi vojon por ricevi eternan vivon kaj senmortecon pere de laboro de Kristo. Tio estas la sola speco de senmorteco, pri kiu diras la Biblio. El tio sekvas, ke ĉiu penso pri tio, ke oni eterne suferos pro siaj pekoj, ne trovas iun ajn subtenon en la Biblio. La sola vojo por akiri senmortecon estas fido kaj obeado al la ordonoj de Dio; tiuj, kiuj estos obeemaj, havos senmortecon en perfekta stato kiel rekompencon pro sia fideleco.

La sekvantaj citaĵoj pruvas, ke tiu senmorteco estas kondiĉa, kaj ne estas io, kion li laûnature posedas:
“Sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio” (2 Tim 1:10; 1 Joh 1:2).
“Se vi ne manĝos la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkos lian sangon, vi ne havos en vi vivon. Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago” por doni al li tiun “eternan vivon” (Joh 6:53, 54). En Joh 6 Jesuo diras: “Mi estas la pano de vivo”, kaj nur per ĝusta respondo al li eblas havi la esperon pri la eterna vivo (Joh 6:47,50,51,57,58).
“Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo” (1 Joh 5:11). Ne estas eble esperi pri la eterna vivo sen Kristo. Nur por tiuj, kiuj estas “en Kristo”, estas ebla senmorteco. Li estas la “aûtoro de (eterna) vivo “ (Ag 3:15); “li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantoj (Heb 5:9). Pro tio la senmorteco por homoj estas ligita kun la agoj de Kristo.
La vera kredanto serĉas la vojon al senmorteco kaj li estos rekompencita pro tio per la donaco de la eterna vivo, kion li ne havas denature. (Rom 2:7; 6:23; Joh 10:28), por ke nia putrema karno “surmetu senputrecon” ĉe la reveno de Kristo (1 Kor 15:53); tiele, senmorteco estas donaco promesita, ne nun posedata (1 Joh 2:25). Nur Dio havas senmortecon (1Tim 6:16).
4.2 LA ANIMO

El ĉio dirita pli supre sekvas, ke fakte homo ne havas de la naturo senmortan animon aû iu ajn senmortan elementon ene en si. Kaj nun ni provos klarigi signifon de la vorto “animo”.

En la hebrea kaj greka lingvoj la vortojn, tradukitajn kiel “animo” en la Biblio, estas ankaû tradukitaj jene:
Korpo Spiro

Kreitaĵo Koro

Menso Persono

Memo
Sekve, la vorto “animo” rilatas al persono, korpo aû memo. La fama frazo “Savu niajn animojn” klare signifas “Savu nin de morto”. Do, la vorto “animo” signifas personon (ci, vi), la tuton de la spiritaj kaj vivigaj ecoj de homo. Ĝuste pro tio multaj nuntempaj tekstoj de la Biblio malofte uzas la vorton “animo”, preferante la vortojn “vi” aû “persono”. La bestoj, kiujn Dio kreis, estas nomitaj “vivaj estaĵoj” (Gen 1:20, 21). La hebrea vorto tradukita kiel “estaĵo” estas “nephesh”, kiun oni ankaû tradukas kiel “animo”. Ekzemple, Gen 2:7 diras “kaj la homo fariĝis viva animo”. Sekve, homo estas “animo” same kiel la bestoj estas “animoj”, t. e. estaĵoj. La nura diferenco inter ili estas tio, ke la homo mense superas la bestojn; li estas kreita laû la bildo de Dio rilate al la fizika naturo (Gen 1:26; vidu ĉp.1.2). Krom tio, kelkaj homoj estas alvokitaj scii la Evangelion, kiu donas al ili la esperon je senmorteco (2 Tim 1:10). Rilate al niaj ĉefaj naturaj ecoj kaj la naturo de nia morto tie ĉi ne estas diferenco inter homo kaj besto:


“La sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaû tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraû bruto ne ekzistas... Ĉiuj (t. e. homoj kaj bestoj) iras al unu loko (la tombo); ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj fariĝos polvo” (Pred 3:19, 20). La enspirita verkisto de La Predikanto preĝis al Dio, ke Li helpu al homoj ekkonscii tiun fakton, “ke ili estas bruto per si mem” (Pred 3:18). Certe, multaj homoj rezistas akcepti tiun fakton, ke laûnature ni estas nur bestoj kaj vivas laû la samaj instinktoj de sinkonservo, trairante la saman naturan selekton kaj sinreprodukton, sed fakte ni devas humile konscii tion. En la verso Pred 3:18 estas dirite, ke Dio “elprovas” homon, devigante lin vidi, ke li estas nur besto; t. e. tiuj, kiuj estas sufiĉe humilaj kaj konscios tiun veron, estos Lia vera popolo, sed tiuj, kiuj ne volas kompreni tion, ne sukcesos la “elprovon”. Dum la XX-a jarcento tra la tuta mondo disvastiĝis la filozofio de humanismo, ke homaj estaĵoj estas superege gravaj kaj valoraj. Purigi nian konscion de la influo de humanismo estas nune grava tasko. La klaraj vortoj de Ps 39:5 helpas al ni: “Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo”. “Homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn” (Jer 10:23).

La baza vero, kiun ni scias, estas tio, ke ĉiuj homoj, fakte, ĉiuj “vivantaj kreitaĵoj”, finfine mortos. Sekve, la animo ankaû mortas. Ĝuste pro tio ne vokas miron tiu fakto, ke preskaû la triono da ĉiuj vortoj en la Biblio, tradukitaj kiel “animo”, estas kunligitaj kun la morto kaj neniigo de la animo. Kaj tio, ke la vorto “animo” estas tiele uzata, montras, ke ĝi ne povas esti io nedetruebla kaj senmorta:


“Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos” (Jeĥ 18:4).
“Timu Tiun (Dion), kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon” (Mt 10:18). Ankaû en la versoj Jes 22:27; Sent 6:32; Lev 23:30 estas menciite pri tio.
“Ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo” (Jos 11:11; kmp Jos 10:30-39).
“...Kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro” (Ap 16:3; kmp. Ps 78:50).

La ordono de Moseo ofte menciis, ke ĉiu animo, kiu ne estas obeema, devas esti neniigita (ekzemple, Nom 15:27-31).


