Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo18/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20

ĈAPITRO 11



VIVO EN KRISTO


11.1 ENKONDUKO
Baptiĝo donas al ni certan esperon pri eterna vivo en la Regno de Dio. Ju pli firma iĝas nia fido, des pli klare ni komprenas respondecon, kiu kuŝas sur ni. Baptiĝo ŝanĝas tutan nian vivmanieron, farante ĝin pli bona ĉe tiuj homoj, kiuj celas fariĝi partoprenantoj en la Dia naturo (2 Pet 1:4) kaj havas en si Lian Nomon (Ap 3:12).

El Ĉapitro 10.3 ni scias, ke post baptiĝo ni devas vivi ĉiame neniigante malbonajn dezirojn de nia naturo (Rom 6:6). Se ni ne volas peni tion fari, nia baptiĝo estos sensenca.

Dum baptiĝo ni mortas al nia antaûa vivmaniero kaj metafore ni reviviĝas kun Kristo. “Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis... Malvivigu... malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron... avidecon” (Kol 3:1-5). Post baptiĝo ni devas rigardi ĉion per la Diaj okuloj, pensante pri ĉielaj (spiritaj) aĵoj, rifuzante korpajn dezirojn kaj aspirante al la spiritaj por eniri en la Regnon de Dio.

Homa naturo emas montri obeemon al Dio komence, kaj poste - de tempo al tempo. Sed Dio ofte avertas nin per siaj instruoj, “per kies plenumado homo vivas” (Jeĥ 20:13). Se ni agnoskas Liajn instruojn kaj komencas obei al ili per baptiĝo, ni devas obei al ili ĉiame.




    1. SANKTECO

“Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot” (Jes 6:3). Trifoje dirita vorto en tiu ĉi verso emfazas agnoskon de la sankteco de Dio. “Sankteco” ĉefe signifas “aparta”, aparta de malindaj agoj por spirita vivo. Al ni estas dirite: “Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj” (Ef 5:1). Kaj “kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaû fariĝu sanktaj en ĉia konduto (t. e. fakta vojo de vivo); pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta” (1 Pet 1:15,16, Lev 11:44).

Originaj Izraelidoj estis liberigitaj el Egiptujo per ilia baptiĝo en la Ruĝa maro por esti “popolo sankta” (El 19:6). Post nia baptiĝo, ni, membroj de spirita Izrael, iĝas vokitaj “per sankta voko” (2 Tim 1:9) por esti “sklavoj al justeco”, sklavoj de Dio (Rom 6:19,22).

Ĉar sankteco estas grava parto de la naturo de Dio, ĝin devas celi ĉiuj tiuj, kiuj strebas esti “imitantoj de Dio”. Se ni faros tiel, ni estos “partoprenintoj en Lia sankteco”, kiam al ni estos donacita Lia naturo (Heb 12:10; 2 Pet 1:4). Tial sen sankteco en sia vivo kredantoj ne “vidos la Sinjoron” (Heb 12:14), t. e. ili ne vidos Dion kaj ne povos persone interrilati kun Li en la Regno, se ili ne montros sian sanktecon en la nuna vivo.

Fariĝinte partoprenantoj en tiu granda espero ni devas apartigi nin de la mondo, kiu nin ĉirkaûas kaj kiu ne havas tiun esperon por kuniĝi al la naturo de Dio, al eterneco. Nia “apartiĝo” devas ne esti deviga – nia espero mem, la alvoko kaj foriro en la altspiritan mondon devas naski en ni naturan senton de aparteco de tiu mondo, kie dominas karnaj tentoj.

Ni konsideru la faktojn, de kiuj ni devas apartigi nin, kaj poste en Ĉapitro 11.3 ni priskribos tion, al kio ni devas strebi.




