Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo4/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20

DONACOJ DE LA SANKTA SPIRITO

En Siaj rilatoj kun homoj Dio donis al ili de tempo al tempo por uzado Sian povon (la Sanktan Spiriton). Tamen tio neniam estis donite kiel “malplenigita ĉeko”, permesante al homoj fari ĉion, kion ili volas. Ĉiam la Sankta Spirito estis sendita por servi al difinita celo. Post efektivigo de tiu celo la Sankta Spirito estis reprenita. Ni ĉiam devas memori, ke la spirito de Dio servas por efektivigi intencojn de Dio. Kaj Lia intenco ofte donas mallongdaûran suferon en la vivo de homoj por ke efektiviĝu Lia longdaûra celo (vidu Parton 6.1). Sekve, la Sankta Spirito ne ĉiam estis sendata por faciligi suferojn de homoj en tiu ĉi vivo. Ĉiu efektivigita pere de ĝi faciligo celas atingi pli altan celon - esprimi al ni intencojn de Dio.

Donitaj pli supre vortoj kontrastas al disvastigita nune rilato al la Sankta Spirito; oni opinias, ke fido al Kristo valoras tial, ke ĝi donos plibonigon de la sanstato, kiu devas efektiviĝi pere de Sankta Spirito.

Multaj nuntempaj kristanoj asertas, ke ili posedas miraklajn donacojn de la Sankta Spirito, tamen ili ne povas doni iun ajn certan respondon al la demando, por kiu celo tiuj donacoj estas donitaj al ili. Dio ĉiam donis Sian Spiriton al la homoj por iu ajn certa, konkreta celo. Kaj homoj, kiuj efektive posedis la Sanktajn donacojn, ĝuste sciis, por kiu celo ili devas uzi ilin. Pro tio ili atingadis plenajn sukcesojn. Kontraste al ili, nuntempaj homoj, asertantaj, ke ili posedas la Sanktajn donacojn, ofte malsukcesas aû havas nur partan sukceson pri resanigo de homoj.



Ĉiuj donitaj pli sube ekzemploj montras, ke la donacoj de la Sankta Spirito estis donataj nur por certaj celoj. Neniu el ili montras, ke la donacoj de la Sankta Spirito estis donataj laû la volo de homo aû povis esti uzataj laû la deziro de homo.


  • En la komenco de sia historio la Izraelidoj ricevis ordonon de Dio fari tendon (tabernaklon), en kiu povus esti gardata la altaro kaj aliaj sanktaĵoj. Dio donis detalajn indikojn kiel fari ĝin. Por plenumi tiun taskon Dio donis al difinitaj homoj Sian Spiriton, t. e. Li ilin “plenigis per spirito de saĝo” (El 28:3).




  • Unu el tiuj homoj, Becalelo, estis plenigita “per Dia spirito, per saĝo kaj prudento kaj scio kaj ĉia arto por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento... kaj por ĉizi ŝtonojn... por fari ĉian laboron” (El 31: 3-5).




  • En la versoj Nom 11:14-17 estas dirite, ke la Spirito, donita al Moseo, estis prenita de li kaj transdonita al la plejaĝuloj de la Izraelidoj por ke ili havu eblecon ĝuste juĝi homojn kaj per tio mem depreni de Moseo parton da liaj zorgoj. Kaj antaû la morto de Moseo la spirita donaco estis transdonita al Josuo, filo de Nun, por ke li povu en la deca maniero gvidi la popolon de Dio (Read 34:9).




  • Ekde tiu momento, kiam la Izraelidoj eniris sian landon kaj ĝis la surtroniĝo de ilia unua reĝo (Saûl), ilin gvidis homoj, kiuj nomiĝis juĝistoj. Dum tiu tempoperiodo ili ofte estis subpremitaj de malamikoj. En la Libro de Juĝistoj estas dirite, ke la spirito de Dio estis donita al kelkaj juĝistoj por savi la Izraelidojn de iliaj invadantoj. Al tiuj juĝistoj apartenas Otniel (Juĝ 3:10), Gideon (Juĝ 6:34) kaj Jiftaĥ (Juĝ 11:29).




