Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo6/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20

Personigo de kredantoj je Kristo
“Ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo” (Ef 4:13). “Estas unu korpo” (Ef 4:4). “Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laû sia parto” (1 Kor 12:27). “Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo” (Ef 5:23). “Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio... Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio” (Kol 1:18,24). “Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo (2 Kor 11:2). “... venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis” (Ap 19:7).

Ĉiuj tiuj versoj tute klare rilatas al la komuneco de homoj, kiuj estis veraj fidantoj je Kristo kaj kiuj iufoje nomiĝis kiel “eklezio”, tamen tio ne rilatas al nuntempaj eklezioj, kiuj jam delonge ĉesis esti veraj kredantoj je Kristo. La veraj kredantoj, t. e. tiuj, kiuj kredas al la veraj doktrinoj de la Biblio, nomiĝas “ĉasta virgulino”, indikante per tio, kiun vivmanieron ili devas havi; ili estas “eklezio”, “korpo” kaj tio estas konvinka figura esprimo, ĉar kiel natura korpo havas multe da funkcioj, same ankaû la vera eklezio havas grandan recpondecon kaj efektivigas diversajn funkciojn. Kiam oni nomas la eklezion kiel “korpon”, neniu opinias ĝin iu persono; neniu opnius la diablon aû satanon kiel iu ĉiela monstro aû falinta anĝelo, se tiuj vortoj estus tradukitaj ĝuste kaj se viroj kaj virinoj ne akceptus falsajn ideojn, devenintaj de la malveraj eklezioj de pasintaj tagoj.

El la libro de Robert Roberts “Christendom Astray”.
KOMENTO 6: Kalvinismo
Antaû kelkaj jarcentoj Kalvin eldiris la koncepton pri antaûdifino de nia vivo, ke ĉiuj niaj bonaj decidoj havas neniun signifon por nia savo – ni estas aû destinitaj al la savo antaûe, aû repuŝitaj de ĝi. Tiun koncepton respegulas ankaû kelkaj nuntempaj ideoj:


  • Sensence estas doni niajn fortojn por studi la Biblion aû religion, ĉar se ni devas esti savitaj, ni estos savitaj ĉiuokaze.




  • Ekzistas estaĵo, nomita diablo, kiu devigas nin peki kaj enigas en niajn vivojn problemojn sendepende de nia volo. Tiu ĉi malvera ideo estas pridiskutata en Ĉapitro 6.




  • Ne necesas peti Dian helpon en diversaj okazoj de la vivo, ekzemple, pri sekureco dum vojaĝado, ĉar ĉio havas sian destinon. Ekzistas la proverbo, kiun oni povas ofte aûdi en flughavenoj antaû forflugo: “Kio devas okazi, tio okazos”.




  • Evangeliaj eklezioj instruas, ke ne eblas fidi al la Biblio aû kompreni ĝin, se la Sankta Spirito ne devigas nin fari tion.

Tamen estas multe da raciaj Bibliaj kialoj, ke oni rifizu tian filozofion:





  • Similaj eldiraĵoj sensencigas la tutan koncepton pri obeemo al Dio. En la Biblio estas dirite al ni, ke ni devas observi ordonojn de Dio, kaj niaj agoj povas doni al Li ĝojon aû ĉagrenon. Tiu ĉi koncepto perdas sian sencon, se Dio devigas nin esti obeemaj. Kristo proponas savon “al ĉiuj al li obeantaj” (Heb 5:9).



  • Heb 11 diras, ke Dia influo al nia vivo kaj sekvonta havigo al ni savon rilatas al nia fido. Multaj Bibliaj ekzemploj pri alvokoj al Dio kun preĝoj pri helpo dum malfacilaj momentoj de nia vivo perdas sencon, se ĉio estas tute antaûdifinita. Simile al tio, iĝas sensenca la ideo pri savo kiel la rezulto de nia fido je Kristo.




