Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo15/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20

DIFERENCOJ INTER DIO KAJ JESUO

Etas klara akordiĝo inter citaĵoj, kiuj emfazas, ke “Dio estis en Kristo”, kaj tiuj, kiuj priskribas la homan naturon de Kristo. La dua grupo da citaĵoj neniigas la ideon pri tio, ke Jesuo estis Dio Mem, “vera Dio de vera Dio”, kiel erare instruas la doktrino pri la Triunuo. (La frazo “Vera Dio de vera Dio” estis uzata dum la unua Tutmonda Koncilo en Nicea en la jaro 325 PK, kie estis deklarita la ideo pri la Dia triunueco; ĝi ne estis sciata de la fruaj kristanoj). La vorto “Triunuo” ne troviĝas en la Biblio. En Ĉapitro 9 estos pli detale dirite pri la venko de Kristo super peko kaj la partopreno de Dio en ĝi. Nun ni ankoraûfoje rememoru, ke savo dependas de korekta kompreno de la reala Jesuo Kristo (Joh 3:36; 6:53; 17:3). Kiam ni havos tiun veran komprenon pri lia venko super peko kaj morto, tiam ni povos baptiĝi je Kristo por aliĝi al tiu savo.

Unu el la plej klaraj citaĵoj pri rilatoj inter Dio kaj Jesuo estas 1 Tim 2:5: “Ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo”. Medito pri tiuj ĉi vortoj elvokas sekvajn konkludojn:
- Estas nur unu Dio, kaj sekve, Jesuo ne povas esti Dio. Se la Patro estas Dio kaj Jesuo ankaû estus Dio, sekve, estus du Dioj. “Tamen por ni estas unu Dio, la Patro” (1 Kor 8:6). Tiele, “Dio, la Patro” estas ununura Dio. Ne povas esti iu aparte ekzistanta estulo, nomita “Dio la Filo”, kiel tion erare instruas la doktrino pri la Triunuo. Ankaû la Malnova Testamento diras, ke estas nur unu Dio, la Patro (ekzemple, Jes 63:16; 64:8).


  • “Kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo” (1 Tim 2:5). La vorto “kaj” indikas al diferencon inter Dio kaj Kristo.




  • Kristo estas la “interulo”, inter Dio kaj homoj. Tute klaras, ke interulo inter pekema homo kaj senpeka Dio ne povas esti senpeka Dio Mem. Homojn interligas kun Dio senpeka homo, havanta homan pekeman naturon. “La homo, Kristo Jesuo” - tiu ĉi citaĵo estas la konvinka pruvo, ke Jesuo ne estas Dio. Necesas rimarki, ke malgraû tio, ke Paûlo skribis post la ascendo de Jesuo, li ne nomis Jesuon “Dio Kristo Jesuo”.

Kelkaj lokoj de la Skribo rememorigas al ni, ke “Dio ne estas homo” (Nom 23:19; Hoŝ 11:9). Sed pri Kristo estas dirite, ke li estas “filo de homo” aû “homo Kristo Jesuo”. Tamen li estis ankaû “Filo de la Plejaltulo”. La nomo “Plejaltulo” signifas, ke ekzistas neniu, kiu havas pli altan pozicion; Jesuo estas “Filo de la Plejaltulo”, tio montras, ke li ne povas esti Dio Mem persone. Kaj eĉ nur tio, ke Dio estas nomita la Patro, kaj Jesuo - la Filo, indikas al la diferenco inter ili. Filo povas havi certajn trajtojn de sia patro, sed li ne povas esti la sama persono, kaj havi la saman aĝon de sia patro.

Pli sube sekvas listo da diferencoj inter Dio kaj Jesuo, montrantaj, ke Jesuo ne estas Dio Mem:



Dio

Dio ne estas tentebla (Jak 1:13).


Dio ne povas morti. Li estas senmorta laû Sia naturo (Ps 90:2; 1Tim 6:16).
Dion neniu povas vidi kaj neniu vidis (1Tim 6:16; El 33:20).