Indikoj pri tio, ke la animo povas esti strangolita aû povas trafi en kaptilon, havas sencon nur en tiu okazo, se la animo povas morti (Sent 18:7; 22:25; Ijob 7:15).
“...Nepovantaj konservi sian animon viva” (Ps 22:29).
Kristo “elmetis sian animon al la morto” (Jes 53:10,12).
Multaj versoj montras al ni, ke la “animo” rilatas al la persono aû korpo, sed ne al iu senmorta fajrero en ni. Jen du evidentaj ekzemploj:
“Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfaraĵojn” (Ps 103:1,2).
“Kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos” (Mk 8:35).
Tio estas konvinka pruvo, ke la animo ne signifas iun spiritan elementon en ni, tie ĉi la vorto “animo” (greka “psuche”) signifas nur fizikan vivon.
Nom 21:4 diras, ke “senkuraĝiĝis la animo de la popolo” (la popolo havas unu animon). Sekve, la “animo” ne povas esti iu spirita parto interne de iu persono.
4.3 LA SPIRITO DE LA HOMO
Bedaûrinde, multaj homoj konfuzas la signifojn de la vortoj “animo” kaj “spirito”. Tion ankoraû pli komplikigas tiu fakto, ke en multaj lingvoj kaj ankaû en tradukoj de la Biblio la vortoj “animo” kaj “spirito” estas tradukitaj per la sama vorto. La animo rilatas ĉefe al la tuta korpo de homo, sed iufoje ĝi povas rilati ankaû al la spirito, tamen kutime estas diferenco inter “animo” kaj “spirito”, laû Biblia uzado: “ĝis divido de la animo kaj spirito” (Heb 4:12). La hebrea kaj greka vortoj, signifantaj spiriton (“ruach” kaj “pneuma” respektive), povas esti tradukitaj kiel:
Vivo Spirito

Menso Vento

Spiro
Ni jam studis la temon “Spirito” en Parto 2.1. Dio uzas Sian Spiriton por konservi la naturan kreitaĵon, inkluzive homon. La spirito de Dio, estante interne en homo, estas lia interna viva forto. “La korpo aparte de la spirito estas malviva” (Jak 2:26). “Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron (spiriton) de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo” – viva kreitaĵo (Gen 2:7). Ijob diras “la spiro de Dio estas en mia nazo” (Ijob 27:3; kmp. Jes 2:22). El tio sekvas, ke la spirito de vivo estas donata al ni je nia naskiĝo kaj restas interne en ni tiom longe, kiel longe vivos nia korpo. Kiam la spirito de Dio estas elprenita el io ajn, ĝi senprokraste pereas, ĉar la spirito estas la viva forto. Se Dio “prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, tiam pereus absolute ĉiu karno, kaj homo refariĝus polvo. Se vi havas prudenton, aûskultu ĉi tion” (Ijob 34:14-16). La lasta propozicio refoje aludas, ke la homo kun granda malfacilo konscias la realan naturon de sia ekzisto.

Kiam Dio forprenas de ni Sian spiriton je nia morto, mortas ne nur nia korpo, sed ankaû venas la fino por nia konscio. David komprenis tion kaj pli fidis je Dio, ol je tiel malfortaj kreitaĵoj kiel homo. Al la asertoj de humanistoj kontraûas Ps 143:3-5 “Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, kiu esperas al la Eternulo, lia Dio”. Post la morto “la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis” (Pred 12:7). Pli frue ni jam montris, ke Dio pere de Sia Spirito ĉeestas ĉie. En tiu ĉi senco “Dio estas Spirito” (Joh 4:24). Dum nia morto ni faras “nian lastan enspiron” en tiu senco, ke la Spirito de Dio, kiu estas en ni, forlasas nin. Tiu spirito ensorbiĝas en la spiriton de Dio, kiu ĉirkaûas nin; sekve, post nia morto “la spirito reiros al Dio”.

La saman procezon de la morto havas ankaû la bestoj, ĉar la spirito de Dio subtenas ĉiun kreitaĵon. Homoj kaj bestoj havas la saman spiriton, aû vivan forton, interne de si. “Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaû tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraû bruto ne ekzistas” (Pred 3:19). Kaj la aûtoro aldonas: “Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo” (Pred 3:20). Tiu priskribo de homoj kaj bestoj, havantaj la saman spiriton kaj egale mortantaj, rememorigas al ni la rakonton pri tio, kiel homoj kaj bestoj, havantaj la saman spiriton, donitan de Dio (Gen 2:7; 7:15), pereis per la sama morto dum la diluvo: “Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj. Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis (Gen 7:21-23). Atentu pri tio, kiel estas komparata la morto kaj la diluvo en Ps 90:5 . La priskribo, donita en Gen 7, klare montras, ke la homo ĝenerale rilatas al la sama kategorio de “ĉiu karno... ĉiu ekzistaĵo”, ĉar li havas la saman spiriton, kiel la bestoj.
4.4 MORTO ESTAS SENKONSCIA STATO
El tio, kion ni jam eksciis pri la animo kaj la spirito, oni povas konkludi, ke ĉiu mortinto estas plene en senkonscia stato. La Biblio diras, ke ĉiujn aferojn de respondeculoj antaû Dio, Li memoras (Mal 3:16; Ap 20:12; Heb 6:10), sed en ĝi ne estas eĉ iu ajn aludo, ke mortintoj havas iun ajn konscion. Malfacile estas kontraûdiri al la sekvantaj klaraj pruvoj rilate al tio:

“Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; kaj en tiu tago (momento) neniiĝas ĉiuj liaj intencoj” (Ps 146:4).


