Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo14/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   20

KOMENTO 22: Jesuo En La Historio
De tempo al tempo oni povas aûdi, ke Jesuo el Nazareto neniam ekzistis, ke li estas elpensita figuro. En tiu okazo estas tre malfacile ekspliki la ekzistadon mem de kristanismo. Kiel ekspliki tiun fakton, ke dum la lastaj 2000 jaroj milionoj da homoj bazis sian kredon sur homo, kiu neniam ekzistis, predikante pri li tra la tuta mondo malgraû persekutoj, iufoje eĉ riskante sian vivon? Kristanoj kaj judoj akceptas ĝenerale, ke iam ekzistis la homo Mahomet, kvankam ili ne akceptas lian doktrinon kaj postulatojn. Oni povas diri tiel ne nur pri Mahomet. Ni akceptas la ekziston de multaj famaj historiaj personoj, ne postulante iujn ajn pruvojn pri ilia reala ekzisto.

Tiu fakto, ke iuj personoj tiom energie rifutas la ekziston de Jesuo el Nazareto, indikas al supermezura deziro trovi pravigon por sia malakcepto de Jesuo kaj liaj agoj. Tion konfirmas tiu fakto, ke la judoj de la unua jarcento ne havis dubojn pri la ekzisto de Jesuo. Pli sube estas donitaj la historiaj pruvoj, ke Jesuo el Nazareto ne estis teologia invento de homoj, sed ke li estis reale ekzistanta. Pli granda parto da ili estis prenita el “Antikva atesto pri la vivo de Jesuo”, verkita de Gary Habermas.


1. Roma historisto Tacito mencias pri Jesuo kaj kristanismo en siaj ĉefaj libroj pri la unua jarcento “Analoj” kaj “Historioj”. En “Analoj” li skribis (ĉ. 115 jaroj PK):

“Grupo da homoj, kiuj estis malamataj kaj elvokis abomenon ĉe la popolo, nomis sin kristanoj. Kristo, kies nomo havis tiu ĉi socio, suferis kruelan punon de provincestro Pontio Pilato dum la tempo de Tiberio”.

La imperiestro Tiberio regis ekde la 14-a ĝis la 37-a jaro PK. Ankaû Tacito skribis, ke la kredantoj de tiu ĉi religio disvastiĝis ne nur en Judujo, naskiĝloko de tiu ĉi religio, sed eĉ en Romo; kaj li daûrigas en la priskribo, ke kristanoj estis persekutataj kaj multaj el ili estis mortigitaj en Romo. Ĉio tio akordiĝas kun la skriboj de la Nova Testamento pri Jesuo, la disĉiploj kaj apostoloj, kiuj, suferante grandan opozicion, unuaj disvastigis lian doktrinon en Judujo kaj poste en la tuta Romana mondo, inkluzive Romon.

2. Seûtonio, alia Roma historisto, skribis pri la regado de Klaûdio (41 – 54 PK): “Pro tio, ke la judoj en Romo, instigitaj de Kristo, kaûzis senĉesajn perturbojn, li (Klaûdio) elpelis ilin de la urbo”. Ag 18:2 diras, ke la judaj geedzoj Akvila kaj Priskila estis devigitaj foriri el Romo, ĉar la judoj tie estis persekutataj.

