Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo3/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20

Homoj Kun La Nomo De Dio

Unu el citaĵoj, kiuj estas tre utilaj por klarigi ĉion suprediritan, estas Joh 10:34-36. Tie ĉi hebreoj faris eraron, kiun faras nun multaj tiel nomataj “kristanoj”. Ili opiniis, ke Jesuo diris, ke li mem estas Dio, Jesuo korektis ilin, dirante: “Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio?”. Jesuo fakte citas la versojn el psalmo 82, kie la juĝistoj de Izrael estas nomitaj “dioj”.

Kiel estis dirite, la plena nomo de Dio en la hebrea lingvo estas “Jhvh Elohim”, tio signifas “Mi riveliĝos en multaj potenculoj”. Tiuj “potenculoj” estas la veraj kredantoj, en kiuj Dio riveliĝas en limigita senco en tiu ĉi vivo. Tamen en la Regno de Dio, ili estos “potenculoj”, en kiuj la Eternulo estos rivelita plene. Tion klare montras komparo de la versoj Jes 64:4 kaj 1 Kor 2:9. “Neniam oni tion aûdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li”. Paûlo citas tion en 1 Kor 2:9,10: “Sed kiel estas skribite: “Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aûdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito”. La citaĵo en Jes 64 diras, ke neniu krom Dio povas kompreni tion, kion Li preparis por kredantoj; sed 1 Kor 2:10 indikas, ke ĉio tio ĉi estis malkaŝite al ni, sekve, ni en tiu ĉi senco povas esti dio, ne Dio Mem persone, sed elmontriĝo de Dio rezulte de nia baptiĝo kaj ekkono de la Vero.

Jesuo Kaj La Nomo De Dio

Ne estas mirinde, ke Jesuo, kiel la Filo de Dio kaj Lia elmontro al homoj, ankaû devas porti la nomon de Dio. Li povis diri: “Mi venis en la nomo de mia Patro” (Joh 5:43). Laû sia obeemo, Jesuo estis prenita supren en la ĉielon kaj Dio “donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo” – la nomo de Jahve, la nomo de Dio Mem (Fil 2:9). Jen tial ni legas en Ap 3:12: “Mi skribis sur li (sur kredanto) la nomon de mia Dio... kaj mian novan nomon”. Nun ni povas klare kompreni ankaû Jes 9:6, kie estas dirite “...kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco ...”. tio estas profetaĵo, ke Jesuo portos ĉiujn nomojn de Dio, li estos plena kaj perfekta elmontro de Dio al ni. Nome pro tio li estis nomita “Emanuel”; tio estas, “Dio kun ni”, kvankam persone li ne estis Dio Mem.



ĈAPITRO 1: Demandoj

  1. Kio plejparte helpos al ni kredi je Dio?

  1. Vizitado de preĝejoj

  2. Studado de la Biblio kun preĝoj

  3. Konversacioj kun kristanoj

  4. Observo de la naturo



  1. Kiu el la subediritaj determinoj de Dio estas la plej vera?

  1. Nia imago

  2. Impeto de spirito en la atmosfero

  3. Dio ne ekzistas

  4. Reala materia persono



  1. Dio estas:

  1. Unueco

  2. Triunuo

  3. Multe da dioj en unu

  4. Ne eble estas iel difini Dion



  1. Kion signifas la nomo de Dio “Jhvh Elohim”?

  1. Tiu, kiu estos

  2. Tiu, kiu riveliĝos en multaj potenculoj

  3. Plejaltulo;

  4. Potenculo



  1. Kion signifas la vorto “anĝelo”?

  1. Homsimila

  2. Havanta flugilojn

  3. Sendito;

  4. helpanto



  1. Ĉu anĝeloj povas peki?