“La mortintoj scias nenion... Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis” (Pred 9:5,6). “... Ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo (kaj tial – ankaû konscio) en Ŝeol (tombo), kien vi iros (Pred 9:10).
Ijob diras, ke post sia morto li “estus kiel ne estinta” (Ijob 10:19). Li opiniis la morton, kiel senkonscia stato kaj plena ĉeso de ekzisto, kiel tio estis antaû nia naskiĝo.
Homoj mortas same kiel bestoj (Pred 3:19). Se homa konscio ie venkus morton, ankaû bestoj devus scipovi fari tion. Tamen, nek la Skribo, nek scienco mencias pri tio.
Dio “scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo, tiel li floras. Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas” (Ps 103:14-16).
Tion, ke morto estas vera senkonscia stato eĉ por piuloj, montras ripetataj preĝoj de servistoj de Dio, kiuj petis Dion daûrigi iliajn vivojn; ili sciis, ke post morto ili jam ne povos glori kaj laûdi Dion, ĉar morto estas senkonscia stato. Jeĥezkel (Jes 38:17-19) kaj David (Ps 6:4,5; 30:9; 115:117) estas bonaj ekzemploj pri tio. Morto plurfoje estas menciita kiel sonĝo aû ripozo egale por piuloj kaj ankaû por malpiuloj (Ijob 3:11,13,17; Dan 12:13). Havante sufiĉan kvanton da pruvoj, ni povas konkludi, ke la Biblio ne enhavas konfirmojn al popolaj asertoj, ke piuloj tuj post sia morto leviĝas al la ĉielo por ricevi tie rekompencojn kaj esti tie en beatstato. La vera doktrino pri morto kaj homa naturo donas al ni grandan senton de kontenteco. Post ĉiuj traûmoj kaj suferoj de homa vivo la tombo estas loko de plena senkonscio. Por tiuj, kiuj ne sciis la edifojn kaj postulojn de Dio, tiu ĉi stato de senkonscio daûros eterne. La vanaj esperoj kaj timoj de la natura menso fine kaj poreterne malaperos.

Per studado de la Biblio, oni povas trovi sistemon de vero; tamen bedaûrinde, estas ankaû sistemo de eraro en religia pensado de homoj pro neatento al la Biblio. Senesperaj penoj de homo eviti sian finan mortan destinon venigis lin al kredo, ke homo havas senmortan elementon, ke en li estas loko, kien tiu elemento - “senmorta anomo” - venos post lia morto. Tio kondukas al la penso, ke devas esti iu diferenco inter la sortoj de la justuloj kaj la malpiuloj. Por tion ebligi, oni konkludis, ke devas esti loko, kien povas iri “bonaj senmortaj animoj”, nomita “ĉielo”, kaj alia loko, nomita “infero”, kien iros “malbonaj senmortaj animoj”. Tamen pli frue ni jam montris, ke laû la Biblio senmortaj animoj ne ekzistas. Estas ankaû aliaj disvastigitaj falsaj ideoj, kiujn ni ankaû konsideros:




    1. Ke rekompenco pro nia vivo estos donita je morto, nome, ke nia senmorta animo post nia morto estos direktita en difinitan lokon.




    1. Ke la malkunigo de piuloj kaj malpiuloj okazas je morto.




    1. Ke la rekompenco por piuloj estos enlokigo en la ĉielo.




    1. Ke se ĉiu havas senmortan animon, do ĉiu devas veni aû en la ĉielon, aû en inferon.




    1. Ke la “animoj” de malpiuloj iros al loko de puno, nomita infero.

La celo de nia analizo ne estas nur negativa; per detala konsidero, ni kredas, ke ni malkovros multajn elementojn de Biblia vero, kiuj necesas por vere kompreni la homan naturon.


4.5 LA RELEVIĜO
La Biblio emfazas, ke la rekompenco por la justuloj estos la releviĝo ĉe la reveno de Kristo (1 Tes 4:16). La releviĝo de la respondeculoj (mortintoj en Kristo, vidu Parton 4.8) estos la unua ago, kiun faros Kristo, kaj poste sekvos la juĝo. Se la “animo” post la morto venus en la ĉielon, ne estus necese revivigi ĝin. Paûlo diris, ke se ne estus la reviviĝo de la mortintoj, ĉiuj niaj penoj por esti obeemaj al Dio estus senutilaj (1 Kor 15:32). Certe, li ne dirus tion, se li kredus, ke lia “animo” iros al la ĉielo post lia morto. Sed li kredis, ke la rekompenco por homo post lia morto estos nur reviviĝo de lia korpo. Kristo kuraĝigis nin, dirinte, ke ni ricevos la rekompencon “en la releviĝo de la justuloj” (Lk 14:14).

Kaj ree ni devas rimarki, ke la Biblio instruas nin, ke ne ekzistas iu ajn formo de la vivo aparte de korpa formo, tio egale rilatas al Dio, Kristo, anĝeloj kaj homoj. Post kiam Kristo revenos, li “denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro” (Fil 3:21). Pro tio, ke li nun havas laûlitere la korpan formon, movatan de la energio de la Spirito, ankaû ni havos similan formon. Dum la juĝo ni ricevos rekompencon laû niaj faritaĵoj, faritaj dum nia korpa vivo (2 Kor 5:10). Tiuj, kiuj vivis por korpa vivo, tiuj restos en siaj nunaj mortemaj korpoj, kiuj poste forputros kaj refariĝos polvo; sed tiuj, kiuj dum sia vivo penis anstataûigi sian korpon “por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon” (Gal 6:8), en la formo de spiritplena korpo.

Estas multe da pruvoj, ke la rekompenco por la justuloj estos korpa formo. Akceptinte tion, iĝas komprenebla la vivgrava signifo de la releviĝo. Nia nuna korpo certe ĉesos ekzisti post morto; sed se ni povas havi eternan vivon kaj senmortecon en korpa formo, el tio sekvas, ke morto devas esti senkonscia stato ĝis tiu momento, kiam nia korpo reviviĝos kaj ricevos la Dian naturon. La tuta ĉapitro 1 Kor 15 detale rakontas pri la releviĝo, ĉiam necesas legi ĝin tre atente. La versoj 1 Kor 15:35-44 klarigas al ni, ke simile al semo, kiu estis semita kaj poste ĝi kreskas el la grundo kaj akceptas formon, donitan de Dio, same la mortintoj releviĝos kaj havos korpan formon. Kiel Kristo releviĝis el la tombo kaj lia mortema korpo iĝis senmorta, tiel same ricevos la rekompencon la veraj kredantoj (Fil 3:21). Pere de baptiĝo ni kuniĝos al la morto kaj releviĝo de Kristo, montrante nian fidon je tio, ke ankaû ni ricevos la rekompencon, kiun ricevis Kristo (Rom 6:3-5). Partopreninte liajn suferojn nun, ni ankaû partoprenos lian rekompencon: “Ĉiam portante (nun) en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaû de Jesuo elmontriĝu en nia korpo” (2 Kor 4:10). “Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi” (Rom 8:11). Kun tiu espero ni atendas “nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo” (Rom 8:23), senmortigon de ĝi.