Seûtonio skribas plue pri la persekutoj de kristanoj en la tempo de Nerono: “Post granda incendio en Romo... punoj falis ankaû sur kristanoj, sekto, konfesanta novan kaj malutilan religion”. Tiu ĉi citaĵo pri ekzisto en la unua jarcento de grupo, nomata “kristanoj”, donas motivon sugesti, ke persono, nomita Kristo, ekzistis pli frue en tiu jarcento.
3. F.F. Bruce (“Origino de kristanismo”, p.p. 29,30) mencias historian libron de la Orienta Mediterania regiono, verkita de la historisto Thallus ĉirkaû la jaro 52 PK. En sia alia libro “Dokumentoj pri la Nova Testamento” (p. 113) Bruce mencias scienciston, nomitan Julij Afrikano, kiu primokante citas la priskribon de Thallus pri la ekmallumiĝo, okazinta dum la krucumo de Jesuo. Laû Julij Afrikano en tiu momento okazis la eklipso de la suno. Tio signifas, ke Thallus priskribis la krucumon de Jesuo pli frue, ol la 52-a jaro PK.
4. Plinio, roma ŝtata aganto, mencias pri la ekzisto en la lastaj jaroj de la unua jarcento de tre aktiva grupo da kristanoj. Li priskribas ilian memorigan diservon tiel: “Ili havis la kutimon kunveni en certa tago kaj antaû mateniĝo kanti himnon al Kristo” (“Leteroj de Plinio”, vol.2, X:96). Romaj imperiestroj Trojan kaj Hadrian ankaû parolis pri siaj problemoj rilate al kristanoj (vidu “Leteroj de Plinio”, vol.2, X:97, kaj Eûsebius “Eklezia historio”, IV:IX). La ekzisto de tiu ĉi grupo ekde la unua jarcento PK, kaj ilia eksterordinara pacienco dum persekuto atestas, ke ili estis gvidataj de reala historia persono, kiu vivis en la unua jarcento.
5. La Talmudo, la juda Sankta libro, en Sinedrio 43-a diras pri la morto de Jesuo. Estas akceptite, ke tiu ĉi parto de la Talmudo estis skribita en la frua tempperiodo de la kompilado de tiu ĉi libro (t. e. en 70-200 PK): “Tagon antaû Pasko Jesuo estis pendigita. Kvardek tagojn antaû la ekzekuto, heroldo antaûpaŝis kaj kriis: “Li devas esti mortigita per ŝtonoj, ĉar li predikas sorĉadon kaj incitas Izraelon rezigni al ĝia religio. Ĉiuj, kiuj povas diri ion por lia defendo, eliru kaj pledu”. Pro tio, ke neniu pledis por li, li estis pendigita tagon antaû Pasko”.

La vorton “pendigita” necesas kompreni kiel “krucumita” – tiamaniere ĝi estas uzata en la Nova Testamento (Gal 3:13; Lk 23:39). Tiu ĉi citaĵo diras, ke la judoj volis mortbati Jesuon per ŝtonoj, verŝajne laû la leĝo de Moseo, sed fakte li estis “pendigita”. La klarigon pri tio oni povas trovi en la Nova Testamento, kiu diras, ke la judoj devis sekvi la roman leĝon por efektivigi la mortigon de Jesuo, kio povis esti efektivigita nur per krucumo.

Sinedrio 43a ankaû skribas, ke kvin disĉiploj de Jesuo estis juĝitaj kaj kondamnitaj al morto; kaj tio denove montras, ke judoj tradicie kredis je la ekzisto de historia persono Jesuo. Sinedrio 106b eĉ diras, ke Jesuo havis 33- jaran aĝon, kiam li mortis, kaj tio konformas al la Nova Testamento. Maier (“La unua Pasko”, pp. 117, 118) citas la judan dokumenton de la kvina jarcento “Toledoth Jesuo”, kiu diras, ke la apostoloj provis ŝteli la korpon de Jesuo post lia morto, sed ĝardenisto, nomita Juda, eksciis pri tiu plano kaj transportis la korpon de Jesuo en alian lokon, por transdoni ĝin pli poste al la judoj. Justin Martyr en la jaro 150 PK skribis, ke la judoj speciale sendis heroldojn, kiuj anoncis, ke la korpo de Kristo estas ŝtelita (“Dialogo kun Trypho”, p. 108), kaj Tertuliano (“Pri spektaĵoj”, p. 30) skribis similan en la 200-a jaro PK.

Ĉio tio pruvas, ke la judoj de fruaj jaroj de la unua jarcento kredis, ke Jesuo persone ekzistis kaj estis krucumita.

6. La greka dramverkisto Luciano, verkinta en la dua jarcento, priridis la kristanojn, kiuj “adoras krucumitan homon ĝis nun (Luciano, “La morto de alilandano en Romo”, 11-13, en “La verkoj de Luciano”, vol.4).
7. Jozefo Flavij estas la plej fama historisto de la unua jarcento. En sia verkaĵo “Antikvaĵoj” skribita en jaroj 90-95 PK, li mencias Jakobon, “la frato de Jesuo, nomita Kristo”. En alia loko de la sama libro li skribas pri Jesuo same, kiel estas dirite pri Kristo en la Nova Testamento: “En tiu ĉi tempo estis Jesuo, saĝa homo... Li faris mirindaĵojn... Li estis Kristo... li aperis antaû ili vivanta en la tria tago, kiel antaûdiris la profetoj pri li kaj pri dek mil liaj mirindaĵoj”.