  • Baptiĝo estas premiso por la savo (Mk 16:16: Joh 3:3-5). Tion neas kalvinistoj. Tamen savo iĝis ebla dank` al la ofero de Kristo (2 Tim 1:10), sed ne estas rezulto de la abstrakta koncepto de antaûdifino. Ni devas konscie alveni al li per baptiĝo. La versoj Rom 6:15-17 diras, ke per baptiĝo ni ŝanĝas nian vivon de peko al vivo de obeemo “Vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj”. Tiuj versoj pri prezentado de ni al obeemeco klare diras pri nia propra volo, kontraûe al senkondiĉa antaûdifino. La prezentado efektiviĝas per obeado de la koro al la instruado de la Evangelio (Rom 6:17).




  • Se niaj vivoj estas jam antaûdifinitaj, la Diaj vortoj al ni perdas sian sencon. Ankaû ne necesus prediki; tamen la Biblio per edifoj kaj per klaraj ekzemploj pri ili montras, ke pere de predikado de la Vorto viroj kaj virinoj venas al la savo. “La vorto de tiu ĉi savo” (Agoj 13:26) devas atingadi homojn.




  • Nin oni juĝos konforme al niaj agoj (Ap 22:12). Kial, se niaj propravolaj agoj ne gravas por la savo? Paûlo diris, ke la hebreoj mem juĝis sin esti ne indaj de la eterna vivo pro ilia malakcepto de la vorto de Dio (Agoj 13:46). Ili mem kondamnis sin – Dio ne preventis ilin. Se ni diras, ke Dio destinas kelkajn homojn al la savo, kaj la aliajn al la kondamno, do el tio sekvas, ke Li devigas unujn homojn esti pekuloj, kaj la aliajn esti justuloj. Pro la peko de Adamo “morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis” (Rom 5:12). Homoj mortas, “Ĉar la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23), sed ne pro tio, ke Dio devigis ilin, iam antaû la peko de Adamo, esti pekuloj.




  • En la ĉapitro 1 Kor 10 kaj ankaû en multaj aliaj lokoj de la Biblio, kiel averto por kredantoj, estas dirite pri homoj de la pasinteco, kiuj iam havis rilatojn kun Dio, sed poste ili flankeniris de Li. Tiu fakto, ke ili “forfalis de graco” (Gal 5:4), montras, ke forestas sistemo de savo, laû kiu kalvinistoj asertas, ke “savita unufoje estas savita por ĉiam”. Ni povas esti savitaj nur en tiu okazo, se ĉiam sekvos la veran instruon (1Tim 4:16).




  • Jesuo klare diris, ke kompreno de la Vorto Dia dependas de niaj propravolaj penoj. “La leganto komprenu” (Mt 24:15). Ni mem devas peni kompreni la Vorton, neniu devigas nin fari tion. Ankaû Jesuo ofte ripetis similajn vortojn: “Kiu havas orelojn, tiu aûskultu” aû komprenu. La vortoj “Kiu havas orelojn, tiu auskultu” estas komparataj kun legado de la Dia vorto, ĉar la Dia Spirito estas tre klare montrata per Lia Vorto. Pro tio Jesuo povis diri, ke Liaj inspiritaj vortoj “estas Spirito” (Joh 6:63). Ne povas Dia Spirito aparte de Lia vorto devigi homojn esti obeemaj al la vorto.




  • “Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo” (Ap 22:17) – tiel diras la Evangelio al ĉiuj, kiuj akceptas lian vorton de vivo.


KOMENTO 7: “Kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito”

(Agoj 2:38).
Per tiuj vortoj Petro finis sian parolon antaû la granda homamaso en la tago de Pentekosto, alvokante baptiĝi kaj ricevi la donacojn de la Sankta Spirito. La indiko ĉi tie al la donaco de la Sankta Spirito estis farita lige al tio, ke la apostoloj mem posedis la donacon paroli al homamasoj per diversaj lingvoj, klarigante al homoj, ke agante tiel, ili plenumas la profetaĵon de Joel pri la donaco de miraklaj povoj (Agoj 2:16-20). Oni povas supozi, ke Petro promesis la miraklajn donacojn de la Spirito nur al la hebreoj, kiuj aûskultis lin. La homamaso konsistis el hebreoj, sed ne el nacianoj (Agoj 2:5). La profetaĵo de Joel pri dispono de la donacoj rilatis, antaû ĉio, al hebreoj. Tial Petro diris al ili: “La promeso estas por vi kaj por viaj infanoj (Agoj 2:39), konsiderante, verŝajne, ke la profetaĵo de Joel pri la donaco de la Spirito estis donite al la hebreoj kaj al iliaj infanoj (Agoj 2:17; kmp. Joel 2:28-32). En tiuj versoj povas esti aludo, ke la promeso pri tiuj ĉi miraklaj donacoj estis adresitaj nur al du generacioj – al tiuj, kiuj aûskultis Petron kaj al iliaj infanoj.