Tiun ĉi esperon pri ricevo de korpa reviviĝo la Dia popolo komprenis ekde la plej fruaj tempoj. Al Abraham estis promesite, ke li persone heredos la landon Kanaan poreterne (Gen 13:17; vidu Parton 3.4). Lia certeco je tiuj promesoj naskis lian fidon, ke lia korpo iam en estonteco restariĝos kaj iĝos senmorta.

Ijob klare esprimis sian komprenon de tio, dirinte, ke malgraû tio, ke lian korpon formanĝos vermoj en tombo, li ricevos sian rekompencon en korpa formo: “Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, kaj fine Li leviĝos super la polvo. Kaj post kiam mia haûto estos tiel detruita kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; pri tio sopiregas mia interno en mia brusto” (Ijob 19:25-27). Tiun saman esperon havis Jesaja: “Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos” (Jes 26:19).

Similajn vortojn ni trovas en la priskribo de la morto de Lazaro, persona amiko de Jesuo. Anstataû konsoli la fratinojn de la mortinto, dirante al ili, ke lia animo foriris al la ĉielo, la Sinjoro Jesuo diris pri la tago de reviviĝo: “Via frato releviĝos”. La fratino de Lazaro, Marta, rapide respondis al tio: “Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago” (Joh 11:23-24). Tiu rapida respondo montras, kiel forte fruaj kristanoj kredis je sia releviĝo el la mortintoj. Kiel Ijob, tiel ankaû Marta komprenis, ke la morto ne malfermas pordon al la ĉielo por vivi tie en beateco, anstataû tio, ŝi pensis pri releviĝo “en lasta tago”. La Sinjoro promesas: “Ĉiu do, kiu aûdis de la Patro kaj lernis, venas al mi... Mi levos tiun en la lasta tago” (Joh 6:44, 45).


4.6 LA JUĜO
La doktrino de la Biblio pri la juĝo estas unu el la bazaj principoj de la fido kaj necesas klare kompreni ĝin antaû baptiĝo (Ag 24:25; Heb 6:2). La Skriboj ofte diras pri “la tago de juĝo”, pri tiu tempo, kiam tiuj, kiuj sciis Dion, ricevos laû siaj faritaĵoj, ekzemple, 2 Pet 2:9; 3:7; 1 Joh 4:17; Judas 6. “Ni ĉiuj staros antaû la tribunala seĝo de Dio (Rom 14:10); “ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaû la tribunala seĝo de Kristo” (2 Kor 5:10), por ke ĉiu ricevu laû siaj faritaĵoj, kiujn li faris estante en korpa formo.

En sia sonĝo pri la dua alveno de Kristo la profeto Daniel vidis la tribunalan tronon (Dan 7:9-14). La paraboloj helpas al ni pli detale kompreni tion. La parabolo pri talantoj diras pri mastro, kiu reveninte hejmen, alvokis siajn servistojn kaj demandis ilin, kiel ili uzis talantojn, lasitajn al ili (Mt 25:14-29). La parabolo pri fiŝkaptistoj komparas la Evangelion kun fiŝreto, kolektanta homojn; post kaptado fiŝkaptistoj sidiĝas kaj apartigas bonajn fiŝojn de la malbonaj (Mt 13:47-49). La klarigo estas simpla: “en la fino de la mondaĝo la anĝeloj eliros kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj”

El ĉio dirita pli supre oni povas konkludi, ke post la reveno de Kristo kaj releviĝo de la mortintoj tiuj, kiuj estis alvokitaj pere de la Evangelio, estos kolektitaj en certa loko, en certa tempo, kaj tie ilin renkontos Kristo. Ĉiu raportos al Kristo pri sia vivo, kaj Kristo mem decidos, kiu meritas la rekompencon esti en la Regno de Dio. Nur en tiu momento la justuloj ricevos sian rekompencon. La saman diras la parabolo pri ŝafoj kaj kaproj: “Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro (t. e. sur la trono de David en Jerusalem, Lk 1:32, 33), kaj antaû li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo” (Mt 25:31-34).

La heredo de la Dia Regno, partopreno kune kun Abraham donitajn al li promesojn – tio estas la rekompenco por la justuloj. Sed tio okazos post la juĝo, post la reveno de Kristo. Tial ne estas eble ricevi la promesitan rekompencon antaû la reveno de Kristo. Ni devas konkludi, ke ekde la momento de la morto ĝis la releviĝo, la justuloj tute ne havos konscian vivon, ĉar neeblas ekzisti iuforme sen korpo.

Plurfoje ripetata principo de la Biblio estas tio, ke kiam revenos Kristo, tiam estos donita la rekompenco, sed ne antaû tio:
- “Kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro” (1 Pet 5:4; kmp 1:13).
- “Mi ordonas al vi antaû Dio, kaj antaû Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno... De nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago” (2 Tim 4:1,8).
- Kiam revenos la Mesio en la lastaj tagoj, “multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero (kmp. Gen 3:19) vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto” (Dan 12:2).
- Kiam Kristo venos al juĝo, “la mortintoj aûdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aûdintoj vivos... la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo” (Joh 5:25-29).
- “Jen mi (Jesuo) rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laû lia faro” (Ap 22:12). Ni ne venos al la ĉielo por ricevi rekompencon – Kristo mem alportos rekompencon por ni el la ĉielo.
La vortoj pri tio, ke Jesuo kunportos al ni nian rekompencon, signifas, ke ĝi estas jam pretigita por ni en la ĉielo, sed estos alportita al ni surteren ĉe la dua reveno de Kristo. Nia “heredo” en la lando, promesita al Abraham, en tiu senco necesas kompreni kiel “rezervitan en la ĉielo por vi, kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo” (1 Pet 1:4,5), kiam revenos Kristo.