Tiu citaĵo havas tiom precizan priskribon, ke iuj homoj opinias ĝin interpolo. Tamen ekzistas multe da aliaj faktoj, kiuj konfirmas, ke homo, nomita Jesuo el Nazaret, ekzistis reale:


- Tiun ĉi citaĵon de Jozefo Flavij uzas Eûsibio en “Ekleziasta historio”, 1:X1.
- Respektindaj kleruloj subtenas la opinion, ke tiu ĉi citaĵo apartenas al Jozefo Flavij kaj povas pruvi, ke tiu ĉi citaĵo estas skribita en la sama stilo, kiel la tuta libro de Jozefo Flavij (vidu Daniel Rops “La silento de samtempuloj de Jesuo”, p.21; J.N.D. Anderson “Kristanismo. La atesto de historio”, p.20; F.F. Bruce “La dokumentoj de la Nova Testamento”, p.p. 108,109).
- Forestas ia teksta atesto, ke tiu ĉi eltiraĵo estas interpolo.
- Profesoro Ŝlomo Pines (“The New York Times”, 12.2.72) asertas, ke la araba eldono de la verkoj de J. Flavij preskaû laûvorte konformas al la originalo. La citita de ni eltiraĵo ankaû estas en tiu ĉi eldono: “En tiu tempo estis la saĝa homo, nomita Jesuo. Li estis bonkonduta kaj fama pro sia virteco. Kaj multaj homoj el la judoj kaj aliaj popoloj fariĝis liaj disĉiploj. Pilato kondamnis lin al krucumo kaj morto. Sed tiuj, kiuj fariĝis liaj disĉiploj ne apostatis de lia doktrino; ili asertis, ke li aperis antaû ili tri tagojn post sia morto sur la kruco, kaj estis vivanta; li verŝajne estis Mesio, pri mirakloj de kiu rakontis la profetoj”.

Tio konformas al la Nova Testamento.