Jesuo
Kristo estis “tentita en ĉio” tiel same, kiel ni (Heb 4:15).
Kristo estis mortinta ĝis la tria tago (Mt 12:40; 16:21)
Homoj vidis Jesuon kaj palpis lin (1 Joh 1:1 emfazas tion)

Dum kiam ni estas tentataj, ni devas fari elekton inter peko kaj obeemo al Dio. Ofte ni elektas pekon kaj malobeemon al Dio; Kristo same havis elekton, sed li ĉiam elektis obeemon. Li havis eblecon peki, sed fakte li neniam faris tion. Ni jam diris, ke la semo de David, promesita en 2 Sam 7:12-16 estas Kristo. Verso 14 diras, ke Kristo povis peki: “Se li faros malbonaĵon, Mi punos lin”.




    1. LA NATURO DE JESUO

La vorto “naturo” signifas nian denaskan esencon. En Parto 1 ni montris, ke la Biblio diras nur pri du naturoj - de Dio kaj de homo. Laû Sia naturo Dio ne povas morti, esti tentata kaj tiel plu. Kaj estas evidente, ke Kristo laû sia naturo ne estis Dio dum sia surtera vivo. Li havis homan naturon. Laû nia determino de la vorto “naturo” Kristo ne povis havi du naturojn samtempe. Kristo estis tentata, kiel ni (Heb 4:15), sed dank’ al lia absoluta venko de tento li akiris pardonon por ni. La malbonaj deziroj, kiuj estas bazo de niaj tentoj aperas el intere de ni mem (Mk 7:15-23), de nia homa naturo (Jak 1:13-15). Tiele, por sperti kaj suferi tiujn tentojn, Kristo devis havi la homan naturon.

Heb 2:14-18 diras pri tio tiel:
“Ĉar do la infanoj (ni) partoprenas en sango kaj karno (homa naturo), li (Kristo) ankaû mem egale partoprenis en ili (en la sama naturo), por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo... Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham (ilian naturon) li ektenas. Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro... por fari repacigon por la pekoj de la popolo. Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn”.
Tiu ĉi citaĵo precipe emfazas tiun fakton, ke Jesuo havis homan naturon: “Li ankaû mem egale” partoprenis tion (Heb 2:14). Heb 2:16 emfazas, ke Kristo ne havis la naturon de anĝeloj, montrante, ke li estis la semo de Abraham kaj venis por savi multajn kredantojn, kiuj iĝos la semo de Abraham. Por efektivigi tion, Kristo devis havi homan naturon. “Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj” (Heb 2:17), por ke Dio povu doni al ni pardonon pro la oferdono de Kristo. Diri, ke Jesuo havis ne nur homan naturon, signifas ne scion de la vera bazo de la bonaj novaĵoj de Kristo.

Baptitaj kredantoj, farintaj pekon, povas preĝe turni sin al Dio kaj pere de Kristo konfesi siajn pekojn (1 Joh 1:9); Dio scias, ke Kristo estis tentata peki, kiel ili estas tentataj, sed li estis perfekta kaj venkis ĝuste tiun tenton, pri kiu ili malsukcesas. Pro tio “Dio en Kristo” povas pardoni nin (Ef 4:32). Kaj tial ni devas havi klaran komprenon, ke Kristo estis tentata same, kiel ni estas tentataj, kaj ke li devis havi homan naturon por efektivigi ĉion antaûdiritan. Heb 2:14 klare diras, ke Kristo havis por tio “la sangon kaj karnon”. Sed “Dio estas Spirito” (Joh 4:24) laû la naturo, kaj kvankam Li havas realan korpon, kiel “Spirito” Li ne havas “la sangon kaj karnon”. Tiu fakto, ke Kristo havis “karnan” naturon, signifas, ke dum lia surtera vivo, li ne havis la Dian naturon.

Antaûaj provoj de homoj sekvi la vorton de Dio, t. e. venki ĉiujn tentojn, ne havis sukcesojn. Pro tio Dio sendis “Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno” (Rom 8:3).