La ĝusta kompreno de la dirita pli supre donas al ni eblecon klarigi veran sencon de la fragmento el Joh 14:2,3, kiu ofte estas erare komprenata: “Mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaû estu tie, kie mi estas”. En alia loko Jesuo diras, ke li revenos denove, por doni al ni rekompencon (Ap 22:12), kaj ni scias, ke tio okazos ĉe lia tribunala seĝo. Li reĝos eterne sur la trono de David en Jerusalemo (Lk 1:32, 33). Lia regno estos ĉi tie, sur la tero, kaj ankaû ni estos kun li en la Regno de Dio sur la tero. Lian promeson “ricevi vin por mi mem” ni devas kompreni, ke dum la juĝo li ricevos nin. La greka frazo “preni iun al si” estas ankaû en Mt 1:20, koncerne al Jozefo: “ne timu prenu al vi vian edzinon Maria”. Tio tute ne signifas fizikan movon al Jesuo.



Se la rekompenco estos donita nur dum la juĝo, kiam revenos Kristo, el tio sekvas, ke la justuloj kaj maljustuloj post sia morto iros en la saman lokon, t. e. en la tombon. Ne estas diferenco inter ili dum ilia morto, kaj la sekvaj citaĵoj konfirmas tion:
- Jonatan estis justulo, sed Saul estis maljustulo, tamen “eĉ ĉe sia morto ne disiĝis” (2 Sam 1:23).
- Abraham estis justulo, sed “li alkolektiĝis al sia popolo” (Gen 25:8; Jos 24:2).
- La saĝulon kaj malsaĝulon atingos tia sama sorto (Pred 2:15, 16).
Ĉio tio akre kontrastas al populara “kristanismo”. Ilia opinio, ke la justuloj post sia morto tuj iros al la ĉielo, neniigas neceson de releviĝo kaj juĝo. Sed ni jam vidis, ke tiuj eventoj estas vivnecesaj en la plano de Dio pri nia savo. Laû la populara ideo, justulo post sia morto rekompence iras al la ĉielo, lin ĉiutage, ĉiumonate kaj ĉiujare sekvas la aliaj. Tamen tio kontrastas al la biblia doktrino, kiu diras, ke ĉiuj justuloj estos rekompencataj kune , en la sama tempo:
Ŝafoj estos apartigitaj de kaproj unu post la alia dum la juĝo. Post kiam ĉiuj estos juĝitaj, Kristo diros al ĉiuj ŝafoj, starantaj dekstre de li: “Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de la komenco de la mondo” (Mt 25:34). Sekve, ĉiuj ŝafoj heredos la Regnon de Dio en la sama tempo (kmp. 1 Kor 15:52).
Dum la “rikolto”, kiam revenos Kristo kaj okazos la juĝo, ĉiuj tiuj, kiuj agis laû la Evangelio, “ĝojos kune” (Joh 4:35, 36; kmp. Mt 13:39).
En la verso Ap 11:18 “la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj” estas la tempo, kiam Dio donos “la rekompencon al Viaj servistoj... al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo” t. e. al ĉiuj kredantoj kune.
En la ĉapitro Heb 11 estas nomitaj multaj justuloj de la Malnova Testamento. Verso 13 de tiu ĉi ĉapitro diras, ke “ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn”, donitajn al Abraham pri la savo pere de eniro en la Regnon de Dio (Heb 11:8-12). El tio sekvas, ke post sia morto homoj ne iras unu post la alia al la ĉielo por ricevi laû iliaj faritaĵoj. La kialo de tio estas priskribita en la versoj 39, 40: Ili “ne ricevis la promeson, ĉar Dio antaûvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigitaj”. La plano de Dio antaûvidas, ke la justuloj ”estu perfektigitaj” ĉiuj kune en la sama tempo. Tio estos anoncita al ili dum la juĝo ĉe la reveno de Kristo.
4.7 LA LOKO DE REKOMPENCO: ĈIELO AÛ TERO?
Krom la pli supre diritaj argumentoj, por tiuj, kiuj ĉiam ankoraû opinias, ke la Regno de Dio, t. e. la loko de la rekompenco, estas en la ĉielo, ne sur la tero, ni aldonas sekvajn citaĵojn:
- Per la preĝo de la Sinjoro “Patro nia” la kredantoj petas Dion pri alveno de la Regno de Dio (t. e. ili preĝas pri la alveno de Kristo), kiam Dio efektivigos Siajn dezirojn sur la tero, same kiel ili estas efektivigitaj nun en la ĉielo (Mt 6:10). Alivorte, ni preĝas, ke la Regno de Dio venu al la tero. Tre bedaûinde estas, ke miloj da homoj sensence prononcas la vortojn de tiu ĉi preĝo, estante tute certaj, ke la Regno de Dio estas jam establigita en la ĉielo, kaj ke la tero estos detruita.
- “Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron” (Mt 5:5) - ne estas dirite ĉi tie, ke iliaj animoj iros al la ĉielo. La saman diras la psalmo 37, klarigante, ke la fina rekompenco por justuloj okazos sur la tero. Sur la sama tero, kie maljustuloj havis sian portempan superecon, la justuloj estos rekompencitaj per eterna vivo kaj eterne ili posedos la saman teron, sur kiu regis la malpiuloj. (Ps 37:34, 35). “Kaj la humiluloj heredos la teron... Liaj benitoj heredos la teron... La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur ĝi eterne” (Ps 37:11, 22, 29). Loĝi sur la tero (la promesita lando) eterne, signifas neeblecon loĝi eterne en la ĉielo.
- David “mortis kaj estis enterigita... David ne supreniris en la ĉielon” (Ag 2:29, 34). Ankaû Petro klarigas, ke la espero estas la releviĝo post la morto, ĉe la reveno de Kristo (Ag 2:22-36).
- Tero estas la areno de la Diaj agoj pri homaro: “La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, sed la teron Li donis al la homidoj” (Ps 115:16).
- En la verso Ap 5:10 estas skribite, kion diros la justuloj ĉe la tribunala seĝo dum la juĝo: “(Kristo) faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero”. Tiu ĉi mencio pri regado en la Regno de Dio sur la tero, kontrastas al la malklara ideo, ke ni ĝojos “beaton” ie en la ĉielo.
- La profetaĵoj de Daniel en la ĉapitroj 2 kaj 7 priskribas sukceson de politikaj povoj, kiuj finrezulte estos anstataûigitaj per la Regno de Dio, kiam revenos Kristo. La Regno estos “sub la tuta ĉielo” kaj plenigos “la tutan teron” (Dan 7:27; 2:35, kmp. v. 44). Tiu Regno “sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo” (Dan 7:27); ilia rekompenco, sekve, estos la eterna vivo en la Regno sur la tero sub la tuta ĉielo.
4.8 RESPONDECO ANTAÛ DIO
Se homo havas de la naturo “senmortan animon”, li devas havi ie lokon por sia eterna ekzisto. Tiun lokon li ricevas aû kiel rekompencon, aû kiel punon. Tio signifas, ke ĉiu homo estas respondeca antaû Dio. Sed ni montris, ke laû la Biblio, homo similas al besto, sen ia ajn heredata senmorteco. Sed kelkaj homoj ricevis la promeson pri eterna vivo en la Regno de Dio. Tio signifas, ke ne ĉiu homo, kiu iam vivis, releviĝos. Simile al la bestoj, homo vivas kaj mortas kaj iĝas polvo. Pro tio, ke estos tago de juĝo, dum kiu iuj homoj estos kondamnitaj kaj aliaj rekompencitaj per eterna vivo, ni povas konkludi, ke estos certa kategorio de homoj, kiuj estos relevitaj por ke ili estu juĝataj kaj rekompencitaj. Ĉu releviĝos aû ne iu persono - dependas de tio, ĉu li estas respondeca antaû la juĝo aû ne. La ĉefa kriterio de la juĝo estos nia rilato al la Dia vorto. Kristo klarigis: “Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago” (Joh 12:48). Tiuj, kiuj ne sciis aû ne komprenis la vorton de Kristo kaj, sekve, ne havis eblecon akcepti aû rifuzi ĝin, tiuj ne estos respondecaj antaû la juĝo... “ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaû pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo” (Rom 2:12). Tiuj, kiuj ne sciis la postulojn de Dio, pereos kiel la bestoj, sed tiuj, kiuj sciis la leĝon de Dio kaj ne obeis al ĝi, tiuj estos juĝataj, kaj, sekve, releviĝos por stari antaû la juĝo.

