Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo12/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   20

Peko, Satano Kaj Diablo

La vortoj “satano” kaj “diablo” estas uzataj aligorie por priskribi niajn naturajn pekajn inklinojn (vidu 6.1), kiuj estas nia ĉefa “satano” kaj kontraûulo. Ili povas esti personigitaj kaj en tiu okazo povas signifi “diablon” - nian kontraûulon, kalumnianton. Tial la vera diablo estas nia interna “homo”, nia “mi”. La konekso inter la diablo kaj niaj malbonaj deziroj - pekeco ene en ni – klare videblas en kelkaj citaĵoj: “Ĉar do la infanoj (ni) partoprenas en sango kaj karno, li (Jesuo) ankaû mem egale partoprenis en ili, por ke per (sia) morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo” (Heb 2:14). La diablo ĉi tie estas priskribita, kiel estulo respondeca pri morto. Sed “la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23). Sekve, peko kaj la diablo devas esti samsignifaj nocioj. Simile diras Jak 1:13, ke niaj malbonaj deziroj tentas nin al peko kaj, sekve, al morto; sed Heb 2:14 diras, ke morton alportas la diablo. La sama verso diras, ke Jesuo havis nian naturon por neniigi la diablon. Tamen en Rom 8:3 ni vidas: “Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno (t. e. nia homa naturo) kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno”. Tio pruvas, ke la diablo kaj la pekaj inklinoj, kiuj karakterizas la homan naturon, fakte estas la samo. Estas vivgrave kompreni, ke Jesuo estis tentata ĝuste tiel, kiel ni. Miskompreno de la doktrino pri la diablo signifas, ke ni ne povas en deca grado taksi la naturon kaj agojn de Jesuo. Nur pro tio, ke Jesuo havis nian homan naturon - la “diablon” en si - ni povas havi esperon pri savo (Heb 2:14; 4:15). Superinte la dezirojn de sia propra naturo, la Biblian diablon, Jesuo sur la kruco povis neniigi la diablon (Heb 2:14). Se la diablo estus persono, li ne ekzistus plu ekde tiu evento. Heb 9:26 diras, ke Kristo “aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem”. Ankaû en Heb 2:14 estas dirite, ke per sia morto Kristo neniigis la diablon en si mem. Per sia morto Jesuo neniigis “la korpon de peko” (Rom 6:6), t. e. homan naturon, pekon, elmontritan en la formo de niaj korpoj.

“Kiu faras pekon, tiu estas la diablo” (1 Joh 3:8), ĉar peko estas la rezulto de cedo al nia propra naturo, al niaj malbonaj deziroj (Jak 1:14,15), kiujn la Biblio nomas “la diablo”. “Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo”(1 Joh 3:8). Se ni pravas, dirante, ke la diablo estas niaj malbonaj deziroj, do rezultoj de tiuj deziroj estas niaj pekoj. 1 Joh 3:5 tion konfirmas: “Li (Jesuo) elmontriĝis, por forigi pekojn”. El tio sekvas, ke “pekoj” kaj “la faroj de la diablo” estas samsignifaj.

Agoj 5:3 donas alian ekzemplon de interligo inter la diablo kaj niaj pekoj. Petro diras al Ananias: “Kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito?”. Ankaû en verso 4: “Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro?”. Apero de io malbona en nia koro signifas la saman, ke satano plenigas nian koron. Se ni intencas fari ion malbonan, tio komenciĝas interne de ni. Se virino gravediĝas, tio komenciĝas interne de ŝi. Jak 1:14,15 uzas la saman aligorion por priskribi kiel niaj voluptoj naskas kaj kreskigas pekojn, kiuj alportas morton. Ps 109:6 egaligas pekan personon kun “satano”: “Metu malvirtulon super lin; kaj kontraûulo stariĝu ĉe lia dekstra mano”, t. e. superos lin (kmp. 110:1).


Personigo

Certe do, vi povas diri: “Sed en ĉiuj tiuj lokoj pri la diablo estas dirite, kiel pri reala persono”. Tio estas tute vere. Heb 2:14 diras, ke Jesuo neniigis “tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo”. Eĉ supraĵa legado de la Biblio montras, ke estas ofte uzata la metodo de personigo, kiam temas pri abstrakta ideo. Tiel Sent 9:1 priskribas la virinon, nomitan “Saĝo”, kiu konstruis sian domon; kaj Rom 6:23 komparas pekon kun persono, kiu pagas salajron en formo de morto. Pli detale tiu ĉi temo estos priskribita en Komento 5. Nia diablo, la “diabolos”, ofte reprezentas niajn malbonajn dezirojn. Sed homo ne povas havi abstraktan diabolismon; la malbonaj deziroj, kiuj estas en la homa koro, ne povas ekzisti aparte de homo; pro tio “la diablo” estas personigita. Peko ofte estas personigita, kiel mastro (ekzemple, Rom 5:21; 6:6,17; 7:3). Certe, “la diablo” estas ankaû personigita kaj rilatas al peko. Tiel Paûlo diras pri ni, ke ni estas disduigitaj personoj, kiujn enhavas nia karno (Rom 7:15-21); kie la homo de la karno, “la diablo”, batalas kun la homo de la Spirito. Tamen memkompreneble, ke interne de ni ne ekzistas iuj du personoj, laûlitere batalantaj unu kontraû la alia. Tiu ĉi peka parto de nia naturo estas personigita, kiel “la malbono” (Mt 6:13) - la Biblia diablo. La sama vorto, tradukita el la greka, kiel “malbono”, signifas “malvirtulo” en 1 Kor 5:13, montranta, ke kiam persono cedas al peko, al sia malbona parto, li mem fariĝas la malbono, aû “diablo”.


Diablo” Kaj “Satano” En Politika Kunteksto

La vortoj “diablo” kaj “satano” estas ankaû uzataj por priskribo de la malvirta, pekema mondo, en kiu ni vivas. Pri la socia, politika kaj pseûdo-religia hierarkio de la homaro oni povas paroli kiel pri “la diablo”. La diablo kaj satano en la Nova Testamento ofte rilatas al la politika kaj socia potenco de la Hebrea aû Roma sistemoj. Ekzemple, en Ap 2:10 ni legas, ke la diablo ĵetas la kredantojn en malliberejon. Tio estas aludo al la Roma registaro, kiu malliberigas la kredantojn. En la sama kunteksto ni legas pri eklezio en Pergamo, kiu situis proksime de la loko, aû trono, de Satano, t. e. proksime de la loko, kie troviĝis registaro de Roma kolonio en Pergamo, kaj kie estis ankaû grupo da kredantoj. Ni ne povas diri, ke Satano mem, se li ekzistas, havis personan tronon en Pergamo.

Individua peko estas difinita, kiel faro kontraû la leĝo de Dio (1 Joh 3:4). Sed peko, esprimita kolektive, kiel politika kaj socia forto kontraû Dio, estas forto pli potenca, ol individuaj pekoj; estas tiu kolektiva potenco, kiun iufoje oni personigas, kiel multpovan estulon, nomitan la diablo. Ĉi sence Irano kaj aliaj islamaj landoj nomas Usonon “La granda Satano” - t. e. la granda kontraûulo de ilia afero en politika kaj religia senco. Tiel same la vortoj “diablo” kaj “satano” estas uzataj en la Biblio.

Fine necesas diri, ke por ĝusta kompreno de tiu ĉi temo, pli ol de iu ajn alia, estas vivgrave baziĝi sur ĝeneraligita konkludo, farita laû la tuta Biblio, ne konstrui sian komprenon, bazinte sin sur nur kelkaj versoj. Partojn 6.1 kaj 6.2 indas relegi atente kaj kun preĝo. La klarigoj, donitaj en ili helpos al ni pli ĝuste kompreni ĉiujn citaĵojn, kiuj rakontas pri la diablo kaj satano. Tiuj ĉi vortoj povas esti uzataj kiel ordinaraj adjektivoj, aû iuloke ili rilatas al la peko, kiu devenas de nia propra homa naturo. Kelkajn el la plej vaste miskomprenataj citaĵoj ni konsideros en Komentoj en la fino de tiu ĉi parto.


Demonoj

Ni jam montris, ke la diablo kaj satano ne estas iu estulo aû monstro. Se ni akceptas, ke tiu estulo ne ekzistas, sekve ne ekzistas ankaû demonoj, kiujn oni nomas servantoj de la diablo. Multaj homoj opinias, ke ĉion bonan en nia vivo donas Dio, kaj ĉion malbonan al ni donas la diablo kaj liaj servantoj, kiuj ankaû forprenas de ni bonon, donitan al ni de Dio.

La Biblio klare instruas nin, ke nur Dio estas la fonto de tuta potenco (vidu 6.1), kaj Li estas tiu, kiu respondecas pri ĉio bona kaj ankaû pri ĉio malbona en nia vivo:

“Mi estas la Eternulo..., kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion” (Jes 45:7).

“Ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem” (Miĥa 1:12).

“Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? Ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?” (Amos 3:6).

Tiele, kiam nin trafas malfacilaĵoj, ni devas kompreni, ke ili devenas de Dio, kaj ni ne devas akuzi pro ili iujn demonojn kaj la diablon. Ijob perdis ĉion bonan, kion Dio donis al li, tamen li ne diris: “Tiuj demonoj forprenis ĉion, kion Dio donis al mi”. Ne, li diris jenan:

“La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata” (Ijob 1:21).

“Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?” (Ijob 2:10).

Se ni komprenas, ke ĉio estas de la Eternulo, ni, ricevinte malfacilaĵojn en nia vivo, povas preĝi al Dio, kaj peti Lin forigi ilin, kaj se Li ne faras tion, ni devas esti certaj, ke Li sendas ilin por korekti nian karakteron kaj por nia bono en la estonteco:

“Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li; Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li (sed ne demonoj!) punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj” (Heb 12:5-8).

Dio: la fonto de ĉia potenco

Dio estas la fonto de ĉia potenco. La hebrea vorto, tradukita kiel “dio”, signifas “potenco”:

“Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi” (Jes 45:5);

“Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas” (Jes 44:8);

“La Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li (Read 4:35).

Similajn versojn ofte oni povas renkonti en la Biblio. Pro tio, ke Dio estas la fonto de ĉia potenco kaj sola Dio, Li estas, kiel Li ofte rememorigas al ni, severa Dio (ekzemple, El 20:5; Read 4:24).