  • Al alia juĝisto Ŝimŝon la spirito de Dio estis donita por ke li mortigu leonon (Juĝ 14:5,6), mortigu tridek homojn (Juĝ 14:19) kaj disŝiru ŝnurojn, per kiuj li estis ŝnurita (Juĝ 15:14). Tiu “sankta spirito” ne estis donita al Ŝimŝon porĉiame - ĝi venis sur li por efektivigi certan celon kaj post plenumo de kiu ĝi estis deprenita de li.




  • Kiam Dio volis transdoni specialan sciigon por Sia popolo, Li sendis Sian spiriton al iu homo, kaj tiu homo anoncis la vorton de Dio. Post kiam la sciigo estis jam efektivigita, la donaco de la Spirito lasis tiun homon kaj tiu ĉi homo diradis denove siajn proprajn vortojn, ne la vortojn de Dio. Jen estas unu el multaj ekzemploj: “La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan ... kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo?” (2 Kron 24:20).

Aliaj ekzemploj estas donitaj en la versoj 1 Kron 15:1 kaj Lk 4:18, 19.
El tio sekvas, ke la spirito de Dio estis donita por certa, konkreta celo kaj ne estis:

  • garantio de savo;

  • io, kio daûras dum la tuta vivo;

  • mita povo interne de ĝia posedanto;

  • io gajnita de iu “persona travivaĵo”.

Necesas rimarki, ke estas multe da dubindaj kaj malprecizaj rezonadoj pri donacoj de la Sankta Spirito. Tiel iuj homoj anoncas, ke ili ricevis la donacon de la Sankta Spirito, kaj allogas al si homojn asertante, ke ankaû ili ricevos la Sanktan Spiriton, se ili “akceptos Jesuon”. Tamen necesas demandi sin: “Kio estas tiuj donacoj?”. Estas malfacile kredi, ke homoj ne scias, kiujn donacojn ili havas. Al Ŝimŝon estis donita spirita donaco por mortigi leonon (Juĝ 14:5,6) ĝuste tiam, kiam li staris antaû blekeganta besto. Kaj li ĝuste sciis por kiu celo estis sendita al li la sankta donaco. Li ne dubis pri tio. La epizodo pri Ŝimŝon kontrastas al asertoj de tiuj homoj, kiuj nun anoncas, ke ili havas la Sanktan Spiriton, tamen ne povas okazigi iun ajn eksterordinaran agon; aldone al tio ili eĉ ne scias, kiujn donacojn ili posedas.

Tutcerte oni povas diri, ke tiuj homoj havis en sia vivo iujn dramajn emociajn konsternojn kunligitajn kun kristanismo, kiuj ŝanĝis ilian vivon kaj lasis en ili la senton de renaskiĝo. Sentante tion, ili prenas la Biblion, trovas en ĝi iun citon rilate al la Sankta Spirito kaj konkludas, ke tio estas skribite pri ili. Kaj ilia pastro kontente diras: “Ĝuste tiel. Gloro al Dio!” kaj demonstras ilin antaû aliaj parohanoj, kiel posedantojn de la Sankta Spirito. La ĉefa kialo de tiu travestio kuŝas en la manko de biblia kompreno en tiuj homoj antaû sia “konvertiĝo”.

Dum nia batalo kontraû sintrompo de niaj propraj sentoj (Jer 17:9) ni devas firme stari sur la bazo de bibliaj principoj. Tio aparte necesas en studado pri la maniero, laû kiu la spirito de Dio funkcias. Al ĉiuj ni plaĉas pensi, ke la povo de Dio agas kun ni en niaj vivoj. Sed kiel kaj kial Li faras tion? Ĉu posedas ni fakte donacojn de la Spirito, kiel posedis ilin la homoj de la Biblio? Se ni efektive volas kompreni Dion kaj havi vivan rilatecon kun Li, ni devas agnoski bezonon de ĝusta kompreno de tiu fenomeno.