Laû Dio “peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo...Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraû la leĝo... Ĉar per la leĝo venas konscio pri peko” (Rom 5:13; 1Joh 3:4; Rom 3:20). Laû Lia Vorto, sen scio de la leĝo de Dio “peko ne estas alkalkulata” al homo, kaj pro tio tiaj pekuloj ne estos juĝataj kaj relevigataj. Sekve, tiuj, kiuj ne scias la Vorton de Dio, restos mortintaj, same kiel okazas al bestoj kaj kreskaĵoj, ĉar ĉiuj ili estas en la sama stato. “Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, estas egala al bruto buĉota” (Ps 49:20). “Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon” (Ps 49:14).



La scio de vojoj de Dio, devigas nin esti respondecaj antaû Li pro niaj agoj kaj, sekve, estas bezonata por nia releviĝo kaj apero antaû la tribunala seĝo. Necesas kompreni, ke releviĝos ne nur justuloj, aû baptitaj, sed releviĝos ĉiuj, kiuj estas respondecaj antaû Li pro sia scio pri Li. La Skribo ofte ripetas tion:
- Joh 15:22 montras, ke respondeco sekvas scion de la Vorto: “Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko”. Ankaû Rom 1:20-21 diras, ke “tial al ili mankas defenda pledo”, ke sciante pri Dio, ili pekis.
- “Ĉiu, kiu aûdis de la Patro kaj lernis... Mi (Kristo) levos tiun en la lasta tago” (Joh 6:44, 45).
- Dio “preterrigardas” agojn de tiuj, kiuj tute ne scias Liajn vortojn. Sed Li atentas pri tiuj, kiuj scias Liajn vortojn kaj atendas de ili respondon (Ag 17:30).
- “Kaj tiuj servistoj, kiuj sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laû lia volo, suferos multajn batojn; sed tiu, kiu ne sciis, kaj laû siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn (ekzemple, restante mortinta). Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos” (Lk 12:47, 48), - kiomgrade pli multon, ho Eternulo?
- “Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko” (Jak 4:17).
- Precipa respondeco de la Izraelidoj antaû Dio estas pro Lia elmontriĝo de Si Mem antaû ili (Am 3,2).
- Laû tiu ĉi doktrino pri respondeco “estus por ili (kiu pli poste returnis sin de Dio) pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita” (2 Pet 2:21). Aliajn eldiraĵojn pri tiu ĉi temo vi trovos en Joh 9:41; 3:19; 1 Tim 1:13; Hoŝ 4:14; Read 1:39.
La scio pri Dio devigas nin esti respondecaj antaû la tribunala seĝo kaj sekve, tiuj, kiuj ne havis tiun scion, ne releviĝos, ĉar ne necesas juĝi ilin, kaj foresto de scio pri Dio faras ilin “egala al bruto buĉota” (Ps 49:20). Estas aliaj gravaj konfirmoj al tio, ke ne ĉiuj, kiuj vivis iam, releviĝos:
- La popolo de la antikva Babel “ne vekiĝos” post sia morto, ĉar ili ne sciis pri la vorto de Dio (Jer 51:39; Jes 43:17).
- Jesaja kuraĝigis sin mem: “Ho Eternulo, nia (de Izraelidoj) Dio! Regis super ni sinjoroj krom Vi (filistoj kaj babelanoj), sed nur per Vi ni gloras Vian nomon. Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstremis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili” (Jes 26:13, 14). Atentu pri trifoja ripeto, ke ili ne reviviĝos: “ ne reviviĝos... ne releviĝos... malaperigis ĉiun memoron pri ili”. Kontraûe al tio, antaû la Izraelidoj estis ebleco de releviĝo, ĉar ili sciis la Veron de Dio: “Reviviĝos Viaj mortintoj (izraelidoj), miaj kadavroj releviĝos” (Jes 26:19).
- Pri la popolo de Dio, la Izraelidoj, al ni estas dirite, ke post la reveno de Kristo “Multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto” (Dan 12:2). Do, “multaj”, sed ne ĉiuj hebreoj reviviĝos, nur la respondecaj al Dio, kiel elektita popolo. Tiuj el ili, kiuj tute ne scias la Veron de Dio, “falos, kaj ne plu releviĝos”, ĉar ili ne havos eblecon trovi “la vortojn de la Eternulo” (Am 8:12, 14).
Ni eksciis, ke:


