Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Magdeburga folio Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista n-ro 130(30) Novembro-Decembro 2015

Elŝuti 146.47 Kb.

Magdeburga folio Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista n-ro 130(30) Novembro-Decembro 2015




paĝo3/4
Dato14.03.2017
Grandeco146.47 Kb.

Elŝuti 146.47 Kb.
1   2   3   4

Esperanto lernen auf Lingolia

Willkommen auf den Esperanto-Seiten von Lingolía


https://esperanto.lingolia.com/de/

Hast du dich auch schon einmal gefragt, warum Sprachen eigentlich immer so kompliziert sein müssen? Gibt es keine einfache Sprache, die ohne schwierige Grammatikregeln auskommt?

Du wirst staunen, so eine Sprache gibt es wirklich. Sie heißt Esperanto und hat bereits viele Fans auf allen Erdteilen. Warum also nicht ein bisschen Esperanto lernen und dann die Welt bereisen? Havu plezuron!

Grammatik


Im Vergleich zu anderen Sprachen ist die Grammatik in Esperanto richtig einfach. Es gibt nur wenige Regeln, keine Ausnahmen – alles hat seine Ordnung.

Wortschatz


In diesem Bereich gibt es Wortlisten sowie kleine Übungen zu unseren Kalenderblättern. Außerdem erklären wir hier Silben zur Wortbildung in Esperanto.

Hintergrundinfos


Was ist Esperanto überhaupt? Warum gibt es Inhalte zum Esperantolernen auf Lingolía? Wieso sollte man Esperanto lernen und wo kann man die Sprache sprechen? Antworten auf all diese Fragen gibt es hier.

Dankon


Wir bedanken uns recht herzlich beim Esperanto-Zentrum in Herzberg für die tatkräftige Unterstützung. Ohne die große Hilfe von Zsofia und Peter wäre die Esperantoseite von Lingolía wohl noch lange Zeit nur eine nette Idee geblieben.

Tre interesa numero de EŬROPA BULTENO

Eŭropa Bulteno estas eldonata de Eŭropa Esperanto-Unio, EEU, sub redakto de Zljatko Tiŝljar. Ĉiuj numeroj estas interesaj, sed la lasta, aŭgusta numero meritas apartan atenton...

Mi volas mencii nur 2 elstarajn artikolojn:





Du ideologioj
Pensiga artikolo de Z. Tiŝljar pri la kernaj ideologiaj problemoj de la Esperanto-movado. Ne por komencantoj kaj novuloj...



Baza vortlisto por komencantaj kursoj 
Prezento de la fama "Zagreba Metodo", de la nova esploro de Raymond Gerard pri ofteco de vortoj kaj morfemoj en Esperanto, kaj de la rezultanta Baza Vortlisto, rekomendata por la komencantaj kursoj!

Reteja adreso de Eŭropa Esperanto-Unio estas http://www.europo.eu - la bultenoj estas elŝuteblaj en la ĉefa paĝo.

La aŭgusta numero estas rekte elŝutebla ĉe: http://www.europo.eu/ge/documentloader.php?id=439&filename=eb-151-2015-08.pdf .




--------------
Ret-Info, LS


Ĉu Silvestra renkontiĝo? Ĉu de Germana Esperanto-Asocio? Ho, kio estas tio? Tio verŝajne estas via reago legante tion ĉi.
Sed vi prave legas: Germana Esperanto Asocio ekde la jarfino 2015 ofertos novan silvestran renkontiĝon!

La unua LUMINESK' okazos en Nideggen (Eifel) inter la 28.12.2015 kaj la 04.01.2016!

Ĉefa kontaktpersono: Andreas Diemel

Pliaj kontaktinformoj: http://luminesk.eo.tel (link is external)

La vana instruo de Franz Jonas


En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la letero promesis “ĉian eblan helpon” en kunmetado de agadplano por atingi tiun celon. Ili aŭguris, ke el ĝia realigo sekvus kresko de la prestiĝo de Ruslando en la mondo kaj ĝia liberiĝo el la dependeco de Okcidento, al kiu la angla lingvo katenas ĝin kaj la aliajn landojn de BRICS.