Kialoj Por Posedi La Sanktajn Donacojn En La Unua Jarcento
Memorante la bazajn principojn, kiujn ni jam lernis pri la donacoj de Dia Spirito, ni transiras nun al la skriboj de la Nova Testamento pri la spiritaj donacoj, kiujn havis la frua eklezio (t. e. la grupo da kredantoj, vivintaj en la unua jarcento post Kristo).

La lasta instrukcio de Kristo al la apostoloj estis iri tra la tuta mondo, predikante la Evangelion (Mk 16:15,16). Kaj ili sekvis la instrukcion, predikante ĉefe pri la morto de Kristo kaj pri lia releviĝo. Tamen necesas atenti, ke en tiu tempo dume ne ekzistis tiu Nova Testamento, kiun ni scias nune. En tiu tempo, kiam ili staris en bazaroj aû sinagogoj kaj parolis pri Jesuo, la ĉarpentisto el Nazaret, kiu estis senriproĉa, kiu mortis kaj poste reviviĝis ĝustkonforme al la profetaĵo de la Malnova Testamento, kaj kiu nun petas ilin baptiĝi kaj sekvi Lian ekzemplon, tiam ilia parolado povis ŝajni stranga.

En tiuj tagoj estis ankaû aliaj predikantoj, kiuj penis allogi homojn al si kaj krei kultajn sekvantarojn. Necesis do, ke estiĝu rimedo por pruvi al la mondo, ke la mesaĝo, predikata de la kristanoj, estis de Dio mem, kaj ne estis la filozofio de iu grupo da fiŝistoj el norda Izraelo.

En nia tempo ni turnas nin al la Skriboj de la Nova Testamento, kiuj diras pri la agoj kaj doktrino de Jesuo Kristo. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj ĉi Skriboj estas mesaĝo de Dio. Sed en tiuj tagoj, kiam la Nova Testamento dume ne estis skribita, Dio donis al predikantoj la eblecon uzi Lian Sanktan Spiriton por konfirmi tion, pri kio ili parolis. Tio estis la preciza kialo por la uzado de la donacoj antaû la mondo. La donacoj de la Sankta Spirito ankaû estis bezonataj por fortikigi la fidon ĉe fidantoj mem, plenumante la nuntempan rolon de la Nova Testamento. Por gvidi la fruajn fidantojn, por fortikigi ilian fidon je Kristo, ĝis tiu tempo, kiam estos skribita kaj publikita la Nova Testamento, estis donitaj al ili la donacoj de la Sankta Spirito.

Kiel kutime, la kialoj por sendi la Sanktan Spiriton estis plene klarigitaj:


  • “Tial li diras: Kiam li (Jesuo) supreniris alten, li... donis donacojn al homoj... por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo”, t. e. la kredantoj (Ef 4:8,12).




  • Paûlo tiel skribis al la kredantoj en Romo: “Mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj” (Rom 1:11).

Rilate al la uzo de la donacoj por konfirmi la predikadon de la Evangelio ni legas:





  • “Nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaû kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo” per la mirakloj faritaj (1 Tes 1:5; kmp. 1 Kor 1:5,6).



  • En Rom 15:18,19 Paûlo povis diri pri “tio, kion Kristo faris per mi por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito”.




  • Rilate al la predikantoj de la Evangelio ni legas, ke ili agis “dum Dio ankaû kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito laû Sia volo” (Heb 2:4).




  • Predikado pri la Evangelio sur Cipro estis akompanata per mirindaĵoj tiel, ke “la prokonsulo, vidinte la okazintaĵon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro” (Ag 13:12). Tiuj mirindaĵoj fakte fortikigis lian kredon je Kristo. Ankaû en Ikonio ili parolis “en la Sinjoro, kiu atestis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj” (Ag 14:3).

Ĉion tion resumas la vortoj pri la obeemo de la apostoloj al la ordono prediki: “Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis” (Mk 16:20).