  2. Kio plejparte konvinkas vin, ke Dio ekzistas?

.
ĈAPITRO 2
LA SPIRITO DE DIO
2.1 LA SPIRITO DE DIO
Pro tio, ke Dio estas reala persono, havanta sentojn kaj emociojn, Li havas iujn rimedojn dividi Siajn dezirojn kaj sentojn kun ni, Liaj infanoj, kaj efiki nian vivon per tiuj rimedoj, kiuj konvenas al Lia karaktero. Dio plenumas ĉion tion per Sia Spirito. Se ni volas koni Dion kaj havi aktivan intiman interrilaton kun Li, ni devas scii, kio estas la Spirito de Dio kaj kiel ĝi efikas.

Ne estas facile difini la vorton “spirito”. Se vi revenante, ekzemple, de nuptofesto, diras: “Tie estis efektive bona etoso!”, per tiuj vortoj vi esprimas, ke dum la nuptofesto estis bona atmosfero, ĉio estis bone aranĝite, homoj estis bele vestitaj kaj belaspektis, manĝaĵo estis bongusta, paroloj estis agrablaj kaj tiel plu. Ĉiuj tiuj ĉi diversaĵoj faris “spiriton” de la nuptofesto. Simile al tio, la Spirirto de Dio resumas ĉion pri Li. La hebrea vorto, tradukata kiel “spirito” en la Malnova Testamento, strikte dirante, signifas “spiro” aû “potenco”. Sekve, la Spirito de Dio estas Lia spiro, la esenco mem de Dio, kiu respegulas Lian menson. Ni donos ekzemplojn, uzante la vorton “spirito” rilate al kies ajn menso aû karaktero en Parto 4.3.

En la Biblio estas dirite, ke pensojn de homo elmontrigas liaj aferoj (Sent 23:7; Mt 12:34). Mallongaj pensoj pri niaj agoj konfirmas tion. Ni pensas pri io, poste ni agas konvene al tio. Nia spirito aû racio povas trovi sian respegulon en agoj, montrantaj, ekzemple, ke ni estas malsataj. Ni vidas en kuirejo bananon, kaj tiam deziro de spirito efektiviĝas en ago – ni etendas la manon, prenas la bananon, senŝeligas ĝin kaj manĝas ĝin. Tiu ĉi simpla ekzemplo montras, ke la hebrea vorto “spirito” signifas “spiro” aû “menso” kaj ankaû “potenco”. Nia spirito, nia esenco rilatas al niaj pensoj kaj sekve, al agoj, kiujn ni faras por esprimi niajn pensojn aû humoron. La Dia spirito estas la sama, sed en senmezure pli granda skalo. Ĝi estas povo, per kiu Li esprimas Sian esencon, Sian karakteron kaj intencon.
La Potenco De Dio
Multaj citaĵoj klare identigas la spiriton de Dio kun Lia potenco. Por krei la universon “…la spirito de Dio ŝvebis super la akvo; kaj Dio diris: “Estu lumo. Kaj fariĝis lumo” (Gen 1:2,3). La spirito de Dio estas kapablo, povo, per kiu ĉion (ekzemple, la lumon) Li kreis. “Per Lia Spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikis la tordiĝantan serpenton” (Ijob 26:13). “Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro” (Ps 33:6). Pro tio, la spiriton de Dio oni priskribas kiel:
Lia Spirito,

Lia Vorto;

Lia mano
Sekve, ĝi estas Lia potenco, per kiu Li efektivigas ĉion. Tiel, la fiduloj naskiĝas denove laû la volo de Dio (Joh 3:3-5). Lia volo efektiviĝas per la spirito. Rilate al la kreado de la mondo ni legas: “Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero” (Ps 104:30). Tiu ĉi spirito/povo estas apogilo por ĉio. Kompreneble, sen aktivaj agoj de la spirito de Dio la vivo en tiu ĉi mondo donos multe da problemoj. Al Ijob, kiu laciĝis de tiu ĉi vivo, la alia profeto rememorigas: “Se Li pensus nur pri Si, se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, tiam pereus absolute ĉiu karno, kaj homo refariĝus polvo” (Ijob 34:14,15). Estante en deprimo, David petis Dion subteni lin per Sia spirito (Ps 51:12).