Dio fariĝas severa, se Liaj homoj komencas kredi je aliaj dioj, dirante: “Vi estas granda Dio, ĉiopova Dio, sed ni ankaû kredas, ke ekzistas ankoraû bonaj dioj, krom Vi, kvankam ili estas ne tiom potencaj, kiel Vi”. Similan eraron faris ankaû la Izraelidoj. Kaj la Malnova Testamento ofte priskribas, ke la hebreoj ĉagrenis Dion pro sia kredo je aliaj dioj. El la Biblio ni vidas, ke la “demonoj”, pri kiuj homoj kredas eĉ nune, similas al tiuj falsaj dioj, kiujn adoris la Izraelidoj.
Demonoj Kaj Idoloj

En 1 Kor Paûlo klarigas, kial kristanoj ne devas adori idolojn nek kredi je io simila. En la Biblia tempo homoj kredis, ke demonoj estas malgrandaj dioj, kiujn necesas adori por ke ili neniigu malfacilaĵojn el homaj vivoj. Pro tio ili faris modelojn de demonoj - idolojn, kaj adoris ilin.

“Tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj” (1 Kor 10:20, 28). Do, fakte idoloj kaj demonoj estas la samo. Atentu, ke Paûlo diras: “ili oferas al demonoj kaj ne al Dio”. El tio sekvas, ke demonoj ne estas dioj kaj ne havas iun realan potencon, ĉar estas nur unu Dio. Al tio klare indikas 1 Kor 8:4: “...ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu”. Idoloj kaj demonoj ne ekzistas tute. Estas nur unu vera Dio, aû potenco, en la mondo.

Paûlo daûrigas en la versoj 5, 6: “Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aû sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj (ĝuste tiel homoj kredas je diversaj demonoj hodiaû - unu demono okazigas perdon de laborloko, alia demono faras tiel, ke via edzino foriras de vi, kaj tiel plu). Tamen por ni estas nur unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio (bono kaj malbono)”.

La alian konfirmon, ke homoj en la tempo de la Nova Testamento kredis je demonoj, idoloj aû diversaj dioj ni vidas en Ag 17:16-18, kie estas dirite, ke Paûlo predikis en Ateno - la urbo ”idolplena”, adoranta diversajn idolojn. Aûskultante predikon de Paûlo pri la Evangelio, homoj diris: “Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj (novaj) diaĵoj (demonoj); ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon”. Do, la aûskultantoj opiniis, ke “Jesuo” kaj “releviĝo” estas novaj idoloj. Se vi legos ĉi tiun ĉapitron ĝis la fino, vi vidos, kiel Paûlo instruas ilin pri la vero, nomante ilin “tro servemaj al diaĵoj”, t. e. adorantoj de idoloj, kaj klarigante al ili, ke la vera Dio ne ĉeestas en iliaj idoloj aû demonoj. Ni jam scias, ke Dio estas la sola fonto de potenco. Kaj se Li ne ĉeestas en iliaj idoloj, sekve, idoloj ne havas iun ajn potencon, t. e. ili ne ekzistas.
Demonoj – idoloj en la Malnova Testamento

En Ps 106:36-39 ni trovas, ke la Izraelidoj adoris “demonojn” same, kiel “idolojn”:

“Ili (la Izraelidoj) servis al iliaj idoloj, kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili. Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj; kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, kiujn ili oferdonis al la Kanaanaj idoloj... Kaj ili malpuriĝis de siaj faroj, kaj malĉastiĝis per siaj agoj”.

Dio diras, ke adorante demonojn, la Izraelidoj malpurigis sin de siaj faroj, malĉastiĝis per siaj agoj, ĉar ilia kredo je demonoj estis rezulto de homa imago; kaj la idoloj, kiujn ili kreis, estis faritaĵoj de iliaj propraj manoj. Tiele, tiuj, kiuj kredas je demonoj nune, kredas je tio, kion elpensis kaj kreis homoj, sed ne je tio, kion instruas nin Dio.

Read 32:15-24 priskribas la koleron de Dio, kiam Lia popolo kredas je demonoj: “Ili (la Izraelidoj) incitis Lin per fremdaj dioj, per abomenaĵoj (siaj) ili kolerigis Lin. Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio. Al dioj, kiujn ili ne konis, al novaj, antaû nelonge venintaj, pri kiuj ne pensis viaj patroj... Kaj Li diris: Mi kaŝos Mian vizaĝon for de ili ... Ĉar ili estas generacio perfida, infanoj, kiuj ne havis en si fidelecon. Ili incitis Min per ne-dio, kolerigis Min per siaj vantaĵoj... Mi amasigos super ili malfacilaĵojn; Miajn sagojn Mi ĉiujn eluzos kontraû ili”. Dio nomas diablojn kaj diojn “abomenaĵo” kaj “vantaĵo”, t. e. donas al ili tiujn nomojn, kiuj ne signifas estaĵon, kaj sekve, je ili oni ne povas kredi, ĉar ili ne ekzistas. Adoro de dioj montras foreston de kredo je Dio. Certe, ne estas facile akcepti, ke Dio sendas al ni ne nur bonon, sed malbonon ankaû. Pli facile opinii, ke malbono venas de iu alia. Sed se ni kredas, ke ankaû malbono venas al ni de Dio, ni devas kredi, ke Dio povas depreni de ni tiun malbonon, aû ke tiu malbono iĝos por ni nemezureble granda graco en la estonteco.
Demonoj En La Nova Testamento

Tamen vi povas diri, ke en la Nova Testamento estas lokoj, kiuj klare diras pri demonoj.

Antaû ĉio ni devas klare kompreni, ke la Biblio ne povas kontraûdiri al si mem, ĉar ĝi estas la Vorto de la ĉiopova Dio. Se en ĝi estas klare dirite, ke Dio sendas al ni niajn problemojn kaj ke nur Li estas la fonto de ĉia potenco, en tiu okazo ĝi ne povas diri al ni, ke ankaû demonoj - malgrandaj dioj, kiuj kontraûas al Dio - alportas al nia vivo la saman. La vorton “demonoj” oni povas renkonti en la Malnova Testamento nur kvarfoje, kaj ĉiufoje konekse al idoladoro, sed en la Nova Testamento oni povas renkonti ĝin multfoje. Ni sugestas, ke en tiu tempo, kiam la Evangelioj estis skribataj, homoj alskribis ĉiujn nekomprenitajn malsanojn al demonoj. Se demonoj reale ekzustus kaj kaûzus niajn malsanojn kaj problemojn, ni povus renkonti menciojn pri tio en la Malnova Testamento. Tamen en ĝi ni povas legi pri demonoj nenion en tiu ĉi kunteksto.

Kiam ni legas, ke el iu estis forpelitaj demonoj, ni komprenas, ke estis kuracata iu mensa malsano de tiu homo, aû alia malsano, kiun oni ne povis kompreni en tiu tempo. Homoj, kiuj vivis en la unua jarcento, pri ĉio, kion ili ne povis kompreni, emis kulpi elpensitajn estaĵojn, nomitajn “demonoj”. En tiu tempo, por homoj kun tiama nivelo de medicinaj scioj, mensaj malsanoj estis nekompreneblaj. Pri mensmalsanuloj homoj diris “lin posedas demono”. En la tempo de la Malnova Testamento pri mensmalsanuloj homoj diris, ke ilin posedas malbona aû malpura spirito (Juĝ 9:23; 1 Sam 16:14; 18:10). La saman oni diris pri mensmalsanuloj ankaû en la tempo de la Nova Testamento: “Oni venigis al li (Jesuo) multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn; por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn” (Mt 8:16,17). Do, homaj malfortaĵoj kaj malsanoj signifis la samon, ke esti posedata de demonoj kaj malbonaj spiritoj.

Homoj opiniis Jesuon frenezulo, kaj diris, ke lin posedas demono: “Li havas demonon kaj estas freneza...” (Joh 10:20; 7:19,20; 8:52).
Resanigo De Malsanuloj

Resanigitaj de “posedo de demonoj” homoj denove fariĝis “en sana prudento” (Mk 5:15; Lk 8:35;). Tial, esti “posedata de demonoj”, aû demonhavanta, signifis esti mense malsana. Tiuj, posedataj de demonoj, estis “resanigitaj” (Mt 4:24; 12:22; 17:18). De tio ni povas konkludi, ke demonposediteco estis speco de malsano. En Lk 10:9 ni legas, ke Jesuo forsendis sepdek siajn apostolojn al diversaj urboj por ke ili “sanigu tieajn malsanulojn” kaj la apostoloj tion faris. Kiam ili revenis, ili diris: “Sinjoro, eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo” (vidu v.17). Ankaû ĉi tie ni vidas, ke demonoj kaj malsanoj signifis la saman, kaj ke la apostoloj mem scipovis resanigi malsanulojn per la nomo de Jesuo (vidu Ag 3:6; 9:34).


La Lingvo De Tiu Tempo

Tiele, ni vidas, ke en la Nova Testamento por priskribi iun malsanulon, havantan mensan malsanon aû alian nekonatan en tiu tempo malsanon, estis uzata la lingvo de tiu tempo, diranta pri tiuj malsanuloj, ke ilin posedas demonoj. En tiu tempo la grekoj kaj romanoj firme kredis, ke demonoj ne nur posedas la homojn, sed ankaû ili liveras mensajn malsanojn. Tiuj “kristanoj”, kiuj kredas, ke demonoj ekzistas, per tio fakte agnoskas paganajn nociojn, kiel verajn. La Biblio estis skribita en la lingvo de tiu tempo, por ke homoj povu kompreni ĝin. Tamen, se ĝi estis skribita en la lingvo de tiu tempo, tio ne signifas, ke ĝi aû Jesuo kredis je demonoj. En kelkaj lingvoj estas nocio “lunatiko”, per kiu oni priskribas tiun homon, kiu estas mense malsana. Laûlitere tio signifas iun, kiu estas “difektita de la luno”. Antaû multaj jaroj homoj kredis, ke se iu promenas nokte dum plenluno, li povas ricevi frapon de la luno kaj malsaniĝi mense. Nuntempe ni ankaû uzas la vorton “lunatiko” por diri pri mense malsana homo, sed tio ne signifas, ke ni nune kredas, ke lia mensmalsano estas rezulto de influo de la luno.