Por Ĉiu Afero Estas Sia Tempo

La donacoj de la Sankta Spirito estis donataj por iuj certaj celoj kaj en certaj tempoj. Tio pruvas la eraron de tiuj homoj, kiuj asertas, ke ili posedas la miraklan donacon dum la tuta vivo. La apostoloj, inkluzive Petron, “ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito” en la tago de Pentekosto, baldaû post kiam Jesuo estis akceptita supren (Ag 2:4). Tial ili povis paroli en aliaj lingvoj por verve prediki la kristanan Evangelion. Kiam la aûtoritatuloj provis haltigi ilian predikadon, “Petro, plenigite de la Sankta Spirito” povis do konvinke respondi al ili (Ag 4:8). Post sia liberigo el la karcero ili daûrigis prediki sub la influo de la Sankta Spirito “kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio” (Ag 4:31).

Dirante pri la miraklaj donacoj, Paûlo skribis, ke la fruaj kredantoj posedis ilin “laû la mezuro de la dono de Kristo” (Ef 4:7). La greka vorto “mezuro” signifas iun limigitan parton aû gradon. Nur Jesuo posedis la Sanktan Spiriton senlimigite, t. e. uzis ĝin tutlibere laû sia bontrovo (Joh 3:34).

Nun ni konsideros tiujn spiritaj donacojn, kiuj estis pli ofte uzataj en la unua jarcento.


LA SPIRITAJ DONACOJ EN LA UNUA JARCENTO
Profeteco
La greka vorto “profeto” signifas iun, inspiritan por diri la vortojn de Dio, kio foje inkluzivis antaûdiradon de estontajn eventojn (2 Pet 1:19-21). Ekzemple, “Kaj en tiuj tagoj profetoj el Ierusalemo vojaĝis al Antioĥio. Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo: kaj tio okazis en la tagoj de Klaûdio. Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laû sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo” (Ag 11:27-29). Similaj specifaj profetaĵoj, kiuj tute efektiviĝos post malmultaj jaroj, tute mankas ĉe tiuj, kiuj pretendas posedi la donacon profeti. Sed en tiu tempo la fruaj kredantoj tiel firme kredis, ke ili efektive posedas la donacon por profeti, ke ili oferadis sian liberan tempon kaj monon por helpi al homoj, kiujn trafos la antaûdirita malsato. Ĉu multe da similaj ekzemploj oni povas renkonti en nunaj, tiel nomataj, “spiritaj” eklezioj?
Resanigo
Estis taûge, ke la apostoloj predikintaj bonajn novaĵojn (Evangelion) pri la alveno de Dia Regno surteron, devis konfirmi siajn vortojn per mirindaĵoj, kiuj donus eblecon imagi tiun tempon, kiam “malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos... la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos” (Jes 35:5,6). Post kiam la Regno de Dio stariĝos surtere, tiaj promesoj estos okazigataj ĉie kaj plenmezure. Kaj neniu dubos, ĉu venis jam la Regno de Dio aû ne. Nome pro tio la profetaĵon pri la Regno akompanadis mirindaj agoj, pro kiuj neniu povis dubi, ĉar ilin la fruaj kredantoj okazigis publike.

La klasika ekzemplo estas la resanigo pere de Petro de la lama almozulo. Pro tio, ke tiu almozulo estis ĉiumatene portita kaj sidigita apud la pordego de la templo (Ag 3:2), li estis konata persono en la urbo. Resanigita per la Sankta Spirito pere de Petro, “li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laûdante Dion. Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laûdantan Dion; kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li. Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portikon nomata Salomona, miregante” (Ag 3:7-11). Tiam Petro senprokraste komencis paroli al la popolo pri la reviviĝo de Kristo. Ni povas esti certaj, ke la aûskultantoj, vidante tiun konvinkan kaj nerifuteblan pruvon, akceptis la vortojn de Petro kiel de Dio Mem. La templo “en la horo de la preĝado” (Ag 3:1) estis plenigita de homoj, same kiel salono de vendejo dum sabata mateno. Kaj tiu ĉi loko estis elektita de Dio por konfirmi la predikadon de Lia Vorto per tiu efekta kaj mirakla rimedo.

Ankaû en Ag 5:12 ni legas, ke per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolamaso. Necesas rimarki, ke tiuj popolamasoj estis plenigitaj de skeptikeco kaj malamikeco, kontraste al tiuj de la nuntempaj “pentekostanoj”, kiuj ie en malgrandaj eklezioj atendas miraklon.

