Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo

Elŝuti 1.2 Mb.

Malkovranta la ĝojon kaj mondon de vera kristanismo




paĝo11/20
Dato14.03.2017
Grandeco1.2 Mb.

Elŝuti 1.2 Mb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   20

KOMENTO 15: La Laûlitereco De La Regno
Teologoj kaj membroj de diversaj konfesioj ofte primokas la priskribojn de la Regno en la profetaĵoj de la Malnova Testamento. Ili diras, ke la lingvo de la priskriboj estas figura kaj la loko por la rekompenco devas esti ie, sed ne sur la tero, ĉar nia planedo pereos en la fajro.

Al tio ni respondas, ke necesas kompreni la ĉefan regulon de Biblia studo – akcepti enhavon de la Biblio laûlitere, krom tiuj lokoj, kie estas indikoj pri spiritaj interpretoj. Ekzemple, la unua verso de la Apokalipso diras al ni, ke la vizio estas simbola (Ap1:1), kaj ni devas kompreni ĝin simbole. La lingvamaniero mem ankaû ofte indikas, kiel necesas kompreni la vortojn – simbole aû laûlitere. Kiam ni legas, ke “ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo” (Jes 24:20), estas klare, ke tio estas la simbola priskribo. Kontraste al tio, la lingvo, uzata por priskribi la estontan Regnon, estas facila por laûlitera konpreno, kaj forestas tie ia aludo, ke ni devas kompreni ĝin simbole.

Pro tio, ke multaj ne kapablas percepti kaj en sufiĉa grado kredi, ke tiu tempo reale venos sur la teron, ili elpensis multe da teorioj, kontrastaj al la vera doktrino. Iliaj alternativaj ideoj pri spirita aû ĉiela regno estas malklaraj kaj ne enhavas detalajn informojn, la menso perceptas ilin malfacile, kaj mankas en ili neceso de forta kredo. Se la priskriboj, dirantaj pri lamaj homoj, kiuj estos resanigitaj, aû pri dezertoj, kiuj fariĝos fekundaj, estas simbolaj, oni povas demandi: “Kion ili simbolas?”. Tiuj ĉi eltiraĵoj priskribas la Regnon de Dio. Se ni ne estas certaj, kion ili simbolas, ni ne scias la Evangelion (“bonajn novaĵojn”) pri la Regno, kaj tial ne povas esperi pri iu loko en ĝi. Krom tio, el la prezentitaj citaĵoj necesas klare kompreni, ke Dio havas celon establi eternan vivon por la homaro ĉi tie, sur la tero. Li ne detruos la planedon, kiun Li promesis poreterne al la semo de Abraham. Tial ni konkludas, ke la Regno, kiu venos ĉi tien, sur la teron, estas priskribita en la Biblio laûlitere. La sekvantaj citaĵoj konfirmas tion:
“Li (Dio) ĝin (la teron) aranĝis... Li faris ĝin por ke ĝi estu loĝata” (Jes 45:18). La kreo de la tero estus vana, se Dio planas detrui ĝin, sed kontraûe, Dio celas fari ĝin enloĝata de senmortemaj homoj.
“La tero restas eterne” (Pred 1:4)
“Li starigis ilin (la planedojn de la suna sistemo) por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos” (Ps 148:6).
La miljaran daûron de la regno, priskribita en Ap 20:4, necesas kompreni ankaû laûlitere, por ne rompi la harmonion kun aliaj profetaĵoj pri la esenco de tiu ĉi periodo. Estas interese, ke en Heb 4:4-9 la Jarmilo estas priskribita kiel Sabato, la tago de ripozo. Kun la Sinjoro “unu tago estas kiel mil jaroj” (2 Pet 3:8). Post ses “tagoj” de laboro de Dio pri la tero, venos la Sabata tago, la Jarmilo.