      1. Perforto

Ni vivas en la mondo, en kiu regas peko. El Ĉapitro 6.1 ni vidas, ke homaj registaroj povas esti nomitaj “la diablo”, ĉar ili servas laû la deziroj de la karno, t. e. la biblia “diablo”. La Biblio kelkfoje diras, ke peko kaj la semo de la serpento iutempe triumfas en la mondo, tamen fine, post portempaj diversaj suferoj la semo de la virino venkos ilin. Pro tio al la kredantoj estas rekomendite “Ne rezistu al malbono” (Mt 5:39; Rom 12:17; 1 Tes 5:15; 1 Pet 3:9).

Ni jam vidis, ke kelkfoje malbono aperis laû la volo de Dio (Jes 45:7; Am 3:6, kmp. Ĉap. 6.1). Sekve, aktive rezisti al malbono signifas batali kontraû Dio. Kaj tial Jesuo instruas nin ne rezisti al la fortoj de malbono: “Sed al tiu, kiu frapos vian dekstran vangon, turnu ankaû la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraû vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaû vian mantelon” (Mt 5:39,40). Kristo estas la ekzemplo de tio: “Mian dorson mi elmetis al la batantoj” (Jes 50:6).

Kristo montras, ke juĝaj procesoj kontraûstaras al konvinkoj de la kredantoj. Kontraûstarante ni rezistas al malbono; sed neniu faros tion, se li havas firman kredon al la Diaj vortoj: “Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro” (Rom 12:19). “Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos” (Sent 20:22, kmp. Read 32:35). Ĝuste pro tio Paûlo riproĉis la korintanojn, ke ili altiras aliajn al juĝo (1 Kor 6:1-7).

Havante tiun grandan esperon, ni devas ne troe okupiĝi pri la maljustecoj de la nuna vivo: “Ĉu iu el vi, havante aferon kontraû sia proksimulo, kuraĝas procesi... Ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon?” (1 Kor 6:1,2). La vera kredanto devas ne procesi en juĝo pri divido de parcelo aû pri divorco, aû pri io alia.

Por subpremi fortojn de malbono kaj iuokaze subteni potencon de pekuloj, registaroj uzas armeon kaj policon. Tio estas konstitucia formo de la rezisto al malbono. Sekve, la veraj kredantoj devas ne partopreni ilin. “Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos” (Mt 26:52). Tio estis ripeto de la frua Dia principo: “Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaû estos verŝita de homo; ĉar laû la bildo de Dio estas farita la homo” (Gen 9:6). Ĉiu intenca perforto kontraû iu homo estas perforto kontraû Dio, se Li ne sankciis tion.

Ĉiu kristano devas memori la vortojn: “Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj... benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas (Mt 5:44; Lk 6:27). Fortoj de armeo kaj polico agas ĝuste kontraûe al tiuj ĉi principoj, kaj tial la veraj kredantoj evitas kunlabori kun ili. Servante en armeo aû en polico, homo povas rompi tiujn ĉi kristanajn leĝojn, ĉar li ĵuris defendi interesojn de registaro. Pro tio vera kredanto ne servas en armeo aû en polico, kvankam ĉe ekstrema okazo li estas preta helpi al proksimuloj per iu ajn alia maniero.
11.2.2 Politiko

Klara kompreno de la evangelio pri la veno de la Dia Regno kaj firma kredo al ĝi signifas nian agnoskon, ke homaj registaroj ne kapablas kunagi al perfekteco. Ĉiu partopreno politikan vivon estas nekunigebla kun la Espero pri la Regno. Kristo profetis, ke dum “lastaj tagoj”, ĝuste antaû lia reveno, eventoj progresos de malbona al pli malbona (Lk 21:9-11; 25-27). Ne estas kunigeble – kredi al liaj vortoj kaj samtempe peni plibonigi situacion pere de homa politiko aû helpaj strukturoj. La parabolo pri la bona Samariano montras, kiel la kristano povas okazigi helpon en la ĉirkaûanta mondo – farante bonon al ĉiuj homoj, kiom permesas ebleco (Gal 6:10).