En Parto 4.3 ni vidos, ke la spirito, donita al ni kaj al ĉiu kreita, estas tio, kio subtenas nian vivon. Ni havas en ni ‘spiriton de vivo” (Gen 7:22), donitan al ni de Dio dum nia naskiĝo. (Ps 104:30, kmp. Heb 12:9). Pro tio Li estas la Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno” (Nom 27:16, kmp. Heb 12:9). Se Dio estas la viva forto, kiu subtenas la tutan mondon, tio signifas, ke Lia spirito ĉeestas ĉie. David agnoskis, ke per Sia spirito Dio ĉiam estas kun li, kaj dank` al tiu spirito/povo, Li scias ĉiun anguleton de lia racio kaj penso. Tiele, la Dia spirito estas rimedo, per kiu Li ĉeestas ĉie, kvankam persone Li estas en la ĉielo.

“Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime…”
“Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?”
“Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro: ankaû tie Via mano (t. e. per la spirito) min kondukos kaj Via dekstra mano min tenos” (Ps 139:2,7,9,10).
Ĝusta kompreno de tiu ĉi demando montras al ni Dion, kiel potenca aktiva estulo. Multaj homoj plenkreskiĝas, havante malklaran kredon je Dio, sed fakte “Dio” estas nur ideo en iliaj kapoj, nigra kesto ie en la cerbo. Kompreno de la vera Dio kaj Lia reala ĉeesto ĉirkaû ni pere de Lia spirito povas plene ŝanĝi nian nocion pri vivo. Ni estas ĉirkaûataj de la spirito kaj ĉiame ni atestas pri Liaj agoj, kiuj malkovras al ni Dion. David tiel ekkriis konekse al tio: “Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; mi ĝin ne povas kompreni” (Ps 139:6). Samtempe, kun scio de tio alvenas ankaû respondeco; ni devas agnoski, ke niaj pensoj kaj agoj estas plene malkovritaj por Dio. Precipe tion ni devas konsideri antaû nia baptiĝo. La vortoj de Dio, diritaj al la profeto Jeremia rilatas ankaû al ni: “Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? Diras la Eternulo; ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj teron?” (Jer 23:24).
La Sankta Spirito
Ni vidas, ke la Sankta Spirito estas ampleksa nocio; tio estas la racio kaj karaktero kaj ankaû povo, pere de kiu Li efektivigas Sian volon. “Kiaj estas la pensoj en lia (de homo) animo, tia li ankaû estas” (Sent 23:7); tio rilatas ankaû al Dio. Li estas tia, kiaj estas Liaj pensoj, Lia Spirito (Joh 4:24; vd. Komento 1).

La Biblio ofte diras pri “Sankta Spirito”, precipe la Nova Testamento. En Ag 2 ni legas pri la elverŝo de la Sankta Spirito al la disĉiploj dum la tago de Pentekosto. Petro klarigas, ke tio estas la efektiviĝo de la profetaĵo de Joel: “Mi elverŝos Mian (Dian) spiriton sur ĉiun karnon” (Ag 2:17). En la Malnova Testamento paralele kun la termino “Sankta Spirito” estas uzataj ekvivalentaj frazoj “Dia spirito” aû “Spirito de la Sinjoro”. La verso Lk 4:1 diras: “Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito revenis de Jordan”. Pli sube en la sama ĉapitro Jesuo diras pri tio, kiel pri la plenumiĝo de la profetaĵo de Jes 61: “La spirito de la Eternulo estas sur mi”. Atentu, kiel en la sekvaj citaĵoj la Sankta Spirito identiĝas kun Dia potenco:


“La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin” (Lk 1:35).

“Laû la potenco de la Sankta Spirito… en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito” (Rom 15:13,19).


“Nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaû kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo” (1 Tes 1:5).
“Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro…ĝis vi vestiĝos per potenco de supre” (Lk 24:49).
“Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco de supre” (Ag 10:38).

“Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco” (1 Kor 2:4).