Laû la Biblio, la 6000-jara periodo (t. e. ses tagoj) finiĝos ĉirkaû la jaro 2000 de nia epoko (t. e. la kreado okazis ĉirkaû 4000 jaroj AK). Tio signifas, ke la komenco de la Jarmilo devas esti ĉirkaû la jaro 2000 PK. La tempo estas tre limigita por ĉiu el ni. Atendante la baldaûan revenon de Kristo ni devas uzi ĉiun momenton de nia mallonga vivo por prepari nin al lia alveno.


KOMENTO 16: Ĝeneraligo de la historio de Izrael
Abraham estis elvokita el la Ĥaldea urbo Ur; la unua hebreo. Dio promesis al li kaj al lia semo la landon Kanaan. Li mortis ne ricevinte la promesitan landon.
Isaak. Abraham estis preta oferdoni sian filon Isaak. Pro tio, ke Abraham estis fidela, Dio konfirmis Siajn promesojn al li per ĵuro. La preteco de Isaak morti, obeante al la ordono de sia patro, indikas, ke li estas pratipo de Kristo. La promesoj estis donitaj ankaû al Isaak (Gen 26:3-5).
Jakob estis la filo de Isaak. La promesoj estis ripetitaj ankaû al Jakob. Li havis dek du filojn – Ruben estis la plej aĝa, Benjamen estis la plej juna. Levi estis tiu, de kiu devenis la pastroj. La plej amata filo de Jakob estis Jozef.
Jozef. Dum sia infaneco li dufoje sonĝis, ke li estros siajn fratojn. Pro ĵaluzo ili vendis lin, kiel sklavon, en Egiptujon. Tie li fariĝis reganto kaj organizis la konservadon de greno, pli poste li uzis ĝin dum sep jaroj de malsato, kiuj trafis tiun regionon. Dum tiu tempo Jakob kaj liaj filoj transloĝiĝis en Egiptujon al Jozef. Ili kaj iliaj posteuloj loĝis en Goŝen, landparto de Egiptujo. Pli posta Faraono persekutis la popolon de Izrael, farinte ilin sklavoj.
Moseo naskiĝis en tiu tempo. Por savi la bebon, lia patrino kaŝis lin en kanoj, kie lin trovis la filino de Faraono kaj ŝi adoptis lin. Kiam Moseo estis jam plenkreska, li mortigis egiptanon, kiu batis hebreon. Pro tio li estis devigita eskapi en la landon Midjan, kie li dum 40 jaroj paŝtis ŝafojn de Jitro. Tiam Dio rivelis Sin al li el flamanta arbusto. Dio ordonis al li iri al Faraono kaj peti liberigon por la Izraelidoj. Por pruvi, ke li efektive estas sendita de Dio, al li estis donita la povo fari miraklajn signojn. Sed Faraono ne forliberigis la Izraelidojn kaj pro tio al Egiptujo estis senditaj dek plagoj, inter kiuj estis: ranoj, mallumo, hajlo kaj la lasta estis la morto de ĉiuj virgenraj unuanaskitoj de egiptanoj. La Izraelidoj devis mortigi ŝafidojn kaj per ilia sango surŝprucigi la pordojn de siaj domoj. Tio indikas al ni, ke la sango de Kristo povas savi nin de morto. Tiu tago estas konata nun kiel la festo Pasko.