La skriboj de la fruaj kredantoj montras ilian spiritan vivon, plenigitan de atendado de la Krista reveno, elmontrante sian rilaton al la ĉirkaûanta ilin mondo per predikado pri la vera doktrino. Estas neniuj indikoj pri ilia rilato al sociaj, ekonomiaj aû politikaj problemoj de la mondo.

“La vojo de homo estas ne laû lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn” (Jer 10:23). Tia aprezo de malbono kaj eraroj de homa naturo signifas, ke la veraj kredantoj en sia vivo devas sekvi en ĉio al Dio, ne homan gvidantaron. Se la kredanto tion komprenas, li ne partoprenos voĉdonon. “Super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas” (Dan 4:32). Al homaj reĝoj donas la potencon ankaû Dio (Rom 13:1), kaj voĉdonante, la kredanto povas senintence doni sian voĉon kontraû tiu, kiun Dio elektis esti gvidanto. En Jer 27:5,6 estas skribite, ke Dio transdonis kelkajn landojn al Nebukadnecar, reĝo de Babel.

Se ni agnoskas, ke Dio donas naciojn en la manojn de iliaj gvidantoj, ni devas esti diligentaj civitanoj, obeemaj al leĝoj de tiu lando, kie ni vivas, se tio ne kontraûas al la leĝo de Kristo. “Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aûtoritatoj... kiuj estas starigitaj de Dio... Ĉar pro tio vi ankaû pagas tributon... Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro” (Rom 13:1-7).

Partopreno de kristanoj en politikaj protestoj aû imposta bojkoto, sekve, estas intenca neglekto al bazaj bibliaj principoj. Certe, estas okazoj, kiam leĝoj de lando kontraûas al la leĝoj de Kristo. Tiuokaze al ni helpas la ekzemplo de Petro, kiu daûrigis la predikadon pri Kristo eĉ tiam, kiam la registaro malpermesis al li fari tion: “Ĉu estas juste antaû Dio aûskulti vin prefere ol Dion, vi juĝu” (Ag 4:17-20; 5:28,29).

La rilato de kristadelfianoj al deviga militservo dum lastaj jaroj ankaû estas ekzemplo de tio.
11.2.3 Mondaj plezuroj

Ne havante kredon al Dio kaj realan esperon pri la estonteco, la mondo inventis sennombrajn formojn de plezuroj. Tiuj do, kiuj celas vivi spiritan vivon devas apartiĝi de homoj, kiuj trovas kontentigon en karnaj plezuroj, “ĉar la karno deziregas kontraû la Spirito, kaj la Spirito kontraû la karno” (Gal 5:17). Pro tio kontraûstaro tute ne eblas vivi samtempe laû la karno kaj laû la Spirito. La mondo vivas laû “la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo” (1 Joh 4:16). “Amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio” (Jak 4:4). La deziregoj de la mondo forpasos kaj kune kun ili ankaû forpasos tiuj, kiuj estas kunligitaj kun ili (1 Joh 2:15-17). “La mondo (socio) de malpiuloj” estos detruita dum la dua alveno (2 Pet 2:5), ĉar “la tuta mondo kuŝas en la malbonulo” (1 Joh 5:19). Se ni volas eviti tiun detruon, ni devas “ne esti el la mondo” (Joh 17:16, kmp. Ap 18:4).

Multaj mondaj plezuroj de karno detruas sanon de homo: fumado, narkotaĵoj, supermezura drinkado estas ekzemploj de tio. Necesas memori, ke ĉio, kion ni havas kune kun nia sano, nia mono - ĉio apartenas al Dio. Sekve, ni ne povas uzi libere laû nia deziro tion, kio ne apartenas al ni, sed ni devas agi kiel administranto de tio, kion Dio donis al ni. Ni estos demandataj kaj devos doni respondon ĉe la tribunala seĝo pri tio, kiel ni uzis tiujn ĉi aĵojn (Lk 19:12-26). Tiuj alkutimiĝoj kiel fumado kaj drinkado montras nian neglekton al nia propra sano kaj financoj. “Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio... Via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi... kaj vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo” (1 Kor 3:16,17; 6:19,20).

