Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo7/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   20

En la ĝardeno de Edeno

  • Donita al Noa

  • Donita al Abraham

  • Donita al David

    Priskriboj de tiuj ĉi promesoj troviĝas en la unuaj kvin libroj de la Biblio (Genezo – Readmono), kiujn skribis Moseo, kaj ankaû en la libroj de la profetoj de la Malnova Testamento. Tie troviĝas ĉiuj fundamentoj de la kristana Evangelio. Paûlo klarigis, ke lia predikado enhavas nenion, krom tio, “kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj” (Ag 26:22,23). La saman li deklaris en siaj lastaj tagoj: “Li (Paûlo) faris al ili klarigon, atestante la Regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero” (Ag 28:23).

    Tiu espero de Paûlo, kiu estis la glora lumo en lastaj tagoj de lia vivo, estas tiu ununura espero, kiun devas havi ĉiu vera kristano, kaj ĝi devas esti ankaû nia espero. Inspiritaj de tiu ekzemplo, ni povas nun “esplori la Skribon”.



      1. LA PROMESO EN EDENO

    Ĉapitro 3 de Genezo enhavas la kortuŝan rakonton pri la homa falo. La serpento estis malbenita pro malĝusta citado de la vorto de Dio kaj pro tio, ke ĝi instigis Evan ne obei al tiu ĉi vorto. Pro sia neobeo la viro kaj virino`estis punitaj. Sed radio de espero prilumigas tiun malĝojan bildon, kiam Dio diras al la serpento:

    “Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon” (Gen 3:15).
    Tiu ĉi verso estas tre lakona, sed ĝi enhavas vastan informon, kiun ni penos klarigi.

    Antaû ĉio necesas klarigi, ke en la originala hebrea teksto la vorto, tradukita “idaro”, estas fakte “semo”, kaj povas enhavi aû singularan, aû pluralan sencon. La vorto “semo” signifas posteulon, aû infanon, kaj ankaû povas rilati al homoj, kunligitaj per unu difinita semo. Pli sube ni ekvidos, ke “la semo” de Abraham estis Jesuo (Gal 3:16), sed se ni iĝas “en Kristo Jesuo” pere de baptiĝo, ankaû ni iĝas la semo, la idaro de Abraham (Gal 3:27-29). La vorto “semo” esprimas ankaû ideon de patreco kaj naskiĝo (1 Petro 1:23); vera semo havas la karakterizojn de sia patro.

    La semo de la serpento aludas do al tio, kio havas la karakteron de la Edena serpento:


    • miskomprenigo de la vorto de Dio

    • mensogo

    • instigo por ke aliuloj peku

    En ĉapitro 6 ni vidos, ke tio ne signifas laûlitere personon, kiu kondutas sin tiele, sed ke en ni estas




    • “nia malnova homo”, nia karno (Rom 6:6)

    • “la natura homo” (1 Kor 2:14)

    • “la malnova homo, pereema laû trompaj deziroj” (Ef 4:22)

    • “la malnova homo kun liaj agoj” (1 Kol 3:9)

    Nome tiu “homo” de peko, kiu troviĝas ene en ni, estas tiu sama biblia diablo, la semo de la serpento.

    La semo de la virino signifas specifikan individuon – “vi (la semo de la serpento) pikados ĝian kalkanon” (Gen 3:15). Tiu persono devas piedpremi la semon de la serpento, t. e. pekon – “li frapados vian kapon”. Frapo al la kapo de serpento signifas morton por ĝi. La nura persono, kiu estas evidenta kandidato por la semo de la virino, devas esti la Sinjoro Jesuo:
    “Jesuo Kristo, kiu neniigis (per la kruco) la morton (kaj sekve, la forton de peko - Rom 6:23) kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio” (2 Tim 1:10).

    “Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno”, t. e. la biblian diablon, semon de la serpento (Rom 8:3).


    Jesuo “elmontriĝis, por forigi pekojn” (1 Joh 3:5).
    “Kaj vi nomos lin JESUO (tio estas “Savanto”); ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj (Mt 1:21).

    Kvankam la patro de Jesuo estas Dio, li estis “el virino naskita” (Gal 4:4), li estis la filo de Maria. En tiu ĉi senco li estis la semo de la virino, kvankam donita al la mondo de Dio. Tiu ĉi semo de la virino por iom da tempo povis esti frapita de peko, la semo de la serpento – “vi pikados ĝian kalkanon” (Gen 3:15). Serpenta piko al kalkano kutime estas portempa vundo kompare kun mortiga frapo al la serpenta kapo.

    La kondamno al la semo de la serpento efektiviĝis, ĉefe, per la krucumo de Kristo. Atentu, ke la cititaj pli supre versoj, diras pri la venko de Kristo en is-tempo. La portempa vundo al la kalkano de Kristo estas lia morto dum tri tagoj. Lia reviviĝo pruvas, ke tio estis nur portempa vundo kompare kun la mortiga frakaso de peko. Estas interese rimarki, ke historiaj dokumentoj atestas, ke viktimoj de krucumo estis alnajligitaj al ligna kruco tra iliaj kalkanoj. La versoj Jes 53:4,5 diras, ke Jesuo estis “vundita” sur la kruco. Tio senpere rilatas al la profetaĵo en Gen 3:15, ke Kristo estos pikita de la semo de la serpento. Dio “volis tiel lin turmenti” (Jes 53:10) por ke efektiviĝu Liaj intencoj. Sed Dio estis kun Sia Filo en tiuj malfacilaj por li minutoj. Kaj Dio ankaû estas kun ĉiu el ni, Lia popolo, en malfeliĉaj por ni tagoj.
    LA Konflikto Hodiaûa
    Ĉe vi povas aperi la demando: “Se Jesuo neniigis pekon kaj morton (la semon de la serpento), kial do ili ekzistas nun?”. La respondo estas en tio, ke Jesuo detruis la forton de peko en si mem, ĉar la profetaĵo en Gen 3:15 diras antaû ĉio pri la konflikto inter Jesuo mem kaj peko. Nune do tio signifas, ke ankaû ni povas venki pekon kaj morton, ĉar Jesuo invitas nin aliĝi al lia venko. Kvankam ankaû tiuj, kiuj estas veraj kredantoj pro sia aparteno al la semo de la virino, estas pekemaj kaj mortemaj, ili per baptiĝo je Kristo (Gal 3:27-29) povas ricevi pardonon de siaj pekoj kaj savon de morto, kiun rezultigas peko. Jesuo “neniigis la potencon de morto” sur la kruco (2 Tim 1:10), kvankam nur de post kiam efektiviĝos la intenco de Dio pri la tero en la fino de miljara regado de Kristo, homoj fakte ĉesos morti - la morto neniiĝos de sur la tero: “ĉar li devas regadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. La lasta neniigota malamiko estas la morto” (1 Kor 15:25,26).

    Se ni estas “baptitaj al Kristo”, tiam promesoj pri Jesuo, kiel tiu en Gen 3:15, rilatas ankaû al ni persone. Kaj tiam ili jam estas por ni ne nur interesaj lokoj en la Biblio, sed ili rekte al ni rilatas. Kiel la semo de virino, ankaû ni spertos la venkon de peko super ni. Se la Sinjoro ne revenos dum nia vivo, ankaû ni estos pikitaj al la kalkano, same kiel Kristo, kaj ankaû ni mortos. Sed se ni estas vere la semo de la virino, tiu “vundo” estos por ni nur portempa. Tiuj, kiuj baptiĝas al Kristo per subakviĝo, ligas sin kun Lia morto; elirante do el la akvo, ili simbole reviviĝas (vd. Rom 6:3-5).

    Se ni estas la vera semo de la virino, tiam nia vivo respegulos la vortojn el Gen 3:15 - ekzistos ĉiama sento de konflikto (“malamikeco”) ene en ni inter bono kaj malbono. La granda apostolo Paûlo priskribas preskaû paranojan konflikton inter li mem kaj peko, kiu furiozis ene en li (Rom 7:14-25).

