Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo17/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20

Pastroj
La katolika kaj anglikana eklizioj uzas sistemon de homa pastreco. La romaj katolikoj opinias la Papon, kiel ekvivalenton de la juda ĉefpastro. Sed ni jam ellernis, ke “ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo” (1Tim 2:5). Tial tute ne eblas, ke la Papo aû pastroj povu esti niaj interuloj, kiel tio estis laû la Malnova Interligo. Nur Kristo estas nun nia Ĉefpastro en la ĉielo, kiu transdonas niajn preĝojn al Dio.

En la Biblio tute forestas iuj ajn atestoj, ke la posedantaj la Sanktan Spiriton apostoloj de la unua jarcento, ekzemple Paûlo, transdonis sian donacon de la Spirito al sekvantaj generacioj aû, ekzemple, al la Papo. Sed se ni eĉ supozos tiun eblecon, ni ne trovos iujn ajn pruvojn, ke la Papo kaj pastroj persone estas ĝuste tiuj homoj, al kiuj falis la spirita mantelo de la apostoloj de la unua jarcento.

La donacoj de la Sankta Spirito estis deprenitaj, kaj ĉiuj kreduloj egalrajte havas la saman sanktan donacon, la Sanktan Vorton, en la Biblio (vidu 2.2 kaj 2.4). Pro tio ĉiuj homoj estas gefratoj, neniu havas pli altan spiritan pozicion ol aliaj. Fakte, ĉiuj veraj kredantoj estas membroj de nova pastreco, ĉar ili estas baptitaj al Kristo kaj proklamas la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan (1 Pet 2:9). Tial, kiam revenos Kristo kaj establigos sian regnon surtere, ili estos regantoj kaj pastroj (Ap 5:10).

La katolikoj havas kutimon nomi siajn pastrojn “patro” ( ankaû “Papo” signifas patron). Tio akre kontrastas al la klaraj vortoj de Kristo: “Nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro” (Mt 23:9). Fakte, Jesuo avertis ne fari iun ajn homon spirita pastro: “Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj” (Mt 23:8).

La ornamitaj vestaĵoj de pastroj kaj episkopoj devenas de la specialaj vestaĵoj de pastroj kaj ĉefpastroj de Moseo-tempo. Tiuj vestaĵoj simbole indikis al la perfekta karaktero de Kristo, sed pro tio, ke la tuta leĝo nune jam ne validas, perdis sian signifon ankaû tiuj ornamitaj vestaĵoj. Tiuj vestaĵoj antaûdiris la gloron kaj grandecon de Kristo, sed bedaûrinde ili nune servas por glori kaj potencigi tiujn homojn, kiuj portas ilin. Iuj el ili eĉ ne kredas je releviĝo de Kristo kaj je ekzisto de Dio Mem.

La katolika ideo, ke Maria estas pastro, ankaû estas granda eraro. Ni preĝas en la nomo de Jesuo, ne de Maria (Joh 14:13; 15:16; 16:23-26). Nur Kristo estas nia Ĉefpastro, ne Maria. Jesuo malaprobis Marian, kiam ŝi provis igi lin fari tion, kion, laû ŝi, necesis fari (Joh 2:2-4). Dio kondukos homojn al Kristo, ne al Maria (Joh 6:44).


Pago De Dekonaĵo
Dekonaĵo ankaû estis parto de la leĝo de Moseo, laû kiu la Izraelidoj devis doni dekan parton de sia enspezo al la filoj de Levi (Nom 18:21). Sed ni scias, ke ne devas esti homa pastreco, kaj tial neniu devas pagi dekonaĵon al iu ajn eklezia aûtoritatulo. Kaj denove unu falsa ideo (ĉi okaze, pri pastreco) kondukas al alia (t. e. dekonaĵo). Dio Mem ne bezonas niajn oferaĵojn, ja ĉio apartenas al Li (Ps 50:8-13). Ni redonas al Dio tion, kion Li donis al ni (1 Kron 29:14). Estas ne eble por ni akiri savon rezulte de niaj materialaj oferdonoj, ekzemple, en financa formo. Kiel dankon al Dio pro Lia granda donaco al ni, ni devas oferi ne nur dekonaĵon de nia mono, sed la tutan nian vivon. Paûlo donis al ni ekzemplon pri tio, plenuminte tion, kion li predikis: “prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo (Rom 12:1).
Manĝaĵo
Laû la juda leĝo iuj specoj de manĝaĵo estas “malpuraj”. Tiun leĝon sekvas ankaû nune iuj eklezioj, precipe koncerne porkaĵon. Pro tio, ke Kristo nuligis la leĝon de Moseo sur la kruco, “Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aû trinkaĵo” (Kol 2:14-16), nuligitaj estas ankaû la ordonoj pri manĝaĵo. Kristo estis tiu, al kiu antaûindikis la “puraj” manĝaĵoj.

Jesuo mem klarigis, ke neniu manĝaĵo, manĝata de homo, povas profani lin. Profanas homon nur tio, kio eliras el lia koro (Mk 7:15-23). Tion li diris, purigante ĉiajn manĝaĵojn (Mk 7:19). La saman diras Petro en Ag 10:14,15, kaj ankaû Paûlo instruis: “Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si” (Rom 14:14). Kaj en Rom 14:2 li diris, ke opinii iun manĝaĵon malpura signifas spiritan malfortecon. Nia rilato al manĝaĵo “ne rekomendas nin al Dio” (1 Kor 8:8). Pli ol tio, la Biblio enhavas averton, ke apostatoj de kristanismo instruas homojn “deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron... ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo” (1Tim 4:3,4).


9.6 SABATO
Unu el la plej disvastigitaj heredaĵoj, kiuj eniris en kristanismon el la leĝo de Moseo, estas observo de la sabata tago. Iuj grupoj postulas, ke ni observu la judan sabaton same, kiel difinas la leĝo de Moseo. Multaj aliaj opinias, ke kristanoj devas uzi iun specialan tagon de semajno por diservo, kaj plej ofte elektas dimanĉon. Por klarigi tion necesas rememorigi, ke sabato estas la lasta tago de la semajno, kaj Dio ripozis en la sepa tago post la kreado dum ses tagoj (El 20:10,11). Dimanĉo estas la unua tago de la semajno, kaj estus nekorekte observi ĝin kiel sabaton. La sabatoj estis “signo inter Mi (Dio) kaj ili (Izrael), por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigis” (Jeĥ 20:12). Kiel tia, ĝi neniam estis deviga por paganoj (por nejudoj).

Ni jam scias, ke Kristo per sia morto sur la kruco nuligis la leĝon de Moseo, kaj nun ne necesas observi sabaton aû iun alian tagon, ekzemple, la tagon de la morto de Kristo (Kol 2:14-17). Kelkaj fruaj kristanoj returniĝis al parta observado de la sabato, kaj tion Paûlo priskribis, kiel returnon “al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? Vi observas tagojn (sabaton) kaj monatojn kaj tempon kaj jarojn (t. e. la judajn festojn). Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi” (Gal 4:9-11). Tio estas grava rememorigo al tiuj, kiuj intencas observi sabaton por ricevi savon. Tute klaras, ke observado de la sabato ne rilatas al savo: “Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; ... kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro” (Rom 14:5,6).

Pro tio estas kompreneble, kial ni ne renkontas iujn ajn priskribojn, ke la fruaj kristanoj observis sabaton. Estas priskribo, ke ili kunvenis “en la unua tago (t. e. en dimanĉo) de la semajno: “Kaj en la unua tago de semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon...” (Ag 20:7). Tiuj kunvenoj iĝis kutimaj, kaj Paûlo konsilis al la kredantoj de Korint okazigi la monkolekton en la unua tago de semajno (1 Kor 16:2) t. e. en tagoj de iliaj regulaj kunvenoj. Al tio necesas aldoni, ke ĉiuj kredantoj estas priskribitaj kiel pastroj (1 Pet 2:9), kiuj estis ne devigitaj observi sabaton (Mat 12:5).

Se ni volas observi la sabaton, ni devas tion fari ĝuste. Ni jam antaûe montris, ke parta observo de la leĝo alportas nur kondamnon (Gal 3:10; Jak 2:10). Savo estas atingebla per observo de la leĝo de Kristo, ne tiu de Moseo. La Izraelidoj devis ne fari ian laboron dum sabato: “Ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita”. Al ili estis ordonite: “Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata”, pro tio ili ne povis prepari por si manĝajon en sabato (El 35:2,3; 16:23). Homo, kiu estis trovita, kiam li kolektis lignon en sabata tago, verŝajne, por bruligi fajron, estis mortigita per ŝtonoj pro lia malobeo al la leĝo (Nom 15:32-36).

Sekve, tiuj eklezioj, kiuj predikas observon de la sabato, devas ankaû puni per morto siajn membrojn, kiuj rompas la leĝon. Ili ankaû devas ne prepari manĝaĵon aû bruligi iun ajn fajron, konduki aûton, uzi hejtilon kaj tiel plu. Ortodoksaj judoj nuntempe montras ekzemplom de tiuspeca konduto: ili penas resti interne de loĝejoj dum la tuta tago, elirante nur por relegiaj kunvenoj, ne preparas manĝaĵon, ne kondukas aûton kaj tiel plu.

Ofte oni asertas, ke observo de la sabato estas unu el dek ordonoj, donitaj al Moseo, kaj kvankam la leĝo de Moseo ne validas plu, sed la devo observi la dek ordonojn restas valida. Adventistoj de la Sepa Tago distingas “moralan leĝon kaj tiel nomatan “ceremonian leĝon”, forigita per Kristo. La Skribo ne instruas pri tiuspeca distingo. Pli frue ni jam vidis, ke la Malnova Interligo, al kiu apartenas la leĝo de Moseo, estas anstataûigita sur la kruco per la Nova Interligo. Sed la dek ordonoj, inkluzive ankaû de la ordono pri observo de la sabato, estas parto de la Malnova Interligo, sekve, ni povas diri, ke ankaû ili estis forigitaj per Kristo:


- Dio “sciigis al vi (al Izrael) Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj” (Read 4:13).

Denove indas noti, ke tiuj dek ordonoj estis donitaj de Dio al la Izraelidoj, ne al alinacianoj de nunaj tagoj.


