Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Malgranda romano por komencantoj Ilustris: Péter Péter 1993 Konsiloj

Elŝuti 240.24 Kb.

Malgranda romano por komencantoj Ilustris: Péter Péter 1993 Konsiloj




paĝo1/7
Dato17.03.2017
Grandeco240.24 Kb.

Elŝuti 240.24 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7





János Sárközi
ADAMO KAJ EVA


Malgranda romano por komencantoj

Ilustris: Péter Péter

1993

Konsiloj


Tiuj vorto-finoj ne estas en la vortaro, kaj en la rakonto estas ne klarigitaj. Tial petu espe­ran­tiston ke li skribu la naci-lingvan formon post ilin. Poste petu vortaron kaj el ĝi skribu la naci-lingvajn vortojn post la esperant-lingvajn. Tia-maniere sen alia help`ilo aŭ help'anto vi povos fin-legi la roman-eton, kaj multe lerni.

Pli bona afero, se vi skribos la vortojn laŭ ABC sur grandan paperon . Dum la skribo vi el-lernos duonon de la vortoj, kaj poste sam-tempe vi povos tra-rigardi ĉiujn, do vi povos ĝin uzi rapide.


Mal-granda gramatiko



- i:   rapid'i=

ludi=




- o:  rapid'o=

akvo=

unuo=

- e:  rapid'e=



bone=

unue=



mi=

vi=

li/ŝi/ĝi=

ni=

vi=

ili=

nia=


via=

ilia=



- j:  arbo=

arbo'j=

- n:  arbo'n=

arbo`jn=




bela`jn arbo`jn=



- as: mi estas=

vi estas=

li/ŝi/ĝi estas=    

Mi estas Johano.=




La arbo estas alta.=

Mi havas libro`n.=









- as:  mi lud'as=

vi ludas=

li ludas=

- is:   mi lud'is=

vi ludis=

li ludis=

- u:    mi lud'u=



    ludu!=

li ludu=

La tabelon skribu sur apartan katron, tiam ĝi ĉiam povas esti antaŭ viaj okuloj!

1.


Unue mi prezentas al la leg'antoj tiujn personojn pri kiuj ili legos. Eva estas 17-jara lern'ant'ino. Afabla, sci'ema, bon-kora, bela knabino. Adamo estas 19-jara labor'isto, kiu estas filo de alia nacio, kaj ne laboras ĉiam en la lando de Eva, sed nur kelkajn monatojn.   (=30-31 tagoj kune )

Ili ne komprenas la lingvon unu de la alia. Eva komencas klar'igi al la knabo la Esperanto-lingvon, por ke ili scipovu parol'adi. Ŝi tre bone faras tion. Unue ŝi postulas la bonan el'lernon de la plej oftaj 400 vortoj; la aliajn ĉefe ŝi klar'igas per la vortoj, kiujn la knabo jam konas. Ŝi klar'igas ankaŭ novajn, longajn vortojn, kiujn oni kun-metas el kelkaj vortoj. La konstruon de la lingvo ŝi klar'igas per la montr'ado de la faroj.

La knabo rapide lernas la lingvon, kaj povas uzi ĝin. Sed ne nur la knabo lernas la lingvon, ili ankaŭ kune el-lernas ion...

En la romano unue ankaŭ mi uzos nur tiujn 400 plej oftajn vortojn, kaj partojn de la longaj vortoj mi ne kun-skribos. La vortojn, kiuj ne estas inter la 400, kaj Eva ne klar'igas ilin dum la rakonto, mi klariĝos en la fino de ĉiu parto. Sed poste mi jam uzos la 700 plej oftajn vortojn, kaj la longajn vortojn mi jam kun-skribos. Tie la leg'anto jam povas flue legi kaj kompreni, kion legas. La vortojn, kiuj ne estas inter la 700, mi klariĝos laŭ ABC ĉe la fino de la roman-eto.


2.


Eva staras en la halt-ejo kaj atendas la vetur-ilon. ŝi staras tie sola. Baldaŭ iras al ŝi knabo, kaj demandas ion. Eva ne komprenas la lingvon, kiun la knabo uzas. Nur unu vorton ŝi komprenis iom: “teatr...”. Jes, certe li volas veturi al la teatro.(1.) Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro, mi helpos al li, - pensis Eva. Sed ŝi ne povis diri tion al la knabo. Tial ŝi mane montris sur sin kaj diris:

- “Ankaŭ mi veturos ĝis la teatro.” La knabo certe komprenis ŝin. Li rid'etis, diris ion per sia lingvo kaj montris per la kapo.



Ili devis longe atendi la veturilon. Tial ili nur staris, paroladi ili ne sci-povis. Ili nur rid'etis unu al la alia. La knabo komencis diri ion, sed Eva ne komprenis tion. Fine per la mano li montris sur sin kaj diris: “Adam”. Ho, vi estas Adamo, diris Eva. Ankaŭí ŝi montris je sin ka diris “Eva”. La knabo de-nove (2.) diris ion, sed Eva nur staris kaj rid`etis. Interesa renkont'iĝo, - ŝi pensis: Adamo kaj Eva.

Li estas bela knabo kaj ŝajnas esti afabla, - pensis Eva. Tre bone estus se ni povus parol'adi.

Sed al-venis la vetur`ilo, kaj ili kune for-veturis. En la vetur-ilo estis multaj homoj, tial ili devis stari proksime unu al la alia. Sed tio estis tute ne mal-bona sento al Eva. Kiam ŝi pensis pri tio, forte ruĝ`iĝis. Felicê la knabo estis pli alta ol ŝi, tial li ne rimarkis tion. Kiam la veturilo alvenis al la teatro, Eva prenis la manon de Adamo, kaj tiris lin post si.

Ili haltis antaŭ la teatro. Adamo komencis diri ion sed Eva ne komprenis kion li volas. Fine Adamo montris en sia kalendaro (3.) tagon kaj sur la horloĝo (4.) horon, kaj per la mano montr`adis la teron. Ho, vi volas renkontigi kun mi ĉi tie en certa taĝo kaj horo. De-nove ŝi rigardis la kalendaron kaj horloĝon kaj per la kapo ŝi montris, ke bone.

Poste ŝi donis la manon al Adamo; nek ŝi, nek li komprenis kion diris la alia. Eva iris hejmen, Adamo iris al la teatro.


1. Domo, kie oni prezentas artajn rakontojn.

2. Ne nur unufoje fari ion.

3. Mal-granda libro, en kiu estas ĉiu taĝo de la jaro.

4. Ilo, kiu montras la pason de la tempo.

  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 240.24 Kb.

  • Konsiloj
  • 1.
  • 2.

  • Elŝuti 240.24 Kb.