UEA distanciĝis de la letero kaj anoncis, ke ĝi tute ne havas laborgrupon pri Esperanto en BRICS-landoj, kaj ke tial ankaŭ ne povas ekzisti ĝia sekcio en Ruslando. Aparte rimarkinde estas, ke la unua subskribinto de la letero estis Miĥail Ĉertilov, unu el la kotizperantoj de UEA en Ruslando. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu UEA konsideras disciplinajn agojn kontraŭ li pro nerajtigita uzo de ĝia nomo por ŝajnigi, ke la letero apogas sin al aŭtoritato, kiu eĉ havas konsultajn rilatojn kun UN kaj Unesko, kion ili emfazis tuj en la unua alineo. Se UEA eĉ ne riproĉas Ĉertilov, kiu en la asocio plenumas nur teknikan taskon sen rajto paroli en ĝia nomo, ankaŭ aliaj esperantistoj povos senti sin liberaj glui la nomon de UEA sur siaj fantaziaj proponoj al naciaj kaj mondaj gravuloj kaj organizaĵoj. Por gardi sian aŭtoritaton en la movado UEA devus zorgi, ke en ĝia nomo elpaŝu nur tiuj, kiuj havas la rajton je tio. Aliaj estu ĝustatempe haltigitaj, kaj se tio ne eblas, oni apliku kontraŭ ili taŭgajn agojn ekde riproĉo ĝis eksigo.

La letero atestas pri granda politika naiveco kaj verŝajne eĉ ne atingos tion, kion atingis Probal Dasgupta. Antaŭ kelkaj jaroj li pioniris pri simila korespondado, skribante al ĉiuj ŝtatestroj de la landogrupo, kiun Ĉertilov k. a. revis konkeri nur tra Putin kaj Medvedev. La tiama prezidanto de UEA ricevis ĝentilan respondon el Brazilo fare de iu kancelaria oficisto, kiu nome de prezidento Lula esprimis ties laŭdiran konsenton, ke Esperanto estas bela afero. Dasgupta almenaŭ havis la rajton sendi leterojn nome de UEA, eĉ se nur por perdi tempon.

Finvenkisma revpensado kaj primitiva desuprismo firme persistas inter esperantistoj. Realismo kaj aferkono fremdas, kiam ili sturmas por persvadi politikistojn.

Antaŭ la enoficiĝo de Obama oni kolektis subskribojn, por ke li enkonduku Esperanton en usonajn lernejojn. La iniciatinto estis por momento aklamata kiel heroo de la movado, kvankam li ne sciis, ke en Usono la prezidento ne okupiĝas pri tiaj aferoj.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Eĉ kiam ŝtatestro mem estas esperantisto, li ne sukcesas semi realismon ĉe siaj samideanoj. Prezidento Franz Jonas admonis en la Viena UK en 1970, ke esperantistoj fidu sian propran forton kaj ne atendu ion de politikistoj, ĉar “se la Esperanto-movado estas forta, la oficialaj institucioj de si mem agnoskos ĝiajn gravecon kaj signifon.” Intertempe la lingvo kaj ĝia movado perdis multon de sia forto, ĉar esperantistoj nombras nun malpli ol antaŭ 45 jaroj. La vortoj de Jonas tre aktualas, sed ju malpli multaj ni iĝas, des pli niaj zelotoj leteras al prezidentoj.



Komitatano Z

La Ondo de Esperanto, 2015, №4-5 (246-247).