“Peko” estas nia natura emo peki, donita al ni de naturo. Ni jam komencis tiun pekan vojon kaj daûras iradi laû ĝi, sed la “salajro de peko estas morto”. Por lasi tiun vojon, homo bezonas helpon. Sen ies helpo li ne povas liberiĝi de peko de karno kaj fariĝi perfekta. Pro tio Dio sendis al ni Sian propran Filon, kiu havis nian “pekeman karnon” kun emo peki same, kiel ni. Havante pekan karnon, Kristo venkis ĉiujn tentojn. Rom 8:3 priskribas la homan naturon de Kristo, kiel “peka karno”, ankaû en Rom 7:18-23 Paûlo diras, ke en la karno “bono ne loĝas”, kaj karno militas kontraû obeemo al Dio. Post tiuj vortoj ankoraû pli multe ni admiras, ke Kristo venkis ĉiujn tentojn de la karno kaj montris al ni la vojon de savo de nia propra peka karno. Iufoje iu homo nomis lin “Bona Majstro”, opiniante lin kiel bona kaj perfekta de la naturo. Li respondis: “Kial vi nomas min bona? Neniu estas bona krom Unu, nome Dio” (Mk 10:17,18). Alifoje, vidinte liajn miraklojn, kiujn li faris, “multaj fidis al lia nomo. Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo” (Joh 2:23-25). Jesuo ne volis, ke homoj laûdegu lin persone, ĉar li bone konsciis, kiom pekema estas lia propra naturo.




    1. LA HOMECO DE JESUO

La evangelio havas multe da ekzemploj, montrantaj homan naturon de Jesuo. Ekzemple, en Joh 4:6 ni legas, ke Jesuo estis lacigita kaj sidiĝis apud fonto. En alia loko ni legas: “Jesuo larmis” pri Lazaro (Joh 11:35). Kaj ĉio, kio estas skribite pri liaj lastaj suferoj, pruvas, ke Kristo estis homo: “Nun maltrankviliĝas mia animo” - sur la kruco diris li en sia preĝo al Dio (Joh 12:27). Preĝante li diris: “Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko (suferoj kaj morto) pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas” (Mt 26:39). Tio indikas, ke ne ĉiam volo kaj deziroj de Kristo kongruis kun volo kaj deziroj de Dio.

Dum la tuta sia vivo Kristo estis obeema al la volo de Dio kaj preparis sin al la finala sufero sur la kruco: “Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi aûdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa, ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis” (Joh 5:30). Tiu ĉi diferenco inter la volo de Kristo kaj la volo de Dio estas sufiĉa pruvo, ke Jesuo ne estis Dio.

Jesuo estas ekzemplo por ni, kaj ni devas peni sekvi tiun ekzemplon, kreskante en scio pri Dio kaj lernante de la problemoj kaj zorgoj, kiujn ni ĉiuj spertas. Same kiel ni, Jesuo ne naskiĝis kun scio pri Dio. Ekde infaneco “Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo (t. e. spirita matureco, kmp. Ef 4:13), kaj en graco ĉe Dio kaj homoj” (Lk 2:52). “Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco” (Lk 2:40). Tiuj ĉi du versoj diras, ke Jesuo kreskis ne nur korpe, sed ankaû spirite. Se “Filo estas Dio”, kiel asertas la doktrino pri la Triunuo, ĉio pli supre dirita pri Kristo estus ne ebla. Ja en la fino de sia vivo Kristo diris, ke li ne scias la ĝustan tempon de sia dua alveno, scias pri tio nur Patro (Mk 13:32).

Obeemo al la volo de Dio estas tio, kion ni devas lerni dum tuta nia vivo. Kristo ankaû devis lerni obeadon al sia Patro. “Kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon (obeon al Dio) per tio, kion li suferis; kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj” (Heb 5:8,9). En Fil 2:7,8 (vidu ankaû Komenton 27) ni legas pri la sama procezo de spirita evoluo de Jesuo, kulmina punkto de kiu estis lia morto sur la kruco. Li “sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo,... li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco”. Tiuj versoj ilustras, ke Jesuo konscie iris antaûen en sia spirita evoluo, fariĝante pli kaj pli humila, kaj fine li fariĝis tute obeema al la deziro de Dio por morti sur la kruco. Li fariĝis perfekta pro sia korekta rilato al siaj suferoj.