Tamen, se supremenciitaj kutimoj formiĝis antaû konvertiĝo kaj superi ilin momente ne estas eble, gravas kompreni iliajn malutilecon kaj kontraûstari al ili kun preĝoj kaj la Dia Vorto.




    1. ĈIUTAGA KRISTANA VIVO




      1. Studado De La Biblio

Post nia baptiĝo ni devas peni kreskigi frukton de sankteco, havante vivon laû la spirito, sed ne laû la karno (Rom 6:22; 8:1; Gal 5:16,25). Spiritajn fruktojn ni povas doni, se interne de ni vivas la Dia vorto (Joh 15:7,8), kaj ni komprenas, ke ni estas gvidataj de la Spirito. Dum tuta nia vivo ni devas sekvi la Dian vorton, ĉiame studante kaj legante la Biblion.

Rezulte de atenta studado de la Biblio, homo venas al kompreno, ke necesas baptiĝi, sed ankaû post baptiĝo studado de la Biblio devas daûri plu; baptiĝo estas nur la unua paŝo en la vojo de dumviva obeemo al la Vorto de Dio. Estas reala danĝero de familiara rilato al la Biblio kaj Evangelio, kiam la Vorto ne plu influas nin - ni legas la Biblion, sed ĝiaj vortoj jam ne kaptas nian atenton, kaj ne havas iun praktikan signifon por ni (vidu Suplemento 2). Kaj tial estus saĝe antaû ĉiu lego de la Biblio okazigi kurtan preĝon: “Malfermu miajn okulojn, ke mi vidu miraklojn de Via instruo” (Ps 119:18).

La Vorto de Dio devas esti nia ĉiutaga nutraĵo, eĉ pli dezirata, ol nia natura nutraĵo. Jer 15:16 diras: “Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro”. Necesas tiel fari nian tagordon, ke en ĝi estu tempo por ĉiutaga legado de la Biblio. Senrompa 30-minuta legado de la Biblio montras, ke ni elektis la veran vojon en nia spirita vivo. Tia kutimo estos kiel oro.

Por eviti naturan deziron legi nur interesajn partojn de la Skribo, Kristadelfianoj uzas specialan programon de legado, nomita “La Biblia Kunulo” (havebla de la adreso, indikita en “Enkonduko”). Ĝi enhavas numerojn de ĉapitroj, kiuj devas esti tralegitaj en certaj datoj. Laû tiu “Kunulo” dum jaro oni povas tralegi la Malnovan Testamenton, kaj dufoje – la Novan. Ĉiutage ni legas certajn ĉapitrojn kaj scias, ke miloj da kredantoj en la sama tago legas la samajn ĉapitrojn. Kaj kiam ni renkontiĝas, ĉiam ni havas komunan temon por konversacii - ĉapitrojn, kiujn ni studis lasttempe.


      1. Preĝo

Preĝo havas gravan signifon en la vivo de la kredantoj. Paûlo, rememorigante al ni, ke “ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj”, ankaû diris: “Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko... sen kolero kaj disputado” (1Tim 2:5-8). “Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo” (Heb 4:15,16).

La kompreno, ke Kristo estas nia persona Ĉefpastro, kiu transdonas niajn preĝojn al Dio, inspiras nin preĝi ĉiutage kaj kun fido. Tamen, preĝo devas ne esti nur listo de niaj deziroj, prezentataj al Dio. Danko pro manĝaĵo antaû ĉiu manĝo, pro sendanĝera vojaĝo kaj tiel plu devas esti grava parto de niaj preĝoj. Enmetinte niajn problemojn antaû Dio, ni sentas grandan trankviliĝon: “Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. Kaj la paco de Dio... gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo” (Fil 4:6,7). “Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaû Li: ke se ni ion petas laû lia volo, Li nin aûskultas” (1 Joh 5:14). Lian volon ni povas scii, studante Lian Vorton, kiu malfermas al ni Lian Spiriton/menson. El tio sekvas, ke la Biblio instruas nin kiel preĝi kaj pro kio preĝi, ke niaj preĝoj estu efikaj. “Se vi restadas en mi... petu kion ajn vi volas, kaj tio estos farita por vi: (Joh 15:7).