    Post baptiĝo al Kristo tiu interna konflikto kun peko pligrandiĝos kaj kreskos dum la tuta nia vivo. De unu flanko, tiu batalo estas malfacila, ĉar la forto de peko estas granda. Sed de alia flanko, tiun konflikton ni devas venki, ĉar ni estas en Kristo, kiu jam batalis kaj venkis ĝin.

    Ĝuste tiel, kiel Jesuo kaj tiuj homoj, kiuj sekvas Lin, estas la semo de la virino, tiel same, peko (biblia “diablo”) estas kaj la semo de la serpento, kaj homoj, montrantaj la karakterizojn de peko kaj la serpento. Tiaj homoj montras neglekton al la Vorto de Dio aû aliigas ĝin, kio fine kondukos ilin al la honto de peko kaj izolos ilin de Dio. Pro tio, ke la hebreoj estis la homoj, kiuj fakte mortigis Jesuon - t. e. pikis la semon de la virino al la kalkano, ili estas ĉefa ekzemplo de la semo de la serpento. Tio konfirmiĝis per Johano la Baptisto kaj Jesuo:
    “Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj (tiuj, kiuj kondamnis Jesuon al la morto), venantajn al lia baptado, li (Johano) diris al ili: Ho vipuridoj! (la semo de la serpento) kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?” (Mt 3:7).
    “Kaj sciante iliajn (de Foriseoj) pensojn, li diris al ili... Ho vipuridoj! Kiel vi povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj?” (Mt 12:25,34).
    La mondo, eĉ la religia mondo, havas la samajn karakterizojn de la serpento. Kaj nur homoj, baptitaj al Jesuo, estas kunligitaj kun la semo de la virino; ĉiuj ceteraj, diversgrade, estas la semo de la serpento. La rilato de Jesuo al la homoj, kiuj estis la semo de la serpento, devas esti ekzemplo por ni:

    - Li predikis al ili en spirito de amo kaj sincera kompato, sed samtempe


    - Li ne permesis al iliaj vojoj kaj opinioj influi al la liaj, kaj
    - Li montris al ili la amantan karakteron de Dio per sia propra vivo.
    Sed malgraû ĉio tio ili malamis Jesuon. Lia obeemo al Dio elvokis ilian ĵaluzon. Eĉ liaj familianoj (Joh 7:5; Mk 3:21) kaj liaj intimaj amikoj (Joh 6:66) ne kredis al li, obstaklis lin kaj iuj eĉ foriris de li. Paûlo spertis tion samon, kaj li lamentis al tiuj, kiuj antaûe estis kun li en ĝojo kaj ploro:
    “Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko?” (Gal 4:14-16).
    La vero neniam estis populara; sciante tion kaj vivante tiel, kiel ni devas vivi, ni devas atendi aperon de diversaj malfacilaĵoj en nia vivo kaj eĉ persekutojn:
    “Sed kiel tiam la laû karno naskita persekutis la laûspiritulon (naskitan “per la vorto de Dio” – 1 Pet 1:23), tiel estas ankaû nuntempe” (Gal 4:29).
    Se ni vere kuniĝis kun Kristo, ni devas sperti iujn el liaj suferoj, por ke ankaû ni povu dividi lian gloran rekompencon. Kaj denove ni trovas senkomparan ekzemplon:
    “Fidinda estas la diro: ĉar se ni mortis kun li (kun Kristo), se ni suferas (kun li), ni ankaû reĝos kun li... Tial mi suferas ĉion” (2 Tim 2:10-12).
    “Se ili min (Jesuon) persekutis, vin ankaû ili persekutos... Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo” (Joh 15:20,21),
    t.e. pro tio, ke ni baptiĝis en la nomo de Jesuo (Ag 2:38; 8:16).
    Legante similajn versojn, nevole aperas deziro diri: “Se ĉiuj kunligitaj kun Jesuo, la semo de la virino, povas atendi suferojn kaj persekutojn, mi preferas ne aliĝi al ili”. Sed certe ni devas memori, ke neniam ni estos submetitaj al tio, kion ni ne povos elteni, kvankam sinofero sendube necesas por ke ni plene aliĝu al Kristo. Nia kunligo kun li donos al ni tiom grandan rekompencon, ke “la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estos malkaŝota al ni” (Rom 8:18). Kaj eĉ nun lia sinofero donas al ni eblecon dum niaj malfacilaj vivmomentoj per preĝoj ricevi de Dio helpon kaj necesajn fortojn. Aldonu al tio la sekvajn bonegajn asertojn, kiuj estas substrekitaj en multaj kristadelfianaj Biblioj:
    “Sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaû faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti” (1 Kor 10:13).
    “Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; mi venkis la mondon” (Joh 16:33).
    “Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraû ni?” (Rom 8:31).



      1. LA PROMESO AL NOA

    Ju pli evoluis la homa historio de la tempo de Adamo kaj Eva, des pli senmorala iĝis homo. Kaj la civilizacio atingis tiun stadion de morala regreso, ke Dio decidis ekstermi de sur la tero ĉiun karnon krom Noa kaj lia familio (Gen 6:5-8). Dio ordonis al Noa konstrui arkeon, en kiu li kun sia familio kaj ankaû kun reprezentantoj de diversspecaj bestoj loĝos dum tuttera diluvo. Necesas diri, ke krom tiu ĉi priskribo de la diluvo en la Biblio, ekzistas multaj sciencaj informoj, konfirmantaj aûtentikecon de la Biblia diluvo. Atentu, ke la tero (t. e. – nia planedo) ne estis neniigita; pereis nur malmorala homaro, estinta sur ĝi, “kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero” (Gen 7:21). Jesuo (Mt 24:37) kaj Petro (2 Pet 3:6-12) opiniis la juĝon, okazintan en la tempo de Noa, kiel pratipo de tiu juĝo, kiu okazos dum la dua alveno de Kristo. Tiel senespere malmorala homaro de la tempo de Noa kompariĝas kun nia nuntempa mondo, kiu estos juĝata dum la reveno de Kristo.

    Pro la granda homa pekemeco kreskas kredo, eĉ inter kristanoj, ke nia planedo estos neniigita. Tiu opinio klare demonstras absolutan nescion pri la ĉefa biblia promeso, ke Dio fikse atentas pri aferoj sur nia planedo, kaj ke Jesuo Kristo baldaû revenos por starigi ĉi tie sur la tero la regnon de Dio. Se al homaro estos permesite pereigi sian planedon, tiuj promesoj ne estos plenumitaj. En partoj 4.7 kaj 5 estas konvinkaj pruvoj, ke la Regno de Dio estos sur la tero. Pli sube sekvas kelkaj citoj el la Biblio, pruvantaj, ke nek nia planedo, nek la suna sistemo estos neniigitaj:
    “Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam” (Ps 78:69).
    “La tero restas eterne” (Pred 1:4).
    “Suno kaj luno... ĉiuj lumaj steloj... plej supraj ĉieloj... Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos” (Ps 148:3-6).
    “La tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron” (Jes 11:9; Nom 14:21) – se la tero estos neniigita, tiu ĉi promeso ne estos plenumita.
    “Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin por ke ĝi estu loĝata” (Jes 45:18). Se Dio kreus la teron nur por ke Li vidu ĝin detruita, Lia laboro estus vana.
    Sed ni revenu al la libro “Genezo”, en kiu Dio promesis tion al Noa. Kiam Noa ekvivis en la nova mondo, aperinta post la diluvo, li, verŝajne, havis antaûtimon pri alia universala detruo. Ĉiu pluvo rememorigis al li pri tiu diluvo, kaj pro tio Dio testamentis, ke tio neniam plu ripetiĝos:
    “Mi starigas Mian interligon kun vi (atentu pri tiu miraklo – al mortemulo por fari promesojn turnas Sin Dio Mem, kaj Li emfazas la pronomon “Mi”), ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron” (Gen 9:9-12).