Se supozi, ke skribitajn de ni vortojn, homoj legos post 2000 jaroj, se Jesuo dume ne revenos, ili povos konkludi, ke ni kredas, ke la luno estas kaûzo de homa frenezeco, sed ili ne pravos, ĉar ni nur uzas niatempan lingvon, kiel faris Jesuo antaû 2000 jaroj. Simile al tio ni parolas pri la hereda malsano “Danco de Sankta Vitus”, kvankam ĝi ne estas danco, sed uzante niatempan lingvon, ni nomas ĝin “Danco de Sankta Vitus”. Estas klare, ke Jesuo naskiĝis ne la 25-an de decembro, sed homoj ĝis nun nomas tiun ĉi daton, kiel “Kristnaska tago”. La nomoj de tagoj de la semajno devenas de pagana idoladorado. Ekzemple, lundo signifas “tago de la luno”, mardo – tago de Marso, merkredo – de Merkurij kaj tiel plu. La uzado de ni nune de tiuj nomoj ne signifas, ke ni dividas la paganan religion de tiuj homoj, kiuj estis originaj kreantoj de nia nuntempa lingvo. La vorto “influenco” estas uzata nuntempe, kiel “gripo”, sed ĝia ĝusta signifo estas “infektita de demonoj.

En la tempo de Jeĥezkel ekzistis mito, ke la lando de Izrael donas malfeliĉojn al tiuj, kiuj en ĝi loĝas. Certe, tio ne estis la vero, sed Dio, riproĉante la Izraelidojn, uzis la lingvon, kompreneblan por homoj: “Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon - pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo” (Jeĥ 36:13,14). Ekzistis en tiu tempo ankaû alia pagana mito, ke la maro estas granda monstro, kiu celas forgluti la teron. Kvankam tio estas evidente malvera, Dio uzis tiujn figurajn eldirojn por helpi al la unuaj legantoj percepti la prezentitan ideon (vidu Ijob 7:12; Jer 5:22; Ps 89:9; Ĥab 3:10; Mt 14:24; Mk4:30). Asiria mitologio nomis tiun maran ribelan monstron “Rahab”, kaj la sama nomo estis donita al la mara monstro de Egiptujo en Jes 51:9.

Ĉar la Biblio estas inspirita de Dio, tute ne eblas, ke ĝi nur respegulas paganajn opiniojn, vaste uzatajn dum la tempo de ĝia kreado. Verŝajne, ke Dio intence uzis tiutempajn popolkredaĵojn por montri, ke Li estas la ununura fonto de potenco, ke Li estas Tiu, Kiu kontrolas la agojn de la mara “monstro” tiel, ke ĝi plenumu Lian volon. Tial Dio korektis la bazan eraron en la tiutempaj kredaĵoj, nome, ke estas en la mondo aliaj, nekontroleblaj de Li fortoj, kiuj kaûzas malfeliĉojn. Samtempe la Biblio ne aprobas popolkredaĵojn, ke en la maro loĝas granda monstro, aû ke la maro mem estas monstro.

La alia ekzemplo estas en la priskribo de fulmaj kaj tondraj nuboj, kiel “tordiĝanta serpento” (Ijob 26:13). Tio estis klara aludo al tiutempa pagana popolkredaĵo, ke fulmaj kaj tondraj nuboj estas vizioj de grandega serpento. Similaj eldiraĵoj nek dementas la absurdecon de tiu ideo, nek enhavas sciencan klarigon. Anstataû tio ili celas klarigi, ke Dio regas ĉion. Tiel same Kristo rilatis al la ekzistantaj en lia tempo popolkredaĵoj pri demonoj; liaj mirakloj klare pruvas, ke la potenco de Dio estas absoluta kaj perfekta, ne ligita kun popolkredaĵoj pri tiel nomataj “demonoj”. Tiuj, kiuj kredas, ke la priskribo de demonoj en la Nova Testamento konfirmas ilian realan ekziston, devas ankaû agnoski, ke la maro estas reala monstro kaj tiuj fulmoj estas reala granda serpento. Tie ĉi necesas ankoraûfoje substreki, ke la Biblio uzas lingvon de tiu tempo, kiam ĝi estis kreata, sed ĝi ne konfirmas la kredon, kiu formigis la bazon de tiu lingvo. La saman oni povas diri ankaû pri niaj propraj lingvoj. La Biblio faras tion por konfirmi ĉefajn verojn, kiujn ni jam konsideris en Parto 6.1 kaj 6.2, ke Dio estas la fonto de ĉia potenco, ke Li estas Tiu, Kiu respondecas pri ĉiuj niaj malfeliĉoj; ke peko devenas de ni mem, kaj ĉio tio devigas nin aprezi la grandecon de la Dia povo por savi nin. Multaj el nuntempaj, tiel nomataj, “kritikuloj” ĉiam atentigas pri interligo de la lingvo de la Skribo kun la popolkredaĵoj kaj konceptoj de la ekzistantaj en tiu tempo kulturoj, kie estis inspirita kaj skribita la Biblio. Kaj tio estas memkompreneble, ĉar la Biblio uzas la lingvon, kiu enhavis tiulokajn popolajn kredaĵojn, tamen tio estas farite por emfazi, ke Jahve, la sola vera Dio, estas nekompareble pli granda, ol ĉiuj aliaj dioj, kiuj estis konataj al la unuaj legantoj de la inspiritaj vortoj, diritaj per la buŝoj de la profetoj.

Konsiderante tion, ni miras, ke en la Nova Testamento estas multe da ekzemploj de uzo de tiutempa lingvo, kiuj restis ne korektitaj en la Biblio.

La fariseoj kulpigis Jesuon, dirante, ke li elpelas demonojn per la povo de falsa dio Baal-Zebub. Jesuo diris: “Se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin?” (Mt 12:27). 2 Reĝ 1:3 klare diras, ke Baal-Zebub estis la falsa dio de la Filistanoj. Jesuo ne diris: “Vidu, 2 Reĝ 1:2 diras, ke Baal-Zebub estis falsa dio, pro tio viaj akuzoj ne povas esti veraj”. Anstataû tio Jesuo diris tiele, kvazaû Baal-Zebub estis ekzistanta, ĉar li volis, ke liaj vortoj estu kompreneblaj al tiuj homoj, al kiuj li predikis. Sammaniere Jesuo diras pri elpelo de demonoj. Li ne diris: “Fakte ili ne ekzistas”, li simple predikis la Evangelion per la tiutempa lingvo.

La hebreoj en la tempo de Jesuo opiniis sin justuloj kaj la idaro de Abraham. Tial Jesuo nomis ilin “justuloj” (Mt 9:12,13) kaj diris: “Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham” (Joh 8:37). Sed li ne opiniis ilin justuloj, pri kio li ofte parolis. Kaj li klare montris per sia rezonado en Joh 8:39-44, ke ili ne estas la idaro de Abraham. Jesuo ne kontraûdiris al eraraj homaj kredoj; anstataû tio li demonstris al ili la veron. Ni jam montris, ke sammaniere Dio traktis la paganajn kredojn, ekzistantajn en la tempo de la Malnova Testamento. Tiele ankaû Jesuo faris rilate al demonoj. Liaj miraklaj, kun helpo de Dio, resanigoj tute klare montras, ke malsanoj devenas de Dio, sed ne de iuj ajn aliaj fortoj, kaj ke nur Dio estas Tiu, Kiu havas potencon resanigi ilin.

Paûlo citis grekajn poetojn, kiuj skribis multe da sensencaĵoj, por kapti la atenton de tiuj, kiuj aprezis tiujn poetojn (Tito 1:12; Ag 17:28). Ekzemplo de ĉio tio, kion ni sugestas, troviĝas en la respondo de Paûlo, kiam li trovis altaron, dediĉitan “Al Dio nekonata”, t. e. al iu pagana diaĵo, kiu por la Atenanoj estis nekonata (Ag 17:22,23).

Ef 2:2 diras pri “la estro de la potenco de la aero”. Tio estas klara aludo al la mitologiaj konceptoj de Zoroaster, je kiuj antaûe kredis la legantoj de Paûlo. Paûlo diris, ke ili loĝas sub “la estro de la potenco de la aero”. En la sama verso Paûlo difinas tiun “estron”, kiel la spiriton (staton de menso), kiu “energias”en homo. Pli frue ili kredis je la pagana koncepto de ĉiela spirit-estro; nun Paûlo rimarkigas, ke la potenco, al kiu ili subiĝas, estas nur rezulto de ilia propra imago. Tiel li aludas al la pagana ideo, ne dementante ĝin, sed montrante la veron koncerne pekon.

2 Pet 2:4 diras pri maljustaj homoj, kiuj venos al Tartarus (tradukita “infero” en multaj versioj). Tartarus estis mitologia loko en la subtera mondo; Petro ne korektas tiun nocion; male, li uzas tiun vorton, kiel simbolon de absoluta neniigo kaj puno pro peko. Simile al tio Kristo uzas la vorton “Gehena” (vidu Parto 4.9).



Ĉu Malsanojn Kaûzas Demonoj?

Ĉiu, kiu kredas, ke demonoj reale ekzistas, malsaniĝinte, demandas sin: “Ĉu demonoj kaûzas mian malsanon?”. Se vi opinias, ke demonoj, pri kiuj diras la Nova Testamento, estas malgrandaj dioj, vagantaj ĉirkaû ni kaj kaûzantaj niajn malfeliĉojn, via respondo estos jesa. Sed en tiu okazo, kiel vi povos klarigi tiun fakton, ke multaj malsanoj, kiuj antaûe estis atribuitaj al demonoj, nune estas kuraceblaj aû regataj per medikamentoj? Ekzemple, malario. Plimulto da homoj de Afriko ĝis antaûnelonga tempo kredis, ke malarion kaûzis demonoj, sed ni scias, ke malario estas kuracebla per kinino aû aliaj medikamentoj. Ĉu vi do opinias, ke demonoj ektimiĝas kaj forflugas, ekvidante malgrandajn flavajn tablojdojn, malleviĝantajn tra via gorĝo? Iuj malsanoj, kiujn Jesuo kuracis kaj kiuj estas priskribitaj, kiel rezulto de posedo de demonoj, nune estas determinitaj tetano kaj epilepsio – ambaû estas kuraceblaj per medikamentoj.