La Skribo havas multe da ekzemploj de regulaj preĝoj (Ps 119:164; Dan 6:10). Matene kaj vespere, kun kelkaj kurtaj preĝoj de dankesprimo dum la tago estos spirite fortiga.




      1. Predikado

Dum studado de la Biblio povas aperi unu el grandaj tentoj - spirita egoismo. Ni povas esti tiel kontentaj pri niaj propraj rilatoj kun Dio, tiel absorbitaj pri studado de la Biblio, ke povas tute forgesi pri neceso partopreni en nia scio kun aliaj homoj. La Vorto de Dio kaj la vera Evangelio, kiun enhavas ĝi, similas al lumo aû lampo lumanta en la mallumo (Ps 119:105; Sent 4:18). Jesuo diris, ke neniu havanta tiun lumon metas ĝin sub grenmezurilon, sed lumas per ĝi por aliaj (Mt 5:15). “Vi estas la lumo de la mondo”, ĉar estas baptitaj al Kristo, “la lumo de la mondo” (Mt 5:14; Joh 8:12). “Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita” (Mt 15:14) - daûrigas li.

Se ni fakte vivas laû la vera Evangelio, nia “sankteco” estas videbla al ĉiuj, kiuj ĉirkaûas nin. Ni ne povos kaŝi nian “algluiĝon” al la espero pri la Regno kaj apartiĝon de mondaj vivmanieroj.

Ni devas taktplene peni disvastigi nian scion pri la vero al aliaj homoj, direktante konversaciojn al spiritaj temoj, diskutante pri la doktrino kun membroj de aliaj eklezioj, disdonante flugfoliojn kaj broŝurojn, aperigante informon en gazetoj kaj ĵurnaloj - ĉiujn tiujn rimedojn oni povas uzi por porti al homoj la lumon. Ni devas ne opinii, ke laboron por prediki la veron faros iu alia; ĉiu el ni havas respondecon pri tio. Kompare kun aliaj eklezioj Kristadelfianoj okazigas ne multe da multnombraj kunvenoj. Sed ĉiu el ni persone penas disvastigi la Evangelion laû niaj kapabloj.

Unu el la plej efektivaj vojoj de predikado estas klarigo pri nia kredo al niaj familianoj, amikoj kaj konatuloj. Necesas klare kaj simple klarigi al ili pri nia kredo, sed ne enuige denove kaj denove. Kaj estas grave ne tro fervori, ne devigi, ĉar Dio ne ŝatas, ke homoj sanĝu sian religion pro premo. Nia devo - klarigi pri la vero, ne atendante iajn sukcesojn. Kaj ni respondecas pri tiu ĉi klarigo (Jeĥ 3:17-21); se Kristo venos dum nia vivo, “Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita” (Lk 17:36). Estus strange, se ni nenion dirus al niaj familianoj, kolegoj, amikoj pri la dua veno de nia Sinjoro.


      1. Eklezia Vivo

Ĝis nun en tiu ĉi ĉapitro ni parolis pri nia persona spirita respondeco pri disvastigo de la Evangelio al aliaj homoj, sed ni devas ankaû havi naturan deziron renkontiĝi kun tiuj, kiuj dividas nian esperon. Ni jam scias, ke post baptiĝo ni komencas vojon tra dezerto al la Regno. Tiu vojo estos pli facila, se ni havos bonajn samvojulon, pretajn helpi al ni venki tentojn de ĉirkaûanta nin mondo, kaj al kiuj ankaû ni povus helpi dum tiu ĉi vojo “ne forlasante nian kunvenadon... sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta” (Heb 10:25; kmp. Mal 3:16). Kredantoj devas aspiri al interrilatoj, kunvenante por kuna legado de la Biblio, dispecigo de pano, diservo kaj predika agado.