2.2 INSPIRITECO
Ni jam konsideris la Spiriton kiel Lia potenco, penso kaj karaktero, kiujn Li elmontrigas en agoj per Sia spirito. En antaûa parto ni notis, ke per la Spirito de Dio kreiĝis la mondo: “Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo” (Ijob 26:13); “Kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo” (Gen 1:2). Samtempe ni legas: “Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo (Ps 33:6). Ankaû en la libro “Genezo” estas dirite, ke laû la vorto de Dio estis kreita la mondo. Pro tio la spirito de Dio tre klare speguliĝas en Lia vorto, same kiel niaj vortoj, esprimantaj niajn pensojn kaj dezirojn, spegulas “nin”, nian esencon. Jesuo saĝe diris: “El la abundo de la koro (menso) la buŝo parolas” (Mt 12:34). Do, se ni volas kontroli niajn vortojn, ni devas antaû ĉio komenci ekde niaj pensoj. La vorto de Dio spegulas Lian spiriton, Liajn pensojn. Tio estas beno, ke ni havas en la Biblio skribitajn vortojn de Dio kaj povas kompreni Lian spiriton aû Lian menson. Dio atingis tiun miraklan esprimon de Sia spirito en skribitaj vortoj pere de inspiriteco. Tio signifas, ke ĉiuj skribintoj de la Biblio skribis ĝin laû la inspiro de Dio. Kaj la apostolo Paûlo admonis Timoteon ne forgesi, ke miraklo de la Biblio estas tio, ke ĝi estas la vortoj de la Dia spirito kaj donas al ni ĉion, kion ni devas scii pri Dio:
“Kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Jesuo Kristo. Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaû utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro” (2 Tim 3:15-17).
Se la inspiritaj de Dio Skriboj povas doni tiun plenecon da scioj pri Dio, do ne estas bezonata iu ajn “interna lumigo” por doni al ni veron pri Dio. Tamen ofte homoj diras pri siaj sentoj kaj persona sperto, kiel pri fonto de sia scio de Dio! Se akcepto, en fido, de la inspirita de Dio Vorto sufiĉas por plena pliriĉiĝo de homo en lia kristana vivo, ne necesas iu alia potenco en niaj vivoj. Se ekzistas tia bezono, tio signifas, ke la Vorto de Dio ne plene ekipis nin, kiel promesis Paûlo. Tenante enmane la Biblion, necesas havi fortan fidon kredi, ke ĝi efektive estas la vorto de la Dia Spirito. La Izraelidoj, kiel multaj kristanoj nun, racie interesiĝis, kion diras la Dia Vorto. Tamen ni ĉiuj devas esti atentaj pri la vortoj de Paûlo:
“Ĉar al ni ankaû estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili (Izraelidoj), sed al ili la aûdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aûdantoj” (Heb 4:2).

Anstataû kreski ĝis plena fido je la potenco de la Dia spirito-vorto, donita al ni, kaj konscie subigi nian vivon al la Dia vorto, kaj per tio mem permesi al la Dia spirito efektive influi niajn korojn, pli alloga ŝajnas al ni la ideo pri ia subita “interna lumigo”, aû pri ia potenco de justeco, kiu subite malsupreniĝas al ni, farante nin akcepteblaj al Dio.

Tiu ĉi nedeziro akcepti la grandegan forton, kiu kuŝas en la Vorto de Dio, naskis dubojn ĉe multaj “kristanoj”, kiuj demandas sin, ĉu vere, ke ĉiuj Skriboj estas inspiritaj de Dio kaj ne estas esprimoj de personaj opinioj de maljunaj saĝuloj? Sed Petro firme malakceptis tian supozadon:
“Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras… antaû ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laû Dio” (2 Pet 1:19-21).