Eliro. Fine al la Izraelidoj estis permesite forlasi Egiptujon. Ili iris, gvidataj per la Dia anĝelo en nuba kolono tage kaj fajra kolono nokte. La armeo de Faraono postkuris ilin ĝis la Ruĝa maro. La akvo de la maro disfendiĝis por doni la vojon al la Izraelidoj, kaj poste la akvo revenis sur sian lokon, forglutante postkurantajn egiptojn. La Izraelidoj daûrigis sian iradon al la promesita lando Kanaan. Dio donis al ili el roko akvon por trinki kaj ĉiumatene al ili estis donita manĝo enforme manao. Kiam ili atingis la monton Sinaj, tiam Dio donis al ili dek ordonojn kaj la leĝon de Moseo. Dio ordonis al la Izraelidoj konstrui specialan tendon, tabernaklon, kie ili povus preĝi kaj adori Dion. Al ili estis donitaj pastroj kaj ĉefpastro, por akcepti oferdonojn al Dio. Ĉiuj detaloj de la tabernaklo kaj pastreco estas prafiguroj de Kristo.
La promesita lando estis finfine atingita. Al ĝi estis senditaj 12 esplorrigandantoj, dek el ili revenis kaj diris, ke estos tre malfacile ekposedi tiun landon Kanaan. Sed la aliaj du Josuo kaj Kaleb diris la veron – ke oni povas ekposedi tiun landon, se estas fido al la promesoj de Dio. Tamen homoj preferis kredi al dek esplorrigardintoj kaj pro tio la Izraelidoj estis kondamnitaj migri en la dezerto dum 40 jaroj, ĝis mortis ĉiuj tiuj, kiuj havis pli ol dudekjaran aĝon, kiam ili foriris el Egiptujo.
Josuo estis posteulo de Moseo, kaj li alvenigis Izraelon al la lando Kanaan. La unua urbo, kiun posedis la Izraelidoj estis Jeriĥo, kie loĝis Raĥab, poste ili ekposedis Ajon.
Juĝistoj. Kiam la Izraelidoj enloĝiĝis en tiun landon, ilin regis juĝistoj, sed reala ilia reganto estis Dio. Inter la juĝistoj estis Gideon, Jiftaĥ kaj Ŝimŝon. Ĉiuj ili liberigis Izraelon de ĝiaj malamikoj, kiuj invadis ĝin pro pekoj de la Izraelidoj antaû Dio. La historio de Izrael abundas de pruvoj, ke la Izraelidoj multfoje malobeis Dion, kaj pro tio estis punitaj de Dio pere de invadoj de najbaraj popoloj. Post ilia pento Dio liberigis ilin, sed ili pekadis denove. La lasta juĝisto estis Samuel. En lia tempo la popolo de Izrael rifuzis Dion kiel ilia Reĝo kaj petis al si homan reĝon, kiel ĉe najbaraj popoloj.
La Reĝoj. Ilia unua reĝo estis Saul, kiu bone komencis sian regadon, sed pli poste fariĝis senmorala, kaj li malobeis la ordonojn de Dio kaj persekutis Davidon. Post la morto de Saul Izraelon regis David, kiu estis unu el la plej bonaj reĝoj de Izrael. Dio donis al li grandan promeson. Post David Izraelon regis lia filo Salomon, kiu post la bona komenco estis forkliniĝinta de la vera kredo pere de siaj multnombraj alinaciaj edzinoj. Post lia morto la regno estis dividita je du partoj – dek triboj fariĝis la regno Izrael, kiun dekomence regis Jerobeam; la aliaj du triboj de Jehuda kaj Benjamen fariĝis la regno de Jehuda, kiun regis Reĥabeam, la filo de Salomon.