    1. Scion de la Vorto de Dio sekvas respondeco antaû Li.




    1. Nur la respondeculoj releviĝos kaj estos juĝataj.




    1. Tiuj, kiuj ne scias la veran Dion, restos mortintaj, same kiel la bestoj.

Tiuj ĉi konkludoj faras fortan baton al homa fiereco, kaj al tio, je kio ni kutimis kredi. Milionoj da homoj, vivantaj nun kaj ankaû vivintaj iam ajn pli frue, ne sciante la veran Evangelion, mensmalsanuloj ne kapablaj kompreni la mesaĝon de la Biblio, beboj kaj infanoj, mortintaj antaû ol iĝis plenkreskuloj kapablaj kompreni la Evangelion – ĉiuj tiuj kategorioj de homoj ne estas respondecaj antaû Dio. Tio signifas, ke ili ne reviviĝos, malgraû spirita stato de iliaj gepatroj. Tio tute kontraûas al la idealoj de humanismo kaj al ĉiuj niaj naturaj deziroj kaj sentoj. Tamen vera humileco antaû la vero de la Dia Vorto kaj modesta opinio pri nia propra naturo kondukos nin al akcepto de la Vero. Objektiva ekzameno de tiuj faktoj de homa vivsperto, eĉ sen helpo de la Evangelio, ankaû kondukos nin al la konkludo, ke ne eblas la espero pri la eterna vivo por pli supre menciitaj kategorioj de homoj.

Niaj demandoj pri la vojoj de Dio estas malkonvenaj: “Ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraû Dio?” (Rom 9:20). Ni povas konfesi nian eraran komprenon, sed neniam ni akuzu Dion pri maljusteco kaj malpraveco. La supozo, ke Dio povas esti neamanta aû eraranta rilate al ni, kondukas al terura konkludo, ke ĉiopova Dio, la Patro kaj Kreinto rilatas al Sia kreitaĵo maljuste kaj malprudente. Rilate al tio estas utile relegi la versojn 2 Sam 12:15-24, kiuj diras pri la morto de filo de David, pri tio, ke David multe preĝis pro sia bebo dum ĝi estis viva, kaj ke samtempe li reale perceptis ĝian neeviteblan morton: “Dum la infano ankoraû vivis, mi fastis kaj ploris, ĉar mi pensis: Kiu scias? Eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? Ĉu mi povas ankoraû revenigi ĝin?.. ĝi ne revenos al mi”. David poste konsolis sian edzinon kaj ili ekhavis alian bebon baldaû kiel estis eble.

Fine necesas diri, ke multaj homoj, kompreninte tiun ĉi principon de la respondeco antaû Dio, perdas deziron scii pli multe pri Li, timante respondecon antaû Li kaj antaû la tribunala seĝo. Tamen tiuj homoj iugrade jam iĝis respondecaj antaû Dio, ĉar ilia scio de la Vorto de Dio donis al ili komprenon, ke Dio partoprenas ilian vivon kaj proponas al ili realajn parencajn rilatojn kun Li. Necesas ĉiam memori, ke “Dio estas amo”, Li, volante, ne ke iuj pereu... Li donis Sian solenaskitan filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon (1 Joh 4:8; 2 Pet 3:9; Joh 3:16). Dio volas, ke ni estu en Lia Regno.

Tiun honoron kaj privilegion neeviteble sekvas respondeco. Sed ĝi ne estas tro malfacila aû peza por ni; se ni vere amas Dion, ni komprenos, ke Lia propono pri la savo ne estas aûtomatika rekompenco pro iuj faroj, sed ama volo de Dio agi por Siaj infanoj, por doni eternan feliĉan vivon al ĉiuj, kiuj komprenas Lian mirindan karakteron. Dum ni komencas aûdi kaj ŝati la alvokon de Dio al ni pere de Lia Vorto, ni komprenas, ke eĉ kiam ni estas en homamaso, Dio atentas nin, atendante de ni signojn de nia respondo al Lia amo. Neniam tiuj ĉi atentaj okuloj malatentos nin; neniam ni povos forgesi aû forviŝi niajn sciojn pri Li por favori nian karnon, ke ĝi estu libera de respondeco antaû Dio. Anstataû tio ni povas kaj devas ĝoji pri favora intimeco al Dio kaj tiel fidi je Lia amo, ke ĉiam devas havi deziron scii pri Li pli multe. Nia amo al la Diaj vojoj kaj nia deziro scii ilin por ke ni povu esti pli similaj al Li, devas superi nian naturan timon antaû la grandeco de Lia sankteco.
4.9 INFERO
Ekzistas populara koncepto, ke infero estas loko de punado de pekemaj “senmortaj animoj” senprokraste post la morto, aû la loko de turmento por tiuj, kiuj estos malakceptitaj dum la juĝo. Laû nia konvinko, la Biblio instruas nin, ke infero estas la tombo, kien iras ĉiuj homoj post morto. La hebrea vorto “ŝeol” signifas “kaŝita, kovrita loko”. Sekve, kiam ni legas la vorton “infero”, ni legas ne ĝuste tradukitan vorton. Laû la Biblio tiu “kovrita loko” aû “infero” estas la tombo. Estas multe da ekzemploj, ke la originala vorto “ŝeol” estas tradukita kiel “tombo”. Fakte, multaj nuntempaj versioj de la Biblio malofte uzas la vorton “infero”, tradukante ĝin per pli ĝusta vorto “tombo”.