- Moseo ascendis la monton Ĥoreb por ricevi la ŝtonajn tabelojn, sur kiuj estis skribitaj la dek ordonoj. Moseo poste komentis tion: “La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb” (Read 5:2), t. e. pere de tiuj dek ordonoj.
- “Kaj li (Moseo) skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonoj” (El 34:28). Tiuj ĉi ordonoj enhavas detalojn de la tiel nomata “rita leĝo”. Se ni insistos pri observo de la interligo, indikita en la dek ordonoj, ni devas observi ĉiun detalon de la tuta leĝo, ĉar ili estas partoj de la sama interligo. Sendube, tion fari por ni estas ne eble.
- Heb 9:4 diras pri “la tabeloj de la interligo”. Sur la ŝtonaj tabeloj estis skribitaj dek ordonoj, kiujn enhavis “la (malnova) interligo”.
- Paûlo nomas tiun interligon “enĉizita sur ŝtonoj”, t. e. sur la ŝtonaj tabeloj, kaj diris pri ili: “la administrado mortigita... la administrado de kondamno... kio forpasas” (2 Kor 3:7-11).
- Kristo elviŝis “la dekreton kontraû ni en ordonoj skribitan” (Kol 2:14) sur la kruco. Tio rilatas al la skribaĵoj sur la ŝtonaj tabeloj. Kaj Paûlo, parolante pri la leĝo, mortinta pro “malnoveco de litero” (Rom 7:6), verŝajne, aludas al la literoj de la dek ordonoj, skribitaj sur la ŝtonaj tabeloj.
El ĉio supredirita ni vidas, ke la dek ordonoj estis parto de la tuta leĝo, kaj ili, same kiel la tuta leĝo, estis forigitaj per la nova interligo.

Tamen necesas rimarki, ke naû el la dek ordonoj estis restarigitaj en la Nova Testamento. Nombrojn 3,5,6,7,8, kaj 9 oni povas trovi en 1 Tim 1, kaj nombrojn 1,2,10 – en 1 Kor 5. Sed la kvara ordono, kiu rilatas al la sabato, nenie estas menciita en la Nova Testamento, sekve, tiu ordono ne estas deviga por ni.

Jen estas la listo da versoj, kie oni povas trovi naû ordonojn, restarigitajn en la Nova Testamento:

1-a ordono: Ef 4:6; 1 Joh 5:21; Mt 4:10

2-a ordono: 1 Kor 10:14; Rom 1:25

3-a ordono: Jak 5:12; Mt 5:34,35

5-a ordono: Ef 6:1,2; Kol 3:20

6-a ordono: 1 Joh 3:15; Mt 5:21

7-a ordono: Heb 13:4; Mt 5:27,28

8-a ordono: Rom 2:21; Ef 4:28

9-a ordono: Kol 3:9; Ef 4:25; 2 Tim 3:3

10-a ordono: Ef 5:3; Kol 3:5


KOMENTO 28: La Krucifikso
En kristanismo estas disvastigita la ideo, ke Jesuo Kristo estis mortigita sur kruco. Tamen la greka vorto “staûros”, kutime tradukita kiel “kruco” en la Biblio, fakte signifas “fosto” aû “stango”. Reale do, la krucifikso, verŝajne, havas paganan divenon. Estas konvene, ke Kristo mortis kun la brakoj levitaj super la kapo, ne etenditaj flanken, kiel sur kruco. Levitaj brakoj estas simbolo de konfirmo de la Diaj promesoj (Jeĥ 20:5,6,15; 36:7; 47:14) kaj de preĝo (Ploro 2:19; 1Tim 2:8; 1 Kron 6:12,13; Ps 28:2), kiun Kristo arde faris dum la krucumo (Heb 5:7). Li diris, ke kiel la bronza serpento estis levita sur stangon en la dezerto, tiel same li estos publike levita. Tiele, li asociis la “krucon” kun la “stango” (Joh 3:14).

La Roma-katolika eklezio donas grandan mistikan signifon al la kruco. Tamen tio ne trovas subtenon en la Biblio. La kruco fariĝis talismano, materiala simbolo por homoj, kiuj opinias, ke se ili havas kruceton surbruste aû krucsignas sin, ili iĝas pli proksime al Dio. Sed tio estas nur simboloj; la reala potenco de la kruco estas en tio, ke ni per kredo kaj baptiĝo asocias nin kun la morto de Kristo.


KOMENTO 29: “Ĉu Jesuo Naskiĝis La 25-an De Decembro?
Alia grava eraro de populara kristanismo koncernas la naskiĝtagon de Jesuo. La paŝtistoj dormis en la kampo kun siaj gregoj dum tiu momento, kiam naskiĝis Kristo (Lk 2:8), sed ili ne povis dormi tie vintre. Kristo vivis dum 33,5 jaroj kaj mortis dum la festo de Pasko. Sekve, li devis naskiĝi ĉirkaû ses monatoj antaû Pasko, t. e. en septembro-oktobro. En antaûkristana Eûropo, la 25-an de decembro estis la dato de pagana festo. En La Agoj de la apostoloj estas dirite, ke la fruaj kristanoj de la unua jarcento estis severe persekutataj pro sia kredo. Kaj la apostoloj multfoje avertis la kredantojn, ke pro persekutoj multaj kristanoj adoptos paganajn kredojn, por ke ilia religio ne tiom akre kontrastu al la pagana (ekzemple, Ag 20:30; 1 Joh 2:18; 2 Fes 2:3; 2 Pet 2:1-3). Kaj tio, ke la dato estis adoptita kiel kristana festo, estas esprimplena ekzemplo de tio. Ornamitaj kristnaskarboj devenas de antikvaj paganaj kutimoj, praktikitaj la 25-an de decembro.

El tio sekvas, ke veraj kristanoj ne devas celebri la naskiĝtagon de Kristo la 25-an de decembro. Sed praktike, veraj kredantoj uzos donitajn festajn tagojn, ekzemple, Kristnaskon, por renkontiĝi kun gefratoj en Kristo.


ĈAPITRO 9: Demandoj


  1. Kial nia savo devenas de la morto de Kristo, ne de la morto de iu ajn alia homo?




  1. Kial la bestaj oferdonoj ne sufiĉis por la pardono de niaj pekoj?




  1. En sia morto, ĉu Jesuo estis nia reprezentanto aû nia anstataûanto?




  1. Kiuj el la sekvaj asertoj estas veraj?

  1. Kristo mortis anstataû ni

  2. Kristo reprezentis nin, sekve Dio povas pardoni nin pro li

  3. Kristo estis simila al ni, sed li ne reprezentis nin

  4. La morto de Kristo signifas, ke Dio ne plu kulpigos homojn pro peko.




  1. Ĉu akiris Jesuo iun profiton el sia propra morto?




  1. Kiam Kristo mortis sur la kruco, ĉu li

  1. Foigis la pli malgravajn ordonojn de la leĝo de Moseo, sed ne la dek ordonojn?

  2. Forigis la tutan leĝon de Moseo, inkluzive de la dek ordonoj

  3. Forigis la leĝon de Moseo krom la judaj festoj

  4. Ne iel influis al la leĝo de Moseo?




  1. Ĉu devas ni observi la sabaton nun?




  1. Donu kialojn pri via respondo al demando 7.


ĈAPITRO 10

BAPTIĜO AL JESUO

10.1 LA VIVGRAVA BEZONO DE BAPTIĜO

En niaj antaûaj lecionoj jam kelkfoje estis menciita la vivgrava bezono de baptiĝo, ĉar ĝi estas la unua paŝo de obeo al la mesaĝo de la Evengelio. Heb 6:2 diras pri baptiĝo, kiel pri unu el la plej gravaj doktrinoj. Ni intence iom prokrastis la studon pri tiu doktrino, ĉar vera baptiĝo devas veni de vera kompreno de la Evangelio. Nun ni jam atingis la necesan gradon de scio, kaj se vi volas akiri la veran grandan esperon, kiun la Biblio donas per Jesuo Kristo, vi absolute bezonas baptiĝon.

“El la Judoj estas savo” (Joh 4:22) en tiu senco, ke la promesoj pri savo estis donitaj nur al Abraham kaj lia semo. Tiuj promesoj povas esti niaj, se ni aliĝas al la semo de Abraham, baptiĝinte al Kristo (Gal 3:22-29).

Jesuo klare diris al siaj disĉiploj: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion (kiu estis promesita al Abraham - Gal 3:8) al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Mk 16:15,16). Tio klare indikas, ke por havi savon, ne sufiĉas nur kredi, ankaû necesas baptiĝi. Kompreneble, baptiĝo mem ne donos savon al ni, sed ĝi estas la unua paŝo al obeema al la Vorto de Dio vivo. Jesuo emfazis tion: “Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio” (Joh 3:5).

Ankaû tiun ĉi naskiĝon el akvo ne sufiĉas, necesas ankoraû naskiĝo “el la Spirito”, t. e. “el nepereema (semo), per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta” (1 Pet 1:23). Tiele, ĉiame sekvante al la Vorto de Dio, ni renaskiĝas el la Spirito (vidu 2.2).

Ni baptiĝis al Kristo, en lian nomon (Ag 19:5; 8:16; Mt 28:19). Rimarku, ke ni baptiĝas al Kristo, ne al la kristadelfianoj aû al iu alia homa organizaĵo. Sen baptiĝo ni ne estas “en Kristo” kaj, sekve, ne estas kovritaj per liaj agoj (Ag 4:12). Petro komparas la arkeon de Noa kun Kristo, montrante, ke kiel la arkeo savis Noan kaj lian familion de la juĝo, tiel ankaû baptiĝo al Kristo savos kredantojn de eterna morto (1 Pet 3:21). Noa, eniranta en la arkeon, simbolas nian baptiĝon en la nomon de Kristo. Ĉiuj tiuj, kiuj estis ekster de la arkeo, pereis pro la diluvo. Nek amikaj interrilatoj kun Noa, nek tio, ke ili troviĝis apude de la arkeo povis savi ilin. La sola vojo al savo estas kaj estis – esti interne de la Krist/arkeo. Estas evidente, ke la dua alveno, kiun la diluvo tipigis (Lk 17:26,27), okazos jam baldaû (vidu Suplementon 3). Sekve, eniro en la Krist/arkeon per baptiĝo estas urĝe necesa. Homaj vortoj ne povas en deca grado esprimi sencon de tia urĝeco; la biblia ekzemplo pri la eniro en la arkeon dum la tempo de Noa estas pli efika.

La fruaj kristanoj, obeante al la indiko de Kristo, iris tra la mondo, predikante la Evangelion kaj baptante. Pri tio rakontas la libro de Agoj. Tiu fakto, kiel rapide post akcepto de la Evangelio homoj baptiĝis, pruvas la vivgravan necesecon de baptiĝo (ekzemple, Ag 8:12; 36:39; 9:18; 10:47; 16:15). Tiu emfazo iĝas komprenebla, se ni akceptas, ke sen baptiĝo nia studo de la Evangelio estas senutila; baptiĝo estas la unua paŝo laû la vojo al savo. La inspirita de Dio Skribo speciale emfazas tiun fakton, ke malgraû diversaj malfacilaĵoj, homoj kun helpo de Dio, finfine superas ĉiujn obstaklojn kaj plenumas sian deziron baptiĝi.