La regno Izrael (dek triboj) ne havis bonajn reĝojn. Ĉiame ili malobeis Dion. Dio sendis al ili multe da profetoj, kiuj alvokis ilin penti, sed ili ne volis aûskulti la profetojn, kaj pro tio la asirianoj invadis ilian landon, forkaptis ilin kaj dispelis ilin tra la tuta mondo.

La regno de Jehuda (du triboj) havis kelkajn bonajn reĝojn (ekzemple, Asa, Ĥizkija), sed ankaû ili ne ĉiam obeis Dion, kaj tial la babelanoj estis senditaj invadi kaj forkapti ilin en Babelon por 70 jaroj. De tiam la judoj neniam havis reĝon. Post 70 jaroj kelkaj el ili revenis al la lando Izrael gvidataj de Ezra, Neĥemja, Josuo (la ĉefpastro en tiu tempo) kaj Zerubabel, ilia estro. Dekomence ili estis sub la regado de Persujo, poste – Grekio kaj fine de Romo. Izrael estis sub la regado de Romo, kiam naskiĝis Jesuo. Pro tio, ke la hebreoj malakceptis Jesuon, Dio sendis la romanojn detrui Jerusalemon en la jaro 70 PK, kaj la hebreoj estis dispelitaj el la lando Izrael.

Dum la lastaj jardekoj la hebreoj iom-po-iom komencis revenadi al la lando – tiel parte plenumiĝas la profetaĵoj de la Malnova Testamento. Restarigo de la ŝtato Israelo estas vera signo, ke Jesuo baldaû revenos por restarigi la Regnon de Izrael, kiel la Regno de Dio.


ĈAPITRO 5: Demandoj


  1. Kiam estos establita la Regno de Dio?

    1. Ĝi estas jam establita

    2. Ĉe la reveno de Kristo

    3. Ĝi estis establita en la tago de Pentekosto de la unua jarcento

    4. Ĝi estas en la koroj de kredantoj ĉe ilia konvertiĝo




  1. Ĉu ekzistis la Regno de Dio en la pasinteco? Se – jes, kiaforme?




  1. Kiam ĝi ĉesis ekzisti?




  1. Kio estas la Jarmilo?




    1. Regado de graco en niaj koroj

    2. Jarmila regado de la kredantoj en la ĉielo

    3. Jarmila regado de Satano sur la tero

    4. La unua milo da jaroj de la estonta Regno de Dio sur la tero.




  1. Kia estos la Regno?




  1. Kion faros la nunaj kredantoj dum la Jarmilo?

    1. Regos la mortemajn homojn

    2. Regos en la ĉielo

    3. Ni ne scias

    4. Vivados sur alia planedo




  1. La mesaĝo pri la Regno de Dio estis predikita:

    1. Nur en la Nova Testamento

    2. Nur de Jesuo kaj la apostoloj

    3. En la Malnova kaj en la Nova Testamentoj

    4. Nur en la Malnova Testamento

____________________________________________________
ĈAPITRO 6

DIO KAJ MALBONO
6.1 DIO KAJ MALBONO
Multaj kristanoj kaj ankaû homoj de aliaj religioj kredas, ke ekzistas iu estaĵo, nomata diablo aû satano, kiu estas organizanto de ĉiuj problemoj en la mondo kaj en niaj vivoj, kaj kiu estas respondeca pri la pekoj, kiujn ni faras. La Biblio instruas, ke Dio estas ĉiopova. El ĉapitro 1.4 ni scias, ke la anĝeloj peki ne povas. Se ni sincere kredas al tio, ni komprenas, ke estas neebla ekzistado de iuj ajn supernaturaj estaĵoj en la universo, kiuj opozicias al la ĉiopova Dio. Se ni kredas, ke tiaj estaĵoj fakte ekzistas, ni metas en dubon la superecon de la ĉiopova Dio. Ĉi tiu temo estas tre grava, kaj ĝustan komprenon pri la diablo kaj satano necesas konsideri, kiel eksterordinare gravan doktrinon. Heb 2:14 diras, ke Jesuo neniigis la diablon per sia morto; se ni ne havas ĝustan komprenon pri la diablo, ni ne povas kompreni la agojn kaj la naturon de Kristo.