Guram Svanidze (Kartvelio)


Franclingvano
Tiu ĉi junulo kaj mia fratino estis samklasanoj, tamen nelonge, la unuajn ses jarojn. Poste mia fratino translokiĝis el nia urbo al Tbiliso, al la avinjo. La lernejon li finis kvin jaroj pli frue ol mi kaj forveturis al Rusio. Pasis precize 17 jaroj post kiam ankaŭ mi finis la lernejon kaj 22 jaroj post kiam mi vidis lin lastan fojon. Memori tiun ĉi junulon ne estis aparta kaŭzo, nur eble pro tio, ke foje en la lerneja korto li alvokis min kaj demandis pri Dina (nomo de mia fratino)... Kaj jen en malvarma mateno starante jam la kvaran horon en tbilisa1 vico por pano en komenco de naŭdekaj jaroj, mi streĉe rememoradis lian familinomon. En la vico min anstataŭis la bopatrino. Mi iris hejmen, poste laborejen kaj daŭre ĝis doloro streĉigis mian memoron. Kiam pro paneo de elektro en metrotunelo haltis trajno, en mallumo kaj plendado de pasaĝeroj abrupte venis la ideo: “Lia nomo estas Vasja Dudnik!”

Post 5 tagoj oni telefonis al mi. Parolis usonanino. Kolegino-sociologo invitis min partopreni projekton pri problemoj de malriĉeco.”Dajan Dudnik”, – sin prezentis ŝi. Mi iĝis menaĝero de la projekto. Estis pri kio fieri kaj ĝoji – Dajan elektis min el multaj pretendentoj, kaj honorario (timindas diri kiom oble) superis mian salajron, kiu tiumomente estis 2 usonaj dolaroj en rekalkulo je loka mono. En la auto, kiam ni veturis al Kahetio2, kie devintis fari parton de esploroj, mi – jam menaĝero – rakontadis al la usonanino pri la okazintaĵo kun Vasja Dudnik, ŝia samnomulo el fora kartvela vilaĝo. Parenca ligo ne eblis. Dajan estis usonanino en la kvara generacio. Ŝia praavo, provinca hebreo el Ukrainio venis al Usono en komenco de la 20 jarcento. Preskaŭ mistera historio al ŝi ekplaĉis aŭ, povas esti, mia angla lingvo estis bonnivela. “Super!” – tranĉis la usonanino “tre” ruse kaj ruĝiĝis. Ŝia maniero ruĝiĝi ĉarmigis min. Kaj ne nur min, sed ankaŭ ĉiujn 45 partoprenantojn de la projekto, kiuj feliĉis iĝi ĝiaj anoj.

Ĝenerale Dajan preferis paroli pri la esplorobjekto – malriĉeco. En agrabla maja tago nia “Fordo” senbrue portis nin preter vitejoj. Ŝi pridemandadis la stiriston Sergo kion li manĝis matene. Li estis kuracisto-terapeŭto kaj kromlaboris kiel stiristo en nia projekto. Tiu ĉi cirkonstanco aparte ekincitis la usonaninon, ŝin trafis esplora ardo. “Ne ofendiĝu, ellerni malriĉecon en Kartvelio ŝi komencis de mi”, – diris mi al li kartvele. Sergo ne kontraŭis kaj respondis al la demandoj detale, interalie en la angla. Ŝi notadis. Evidentiĝis, ke respondinto hieraŭ dense tagmanĝis: li vizitis amikojn, kie oni regalis lin per tolmao – kuirita vianda farĉaĵo envolvita en junan vinberfolion.

Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

Sergo kapmontris al vitejoj. Tie laboris kamparanoj plenfamilie. Estis periodo de maldensigado de arbustoj. Forŝiritajn foliojn oni metadis en sakojn. Dajan estis konsternita. Fakto kun tolmao ne kongruis kun ŝia skemo de malriĉeco.

Ni envenis la urbeton proksimume je la unua horo posttagmeze. Ĝi aspektis dezerta. Nur bovinoj kaj porkoj – nepra atributo de provincaj urbetoj pigrece vagadis en senhomaj stratoj. “Vink-vink”, – sincere ridante eldiris Dajan kaj montris per fingro al malfruiĝanta porkino, kiu trotetis la vojon rekte antaŭ “Fordo”. Tiel en la angla sonas “grunt-grunt”.