    Tiu testamento estis konfirmita per la ĉielarko:


    “Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo... Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno... Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno...” (Gen 9:13-17).
    Pro tio, ke tiu interligo inter Dio kaj homoj, kaj bestoj de la tero estas eterna, el tio sekvas, ke homoj kaj bestoj devas vivi sur la tero eterne. Tio ankaû pruvas, ke la Regno de Dio estos sur la tero.

    Tiu ĉi promeso al Noa estas fundamento de la Evangelio pri la Regno de Dio; ĝi montras, ke Dio dediĉas al nia planedo grandan atenton, kaj ke Li celas eternan vivon sur ĝi. Eĉ en kolero Li memoras pri kompato (Ĥab 3:2), kaj Lia amo estas tiom granda, ke Li zorgas eĉ pri Sia kreita animalaro (1 Kor 9:9, kmp. Jona 4:11).


    3.4 LA PROMESO AL ABRAHAM
    La Evangelio, kiun predikis Jesuo kaj la apostoloj, laûesence ne diferenciĝis de tiu, kiun sciis Abraham. Dio per la Skribo “antaûpredikis la evangelion al Abraham” (Gal 3:8). Tiuj promesoj estis tiom gravaj, ke Petro komencis kaj finis per ili sian publikan predikon de la Evangelio (Ag 3:13,25). Se ni komprenos, kion estis dirite al Abraham, ni komprenos la veran esencon de la kristana Evangelio. Kaj estas indikoj, ke tiu “evangelio” estis predikata antaû la tempo de Jesuo:
    “Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, ke Dio plenumis tion al ni” (Ag 13:32,33).
    “...La evangelio de Dio, kiun Li promesis antaûe per Siaj profetoj (ekz. – Abraham, Gen 20:7) en la sanktaj skriboj” (Rom 1:1,2).
    “Por tio ankaû la evangelio estas anoncita al la mortintoj” (1 Pet 4:6) - t.e. al fiduloj, kiuj vivis kaj mortis antaû la kristana erao.
    “Ĉar al ni ankaû estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili” (Heb 4:2) - t. e. al la Izraelidoj en la dezerto.
    La promesoj al Abraham havas du ĉefajn temojn:



      1. Pri la semo de Abraham (precipe pri unu el la idaro) kaj

      2. Pri la lando promesita al Abraham.

    Tiuj ĉi promesoj estas klarigitaj ankaû en la Nova Testamento, kaj sekvante al nia principo klarigi la Biblion per ĝi mem, ni unuigos ĉi tie la doktrinojn de ambaû Testamentoj, por doni plenan bildon pri la promesoj, donitaj al Abraham.

    Dekomence Abraham loĝis en Ur, prospera urbo, kiu nuntempe troviĝas en Irako. Nuntempa arkeologio atestas pri la altnivela civilizacio antaû la tempo de Abraham. Estis evoluita sistemo de bankaj institucioj, socikultura servo kaj konforma infrastrukturo. Abraham loĝis en tiu ĉi urbo kiel ĉiu alia homo. Sed jen venis al li neordinara alvoko de Dio - lasi tiel bone instalitan vivon kaj ekiri vojon al promesita lando. Li ne sciis, kie troviĝas tiu lando kaj kia ĝi estas. Rezulte tio estis vojaĝo je 2400 km. Tiu lando estis Kanaan - nuntempa Israelo.

    Dum la vivo de Abraham Dio kelkfoje elmontriĝis al li, ripetante kaj aldonante al li Siajn promesojn. Tiuj promesoj estas la fundamento de la kristana Evangelio. Kiel veraj kristanoj, ni akceptas al ni tiun saman alvokon, adresitan al Abraham, lasi niajn efemerajn aferojn kaj iri antaûen fidante je Dia Vorto, je Diaj promesoj. Ni povas imagi al ni, kiel Abraham meditis pri la promesoj dum sia vojaĝo. “Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri (el la urbo Ur) en lokon (Kanaan), kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras” (Heb 11:8).

    Dum la unua nia pripenso pri la promesoj de Dio ankaû ni ne scias ĝuste, kia estos la promesita lando de Dia Regno. Sed nia fido je Dia Vorto devas esti tia, ke ni ankaû volonte obeus al ĝi.

    Abraham ne estis malriĉa nomado, kiu estus tre ĝoja uzi la okazon kaj sekvi la promesojn. Li lasis bone instalitan vivon, kaj ni povas imagi nin en la stato de Abraham, kiel estus malfacile por ni akcepti tiun malfacilan kaj maltrankviligan decidon por sekvi al la promesoj de Dio kaj ekiri nekonatan kaj malproksiman vojon. Eble ni renkontos strangajn rigardojn de niaj kolegoj en laborejo kaj de niaj najbaroj (“Li eniĝis religion!”)... ĉion tion Abraham spertis. Por akcepti ĝustan decidon kaj poste efektivigi ĝin, necesis granda volo kaj sana prudento. Kaj la ununura stimulo por venki multajn malfacilaĵojn dum lia multjara vojaĝo estis la vortoj de la promesoj. Ili havis por li gravan signifon, kaj li, verŝajne, memoris ilin parkere kaj ĉiutage pripensadis ilian signifon. Havante la saman fidon kaj agante konforme al ĝi, ni povas meriti tiun saman honoron, kiun havis Abraham - la eternan vivon en la Regno de Dio. Ankoraûfoje ni emfazas, ke la Evangelio de Kristo baziĝas sur tiuj ĉi promesoj al Abraham. Por havi veran fidon je la kristana Evangelio, ni ankaû devas scii la promesojn, donitajn de Dio al Abraham. Sen ili nia fido ne estas fido. Ni devas atente kaj avide legi kaj relegi dialogojn inter Dio kaj Abraham.


    La Lando
    1. “Iru el via lando... al la lando, kiun Mi montros al vi” (Gen 12:1).
    2. “Kaj li daûrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El (en la centra parto de Israelo)... Kaj la Eternulo diris al Abram... Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten. Ĉar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne... Leviĝu, trairu la landon laûlonge kaj laûlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos” (Gen 13:3, 14, 15, 17).
    3. “La Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eûfrato” (Gen 15:18).
    4. “Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo” (Gen 17:8).
    5. “Ĉar ne per la leĝo fariĝis la promeso al Abraham aû al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido” (Rom 4:13).
    Ni vidas ĉi tie progresintan revelacion al Abraham:
    1. “Estas lando, en kiun Mi volus, ke vi venu”.
    2. “La tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne”. Atentu, ke tiu ĉi promeso pri eterna vivo estas donita sen romantika aûreolo aû emfazo; homa verkisto skribis tiujn vortojn, sendube, pli emocie kaj inspirplene.
    3. La teritorio de la promesita lando estis pli konkrete difinita.
    4. Abraham ne devis atendi efektivigon de la promesoj dum sia vivo; li devis esti “fremdulo” en la lando, en kiu pli poste loĝos ĉiame. La senco estas en tio, ke li mortos, kaj pli poste reviviĝos por ricevi tiun ĉi promeson.
    5. Paûlo, en inspirstato, evidente perceptis la promesojn al Abraham, kiel indikojn pri lia tuttera heredo.
    La Skribo emfaze rememorigas al ni, ke Abraham ne ricevis efektivigon de la promesoj dum sia vivo: “Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj” (Heb 11:9).

    Li loĝis kiel fremdulo en la lando, verŝajne, kun la sama kaŝita sento de necerteco kaj nekonformeco, kiun havas elmigrintoj. Kaj li, kaj ankaû Isaak kaj Jakobo (al kiuj ankaû rilatis la promesoj) - “Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero” (Heb 11:13). Rimarku kvar stadiojn:


    - Scio pri la promesoj – ankaû ni akiras tion, studante la Biblion.
    - “Salutinte ilin de malproksime”. Ili vivis, kun espero atendante sian

    estontecon. Same, kiel ni.