KOMENTO 23 : “Mi Malsupreniris De La Ĉielo”
La pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo... Mi malsupreniris de la ĉielo” (Joh 6:33, 38).
Tiujn ĉi kaj ankaû aliajn similajn vortojn oni erare uzas por argumenti, ke Jesuo reale ekzistis en la ĉielo antaû sia naskiĝo. Tamen notu:
1. Tiuj, kiuj kredas je dogmo de la Triunuo, akceptas tiujn vortojn laûlitere por pruvi sian vidpunkton. Tamen, se tiujn vortojn ni komprenus laûlitere, ni devus kredi, ke Jesuo laûlitere iumaniere “malsupreniras de la ĉielo”. Sed la Biblio nenion diras pri tio, kaj la vortoj mem de Jesuo pri lia koncipo en la utero de Maria, kiel ordinara bebo, en tiu okazo estus sensencaj. Joh 6:60, dirante pri la manao, notas:”Malfacila estas tiu parolo”, t. e. ni devas kompreni tiujn vortojn metafore.
2. En Joh 6 Jesuo klarigas, ke la manao estis tipo de li mem. La manao estis sendita de Dio, t. e. Dio Mem kreis ĝin sur la tero; ĝi ne laûlitere flosis malsupren de la trono de Dio en la ĉielo. Same, Jesuo estis sendita de Dio, t. e. ke Dio Mem per la povo de la Sankta Spirito okazigis la koncipon de Jesuo en la utero de Maria sur la tero (Lk 1:35).
3. Jesuo diris: “La pano, kiun mi donos, estas mia karno” (Joh 6:51). Tiuj, kiuj akceptas la dogmon pri la Triunuo asertas, ke estis la “Dia” parto de Jesuo, kiu malsupreniris de la ĉielo. Sed Jesuo mem diris, ke lia “karno” estas “la pano”, malsuprenirinta de la ĉielo. Same Jesuo ligas la panon de la ĉielo kun si mem, kiel la “Filo de homo” (Joh 6:62), ne “Dio la Filo”.
4. En Joh 6 estas aliaj pruvoj, ke Jesuo ne egalas al Dio. “La vivanta Patro min sendis” (Joh 6:57) montras, ke Jesuo ne estas parto de Dio, sed li estas sendita de Dio. Kaj ankaû “Mi vivas pro la Patro” (Joh 6:57) ne signifas unuecon.
5. Aperas la demando: “Kiam kaj kiel Jesuo “malsupreniris” de la ĉielo? Adeptoj de la Triunuo uzas tiun ĉi verson en Joh 6 por pruvi, ke Jesuo malsupreniris de la ĉielo ĉe sia naskiĝo. Sed Jesuo diris pri si mem, ke li “estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo” (vv.33,50), kvazaû tio ankoraû daûras. Pri la Dia donaco en si mem Jesuo diris: “Mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon” (v. 32). Dum kiam Jesuo parolis tiujn vortojn, li jam “malsupreniris”, en tiu senco, ke li jam estis sendita de Dio surteren. Tial li povis diri pri tio en is-tempo: “Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo” (v.51). Sed li ankaû diris pri pano, kiu malsupreniras de la ĉielo jam post sia morto sur la kruco: “La pano, kiun mi donos, estas mia karno” (v.51). Sekve, Jesuo diras, ke li jam malsupreniris de la ĉielo, ke li malsupreniras kaj estos malsupreniranta en sia morto sur la kruco. Eĉ nur unu tiu ĉi fakto pruvas, ke: “malsupreniro” rilatas al elmontriĝo de Dio Mem, sed ne al la naskiĝo de Kristo. En la Malnova Testamento estas pruvoj, ke la referencoj al la “malsupreniro” de Dio havas la saman signifon, pri kiu ni ĵus diris. Ekzemple, Dio vidis malfeliĉojn de Sia popolo en Egiptujo kaj “malsupreniris” por savi ilin pere de Moseo. Li ankaû vidis nian sklavecon en peko kaj “malsupreniris” aû elmontris Sin, sendinte Jesuon, kiel la ekvivalento de Moseo por liberigi nin de pekeco.
KOMENTO 24: Ĉu Kreis Jesuo La Teron?
La unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li (Jesuo) kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aûtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaû ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj...” (Kol 1:15-18). Tiu ĉi citaĵo estas unu el tiuj, kiujn oni citas por pruvi, ke Kristo kreis la teron.
1. Tamen ekzistas multe da aliaj citaĵoj, kiuj instruas, ke Jesuo ne ekzistis antaû sia naskiĝo. La skribo en Genezo klare montras, ke la kreinto de ĉio estas Dio. Se ni supozas, ke Jesuo estis la kreinto, kaj Genezo diras, ke la kreinto estas Dio, fakte ni supozas, ke Jesuo egalas al Dio. Sed tiuokaze tute ne eblas klarigi multajn versojn, kiuj montras la diferencon inter Dio kaj Jesuo (por ekzemplo vidu 8:2).
2. Jesuo estis “unuenaskita”, tio signifas komencon. Forestas pruvoj, ke Jesuo estis “unuenaskita” antaû la kreo de la tero. Ekzemple, 2 Sam 7:14 kaj Ps 89:27 profetis, ke laûlitera posteulo de David estos la unuenaskita de Dio. Estas klare, ke li ankoraû ne ekzistis en la tempo, kiam tiu citaĵo estis skribita, kaj, des pli en la tempo de kreado, priskribita en Genezo. Jesuo fariĝis “la Filo de Dio en potenco post sia releviĝo de la mortintoj (Rom 1:4). Dio relevis Jesuon, “kiel ankaû estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaû Mi vin naskis” (Ag 13:32,33). Sekve, Jesuo iĝis la unuenaskita de Dio per sia releviĝo el la mortintoj. Ankaû notu, ke filo, staranta ĉe la dekstra mano de sia patro estas la unuenaskita (Gen 48:13-16), kaj Kristo estis starigita ĉe la dekstra mano de Dio post sia releviĝo. (Ag 2:32; Heb 1:3).
3. Ĝuste en tiu ĉi senco Jesuo estis priskribita, kiel “unuenaskita el la mortintoj” (Kol 1:18), tio egalas al “la unuenaskito inter la tuta kreitaro” (Kol 1:15) aû el tutaj estaĵoj. Tial Jesuo diras pri si mem, ke li estas “unuenaskita el la mortintoj... la komenco de la kreo de Dio” (Ap 1:5; 3:14). Jesuo estis la unua el novspecaj senmortaj homoj, kies releviĝo kaj renaskiĝo, kiel senmortaj gefiloj de Dio, fariĝis ebla per la morto kaj releviĝo de Jesuo (Ef 2:10; 4:23,24; 2 Kor 5:17). “En Kristo ĉiuj (la veraj kredantoj) estos vivigitaj. Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno” (1 Kor 15:22,23). Tion saman diras Kol 1. Jesuo estis la unua persono revivigita de la mortintoj, al kiu estis donite senmorteco, li estis la unua el nova kreo, kaj la veraj kredantoj sekvos lian ekzemplon ĉe lia reveno.
4. La kreitaro, pri kiu diras Kol 1, sekve, estas la nova kreitaro, ne tiu el Genezo. Per agoj de Jesuo kreiĝis ĉio... ĉu tronoj, ĉu regecoj”. Paûlo ne diras, ke Jesuo kreis ĉion, ekzemple, riverojn, montojn, birdojn kaj tiel plu. La elementoj de tiu ĉi nova kreitaro konsistigas tiun rekompencon, kiun fideluloj havos en la Regno de Dio. “Tronoj... regecoj” kaj tiel plu signifas, ke la revivigitaj kredantoj estos “reĝoj kaj pastroj, kaj ili reĝas sur tero” (Ap 5:10). Tio fariĝis ebla pro la agoj de Jesuo. “En li kreiĝis ĉio en la ĉielo” (Kol 1:16). En Ef 2:6 oni legas pri la kredantoj, kiuj estas kunsidigitaj “en la ĉielejoj en Kristo Jesuo”. Tiuj ĉi versoj instruas, ke tiu alta spirita stato, kiun ni povas havi nun, kaj ankaû tiu, kiun ni havos estonte, iĝis ebla dank’ al Jesuo. “En la ĉielo kaj sur la tero... ĉio per li (Kristo) kunakordiĝis per la sango de lia kruco” (Kol 1:16,20), tio signifas, ke “ĉio en la ĉielo “rilatas al la kredantoj, kiuj nun estas en la “ĉielejoj... en Kristo Jesuo”