Unu el miaj amikoj loĝas en vilaĝo apud Kampala en Uganda. Li rakontis al mi, ke homoj, loĝantaj tie, kredis, ke malarion kaûzas demonoj, sed ekvidinte, ke medikamentoj rapide resanigas malsanulojn, ili ĉesis akuzi demonojn. Foje iu homo malsaniĝis je celebrala malario (serioza mensa malsano) kaj ili denove ekkredis, ke lian malsanon kaûzis demonoj. Kuracisto, alveninta el apuda urbo, proponis al li fortan kontraûmalarian medikamenton, sed ili rifuzis ĝin, dirante, ke li pli bezonas ion precipan kontraû demonoj. Post kelka tempo la kuracisto revenis kaj denove proponis la saman medikamenton, dirante: “Jen tiu ĉi medikamento elpelas demonojn”. La malsanulo volonte prenis la drogon kaj lia sanstato pliboniĝis. La kuracisto, certe, ne kredis je demonoj, sed li uzis la lingvon de tiu tempo por persvadi la malsanulon akcepti drogon - ĝuste tiel faris la “Granda Kuracisto”, la Sinjoro Jesuo, antaû 2000 jaroj.

KOMENTO 17: Sorĉo

Tiu ĉi komento estas skribita ĉefe por loĝantoj en Afriko kaj aliaj partoj de la mondo, kie sorĉado estas kutima ago de ĉiutaga vivo. Ĉiuj veraj studantoj de la Biblio scias, ke agnosko de sorĉistoj, ŝamanoj kaj tiel plu, estas nekunigebla kun vera fido al Dio. Kompreneble, ke peti helpon de sorĉistoj (kaj aliaj similaj al ili) ofte estas pli malmultekoste, ol de medicina kuracisto. Kaj sorĉistoj iufoje donas al malsanuloj mildigon de suferoj kaj iufoje eĉ resanigas malsanulojn, kaj tio allogas lokajn loĝantojn. Ni rigardu tiun problemon de logika, Biblia vidpunkto. Tio estas la sola vojo, dank` al kiu vi povas trovi forton por venki tentojn kaj ne peti helpon de tiuspecaj “kuracistoj”.



Pretendoj De Sorĉistoj

Unue, necesas analizi anoncitajn sukcesojn de tiuj sorĉistoj. Ni povas esti certaj, ke iliaj sukcesoj estas troigitaj. Siajn kuracagojn ili plenumas ĉiam kaŝite, kaj ne ĉiuj povas vidi ilin. Se ilia kuracado estus sukcesa, ili devus labori en hospitaloj, kaj ili estus rekonataj en la tuta mondo. Neniam estas konata la fakta sanstato de tiuj malsanuloj, kiujn ili “kuracis” - ĉu vere ilia sanstato bliboniĝis, aû ne? Kiam vin trafos tenton peti helpon de sorĉistoj, vi devas demandi vin mem, ĉu estas iuj pruvoj de iliaj povoj? Ĉu vi jam vidis (ne nur aûdis pri tio!) homon, kies brako estis desegita, kuracita ĉe sorĉisto kaj li revenis de sorĉisto kun nova, funkcianta brako? Vi devas havi konvinkajn pruvojn antaû ol vi venos al sorĉistoj. Read 13:1-3 diras kategorie: la Izraelidojn oni instruis, se sorĉisto aû eĉ profeto prezentas signon aû miraklon, homoj ne devas kredi al tiu persono antaû ol ili konvinkiĝos, ke tiu persono sekvas la veran Biblian doktrinon. Tute klaras, ke sorĉistoj ne kredas al la vero, malkaŝita en la Biblio, kaj pro tio ne tentu kredi, ke ili havas iun realan potencon, ĉar ni scias, ke ĉia potenco estas de Dio (Rom 13:1; 1 Kor 8:4-6).

Due, kiajn malsanojn ili kuracas? Nuntempe estas agnoskita tiu fakto, ke homoj uzas nur unu procento da sia cerba potenco, la cetera parto estas neatingebla por ni (sendube, en la Regno de Dio homoj uzos ankaû ĝin). Senkonscie, nia menso povas efiki preskaû fizike al nia korpo. Psikologoj (homoj, kiuj studas la menson) povas kuraci homojn, kiuj havas malsanojn de sango, sugestante al pacientoj, ke ilia sango iĝas bonstata kaj normale cirkulas. Estas konate, ke stresaj situacioj povas kaûzi stomakulceron kaj kapdoloron. Malstreĉinte la menson aû farinte certajn ekzercojn, oni povas forigi tiujn malsanojn. Sed se, ekzemple, nia brako estas desegita, neniaj mensaj ekzercoj povas restarigi ĝin al sia loko. Ŝajnas, ke sorĉistoj povas resanigi homon nur de tiuj malsanoj, kiuj estas kontrolataj de nia menso. Ĉar ni ne tute komprenas, kiel funkcias nia cerbo, al ni ŝajnas, ke resaniĝo okazis pro psika potenco de tiuj sorĉistoj. Sed la afero statas alie, nur influante al la homa menso ili povas atingi iun efekton kaj resanigi homon.

La Fonto De Potenco

Sed ĉio devenas de Dio. Ĉion bonan kaj ĉion malbonan (ekzemple, malsanojn) sendas Li. La Skribo ofte diras pri tio: Jes 45:5-7; Miĥ 1:12; Amos 3:6; El 4:11; Read 32:39; Ijob 5:18). Ĉiujn tiujn lokojn necesas atente relegi. Ni komprenos, ke se ni malsaniĝas, ni devas kun preĝoj peti Dion pri helpo, samtempe prenante medikamentojn, indikitajn al ni de medicinaj kuracistoj. Se ni alvokas sorĉistojn por helpi al ni, ni devas kompreni, ke ni alvokas homojn, kiuj pretendas, ke ili kontrolas “potencojn de mallumo”, kaj kredas, ke tiuj “potencoj” kaûzas niajn malsanojn. Tamen ni jam scias, ke tiuj potencoj, je kiuj ili kredas, reale ne ekzistas. La Eternulo estas la fonto de potenco. Kaj se ni petas helpon de sorĉistoj, tio signifas, ke ni ne kredas je la plejpotenco de Dio, ke nur Li sendas al ni malsanojn, sed kredas, ke malsanojn sendas al ni aliaj potencoj, kontrolataj de sorĉistoj, kiel asertas ili mem.

Dio ĉagreniĝas, se homoj tiel opinias, ĉar Li scias, ke Li estas Tiu, Kiu sendas malsanojn, kaj estas plejpotenca. Izrael kredis je Dio, sed ili ankaû kredis, ke ekzistas aliaj fortoj, kiuj influas ilian vivon, kaj adoradis al idoloj, faritaj je la nomo de tiuj fortoj. Per tio ili incitis Dion kaj Li kaŝis Sian vizaĝon for de Lia popolo (Read 32:16-24). Se ni ne tutplene kredas je Dio, se ni kvankam iom dubas pri Lia plejpotenco, tio signifas, ke ni ne estas veraj kredantoj. Pretendi pri kredo je la vera Dio de Izrael kaj samtempe kredi je reala ekzisto de aliaj fortoj, apartaj de Dio, kaj permesi al sorĉistoj kuraci nin je nomo de tiuj fortoj, estas la samo, kion faris la Izraelidoj en la pasinteco. La longa, malĝoja historio de la Izraela idoladorado estas “skribita por nia lernado”. Ni ne devas interrilati kun tiuj, kiuj kredas je tiuj fortoj.

“Kian komunaĵon havas lumo kun mallumo... kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? Ĉar ni estas templo de Dio vivanta... Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo... Kaj Mi estos por vi Patro kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj” (2 Kor 6:14-18).


Se ni efektive penas apartiĝi de falsaj fortoj kaj idoloj, ni ricevas gloran certecon, ke ni estas la infanoj de Dio Mem. Naturaj gepatroj instinkte zorgas pri siaj infanoj kaj flegadas ilin, kiam ili malsanas. Ĉu estas malfacile kredi, ke nia Patro Ĉiela faras por ni la saman kaj eĉ en pli alta grado? Fakte, sorĉistoj havas influon nur al tiuj, kiuj kredas al ili. Ekzemple, persono, perdinta sian amaton, aliras al sorĉisto aû mediumo (peranto inter “spiritoj” kaj homoj) kaj petas lin pri renkonto kun la mortinta homo. La mediumo petos, ke la kliento fermu la okulojn kaj imagu antaû si la vizaĝon de la elvokata persono. La kliento povas fiksi sian menson al klare imagita fotaĵo de la persono. Kaj tiam la mediumo povas legi la pensojn de sia kliento, kaj realisme paroli pri la persono, kiun li volis vidi, tiel ke ĉe la kliento ne restas duboj, ke la mediumo vidas la mortinton vivanta. Tamen necesas rimarki, ke ne estos donitaj iujn pruvojn, ke tiu persono estas vivanta. Sed se la kliento estus skeptikulo, kaj ne povus subigi sin al la instrukcio de la mediumo, aû ne kredus al li, la rezulto estus sensukcesa.

La sorĉistoj, kiuj kutime interpretis al Faraono aû Nebukadnecar iliajn sonĝojn, ne restus dum longa tempo sur siaj postenoj, se ili ne estus bonaj psikologistoj kaj ne havus sukcesojn. Sendube, ili posedis la teknikon de penslegado. Sed kiam Dio Mem speciale influis la vivon de la persono, kiel okazis al Faraono kaj Nebukadnecar, tiam la sorĉistoj perdis siajn povojn. Analogie okazis al Bileam, kiu iugrade estis sorĉisto. Balak, la reĝo de Moab, kredis je la povo de Bileam malbeni homojn, li promesis grandan monsumon al Bileam pro sorĉado, dirante, ke li jam scias el pasinta sperto, ke “kiun vi malbenas, tiu estas malbenita” (Nom 22:6). Sed Bileam trovis, ke lia kutima povo forlasis lin, ĉar la afero koncernis la popolon de Izrael. Estas klare, ke tiaj homoj perdas siajn sorĉkapablojn, kiam la afero koncernas la popolon de Dio, kvankam rilate al aliaj popoloj iliaj faroj povis esti sukcesaj.