La forta tertremo, kiu detruis la malliberejon en Filipi, ŝanĝis la vivon de la malliberejestro. Ĉe la arestitoj tiam aperis ebleco eskapi kaj tio endanĝerigus la vivon de la malliberejestro. Anstataû forkuri, Paûlo kaj Silas predikis la Evangelion kaj la malliberejestro ekkredis kaj “li baptiĝis senprokraste” (Ag 16:33). Se iu havis validan kaûzon por prokrasti baptiĝon, li estis tiu, ĉar tiam okazis la plej forta tertremo en Grekio dum la lastaj 3000 jaroj. Hordo da arestitoj estis preta liberiĝi el karceroj kaj danĝero de mortpuno minacis al la vivo de la malliberejestro. Sed li klare vidis, kiun gravan aferon necesas fari por eterna vivo kaj eterna sorto. Kaj ignorante ĉiujn urĝajn problemojn (t. e. tertremon), ĉiujn malfacilaĵojn de sia ĉiutaga servado, superante fortan nervan konsternon, li estigis sian baptiĝon. Multajn homojn povas inspiri tiu ĉi ekzemplo por esti baptitaj. Necesas rimarki, ke tioma kredo venas de scio, kaj plej verŝajne li jam aûdis pri la Evangelio, ĉar “la fido venas do per aûdado, kaj aûdado per la vorto de Kristo (Rom 10:17, kmp. 17:11).

Ag 8:26-40 rakontas pri etiopa oficisto, kiu studis la Biblion dum sia vojaĝo en la ĉaro tra la dezerto. Li renkontis Filipon, kiu detale klarigis al li la Evangelion, inkluzive la postulon pri baptiĝo. Ŝajnas, ke estas neeble okazigi baptiĝon en dezerto, sed Dio ordonas nenion, kion oni ne povas plenumi. “Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo”, t. e. al la oazo, kie estis eble baptiĝi (Ag 8:36). Tiu ĉi epizodo pruvas, ke Dio ĉiam donos eblecon por plenumi Liajn ordonojn.

La apostolo Paûlo ricevis de Kristo draman vizion, kiu tiel efikis al lia konscio, ke li senprokraste “leviĝis kaj baptiĝis” (Ag 9:18). Povas esti, ke li havis tenton prokrasti la baptiĝon, memorante pri sia alta socia stato, pri sia kariero. Sed Paûlo, tiu ĉi leviĝanta stelo de la juda mondo, akceptis ĝustan decidon baptiĝi tuj, kaj malkaŝe malkonfesis sian antaûan vivmanieron. Pli poste li diris pri sia decido esti baptita: “Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardis ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro... forgesante tion, kio estas malantaûe, kaj strebante al tio, kio estas antaûe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo (Fil 3:7,8,13,14).

Tio estas la lingvo de atleto, kiu strebas antaûen por disŝiri la finan rubandon. Tiu spirita kaj korpa streĉo por atingi finan celon, devas karakterizi nian vivon post baptiĝo. Necesas kompreni, ke baptiĝo estas ne nur ŝanĝo de kredo aû eklezio, ne inerta kuniĝo al iuj malklaraj kristanaj principoj, sed la komenco de la vojo, kiu kondukas al la Regno de Dio. Ĝi kunigas nin en nia menso al la morto de Kristo sur la kruco kaj lia releviĝo (Rom 6:3-5).

Paûlo, jam lacigita, nejuna, sed spirite triumfanta homo, diris: “Mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio” (Ag 26:19). Kio estis vero por Paûlo, tio estas vero ankaû por ĉiuj, kiuj estas konvene baptitaj; baptiĝo estas tiu evento, pri kiu oni neniam bedaûros. Dum la tuta nia vivo ni konscios, ke ni faris ĝustan elekton, kion ni ne povas diri pri multaj decidoj, akceptitaj dum nia vivo. Kaj pro tio seriozan respondon postulas la demando: ‘Kio malhelpas al mi esti baptitaj?”
10.2 RITO DE BAPTO
Ekzistas disvastigita opinio, ke bapton oni povas plenumi, aspergante per akvo la frunton de baptatan, precipe rilate al beboj. Sed tio akre kontrastas al la biblia postulato pri bapto.

La greka vorto, tradukita kiel “bapto” ne signifas aspergi; ĝi signifas plenan enakviĝon. Tiu vorto estis uzata en la klasika greka lingvo rilate al dronanta ŝipo, kiu malaperas sub la akvon. Tio rilatas ankaû al tolaĵo, kiun oni rekolorigas, mergante ĝin en farbsolvaĵon. Tolaĵo devas esti plene dronigita en likvaĵo, kompreneble, aspergon ne sufiĉas en tiu faro. Do, subakvigo estas la ĝusta formo de bapto, kion konfirmas la sekvaj versoj:


- “Johano ankaû baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj” (Joh 3:23). El tio sekvas, ke por bapto necesas “multe da akvo”. Por tion plenumi per kelkguta aspergo, nur unu sitelo da akvo sufiĉus por cent homoj. Homoj alvenis al tiu loko surborde de la rivero Jordan por baptiĝi, sed Johano ne iradis ĉirkaû ili kun botelo da akvo.
- Ankaû Jesuo estis baptita per Johano en la rivero Jordan: “Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo” (Mk 3:13-16). Certe, la baptiĝo de Jesuo okazis per subakvigo, ĉar li “supreniris el la akvo” post baptiĝo. Unu el la kaûzoj, kial Jesuo estis baptita, estis doni al homoj la ekzemplon de Jesuo, por ke neniu povu sekvi Jesuon, ne kopiante lian ekzemplon de baptiĝo per plena subakviĝo.
- Simile al tio, Filipo kaj la etiopa eûnuko “ambaû malsupreniris en la akvon... kaj li baptis lin. Kaj kiam ili supreniris el la akvo...” (Ag 8:38,39). Rimarku, ke la eûnako petis pri la bapto, kiam li ekvidis la oazon: “Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?” (Ag 8:36). Estas tute kompreneble, ke homo vojaĝanta tra la dezerto, certe, kunhavis iun kvanton da akvo, ekzemple, en botelo. Se estus eble bapti per aspergo, ili ne bezonus la oazon.
- Bapton oni komparas kun enterigo (Kol 2:12) de homo, sed oni enterigas ja tutan homan korpon.
- Baptiĝon oni nomas “forlavo de pekoj” (Ag 22:16). Fakta enakviĝo estas komparata kun lavo en Tit 3:5; Heb 10:22 kaj tiel plu. La vorto “lavo” pli konvenas por baptiĝo, ol “aspergo”.
La Malnova Testamento enhavas kelkajn indikojn, ke akceptebla alproksimiĝo al Dio devas sekvi sinlavon iumaniere.

La ĉefpastroj antaû Diservo devis lavadi sin en “lavujo” (Lev 8:6; El 40:32; 40:30). Ankaû ĉiuj Izraelidoj devis lavi sin per akvo, se ili havis iujn ajn malpurajn okazintaĵojn (ekzemple, Read 23:11), kiuj reprezentas pekojn.

Homo, nomita Naaman, estis leprulo kaj serĉis resanigon de Dio de Izrael. Per si mem li reprezentis pekan homon, kondamnitan al morto pro siaj pekoj. Li resaniĝis post kiam li enakviĝis en la riveron Jordan. Naaman trovis tiun resanigan ceremonion ne akceptebla; li pensis, ke Dio postulos de li iun eksterordinaran agon, aû almenaû, enakviĝon en la akvon de iu granda kaj fama rivero, ekzemple, Amana, sed anstataû tio lin resanigis la akvo de la rivereto Jordan. Simile al tio, por ni estas malfacile kredi, ke tiu simpla ago, kiel enakviĝo, rezultigos nian savon. Pli facile estas opinii, ke niaj propraj agoj kaj publika kunligo kun iu vaste fama eklezio (komparu kun la rivero Amana) povas savi nin, ne nia kunligo kun la vera espero de Izrael. Post enakviĝo en Jordanon la korpo de Naaman “resaniĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura” (2 Reĝ 5:9-14).

Nun, post ellerno de la baza mesaĝo de la Evangelio, estas tute kompreneble, ke baptiĝo signifas plenan subakviĝon. En la Biblio troviĝas nenia difino, pri la stato de tiu, kiu efektive baptas. Teorie, homo, kiu komprenas kaj akceptas la Evangelion, povas bapti sin mem. Tamen pro tio, ke bapto estas valida nur post akcepto de ĝustaj doktrinoj, estas dezirinde, ke alia vera kredanto ekzamenu la nivelon de scio de la baptoto antaû lia subakviĝo.

Ĉuste pro tio ĉe kristadelfianoj estas tradicio efektivigi intiman konversacion kun ĉiu kandidato al baptiĝo antaû lia subakviĝo. Demandoj, kiuj povas esti bazaj por tiu konversacio, troviĝas en la fino de ĉiu ĉapitro de tiu ĉi libro. Kristadelfianoj estas pretaj traveturi mil kilometran vojon por helpi baptiĝi eĉ nur al unu persono. Ni sincere ĝojas, kiam ankoraû unu homo ricevas la veran esperon pri eterna vivo, kaj ne celas ekhavi kiel eble plej multe da konvertitoj. Kvalito por ni pli gravas, ol kvanto.
10.3 LA SIGNIFO DE BAPTIĜO
Subakvigo dum bapto simbolas nian iron en la tombon kaj kunigon kun la morto de Kristo. Per tio ni montras la morton de nia antaûa vivo en peko kaj profaneco. Eliro el la akvo kunigas nin kun la resurekto de Kristo kaj donas al ni la esperon pri reviviĝo por eterna vivo ĉe lia reveno, sed tio ankaû devigas nin havi novan vivmanieron, spirite superantan pekon pro la venko de Kristo, kiun li atingis per sia morto kaj reviviĝo.
“Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaû iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto (per baptiĝo), ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo” (Rom 6:3-5).
Pro tio, ke savo estas ebla nur per la morto de Kristo kaj lia releviĝo, ni bezonas aliĝi al tiuj eventoj por nia persona savo. La simbolaj morto kaj reviviĝo kun Kristo, kiujn donas baptiĝo, estas la sola vojo al tio. Necesas rimarki, ke aspergo ne donas plenan reprezenton pri la senco de tiu simbolo. Dum baptiĝo “nia malnova homo (antaûa vivmaniero) estas kun li (Kristo) krucimita” (Rom 6:6); Dio “nin vivigis en Kristo” dum baptiĝo (Ef 2:5). Sed ni kaj post baptiĝo ankoraû havas la homan naturon, kaj tial la malnova karna vivmaniero de tempo al tempo evidentiĝas. La “krucumo” de nia korpo estos ĉiama procezo, kiu nur komenciĝis post nia baptiĝo. Ĝuste pro tio Jesuo diris, ke la kredantoj devas preni sian krucon kaj sekvi lin tiel, kvazaû ili ĉiutage iras al Golgota (Lk 9:23; 14:27). Ne estas facile vivi vivon de vera krucumiĝo kun Kristo, sed neeldirebla ĝojo kaj konsolo venas al ni de konscio, ke ni estas kunligitaj kun Kristo ankaû en lia resurekto.