Ni jam montris, ke en la fino de la unua jarcento (t. e. ĉirkaû 70 jaroj post la parolo de Petro) la donacoj ĉesis ekzisti. Tion konfirmas ankaû la historiaj skriboj. Dum tiuj du generacioj la donacoj estis ankaû ĉe nacianoj: “kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio” (Agoj 2:39). Atentu, ke la nacianoj estas nomitaj en Ef 2:14-17 “malproksimaj”.

Tamen estas kaûzo opinii, ke ĉio skribita en Agoj 2, estas nur malgranda parto da la promesoj, pri kiuj diras Joel 2. La ĉefa efektiviĝo de la profetaĵo okazos post kiam Izraelon invados malamikaj armeoj, kiam ili estos frakasitaj (Joel 2:20), kaj post tio izraelidoj pentos kaj vivos en la feliĉa interrilato kun Dio (Joel 2:27). “Post tio Mi elverŝos Mian spiriton...” (Joel 2:28). Dume ne estos plenumitaj ĉiuj antaûdiritaj kondiĉoj, ni ne povas atendi la plenumon de aliaj vortoj de Joel, krom tiuj ne grandaj eventoj, kiuj okazis en la tago de Pentekosto, kiel tion priskribas Agoj 2.

La promeso pri ricevo de la donaco de la Spirito post baptiĝo povas rilati ankaû al ni nun. Estas unu Spirito, sed ĝi povas elmontriĝi diversmaniere (1Kor 12:4-7; Ef 4:4). En la unua jarcento tio okazis pere de miraklaj donacoj. Nun la miraklaj donacoj estas forprenitaj, kaj oni povas logike konkludi, ke la promeso pri “la donaco de la Spirito”efektiviĝas alivoje. “La donaco de la Sankta Spirito povas rilati al “la donaco, kiu estas la Sankta Spirito” mem, aû al “la donaco, pri kiu diras la Sankta Spirito” t. e. al la donaco de pardono kaj savo, kiujn promesis inspirita de la Spirito la Vorto de Dio. Estas multe da aliaj similaj vortkombinoj, kiujn oni povas kompreni diverse. Ekzemple, “kreskantaj en la scio de Dio” (Kol 1:10) povas signifi “kreskantaj en la scio, kiun havas Dio”, aû “kreskantaj en la konado pri Dio”. “La amo de Dio” kaj “La amo de Kristo” (Joh 4:9; 3:17; Kor 5:14) oni povas kompreni kiel la amo, kiun Dio kaj Kristo havas al ni kaj ankaû kiel la amo, kiun ni havas al ili. “La Vorto Dia” povas signifi la vorton pri Dio aû la vorton, kiu venis de Dio. La saman oni povas diri pri la donaco de la Sankta Spirito – ĝi povas esti la donaco, donita de la Sankta Spirito aû la Sankta Spirito mem.