    - “Ĉiuj tiuj mortis en fido” – ankaû ili “al Kristo baptiĝis” (Gal 3:27-29).
    - “Konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero”. Ankaû ni per nia vivmaniero konfesas, ke la nuntempa mondo ne estas nia vera hejmo, sed ke ni vivas kun espero pri alveno sur la teron de estonta erao.
    Se ni ŝatas tiujn ĉi asertojn, Abraham iĝas nia granda heroo kaj ekzemplo. Nur imagu al vi, ke definitiva kompreno, ke plenumo de la promesoj okazos en la estonteco, venis al lacigita de la vivo maljuna homo, jam post kiam mortis lia edzino. Fakte li estis devigita aĉeti pecon de promesita lando, por entombigi tie sian edzinon. (Ag 7:16). Efektive Dio “donis al li nenian heredaĵon en ĝi, eĉ ne piedspacon”, sed samtempe Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo (Ag 7:5). Kaj la nuntempa idaro de Abraham, povas esti, ankaû sentas la saman nekonformecon, kiam ili aĉetas aû luas teron - en la lando, kiu estas promesita al ili por ilia persona eterna heredo!

    Tamen Dio plenumas Siajn promesojn. Kaj devas veni tago, kiam Abraham kaj ĉiuj tiuj, al kiuj estis donitaj la promesoj, estos rekompencitaj. La versoj Heb 11:13, 39, 40 konvinkas nin pri tio:


    “Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn... ĉar Dio antaûvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj”.
    Ĉiuj veraj kredantoj estos rekompecitaj en la sama tempo, t. e. en la tago de la juĝo. El tio sekvas, ke ĝuste antaû la juĝo, Abraham kaj aliaj, kiuj sciis tiujn promesojn, devas esti revivigitaj por esti juĝataj.

    Se ili ankoraû ne ricevis la promesojn, ili ricevos ilin post releviĝo kaj la juĝo ĉe la reveno de Kristo. Tio signifas, ke ne estas alia alternativo, krom agnoski, ke ĉiuj ili, kiel Abraham, estas nun en sensenca stato, atendante la alvenon de Kristo. Sed samtempe kolorigitaj vitraj mozaikaj bildoj ornamas preĝejojn de la tuta Eûropo kaj montras Abrahamon kvazaû li troviĝas en la ĉielo kaj estas kontenta pri plenumita promeso, rekompence pro sia vivo en la fido. Dum jarcentoj miloj da homoj preteriras tiujn bildojn, religie perceptante ilin. Ĉu trovos vi kuraĝon en vi por ekkredi al la Biblio kaj lasi tiun vicon?


    La semo
    Kiel estis dirite en la parto 3.2, la promeso pri semo rilatas antaû ĉio al Jesuo kaj poste al tiuj, kiuj estas “en Kristo” kaj pro tio ankaû ili estas konsiderataj kiel la semo de Abraham:
    1. “Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin... kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero” (Gen 12:2,3).

    2. “Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaû vian idaron. La tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne” (Gen 13:15, 16).


    3. “Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli... Tiel estos via idaro... Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon” (Gen 15:5, 18).
    4. “Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi... la tutan landon Kanaanan por eterna posedaĵo kaj Mi estos Dio por ili” (Gen 17:8).
    5. “Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero” (Gen 22:17, 18).
    Denove la kompreno pri la semo de Abraham pli vastiĝas:
    1. Unue, al li estis dirite, ke li iamaniere havos grandkvantan idaron kaj per lia “idaro” beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.
    2. Pli poste al li estis dirite, ke lia idaro estos tiom multnombra, ke iĝos granda popolo. Kaj tiu ĉi popolo kune kun li havos eternan vivon sur la tero, al kiu li venis, t. e. en Kanaano.
    3. Al li ankaû estis indikite, ke lia idaro iĝos tiom multnombra, kiom estas la steloj en la ĉielo. Tio povis sugesti al Abraham, ke li havos multe da spiritaj idoj (steloj en la ĉielo) krom multe da naturaj idoj (polvo de la tero).
    4. Al antaûaj promesoj estis aldonitaj asertoj, ke multaj homoj, kiuj iĝos parto de la idaro, havos personajn interrilatojn kun Dio.
    5. La idaro venkos siajn malamikojn.

    Atentu, ke per la idaro devas ricevi la benon ĉiuj popoloj de la tero. En la Biblio ofte la ideo pri beno asociiĝas kun pardono de pekoj. Kaj tio estas la plej granda beno, kiun volas ricevi homo, amanta Dion. “Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita” (Ps 32:1); “La kaliko de beno” (1 Kor 10:16) – estas la kaliko da vino, simbolanta la sangon de Kristo, per kiu eblas ricevi pardonon.

    La ununura ido de Abraham, alportinta pardonon de pekoj al la mondo, certe, estis Jesuo. La Nova Testamento, klarigante la promesojn al Abraham, konfirmas tion:
    “Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj (de Dio). Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaû pri multaj; sed kvazaû unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo” (Gal 3:16).
    “... Kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. Al vi unue Dio relevinte Sian Servanton (t. e. - la semo), sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj” (Ag 3:25,26).
    Atentu, kiel Petro citas kaj interpretas la vortojn el la verso Gen 22:18:
    La semo - Jesuo

    La beno - pardono de pekoj.


    La promeso, ke Jesuo, kiel la semo de Abraham, venkos siajn malamikojn, estas ĉi tie ĝustaloke, se tiu promeso rilatas al la venko de Kristo super peko – la plej ĉefa malamiko de la Dia popolo kaj sekve, ankaû de Jesuo mem.
    Aliĝo Al La Semo
    Nun al ni devas esti klare, ke Abraham havis ĝustan komprenon pri bazaj elementoj de la evangelio. Tamen tiuj ĉi gravegaj promesoj rilatis ne nur al Abraham, sed ankaû al lia semo – Jesuo. Kion oni povas diri pri ceteraj? Eĉ fizikaj idoj de Abraham ne ĉiam estis nomataj liaj semoj (Joh 8:39; Rom 9:7). Tamen ni povas iĝi parto de Jesuo, por ke la promesoj pri la semo rilatu ankaû al ni. Tion ni povas atingi per baptiĝo al Jesuo (Rom 6:3-5). Pri baptiĝo en Lia nomo ni legas en Ag 2:38; 8:16; 10:48; 19:5, sed plej klare pri tio diras Gal 3:27-29:
    “Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo, nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo (per baptiĝo). Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laû la promeso” – la promeso de la eterna vivo sur la tero per ricevo de pardono de pekoj pere de Kristo.

    Per baptiĝo al Kristo, la semo, ni ricevas la promesojn, donitajn al li. Ĝuste pro tio en la verso Rom 8:17 ni estas nomitaj “kunheredantoj kun Kristo”.

    Rememoru, ke la beno devas veni al homoj de la tuta mondo pere de la semo. Kaj la semo devas iĝi tutmonda homaro, simile al la sablo sur la marbordo kaj steloj en la ĉielo. “Naskotaro Lin servos; oni predikos pri mia Senjoro al la estonta generacio” (Ps 22:30).

    Nun ni povas sumigi du partojn de la promesoj, donitaj al Abraham:




    1. La Lando

    Abraham kaj lia semo, Jesuo, kaj ankaû tiuj, kiuj estas en Li, heredos la landon Kanaanan kaj per disvastiĝo – la tutan teron, kaj eterne vivos tie. Dum tiu ĉi vivo ili ne ricevos la landon, sed ricevos ĝin en la lasta tago, kiam revenos Jesuo.
    2. La Semo

    Antaû ĉio, tio estis Jesuo. Pere de li estos venkitaj ĉiuj pekoj (“malamikoj”) de la homaro kaj la beno-pardono disvastiĝos en la tuta mondo.