El tio sekvas, ke Jesuo devis konscie direkti siajn fortojn por esti justulo; Dio ne devigis lin esti tia, aliokaze li estus simpla marioneto. Jesuo sincere amis nin, kaj ĝuste pro tio li oferdonis sin sur la kruco. Se Dio devigus Kriston morti sur la kruco, kristanaj emfazoj, ke Kristo amis nin (Ef 5:2,25; Ap 1:5; Gal 2:20) estus sensencaj; se Jesuo estus Dio, li ne havus elekton, sed li devus esti perfekta kaj morti sur la kruco. Tiu fakto, ke Jesuo havis tiun elekton, stimulas nin aprezi lian amon kaj evoluigi personan rilaton al li.

Dio amis Kriston pro tio, ke li propravole decidis oferdoni sian vivon: “Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole” (Joh 10:17-18). Se Jesuo estus Dio, malfacile estus kompreni, kial al Dio plaĉis la memvola decido de Jesuo suferi morton, kiam li estis vivanta en formo de pekema homo (Mt 3:17; 12:18; 17:5). Tiu priskribo, ke la Patro amas Sian Filon pro lia obeo, sufiĉe pruvas, ke Kristo havis la eblecon malobei, sed li intence elektis esti obeema.
Kristo Bezonis Savon
Pro tio, ke Jesuo havis homan naturon, li, same kiel ĉiuj homoj, estis inklina al malsanoj, laciĝo kaj tiel plu. Sekve, se li ne mortus sur la kruco, li mortus alimaniere, ekzemple pro maljuneco. Tial Jesuo bezonis esti savita per Dio de morto. Bone konsciante tion, Jesuo “preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu (Dio), kiu povis lin savi el morto, kaj aûdite pro sia pia timo” (Heb 5:7). Tiu fakto, ke Kristo petis Dion pri sia savo de morto, forigas ĉiujn dubojn, ke li ne estis Dio. Post la releviĝo de Kristo “la morto ne plu lin regas” (Rom 6:9), tio signifas, ke antaû tiu tempo Kristo estis sub la rego de morto.

Multaj psalmoj profetas pri Jesuo; se iujn ajn versojn el psalmo citas la Nova Testamento, estas logike supozi, ke ankaû multaj aliaj versoj en la Psalmaro, ankaû rilatas al li. Jen estas kelkaj el ili, kiuj diras, ke Jesuo bezonis esti savita per Dio:


Ps 91:11,12 estas citata en Mt 4:6. Ps 91:16 profetas, ke Dio donos savon al Jesuo: “Mi satigos lin per longa vivo (t. e. eterna vivo), kaj aperigos al li Mian helpon”.
Ps 69:21 diras pri la krucumo de Jesuo (Mt 27:34). La tuta psalmo priskribas pensojn de Kristo sur la kruco: “Savu min, ho Dio... Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin... Via helpo min defendu, ho Dio” (vv. 1,18,29).
Ps 89 komentarias la promesojn de Dio al David koncerne Kriston. La verso 26 profetas pri Kristo: “Li vokos Min: Vi estas mia Patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo”.
La preĝoj de Kristo pri savo estis aûditaj; li estis aûdita pro sia persona spiriteco, sed ne pro lia loko en la Triunuo (Heb 5:7). La ĉefa temo de la Nova Testamento estas tiu, ke Dio relevis Jesuon kaj gloris lin per senmorteco:
“Dio... levis Jesuon... Lin altigis Dio per Sia dekstra mano por esti Estro kaj Savanto” (Ag 5:30,31).
“Dio... gloris Sian Servanton Jesuo... kiun Dio relevis el la mortintoj” (Ag 3:13,15).
“Ĉi tiun Jesuon relevis Dio” (Ag 2:24,32,33).
Jesuo mem rekonis ĉion tion, kiam li petis Dion glori lin (Joh 17:5, kmp. 13:32; 8:54).