La aûtoro de tiuj ĉi linioj ofte diskutadis pri tiu ĉi temo kun homoj, kiuj asertas, ke ili posedas la Spiriton, kaj ankaû ĉeestis dum, tiel nomataj, seansoj de resanigoj, kiuj estis nekonvinkaj kaj en la plej bona okazo resanigis nur parte kaj ne por ĉiam. Ĉiu honesta ano de tiuj eklezioj agnoskos, ke rezultoj de tiuj resanigoj rapide ĉesas. Multfoje mi diris al miaj amikoj pentekostanoj: “Mi ne volas nei, ke vi posedas tiun fortan povon. Sed Dio ĉiam klare montras, kiu posedas Lian povon kaj kiu ne posedas. Kaj tial, ĉu ne estas logike peti vin, ke vi demonstru vian kapablecon je mi, tiam, povas esti, mi estos pli ema agnoski vian doktrinon, kiun nuntempe mi ne povas kunigi kun la Skribo. Tamen neniam oni povis demonstri al mi elmontron de la spirito kaj povo.

Kontraste al tiu mia vidpunkto, la ortodoksaj judoj de la unua jarcento tute neis la eblecon, ke la kristanoj posedas miraklajn spiritajn donacojn de Dio. Tamen eĉ ili mem devis konfesi, “estas videble por ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo fariĝis per ili, kaj nei ĝin ni ne povas” (Ag 4:16). Jen aûtentika miraklo, kiu fariĝis bone sciata kaj agnoskita tra la tuta Jerusalemo. Se io simila okazus en la centro de Londono, ekzemple, estus tutmonda agnosko, ke la miraklajn donacojn de Dio oni posedas hodiaû. Sed anstataû tio pentekostanoj atendas, ke la mondo akceptos la sekvajn specojn da “atesto” kiel pruvon, ke ili mem posedas tiujn donacojn:
- Resanigo (eventuale) de stomakulcero. Ili opinias, ke la proceso de resaniĝo komenciĝas tuj post preĝkunveno;

- rektigo de difektitaj membroj;

- plibonigo de vidpovo aû aûdpovo (kvankam ofte kun reveno al la antaûa stato);

- forigo de deprimo.


Al tio necesas aldoni tiun fakton, ke kiam ambulancoj alveturigis pacientojn en la religian resanigan centron de pentekostanoj en Najrobi (Kenjo), la kondukistojn alfrontis etika dilemo: ĉu resti tie, aû iri returne al la hospitalo. Ili restis, kaj tio estis ja bone, ĉar la suferantoj ne estis resanigitaj.

Malgraû tio multnombraj afiŝoj alvokas viziti iliajn kunvenojn: “Alvenu, atendante miraklon!”. Tiu farita de ili scenejo, vidpunkte de psikologio, servas kiel preparo por ĉiuspeca memsugesto kaj al ĝi simila. Tamen nenie en la Nova Testamento vi povas trovi kvankam iu ajn aludon pri neceso de tiu forta psika influo antaû okazigo de miraklo. Estas evidente, ke en la unua jarcento multaj resanigitaj homoj tute ne havis iun ajn religian kredon, kaj estis unu, kiu eĉ ne sciis, ke lin resanigis Jesuo. Nune do necesan psikan staton oni atingas per sensenca ripetado de preĝoj, tamburaj ritmoj kaj ekscita muziko. Sendube, dum tio forestiĝas ĉia racia konscio pri Dio kaj pri io ajn alia. La muziko sufokas ĉion. La aûtoro de tiu ĉi libro vizitis kelkajn similajn kunvenojn en diversaj lokoj, kaj ĉiufoje li sentis akran kapdoloron pro la penado konservi racian, klaran biblian konscion kaj ne cedi al la tento droniĝi en la ritmoj de tamburoj kaj aplaûdoj. Ĉio tio estas necesa preludo por pentekostana “miraklo” kaj konfirmas, ke tiaj “resanigoj” pli estas rezulto de emocia kaj psika stato, ol senpera elmontrigo de la Dia Spirito.