    Per baptiĝo en la nomo de Kristo ni iĝas parto de la semo.
    La samaj du fadenoj oni povas rimarki en la Nova Testamento, kaj ne vokas miron, ke homoj, sciinte ilin, akceptis baptiĝon. Tio estis kaj estas la ununura vojo por ke tiuj ĉi promesoj rilatu ankaû al ni. Kaj nun ni povas kompreni, kial Paûlo, maljuna homo, antaû sia morto difinis sian esperon kiel “la espero de Izraelo” (Ag 28:20) – la vera kristana espero estas dekomence la juda espero. La vortoj de Kristo “el la Judoj estas la savo” (Joh 4:22) devas signifi ankaû por ni neceson iĝi spiritaj judoj, por ke la promesoj pri la savo pere de Kristo, donitaj al la judaj patroj, rilatu ankaû al ni.
    Ni legas, ke la fruaj kristanoj predikis:
    1. “Pri la regno de Dio” kaj

    2. Pri la nomo de Jesuo Kristo” (Ag 8:12).


    Tiuj ĉi ideoj estis klarigitaj al Abraham iom alie:
    1. Promesoj pri la lando kaj

    2. Promesoj pri la semo.


    Notu, ke la vorto “evangelio” pri regno de Dio kaj pri Jesuo en Ag 8:5 estas ĝeneraligita kiel “proklamo pri Kristo”. Ofte oni povas aûdi: “Jesuo amas vin! Nur diru, ke vi kredas je lia morto pro vi, kaj vi estos savitaj”. Sed la vorto “Kristo” klare resumas vicon da tezoj pri li kaj pri lia estonta Regno. La profetaĵo pri la Regno, dirita al Abraham, ludis ĉefan rolon en la frua predikado de la Evangelio.

    Paûlo en Korinto “parolis sentime en la daûro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio” (Ag 19:8); ankaû en Efeso li “iradis predikante la regnon” (Ag 20:25), kaj lia cignokanto en Romo estis la sama: “Li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero” (Ag 28:23,31). Tiu fakto, ke Paûlo povis tiom multe paroli, atestas, ke ĉefaj tezoj de la Evangelio pri la regno de Dio kaj pri Jesuo ne estis nur la frazo “Fidu je Jesuo”. La revelacio de Dio al Abraham estis multe pli detala, ol tiu ĉi frazo, kaj tio, kion Li promesis al li, fakte estas la bazo de vera kristana Evangelio.

    Ni jam montris, ke baptiĝo al Jesuo igas nin parto de la semo kaj heredantoj de la promesoj (Gal 3:27, 29). Sed nur baptiĝo ne sufiĉas por ke ni ricevu la promesitan al ni savon. Ni devas resti en la semo, en Kristo, se ni volas ricevi la promeson, faritan al la semo. Baptiĝo estas nur komenco; ni nur startis kune kun grupo da kurantoj kaj ni devas trakuri la tutan distancon ĝis la fino. Ne forgesu, ke esti en la semo de Abraham ne signifas, ke ni nepre estas akcepteblaj al Dio. La Izraelidoj iusence estas la semo de Abraham, sed tio ne signifas, ke ili estos savitaj sen baptiĝo kaj sen ĉiutaga vivado konforme al la instruado de Jesuo kaj al la ekzemplo de Abraham (Rom 9:7,8; 4:13,14). Jesuo tiel diris al ili: “Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min... Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham” (Joh 8:37, 39), t. e. kredus al Dio kaj al tiu, kiun Dio sendis – al la promesita semo (Joh 6:29).

    “La semo” devas havi karakterizojn de sia antaûlo. Se ni volas esti veraj idoj de Abraham, ni devas esti ne nur baptitaj, sed ankaû havi tre fortan fidon je Diaj promesoj, kiujn havis Abraham. Ĝuste pro tio li nomiĝas “la patro de ĉiuj kredantoj... kiuj sekvas la paŝojn de tiu fido” (Rom 4:11, 12). “Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham” (Gal 3:7).

    Vera fido devas elmontri sin en faroj, ĉar “fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva” (Jak 2:17). Kaj la unua konfirmo, ke ni efektive kredas al tiuj promesoj, kiujn ni studas nun, estos nia baptiĝo. Tiam tiuj ĉi promesoj rilatos persone al ni (Gal 3:27-29). Ĉu efektive vi fidas je Diaj promesoj? Tiun ĉi demandon ni devas ĉiame metadi al ni mem dum la tuta nia vivo.
    La Malnova Kaj Nova Interligoj
    Nun iĝas tute klare, ke la promesoj al Abraham estas la bazo de la Evangelio de Kristo. La alia aro da gravaj promesoj estas tiuj, kiujn Dio donis al la judoj kuntekste al la leĝo de Moseo. En ili estas dirite, ke se la judoj obeos la leĝon, ili estos benitaj dum sia vivo. (Read 28). En tiuj promesoj aû “testamento” forestas rekta promeso pri eterna vivo. Kaj pro tio estas du grupoj da promesoj:
    1. Al Abraham kaj idaro, promesanta pardonon kaj eternan vivon en la Regno de Dio, post kiam revenos Kristo. Tiu ĉi promeso estis donita en Edeno kaj al David.

    2. Al la judoj en la tempo de Moseo, promesanta pacon kaj feliĉon en tiu ĉi nuna vivo, se ili obeos la leĝon, kiun Dio donis al Moseo.


    Dio promesis al Abraham pardonon kaj eternan vivon en la Regno, sed tio eblas nur pere de la ofero de Jesuo. La morto de Kristo sur la kruco konfirmas la promesojn al Abraham (Gal 3:17; Rom 15:8; Dan 9:27; 2 Kor 1:20), kaj pro tio lian sangon oni nomas “la sango de la nova testamento” (ĉe Mt 26:28 – “la sango de la interligo”). Necesas memori, ke Jesuo diris, ke ni regule trinku la kalikon da vino, simbolantan lian sangon por rememorigo pri li (vd. 1 Kor 11:25): “Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango” (Lk 22:20). Se ni ne havos klaran komprenon pri tio ĉi, okazigo de “dispecigo de pano” por rememorigo pri Jesuo kaj liaj faroj perdos sian sencon.

    La sinoferdono de Kristo ebligis pardonon de pekoj kaj eternan vivon en la Regno de Dio; li konfirmis la promesojn, donitajn al Abraham: “Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo” (Heb 7:22). Heb 10:9 diras, ke Jesuo nuligas la unuan leĝon kaj deklaras la novan. Laûvorte: “forprenas la unuan, por ke li starigu la duan”. Tio atestas , ke Jesuo konfirminte la promesojn al Abraham, nuligis validecon de la interligo, donita pere de Moseo, kaj per sia morto li starigis la novan interligon, kiu malnovigis la unuan (Heb 8:13).

    Ĉio tio signifas, ke kvankam la interligo rilate al Kristo estis donita pli frue, sed ĝi ne iĝis plene valida antaû lia morto. De post la morto de Jesuo tiu ĉi interligo estis nomita la “nova” interligo kontraste de la malnova. La celo de la “malnova” interligo, farita pere de Moseo, estis la antaûdiro pri agoj de Jesuo kaj substreki gravecon de la fido je la promesoj rilate al Kristo (Gal 3:19, 21). Siavice, fido je Kristo konfirmas la verecon de la leĝo, donita al Moseo (Rom 3:31). Paûlo sumigis tion per tiuj vortoj: “Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido” (Gal 3:24). Ĝuste por tio estis konservata la leĝo de Moseo, kaj ĝis nun ni bezonas ĝin por studado.

    Ĉion pli supre diritan estas malfacile kompreni dum la unua tralego, sed ni povas sumigi tion kiel:


    La promesoj rilate al Jesuo, donitaj al Abraham, estas la Nova Interligo.
    La promesoj al la Izraelidoj rilate al la leĝo, donita al Moseo, estas la Malnova Interligo.
    La morto de Kristo metis la finon al la Malnova Interligo kaj donas la vivon al la Nova Interligo (Kol 2:14-17).
    Lige al tio, tiuj nocioj, kiel dekonaĵa imposto, observo de sabat-tago kaj tiel plu, estantaj parto de la Malnova Interligo, iĝis nedeviga (vd. Parton 9.5). La Nova Interligo estos donita al la realaj Izraelidoj, kiam ili pentos kaj akceptos Kriston (Jer 31:31,32; Rom 9:26, 27; Jeĥ 16:62; 37:26), kvankam, certe, ĉiu judo, kiu faros tion nun kaj baptiĝos al Kristo, povas tuj aliĝi al la Nova Interligo (en kiu ne estas “Judo nek Greko... ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo” (Gal 3:27-29).