En la mondo, precipe en la kristana mondo, estas disvastigita opinio, ke ĉio bona en vivo venas de Dio, kaj ĉio malbona - de la diablo aû satano. Tiu ĉi ideo ne estas nova; kaj ĝi karakterizas ne nur apostatan kristanismon. Ekzemple, babelanoj kredis, ke estas du dioj: dio de bono kaj lumo kaj dio de malbono kaj mallumo; tiuj du dioj ĉiame militas unu kontraû la alia. Ciro, la reĝo de Persujo, opiniis same. Tial Dio diris al li: “Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi... kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion” (Jes 45:5-7, 22). Dio kreas pacon kaj Li kreas malbonon aû malfeliĉon. Dio estas la aûtoro, la kreinto de “malbono” ĉi-sence. Kaj en tiu ĉi senco estas diferenco inter “malbono” kaj peko, kiun faras homo - peko eniris en la mondon de homo, sed ne de Dio (Rom 5:12).

Dio diris al Ciro kaj la popolo de Babel, ke “ne ekzistas Dio krom Mi”. La hebrea vorto “el”, tradukita kiel “Dio”, fakte estas “forto” aû “fonto de povo”. Dio diras ĉi tie, ke ne ekzistas alia fonto de povo krom Li. Ĝuste pro tio vera kredanto je Dio ne povas akcepti la ideon pri supernatura diablo aû demonoj.
Dio: La kreinto de malfeliĉoj

La Biblio havas multe da ekzemploj pri tio, ke Dio portas “malbonon” en la vivon de homoj kaj en la mondon. Am 3:6 diras, ke se estas malbono en urbo, tion faris la Eternulo. Por ekzemplo, se en urbo okazas tertremo, homoj diras, ke tion faras “la diablo”, sed la vera kredanto devas kompreni, ke Dio estas tiu, kiu respondecas pri tio. Miĥa 1:12 diras: “Malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem”. En la libro de Ijob ni legas, ke Ijob, virta homo, perdis ĉion, kion li posedis en tiu ĉi vivo, kaj ke malfeliĉoj venas al homo sendepende de tio, ĉu estas li virta aû ne. Ijob agnoskis, ke “la Eternulo donis kaj la Eternulo prenis” (Ijob 1:21). Li ne diris “La Eternulo donis kaj satano prenis”. Li klarigis al sia edzino: “Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?” (Ijob 2:10). En la fino de tiu libro liaj amikoj konsolas lin “pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin” (Ijob 42:11; kmp. 19:21; 8:4). Tiele, Dio estas la fonto de “malfeliĉoj” tiusence, ke Li estas nia fina juĝisto, kiu decidas problemojn de nia vivo.

“Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas... Se vi suferas punon... sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco” (Heb 12:6-11). Tiuj vortoj montras, ke malfeliĉoj, kiujn Dio sendas al ni, fakte kondukas nin al nia spirita kresko. Tiuj vortoj kontraûus al si mem, se la diablo estus estaĵo, kiu devigas nin peki kaj esti maljustaj, kaj samtempe alportas problemojn en nian vivon, kiuj kondukas al evoluo de “pacplena frukto de justeco”. La ortodoksa ideo pri la diablo kondukas al seriozaj problemoj. Precipe estas malfacile ĉi okaze kompreni tiujn citojn, kiuj diras, ke homo estas kondukita al satano “por ke la spirito saviĝu” aû “por ke ili lernu ne blasfemi” (1 Kor 5:5; 1 Tim 1:20). Se satano estas reala estaĵo, deviganta homojn peki, kaj negative influanta al ilia spirita vivo, kial do ĉi okaze tiuj citoj parolas pri satano pozitive? La respondo estas en tio, ke “satano” aû malfacilaĵoj en la vivo ofte kondukas al pozitiva rezulto en la spirita vivo de kredantoj.

Se ni akceptas, ke malbono venas de Dio, ni povas preĝi al Dio kaj peti Lin forpreni niajn problemojn. Se Li ne faras tion, ni scias, ke ili estas senditaj de Dio por nia spirita plibonigo. Se ni kredas, ke estas malbona estaĵo, nomita diablo aû satano, kiu alportas al ni problemojn, ĉi okaze ni ne havas eblecon interrilati kun li. Perdon de fortoj, malsanojn, subitan morton aû plagojn ni devas percepti kiel malsukcesojn. Se la diablo estas iu plenpotenca, pekema anĝelo, li estas pli forta, ol ni, kaj ni ne havas elekton kaj devas suferi en liaj manoj. Male, ni konsoliĝas, ke sub la kontrolo de Dio “ĉio kunlaboras al bono” por la kredantoj (Rom 8:28). Tial por kredantoj ne ekzistas tiu nocio, kiel “bonŝanco”.