KOMENTO 25: “Antaû Ol Naskiĝis Abraham Mi Ekzistas

(Joh 8:58)
Tiun ĉi verson ofte oni erare uzas por pruvi, ke Jesuo ekzistis ankoraû antaû la naskiĝo de Abraham. Sed pli atenta esploro de ĝiaj vortoj kondukos al la mala (sed vera) konkludo.
1. Jesuo ne diris “ Antaû ol Abraham naskiĝis, mi ekzistis”. Li estis la promesita posteulo de Abraham; kaj ni sensencigus la Diajn promesojn, se ni dirus, ke Jesuo reale ekzistis ankoraû antaû la tempo de Abraham.

2. La vortoj en Joh 8:58 el la parolo al Judoj koncernas Abrahamon. Ili opiniis Abrahamon, kiel la plej granda el ĉiuj iam ajn ekzistintaj sur la tero homoj. Kaj Jesuo diris: “Mi, staranta antaû vi, nun estas pli grava, ol Abraham estis”. La vorto “antaû” en Joh 8:58 pli signifas, ke en la plano de Dio, antaû la Liaj okuloj Jesuo estis pli frue (fakte “de la komenco”mem), ol Abraham. Laû sia signifo en la plano de Dio Jesuo estis “antaû” Abraham.


3. Pruvon por tio enhavas Joh 8:56: “Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita”. Nur unu fojon la Skribo mencias, ke Abraham ekridis kaj ĝojis; tio okazis, kiam li aûdis la promeson pri la semo, kiu, kiel li pli poste komprenis, estos Jesuo (Gen 17:17). Abraham antaûvidis Kriston pro la promesoj, donitaj al li, kaj li ekkriis pri la estonta oferdono: “La Eternulo antaûvidos...” (Gen 22:8). Ĝuste en tiu senco Jesuo diras, ke Abraham vidis lin. Sciante la promesojn, Jesuo povis diri: “Antaû ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas”. Kiel ni montris en 3.1, la promesoj de Dio al Abraham rivelis la planon de Dio rilate al Jesuo, kiun Li havis de la komenco de la mondo. Tiu celo, kiu estis “Antaû ol Abraham naskiĝis”, estis rivelita al Abraham en la promesoj al li, kaj nun estis elmontrita al la judoj de la unua jarcento en Jesuo – “la vorto (de promeso) fariĝis karno”.
KOMENTO 26: Melkicedek
Multaj studantoj de la Biblio sincere prononcas “Amen” post la versoj de Petro “Nia amata frato Paûlo, laû la saĝeco donita al li, jam skribis al vi... en ĉiuj siaj epistoloj... en kiuj iuj aferoj estas malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaû la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo” (2 Pet 3:15,16). Tio, certe, rilatas al la vortoj de Paûlo pri Melkicedek, diritaj en “Al la Hebreoj”. Paûlo mem agnoskis, ke liaj vortoj estas malfacile percepteblaj kaj ilin komprenas nur tre maturaj kredantoj (Heb 5:10, 11, 14).
“Tiu Melkicedek, reĝo de Salem (Jerusalem), pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon, revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis”, pri kio oni diras, ke li estas “senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio” (Heb 7:1,3). El tiuj ĉi linioj iuj homoj konkludas, ke Jesuo laûlitere ekzistis antaû sia naskiĝo kaj pro tio li ne havis homajn gepatrojn.
Jesuo havis Patron (Dio) kaj patrinon (Maria) kaj genealogion (vidu Mt 1, Lk 3 kaj kmp. Joh 7:27). Pro tio Melkicedek ne povas rilati al Jesuo persone. Krom tio, Melkicedek estis nur “similigita al la Filo de Dio” (Heb 7:3); li mem ne estis Jesuo. Li nur havis similecon al Jesuo, kiun la aûtoro uzas por instruaj celoj. “Laû simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia”, Jesuo (Heb 7:15), kiu estis destinita pastro “laû la maniero de Melkicedek” (Heb 5:5,6).