La suno ekbrilegis. La auton ni lasis en ombro de grandegaj maljunaj tilioj ĉe la skvaro. Verŝajne poreterne konstruita ŝtona barilo kun gipsaj dekoraĵoj en formo de vinberaj grapoloj malfarbiĝis, en kelkaj lokoj forfalis. Trans la placo, kontraŭ la skvaro situis loka urba domo. Ĝi aspektis pale kompare al la grandegaj privataj domoj ambaŭflanke de ĝi. Iliaj zinkaj tegmentoj

blindigis ĉirkaŭaĵojn per rebrilo de suno. En la kontoro estis neniu. Ni revenis al la skvaro. Tie sidis viroj, eble kvin kaj ludis nardojn. Kiam ni alproksimiĝis, ili vigliĝis. Ekaŭdiĝis komentoj, kiuj estas tiuj eksterlandaj turistoj-okulvitruloj (mi kaj Dajan), verŝajne fotados, kaj kiu fotojn ricevos? Mi salutis ilin. Ili pli vigliĝis. El iliaj vortoj eblis kompreni, ke urba loĝantaro nun estas en vitejoj. “ En la urbo nunas nur senfortaj olduloj, handikapuloj kaj pigruloj,” – rimarkis unu pufventra viro, la plej sataspekta el ĉeestantoj kaj la malplej razita. Al kiu grupo li kalkulis sin? Liaj ŝvititaj grasegaj harozaj fingroj ĉiufoje, kiam estis lia vico ĵetadi ludkubetojn, pene kolektadis ilin. Ekparoli pri problemoj de malriĉeco rekte en la skvaro Dajan ne kuraĝis. Ŝi nur proponis fotiĝi kun la nardoludantoj. Eĉ tra la vidserĉilo de la fotilo videblis, ke ŝi malkontentis. La kahetianoj interrompante unu la alian ekinvitis gaste. Tiu, la plej dika, montris al la kastelo kun brilanta tegmento trans la placo, nomadis ĝin la sia kaj invitadis plej arde. La usonanino rezignis.

Dajan ekdeziris eksidi apud la stiristo. Mi malfermis la antaŭan pordon de la aŭto kaj la usonanino enŝoviĝis enen. Ekkapricis motoro. Sergo kraĉis pro domaĝo. “Oni parolis al mi, ke mi ne prenu fuelon en tiu ĉi benzinejo! Nun devos mi la klapojn purigi!” Li eliris el la aŭto , levis kapoton kaj komencis umi en la motoro. Dajan ruĝiĝis , sulkigis la brovojn sed nenion diris. Mi elaŭtiĝis kaj aliris la stiriston.

– Pardonu min, ĉu vi estas francoj? – prononcis iu malantaŭ mia dorso.

Mi rigardis returnen al la demandinto. Parolis altstatura malhelhara junulo, proksimume tridekjara. Li iom spasmospiris. Verŝajne, li hastis, kaj, eble, al ni. Lia staturo montris ftizulon: kava brusto, kurbeco, troa magreco. Kostumo, kiun evidente oni zorge sed mallerte antaŭnelonge gladis, pendis kvazaŭ sako. Kolumo de pura ĉemizo ne povis volvokovri lian maldikegan kolon. Eluzita kravato ŝajnis flankenita. Bela vizaĝo povis ekŝajni viveca, se ne estus tia aspekto de malhelaj okuloj (pli ĝuste ĝia foresto). La okuloj igis min ektremi, ĉar ili ne brilis, turnitaj enen, ili timigis per sia neviveco.

Ne finatendinte la respondon li sufiĉe vigle daŭrigis france:

– Mi aŭdis en la pariza radio, ke al Kartvelio devas veni ekspedicio, kiu sekvos la itineron de Aleksandro Dumas en Kaŭkazio.

El skvarprofundo ekaŭdiĝis voĉoj de niaj konatuloj, avertantaj junulon ne maltrankviligi la gastojn per “stultaĵoj”. Li ne atentis ilin. La francan mi sciis nebone, sed komprenis pri kio temis kaj respondis kartvele. Mia respondo evidente seniluziigis nekonatulon.