La Skribintoj De La Biblio
Evidentiĝas do, ke firma kredo je la plena inspiriteco de la Skriboj estas necesa. La homoj, kiuj skribis la Biblion, estis sub la influo de la Spirito, kiu inspiradis kaj kondukis ilin, kaj pro tio iliaj vortoj ne estas iliaj propraj. Pro tio, ke la Vorto de Dio estas vero (Joh 17:17) kaj utila por instruo, por admono, por korekto (2 Tim 3:16), ne estas mirinde, ke multaj homoj deflankiĝas de ĝi, ĉar sekvi veron ĉiam estas malfacile. La profeto Jeremia renkontadis grandan kontraûstaron parolante la vortojn, inspiritajn al li de Dio; kaj li decidis ne skribnoti kaj ne publikigi la vortojn, kiujn li ricevis de Li. Tamen pro tio, ke la skribado de la Vorto de Dio estas rezulto de la volo de Dio, ne de la deziro de homo, li estis “movita de la Sankta Spirito” kaj havis nenion alian elekton. “Mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min… Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni” (Jer 20:7-9).

Simile al tio, kiam Bileam firme intencis malbeni Izraelon, anstataû tio la spirito de Dio devigis lin beni Izraelon. (Nom 14:1-13, kmp. Read 13:5).

Estas mirinde, kiom da homoj, kiujn Dio inspiris profeti la vorton Lian, de tempo al tempo ne volis fari tion. Jen estas la listo da ili:
Moseo (El 4:10)

Jehezkel (Jeh 3:14)

Jona (Jona 1:2,3)

Paûlo (Ag 18:9)

Timoteo (1 Tim 4:6-14)

Bileam (Nom 22:24)


Ĉio tio konfirmas la vortojn, diritajn en la versoj 2 Pet 1:19-21, ke la Vorto de Dio ne estas esprimo de persona opinio de homoj, sed estas la rezulto de Dia inspiro – skribi pri tio, kio estis malkaŝita al ili.

Alia pruvo pri tio estas tio, ke la skribintoj de la Biblio konsciis, ke ili ne havas komprenon pri tio, kion ili skribis. Ili “serĉis” veran klarigon, ĉar “al ili malkaŝiĝis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi” kaj pri kio ili skribis (1 Pet 1:9-12). La profeto Amos diris: “Kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?” (Amos 3:8). Tiuj vortoj, kiujn ili skribis, fakte ne estis iliaj propraj. Ili venis de Dio, kaj la skribintoj mem penis kompreni ilian signifon. Jenaj versoj provizas senduban pruvon pri tio: Daniel (Dan 12:8-10); Zeĥarja (Zeĥ 4:4-13); Petro (Ag 10:17).

Se tiuj homoj estis nur parte inspiritaj, ni ne havas aliron al la vera Vorto, aû spirito de Dio. Se tio, pri kio ili skribis, estis la Vorto de Dio, el tio sekvas, ke la skribintoj de la Biblio estis plene gvidataj per la Dia spirito dum ili skribis la Biblion. La kompreno de tio, ke ĉiuj vortoj de la Skribo devenas de Dio, instigas nin legi la Skribon kaj obei al ĝi. “Tre pura estas Via vorto, kaj Via sklavo ĝin amas” (Ps 119:140).

Sekve, la libroj de la Biblio estas la faro de Dio, ne nura homa literaturo. Tion ankaû konfirmas interrilato de la Nova Testamento kun la Malnova Testamento:


“… ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaûparolis per la buŝo de David” (Ag 1:16). Tiel Petro citis verson el la Psalmaro. Kmp. Heb 3:7.
“Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj” (Ag 28:25). Lk 3:4 diras pri “la libro de la vortoj de la profeto Jesaja”, ne pri “la libro de Jesaja”.
El tio ni vidas, ke por la fruaj kristanoj estis iom negrave, kiu homo skribis la Biblion. Grave estis nur tio, ke homo skribis tiujn vortojn sub la influo de la spirito de Dio.

Ni finos tiun ĉi parton per versoj, kiuj montras, ke la spirito de Dio elmontriĝas al ni per Lia skribita vorto:



  • Jesuo klare deklaris: “La vortoj, kiujn mi diras al vi, estas spirito” (Joh 6:63); li parolis sub la influo de la spirito de Dio (Joh 17:8; 14:10).




  • Nin oni priskribas kiel renaskitajn kaj el la Spirito (Joh 3:3-5) kaj per la vorto de Dio (1 Pet 1:23).




  • “… por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia Spirito per la antaûaj profetoj” (Zeĥ 7:12).