Tion, kio estas skribite en Hebreoj pri Melkicedek, ne povas esti akceptita laûlitere. Se Melkicedek havis nek patron, nek patrinon, ĉi okaze li devis esti Dio Mem: nur Dio sola estas senkomenca (1Tim 6:16, Ps 90:2). Sed Heb 7:4 diras: “Nur pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj”, kaj ankaû tiu fakto, ke li estis vidata de homoj kaj oferdonis al Dio, montras, ke li ne estis Dio. Se oni nomas lin homo, li devas havi homajn gepatrojn. Tiu fakto, ke li estas “senpatra, senpatrina, sengenealogia”, signifas nur, ke lia genealogio kaj liaj gepatroj ne estas menciitaj en la Biblio. La gepatroj de la reĝino Ester ne estas priskribitaj, kaj pri ŝia genealogio estas dirite en la simila maniero. Mordeĥaj “estis prizorganto de Hadasa (Ester)... filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon... Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon” (Ester 2:7).

La libro Genezo kutime donas longan detalan genealogion de tiuj personoj, kiuj estas prezentataj al ni. Sed Melkicedek aperas sen iu ajn anonco pri li, sen priskribo de liaj gepatroj, kaj tiel same subite malaperas. Samtempe, forestas duboj, ke li estis tre respektata persono – eĉ Abraham mem pagis al li dekonon kaj estis benita de li, tio montras la superecon de Melkicedek super Abraham (Heb 7:2,7).

Paûlo ne nur ekzercis mense je la Skribo. Dum la unua jarcento estis reala problemo, kiun oni povis solvi nur per argumentoj pri Melkicedek. La judoj rezonis tiel: “Vi kristanoj diras al ni, ke tiu Jesuo povas esti nun nia ĉefpastro, prezentanta niajn preĝojn kaj agojn al Dio. Sed tiu pastro devas havi genealogion, pruvantan, ke li estas el la tribo de Levi, sed vi mem evidentigas, ke Jesuo devenas de Jehuda (Heb 7:14). Pardonu nin, sed por ni Abraham estas plejalta gvidanto kaj ekzemplo (Joh 8:33,39) kaj ni ne volas respekti tiun Jesuon”.

Al tio Paûlo respondis: “Rememoru Melkicedekon. La libro Genezo montras al ni, ke tiu granda pastro ne havas genealogion; kaj Mesio devas esti reĝo kaj pastro, kies pastreco estos laû la maniero de Melkicedek (Heb 5:6, kmp. Ps 110:4). Abraham laû sia signifo estis pli malgranda, ol Melkicedek, sekve, vi devas deturni vian atenton de Abraham al Jesuo kaj ĉesi plu gravigi la demandon pri genealogio (vidu 1 Tim 1:4). Se vi pensas pri tio, kiom multe Melkicedek similas al Jesuo, (ekzemple, pri detaloj de iliaj vivoj), vi havos pli multe da kompreno pri la agoj de Jesuo mem”.

Kaj ankaû ni ĉiuj devas pripensi tiun ĉi lecionon.