La Donaco De La Sankta Spirito - Ĉu Ĝi Estas Pardono?
La versoj Rom 5:16 kaj 6:23 priskribas savon, kiel “la donaco” kaj elvokas komparon kun “donaco de la Spirito” en la verso Agoj 2:38. Sed verŝajne, Agoj 2:39 citas el Joel 2:32 rilate al savo, kvazaû tio estas la donaco de la Spirito. La mencio de Petro rilate al la promesita donaco al tiuj “malproksimaj” konformas al la vortoj de Jesaja 57:19: “Paco, paco (kun Dio pere de pardono) al malproksimaj”. Ef 2:8 ankaû priskribas la donacon kiel savo, kaj kelkaj linioj pli sube estas dirite: “per li ni ambaû havas en unu Spirito (la donaco) alkondukon al la Patro” (2:18). Tion ankaû konfirmas tiu fakto, ke Ef 2:13-17 konformas al la verso Jes 57:19: “Vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo... ĉar nia paco estas li... kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj”. Jesaja 30:1 malaprobas provon de la Izraelidoj trovi sian propran vojon al la pardono, sed ne akiri ĝin per la donaco de Dia Spirito: “kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko”. Verso Jes 44:3 priskribas la lastan tagon de la pardono per tiuj vortoj: “Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron (spirite malplenigita – Jes 53:2); Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn”. La beno de la idaro de Abraham okazas pere de Kristo (Ag 3:25,26), kiu estas komparata kun elverŝo de la Spirito sur la Izraelidoj. Ĉi tie klare videblas konformo al Joel 2 kaj Ag 2. En Gal 3:14 Ĉio tio estas ĝeneraligite per tiuj vortoj: “Por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo, por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito”. La verso 1 Kor 6:11diras pri forlavo de niaj pekoj “en la Spirito de nia Dio”. En la epistolo al Romanoj estas indikite al egaleco inter ni, kiuj ricevas “gracon... repacigon... la Spiriton” (1:5; 5:11; 8:15), ankaû montrante per tio interligon kun la donaco (“graco”) de la Spirito kaj pardoneco, kiu kondukas al la repacigo. Malfacile estas supertaksi la signifon de la lingvostilo kaj konceptoj de la Malnova Testamento, sur kiuj bazas sin la Nova Testamento, konsiderante, ke la unuaj legantoj de ili estis Izraelidoj, al kiuj gravan influon, okazigis la apostolaj epistoloj. La libroj de Moseo kaj de Josuo multfoje mencias la promeson de Dio doni al Sia popolo la teron – “la teron, kiun Dio donos al vi kiel posedaĵo”. Tiun frazon sufiĉe ofte oni povas renkonti ankaû en la Nova Testamento, en kiu la vorton “tero” aû “lando” anstataûas la vorto “savo”. Sekve, la donaco de Dio nune estas en estonteco, memkompreneble, kune kun la pardono de pekoj.

Gal 3:2,5,8-11 komparas la benojn, pardonon kaj savon de Abraham kun ricevo de la Sankta Spirito. “La promeson de la Spirito” (Gal 3:14) estas dirite kuntekste al la promesoj al Abraham.

Petro petis hebreojn penti, antaû ol ili ricevos la donacon. Sed pento kondukas al persona preĝo. Sekve estas kaûzo por kredi, ke la donaco de la Sankta Spirito estas respondo al persona preĝo. Doni “bonajn donacojn“ al tiuj, kiuj petas de Li en preĝoj, tio signifas la saman, ke doni (la donacon) la Sanktan Spiriton (Mt 7:11; kmp. Lk 11:13). Tion saman diras Fil 1:19 “...al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo”. Ankaû 1 Joh 3:24 diras, ke la Spirito estas donata al tiuj, kiuj observas Liajn ordonojn; kaj la verso 22 diras, ke ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, se ni observas Liajn ordonojn. Do, nia fido premisas, ke Dio aûdas niajn preĝojn (1 Joh 5:14) kaj ni havas la Spiriton (1 Joh 3:21, 24; 4:13). Kiel ni vidas, tiuj ĉi eldiroj konformas unu al la alia.

Ofte oni tradukas la grekan vorton “karismo” per la vorto “graco” kaj ofte uzas ĝin konekse al la donaco de Dio. “Sed ni kredas pri nia savo per la graco (la donaco) de la Sinjoro Jesuo”(Ag 15:11). Samtempe, la vorto “graco” ofte estas ligita kun respondo al preĝo (ekzemple, Eliro 33:12; 34:9; Nom 32:5; Ps 84:11; 2 Kor 12:9; Heb 4:16; Jak 4:6 kmp. v.3). Zeĥ 12:10 diras pri la lasta tago, en kiu Dio verŝos “spiriton de amo kaj de preĝoj” al la Izraelidoj. Tio konfirmas, ke la donaco de la Spirito, en la senco de pardono kaj savo, estas respondo al preĝo kaj por la hebreoj, kiuj vivis en la unua jarcento, kaj ankaû por tiuj, kiuj vivas en la lastaj tagoj. En la sama senco Paûlo diras pri “la donacoj kaj la vokado de Dio” al pento kaj savo (Rom 11:29).