Kristo faris pacon “per la sango de lia kruco” (Kol 1:20), - pacon “de Dio, kiu superas ĉian intelekton” (Fil 4:7). Rilate al tio Jesuo promesis: “Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas (pacon), mi donas al vi” (Joh 14:27). Tiu ĉi paco kaj spirita ĝojo superas doloron kaj malfacilaĵojn de vivo kunigita kun la krucumo de Kristo: “Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaû per Kristo nia konsolo” (2 Kor 1:5).

De la konscio, ke nia natura “Mi” mortis, kaj Jesuo partoprenas niajn malfacilaĵojn, ni pleniĝas per la ĝoja sento de libereco. La apostolo Paûlo, havante grandan vivan sperton, povis diri: “Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio” (Gal 2:20).

“Ankaû vin nun savas en antitipo, la bapto... per la releviĝo de Jesuo Kristo” (1 Pet 3:21), ĉar nia kunigo kun la releviĝo de Kristo, malfermas al ni vojon al eterna vivo ĉe lia reveno. Kaj nur pro partopreno en tiu ĉi releviĝo ni fine estos savitaj. Jesuo difinis tion per simplaj vortoj: “ĉar mi vivas, tial vi ankaû vivos” (Joh 14:19). Ankaû Paûlo diris: “Ni... estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo... ni estos savitaj per lia vivo” (releviĝo, Rom 5:10).

Denove kaj denove estas emfazite, ke se ni estas kunligitaj per baptiĝo kun la suferoj kaj la morto de Kristo, kaj se ni sekvas lin en nia vivo, ni ankaû estas kunligitaj kun lia glora releviĝo:
“Se ni mortis kun li (Kristo), ni ankaû vivos kun li; se ni suferas, ni ankaû reĝos kun li” (2 Tim 2:11,12).
“Ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaû de Jesuo elmontriĝu en nia korpo... sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuon, levos nin ankaû kun Jesuo” (2 Kor 4:10,11,14). Paûlo ankaû partoprenis “liajn (de Kristo) suferojn, konfirmiĝinte al lia morto... por atingi la releviĝon” por eterna vivo (Fil 3:10,11, kmp. Gal 6:14).
10.4 BAPTIĜO KAJ SAVO
Baptiĝo kunligas nin kun la morto de Kristo kaj tio signifas, ke ni nur per baptiĝo povas akiri pardonon. Ni “enterigite kun li en bapto, en kiu ankaû vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj... Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn” (Kol 2:12,13). Ni “laviĝis... en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo” (1 Kor 6:11), t. e. baptiĝo en la nomo de Kristo estas rimedo por ke niaj pekoj estu forlavitaj, pri tio ni jam menciis en 10.2 (kmp. Ag 22:16).

Nun ni komprenas la respondon de Petro al la demando “Kion ni faru?” (por esti savitaj). Li diris: “Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj” (Ag 2:37,38). Baptiĝo en la nomo de Kristo estas por pardono de pekoj; sen baptiĝo ne povas esti senkulpigo, kaj nebaptita persono devas ricevi la pagon pro pekoj, nome morton (Rom 6:23). Ne estas iu ajn alia nomo, per kiu ni povus esti savitaj krom la nomo de Kristo (Ag 4:12). Por saviĝi ni devas esti baptitaj en lia nomo. Tio signifas, ke ne-kristanaj religioj ne havas vojon al savo. Ĉiu vera kredanto ne povas akcepti alian vojon al savo. Se katolikismo aû pli disvastigita movado de ekumenismo deklaras alion, tio estas malgaja fakto, montranta ilian rilaton al la Sankta Skribo.

La releviĝo de Kristo al eterna vivo signifas lian personan triumfon super peko. Baptiĝinte, ni kunligas nin al tiu triumfo kaj pro tio ni povas diri, ke kun Kristo ankaû ni releviĝos kaj peko ne plu havos potencon super ni, kiel ĝi ne potencas super li. Per baptiĝo ni liberiĝas el peko; “kaj liberinte el peko... peko ne regos vin” post baptiĝo (Rom 6:18,14). Post baptiĝo ni ankoraû pekas (1 Joh 1:8,9); se ni returniĝas de la vojo de Kristo, peko denove kaptas nin. Tamen ni havas esperon, ke partopreninte per baptiĝo la morton de Kristo, ni partoprenos lian releviĝon, kiam li revenos.

Nur en la estonteco ni estos liberaj de peko. “Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Mk 16:16) ĉe la dua alveno de Kristo. Savo ne okazos tuj post baptiĝo, sed ĝi okazos ĉe la tribunala seĝo, ĉar se ni ricevus savon tuj post baptiĝo, ne necesus atendi la juĝon: nek ni devus morti. “Kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita” (Mt 10:22).

Eĉ post baptiĝo Paûlo (kaj ĉiuj kristanoj) strebis al savo (Fil 3:10-13; 1 Kor 9:27), dirante pri la espero de eterna vivo (Tit 1:2; 3:7; 1 Tes 5:8; Rom 8:24) kaj pri nia heredo de savo (Heb 1:14). Ĉe la tribunala seĝo la kredantoj eniros en eternan vivon (Mt 25:46). En Rom 13:11 Paûlo inspire diras, ke post nia baptiĝo ni scios, ke ĉiu tago de nia vivo kaj niaj suferoj proksimigas nin al la dua alveno de Kristo, ke “nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis”. Sekve, nun ni ne posedas savon, ni estos savitaj, se ni havos fortan veran kredon (Heb 3:12-14), se ni memoros la bazajn tezojn de la Evangelio (1 Tim 4:16; 1 Kor 15:12), kaj se ni kondutos konforme kun nia granda espero (2 Pet 1:10).

La greka vorto, tradukita kiel “savita”, kelkfoje uziĝas en la kontinua tempo, tiel montrante, ke savo estas daûra procezo, kiu okazas interne en ni pro nia daûra obeemo al la Evangelio. 1 Kor 1:18 nomas la kredulojn “savataj” pro ilia rilato al la Evangelio. Ankaû Ag 2:47 kaj 2 Kor 2:15 montras, ke la vorto “savo” havas signifon de longdaûra procedo. En preterito la sama vorto estas uzata nur se temas pri la granda savo, kiun Kristo ebligis sur la kruco kaj kun kiu ni estas kunigitaj per nia baptiĝo (2 Tim 1:9; Tit 3:5).

Ĉion tion konfirmas la rilato de Dio al la Izraelidoj, kiu estas la bazo de Lia rilato al spiritaj Izraelidoj, t. e. la kredantoj. La Izraelidoj forlasis Egiptujon, kiu reprezentas la mondon de la karno kaj de la falsa religio, kun kiu ni estis kunligitaj antaû nia baptiĝo. Ili trairis la Ruĝan maron kaj la Sinajan dezerton al la promesita lando, kie ili establis la Regnon de Dio. Tiu transiro tra la Ruĝa maro reprezentas nian baptiĝon (1 Kor 10:12); la irado en la dezerto reprezentas nian nunan vivon, kaj Kanaan – la Regnon de Dio. Judas 5 diras, ke multe da nekredantoj pereis dum tiu trairado: “la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn”. La Izraelidoj estis “savitaj” el Egiptujo, kiel ĉiuj baptitaj estas “savitaj” de peko. Se estus eble demandi al unu el tiuj izraelidoj “Ĉu vi estas savitaj?”, li respondus “jes”, sed tio ne signifas, ke li estas plene savita.

Kiel la Izraelidoj returniĝis en sia koro al Egiptujo (Ag 7:39), al falsa doktrino, al vivo por favori al la karno, tiel same tiuj, kiuj estis per baptiĝo “savitaj” de peko, povas forfaliĝi de la benita vivo, kiun ili havas. Pri tio mencias Heb 3:12-14; 6:4-6; 10:20-29. La aserto - “Unufoje savita estas savita por ĉiam” - certe, estas agrabla por la oreloj, sed ne havas konfirmon en la Biblio.

Necesas ĝuste kompreni la signifon de baptiĝo por nia savo. Oni devas ne opinii, ke baptiĝo donas garantion de nia savo, kvankam, certe, tio estas pli bone, ol ne esti baptita. Baptiĝinte “al Kristo” ni estos savitaj en la estonteco; ni reale ricevas firman esperon pri aliĝo al la Regno de Dio, se ni daûrigos nian vivon en Kristo. Post nia baptiĝo ni ricevas esperon, ke ni estos akceptitaj en la Regno de Dio ĉe la reveno de Kristo. Sed ni ne povas havi absolutan certecon pri tio, ĉar eĉ en la lasta tago ni povas forfaliĝi de la vera vojo: ne estas donite al ni scii dum tiu ĉi vivo pri nia estonteco. Ĉiutage ni devas peni plenumi niajn bonajn promesojn, kiujn ni donis al Dio antaû nia baptiĝo (1 Pet 3:21).

Kvankam baptiĝo estas vivgrava kondiĉo por nia savo en Jesuo Kristo, ni devas ne opinii, ke per la unu ago de baptiĝo ni estos savitaj. Ni jam montris, ke por nia savo ni devas esti ĉiame kunligitaj kun krucumo de Kristo: ”Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio” (Joh 3:5). Komparo de tiu ĉi verso kun 1 Pet 1:23 montras, ke la naskiĝo de la Spirito post baptigo rilatas al nia ĉiama renaskiĝo per la Spirito/Vorto. Savo ne rezultiĝas de baptiĝo sola; ĝi estas la rezulto de la Dia graco (Ef 2:8), kredo (Rom 1:5) kaj espero (Rom 8:24).

Iufoje oni povas ekaûdi, ke por nia savo necesas nur kredo, kaj akvo de baptiĝo estas nenecesa. Sed Jak 2:17-24 klarigas, ke “fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva... homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. Iufoje la kredantoj demandas, kion ili devas fari por esti savitaj, la respondo ĉiam enhavas la vorton “baptiĝo” (Ag 2:37; 9:6; 10:30). Tiele, la ago de baptiĝo montras nian fidon al la Evangelio de nia savo. La faro pri nia savo estas jam farita de Dio kaj Kristo, sed ni devas fari “farojn indajn je pento” (Ag 26:20, kmp. Mk 16:15,16).