ĈAPITRO 7: Demandoj


  1. Donu du profetaĵojn el Malnova Testamento pri Jesuo.




  1. Ĉu ekzistis reale Jesuo antaû sia naskiĝo?




  1. En kiu senco oni povas diri, ke Jesuo ekzistis antaû sia naskiĝo?

    1. Kiel anĝelo

    2. Kiel parto de la Triunuo

    3. Kiel spirito

    4. Nur en la menso kaj intenco de Dio




  1. Kiu el la sekvaj asertoj pri Maria estas vera?

    1. Ŝi estis perfekta, senpeka virino

    2. Ŝi estis ordinara virino

    3. Ŝi koncipis Jesuon pere de la Sankta Spirito

    4. Ŝi nun transdonas niajn preĝojn al Jesuo




  1. Ĉu Jesuo kreis la teron?




  1. Kiel vi komprenas Joh 1:1-3 “En la komenco estis la Vorto”?




  1. Kial, laû vi, gravas ĝuste scii, ĉu ekzistis reale Jesuo antaû sia naskiĝo aû ne?

ĈAPITRO 8

LA NATURO DE JESUO

8.1 LA NATURO DE JESUO: ENKONDUKO
Unu el la plej grandaj tragedioj de kristanismo estas en tio, ke la venko de la Sinjoro Jesuo Kristo super peko, kiun li venkis disvolvante sian perfektan karakteron, ne ricevis en deca grado la respekton kaj agnoskon. La disvastigita opinio pri la Triunuo fakte faras lin Dio Mem. Sed Dio ne estas tentebla (Jak 1:13) kaj ne povas peki, sekve, Jesuo reale ne havus batalon kontraû peko. Lia servo sur la tero estus ŝajnaĵo; li havus homan vivon, sed realaj kaj spiritaj problemoj, kiujn havas la tuta homaro, ne koncernus lin persone.

Aliflanke, la mormonoj kaj atestantoj de Jehova kaj ankaû aliaj ne povas akcepti kaj aprezi la mirindaĵon, ke Kristo estas la solenaskita Filo de Dio, kaj sekve, li povis esti nek anĝelo, nek la natura filo de Jozef. Ankaû ekzistas la opinio, ke dum sia surtera vivo, Kristo havis la saman naturon, kiun havis Adam antaû sia falo en pekon. La Biblio ne havas pruvojn por subteni tiun vidpunkton; krom tio, ni scias el la Biblio, ke Adam estis kreita de Dio el polvo de la tero, sed Jesuo estis naskita de la virgulino Maria, kaj kvankam Jesuo ne havis homan patron, en ĉiuj aliaj rilatoj li estis homo, kiel ni estas. Multaj homoj ne povas akcepti, ke homo de nia pekema naturo povas havi perfektan karakteron, kaj tiu ĉi fakto malhelpas al ili akcepti la veran kredon en Kristo.

Akcepti, ke Jesuo havis nian naturon, sed estis tute senpeka kaj ĉiam venkis siajn tentojn, estas malfacile. Necesas atente legi kaj pripensi la skribojn de la Evangelio pri lia senpeka vivo, vivo de homo, sed ne Dio, por havi klaran komprenon kaj firman kredon en la reala Kristo. Pli facile estas supozi, ke li estis Dio Mem, kaj pro tio perfekta. Sed tiu vidpunkto malpliigas la signifon de la venko, kiun Jesuo akiris en la batalo kontraû la pekema homa naturo. Ja li havis homan naturon; li estis tentata tiel same, kiel ni (Heb 4:15), sed li venkis siajn tentojn per sia obeemo al la vojoj de Dio kaj serĉante Lian helpon por venki la pekon. Kaj Dio volonte helpis al li, ĉar “Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si” pere de Sia propra Filo (2 Kor 5:19).

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • KOMENTO 23 : “Mi Malsupreniris De La Ĉielo” “La pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo... Mi malsupreniris de la ĉielo” (Joh 6:33, 38).
  • KOMENTO 24: Ĉu Kreis Jesuo La Teron
  • KOMENTO 25: “Antaû Ol Naskiĝis Abraham Mi Ekzistas (Joh 8:58)
  • KOMENTO 26: Melkicedek
  • ĈAPITRO 7: Demandoj
  • ĈAPITRO 8 LA NATURO DE JESUO 8.1 LA NATURO DE JESUO: ENKONDUKO

  • Elŝuti 1.2 Mb.