    Ĝusta kompreno de la Malnova kaj la Nova Interligoj helpos al ni esti certaj pri la promesoj de Dio. Skeptikuloj maljuste kulpigas la fruajn kristanajn predikantojn, ke ili ne aldonas konvinkajn argumentojn. Responde al tio Paûlo diris, ke pere de la morto de Kristo, Dio konfirmis Siajn promesojn, kaj ke la espero, pri kiu ili parolas, estas absolute certa propono: “Kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes aû Ne. Ĉar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikata inter vi... ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estiĝis... tiel ankaû per li estas la Amen” (2 Kor 1:17-20).



    3.5 LA PROMESO AL DAVID
    Simile al Abraham, David kaj aliaj ricevintoj la promesojn de Dio, ne havis facilan vivon. David estis la plej juna filo en granda familio. Mil jaroj antaû Kristo en Izraelo tio signifis, ke li paŝtis ŝafojn kaj estis servkuristo ĉe siaj pli aĝaj kaj pli estremaj fratoj (1 Sam 15-17). Dum tiu tempo li ekhavis tiun fidon je Dio, kiun havis nur malmultaj homoj.

    Venis la tago, kiam la Izraelidoj estis devigitaj alfronti la ultimaton, faritan al ili de iliaj atakemaj najbaroj, la filiŝtoj. La Izraelidoj devis elstarigi el sia medio homon, kiu povus batali kontraû la grandegulo Goliafo, ĉampiono de la filiŝtoj. Laû anoncita kondiĉo, la venkonto regus la venkitan popolon. Kun helpo de Dio David venkis Goliafon, havante nur ŝtonojn kaj ĵetilon. Tiu ĉi venko donis al David popularecon, kiu superis la popularecon de lia reĝo (Saul). Sed “la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol” (Kanto 8:6), kaj tiuj ĉi vortoj estis konfirmitaj per postaj agoj de Saul, kiu dum 20 jaroj persekutis Davidon kiel raton en la dezerto de suda Jzraelo.



    Finfine David iĝis reĝo, kaj por esprimi sian dankon al Dio pro Lia amo al li dum tiuj persekutoj, li decidis konstrui templon al Dio. Tamen Dio diris al David, ke lia filo Salomon konstruos la templon, sed Dio konstruos la domon al David (2 Sam 7:4-13). Poste sekvis detale klarigita promeso, kiu ripetas multon el tio, kio estis dirite al Abraham:
    “Kiam finiĝos viaj tagoj kaj vi kuŝiĝos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon. Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne. Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonaĵon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj. Kaj Mia favorkoreco ne deturniĝos de li, kiel Mi deturnis ĝin de Saul, kiun Mi forigis antaû vi; via trono estos fortikigita por eterne” (vv. 12-16).
    El niaj antaûaj lecionoj ni scias, ke la “semo” estos Jesuo. La priskribo pri li, kiel la filo de Dio (2 Sam 7:14), konfirmas tion, same kiel konfirmas tion multaj aliaj lokoj en la Biblio:
    “Mi estas la markoto kaj ido de David” (Ap 22:16).
    “Pri Sia filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laû karno” (Rom 1:3).
    “El la idaro (de David) Dio laû promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon (Ag 13:23).
    La anĝelo diris al la virgulino Maria rilate al ŝia filo, Jesuo: “Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon (Lk 1:32, 33). Ĉi tiu promeso rilate al la semo de David (2 Sam 7:13) rilatas al Jesuo.
    Firme difininte, ke la semo estas Jesuo, nun ni atentu al vico da pluaj signifoplenaj detaloj:
    1. La semo
    “Vian idaron, kiu eliros el via ventro... Mi estos al vi patro, kaj li estos al Mi filo”. “Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono” (2 Sam 7:12, 14; Ps 132:11). Jesuo, la semo, estis laûlitere korpa ido de David, tamen samtempe lia Patro estas Dio. Tio povis okazi nur per virgulina naskiĝo, kiel estas dirite pri tio en la Nova Testamento. Maria, ido de David, estis patrino de Jesuo, (Lk 1:32), sed lia patro ne estis homo, sed Dio. Por ke Maria koncipu Jesuon, Dio miraklmaniere efikis al ŝia ventro pere de la Sankta Spirito. Kaj la anĝelo tiel diris pri tio: “La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaû la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio (Lk 1:35). “Naskiĝo pere de la virgulino” estis sola vojo, por ke vere plenumiĝu la promesoj de Dio al David.
    2. La domo
    “Li konstruos domon al Mia nomo” (2 Sam 7:13). Tio signifas, ke Jesuo konstruos templon por Dio, kaj laûlitere, kaj spirite. En ĉapitroj 40-48 de Jeĥezkel estas detala priskribo pri domo de la Eternulo, kiu estos konstruita en Jerusalemo dum la Ora miljaro (la unuaj mil jaroj de la regado de Dio post la dua alveno de Kristo al la tero), domo, en kiu Dio vivos. Ankaû Jes 66:1, 2 diras, ke Dio venos, por vivi en la koroj de homoj, obeantaj al Lia vorto. Tial nune Jesuo konstruas el la veraj fidantoj spiritan templon por Dio. Ĉi-loke necesas aldoni la vortojn de Petro, diritajn de li pri Jesuo, kiel pri la bazangula ŝtono de la templo de Dio (1 Pet 2:4-4), kaj pri kristanoj, kiel pri ŝtonoj vivantaj, el kiuj la templo estos konstruita (1 Pet 2:5).
    3. La trono
    “Mi fortikigos la tronon de lia (de Kristo) regno por eterne... Kaj fidinda estos via domo de David kaj via regno... via trono estos fortikigita por eterne” (2 Sam 7:13, 16; kmp. Jes 9:6, 7). Sekve, la regno de Kristo estos bazita sur la antikva regno de David, nome Izraelo. Tio signifas, ke la estonta regno de Dio estos la restarigita regno de Izraelo. Pli detale tio estas priskribita en Parto 5.3. Por ke plenumiĝu tiu promeso, Kristo devos regi sur la trono de David, en Jerusalemo. Tio ankoraûfoje pruvas, ke la regno de Dio devas esti starigita ĉi tie, sur la tero.
    4. La regno
    “Fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaû vi” (2 Sam 7:16). La vortoj “antaû vi” donas eblecon supozi, ke David estos ĉeestanto dum la starigo de la eterna regno de Kristo. Tio estas nerekta promeso, ke ankaû li reviviĝos ĉe la reveno de Kristo por vidi propraokule la starigon de la tutmonda Regno, regata el Jerusalemo de Kristo.

    Tiuj promesoj al David estas tre gravaj por nia kompreno. David ĝoje diris, ke tio estas “eterna interligo... mia domo... kaj mia tuta savo kaj ĉio, kion mi deziras” (2 Sam 23:5). Tio rilatas ankaû al nia savo; la tuta nia deziro konsistas el tio, ke tiuj promesoj rilatu ankaû al ni. Ankoraûfoje necesas emfazi la gravecon de tiuj doktrinoj. Estas tragike, ke kristanismo kontraûas al tiu ĉi mirinda vero, instruante la jenajn dogmojn:


    Se Jesuo nature ekzistus kiel persono antaû sia naskiĝo, estus sensencaj ĉiuj promesoj, ke Jesuo estos la semo de David aû lia ido.
    Se la regno de Dio estos en la ĉielo, Jesuo ne povos restarigi la David-regnon de Izraelo, li ankaû ne povos regi sur la trono de David aû sur la loko de lia regado. Tiuj eventoj okazis sur la tero, kaj pro tio ilia restarigo devas okazi ankaû sur la tero.
    Ĉu plenumiĝis la promesoj pere de Salomon?
    Iu parto de la promesoj, donitaj de Dio al David, estis plenumitaj en Salomono, filo de David. Li konstruis templon al Dio (1 Reĝ 5:8) kaj havis vere prosperantan regnon. Regantoj de ĉiuj najbaraj landoj sendis al Salomon siajn reprezentantojn por esprimi al li sian estimon (1 Reĝ 10), kaj pro aktiva uzado de la templo fontis spiritaj benoj. La regado de Salomon aûguris tiun regnon, kiu estos dum la regado de Kristo, kiam ĉiuj promesoj, donitaj al David, estos plenumitaj.