Pli supre ni jam vidis, ke la vortoj pri forlavo de pekoj rilatas al la Dia pardono de niaj pekoj post nia baptiĝo al Kristo. Sed iuj citaĵoj diras, ke niaj pekoj forlaviĝas per nia kredo kaj nia pento (Ag 22:16; Ap 7:19; Jer 4:14; Jes 1:16), kaj aliaj eltiraĵoj diras, ke Dio forlavas niajn pekojn (Jeĥ 1:16; Ps 51:2,7; 1 Kor 6:11). Ĉio tio konvinke pruvas, ke se ni konfirmas nian kredon per faro, t. e. baptiĝo, Dio forlavas niajn pekojn, sekve, per la “faro” de baptiĝo ni ricevas la gracon (nemeritan donacon) de la Dia Evangelio, sendita al ni en Lia Vorto.



KOMENTO 30: Rebaptiĝo
Iuj homoj prokrastas sian baptiĝon, klarigante, ke ili jam estas baptitaj per akvaspergo, kiel beboj, aû per subakviĝo en alia eklezio. Sed antaû baptiĝo ĉiu devas penti kaj havi la veran kredon je la vera Evangelio (Ag 2:38; Mk 16:15,16). Baptiĝo estas valida, se la kredanto ĝuste komprenas tion antaû sia subakviĝo. Bebo ne kapablas penti aû kompreni la Evangelion kaj ankaû akvaspergo ne estas baptiĝo. Naĝanto, saltante en naĝbasenon ankaû subakviĝas, sed tio ne estas baptiĝo, ĉar tiu persono mense ne kunligas tion kun la vera Evangelio. Tio ankaû rilatas al homoj, kiuj subakviĝas, kredante je falsa doktrino; ili subakviĝis, sed ne baptiĝis.

Estas nur “unu fido”, t. e. tiu doktrino, kiu enhavas la veran Evangelion, kaj, sekve, estas nur unu baptiĝo – baptiĝo post akcepto de tiu sama “unu fido”. “Estas unu korpo, (t. e. unu vera eklezio)... ankaû vi estas vokitaj en unu espero de via voko. Unu Sinjoro, unu fido, unu bapto” (Ef 4:4-6). Ne estas du esperoj, kiel iuj opinias, kiuj diras, ke ne gravas, kie ricevi nian rekompencon: sur la tero aû en la ĉielo. Estas nur “unu Dio” kaj sekve, Kristo ne estas Dio. Se ĉe nia unua bapto ni ne povis kompreni tiajn bazajn nociojn pri la Regno de Dio, pri la naturo de Dio kaj Jesuo kaj tiel plu, tiu baptiĝo ne estas valida.

Johano la Baptisto baptis homojn, alvokante al pento kaj instruante ilin pri Jesuo (Mk 1:4). Tamen eĉ tio ne sufiĉis por savo. Ag 19:1-5 diras, ke tiuj homoj, kiuj estis baptitaj de Johano, devis baptiĝi denove, ĉar ili havis ne plenan scion pri la vera doktrino. Simile al ili, ni povas opinii, ke post sincera pento kaj baptiĝo, ni komencis novan vivon. Sed por ricevi “veran baptiĝon” necesas “vera kredo”, kiu venas post kompreno de ĉiuj elementoj de la doktrino.
KOMENTO 31: Kion Necesas Scii Antaû Baptiĝo
Multaj legantoj, verŝajne, jam aûdis pri la asertoj de tiel nomataj “evangelistoj”, ke por savo ne necesas studi la doktrinon, sufiĉas nur diri “Mi kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio”. Unuavide tio ŝajnas kredebla, ĉar tiuj ĉi vortoj troviĝas en La Agoj, okaze de diversaj konvertiĝoj, kaj ankaû ili alvokas al “amo” kaj “toleremo”, kiuj akordiĝas kun la spirito de la nuna tempo. Pli sube estas donita pli detala analizo de la signifo de doktrino.
Kial Tiel Rapide?
Supraĵa tralego de La Agoj povas doni la impreson, ke homoj antaû baptiĝo ricevis nur kurtan predikon, pri la bazaj tezoj de la Evangelio, kaj ke por esti baptitaj, sufiĉis nur konfesi, ke Jesuo estas la filo de Dio. Sed, por ricevi savon, ne sufiĉas nur simple prononci la vortojn “Mi kredas je Kristo”, aû simile. Ankoraû necesas kompreno pri la senco de la eldiritaj vortoj, por kio necesas pli vasta scio pri la Sanktaj Skriboj. La sekvaj linioj konfirmas, faritan de ni konkludon:
- “Ĉio skribita en La Agoj, kaj ankaû en la tuta Skribo, estas skribita tre koncize. Estas interese noti la tempon, necesan por laûtlegi iujn citaĵojn el La Agoj. Memkompreneble, en realaj kondiĉoj, por eldiri kelkajn el la paroladoj raportitaj en La Agoj, necesis pli da tempo. Jen kelkaj ekzemploj:

La paroladon de Paûlo en Jerusalem oni povas tralegi dum kvar minutoj (Ag 22); la paroladon al Felikso – dum unu minuto; al Agripa – kvar minutoj; la paroladon de Petro en la tago de Pentekosto oni povas tralegi dum kvar minutoj; al Kornelio – tri minutoj; la paroladon de Jesuo post la satigo de 5000 homoj – ses minutoj; la surmontan predikon – 18 minutoj. Por laûtlegi la predikon de Petro en Ag 3:12-26 necesas proksimume du minutoj, sed reale ĝi daûris sufiĉe longe, por ke eldiritaj frazoj atingu orelojn de ĉiuj homoj, la ĉefpastroj, la kapitano de la templo kaj sadukeoj (Ag 4:1), kaj ili povis veni al la scenejo.

Tiu fakto, ke la Biblio ne diras pri plilongtempa prediko al kandidatoj por baptiĝi, ne signifas, ke tio ne okazadis.
- Krom tio, tiutempaj predikantoj posedis miraklajn donacojn kaj povis kompreni la pensojn de la homoj, al kiuj ili predikis, kaj pro tio plena doktrina ekzameno, kiun ni bezonas nun, tiam estis superflua.

- La multnombra baptiĝo de judoj en Jerusalemo en la komenco de kristanismo estis okazo speciala. Forestas iuj ajn atestoj, ke tiu ĉi metodo de bapto de grandkvanta homamaso ie kvankam unufoje estis ripetita dum la unua jarcento. Se similaj baptoj daûrus plu, la tuta loĝantaro de Jerusalemo fariĝus kristanoj dum kelkaj jaroj. Necesas memori, ke tiuj unuaj baptiĝantoj, estante hebreoj, havis vastajn sciojn pri la Malnova Testamento kaj la vojoj de Dio. La enhavo de la mesaĝo de Paûlo al la Hebreoj kaj la mesaĝoj de Petro (ankaû adresitaj al hebreoj) montras, ke legantoj de ili havis bonan scion pri la Malnova Testamento, kaj scipovis kompreni citaĵojn el ĝi. Verŝajne, tiuj ĉi leteroj estis adresitaj antaû ĉio al la jerusalema eklezio, plimultaj personoj de kiu estis baptitaj dum la unuaj tagoj, priskribitaj en la komenco de La Agoj.


- Ni esperas montri, ke predikado de la nomo de Kristo kaj konfesio, kiel tion priskribas La Agoj, estas ekvivalenta al detala komprenado pri doktrino.
- El 1 Kor 1:17 ni vidas, ke Paûlo kaj aliaj apostoloj agis kune kun grupo da aktivaj adeptoj, al kiuj ili donis rajton prediki kaj bapti. Sekve, li mem povis ne resti longtempe en tiu loko, kie predikis liaj helpantoj.
La Nomo De Jesuo
La Nomo de Dio enhavas multe da instruoj pri Li kaj Liaj vojoj, ĉar ĉiuj Liaj nomoj kaj titoloj esprimas Lian karakteron kaj Liajn intencojn. Ankaû la nomo de Jesuo Kristo ne estas nur nomo, sed ankaû estas pli profunda deklaro pri doktrino.

Kredo en la nomo de Jesuo estas kunligita kun baptiĝo (Joh 3:5,18,23). Gal 3:26,27 diras: “Ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo, ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston”. Tiun interligon oni povas vidi en Ag 19:4; 10:42,48; 2:37,38; Lk 24:47. Apolos “konis” nur la bapton de Johano (Ag 18:25), kaj tio signifas, ke baptiĝo estas ne nur ago, sed ankaû scio de certa instruo.

“Filipo... proklamis al ili la Kriston” (Ag 8:5), kvazaû li diris “Kredu je Kristo”. Sed en Ag 8:12 ni legas: “Kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis. Nur post predikado sekvis bapto. Sed predikado ne estis nur kelkvorta eldiro. Predikado pri Kristo inkluzivas ankaû doktrinon pri lia instruo kaj bapto. Joh 6:40 diras al ni, ke “estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas (komprenas) la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon”; iom pli poste Jesuo diris: “Se iu volas plenumi Lian (de Dio) volon, tiu scios pri la instruado” (Joh 7:17). El tio sekvas, ke scii pri la instruado kaj “vidi” la Filon signifas la samon. La vortoj de Kristo “Vi observis mian vorton kaj ne malkonfesis mian nomon” (Ap 3:8) ankaû montras, ke la vorto de Kristo estas kunligita kun lia nomo. Kristo inspirplene citas el Jes 42:4: “Lian (de Kristo) instruon atendas la insuloj” kaj “al lia nomo esperos nacioj” (Mt 12:22). Denove ni vidas egaligon de lia nomo kun la evangelio pri li. La dua kaj tria epistoloj de Johano diras pri vojaĝantaj predikantoj: “Vi faros bone, tiujn antaûenigante dece je Dio, ĉar pro la Nomo ili eliris” (3 Joh 6,7). Ĉi tie, verŝajne estas subkomprenata la misio de Mark 16:15,16 iri en la tutan mondon kaj prediki la evangelion. Tiele, la nomo de Kristo kaj lia evangelio estas egaligitaj. Laû la biblia vidpunkto “kredi je Jesuo” inkluzivas ankaû baptiĝon: “Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo, ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston” (Gal 3:26,27). Paûlo diras, ke ilia kredo je Kristo estas procedo de kompreno, kiun sekvas obeemo, sed ne simpla rapida vorta agnosko: “Mi kredas je Kristo”. Tion konfirmas Joh 6:35: “Kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos”, kiu egaligas kredon al Kristo kaj alvenon al li, t. e. procezo de akiro de kredo.