La Parakleto
La sama klarigo povas rilati al la promesoj de la Parakleto en ĉapitroj Joh 14 kaj 16. Dekomence tio rilatis al la miraklaj povoj, donitaj al la apostoloj, ĉar ili ricevis la promeson unuavice. Ĝi ankaû povas rilati al ni en la kutima, ne mirakla senco. La miraklaj povoj, donitaj al la apostoloj, verŝajne, devis helpi al ili por skribi la Evangeliojn. La donacoj “instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi” (Joh 14:26). La vorto “rememorigos” limigas la miraklan povon de la promeso de la Parakleto, donita al la apostoloj, kiuj estis kune kun Jesuo dum lia surtera vivo. Nur al ili la Parakleto povis rememorigi ion el vortoj de Jesuo. Ĉio, kio estas dirite pri la Parakleto, konvenas al povo de plene skribita Biblio. Pro tio ni povas konkludi, ke tiu kaj ankaû aliaj promesoj de la spirito en mirakla formo estis plenumitaj dum la unua jarcento, sed nun ili estas elmontritaj al ni pere de la skribita Vorto de Dio en la Biblio. Certe, pasintatempe La Dia Spirito ankaû revelaciis per skribita vorto, sed tio estis nur laûparta revelacio kompare kun tiu “perfekta” revelacio, kiun ni havas nun en la plena Vorto de Dio (1 Kor 13:9-13). Sekve, se nia Biblio estas “perfekta” post kiam estis finskribita la Nova Testamento kaj estis deprenitaj la donacoj, ne povas esti iuj aliaj aldonaj revelacioj de Dio. La asertoj, kiujn entenas la Libro de Mormono, kaj aliaj similaj al ĝi libroj, ke la Biblio ne estas plena revelacio, ne estas subtenataj. La foresto nune de la donacoj de la Spirito konfirmas, ke la Biblio estas plenskribita, kaj se ni akceptas la tutan revelacion de Dio en la Biblio, ni devas ankaû akcepti ĉiun ĝian parton, kaj la Malnovan kaj ankaû la Novan Testamentojn, nur tiam povas la homo de Dio iĝi “perfekta”, kiel perfekta estas Dio, rivelita al ni en la Vorto.
KOMENTO 8: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn” (Mk 16:17)
Kutime, tiujn vortojn oni diras pruvante, ke veraj kredantoj ricevos la miraklajn donacojn. “Ili prenos en manojn serpentojn; kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos” (Mk 16:18). Tio ne estas promeso, kiu nur teorie povas okazi, se kredanto havos fidon sufiĉmezure; tio estis efektivaj promesoj pri tio, kion povos okazigi ĉiuj kredantoj. Nune do ni ne vidas tiujn miraklojn, tio signifas, ke la promesoj de tiu verso ne povas rilati al ni nuntempe. Vi povas rememori, kiel Paûlo tenis en la manoj venenan vipuron kaj nenio malbona okazis al li (Ag 18:3-7). Tio konfirmas, ke lia predikado estis de Dio. Dum la sekvaj jarcentoj neniu el “karismaj” kristanoj, asertantaj, ke ili posedas la donacojn, povis konfirmi posedon de tiu ĉi povo. Ĝis tiam, kiam ĉiu kredanto povos okazigi tiajn miraklojn, oni devas ne opinii, ke donitaj promesoj estas plenumitaj. Tion konfirmas nia konkludo, kiun ni faris dum nia trastudo de la Biblio rilate al la Spirito: tiujn miraklajn donacojn posedis fruaj kristanaj kredantoj en la unua jarcento, sed tiuj donacoj ĉesis sian efikon kaj estis deprenitaj post kiam estis finskribitaj la Sanktaj Skriboj de la Nova Testamento.