Magio En La Biblio

Se ni havas tenton peti helpon de sorĉisto-kuracisto, ni devas havi firman kredon, je lia sorĉkapablo. Plejverŝajne, li mem havas la saman opinion. Se ni iras al sorĉisto kun la penso, povas esti li resanigos min, nia espero pri resaniĝo fiaskos. Sed aliflanke, se ni kredas je tiuj personoj kaj je potencoj, kiujn ili pretendas regi, tio signifas, ke ni ne kredas je la vera, plejpotenca Dio. Se ni efektive kredas al tio, kio estas skribita pri Faraono kaj Nebukadnecar en la Biblio, ni ne povas havi fortan kredon je la faroj de sorĉistoj kaj, sekve, ni ne povas ricevi helpon de ili. La ekzemploj, kiujn ni donis, montras, ke sorĉistoj ne havas potencon efiki al la popolo de Dio, al kiu apartenas ankaû ni pro nia elvokiĝo kaj baptiĝo. Paûlo nomas magion “faro de la karno”, alkalkulante ĝin al falsa doktrino, adulto kaj malĉasteco (Gal 5:19-21). Li klarigas: “Mi avertas vin, kiel mi jam antaûe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio”.

La leĝo de Moseo diras, ke ĉiuj sorĉistoj kaj tiuj, kiuj uzas magion (alia vorto por sorĉado), kaj tiuj, kiuj trairigis siajn infanojn tra fajro, devas esti senprokraste mortigitaj (Read 18:10,11; El 22:18). Tiuj, kiuj trairigis siajn infanojn tra fajro, ne estis la sorĉistoj mem. Ili sekvis al la indikoj de tiuj sorĉistoj kaj la ĉefaj idoladorantoj, kiuj instruis ilin, ke por defendi sin kontraû malbono, ili devas trairigi siajn infanojn tra fajro. Ni vidas, ke la sorĉistoj kaj tiuj, kiuj uzis ilian potencon, devis esti mortigitaj, sed laû la Nova Testamento, la puno pro tiuj agoj estas forigo el la Regno de Dio.

Dio ne volas, ke ni turnu nin al sorĉistoj por plibonigi nian vivon. Vivante en Kristo, antaû ol fari gravan en nia vivo paŝon, ĉiufoje ni devas serioze demandi nin mem: “Ĉu efektive Dio volas, ke ni faru tion? Ĉu farus mi la saman, se Jesuo starus apud mi?”. Konsiderante, ke Dio klare malaprobas sorĉadon, mi opinias, ke la respondo devas esti – “Ne, Dio ne volas, ke ni faru tion”. Samuel difinis sorĉadon, kiel “malobeo” (hebrea “provoko”) al la vorto de Dio (1 Sam 15:23). Provoki la koleron de Dio, kiel faris la Izraelidoj, adorante idolojn kaj sorĉistojn (Read 32:16-19), estas ja nepenseble. Dio emfazas, ke Li ordonis al Izrael forpeli la Kanaanojn pro ilia kredo je sorĉado, kio estas abomenaĵo por Li, sed anstataû tio, ili mem aliĝis al tiu praktiko (Read 18:9-14). Sekve, pro la nova Izraelo de baptitaj kredantoj, ni devas ne fari la farojn de la ĉirkaûanta nin malbona mondo, se ni akcelas eterne heredi la promesitan al ni landon de la Regno. La penso, ke nur la sorĉisto uzas magion, ne ni, estas senrilata. Se ni esperas, ke la sorĉado helpos nin, tio signifas, ke ni mem efektive uzas ĝin.

Benu nin ĉiujn Dio dum nia irado en tiuj ĉi lastaj tagoj de la malluma pagana mondo al Lia Regno de lumo, vero kaj gloro.
“ Pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj... Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon... Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro... Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aû per ia letero nia. Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, konsolu viajn korojn, kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto” (2 Tes 2:10-17).

KOMENTO 18: Kio Okazis En Edeno?

“Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon” (Gen 3:4,5).

Populara interpreto: Erare oni opinias, ke la serpento ĉi tie estas pekinta anĝelo, nomita “Satano”. Elpelita el la ĉielo pro peko, li malsuprenĝis al la tero kaj tentis Eva-n fari pekon.

Klarigoj:

La citaĵo diras pri “la serpento”. La vortoj “satano” kaj “diablo” forestas en la libro “Genezo”.

La serpento nenie estas menciita, kiel anĝelo.

Genezo ne mencias iujn estaĵojn, forpelitajn de la ĉielo.

“La salajro de peko estas morto” (Rom 6:23). Anĝeloj ne povas morti (Lk 20:35-36), ĉar ili ne povas peki. La rekompenco por justuloj estos tio, ke ili fariĝos egalaj al la anĝeloj kaj ili ne plu povos morti (Lk 20:35,36). Se anĝeloj povus peki, la justuloj ankaû povus peki kaj pro tio estus mortemaj, kio fakte signifas, ke ili ne havus eternan vivon.

En la sceno de la falo de homo en Genezo partoprenas: Dio, Adam, Eva kaj la serpento. Kaj neniu plu estas menciita. Forestas iuj ajn pruvoj, ke iu eniĝis internen de la serpento por fari tion, kio estis farita. Paûlo diris: “trompis Evan la serpento per sia ruzeco (2 Kor 11:3). Dio diris al la serpento: “Ĉar vi tion faris...” (Gen 3:14). Se “satano” uzis la serpenton, kial li ne estis menciita kaj kial ne estis punita?

Adam kulpigis Evan pro sia peko: “Ŝi donis al mi de la arbo” (Gen 3:14). Eva kulpigis la serpenton: “La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis” (Gen 3:14). La serpento ne kulpigis diablon - li ne pravigis sin.

Se oni rezonas, ke neniu el konataj al ni specoj de serpentoj povas pensi aû paroli, kiel la serpento en Eden, tamen ni rememoru: a) iufoje “muta azeno, parolante per homa voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto (2 Pet 2:16), kaj b) “La serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio, la Eternulo” (Gen 3:1). Verŝajne, la malbeno senigis ĝin je la kapablo paroli, kiel ĝi parolis kun Eva.

Dio kreis la serpenton (Gen 3:1). Alia estaĵo, nomita “satano”, ne transformiĝis en ĝin. Se ni kredas tion, ni efektive diras, ke iu persono povas enloĝiĝi en alian kaj regi lin. Tiu ideo estas pagana, ne Biblia. Rilate al la opinio, ke Dio povus ne krei la serpenton, por ke Adam kaj Eva ne havu eblecon peki, ni ekmemoru, ke peko eniris en la mondon per homo (Rom 5:12); ĉar la serpento estis estaĵo, ne havanta moralon, kaj parolis pri tio, kion ĝi vidis, ĝi ne estis respondeca antaû Dio, kaj sekve, ĝi ne faris pekon. Iuj homoj opinias, ke la serpento en Gen 3 estas la serafo. Tamen la hebrea vorto, tradukata kiel “serafo”, tute forestas en Gen 3; tie estas uzita alia vorto, tradukita kiel “kupro”, kiu simbolas pekon (Juĝ 16:21; 2 Sam 3:34; 2 Reĝ 25:7; 2 Kron 33:11; 36:6), kaj pro tio la serpento povas simboli pekon, sed ne falintan anĝelon.

Klarigoj Pri Tiu Ĉi Paragrafo:

1. Ni opinias, ke mankas kaûzoj por dubi, ke ĉion diritan en la unuaj ĉapitroj de Genezo pri kreado de la mondo kaj falo en pekon, necesas kompreni laûlitere. “La serpento” estis natura serpento. Tiu fakto, ke nune ni povas vidi serpentojn, rampantajn sur iliaj ventroj je plenumo de la malbeno, metita al la origina serpento (Gen 3:14), pruvas tion. Ni ankaû vidas, ke viroj kaj virinoj nune suferas pro la malbenoj, metitaj sur ilin en tiu sama tempo. Kaj ni povas ankaû supozi, ke Adam kaj Eva estis laûlitere viro kaj virino, similaj al tiuj, kiujn ni vidas nune, sed pli perfektaj, ol ni; analogie, la serpento en Edeno estis laûlitere besto, kvankam pli inteligenta, ol nuntempaj serpentoj.

2. Pli malsupraj citaĵoj pruvas, ke la unuajn ĉapitrojn de Genezo necesas kompreni laûlitere: Jesuo referencas al la priskriboj de la kreado de Adam kaj Eva en sia instruo pri geedzeco kaj divorco (Mt 19:5,6); tie ne estas iu ajn aludo, ke li parolis pri tio metafore.

“Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon” (1 Tim 2:13,14); sekve, Paûlo legis Genezon ankaû laûlitere. Kaj precipe gravas tio, ke li skribis, ke “trompis Evan la serpento per sia ruĝeco” (2 Kor 11:3). Atentu, ke Paûlo ne mencias, ke la “diablo” trompis Evan.

Ĉu estas, ĝenerale, tie ĉi iu ajn aludo, ke legante pri la kreado kaj la falo en pekon, ni devas kompreni tion metafore? Laû Genezo 1 la mondo estis kreita dum ses tagoj. Ke ili estis laûliteraj tagoj, havantaj ĉiu po dudek kvar horojn, pruvas tiu fakto, ke diversaj kreitaĵoj ne povus ekzisti unu sen aliaj, se ili estus kreitaj kun intertempo je kelkaj tagoj. Ke la tago ne daûris 1000 jarojn aû eĉ pli, pruvas tiu fakto, ke Adam estis kreita en la sesa tago, sed ni scias, ke li mortis post la sepa tago, en la 930-jara aĝo (Gen 5:5). Se la sepa tago havus la 1000-jaran daûron, Adam devus esti pli ol 1000-jara, kiam li mortis.

3. Ĉar la serpento estis malbenita kaj kondamnita rampi sur sia ventro (Gen 3:14), ni povas supozi, ke antaû tio ĝi havis piedojn; konsiderante, ke ĝi estis “pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj”, oni povas supozi, ke ĝi havis la bestan vivformon, la plej similan al la homa, kvankam ĝi dume estis la “besto” (Gen 3:1, 14).