La predikado de “Kristo”, tiele, inkluzivas la serion da bazaj doktrinoj. Lk 9:11 diras, ke Kristo predikis la Evangelion pri la Regno de Dio (kmp. Mt 4:23), kaj Mk 6:34 diras, ke li komencis “instrui al ili multon”. La Evangelio enhavas “multon” (t. e. multe da instruoj), sed ne nur koncizan deklaron pri Kristo, kiun oni povas eldiri dum unu minuto. En Berea, aûskultante predikojn de Paûlo, homoj “ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj” (t. e. konformas al sinagogaj kopioj de la Malnova Testamento). Konvinkiĝinte, ke la evangelio de Paûlo estas bazita sur la doktrinoj de la Malnova Testamento, homoj kredis al li (Ag 17:12). Nun ni ofte predikas al homoj, ne havantaj bonan scion pri la Biblio, kaj ne esplorantaj la Biblion post niaj prelegoj, kaj certe, nun necesas pli multe da tempo por ili sciu bazajn doktrinojn de la Biblio, ol bezonis por tio homoj en la unua jarcento. La vortoj “Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio” (1 Joh 5:1) akordas kun la vortoj “Laû Sia propa volo Li naskis nin per la vorto de la vero” (Jak 1:18) kaj kun “Renaskite... per la vorto de Dio... Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi” (1 Pet 1:23,25).



Ĉio tio montras, ke kredo je tio, ke Kristo estas la Filo de Dio, venas de kompreno de la evangelio pri la vorto de Dio.
La Reĝo De La Regno
La vortoj pri kredo al Kristo fariĝas pli signifoplena, kiam ni ekkonas el multaj lokoj de la Evangelio, ke la titolo “Kristo” estas sinonimo de la “Regno de Kristo”. Nia Sinjoro diris al la fariseoj, ke ili ne bezonas iradi malproksimen por serĉi Mesion, ĉar li jam staras inter ili. Li diris: ”Jen la regno de Dio estas inter vi” (Lk 17:21), egaligante la “regnon” kaj la “reĝo de la regno”. Tial Johano, predikante, ke la regno de Dio estas apude, aludis al Kristo. La ŝtono, kiu frapis la statuon en la sonĝo de Nebukadnecar (Dan 2:44), estis la ŝtono-Regno, kiu “frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn”; tiu ĉi ŝtono estis la Regno antaû la frakaso kaj estos la Regno post ĝi. Simile al tio parolas la parabolo de Jeĥezkel pri la delikata branĉeto de cedro, kiu estos plantita sur monto kaj el kiu elkreskos belega cedro. “Kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj” (Jeĥ 17:22,23). Tio ĉi rilatas al Kristo. La “delikata branĉeto” estas la Juna branĉeto” el Jes 53:2, kiu elkreskos “el tero senakva”. Ĉi tie ni klare vidas kunligon kun la parabolo de Kristo pri la senapa semeto, kie la Regno de Dio estas komparata kun malgranda semeto, kiu elkreskos kaj fariĝos arbo kun grandaj branĉoj, sub la ombro de kiu povos ekloĝi diversspecaj birdoj. La kunligo inter la vorto “Regno” kaj la persono de Jesuo montras, ke li mem estis la vivanta vorto pri la Regno. En la lumo de tio iĝas kompreneble, ke kredi je Kristo kaj kredi je la Evangelio pri la Regno de Dio signifas la saman.
Kio Estas La Evangelio?
Nun ni aliras al pli detala pridiskuto pri tio, kion inter la kredantoj de la unua jarcento oni konsideris esenca. Necesas rimarki, ke en la tempo de la Nova Testamento jam ekzistis korpo de doktrino, simila al nia “Statuto de kredo”. Ankaû necesas memori, ke en tiu tempo estis fratoj, kiuj posedis la donacon profeti, t. e. ili povis en la Spirito antaûdiri tion, kion al ili revelaciis Dio. Estas kaûzo opinii, ke poste kelkaj el tiuj profetaĵoj estis aldonitaj al la baza doktrino.
Bazo De Doktrino
Paûlo diris al eklezianoj en Romo: Vi “fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukataj” (Rom 6:17) antaû ilia baptiĝo. La greka vorto “tipo” signifas ankaû “modelo”, “ekzemplo”, kaj rilatas al la vaste uzata sistemo de instruado en tiu tempo. Ke Paûlo aludas al tio, montras la gravecon de iu difinita instruado antaû baptiĝo, kaj la fakton, ke ne sufiĉas nur kelkajn kurtajn konfesojn, ke antaû baptiĝo necesas scii kaj kompreni bazon de instruado. Iuj eklezianoj, “havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon” (2 Tim 3:5), povis scii kaj sekvi la bazan doktrinon, sed ne povis imagi al si la tutan potencon de la Vero en ilia vivo. Paûlo rememorigas al la galatoj, ke antaû iliaj okuloj “Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita” (Gal 3:1), kaj tiuj vortoj servas kiel instrukcio al kompreno de la doktrino.

Difinante la doktrinon pri la releviĝo, Paûlo skribis: “Mi transdonas al vi... kion mi ankaû ricevis, ke Kristo mortis” (1 Kor 15:3), montrante, ke tion li ricevis kiel revelacion de Dio. Ĉi tie estas ĝusta loko por citi la vortojn el 2 Pet 2:21,22: “Estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita... porkino lavita (baptita) (reveninta) al ruliĝado en koto”. El tio ni vidas, ke la “vojon de justeco” kaj la “sanktan ordonon” ili ekkonis antaû baptiĝo, kaj ke la “sankta ordono”, indikita ĉi tie en singularo, sugestas bazon de instrio, kiun necesas scii kaj kompreni antaû baptiĝo. Estas kelkaj lokoj, kiuj diras pri “ricevo” de instruo pri doktrino kaj “la Evangelio”: Gal 1:9,12; Fil 4:9; Kol 2:6; 1 Fes 1:6; 2:13; 4:1. Tio konfirmas, ke “la Evangelio” konsistas el specifaj doktrinoj, kiujn ricevis kaj poste predikis la apostoloj.


La Kredo”
Ankaû Judas 3 diras pri “la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj”. “La kredo” ĉi tie asocias kun “doktrino”, kiu estis transdonita al ili antaû baptiĝo. Povas esti, en la unua jarcento tiuj vortkombinoj esprimis la samon. La admono de Paûlo “Ni tenu firme la konfesion de nia espero sendekliniĝe” (Heb 10:23) povis esti rememorigo al kredantoj pri la konfesio, pri la espero, kiujn ili ricevis antaû baptiĝo kune kun la doktrino kaj kredo. “Tenanta la fidelan vorton” en Tito 1:9 signifas antaû ĉio sekvi tiun kredaron, kiun ili ricevis dekomence. Kaj tiu doktrino estis komuna por ĉiuj kredantoj, “komuna fido” (Tito 1:4) kaj nur “unu fido” (Ef 4:5). “La fido” kaj la nomo de Kristo estas egaligitaj en Ag 3:16. La nomo de Kristo estas alia titolo de la sama doktrino, de “la fido”. En 1 Tim 6:10 kaj ankaû en 1 Tim 4:1 Paûlo avertas, ke iuj “defalos de la vero”. La unua etapo en tiu apostateco estos diri, ke estas neeble difini “la kredon”.
Praktikaj Aferoj
Praktikaj aferoj estis ankaû parto de tiu ĉi doktrino. “La fido al Kristo” inkluzivis rezonadon “pri justeco, sinregado kaj la juĝo estonta” (Ag 24:24,25). Kiel pri la releviĝo, tiel ankaû pri la dispecigo de pano Paûlo diras: “Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaû transdonis al vi (1 Kor 11:23). Ŝajnas, ke jam tiam ekzistis regularo pri praktika vivo, kiun pli poste Paûlo inkluzivis en la doktrinon, ekzemple, pri konduto de fratinoj en eklezio: “Vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi... Sed mi volas sciigi vin... ke la kapo de virino estas viro” (1 Kor 11:2,3). Tio indikas, ke antaû baptiĝo necesas havi scion pri la doktrino, kiun sekvis la kredantoj en la unua jarcento. Pri la sama tradicio diras ankaû 2 Tes 3:6 kaj 2:15: “Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laû la tradicio, kiun oni ricevis de ni... Staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aû per ia letero nia”. Ĉio tio indikas al urĝa neceso havi antaû baptiĝo scion pri la doktrino, kaj apartiĝo for de tiuj, kiuj ne obeas al ĝi: “Tenanta la fidelan vorton, kiu estas laû la instruado, por ke li povu admoni pri la sama doktrino kaj ankaû refuti la kontraûdirantojn” (Tito 1:9).

Ni scias, ke en la fruaj eklezioj estis “falsaj profetoj”, asertantaj, ke ili ricevis Diajn revelaciojn, koncerne al la doktrino, kiujn necesas aldoni al la akceptita doktrino. Pro tio Paûlo emfazas, ke en la doktrinon indas akcepti kaj enlistigi (1 Tim 1:15; 4:9) nur “la fidelajn vortojn” de inspirita revelacio ( Tito 1:9; 3:8; 2 Tim 2:11; 1Tim 4:9). Ankaû pro tio Johano avertis: “Kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon (1 Joh 4:1).