    Iuj homoj asertas, ke la promesoj al David estis tute plenumitaj pere de Salomon, tamen tio kontraûas al la jenaj faktoj:


    Multaj eldiroj de la Nova Testamento atestas, ke la “semo” estis Kristo, sed ne Salomon.
    La regado de “la semo” devas esti eterna, sed tiu de Salomon ne estis tia.
    David agnoskis, ke la promesoj koncernis eternan vivon, kaj sekve ne rilatis al lia tiama familio “Ĉu ne tiel estas mia domo ĉe la Eternulo? Ĉar Li faris kun mi eternan interligon (2 Sam 23:5).
    La semo de David estas la Mesio, la Savanto (Jes 9:6, 7; 22:22; Jer 33:15; Joh 7:42). Sed Salomono pli poste forklinis sian koron de la Eternulo (1 Reĝ 11:1-13; Neĥ 13:26) pro siaj multnombraj aligentaj edzinoj.
    KOMENTO 9: Nova Tero Kaj Nova Ĉielo

    (Ap 21:1; 2 Pet 3:6-12)
    Sian Regnon Dio intencas establigi ĉi tie, sur la tero (vd. ĉapitro 5.4), kaj pro tio estas malverŝajne, ke Li detruos nian planedon. Tion ankaû konfirmas la promesoj, kiun ni studis en parto 3.3. Do, la menciojn pri detruo de la tero kaj ĉielo necesas kompreni metafore.

    La citaĵo el la epistolo de Petro montras la similecon inter la juĝo sur la tero en la tempo de Noa kaj tiu, kiu okazos en la “tago de la Sinjoro” en estonteco. “La tiama mondo, diluvite, pereis; sed la nuna ĉielo kaj la tero... rezervate ĝis la tago de juĝo...” (2 Pet 3:6, 7).

    Petro rimarkigas diferencon inter akvo, kiel rimedo de pereigo en la tempo de Noa, kaj fajro, kiu estos uzata en la tempo de la dua alveno de Kristo. “La ĉielo kaj la tero” en la tempo de Noa ne estis laûlitere neniigitaj, sed “pereis ĉiu karno”, kiu estis pekema (Gen 7:21; kmp. 6:5,12). “La ĉielo kaj la tero”, sekve, signifas objektan sistemon aû homan organizon. Tiuj, kiuj miskomprenas tiun citon, emas ne atenti la vortojn pri la detruo de la “ĉielo”, pri kio estas dirite pli supre. Ne necesas kompreni ilin laûlitere, ĉar la ĉielo estas la loko de la estado de Dio (Ps 123:1), kie forestas pekeco (Ĥab 1:13; Ps 65:4,5) kaj “la ĉieloj rakontas la gloron de Dio” (Ps 19:1). Se la vortojn pri neniigo de la ĉielo devas kompreniĝi metafore, tio ankaû rilatas kaj al la “tero”.

    La sekvaj citaĵoj el aliaj partoj de la Biblio atestas, ke la vortojn “la ĉielo kaj la tero” oni devas kompreni figure, ĉar ili rilatas al objekta sistemo sur la tero:

    - “Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma... ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando (de Izrael)... pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos” (Jer 4:23-28). Tio estas profetaĵo pri la estonta juĝo de “la ĉielo kaj la tero”, nome de la popolo de Izrael, pro kiu ili (ne la laûlitera ĉielo kaj tero) ploros.
    - Pli frue Moseo, turnante sin al ĉiuj izraelidoj, diris: “Atentu, ĉielo, kaj mi parolos; kaj aûdu la tero la vortojn de mia buŝo” (Read 32:1). Tiu alparolo emfazas, ke ĉeestis du kategorioj de popolo, al kiuj li estis parolanta: 1) “ĉiuj plejaĝuloj de viaj triboj” kaj 2) “la tuta komunumo de Izrael (Read 31:28,30). La plejaĝuloj estas egaligitaj al la “ĉielo”, kaj la ordinaraj homoj – al la “tero”.
    - Ankaû Jesaja komencis sian profetaĵon similstile: “Aûskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero... Aûskultu la vorton de la Eternulo, estroj..., atentu la instruon de nia Dio, popolo” (Jes 1:2,10). Ĉi tie ni ree vidas paralelon inter la ĉielo kaj la estroj, kaj inter la tero kaj la popolo.
    - “Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, por juĝi Sian popolon” de Izraelo (Ps 50:4). Tiu ĉi verso klarigas sin mem.
    “Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen ĝi malsupreniras sur Edomon... La glavo de la Eternulo estas plena de sango... La Eternulo aranĝas... grandan buĉadon en la lando de Edom” (Jes 34:5,6). “La ĉielo” ĉi tie estas identigite al Edom; sekve, pli frue dirita profetaĵo, ke “velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo” (Jes 34:4) rilatas al la velkado de Edom.
    - La ĉielo kaj la tero, menciitaj en Jes 13, rilatas al la popolo de Babelo. En serio da deklaroj pri Babelo ni legas, ke Dio diras: “...Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko... Ili estos kiel gazelo persekutata... Ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia lando” (Jes 13:13,14). Ankaû ĉi tie “la ĉielo kaj la tero” signifas la popolon.
    Konsiderinte ĉion tion, oni povas konkludi, ke la vortoj pri nova ĉielo kaj tero en la Nova Testamento rilatas al tiu nova sistemo de tutmonda organizo, kiu establiĝos en la Regno de Dio post la reveno de Kristo.

    Tion konfirmas 2 Pet 3. Post la priskribo de la fino de “la nuna ĉielo kaj la tero”, la verso daûrigas: “Sed laû Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝos justeco”. Tio estas citaĵo de la verso Jes 65:17 pri la promeso de Dio: “Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron”. Pli sube Jes 65 diras pri nova sistemo de organizo de vivo ĉi tie, sur la tero: “Mi kreos Jerusalemon por ĝojo... Ili ne konstruos, ke alia loĝu... Ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj (t. e. vivdaûro estos plilongita)... Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune (Jes 65:18-25). Tiuj ĉi promesoj klare rilatas al la estonta Regno de Dio sur la tero: la novaj ĉielo kaj tero, kiuj anstataûigos la nunan mizeran situacion.


    KOMENTO 10: La Pretendoj De Brita Izraelismo
    Adeptoj de la komunumo de H. W. Armstrong “ Simpla Vero” anoncis la ideon, ke la promesoj al Abraham jam plenumiĝis en la angla kaj amerika popoloj, kiuj laû ilia opinio, estas la triboj de Efrem kaj Manase. Anoj de la “Brita Izraelismo” opinias, ke la reĝoj kaj la reĝinoj de Britio devenas de tiu branĉo de Judas, kiu komenciĝis per la reĝo David. Por pravigi sian teorion, ili asertas, ke Dio malakceptis la judojn, kiel Sian popolon, kaj anstataû ili Li elektis britajn popolojn.

    Konforme al tio skribita en ĉapitro 3, estas klare, ke tiuj pretendoj ne estas laûbibliaj. Pli sube estas donitaj nur kelkaj el multnombraj ekzemploj, konfirmantaj erarecon de similaj asertoj:


    Estas tre malfacile konfirmi devenon de la britaj kaj la amerikaj popoloj; ili estas miksdevenaj popoloj el multaj partoj de la mondo. Krome, ke iu naskiĝis en tiuj ĉi landoj tute ne signifas, ke lin elektis Dio.