  • “Mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn” (Sent 1:23). Tiuj ĉi vortoj identigas veran komprenon de la Dia vorto kun efiko de Lia spirito al ni – legado do de la Libro sen kompreno ne donas ian ajn utilon, ĉar la Dia spirito/menso ne elmontriĝas al ni.




  • Estas ankaû aliaj lokoj en la Biblio, kiuj diras pri identeco de Lia vorto kaj Lia Spirito: “Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon” (Jes 59:21); “Pro Via vorto kaj laû Via koro (spirito)” (2 Sam 7:21); “Kaj Mian spiriton Mi metos en vin” (Jeĥ 36:27); “Mi metos mian leĝon en ilian internon” (Jer 31:33).



La Povo De La Vorto De Dio
La spirito de Dio estas ne nur Lia menso/karaktero, sed ankaû Lia povo, per kiu Li esprimas Siajn pensojn. Sekvas, ke Lia spirito-vorto elmontrigas al ni ne nur Lian menson, sed ankaû tion, ke Lia vorto estas dinamika forto. Ĝusta kompreno de la signifo de tiu ĉi povo devas stimuli nin por uzi ĝin. Ĉiuj niaj embarasoj, ĉiuj baroj povas esti forigitaj per nia prikonscio, ke obeo al la vorto de Dio donos al ni forton, kiun ni bezonas por deflankiĝi de la vanteco de tiu ĉi vivo kaj savi nin. Bazinte sin je sia granda viva sperto, Paûlo skribis:

“Mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu” (Rom 1:16).


Studado de la Biblio kaj aplikado ĝin en nia vivo estas do dinamika proceso, kiu kontraûas al la senemocia vidpunkto de teologoj kaj ankaû al “oportuna” kristanismo, kiam oni mallonge citas nemultajn partojn de la Biblio sen iuj ajn provoj kompreni ilin aû uzi ilin en sia vivo. “La vorto de Dio estas viva kaj energia”, “Per la vorto de Sia (Dia) potenco” (Heb 4:12; 1:3), “La Dian vorton, kiu ankaû energias en vi, kiuj kredas” (1 Tes 2:13). Per Sia vorto Dio efikas al la menso de veraj kredantoj ĉiutage, ĉiuhore.

La Evangelio, pri kiu vi lernas, estas do la vera potenco de Dio, kaj se vi permesas al ĝi tiel fari, ĝi povas efiki vian vivon kaj igi vin infano de Dio, elmontrante ĝis iu grado Dian Spiriton/menson dum tiu ĉi vivo kaj preparante vin por la alveno de Kristo (2 Pet 1:4). La predikado de Paûlo estis “en elmontro de la Spirito kaj potenco” (1 Kor 1:4).

Multaj homoj nomas sin kristanoj, sed ne plene kredas, ke la Biblio estas la vorto de Dio. Ili diras pri sia kredo je Dio, sed samtempe ili ne rekonas, ke Li estas reala persono. Neante plenan inspiritecon de la Skribo kaj ankaû ĝian efikon al niaj personaj sentoj kaj konvinkoj, ili ankaû neas la potencon de Dio. En 2 Tim 3:5: “Havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon”, t. e. la potencon de la vorto de la Evangelio.

Nia fundamentalismo estas mokata en la mondo. Same estis primokataj Paûlo kaj lia grupo da predikantoj: “ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio (1 Kor 1:18).

Konsciinte tion, ĉu ni ne tenos en niaj manoj la Biblion kun ankoraû pli granda respekto, ĉu ni ne legos ĝin kun ankoraû pli granda deziro por kompreni ĝin kaj obei al ĝi?
Rilato De La Popolo De Dio Al La Dia Vorto

Atenta legado de la Skriboj malkaŝas al ni, ke homoj, skribintaj la vortojn de la Biblio, bone konsciis, ke ne nur ili, sed ankaû ĉiuj aliaj skribintaj la Biblion, estis inspiritaj de Dio. La saman opinion havis la Sinjoro Jesuo Kristo. Antaû ol citi la Psalmaron de David, li diris la vortojn: “... David en la Spirito...” (Mt 22:43), montrantajn sian agnoskon de la fakto, ke la vortoj de David estis inspiritaj. Same Jesuo diris pri la skriboj de Moseo (Mk 7:8,9), nomante ilin “la ordono de Dio”. Multaj “kristanoj” asertas, ke la pli granda parto de la Malnova Testamento estas mito, elpensaĵo. Tamen Jesuo kaj ankaû Paûlo neniam opiniis la Skribojn simile al tio.