Specifikaĵoj
Pli sube sekvas kelkaj klaraj ekzemploj pri doktrinoj, aparte de simpla “kredo al Kristo”, kiuj estis instruataj kiel parto de la baza Evangelio, kiun oni devis kompreni antaû baptiĝo:
- “Dio juĝos la sekretojn de homoj, laû mia evangelio, per Jesuo Kristo” (Rom 2:16). Tial la doktrino pri la tribunala seĝo kaj pri respondeco estas akceptita kiel komenca “elemento”. Vidu ankaû Ag 24:25; Heb 6:1,2).
- La ideon pri la neceso cirkumcidiĝi por savo Paûlo nomis “malsama evangelio” (Gal 1:6). Sekve, kompreno pri tio, ke ni ne devas observi la leĝon de Moseo, ekzemple, la Sabaton, estas parto da kompreno pri la vera Evangelio.
- “La Evangelio pri la Regno” estas ne nur evangelio pri Kristo, sed ankaû pri la estonta Regno mem; Jes 52:7 (kmp. Rom 10:15) diras pri la predikanto, kiu predikis pri tempo, kiam oni povos diri al Cion: “Reĝas via Dio!”, t. e. en la Regno.
- La ĝusta kompreno de la naturo de Kristo estis afero de frateco (2 Joh 7-10), pro tio la Evangelio enhavas multon pri Kristo (Ag 8:12), kaj nur diri, ke ni kredas je Kristo, certe, ne sufiĉas.
- La promesoj pri la Regno estas grava parto de la Evangelio, kiu estis antaûpredikita al Abraham (Gal 3:8) kaj al la Izraelidoj (Heb 4:2). Tial Paûlo parolis pri la promesoj, donitaj al David, kiel pri “la vorto de ĉi tiu savo” (Ag 13:23, 26), t. e. la promesoj ankaû estis grava parto de tiu evangelio, kiu en tiu tempo estis anoncata antaû baptiĝo. Paûlo predikis pri “la promeso farita al la patroj (Ag 13:32), pri la evangelio de Dio, “kiun Li promesis antaûe... pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laû la karno” (Rom 1:1-4).
- Por kompreni la promesojn, necesas kvankam iomete scii la historion de Izrael. Studo de la prediko de Paûlo en Antioĥia en Ag 13 montras, ke li, dirante pri la historio de Izrael, speciale emfazas la signifon de la promesoj kaj precipe tion, ke ili efektiviĝis en Jesuo. Lia prediko estas bazita sur la historio de Izrael, kaj enhavas averton pri puno por tiuj, kiuj ne akceptos la vorton de lia prediko (Ag 13:40,41). Niaj predikoj devas esti similaj al la lia.
Konkludoj
Estas malfacile supertaksi la gravecon de ĉio supredirita. “Atentu legadon... instruadon... Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo... ĉar tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aûskultas” (1Tim 4:13-16). La listo da gravaj doktrinoj en Suplemento 1 de tiu ĉi libro ne estas Diinspirita, sed laû la opinio de la aûtoro ĝi enhavas tion, kion necesas scii unuavice pri “la fido”. Tiu ĉi ĉapitro montras, ke necesas havi sufiĉan nivelon de scio pri la doktrino, kiun ni akceptas. La enhavo de tiuj ĉi gravaj doktrinoj devas provizi nian instruadon por tiuj, kiuj volas baptiĝi. Kaj estas juste al ili kontroli per diskutekzameno, antaû ilia subakviĝo, ke ili plene komprenas tion, pri kio ili estis instruitaj. Ofte la kredantojn dum malfacila por ili tempo oni kuraĝigis al “la fido”: “La firma fundamento de Dio staras” (2 Tim 2:19). Nia intima scio pri la unuaj principoj de la doktrino, pri la Diaj intencoj kuraĝigas nin. Nur ĉiama studado kaj predikado povas doni utilon kaj profundan certecon. Kaj tiam, kiel Paûlo, ni povos diri: “Mi finis la kuradon, mi gardis la fidon... Mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon (nian vivon kaj nian ĉion) ĝis tiu tago” (2 Tim 4:7; 1:12).
Rimarko: Konfeso pri Jesuo Sinjoro
“Se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos” (Rom 10:9).
Necesas fari kelkajn notojn:
- Ni jam vidis, ke “La Sinjoro Jesuo” estas, verŝajne, sinonimo por la tuta enhavo de la doktrino pri la Regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, inkluzive baptiĝon (Ag 8:5, kmp. v. 12). La “konfeso”, pri kiu diras Paûlo, povis ja esti ĉe baptiĝo. Ĉi-okaze li, sendube, aludis al Mk 16:16: “Kiu kredos (kmp. “per via buŝo konfesas”) kaj estos baptita (kmp. kun la releviĝo el la mortintoj), tiu estos savita”.
- Por kompreni la releviĝon de Kristo, necesas scio pri biblia doktrino pri infero kaj la naturo de homo.
- Rom 10:8,9 konformas al v. 13: “Ĉiu, kiu vokos (al si – greka teksto) la nomon de la Eternulo, saviĝos”. Paûlo mem estis baptita, kaj tiel vokis al si la nomon de la Eternulo (Ag 22:16). Nur baptiĝo donas al ni eniron en la nomon de la Patro (Mk 28:19).
- Emfazinte la gravecon de baptiĝo en Rom 6, Paûlo ne povis instrui, en Rom 10, ke ĝi ne estas necesa por savo.
- Antaû Rom 10:9, en vv. 6-8 li diras: “Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon?.. Kiu malsuprenirus en la abismon?.. Sed kion ĝi (Skribo) diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas”. Sekve, “la vorto de fido” estis tio, kion oni devis konfesi, kaj konformas al “Jesuon Sinjoro” en v. 9. Ni jam difinis, ke “la fido” signifas la tutan regularon de la doktrino, kiun enhavas la Evangelio. En Read 30:11-14 Paûlo citas: “Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaû... Ne en la ĉielo ĝi estas... Kaj ne trans la maro ĝi estas... Sed tre proksime de vi estas”. Estas evidente, ke la vortoj “ĉi tiu ordono” rilatas al Kristo. Same kiel la antikva Izrael estus benita, se ili observus la ordonojn (Read 30:16), tiel ankaû la nova Izrael estos savita per fido je la vorto pri Kristo. Pro tio perbuŝe konfesi Jesuon Kristo konformas al akcepto de la instruo pri Kristo. “Se vi aûskultos la voĉon de la Eternulo” (Read 30:10) konformas al Rom 10:9: “Se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro”. Tiu ĉi konformeco ankoraûfoje montras, ke la vortoj “la Sinjoro Jesuo” estas titolo, kiu resumas la bazajn doktrinojn pri la vorto de Dio.
KOMENTO 32: La Krimulo Sur La Kruco
La krimulo diris: “Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaû vi estos kun mi en Paradizo” (Lk 23:42,43). Tiujn versojn oni uzas por pruvi, ke baptiĝo ne necesas por savo, kaj ke ni post nia morto iras tuj al la ĉielo. Tamen pli atenta tralego de tiu ĉi eltiraĵo malkovras jenan:
1. La indiko baptiĝi en la nomo de Kristo estis donita jam post la releviĝo de Kristo (Mk 16:15,16). La krimulo vivis sub la leĝo de Moseo, kiam Kristo parolis kun li.
2. La vera baptiĝo estas baptiĝo al la morto kaj releviĝo de Jesuo. Sed kiam Kristo respondis al la krimulo, tiam ankoraû okazis nek la morto, nek la releviĝo, kaj baptiĝo en Kristo estis neebla.
3. Baptiĝo simbolas nian morton kun Kristo (Rom 6:3-5). La krimulo estis la sola persono, kiu laûlitere mortis kune kun li.
4. Tute povas esti, ke la krimulo estis unu el tiuj, kiujn baptis Johano la Baptisto. Multaj el la tiam konvertitoj havis antaûe suspektindan vivmanieron (Mt 21:32). Mankas atesto, ke la krimulo ne estis baptita, kaj tial oni ne povas konkludi, ke baptiĝo ne estas necesa. Aldone al tio, ĉi tiu eltiraĵo diras nenion pri signifo de vortoj “animo” kaj “ĉielo”.
5. La krimulo petis Jesuon memori pri li, kiam Jesuo returnos en lian Regnon. Sekve, la krimulo sciis pri la Evangelio kaj pri la Regno de Dio, kiun predikis Jesuo (Mt 4:23). Li sciis, ke venos juĝa tago ĉe la establigo de tiu Regno, kaj ke Jesuo releviĝos el la mortintoj kaj juĝos en la tago de juĝo, kaj pro tio li petis Jesuon ekmemori pri li.
6. Jesuo respondis, ke la krimulo estos kun li en “Paradizo”. La greka vorto “paradizo” ĉiam signifas idealajn kondiĉojn sur la tero. Ĝi rilatas al la restarigota Ĝardeno en Eden (Ap 2:7). Dum la Regno de Dio la mondo estos restarigita al la paradizaj kondiĉoj de la Ĝardeno en Eden (Jes 51:3; Jeĥ 36:35), ĉar la malbeno estos deprenita (Ap 22:3). La greka Malnova Testamento (Septuaginto) ankaû uzas la saman vorton “paradizo” rilate al idealaj kondiĉoj sur la tero (Pred 2:5; Neĥ 2:8; Alta Kanto 4:13; Gen 13:10). La vorto “paradizo” asociiĝas kun la ĉielo pro la uzado de ĝi en fantazia literaturo, ekzemple, “Perdita paradizo” de Milton. Jesuo promesis al la krimulo lokon en Paradizo, responde al lia deziro esti en la Regno de Kristo. Sed ni jam scias (Ĉapitro 5), ke la Regno estos surtere; sekve, “paradizo” estos ankaû sur la tero.
7. La verson 43 kutime oni tradukas, kvazaû Kristo kaj la krimulo estos kune en la paradizo kaj en la sama tago. Sed estas klare, ke la Regno ĝis nun estas ne establita sur la tero. Ili ne venis en “paradizon” en la sama tago. Jesuo estis metita en la tombon (Ag 2:32) kaj laû lia profetaĵo, li “estis tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero” (Mt 12:10, kmp. 16:21), post sia morto sur la kruco. Eĉ post la reviviĝo li diris: “Ne tuŝu min, ĉar mi ankoraû ne supreniris al la Patro” (Joh 20:17). Sekve, Jesuo ne supreniris al la ĉielo en la sama tago, kiam li mortis.

Tamen Jesuo promesis al la krimulo: “Hodiaû vi estos kun mi en Paradizo”. La respondon al tiu ĉi kontraûdiro oni povas trovi en tiu fakto, ke la originala hebrea kaj greka teksto de la Biblio ne havas interpunkcion kaj majusklojn. Oni povas ŝanĝi la lokon de la komo kaj tralegi: “(Jesuo) diris al li: Vere mi diras al vi hodiau, ke vi estos kun mi en paradizo” (Lk 23:43). En la teksto, tradukita de Rotherham, la komo staras post la vorto “hodiaû”. Tio konformas al la kunteksto: la krimulo petis Jesuon ekmemori lin en tago de la juĝo; li agnoskis sian kulpon kaj kredis, ke li ĉeestos ĉe la juĝa seĝo. Kaj Jesuo donis al li tiun mirindan promeson: “Mi povas diri al vi jam nun (hodiaû)! Ne atendu ĝis tiam por ekaûdi mian verdikton, vi estos kun mi en la regno”.


8. Konsiderante ĉion pli suprediritan, oni povas listigi doktrinojn, pri kiuj, verŝajne, la krimulo havis komprenon:
- La Regno de Dio

- La dua alveno de Kristo

- Releviĝo kaj juĝo

- Respondeco

- Savo per fido en Kristo

- La releviĝo de Kristo

- La perfekteco de Kristo (“tiu ĉi homo faris nenion malbonan”)

- La neceso sekvi Kriston (li nomis lin “Sinjoro”)

- La pekeco de homo (“Kaj ni ja juste estas kondamnitaj”).
Tiele, estas neeble uzi tiun krimulon kiel bazo por aserti, ke iu povas ricevi savon, havante nur malgrandan intereson pri kristanismo. Ĉiu bezonas havi la bazan scion pri la doktrino, simile al tiu, kiun havis la krimulo. Sen tiu scio la krimulo ne povus atingi la gradon de fido, kiun li havis. Kristo ne promesis savon al la alia krimulo, kiu diris: “Se vi estas Kristo, savu vin mem kaj nin”, ĉar li opiniis proksimume tiel: “Se estas ia profito de tiu Jesuo, kial mi ne povus ekhavi ĝin. Li opiniis tiel, ĉar li ne havis sufiĉan komprenon pri la doktrino, kaj pro tio li ne havis ankaû fidon, kiu povus doni al li savon en la fino de liaj tagoj.
KOMENTO 33: Kiel Okazigi Bapton?
Por doni ekzemplon, kiel devas esti okazigita rito de bapto, ni konsideru la priskribon de tia evento, okazinta inter kristadelfianoj en la angla urbo Hartlepool, sabate en novembro de la jaro 1990.