La origino de peko

Necesas emfazi, ke peko devenas de ni mem. Tio estas nia difekto, ke ni estas pekemaj. Certe, estus pli agrable kredi, ke ni ne respondecas pri niaj pekoj. Ni povus peki kaj pravigi nin mem, ke pri io de ni farita respondecas la diablo. Ne estas mirinde, ke pekuloj ofte pravigas sin, dirante, ke en momento de sia misfaro aû eĉ krimo, ilin posedis la diablo, kaj pro tio ili ne povas respondeci pri la farita de ili. Tute ĝuste, tiun pretekston oni ignoras kaj kulpuloj ricevas laû siaj “meritoj”.

Ni devas memori, ke “la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23); peko kondukas al morto. Se opinii, ke ni ne respondecas pri niaj pekoj, ke respondecas la diablo, ĉi okaze justa Dio devas puni la diablon, ne nin. Tamen, tiu fakto, ke pro niaj pekoj juĝataj estas ni, montras, ke respondecas pri ili ni mem. La ideo, ke pro niaj pekoj respondecas la diablo, iu estaĵo ekster ni, celas pravigi nin pro faritaj de ni pekoj. Ĉi tio estas ankoraû unu ekzemplo de tio, kiel homoj malakceptas la Biblian instruon pri la naturo de homo.

“Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani;... ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj... aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon” (Mk 7:15, 21-23). La ideo pri ekzisto de io peka ekstere ni, kiu eniras internen de ni kaj devigas nin peki, estas nekunigebla kun la klara instruo de Kristo. Elinterne de ni, el la koro de homo, eliras ĉiuj tiuj ĉi malvirtaj pensoj. Kaj ĝuste pro tio dum la diluvo Dio diris, ke “la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco” (Gen 8:21). Jak 1:14 diras, kiel ni estas tentataj: ”Ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata”. Ni estas tentataj per nia propra volupto; per niaj propraj pekaj deziroj, sed ne per iu, kiu estas ekstere de ni. Jakobo demandas: “De kie militoj, kaj de kie bataloj inter vi? Ĉu ne de viaj voluptoj?” (Jak 4:1). Ĉiu el ni havas karakterajn personajn tentojn. Ili naskiĝas de niaj propraj malbonaj deziroj kaj apartenas nur al ni. Kaj tute juste oni diras, ke ni estas la plej malbona malamiko por ni mem.

La libro “Al la Romanoj” diras ĉefe pri peko, ĝia deveno kaj kiel superi ĝin. Estas tre grave rimarki, ke en tiu ĉi libro la diablo kaj satano estas menciitaj tre malofte, kaj dirante pri la deveno de peko, Paûlo tute ne mencias ilin. La sama koncepto pri “la diablo” estas en la Malnova Testamento. Se estus iu ekstera estaĵo, kiu devigas nin peki, certe, en la Malnova Testamento ĝi nepre estus menciita. Sed tie pri ĝi estas dirite nenio. La skribo de la periodo de Juĝistoj aû de Izrael en la dezerto montras, ke en tiu tempo Izrael multe pekis. Tamen Dio ne avertis ilin pri iu potenca supernatura estaĵo aû forto, kiu povus eniri en ilin kaj devigi peki. Anstataû tio, Li persvadis ilin konfidi al Lia vorto kaj sekvi Lian vojon, ne la vojon de ilia propra karno (ekzemple, Read 27:9,10; Jos 22:5).