4. Povas esti, la serpento jam manĝis la frukton de la arbo de sciado, kaj tion pruvus ĝia ruzeco. Eva “vidis, ke la arbo estas bona por manĝi... kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi” (Gen 3:6). Kiele ŝi ekscius tion, se ŝi ne vidus la efikon de la frukto al iu, kiu ĝin manĝis? Povas esti, ŝi jam kelkfoje interparolis pri tio kun la serpento. La unuaj vortoj, diritaj de la serpento al Eva estas: “Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno?” (Gen 3:1). La demanda formo de tiu ĉi frazo donas eblecon supozi, ke ĝi estas la daûrigo de antaûa konversacio, kiu restis ne priskribita en la Biblio.
KOMENTO 19: Lucifer

En Jes 14:12-14 ni legas: “Kiel vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! Hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo”.

Populara interpreto: ekzistas la vaste uzata opinio, ke Lucifer, la filo de la matenruĝo, estis potenca anĝelo, pekinta en la tempo de Adam, kaj pro tio li estis forpelita surteren, kie li faras malbonaĵojn al la popolo de Dio.

Klarigoj:

La vorto “brilo” estas traduko de la hebrea vorto “lelah”, kiu okazas nur unufoje en la Skriboj, kaj havas ligon kun lumo: “brilo” estas tiu, kiu brilas. De v.4 de ĉi tiu ĉapitro, oni lernas, ke temas pri la reĝo de Babel. Sekvas priskribo de la eminenteco, kaj posta falego de tiu reĝo, esprimita en tipa hebrea poezia formo.

En la angla versio, ankaû en kelkaj alilingvaj versioj, la tradukistoj, supozeble pro la esprimo “filo de la mateno”, tradukis la vorton “lelah” kiel “Lucifer”. “Lucifer” (de la latina vorto “lux” =lumo) estas la antikva nomo de la planedo Venuso, kiam ĝi aperis kiel matena stelo.

Bedaûrinde, dum longa tempo, kristanaj kleruloj, kiuj kredis, ke “Satano” estas falinta anĝelo, interpretis Jesajan 14:12 laû la diro de Jesuo en Luko 10:18 : “Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo”, kaj erare konkludis, ke la verso en Jesaja referencas al “Satano”. Pro tio, la vorto “Lucifer” mem, en la angla lingvo – ankaû en kelkaj aliaj lingvoj, fariĝis alia nomo por “Satano”.

Do, angla leganto ekzemple, vidante la nomon “Lucifer” en Jesaja 14:12, povas ekpensi, ke temas pri “Satano”. Tio estas la problemo, al kiu la aûtoro provas provizi respondon.

1. La vortoj “diablo”, “satano” kaj “anĝelo” ne troviĝas en tiu ĉi ĉapitro.

2. Forestas iu ajn pruvo, ke Jes 14 priskribas ion, kio okazis en la ĝardeno de Eden.

3. Pri “la filo de la matenruĝo” estas dirite, ke li estas kovrita de vermoj (v.11), kaj primokita de homoj (v.16), ĉar li havas neniun forton, post kiam li estis elpelita de la ĉielo (vv. 5-8). Pro tio mankas iu ajn motivo opinii, ke la “filo de la matenruĝo” troviĝas nune surtere kaj tentas homojn lasi la vojon de la vero.

4. Kial “la filo de la matenruĝo” estas punita pro la vortoj “Mi supreniros en la ĉielon” (v. 13), se li jam estis tie?

5. La filo de la matenruĝo putras en la tombo: “En ŝeolon estas ĵetita via majesto... kaj vermoj estas via kovrilo” (v. 11). Sed anĝeloj ne povas morti (Lk 20:35,36), sekve, li ne povas esti anĝelo; tiu ĉi priskribo pli taûgas por homo.

6. La versoj 13 kaj 14, kiuj diras pri “la homo de peko”, havas ligon kun 2 Tes 2:3,4. Tial “la filo de la matenruĝo” pli rilatas al homo, ol al anĝelo.

Sugestaj Klarigoj:

1. “La Nova Internacia Versio” de la Biblio (N.I.V.) kaj aliaj nuntempaj versioj de ĝi interpretas la ĉapitrojn de Jes 13-23, kiel serioj de“malfacilaĵoj”, surmetitaj al diversaj nacioj, ekzemple, Babelo, Tiro, Egiptujo. En Jes 14:4 ni legas: “Vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel...”, do, ni vidas, ke la profetaĵo koncernas la homan reĝon de Babel, kiu estas priskribita, kiel la filo de la matenruĝo, aû Lucifer. Post la falo “Tiuj, kiuj vin vidos... kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn?” (v. 16). Tiele, Lucifer estas klare determita kiel homo.

2. Versoj 9, 10 estas poezia priskribo de antaûaj reĝoj, jam mortintaj, kiuj diras: “Vi ankaû senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni”. El tio sekvas, ke la falinta reĝo de Babel mem jam fariĝis, kiel ili.

3. Ĉapitro 13 de Jesaja estas la unua de serio da ĉapitroj, kiuj estas profetaĵoj pri diversaj landoj, nome Babel, Moab, Damasko kaj Egiptujo. Mankas do ia kialo por diri, ke ĉapitro 14 koncernas “Satanon”.

4. En la parabolo la “matena stelo” decidas fiere: “Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio” (v. 13). Pro tiu ĝia fiereco ĝi estis elpelita surteren. Dan 4 priskribas, kiel Nebukadnecar, la reĝo de Babel, fiere ĉirkaûrigardas la grandegan regnon, kiun li kreis, opiniante, ke li mem, per sia propra forto, konkeris kaj kaptis aliajn naciojn. Li ne agnoskis, ke Dio donis al li tiun sukceson. “Via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo (v. 22). Pro tio li estis elpuŝita el meze de homoj, li komencis manĝi herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo (v. 33). Tia neatendita falo de unu el la plej potencaj en la mondo homoj ĝis la stato de malordigita frenezulo, estis tiel drama, ke ĝi similis al la matena stelo, falanta de la ĉielo sur la teron. Steloj estas simboloj de potencaj homoj, ekzemple, Gen 37:9; Jes 13:10 (koncerne la regantojn de Babel), Dan 8:10 (kmp. v. 24). Supreniro al la ĉielo kaj falo kaj renverso de sur la ĉielo estas la Biblia metaforo, ofte uzata por priskribi kreskantan fierecon kaj falon – vidu Ijob 20:6; Jer 51:53 (pri Babel); Plor 2:1; Mt 11: 23 (pri Kapernaum): “Kaj vi, Kapernaum! Ĉu vi estas altigita ĝis la ĉielo? Vi malsupreniĝos ĝis Hades (la tombo)”.

5. La verso 17 akuzas Luceferon, ke li “faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitajn ne liberigas hejmen”. Ĉi tiu citaĵo diras pri Babela milita politiko – ruinigo de tuta regiono ĝis la grundo (kiel tion estis farite en Jerusalem), translokigo kaptitojn al aliaj regionoj, ne permesante al ili reveni al ilia patrolando (kiel estis farite al la hebreoj), konstruado de novaj urboj kaj depreno tributon de konkeritaj popoloj. Ĉi tie estas emfazita tiu fakto, ke pro siaj faroj Lucifer eĉ ne estis tombigita kun honoro, konvena al reĝoj, kaj tio ankaû montras, ke li estis nur homa reĝo kaj lia korpo bezonis esti entombigita.

6. La verso 12 diras, ke Lucifer estis “hakita sur la teron”, kvazaû li estis arbo. Tie ĉi ni ankaû vidas ligon kun Dan 4:8-16, kie Nebukadnecar kaj Babel estas komparataj kun hakita arbo.

7. Babel kaj Asirio ofte estas interanstataûigataj en la profetaĵoj; ekzemple, en v.25 ni legas pri la renverso de la reĝo de Babel: “frakasita estos la Asiriano...”. La profetaĵoj pri Babel en Jes 47 ripetas diritan pri Asirio en Naĥum 3:4,5,18; Cef 2:13,15; kaj 2 Kron 33:11 diras, ke “la militestroj de la reĝo de Asirio... malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon”, montrante la similecon de iliaj metodoj. Amos 5:27 diras, ke la Izrael estis elpatrujigitaj “trans Damaskon”, t.e. en Asirion, sed Agoj 7:43 diras: “preter Babelon”. Ezra 6:1 priskribas la agojn de Dario, la reĝo de Babel, koncerne la restarigon de la templo. La hebreoj dankas Dion, ke Li “turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio” (Ezra 6:22). Denove ni vidas la akordiĝon de tiuj priskriboj. La profetaĵoj de Jesaja akordiĝas kun la kunteksto pri la invado de la Asiria armeo dum la tempo de Jeĥezkel, kun priskribo de renverso de Asirio en v. 25. Estos pli facile kompreni la verson 13, se konsideri, ke en ĝi temas pri la blasfema asiria sieĝo de Jerusalem, la strebo de la asirianoj eniri la urbon kaj uzurpi la templon por siaj dioj. Pli frue la reĝo de Asirio Tiglat-Pileser volis fari la samon (2 Kron 28:20,21); Jes 14:13 : “Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon (simbolo de la templo kaj tabernaklo – 1 Reĝ 8:30; 2 Kron 30:27; Ps 20:2,6; 11:4; Heb 7:26)... mi sidos sur la monto de kunveno (monto Cion, kie estis la templo), ĉe la rando de nordo (Jerusalem – Ps 48:1,2).



KOMENTO 20: La Tentoj De Jesuo

Mt 4:1-11: “Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, kaj sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. Jesuo diris al li: Ankaû estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! Ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu. Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li”.



Populara interpreto:

Tiu ĉi citaĵo montras, ke iu estaĵo, nomita la “diablo”, tentis Jesuon peki, kondukante lin al tentaj situacioj.



Klarigoj:

1. Jesuo estis “tentata en ĉio tiel same, tamen sen peko” (Heb 4:15), kaj “ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata” (Jak 1:14). Ni estas tentataj per la “diablo” de niaj propraj deziroj, kiel estis tentata Jesuo, sed ni ne estas tentataj per iu malbona estaĵo, kiu subite stariĝis apud ni kaj devigas nin peki - peko kaj tento eliras “de interne, el la koro de homoj” (Mk 7:21).