    Britaj izraelanoj asertas, ke benoj, promesitaj al la idaro de Abraham, estis plenumitaj al britaj popoloj sendepende de ilia obeemo al Dio. Sed tio tute kontraûas al la multfoje ripetita principo, ke benojn de Dio ricevos nur obeemaj al Li homoj. En Lev 26 kaj Read 28 estas emfazite, ke la izraelidoj ricevos benojn, se ili obeos al Lia vorto, sed ilin trafos malbenoj pro ilia malobeemo. La asertoj, ke Dio sendis al britoj siajn benojn sendepende de ilia obeo al Lia vorto kaj eĉ malkaŝita malobeo al Li, signifas, ke Dio malplenumas la kondiĉojn, pro kiuj Li sendas Siajn benojn.


    La asertoj, ke Dio malakceptis la popolon de Izrael kaj anstataûigis ĝin per la britoj, kontraûas al la versoj Rom 11:1,2: “Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaû mi (Paûlo) estas Izraelido, el la idoj de Abraham... Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaûkonis”.
    La Regno de Dio en la pasinteco estis la Regno de Izrael (2 Kron 9:8). Ĝi estis renversita pro malobeo, tamen la Regno estos restarigita (Jes 21:25-27). Ĝi revenos al Jerusalem (Miĥ 4:8), kiam Jesuo sidos tie sur la trono de David (Lk 1:32).
    La nune disĵetita popolo de Izrael denove kunvenos de ĉiuj partoj de la mondo: “Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaûe kaj venigos ilin en ilian landon. Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael” (Jeĥ 37:21,22). Tio plenumiĝas nune, kaj judoj revenas al sia lando. La definitiva plenumiĝo okazos dum la Regno, kiu, kiel montras la nuna reveno de judoj al sia lando, devas veni baldaû.
    Rimarko: Tiuj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉi demando, povas senpage ricevi de la eldonistoj la broŝuron “Studo de Brita Izraelismo”.
    ĈAPITRO 3: Demandoj
    1. Kiuj el la promesoj de Dio antaûdiras ĉiaman batalon inter peko kaj justeco?

    a) La promesoj al Noa

    b) La promesoj en Edeno

    c) La promesoj al David

    d) La promesoj al Abraham
    2. Kiuj el pli sube donitaj asertoj estas veraj rilate al la promesoj en Edeno?

    a) La semo de la serpento estas Lucifero

    b) Kristo kaj la justuloj estas la semo de la virino

    c) La semo de la serpento estis portempe vundita de Kristo

    d) La semo de la virino estis vundita pere de la morto de Kristo
    3. Kie eterne vivos la idaro de Abraham?

    a) En la ĉielo

    b) En Jerusalem

    c) Sur la tero

    d) Kelkaj en la ĉielo, kaj kelkaj sur la tero
    4. Kio estis promesita al David?

    a) Ke lia granda posteulo reĝos eterne

    b) Ke lia semo havos Regnon en la ĉielo

    c) Ke la semo estos la filo de Dio

    d) Ke lia semo, Jesuo, vivos en la ĉielo antaû sia naskiĝo sur la tero
    5. Kiel ni povas iĝi la semo de Abraham?
    6. Ĉu iam estos detruita la tero?
    7. Kiel la promesoj de Dio konfirmas Vian respondon al demando 6?
    8. Klarigu la promeson en Edeno, pri kiu diras Gen 3:15.
    ĈAPITRO 4
    DIO KAJ MORTO
    4.1 LA HOMA NATURO
    La plimulto da homoj dediĉas malmulte da tempo por medito pri morto aû pri sia propra naturo, kiu finrezulte estas la kialo de morto. Tia foresto de memanalizo kondukas al foresto de sinkonscio kaj sekve, homoj naĝas laû la fluo de la vivo, farante siajn decidojn konforme al siaj propraj deziroj. Ili ne volas akcepti, ke la vivo estas mallonga, ke frue aû malfrue ili devas renkontiĝi kun morto. “Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas” (Jak 4:14). “Ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti” (2 Sam 14:14). “Kiel herbo: matene ĝi floras kaj ĝermas, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas” (Ps 90:5,6). Moseo, vere pensanta homo, agnoskis tion kaj turnante al Dio, petis: “Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron” (Ps 90:12). Tial, pro la efemereco de nia ekzistado, ni devas aspiri al akiro de la vera saĝeco kiel al la unuavica celo.

    La homoj rilatas al la fineco de morto diverse. Iuj popoloj konceptis la morton kaj entombigon kiel parton de la vivo, mildigante per tio la senton de perdo kaj fineco. La plimulto da tiuj homoj, kiuj nomas sin kristanoj, konceptas, ke la homo havas “senmortan animon” aû iun senmortan elementon ene en si, kiu postvivos la morton, transportante sin en iun lokon por ricevo de rekompenco aû puno en la estonteco. Pro tio, ke la morto estas la ĉefa problemo kaj tragedio de ekzistado, necesas atendi, ke la homa menso trovos iun metodon por mildigi ĝian psikan influon. Tial ne estas mirinde, ke aperis diversaj eraraj teorioj rilate al la morto kaj al la homa naturo mem. Por trovi la veron, necesas, kiel ĉiam, turni sin al la Biblio kaj serĉi en ĝi klarigon pri tiu temo. Necesas memori, ke la unua malvero, pri kiu diras la Biblio, estas la mensogo de la serpento en Edeno. Malgraû la klara averto de Dio, ke homo “mortos”, se pekos (Gen 2:17), la serpento diris: “Ne, vi ne mortos” (Gen 3:4). Tiu provo nei, ke ĉiu homo estas mortema, karakterizas ĉiujn erarajn religiojn. Estas evidente, ke en tiu ĉi specifika sfero, unu erara doktrino kondukas al la alia, kaj la alia al la alia kaj tiel plu. Kaj male, unu parto de la vero kondukas al la alia, kiel tion montras 1 Kor 15:13-17, kie Paûlo sekvas de unu parto de la vero al la alia.

    Por kompreni nian veran naturon, ni devas konsideri, kion diras la Biblio pri la kreo de homo. Tiu evento estas priskribita en simpla kaj klara maniero, kiu ne lasas en ni iun ajn dubon pri tio, kio ni estas laû nia naturo (vidu Komenton 18 rilate al la laûlitereco de tio, pri kio estas dirite en Genezo). “Kaj Dio la Eternulo kreis homon el polvo... Ĉar vi (Adam) estas polvo kaj refariĝos polvo” (Gen 2:7; 3:19). Tie ĉi estas neniu aludo je tio, ke homo povas havi senmortecon; ke restas neniu lia parto, kiu povus ekzisti post lia morto.

    En la Biblio estas kelkfoje substrekite, ke la homo konsistas ĝenerale el tera polvo: “Ni estas argilo” (Jes 64:8); “La unua homo estas el la tero, elpolva” (1 Kor 15:47); “Kiuj loĝas en argilaj dometoj, fonditaj sur tero” (Ijob 4:19); Kaj homo refariĝus polvo (Ijob 34:15). Abraham konfesis, ke li estas “polvo kaj cindro” (Gen 18:27). Tuj post malobeo al la ordono de Dio en Edeno, Dio “elpelis Adamon... nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaû de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne” (Gen 3:24,22). Se homo havus ene en si senmortan elementon, tio ĉi estus, certe, superflua.



  • 1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   20


    Elŝuti 1.2 Mb.

  • 3.4 LA PROMESO AL ABRAHAM
  • Ni legas, ke la fruaj kristanoj predikis
  • La Malnova Kaj Nova Interligoj
  • Ĉu plenumiĝis la promesoj pere de Salomon
  • KOMENTO 9: Nova Tero Kaj Nova Ĉielo (Ap 21:1; 2 Pet 3:6-12)
  • KOMENTO 10: La Pretendoj De Brita Izraelismo
  • Rimarko
  • ĈAPITRO 4 DIO KAJ MORTO 4.1 LA HOMA NATURO

  • Elŝuti 1.2 Mb.