Kontraste al tio, Petro povis uzi la veran donacon de Dio por resanigi malsanulojn, dum ili kuŝis sur la stratoj: “oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe preterpaso de Petro, almenaû lia ombro ombru iun el ili” (Ag 5:15). Paûlo uzis la miraklan donacon dum ĉeesto de la nekredanta prokonsulo (Ag 13:8-13), kaj de multaj el la paganoj, loĝantaj en la urbo Listra (Ag 14: 8-13). Kiel postulis la celo mem kaj la karaktero de la spiritaj donacoj, ĉiujn tiujn miraklojn oni okazigis publike, tiel ke ĉiuj devis konfesi, ke la povo de Dio estis malkaŝe efektivigita pere de Liaj servantoj. Tio similas al la mirakla resanigo, kiun okazigis Jesuo Kristo en Mk 2:12: “...kaj li leviĝis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaû ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: neniam ni vidis ion tian”.
Lingvoj
La apostoloj, el kiuj kelkaj estis simplaj fiŝistoj, ricevis grandan komision iri en la tutan mondon, predikante la Evangelion (Mk 16:15,16). Estas eble, ke ilia unua reago estis jena: “Sed mi ne scias (aliajn) lingvojn!”. Ili eĉ ne povis diri: “Mi ne sukcesis pri lingvoj en lernejo”, ĉar ili neniam lernis en lernejo. Laû iliaj aspektoj oni povis kompreni, “ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj” (Ag 4:13). Kaj eĉ por pli kleraj predikantoj (ekzemple, por Paûlo) la lingva problemo estis tre grava. Novaj kredantoj bezonis predikojn kaj edifan helpon unu de la alia, kaj (dum forestis la Nova Testamento) nescipovo de lingvoj estis ne malgranda problemo.

Por venki tiujn malfacilaĵojn en interrilatoj, al ili estis donita la sankta donaco de parolpovo en, kaj kompreno de fremdaj lingvoj. En la originala greka teksto oni uzas la vorton “glossa” por “lingvo”. “Glossa” fakte signifas baze “langon”, kaj la pentekostanoj mem uzas la vorton “langoj” por sia tiel nomata “donaco”, kiu konsistas el nekompreneblaj sonoj. Tamen en la Nova Testamento la vorto “glossa” estas tradukita kiel “fremda lingvo”, kaj la Esperanto Biblio tute ĝuste preskaû ĉiam uzas la vorton “lingvo” por traduki “glossa”.

Dum la juda festo de Pentekosto, baldaû post la suprenleviĝo de Kristo al la ĉielo, la apostoloj “pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn... la homamaso kunvenis (ree publika elmontriĝo de la sanktaj donacoj!) kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aûdis ilin paroli per lia propra dialekto. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al la alia: Rigardu! Ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? Kiel do ni aûdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? Partoj kaj Medoj... Judoj kaj prozelitoj, Kretanoj kaj Araboj – ni aûdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis...” (Ag 2:4-12). Estas malverŝajne, ke necesus la duobla emfazo (“konfuziĝo”, “miro”), se la homamaso aûdis nur tian nekompreneblan sonkonfuzaĵon, kian parolas tiuj, kiuj nuntempe pretendas posedi la donacon.

En 1 Kor 14 estas listo da ordonoj rilate al uzado de la sankta donaco pri lingvoj. Tiu ĉi ĉapitro estas la inspirplena kritiko de Paûlo rilate al malbonuzo de la donacoj en la frua eklezio kaj tiamaniere ĝi donas la eblecon kompreni la esencon de la donacoj de lingvoj kaj profetaĵoj. Pli sube ni donos kurtan komenton rilate al tio:


La verso 37 estas ŝlosila:

“Se iu ŝajnas al si esti profeto aû laûspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro”.


Kaj pro tio, se iu ajn pretendas, ke li posedas la spiritajn donacojn, li devas akcepti, ke la antaûaj ordonoj pri la uzado de donacoj estas inspiritaj de Dio. Pro tio, iu ajn, kiu hodiaû malobeas al tiuj ordonoj, malkaŝe konfesas, ke li intence malatentas la inspiritajn vortojn de Dio.
Versoj 11-17:

“Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro”.


“Tiel same ankaû vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio”.

“Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu.”


“Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta.”
“Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaû intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaû intelekte.”
“Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? Ĉar li ne scias, kion vi diras”.
“Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.”
Pro tio estas sensence paroli en lingvo, kiun la ĉeestantoj ne komprenas. Ĉar kiel oni povas diri “Amen” en la fino de “preĝo”, se ĝi estis por ili nekomprenebla murmurado. Ja la vorto “Amen” signifas “Estu tiel”, t. e. “Mi plene konsentas pri tio, kio estis dirite en tiu ĉi preĝo”. Kaj paroli en lingvo, kiun ne komprenas viaj fratoj, ne edifas ilin, diras Paûlo.

Mi memoras la okazon, kiam apud la citadelo de Billi Greham mi disdonadis broŝurojn, kiuj enhavis alvokojn al homoj reveni al la Bibliaj bazoj de kristanismo. Unu ekscitita virino penis konvinki min, ke mia kristadelfiana doktrino estas la doktrino gvidata de diablo. Ĉirkaû dum 10 minutoj ŝi parolis sensencaĵojn “per lingvoj”. Memkompreneble mi ne povis esti “edifita” per tio. Paûlo ordonis, ke tion ni ne faru.


Verso 18:

“Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj”.


Pro tio, ke Paûlo predikante la doktrinon de Kristo, vojaĝis pli multe, ol aliaj, li pli ol ĉiuj bezonis la donacon paroli en fremdaj lingvoj.
Verso 19:

“Tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaû aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.”


Tio estas klara. Mallonga frazo en mia patrina lingvo estos por mi pli utila, ol multhora predikado al mi en fremda lingvo, tute ne komprenebla por mi.
Verso 22:

“Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.”


Tial la donaco de lingvoj necesis ĉefe por prediki la Evangelion al nekredantoj. Tamen hodiaû la pli granda parto da pretendoj pri “lingvoj” okazas inter grupoj da “kredantoj”, aû kiam ili estas solaj.

Rimarkeble estas kronika manko da homoj, kiuj povus mirakle paroli en fremdaj lingvoj por prediki la Evangelion. En la komenco de 1990-aj jaroj aperis ebleco prediki la doktrinon de Kristo en Orienta Eûropo, tamen la (tiel nomataj) evangeliaj eklezioj pro lingvaj baroj estis devigitaj disvastigi siajn literaturon, skribitan en la angla lingvo! Sendube la donaco de lingvoj estus tre utila por ili, se ili posedus ĝin. Kaj eĉ la fama predikanto Rejnard Sejber, predikanta al multnombraj homamasoj, dum kunvenoj en la urbo Kampala (Ugando) estis devigita paroli, uzante tradukiston.


Verso 23:

“Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aû nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas?”


Kaj ĝuste tiu fakte okazis. En Okcidenta Afriko mahometanoj kaj paganoj egale priridadis la strangan konduton de tiuj, kiuj asertis, ke ili posedas la donacon de lingvoj. Kaj eĉ trankvilkaraktera kristano, observante el post la angulo kunvenon de pentekostanoj, sentus tenton opinii, ke antaû li estas frenezuloj.
La verso 27:

“Se oni parolas per lingvoj, tio estu duope, aû triope je plejmulto, kaj laûvice; kaj unu interpretu”.


Nur du aû tri personoj povus paroli en diversaj lingvoj dum ĉiu Diservo. Estas neverŝajne, ke en iu kunveno estus parolitaj pli ol tri diversaj lingvoj. La Diservo baldaû perdus sian bonordecon, se necesus traduki ĉiun frazon pli ol dufoje. Se la donaco de lingvoj elmontriĝus dum kunveno en la centra parto de Londono, kiun partoprenus kelkaj francaj kaj germanaj turistoj, la oratoroj eble komencus siajn elpaŝojn tiele:

Pastro (angle): Good evening.

Franca oratoro: Bon soir.

Germana oratoro: Guten abend.

Sed certe, ili devus paroli laûvice, unu post la alia. Estus ja parolhaoso, se ili ĉiuj estus parolantaj samtempe. Tamen, pro la baze emocia karaktero de nuntempa parolado en “langoj”, tio fakte okazas, kaj multaj parolas “lange” samtempe. Mi mem havis okazon vidi ion similan, kiam nur unu homo komencas paroli, kaj ankaû aliaj tuj komencas paroli.