Ĉiu el ni estas “elvokita” de la mondo al la granda espero pri la Regno. La vorto “sankta” signifas ankaû “elvokita, pura”, kaj ĝi rilatas al ĉiu vera kredanto, ne nur al kelkaj famaj kreduloj de la pasinteco. La greka vorto, tradukita kiel “eklezio”, fakte signifas “kunsido de elvokitaj”, t. e. kunveno de kredantoj. Eklezio estas aro de kredantoj.

Se en iu urbo aû vilaĝo estas kelkaj kredantoj, certe ili penas trovi lokon, taûgan por siaj kunvenoj. Tio povas esti loĝejo de unu el kredantoj aû luita ejo. Kristadelfianaj eklezioj okazigas siajn kunvenojn en klubejoj, haloj de hoteloj, memkonstruitaj domoj aû privataj loĝejoj. Loko ne havas signifon, ĉar nia celo estas kunveno de kredantoj, ilia spirita kresko per komuna studo de la Biblio kaj porti la lumon en la mondon, predikante la Evangelion. Tipa programo de kristadelfianaj kunvenoj estus jena:


Dimanĉo 11.00 - Diservo kun dispecigo de pano.

18.00 - Publika atesto (disdono de flugfolioj, broŝuroj)


Merkredo 20.00 - Studado de la Biblio
Eklezio estas parto da la Dia familio. En ĉiu kunligita societo ĉiuj ĝiaj anoj devas esti obeemaj kaj atentemaj unu al alia. Kristo estis perfekta ekzemplo de tio, ĉar li, estante spirite nekompareble pli alta ol ĉiuj, agis kiel “servanto por ĉiuj”, lavante la piedojn de siaj disĉiploj, kiuj tiutempe diskutis, kiu el ili estas pli grava. Jesuo alvokas nin sekvi lian ekzemplon (Joh 13:14,15; Mt 20:25-28).

Nune, kiam la miraklaj donacoj jam ne estas evidentaj, “unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj” (Mt 23:8). Kristadelfianoj tial interrilatas kiel “fratoj” kaj “fratinoj” kaj nomas unu alian laû unua nomo, sendepende de ilia stato en civitana vivo. Memkompreneble, ili rilatas kun respektplena estimo al tiuj kredantoj, kiuj sekvas la veran vojon jam dum multaj jaroj, kreskante spirite en la Vorto de Dio. Konsiloj de tiuj kredantoj estas tre valoraj por homoj, kiuj volas sekvi la Dian Vorton. Tamen, ĉiuj konsiloj devas esti bazitaj sur la Vorto de Dio.

Ĉiuj, publike parolantaj en la eklezio, reflektas Dion kaj parolas en Lia nomo. Nur fratoj rajtas publike instrui pri la Dia Vorto, kiel diras 1 Kor 14:34: “La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli”. 1Tim 2:11-15 klarigas tion de vidpunkto de tiuj eventoj, kiuj okazis en la ĝardeno de Eden, kie Eva instigis Adamon fari pekon, kaj tial nun virino devas ne instrui viron. Tiu fakto, ke Dio faris Adamon pli frue ol Evan, signifas, ke “la kapo de virino estas viro” (1 Kor 11:3), kaj viro devas spirite gvidi virinon, ne male. “Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daûras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco” (1Tim 2:11-15).

Tio indikas, ke la Biblio diras pri malsamaj roloj de kredantaj viroj kaj kredantaj virinoj. Publikaj agoj en eklezio apartenas al viroj. Al virinoj estas indikite “edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu” (1 Tim 5:14). Tio difinas la sferon de ilia spirita vivo – la hejmo. Ĉi tio akre kontrastas al la homaj teorioj pri genra egaleco, kiam virino povas postuli egalajn rajtojn en ĉiuj faroj de socia vivo, disponi pri familia buĝeto kaj porti virajn vestaĵojn. Tamen similaj teorioj ne atentas en deca grado pri signifo de nasko kaj edukado de infanoj. Veraj kredantoj rifuzas tiujn teoriojn, kvankam, kiel en ĉio, necesas havi mezursenton.