Paûlo lamentas: “en mi (t. e. en mia karno) bono ne loĝas... Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; ... se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi (Rom 7:18-21). Li ne transmetas sian kulpon sur iun eksteran estaĵon, nomitan la diablo. Li skribas pri sia propra malbona naturo, kiel pri la reala fonto de peko: “faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi”. Tion, kio opozicias al la spirita esenco de homo, Paûlo nomas “peko”, loĝanta en li. Al la sama konkludo venos ĉiu pensanta, spiritriĉa persono. Necesas diri, ke eĉ tia nesuperita kristano kiel Paûlo ne spertis ian ŝanĝon de naturo post sia konvertiĝo, nek li eniris en staton, en kiu li ne pekis kaj ne povis peki. La adeptoj de la nuntempa “evangelia” movado opinias sin en privilegia stato, kaj alkalkulas Paûlon al la vico da nesaviteblaj pro liaj vortoj, diritaj en Rom 7:15-21.

Alia sendube justa persono, David, same diris: “Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino” (Ps 51:5). La Biblio tute klare diras pri la pekemeco de la homa naturo. Se tion ĝuste kompreni, ne estos necese elserĉi iun imagatan personon ekster ni, kiu respondecas pri niaj pekoj. Jer 17:9 diras, ke la koro de homo estas malica kaj nefidinda kaj ni ne povas imagi la profundon de ĝia pekeco. Kaj ne povas esti pli klara teksto, ol en Pred 9:3: “la koro de la homidoj estas plena de malbono”. En Ef 4:18 ni legas, ke homoj deflankiĝas de Dio pro “la nescio, kiu estas en ili, pro malmoleco de ilia koro”. Pro nia spirita blindeco, pro niaj malmolaj koroj, nia pensmaniero forigas nin de Dio. En Gal 5:19 estas dirite pri niaj pekoj kiel pri “la faroj de la karno”, t. e. nia propra karno, nia esenco kaj naturo devigas nin peki. Neniu el tiuj ĉi citaĵoj diras pri la deveno de peko, kvazaû ĝi estis enmetita en ni per la diablo; pekemeco estas io, kion ni posedas denature, ekde nia naskiĝo; ĝi estas fundamenta elemento de la homa naturo.
6.2 LA DIABLO KAJ SATANO

En la Biblia teksto oni povas renkonti vortojn, kiuj ne estas tradukitaj. Ekzemple, la aramea vorto “Mamono” en Mt 6:24. La hebrea vorto “satano” estas ankaû netradukita, ĝi signifas kontraûulon. La vorto “diablo” devenas de la greka “diabolos”, kiu signifas mensogulon, malamikon aû kalumniulon. Se ni kredas, ke satano kaj la diablo rilatas al iu estaĵo ekstere de ni, kiu devigas nin peki, tiam ni, renkontante en la Biblio tiujn vortojn, atribuos ilin al tiu peka estaĵo. La Biblia uzado de tiuj vortoj montras, ke ili povas esti ordinaraj adjektivoj por priskribi ordinarajn homojn. Ĉi tiu fakto pruvas, ke la vortoj “diablo” kaj “satano”, kiel ili estas uzataj en la Biblio, ne povas rilati al iu malbona persono aû estaĵo, kiu estas ekstere de ni.



La Vorto “Satano” En La Biblio

En 1 Reĝ 11:14 ni legas: “Kaj la Eternulo aperigis kontraûulon (la sama hebrea vorto, tradukita kiel “satano”) kontraû Salomono, Hadadon, la Edomidon”. ”Dio starigis kontraû li ankoraû kontraûulon (alian satanon), Rezonon... Kaj li estis kontraûulo de la Izraelidoj” (1 Reĝ 11:23,25). Tio ne signifas, ke Dio kreis ian supernaturan personon aû anĝelon por esti satano (kontraûulo) kontraû Salomono; Li estigis ordinarajn homojn. Mt 16:22,23 donas alian ekzemplon. Petro provis malkonsili Jesuon iri en Jerusalemon por morti tie sur la kruco. Jesuo turnis sin kaj diris al Petro: “Iru malantaû min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laû Dio, sed laû homoj”. Petro ĉi tie estas nomita satano. Tiuj versoj kristale klare montras, ke Jesuo parolis ne kun anĝelo aû iu monstro, sed kun Petro.