La lasta verso de la ĉapitro Mk 16 diras, ke tiuj mirakloj konfirmis la vortojn de Evangeliaj predikantoj: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn... Kaj elirinte, ili predikis ĉie, Kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per signoj, kiuj sekvis(Mk 16:17,20). Sed kiam nur tiu parkera Vorto estis finskribita, kaj ekzistas nun en la Nova Testamento, malaperis neceso de miraklaj signoj por konfirmi predikojn.


ĈAPITRO 2: Demandoj


  1. Kiu el pli sube donitaj vortoj konvenas al la vorto “Spirito”?

  1. povo

  2. sankteco

  3. spiro

  4. polvo




  1. Kio estas la Sankta Spirito?

  1. persono

  2. povo

  3. Dia povo

  4. parto de Triunuo




  1. Kiel la Biblio estis skribita ?

  1. homoj skribis siajn proprajn pensojn

  2. homoj skribis tion, kion, laû ili, Dio volis diri

  3. por skribi la Biblion homoj estis inspiritaj de Dio

  4. iuj partoj de ĝi estis inspirita de Dio, sed la aliaj ne estis inspiritaj




  1. Kial, laû vi, estis donitaj la miraklaj donacoj de la Spirito?

  1. por konfirmi la buŝan predikadon de la Evangelio

  2. por pli disvastigi la fruan eklezion

  3. por helpi al homoj esti justaj

  4. por savi la apostolojn de iliaj personaj malfacilaĵoj




  1. De kie ni povas lerni pri Dia vero?

  1. parte el la Biblio, parte el nia propra pripensado

  2. senpere de la Sankta Spirito, sen legado de la Biblio

  3. nur el la Biblio

  4. de pastroj




  1. Nomu iujn donacojn de la Spirito, kiuj ekzistis en la unua jarcento.




  1. Kiam ili estis deprenitaj? Ĉu oni povas posedi ilin nuntempe?




  1. Kiel la Sankta Spirito povas efiki al nia vivo nuntempe?


ĈAPITRO 3
LA PROMESOJ DE DIO

3.1 LA PROMESOJ DE DIO: ENKONDUKO
Do, dum nia studo ni eksciis, kiu estas Dio kaj kiamaniere Li plenumas Siajn farojn. Ankaû ni eksciis pri kelkaj misopinioj pri tio. Nun ni volas pli detale esplori tion, kion “la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas” (Jak 1:12; 2:5) pro observado de Liaj ordonoj.

La promesoj de Dio en la Malnova Testamento estas ununura espero de veraj kristanoj. En la plej grava momento de sia vivo, Paûlo, atendante verdikton en la tribunalo, diris pri estonta rekompenco, pro kiu li estis preta perdi ĉion en sia vivo: “Kaj nun mi staras ĉi tie juĝota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj... Kaj pri tiu espero mi estas akuzita” (Ag 26:6,7). Dum la plej granda parto de sia vivo li predikis ĝojajn novaĵojn (la Evangelion) “pri la promeso farita al la patroj”, kiun Dio plenumis rilate al Jesuo (Ag 13:32, 33). Paûlo klarigis, ke kredo je tiu promeso de Dio donis esperon je releviĝo el la mortintoj (Ag 26:6-8, kmp. 23:8), scion pri la dua alveno de Jesuo en la juĝa tago, kaj pri la venonta Regno de Dio (Ag 24:25; 28:20,31).