Se Jesuo estus Dio Mem, ĉiuj tiuj vortoj estus malkonvenaj, ĉar Dio estas la Eternulo kaj ne povas morti, kaj Jesuo ne bezonus savon. Tiu fakto, ke Dio altigis Jesuon, montras Lian apartecon de Jesuo kaj Lian superecon. Neniel Kristo povis esti “vera kaj eterna Dio, havanta du naturojn - naturon de Dio kaj naturon de homo” - kiel deklaras la unua el 39 artikoloj de la Angla Eklezio. La signifo de tiu ĉi vorto montras, ke estulo povas havi nur unu naturon. Ni opinias, ke aldonitajn citaĵojn sufiĉas por pruvi, ke Jesuo havis nian homan naturon.




    1. LA INTERRILATOJ DE DIO KUN JESUO

Revivigo de Jesuo pere de Dio devigas nin pripensi la interrilatojn de Dio kaj Jesuo. Se ili estas “egalaj... egale eternaj”, kiel instruas la doktrino pri la Triunuo, ni povas supozi, ke iliaj interrilatoj estas egalrajtaj. Tamen ni jam donis sufiĉan kvanton da pruvoj, ke Dio superas Jesuon. La rilatoj inter Dio kaj Jesuo similas al rilatoj inter geedzoj: “la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio” (1 Kor 11:3). Kiel la edzo estas la kapo de la edzino, tiel same Dio estas la kapo de Kristo. Sekve “Kristo (apartenas) al Dio” (1 Kor 3:23) same, kiel apartenas la edzino al sia edzo.

Dion la Patron ofte oni nomas Dio de Kristo. Tiu fakto, ke Dio estas priskribita, kiel “Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo” (1 Pet 1:3; Ef 1:17) eĉ nun, post la supreniĝo de Jesuo al la ĉielo, montras, ke iliaj interrilatoj eĉ nun restas la samaj, kiel ili estis dum la surtera vivo de Kristo. Adeptoj de la doktrino pri la Triunuo iufoje akceptas, ke Jesuo ne estis egala al Dio, sed nur dum lia surtera vivo. La epistoloj de la Nova Testamento estis skribitaj kelkaj jaroj post la supreniro de Kristo en la ĉielon, sed en ili Dio estas nomita, kiel Dio kaj Patro de Kristo. Jesuo, kiel antaûe, nomas la Patron Sia Dio.

Apokalipso, la lasta libro de la Nova Testamento, estis skribita pli ol tridek jarojn post la supreniĝo de Kristo al la ĉielo, sed eĉ ĝi skribas pri Dio, kiel pri “lia (Kristo) Dio kaj Patro (Ap 1:6). En tiu ĉi libro estas transdonitaj mesaĝoj de la revivigita kaj glorita Kristo al la kredantoj. Li diris pri “la templo de mia Dio... nomo de mia Dio... urbo de mia Dio” (Ap 3:12). Tio pruvas, ke eĉ nun Jesuo opinias la Patron sia Dio, sekve, li (Jesuo) ne estas Dio.

Tiel same Jesuo rilatis al sia Patro dum sia vivo sur la tero. Li diris pri supreniro “al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio” (Joh 20:17). Sur la kruco Jesuo montris sian homan naturon plenmezure: “Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?” (Mt 27:46). Tiuj ĉi vortoj estus ne kompreneblaj, se ili estus diritaj de Dio Mem. Kaj la fakto mem, ke Jesuo preĝis al Dio “kun forta kriado kaj larmoj”, indikas al la vera naturo de iliaj interrilatoj (Heb 5:7; Lk 6:12). Memkompreneble, Dio ne povas preĝi al Si Mem. Kaj eĉ nun Kristo preĝas al Dio por ni (Rom 8:26, 34).

Kristo rilatis kaj preĝis al Dio, kiel al sia Patro, al sia Dio; la saman rilaton li havas nun, post sia reviviĝo kaj supreniĝo (Ag 3:13,26; Jes 42:1, 53:11). Sklavo obeas al volo de sia sinjoro kaj neniam estas egala al li (Joh 13:16). Kristo emfazas, ke potenco kaj aûtoritato, kiun li posedas, estas donitaj al li de Dio, sed ne estas liaj propraj: “Mi ne povas per mi mem fari ion... mi celas... la volon de Tiu, kiu min sendis... La filo ne povas per si mem fari ion” (Joh 5:30,19).