Ankoraûfoje necesas rimarki, ke vera baptiĝo estas baptiĝo kun plena subakviĝo post sincera pento kaj post alveno al vera kredo en la Evangelio. La rito estas nur aldono por emfazi la gravecon de momento. La ordo de la rito estas jena:


- Preĝo

- Legado de Rom 6

- Mallonga prediko pri baptiĝo (sekvas pli sube; efektivaj nomoj estas ŝanĝitaj)

- Preĝo


- Subakvigo de la persono en naĝejo

- Preĝo
Mallonga Prediko Antaû Baptiĝo


Sendube, hodiaû estas la plej grava tago en la vivo de Dejv: post kelkaj minutoj li subakviĝos kaj leviĝos plene “en Kristo”, semo de Abraham, havante tiujn glorajn promesojn, kiuj estis donitaj al Abraham.

La simpleco de tiu ĉi ago povas esti trompiga, sed Dejv, kiel ankaû ĉiuj ĉeestantoj, tute kredas, ke tiu ĉi mergo en akvon kunigos lin kun la morto kaj releviĝo de Jesuo, pri kio ni legis en Rom 6:3-5:


“Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaû iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo”
Post kelkaj minutoj ni ekvidos Dejvon eliranta el la akvo, kie li kuniĝos kun la morto kaj releviĝo de Jesuo. Ni imagu por momento la bildon de la releviĝo de Jesuo: silento kaj freŝa nokta aero kaj... mirinda sento de nova vivo! Fore antaû si Jesuo, verŝajne, vidis la trembrilantajn lumetojn de Jerusalemo; imagis al si homojn, loĝantajn tie kaj tute ne sciantajn pri la signifoplena evento, kiu okazis tiel proksime de ili kaj kiu koncernas ĉiun el ili. Ili eĉ ne supozis, ke apude de ili okazis vera miraklo – releviĝo de homo el la mortintoj al nova vivo.

Kiam Dejv eliros el la akvo, ankaû la mondo ne scios pri la mirakla evento, okazinta al li ĉi tie kaj nun. Ĉion, kion ili povus vidi, se ili volus vidi, estas grupo da viroj kaj virinoj, iranta al naĝejo, kaj homo, kiu subakvigas alian. Sed kiel anĝeloj ĝojis ĉe la reviviĝo de Jesuo, tiel same, nevideblaj al ni, ili ĝojas nun pri ankoraû unu pentinta pekulo.

Ni tralegis en Rom 6, ke “ni ankaû iradu nun en noveco de vivo”. Laû tio ĵus legita, li ne plu estos sklavo de peko, sed de Dio, plenumante Lian volon, kiel instruas nin la Biblio. Certe, ni estas tentataj servi al ni mem, sed servante al ni mem, ni ne estas liberaj, ĉar ni estas sklavoj de peko. Ĵus Dejv faris sian elekton kaj servos al Dio. Iufoje ŝajnas, ke la limigoj, surmetitaj al ni el la nova vivo estas tro malfacilaj, kaj niajn fortojn ne sufiĉos por toleri ilin, kaj ni provas liberigi nin el ili. Sed ni devas memori, ke farante tiel, ni ne estos liberaj, denove ni servos al peko.

Paûlo en 1 Kor 10:1,2 komparas baptiĝon kun la trairo de la Izraelidoj tra la akvo de la Ruĝa maro. El tio ni povas preni lecionon por ni. La Izraelidoj estis sklavoj en Egiptujo, havante sencelan vivon, multe laborante kaj adorante la idolojn de Egiptujo. Ili petegis Dion, ke Li montru al ili vojon por savo, kvankam, verŝajne, ne komprenante, kiel Li povas respondi al ili. Responde Dio sendis al ili Moseon, por ke li konduku ilin el Egiptujo tra la Ruĝa maro kaj tra la dezerto kaj alvenigu ilin al la promesita lando. Izrael en Egiptujo similis al Dejv kaj al ĉiuj tiuj, kiuj intencas baptiĝi: nun Dejv estas alkondukita al la bordo de la Ruĝa maro. Sed trairinte ĝin, li ne alvenos tuj en la promesitan landon de la Regno. Li aliĝos al ni por kune kun ni trairi la dezerton. Dio gvidis la Izraelidojn en la dezerto pere de anĝelo, kiu ĉiame estis kun ili kaj tage, kaj ankaû nokte. Simile al tio, ĉiuj ni havas anĝelon, kiu gvidas nin dum nia vivo al savo (Ps 34:7; Heb 1:14).

La Izraelidoj en la dezerto ĉiutage manĝis manaon, kiun Jesuo en Joh 6 nomis la vorto de Dio. Se ili ne manĝus ĝin, ili baldaû mortus en tiu dezerto, ĉar tie estis nenio por manĝi. Por ne perdi la vojon en la vivo, ni konsilas al vi legi tabelon de ĉiutaga legado - “Bibliokunulo”. Estas tre grave en nia rutina vivo ĉiutage fari paûzojn, prefere en la sama horo, por legi la ĉapitrojn de la Biblio, menciitajn en ĝi.

Al la Izraelidoj estis dirite, ke ili ne kolektu en unu tago manaon por kelkaj tagoj, sed ĉiutage. Nia nutrado per la Vorto devas esti ankaû ĉiutaga. Kiel ni ne forgesas pri nia natura manĝaĵo, same ni devas ne forgesi nutrigi nin per la Vorto de Dio, ĉar estas dirite: “Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio”.

La Izraelidoj ankaû trinkis akvon, fluantan el trabatita roko; 1 Kor 10 diras, ke ĝi reprezentas Kriston. Do, ni ankaû devas manĝi kaj trinki laû la ekzemplo de Jesuo; tion ni povas okazigi dum niaj ĉiusemajnaj diservoj. Rilate al niaj kunvenoj necesas emfazi nian naturan deziron renkontiĝi por kune dividi nian Esperon. Vojiranto en natura dezerto estos ĝoja al ĉiu ebleco renkonti alian vojiranton por diskuti problemojn, kiuj povas aperi, kaj komuniki pri akirita sperto. Tiel ankaû ni en la dezerto de vivo en ĉi tiu pekema mondo devas aspiri havi renkontiĝojn unu kun alia. Ofte cirkonstancoj ne permesas al ni partopreni kunvenojn, sed ni devas serĉi vojon por subteni kunligojn per leteroj, per legado de revuoj kaj gazetoj kaj tiel plu.

Ni parolis pri la respondeco de nia nova vivo, sed estus erare opinii, ke se ni faros certajn farojn, ekzemple, la ĉiutagan legadon de la Biblio, Dio rekompencos nin. Plaĉas al la Patro doni al ni la Regnon kiel donacon, ne kiel salajron pro nia laboro (Rom 6:23). Estus erare opinii, ke baptiĝo estas bona ideo, dank’ al kiu ni havas bonan ŝancon eniri la Regnon. La Vero, amo de Dio, kaj la venko de Kristo, donas al ni pli da certeco ol tio. Dio vere volas, ke Dejv kaj ĉiuj ĉeestantoj estu en la Regno. Tio estas tiel mirinda, ke ni devas denove kaj denove rememorigi al ni, ke tio estas ja vera, kaj respondi al la amo de Dio.

Kiam la Izraelidoj trairis la Ruĝan maron, Moseo ekkantis gloron al Dio kaj la tuta popolo ekĝojis. Psalmo 105:37-43 diras, ke Dio prizorgis ĉion necesan por ilia sukcesa trairado:
“Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. Ĝojis Egiptujo, ke ili eliris, ĉar atakis ilin timo antaû ili. Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto. Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, kaj per pano ĉiela Li ilin satigis. Li malfermis rokon, kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton al Abraham, Sia sklavo. Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado”.

La sama estas la ĝojo de ni, viaj estontaj gefratoj, kiuj ĉeestas ĉi tie kaj atestas pri via baptiĝo. Tio ĉi estas la ĝojo de Dio, de Jesuo kaj de la anĝeloj, kiuj nun atente observas nin. Ni gardu do nian Esperon kaj nian ĝojon “firme ĝis la fino” por ke ni kune eniru en la Regnon.

Nun ni povas trairi en la ĉambron por alivestigi nin, kaj poste ni iros en naĝbasenon...
ĈAPITRO 10: Demandoj
1. Ĉu povas ni esti savitaj sen baptiĝo?
2. Kion signifas la vorto “baptiĝo”?


  1. Sindono

  2. Akvosprucigo

  3. Kredo

  4. Subakviĝo

3. Kion signifas baptiĝo, laû Rom 6:3-5?


4. Kiam necesas baptiĝi?

  1. Post kompreno de la vera Evangelio kaj post pento

  2. Kiel tre juna infano

  3. Post kiam aperis intereso pri la Biblio

  4. Kiam ni ekvolis aliĝi al eklezio

5. En kion ni estas baptitaj?



  1. En eklezion, kiu baptas nin

  2. En la vorton de Dio

  3. En Kriston

  4. En la Sanktan Spiriton

6. Kio okazas post baptiĝo?



  1. Ni fariĝas parto de la idaro de Abraham

  2. Ni ne plu pekos

  3. Ni ricevas savon por ĉiam

  4. Ni ricevas pardonon de niaj pekoj

7. Ĉu savos nin baptiĝo sola?


8. Ĉu ricevos ni la miraklajn donacojn de la Sankta Spirito post nia baptiĝo?


1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • KOMENTO 28: La Krucifikso
  • KOMENTO 29: “Ĉu Jesuo Naskiĝis La 25-an De Decembro
  • ĈAPITRO 10 BAPTIĜO AL JESUO
  • 10.3 LA SIGNIFO DE BAPTIĜO
  • KOMENTO 31: Kion Necesas Scii Antaû Baptiĝo
  • Kio Estas La Evangelio
  • Rimarko: Konfeso pri Jesuo Sinjoro
  • KOMENTO 32: La Krimulo Sur La Kruco
  • KOMENTO 33: Kiel Okazigi Bapton
  • Mallonga Prediko Antaû Baptiĝo

  • Elŝuti 1.2 Mb.