2. La tentojn, evidente, oni ne devas kompreni laûlitere:

- Mt 4:8 diras, ke Jesuo estis portita al alta monto por ke li povu vidi ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian estontan gloron. Tamen ne ekzistas tiom alta monto, de kie oni povus vidi la tutan mondon, ĉar nia planedo estas globo.

- Komparo de Mt 4 kaj Lk 4 montras, ke la tentoj estas priskribitaj en malsama ordo. Kaj ankoraû, Mk 1:13 diras, ke Jesuo estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano, sed en Mt 4:2,3 ni legas: “fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. Kaj (poste!) la tentanto venis. Ĉar la Skribo ne povas kontrûdiri al si mem, ni povas konkludi, ke tiuj tentoj estis nur en la menso de Jesuo. Ĉar li havis nian naturon, manko de manĝaĵo dum longa tempo povis influi lian menson fizike, kaj mense li povis imagi tiujn eventojn. La tento transformi ŝtonojn je panoj estas esprimplena ekzemplo. La simileco laûforme inter panoj kaj ŝtonoj estas menciita de Jesuo en Mt 7:9, kaj sendube, tiuj imagoj povis okazi en lia lacigita kapo, kvankam li ĉiam venkis tiujn tentojn per vortoj de la Skribo.

- Povas esti, Jesuo rakontis al la evangelistoj pri siaj tentoj, kaj por montri la profundon kaj forton de siaj travivaĵoj, li povis uzi la metaforan metodon, kiun ni vidas en Mt 4 kaj Lk 4.

- Tio ŝajnas malverŝajne, ke la diablo kondukis Jesuon tra la dezerto kaj la stratoj de Jerusalem kaj poste ili kune estis starantaj sur la templo kaj ilin rigardis scivolemaj judoj. Jozef Flavij ne mencias pri tio, kvankam tiaj eventoj, sendube, altirus lian atenton. Estas nekompreneble, kiamaniere Jesuo sukcesis, trairinte la dezerton, esti alveninta al monto tre alta. La plej proksima alta monto, Hermon, troviĝas malproksime en la norda parto de Izrael. Jesuo estis en la dezerto dum kvardek tagoj, kaj estis tentata nur en la dezerto, sekve li ne povis esti forlasinta la dezerton kaj iranta al Jerusalem kaj al alta monto. Tio signifas, ke tiuj eventoj ne povis okazi laûlitere.

- Se la diablo estas natura persono, kiu ne respektas la Vorton de Dio kaj devigas homojn peki, kial Jesuo citas al li vortojn el la Skribo por lin subigi? Laû la populara nocio, la vortoj el la Skribo ne povas haltigi la diablon. Notu, ke Jesuo citas el la Biblio ĉiufoje. Se la diablo signifas malbonajn dezirojn en la koro de Jesuo, iĝas kompreneble, ke memorigante al si mem la vortojn el la Skribo, li povis venki ĉi tiujn malbonajn dezirojn. Ps 119:11 tre konvenas al tiu ĉi okazo, kvazaû ĝi estas skribita speciale por antaûdiri la travivaĵojn de Jesuo en la dezerto: “En mia koro mi konservas Vian diron, por ke mi ne peku antaû Vi”.

- Mt 4:1 diras: “Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo”. Tiu Spirito estis la Spirito de Dio, malsuprenirinta Jesuon (Mt 3:16). Estus tre strange, se la Spirito de Dio kondukus Jesuon en la dezerton por ke li estu tentata de superhoma estulo, kontraûstaranta al Dio.

Sugestaj klarigoj:

1. Post kiam Jesuo estis baptita de Johano en Jordan, li ricevis la potencon de la Sankta Spirito (Mt 3:16). Elirinte el la akvo, li estis kondukita de la Spirito al la dezerto por esti tentata. Sciante pri sia potenco transformi ŝtonojn je panoj, salti de sur altaj domoj ne difektinte sin kaj tiel plu, tiuj ĉi tentoj, verŝajne, estis en lia menso. Se tiuj tentoj estus proponitaj al Jesuo de iu persono, kaj Jesuo scius, ke la persono estas pekema, por Jesuo estus pli facile toleri ilin, ol tiujn, kiuj devenis el lia propra menso.

2. La tento preni al si mem la regnojn estus multe pli forta, se ĝi venis de interne de Jesuo. La menso de Jesuo entenis ĉiujn vortojn de la Skribo, kaj la tento elekti pli oportunajn lokojn en la Skribo, por pravigi pli facilan por si vojon al atingo de la starigita antaû li celo, sendube, estis tre granda.

Kiam Jeĥezkel staris sur tre alta monto, li vidis la estontan Regnon (Jeĥ 40:2); Johano vidis “sanktan Jerusalemon” de sur “granda kaj alta monto” (Ap 21:10). Jesuo, do, vidis ĉiujn regnojn de la mondo de la estonteco (Lk 4:5), t. e. la Regnon, kiam “la regno de la mondo fariĝos regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo” (Ap 11:15). Povas esti, en tiu ĉi momento li pensis pri Moseo, pri lia kvardekjara vagado tra la dezerto (kmp. kvardektaga de Jesuo), kiel li rigardis al la Promesita Lando (la Regno) de sur la monto Nebo. En Dan 4:17, 25, 32; 5:21) estas emfazite, ke “la Plejaltulo regas en la regno de homoj kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas”. Jesuo sciis, ke nur Dio, sed neniu krom Li, povas doni al li la regnon. Pro tio por li ne estus granda tento, se iu malbona monstro deklarus al li, ke ĝi povas doni al li la Regnon, ĉar la tuta potenco apartenas nur al Dio. Tamen Jesuo ankaû sciis, ke la Patro lia volas doni al li tiun ĉi Regnon, kaj pro tio “la diablo” interne de Jesuo instigis lin ekposedi tiun Regnon senprokraste. Ja li povus trovi al tiu ĉi sia ago klarigon, ke Dio, Dio Patro donis al li la potencon por la estonteco (Joh 5:26, 27), kaj ke li rajtas “repreni” aû “demeti” sian vivon (Joh 10:18), kvankam fakte la tuta potenco estas donita al li nur post lia morto kaj reviviĝo (Mt 28:18).

3. Bone sciante la Skribon, Kristo vidis similecon inter si mem kaj Elija, kiu post kvardektaga estado en la dezerto havis kolapson (1 Reĝ 19:8), kaj Moseo, kiu post kvardejara vagado en la dezerto perdis sian heredon de la lando. Jesuo, post sia kvardektaga fasto en la dezerto, estis en simila stato - stato proksima al falo en pekon. Moseo kaj Elija malsukcesis pro sia homa malforteco, sed ne pro iu persono, nomata la diablo. La sama homa malforteco, “satano”, aû kontraûulo, tentis ankaû Jesuon.

4. “Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio...” (Lk 4:3). La demando - ĉu efektive li estas la Filo de Dio, ne la filo de Jozefo, kiel opiniis ĉiuj ceteraj homoj (Lk 3:23; Joh 6:42), aû eĉ eksteredziĝe naskita - verŝajne ĉiam tentis Jesuon. Li estis la sola homo, kiu ne havis homan patron. En Fil 2:8 ni vidas, ke Jesuo bone sciis, ke kvankam li havas la devenon de Dio, samtempe li havas la homan naturon. Pro tio la duboj pri lia propra naturo estis por li fortaj tentoj.

5. La tentoj de Jesuo estis regataj de Dio kaj servis por lia spirita instruo. Ĉiuj vortoj, cititaj de Jesuo por sin fortikigi kontraû siaj malbonaj deziroj (“diablo”), estis el la sama parto de Readmono, kiu priskribas la travivaĵojn de Izraelo en la dezerto. Jesuo klare vidis la paralelon inter sia stato kaj la ilia.


Read 8

Verso 2


“...Kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aû ne.”
Verso 3

“Kaj Li humiligis vin, kaj malsatigis vin... kaj nutris vin per manao... por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio (vorto), kio eliras el la buŝo de la Eternulo...”


Verso 5

“Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin”





Mt 4 / Lk 4

“Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton” por “kvardek tagoj”. Tie Jesuo estis tentata, sed li venkis ĉiujn tentojn, citante la vortojn de la Skribo, kiuj estis en lia koro (Ps 119:11).

“Li (Jesuo) poste malsatis”. En Joh 6 Jesuo komparas manaon kun la Vorto de Dio, per kiu li vivis en la dezerto. Li komprenis, ke spirite li vivis per la Vorto de Dio. “Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto... de Dio”

Jesuo, sendube, meditis pri siaj agoj kaj pri tio, ke Dio rilatas al li, kiel al Sia Filo (2 Sam 7:14; Ps 89:32).




Jesuo tiamaniere montris al ni, kiel ni devas legi kaj studi la Vorton - li imagis sin mem en la stato de Izrael en la dezerto kaj uzis por si ilian sperton dum sia estado en la dezerto.


KOMENTO 21: Milito En La Ĉielo

Ap 12:7-9: “Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraû la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi”.



Populara opinio:

Ĉi tio estas unu el la plej popularaj tekstopartoj, kiujn oni uzas por sugesti, ke okazis ribelo en la ĉielo inter la anĝeloj, kun la rezulto, ke la diablo kaj liaj anĝeloj ĵetiĝis sur la teron, kie, en la formo de la serpento, ili komencis krei malfeliĉon kaj pekon.



Klarigoj:

1. Ĉion, kion ni eksciis el tiu ĉi parto, ni devas uzi por kompreni tiun ĉi citaĵon. Ni jam ellernis, ke anĝeloj ne povas peki, sekve, en la ĉielo ne povas okazi ribelo. Tiu ĉi citaĵo devas esti komprenata tiel, ke ne ekzistas pekantaj anĝeloj, ke ili ne devigas peki homojn surtere. Ni devas ĉiam memori, ke peko venas elinterne de ni mem, sed ne de ekstere (Mt 7:20-23).

2. Se la serpento estis elpelita de la ĉielo, tio signifas, ke komence ĝi estis tie. Sed la laûlitera serpento estis kreita de Dio en Eden el la tero (Gen 1:24, 25). Tie forestas mencio, ke la diablo venis de la ĉielo kaj eniĝis en la serpenton.