KOMENTO 27: “Estante En La Formo De Dio”
Jesuo... estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio, sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo” (Fil 2:5-11).

Tiujn ĉi versojn oni uzas por pruvi, ke Jesuo estis Dio, sed kiam li naskiĝis, li prenis la formon de homo. Se tio estus vera, ni devus malakcepti ĉiujn niajn pruvojn, faritajn en Partoj 7 kaj 8, ĉar ili kontraûas al tiu eldiraĵo. Sed ni scias, ke la Skribo ne enhavas iujn ajn kontraûaĵojn, kaj ke ni devas ne krei doktrinon bazitan sur nur unu verso, kiu kontraûas al la tuta doktrino de la Biblio. Estas grave noti, ke tiu ĉi citaĵo estas preskaû la sola, kiun oni povas uzi por subteni la “forestantan ĉeneron” en la doktrino pri la Triunuo - kiamaniere Jesuo fariĝis el la formo de Dio en la ĉielo al la formo de bebo en la utero de Maria. Pli subaj analizoj montras, kion fakte signifas tiu ĉi citaĵo.


1. En Fil 2:5-11 estas kelkaj frazoj, kiuj kontraûas al la ideo pri la Triunuo:

a) “Dio tre alte superigis lin (Jesuon) kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo” (v.9). Jesuo ne superigis sin mem, sed Dio faris tion. Sekve, li ne estis superigita antaû ol Dio superigis lin ĉe lia reviviĝo.

b) La procezo de humiliĝo de Kristo kaj post tio la superigo pere de Dio okazis “al la gloro de Dio, la Patro” (v.11). Do, la Filo ne egalas al la Patro, al Dio.
2. Ni devas atente legi ne nur tiun ĉi citaĵon, sed la tutan epistolon, ĉar Paûlo komencis paroli pri Jesuo pli frue. En Fil 1:8 Paûlo diras pri la amo de Jesuo, en Fil 1:27 li komencas paroli jam pri ni, pri nia mensstato, daûrigante sian penson en Fil 2: “...vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj... kun humileco... ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaû la aferojn de aliaj. Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaû en Kristo Jesuo” (Fil 2:2-5). Paûlo diras ĉi tie pri la graveco havi pensmanieron la saman, kiun havis Jesuo, dediĉinta sin al la humila servado por aliaj homoj. La sekvaj versoj diras pri la humileco de menso, kiun Jesuo montris, sed ne pri iu ŝanĝo de la naturo.
3. Jesuo estis “en la formo de Dio”. Ni jam montris en 8.3, ke Jesuo havis homan naturon, kaj pro tio li ne povis samtempe havi Dian naturon. Interalie, kelkaj nuntempaj tradukoj, kiujn oni destinas por “facila legado”, havas tendencon malĝuste interpreti la grekan tekston, kaj ili pli parafrazas la tekston, ol tradukas ĝin ekzakte. Tamen ni ne celas plimalaltigi signifon de tiu maniero de disvastigo de scio pri la Biblio.

La vorto “formo” (la greka “morfe”) ne povas esti uzata por esprimi esencon de naturo en Fil 2:7, kiam oni skribas, ke Kristo alprenis “la formon de sklavo”. Li havis la formon de Dio, sed alprenis la formon de sklavo. Natura formo de sklavo ne diferenciĝas de formo de iu ajn alia homo. Laû la kunteksto ni povas interpreti tion, ke kvankam Jesuo estis perfekta, havis spiritan menson, similan al la Dia, li volis al sia konduto aldoni la formon de sklavo. En Fil 3:10 Paûlo kuraĝigas nin “konformiĝi al lia (Kristo) morto”. Ni devas aspiri la formon de Kristo, kiun li montris al ni per sia morto. Certe, tio ne signifas, ke ni devas havi naturon, kiun li havis, ĉar ni jam havas homan naturon. Ni ne bezonas ŝanĝi nin mem por havi homan naturon, sed ni bezonas ŝanĝi nian pensmanieron por ke ni povu havi la “formon”, aû menson, kiun havis Kristo.