La donaco de lingvoj ofte estis kunigita kun la donaco profeti, por ke inspirita de Dio mesaĝo, estu eldirita (pere de la donaco de lingvoj) en alia, fremda lingvo (pere de la donaco profeti). Ekzemplon de tiu uzo de la donacoj oni povas trovi en la verso Ag 19:6. “Kaj unu interpretu; sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio” (1 Kor 14:17,28). Kiam nuntempaj pretendantoj je scio pri lingvoj parolas tiel, ke ilin neniu komprenas kaj parolas ili sen tradukisto, tio estas evidenta demonstro de malobeo al la indiko de Paûlo.


La versoj 32, 33:

“Kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj”.


El tio sekvas, ke posedo de la sanktaj donacoj ne devas esti komprenata tiel, ke tiuj ĉi donacoj eligas homon el reala, normala konscio: la donita spirito ĉiam estas sub la kontrolo de posedanto kaj ne devigas lin agi kontraû sia propra volo. Ofte oni erare opinias, ke demonoj aû “malbonaj spiritoj” enloĝiĝas en nekredantoj, sed kredantoj pleniĝas de la Sankta Spirito (vidu Parto 6:3). Sed la forto de la Spirito, pri kiu temas en la verso 1 Kor 14:32, estis kontrolata de sia posedanto. Kaj krom tio, kiel ni jam diris pli supre, fortoj de la Sankta Spirito descendis al la apostoloj en certaj tempoj por certaj celoj, sed ne estis en ili ĉiame. La alvoko al nuntempaj “posedantoj” de la donacoj uzi ilin konforme al la Dia amo de paco kaj malamo de konfuzo (v. 33), verŝajne, falas nun al surdaj oreloj en pentekostaj eklezioj.
La verso 34:

“La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesite al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaû diras la leĝo”.


Kontekste al uzo de la Sanktaj donacoj, estas nekontesteble substrekite, ke virinoj ne devas uzi ilin dum eklezia servo. Tamen nune tiu ĉi rekomendo renkontas nekonsenton de ĉiuj, ĉar la fenomeno paroli en sensenca lingvo klariĝas per emocia ekscitiĝo, transdonata de unu homo al la alia inter la ĉeestantoj. Virinoj, infanoj kaj ankaû ĉiu homo, emaj al tio, povas esti kaptitaj per senbrida impeto, kaj pro tio, fari la furiozajn elkriojn, kiuj estas trompe prezentitaj kiel “fremdaj lingvoj”. En nuntempaj eklezioj la elstareco de virinoj en tiel nomata parolado “en lingvoj” kaj en “profetado” ne povas akordiĝi kun la ordono en verso 34. Estas ridinda kaj senrespondenca la aserto, ke Paûlo estis kvazaû malamanto de virinoj. La sekva verso konvinke rifutas tion: “Se iu ŝajnas al si esti profeto aû laûspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro” (1 Kor 14:37), sed ne de Paûlo persone.

Pro tio, iu ajn, kiu kredas, ke la Biblio estas inspirita de Dio, devas akcepti la ordonojn, donitaj en la ĉapitro 1 Kor 14, kaj observi ilin. Malkaŝe malatenti ilin povas signifi nur foreston de la kredo, ke la Evangelio estas inspirita de Dio, aû memagnoskon, ke ĉe li forestas spirita talento. Homo kun tiuj ĉi opinioj neos, ke la edifoj en 1 Kor 14 estas la edifoj de Dio por ni. Konsiderante ĉion pli supre diritan, kiel oni povas esti anoj de similaj eklezioj aû havi bonajn rilatojn kun iliaj adeptoj?




1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • Kialoj Por Posedi La Sanktajn Donacojn En La Unua Jarcento
  • Por Ĉiu Afero Estas Sia Tempo
  • LA SPIRITAJ DONACOJ EN LA UNUA JARCENTO Profeteco

  • Elŝuti 1.2 Mb.