Pro tio, ke la vorto “satano” signifas nur kontraûulon, ĉiu homo kaj eĉ Dio Mem ankaû povas esti nomita satano. Laû sia esenco tiu vorto enhavas nenion pekan. La peka kunsignifo de la vorto “satano” estiĝas parte kaûze de nia propra pekema naturo, kiu estas nia la plej granda “satano” aû kontraûulo, kaj parte pro tio, ke ĝi tutmonde asociiĝas kun peko. Dio Mem povas esti satano por ni, ĉar Li alportas malfeliĉojn en niajn vivojn, kaj malhelpas al ni iri laû vojo, kiu povas esti malbona. Sed se ni nomas Dion satano, tio ne signifas, ke Li Mem estas “pekema”.

La libroj de Samuel, kaj Kronikoj estas paralelaj, sed ne identaj raportoj pri la samaj incidentoj, same kiel la kvar evangelioj. En 2 Sam 24:1 ni legas, ke “Dio incitis Davidon” kalkuli Izraelon. La paralela priskribo en 1 Kron 21:1 diras tiel: “Satano leviĝis kontraû Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon”. En unu citaĵo Dio incitis Davidon kalkuli Izraelon, sed en la alia tion faras satano. Ununura konkludo, kiun oni povas fari en tiu ĉi okazo, estas tio, ke Dio agis rilate al David kiel “satano” aû kontraûulo. La saman Dio faris al Ijob, sendante malfacilaĵojn en lian vivon. Kaj Ijob diris pri Dio: “Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon” (Ijob 30:21); alivorte, li diris: “Vi agas kontraû mi kiel satano”.



La Vorto “Diablo” En La Biblio

Same la afero statas pri la vorto “diablo”. Jesuo diris: “Ĉu mi ne elektis vin la dek du (disĉiploj), kaj unu el vi estas diablo? Li parolis pri Judas Iskariota”, kiu estis ordinara mortema homo. Li ne diris pri iu estulo kun kornoj aû pri, tiel nomata, spirita estaĵo. La vorto “diablo” rilatas ĉi tie simple al pekema homo. 1 Tim 3:11 donas alian ekzemplon: “Virinoj ankaû devas esti seriozaj, ne kalumniantoj...”; tie ĉi la origina greka vorto estas “diabolos”, la sama vorto, kiu aliloke estas tradukita kiel “diablo”. Kaj Titon Paûlo avertas per tiuj vortoj: “la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj” aû “diabloj”. La saman li diras al Timoteo (2 Tim 3:1,3): “en la lastaj tagoj... homoj estos... kalumniemaj (diabloj)”. Tio ne signifas, ke homaj estuloj aliformiĝos kaj iĝos supernaturaj estaĵoj, sed ke ili iĝos pli pekemaj. Tiuj faktoj donas klaran komprenon, ke la vortoj “satano” kaj “diablo” tute ne signifas falintan anĝelon aû pekeman estaĵon ekstere de ni.

1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   20


Elŝuti 1.2 Mb.

  • KOMENTO 16: Ĝeneraligo de la historio de Izrael Abraham
  • Josuo
  • ĈAPITRO 6 DIO KAJ MALBONO 6.1 DIO KAJ MALBONO
  • Dio: La kreinto de malfeliĉoj
  • 6.2 LA DIABLO KAJ SATANO
  • La Vorto “Satano” En La Biblio
  • La Vorto “Diablo” En La Biblio

  • Elŝuti 1.2 Mb.