Ekzemple, Jesuo agnoskis la reĝinon Ŝeba kiel nekontesteblan historian fakton (Mt 12:42). La saman rilaton al la Malnova Testamento havis ankaû la apostoloj. La apostolo Petro diris, ke krom tio, kion li persone aûdis de Jesuo, “ni havas la profetan vorton” (2 Pet 1:19-21). Petro ankaû egaligis la epistolojn de Paûlo al “la ceteraj skribaĵoj” (2 Pet 3:16).

En Agoj, la Epistoloj kaj Apokalipso estas multe da citaĵoj el la Evangelioj (ekzemple, Ag 13:51; Mt 10:14), kio konfirmas ne nur tion, ke ili ĉiuj estis inspiritaj de la Spirito, sed ankaû tion, ke la Evangelioj estis opiniataj de la fruaj kristanoj, kiel inspiritaj de Dio. Paûlo en 1Tim 5:18 citas kaj la Malnovan Testamenton (Read 15:4) kaj la Novan (Lk10:7), kaj nomas ilin ambaû “la Skribo”. Li emfazas, ke lia mesaĝo ne estis lia, sed de Jesuo Kristo (Gal 1:11,12; 1 Kor 2:13; 11:23; 15:3). Kaj tion ankaû agnoskas aliaj apostoloj. Tiel Jakobo 4:5 citas “la Skribon”, kio laûesence estas la vortoj de Paûlo el Gal 5:17.

Dio ”parolis al ni” en Jesuo Kristo kaj pro tio ni ne bezonas aliajn revelaciojn (Heb 1:2). La Biblio iufoje mencias aliajn skribojn, kiuj nun estas neatingeblaj por ni (ekzemple, la libro de Jaŝer, la skriboj de Nafan, Elijah, la Epistolo de Paûlo al Korintanoj, kaj en la Tria Epistolo de Johano, v. 9, estas sugesto, ke Johano skribis leteron, nekonservitan, kiun Diotrefes rifuzis obei). Kial tiuj skriboj ne estis konservitaj por ni? Verŝajne pro tio, ke ili ne koncernas nin. Ni povas esti certaj, ke Dio konservis por ni ĉion, kio koncernas nin.

Iufoje oni povas aûdi, ke la libroj de la Nova Testamento estis agnoskitaj kiel inspiritaj, ne tuj, sed iompostiome. Tamen tiu fakto, ke la apostoloj opiniis la Skribojn kiel inspiritaj, refutas tiun aserton. En tiu tempo ekzistis la donaco de la Sankta Spirito, pere de kiu oni povis kontroli, ĉu leteroj aû vortoj, kiuj pretendis esti inspiritaj, fakte estis tiaj (1 Kor 14:37; 1 Joh 4:1; Ap 2:2). Tio signifas, ke la inspiritaj leteroj senprokraste estis agnoskitaj kiel inspiritaj. Se elekto de libroj por la Biblio ne estus kontrolita de Dio, tiam la Biblio ne havus aûtoritaton.




1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • Jesuo Kaj La Nomo De Dio
  • ĈAPITRO 1 : Demandoj
  • ĈAPITRO 2 LA SPIRITO DE DIO 2 .1 LA SPIRITO DE DIO
  • La Potenco De Dio
  • La Sankta Spirito
  • 2.2 INSPIRITECO
  • La Skribintoj De La Biblio
  • La Povo De La Vorto De Dio
  • Rilato De La Popolo De Dio Al La Dia Vorto

  • Elŝuti 1.2 Mb.