La greka vorto “morfe” signifas ‘formo”, “bildo”, “simileco”. Pri homoj oni diras, ke ili estas kreitaj laû la bildo de Dio (Gen 1:27). Gal 4:19 diras, ke “Kristo formiĝos en” kredantoj. Pro tio, ke Kristo havis perfektan karakteron, perfektan mensmanieron, similan al la Dia, li estis “en la formo de Dio”. En tiu ĉi senco li estis egala al Dio. Fil 2:6 diras, ke Kristo “ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio”. Eĉ por unu momento li ne celis esti egala al Dio, kaj tio pruvas, ke Jesuo ne estis Dio.
4. Kristo “sin malplenigis” aû, kiel diras Jes 53:12, “elmetis sian animon al la morto” kaj surprenis la formon (konduton) de sklavo rilate al siaj disĉiploj (Joh 13:14). Per la morto sur la kruco li montris sian humilecon (Mt 20:28). La verso Jes 52:14 profetas pri suferoj de Kristo sur la kruco: “Lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo”

Ni montris, ke kunteksto de tiu ĉi eltiraĵo koncernas la menson de Jesuo, kiam li estis sur la tero en nia homa formo. Lian humilecon ni devas preni, kiel ekzemplon por ni.


5. Se Jesuo laû naturo estis Dio kaj, veninte de la ĉielo, surprenis homan naturon, kiel asertas adeptoj de la Triunuo, li estis ne “vera Dio” dum sia vivo sur la tero; similaj kontraûdiroj aperas, kiam oni interpretas la Biblion laû homa pensado.
6. Fine pri la frazo “estante en la formo de Dio”. La greka vorto, tradukita kiel “estante”, ne signifas “estante de eterneco”. Ag 7:55 diras pri Stefano, kiu “(estante) plena de la Sankta Spirito” rigardis al la ĉielo. Stefano estis plena de la Sankta Spirito en tiu momento, sed ne estis ĉiame plena de ĝi. Ni povas ankoraû aldoni ekzemplojn el Lk 16:23; Ag 2:30; Gal 2:14. Kristo “estante en la formo de Dio” signifas, ke li estis en la formo de Dio mense; tiu ĉi frazo ne signifas, ke li estis en la formo de Dio de la komenco de la tempo.
ĈAPITRO 8: Demandoj


  1. Ĉu instruas la Biblio, ke Dio estas la Triunuo?




  1. Nomu tri diferencojn inter Dio kaj Jesuo.




  1. Kiuj el la jenaj diraĵoj pri Jesuo estas ĝustaj?

  1. Li neniam pekis

  2. Li estis la solenaskita filo de Dio

  3. Li ne povis peki

  4. Dio devigis lin esti justa

4. Per kiu el la sekvaj punktoj Jesuo similas Dion?

a) Li havis naturon de Dio dum sia vivo sur la tero

b) Li havis perfektan karakteron, kiel Dio

c) Li sciis ĉion, same kiel Dio

d) Li estis tute egala al Dio


5.Laû kiuj el la sekvaj punktoj Jesuo similas nin?

a) Li havis ĉiujn niajn tentojn kaj homan sperton

b) Li pekis dum sia infaneco

c) Li bezonis savon

d) Li havis homan naturon
6. Kiuj el la sekvaj asertoj estas veraj?

a) Jesuo havis perfektan naturon kaj perfektan karakteron

b) Jesuo havis pekeman naturon, sed perfektan karakteron

c) Jesuo estis vera Dio kaj vera homo

d) Jesuo havis la saman naturon, kiun havis Adam antaû sia falo en pekon
7. Ĉu havis Jesuo la eblecon por peki?
-----------------------------------------------------------------------------------

1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • LA NATURO DE JESUO
  • LA HOMECO DE JESUO
  • Kristo Bezonis Savon
  • Ps 91:11,12
  • LA INTERRILATOJ DE DIO KUN JESUO
  • KOMENTO 27: “Estante En La Formo De Dio”
  • ĈAPITRO 8: Demandoj

  • Elŝuti 1.2 Mb.