Ĉio tio detruas la miton pri tio, ke la Malnova Testamento estas nur fragmenta historio de Izraelo, kiu nenion diras pri eterna vivo. Tute ne subite Dio antaû 2000 jaroj proponis al ni eternan vivon pere de Jesuo. Tiun intencon Li havis de la komenco mem:
“Kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaû la tempoj eternaj, sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco” (Tito 1:2,3).
“Kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni” (1 Joh 1:2).
Konsiderante, ke la intenco de Dio doni al Lia popolo eternan vivon estis ĉe Li de la komenco mem de la mondkreo, estas malfacile supozi, ke Li pri tio restus silenta dum la tuta Lia kvarmiljara komunikado kun homoj, priskribita en la Malnova Testamento. Fakte, en la Malnova Testamento abundas profetaĵoj kaj promesoj, kiuj detale priskribas la esperon, donitan de Dio al Sia popolo. La promesoj, donitaj al la hebreaj patriarkoj estas gravaj ankaû por nia savo. Ili estas gravaj tiom, ke Paûlo rememorigis al la kredantoj en Efeso, ke antaû ol ili eksciis pri tio, ili “estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo” (Ef 2:12) - kvankam sendube ili kredis, ke ilia antaûa pagana kredo donis al ili kelkan esperon kaj scion pri Dio. Sed ili ne konsciis, ke sen scio de la promesoj de Dio en la Malnova Testamento ili estis “esperon nehavantaj kaj sen Dio en la mondo”. Rememoru, ke Paûlo difinis la kristanan esperon kiel la esperon “de la promeso farita de Dio al niaj (hebreaj) patroj” (Ag 26:6).

Elvokas bedaûron tiu fakto, ke nur malmultaj eklezioj sufiĉe atentas pri tiuj lokoj en la Malnova Testamento. Kristanismo degeneriĝis en religion, fonditan sur la Nova Testamento, sed ĝi ne estas uzata plenkomplete, el ĝi oni elektas nur kelkajn versojn. Jesuo klare diris pri tio:


“Se ili ne aûskultas Moseon (t. e. la unuajn kvin librojn, kiujn skribis Moseo), kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj” (Lk 16:31).
Kelkaj opinias, ke sufiĉas kredi je la resurekto de Jesuo (kmp. Lk 15:30). Tamen Jesuo diris, ke sen fundamenta scio de la Malnova Testamento tiu kredo estus ne plena. Post la krucumo de Kristo la kredo de la apostoloj ŝanceliĝis kaj Jesuo konsilis al ili fortikigi ĝin per legado de la Malnova Testamento:
“Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi (ĝuste) ĉion, kion la profetoj antaûparolis! Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem” (Lk 24:25-27).
Atentu la emfazon de Jesuo, ke la tuta Malnova Testamento diras pri li. La afero ne estas en tio, ke la apostoloj neniam legis aû aûdis la vortojn de la Malnova Testamento. Ili legis kaj aûdis, sed ili ne plene komprenis ilian profundan sencon. Por la kresko de vera fido, necesas ne nur legado de la Vorto de Dio, sed ankaû ĝusta kompreno. La hebreoj fanatike rilatis al legado de la Malnova Testamento (Ag 15:21), tamen pro tio, ke ili ne komprenis la skribitan pri Jesuo kaj pri lia Evangelio, ili fakte ne kredis al la Malnova Testamento. Kaj Jesuo diris al ili:
“Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaû kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?” (Joh 5:46,47).

Malgraû ĉio sia legado de la Biblio, ili fakte ne vidis en ĝi la realan sciigon pri Jesuo, kaj opiniis, ke ili estas ĝuste tiuj, kiuj nepre estos savitaj. Sed Jesuo diris al ili:


“Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi” (Joh 5:39).
Simile povas opinii multaj aliaj homoj, kiuj havas supraĵan scion pri kelkaj eventoj kaj temoj el la Malnova Testamento: ĉar ilia scio estas akirita laûhazarde. Ili ankoraû ne komprenas la mirindan mesaĝon de Kristo kaj la Evangelion pri la Regno de Dio. En tiu ĉi ĉapitro ni provos montri al vi la realan sencon de la ĉefaj promesoj de la Malnova Testamento:

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • KOMENTO 6: Kalvinismo
  • KOMENTO 7 : “Kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito” (Agoj 2:38).
  • La Donaco De La Sankta Spirito - Ĉu Ĝi Estas Pardono
  • La Parakleto
  • KOMENTO 8: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn” (Mk 16:17)
  • ĈAPITRO 2 : Demandoj
  • ĈAPITRO 3 LA PROMESOJ DE DIO 3.1 LA PROMESOJ DE DIO: ENKONDUKO

  • Elŝuti 1.2 Mb.