La edzo devas ne potenci sian edzinon, li devas ami ŝin, kiel Kristo amis nin (Ef 5:25). “Edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laûscie (t. e. tenere, konforme al via scio de la Dia Vorto), donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaû kun ili kunheredantoj de la graco de vivo” (1 Pet 3:7).

En spirita senco baptiĝo al Kristo egaligas viron kaj virinon (Gal 3:27,28; kmp. 1 Kor 11:11), sed tio ne influas la klaran principon, ke “la kapo de virino estas viro” (1 Kor 11:3) en praktika kaj spirita vivo, kiel en familio, tiel ankaû en eklezio.

Por montri sian akcepton de tiu principo, la kredantaj virinoj devas kovri sian kapon, kiam frato instruas pri la Vorto de Dio. Praktike tio signifas, ke ŝi devas havi surkape ĉapelon aû tukon dum ĉiuj ekleziaj kunvenoj. La diferencon inter roloj de viroj kaj virinoj emfazas ankaû longeco de haroj (1Kor 11:14,15). “Ĉiu virino, preĝanta aû profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon (t. e. sian edzon – v. 3), ĉar tio estas tia sama, kvazaû ŝi estus razita. Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaû tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aû razitaj, ŝi estu vualita... pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aûtoritato, pro la anĝeloj” (1 Kor 11:5,6,10).

“Senvualita” kapo de virino egalas al “razita” kapo, sed vualita kapo montras al konscia rilato al uzado de kapvesto. Virino devas ne opinii, ke ŝia hararo anstataûigas vualon; antaû la okuloj de Dio, ŝi estas kvazaû “razita”. Sed “viro devas ne havi la kapon vualitan” (1 Kor 11:7).

En la tempo de la Nova Testamento virino povis esti tondita kaj razita, se ŝi estis malĉastino, adultino aû se ŝi mem tondis sin pro profunda malĝojo pri forpasinta edzo, kiu estis la tipo de Kristo.

La virino reprezentas la eklezion, kiel viro reprezentas Kriston. Kiel ni konscie akceptas kredon pri nia savo pere de Kristo, tiel ankaû la virino devas akcepti konscian decidon pri vualigo de sia kapo. Opinii, ke por kovri sian kapon sufiĉas havi surkape nur harojn, egalas opinii, ke ni povas savi nin sen Jesuo Kristo, kaj tio kontraûas al Kristo.

Longaj haroj de virino “estas por ŝi gloro, donita al ŝi de Dio anstataû vualo (la greka vorto egalas al “natura kovraĵo” 1 Kor 11:15); virino devas kreskigi ilin por emfazi sian diferencon de la viro, sian apartan rolon.

Tamen ni devas esti atentemaj por ke vualigo de kapo ne estu farata nur kiel simbola signo. Se fratino havas veran spiriton kaj sintenon (kmp. 1 Pet 3:5), ŝi obeos al fratoj, kiel la kredantoj obeas al Kristo, kaj kun ĝojo elmontros sian obeemon ĉiumaniere, inkluzive vualitan kapon. Se ŝi komprenos tiun ĉi ordonon, kaj ankaû ĉiujn aliajn ordonojn de Dio, ŝi penos plenumi ilin.

En la eklezio ĉiam estas laboro por fratinoj - ĉiudimanĉa lerneja instruado, okupo pri financaj aferoj kaj multaj aliaj devoj, kiuj ne enhavas publikan instruadon aû predikadon. Spirite maturaj virinoj povas esti kuraĝigataj por gvidi lecionojn al junaj fratinoj (Tit 2:34, kmp. kun Mirjam, gvidantino de la virinoj de Izrael en El 15:20).

1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • 11.2.2 Politiko
  • 11.2.3 Mondaj plezuroj
  • ĈIUTAGA KRISTANA VIVO Studado De La Biblio
  • Eklezia Vivo
  • Dimanĉo

  • Elŝuti 1.2 Mb.