Kelkaj ekzemploj, montrantaj, ke la vorto “ŝeol” estas tradukita kiel “tombo”, devas refuti la popularan koncepton pri infero kiel loko, kie en fajro turmentiĝas pekuloj:


“Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol” (Ps 31:17).
“Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol” (Ps 49:15) - animo aû korpo de David releviĝos el la tombo, t. e. el infero.
Kredo je tio, ke infero estas loko por pekuloj, de kie ili ne povas eliri, ne konvenas al tiu ĉi verso; justuloj povas eniri tien kaj eliri reen. Hos 13:14 konfirmas tion: ”El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin”. La saman aludas 1 Kor 15:55 rilate al la releviĝo kaj reveno de Kristo. Simile al tio diras Ap 20:13: “kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili”. Atentu la identecon inter la morto, t. e. la tombo, kaj infero (vidu ankaû Ps 6:5). La vortoj de Hanna en 1 Sam 2:6 estas tre klaraj: “La Eternulo mortigas kaj vivigas, malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas”.

Sciante, ke “infero” estas la tombo, oni povas opinii, ke justuloj estos savitaj de ĝi por eterna vivo pere de releviĝo. Sekve, tute eblas eniri en “inferon” aû la tombon kaj poste eliri el ĝi pere de releviĝo. La superan ekzemplon pri tio montris al ni Jesuo, “ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros” (Ag 2:31), ĉar li releviĝos. Tio, ke lia karno ne estos lasita en infero, pruvas, ke ĝi estis tie dum iom da tempo. Kaj tio, ke Kristo estis en “infero” pruvas, ke en tiun lokon iras ne nur pekuloj. La justuloj kaj ankaû maljustuloj iras en “inferon”, t. e. en tombon; tiel al Jesuo “inter malbonaguloj oni donis al li tombon” (Jes 53:9). Kaj estas aliaj ekzemploj, ke ankaû justuloj iras en inferon, t. e. tombon. En Gen 37:35 Jakobo diras: “En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo”.

Unu el la ĉefaj postuloj de Dio estas “la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23; 8:13; Jak 1:15). Pli supre ni montris, ke la morto estas tute senkonscia stato. Ĝin sekvas tuta pereo, sed ne eterna turmentado (Mt 21:41; 22:7; Mk 12:9; Jak 4:12) – ekzemple, kiel pereo de homoj pro la tutmonda diluvo (Lk 17:27, 29), aû kiel la Izraelidoj pereadis en la dezerto (1 Kor 10:10). Ambaû tiuj ekzemploj montras, ke la pekuloj mortis, sed ne estis metitaj al eterna turmentado. Sekve, tute ne eblas, ke la pekuloj estu eterne turmentataj kaj suferantaj, estante en senkonscia stato.

Ni ankaû montris, ke Dio ne akuzas nin pri peko, kaj ne alkalkulas pekon al ni, se ni ne scias Lian vorton (Rom 5:13). Tiuj, kiuj ne scias Lian vorton, restos mortintaj. Sed tiuj, kiuj sciis la postulojn de Dio, estos revivigitaj kaj juĝataj ĉe la reveno de Kristo. La maljustuloj ricevos la punon, t. e. la morton, ĉar la puno pro peko estas morto. Do, ili mortos denove kaj poreterne. Tio estos “la dua morto”, pri kiu diras Ap 2:11; 20:6. “La dua morto”, t. e. la stato de absoluta senkonscio, por ili daûros eterne.

La puno pro peko en tiu ĉi senco estos “eterna”, t. e. la morto ne havos finon. Esti mortinta poreterne, estas eterna puno. Ekzemplon de uzo de tiu esprimo ni trovas en Read 11:4, kiu priskribas la pereigon de armeoj de Faraono en la Ruĝa Maro, por ke tiuj armeoj neniam plu ĝenu Izraelon: “Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro... kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago”.

Eĉ en frua tempo de la Malnova Testamento la kredantoj komprenis, ke en la lasta tago okazos releviĝo, post kiu respondecaj maljustuloj revenos al la tombo. Ijob 21:30,32 tre klare diras: “La malpiulo... estas metata flanken... Kaj li estas akompanata (poste) al la tomboj”.

Kristanoj-apostatoj ofte asocias “inferon” kun fajro kaj turmentoj. Tio akre kontraûas al la instruo de la Biblio pri infero (tombo). “Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos” (Ps 49:14) – tio signifas, ke la tombo estas loko por paca forgeso. Malgraû tio, ke la animo aû korpo de Kristo estis en infero (tombo) dum tri tagoj, ĝin ne tuŝis la putro (Ag 2:31). Sed putro kaj fajro estas nekunigeblaj. Jeĥ 32:26-30 montras, ke potencaj batalantoj de la diversaj popoloj pace kuŝas en siaj tomboj. “Ĉiuj ili estas mortigitaj de glavo... kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn... kaj kuŝos... kun tiuj, kiuj iris en la tombon”. Tio rilatas al la kutimo entombigi mortintajn batalantojn kun iliaj armiloj, metante batalilojn sub iliajn kapojn. Tiu ĉi priskribo de “infero” montras, ke infero estas la tombo. Tiuj potencaj batalantoj pace kuŝas tie en siaj tomboj ĝis nun, kio tute kontraûas al la ideo, ke la infero estas loko de fajro. Kaj tio, ke palpeblaj aĵoj, kiel glavo, iras kun homoj en la saman inferon (tombon), montras, ke infero ne estas loko por spirita turmento.

La rakonto pri Jona ankaû kontraûas al la ideo, ke infero estas fajra loko aû loko de spiritaj turmentoj. Forglutita de marmonstro, “Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo... El la ventro de Ŝeol mi kriis” (Jona 2:1,2). Tie ĉi la ventro de Ŝeol estis la ventro de baleno, fakte ĝi estis “kaŝita loko”, infero, ŝeol por Jona. Tute klaras, ke ne estis tie fajro, kaj pro tio la animo de Jona estis elirinta el “la ventro de infero”, kiam la baleno elvomis lin (Jona 2:7). Tio ankaû estas antaûdiro pri la releviĝo de Kristo el infero (la tombo) - vidu Mt 12:40.



1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • 4.2 LA ANIMO
  • 4.3 LA SPIRITO DE LA HOMO
  • 4.4 MORTO ESTAS SENKONSCIA STATO
  • 4.5 LA RELEVIĜO
  • 4.7 LA LOKO DE REKOMPENCO: ĈIELO AÛ TERO
  • 4.8 RESPONDECO ANTAÛ DIO
  • Ni eksciis, ke

  • Elŝuti 1.2 Mb.