3. Notu, ke tie ne temas pri pekantaj anĝeloj aû pri ribelo kontraû Dio, temas nur pri milito en la ĉielo.

4. Post la drama evento, priskribita en Ap 12:7-9, verso 10 mencias: “Kaj mi aûdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aûtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzis ilin antaû nia Dio”. Se tio, pri kio diras vv. 7-9 okazis en la komenco de la mondo, antaû la tempo de Adam kaj Eva, kiel oni povas diri, ke de post la falo de satano venis savo kaj regno de Dio? Post la falo de Adam en pekon la homaro komencis sian malĝojan historion de sklaveco al peko, kaj malsukceso. Ĉu oni povas nomi tiun staton “savo” aû “la reĝeco de nia Dio”? Pro tio, ke la diablo, la akuzanto, estis forĵetita surteren, en la ĉielo estis ĝojo. Kial tio estis ĝojo, se ĝia forĵeto surteren alportis al homoj pekon kaj malfeliĉojn. Se falo de la ĉieloj surteren kompreniĝas ne laûlitere, sed metafore, kiel falo de potenco (kiel en Jes 14:12; Jer 51:53; Plor 2:1; Mal 11:23), la senco iĝas pli klara. Se ĉio tio okazis antaû la tempo de Adam, aû almenaû antaû la homa falo en pekon, kiel povis la diablo akuzi “tage kaj nokte” niajn fratojn, se ili tiam ankoraû ne ekzistis?

5. Ĉi tie forestas iu ajn indiko, ke ĉio tio okazis en la ĝardeno de Eden. En Ap 1:1 kaj 4:1 estas la grava rimarko, ke la Apokalipso estas profetaĵo pri tio, “kio devas baldaû okazi”. Pro tio ĝi ne estas priskribo de la eventoj en Eden, sed profetaĵo pri tio, kio okazos en iu tempo post la unua jarcento, kaj post kiam estis donita la Apokalipso. Ĉiu, kiu sincere respektas la vorton de Dio, vidos, ke tiu ĉi argumento sola refutas ĉiujn provojn alligi Ap 12 al la eventoj en la ĝardeno de Eden. Kaj krom tio, aperas la demando - kial tiom gravaj informoj pri la eventoj en Eden estas kaŝitaj en la fino mem de la Biblio?

6. “Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento” (Ap 12:9). La drako havis sep kapojn kaj dek kornojn (v. 3), kaj pro tio ĝi ne estis la serpento laûlitere. Tiu fakto, ke ĝi nomiĝas “la antikva serpento”, montras, ke ĝi similas al tiu serpento, kiu estis en Eden. Analogie, “la pikilo de la morto estas la peko” (1 Kor 15:56) ne signifas, ke la morto estas laûlitere serpento, kvankam ili havas komunan karakterizon pro sia ligo kun peko.

7. La diablo estis ĵetita sur la teron, “havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur malgrandan tempon” (Ap 12:12). Se la diablo estus ĵetita en Edenon, ĝi havus eblecon turmenti homojn dum sia tuta historio, kiu apenaû estas “malgranda tempo” por krei detruegon, ĉar la historio de la homaro komenciĝis ĵus.

8. Kiel la diablo povis trompadi la “tutan mondon” (v.9) antaû ol ĝi estis forĵetita de la ĉieloj, se antaû la apero de Adam homoj ne ekzistis?

9. En v. 4 ni legas: “Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron”. Por tion kompreni laûlitere - kaj laû la populara opinio necesas kompreni Ap 12 laûlitere - la efektiva dimensio de la drako estas neimageble granda, ja nur ĝia vosto trenis trionon da la universo (aû, almenaû, da la suna sistemo). La tero estas tro malgranda por lokigi tiom vaste etenditan beston. Multaj steloj estas pli grandaj, ol nia tero; kiel povus alteriĝi triono da ili? Triono de la steloj etendiĝas preskaû je kvin trilionoj kilometroj. Kian grandan voston havas la drako! Kaj notu, ke ĉio tio okazis aû okazos post la unua jarcento PK, post tiam, kiam estis donita tiu ĉi profetaĵo.

10. Konsiderante ĉion pli supre diritan pri la profetaĵo en Ap 12, oni povas konkludi, ke la eventoj, priskribitaj en ĝi, kaj ankaû en la tuta Apokalipso, ne povas esti plenumitaj laûlitere. Kaj ne sen kaûzo estas dirite en Ap 12:1,3 pri “granda signo”, t. e. ilin necesas kompreni metafore, simbole.

11. Legante pri la faroj de la diablo sur la tero, ni ne trovas mencion, ke ĝi devigas homojn peki. Male, ni vidas, ke ĝi malsukcesis okazigi malfeliĉojn surtere. Kaj tio kontraûdiras al la populara interpreto.

12. Por ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi citaĵo, necesas havi ĝustan respondon al la demando: “Ĉu efektive estis milito en la ĉielo, aû la vorto “ĉielo” ĉi tie estas uzata figure? Pli supre ni jam klarigis, ke en la Skribo la vorto “ĉielo” povas signifi lokon de aûtoritato. La libro Apokalipso estas skribita en la figura, simbola lingvo, kaj ankaû ĉi loke ni devas kompreni la vorton “ĉielo” figure.

La virino en v.1 “vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj”, ne povas esti komprenata laûlitere, ĉar ŝi ne povas esti laûlitere vestita per la suno kaj havi sur sia kapo dek du stelojn, ĉiu el kiuj estas pli granda, ol la tero.

En v.3 aperas alia signo - ruĝa drako. Kutime “la ĉielo” tie ĉi estas komprenata laûlitere, sed kial la sama ĉielo en v.1 estas priskribita metafore? En v.4 la drako ĵetis trionon de la steloj de la ĉielo sur la teron. Ni jam diris, ke pro la efektivaj dimensioj de la steloj kaj la tero tio ne povas rilati al la realaj steloj kaj la ĉielo. La Regno de Dio estos establita sur la tero (Dan 2:44; Mt 5:5). Se la tero estos detruita per falantaj al ĝi grandegaj steloj, la promeso de Dio pri establigo surtere de la Regno ne plenumiĝos.

La virino en la ĉielo “naskis filon”, kiu “estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono” (v.5). La trono de Dio estas en la ĉielo. Se la virino jam estis en la ĉielo, kial ŝia filo devis esti “forkaptita” al la ĉielon? Ŝi devis esti simbolo de io sur la tero, kvankam en figura “ĉielo”. Poste ŝi “forkuris en la dezerton” (v. 6). Se ŝi estus en laûlitera ĉielo, tio signifas, ke estas dezerto en la ĉielo. Estus pli logike kompreni, ke ŝi estis en la ĉielo metafore, kaj pli poste forkuris en laûliteran aû figuran dezerton surtere.

Ni legu v.7: “Kaj fariĝis milito en la ĉielo”. Ĉio antaûe skribita en Ap 12 pri la ĉielo, estis esprimita metafore. Sekve, en v.7 temas ankaû pri metafora ĉielo. Kaj efektive tiel devas esti, ĉar en la reala ĉielo ekzistas nek peko, nek ribelo (Mt 6:10; Ps 5:4,5; Ĥab 1:13).

Al tiuj, kiuj kredas je la ortodoksa ideo pri la diablo, la aûtoro de tiuj ĉi linioj iufoje donas la demandon: “Ĉu povas vi doni al mi koncizan Biblian historion pri la diablo kun via interpreto de Bibliaj citaĵoj? La respondoj estis diversaj, ekzemple, tiaj:



  1. La diablo estis anĝelo en la ĉielo, ĵetita surteren, en Edenon. Pri tio skribas Gen 1.

  2. Li venis sur la teron por edziĝi, en Gen 6.

  3. Oni diras, ke en la tempo de Ijob, li povis esti jen en la ĉielo, jen sur la tero.

ĉ) En la tempo de Jesaja li estis forĵetita de la ĉielo al la tero.

d) En Zeĥarja 3 li denove estas en la ĉielo.

e) Li estas sur la tero en Mt 4. Li estis denove ĵetita ĉe la morto de Jesuo, konforme al la populara opinio pri “la princo de tiu ĉi mondo”, kiu estis ĵetita en tiu tempo.

f) Profetaĵo pri elĵeto de la diablo estas en Ap 12.

El tio pli supre dirita sekvas, ke homa populara opinio pri la diablo, elĵetita de la ĉielo pro peko, ne povas esti vera, ĉar laû ĝi li eĉ post sia elĵeto denove de tempo al tempo revenas en la ĉielon. Sekve, kaj la ĉielon, kaj la diablon necesas kompreni en la metafora senco.

Sugestaj klarigoj:

1. Por klarigi la tutan ĉapitron Ap 12 (eĉ tre koncize), necesas klarigi la tutan Apokalipson, sed tio ne povos enspaciĝi en tiu ĉi libro.

2. La konflikto en figura ĉielo, t. e. loko de aûtoritato, estis inter du potencaj grupoj. Ĉiu el ili havis adeptojn aû anĝelojn. Notu, ke la diablo kaj satano ofte asociiĝas kun la Roma aû Juda sistemoj.

3. Ke la diablo-drako reprezentas iun specon de politika potenco montras tiu fakto, ke ĝi havis “sep kapojn... kaj sur siaj kapoj sep diademojn” (v.3). Ap 17:9,10 ankaû diras pri la drako: “Ĉi tie estas la signifo, kiu havas saĝecon” - t. e. ne provu kompreni tiun beston, kiel reala estaĵo - “La sep kapoj estas sep montoj... Kaj ili estas sep reĝoj”. Unu el tiuj reĝoj, kiuj “devos resti kelkan tempon”, verŝajne, asociiĝas kun la diablo-drako, kiu “havis nur mallongan tempon” en Ap 12:12.



1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • Diablo” Kaj “Satano” En Politika Kunteksto
  • Dio: la fonto de ĉia potenco
  • Demonoj – idoloj en la Malnova Testamento
  • Demonoj En La Nova Testamento
  • Ĉu Malsanojn Kaûzas Demonoj
  • KOMENTO 18: Kio Okazis En Edeno
  • Klarigoj Pri Tiu Ĉi Paragrafo
  • KOMENTO 20: La Tentoj De Jesuo
  • Populara interpreto
  • KOMENTO 21: Milito En La Ĉielo

  • Elŝuti 1.2 Mb.