La interparolon aliĝis Dajan. Al ŝi ŝajnis, ke nun ŝi ekparolos pri la objekto de la esplorado. Ne elaŭtiĝinte kaj plene malferminte la pordon de la aŭtomobilo ŝi en la rusa turnis sin al neatendita parolanto. El la interparolo ni eksciis, ke lia nomo estas Lado, li ne estas edziĝinta, laboras kiel bibliotekisto kaj havas malsanan patrinon. Lado estis ĝentila kun la usonanino, sed montradis malpaciencon kaj konstante rigardis foren en la finon de la strato, de kie – kiel al li ŝajnis – jen-jen aperos la ekspedicio. Poste, ne respondinte la vican demandon pri siaj enspezoj, li tute koleriĝinte eksklamaciis:

– Jam kelkajn tagojn mi ĉeestaĉas ĉi tie surplace en atendado! Eĉ ne iris labori al kamparo!

– Ĉu vi certas, ke la ekspedicio devas veni? – demandis mi.

– Oni diris en franca radio... Dumas estis ĉi tie.

Mi strebis certigi, ĉu tiun informon oni mesaĝis en la kartvela radio aŭ televido.

– Mi ne scias, – sekvis la respondo.

Sergo daŭre fosumis en la motoro, sed rimarkeblis, ke li aŭskultadis la okazintaĵojn. Dajan komprenis, ke intervjuo ne rezultiĝas, plene ofendiĝis kaj eksilentis.

– Ĉu al vi iu komisiis renkonti francojn?

Li ĵetis al mi tiun rigardon, kiu klare komprenigis al mi nekonvenecon de tiu ĉi demando. Videblis, ke en daŭro de la interparolo la okuloj de Lado turniĝis al la mondo kaj iĝis pli vivaj.

– Kie vi ellernis la francan?

– En Tbiliso, en agrikultura instituto, – diris li kaj ruze ekridetis, – mi studis vinproduktadon kaj ekinteresiĝis pri francaj vinoj. Mi bonŝancis, ni havis perfektan lingvoinstruistinon – Helena Arnoldovna. Kiel knabineto ŝi venis al Kartvelio el Svislando. Ŝi jam mortis, kompatinda. Tute maljuna estis.

Lado abrupte kortuŝe ekridetis.

– Foje ŝi ekrememoradis la tagon de sia forveturo el Svislando. Estis fulmotondro. Ŝi timis tondron. La pli aĝa kuzo diradis al ŝi, ke en ĉielo ruliĝas granda barelo kaj ĝi falos sur ŝian kapon.

La lastan frazon li ripetis en la franca.

– Kial vi ne laboras laŭ via specialeco?

Lado malice ekridetis.

– Mi laboris en la loka vinuzino kiel teknologo, ĝis tiu fermiĝis. Same kun la aliaj uzinoj. Plena stagnado. Jen tiu frataro (li montris perokule nardoludantojn) ankaŭ estas senlabora.

Nun Lado pli paliĝis kaj kvazaŭ malgrandiĝis.

– Pardonu min, mi eksidu. En la okuloj ĉio malheliĝis. Ekde mateno mi nenion manĝis. Malbenita malsano kaptas min.

Li eksidis sur la platan ŝtonon, restaĵon de la skvara barilo. Tio allogis atenton de la usonanino, ŝi vigliĝis.

– Kiu estas via familinomo? – demandis li min.

Mi nomis.

– Preskaŭ same kiel ĉe la heroo de Marcel Proust en la romano “Du cote de chez Swann”3, – diris li enpensiĝinte kaj denove ekrigardis foren, en la finon de la strato.

Subite ekbruis la kapoto. “Pretas, eblas veturi!” – prononcis solene Sergo. Al mi ekŝajnis, ke Lado ekmaltrankvilis. Dajan demandis min angle, ĉu oportunas donaci al ĉi junulo dekon da dolaroj. La projekto antaŭplanis donacfonduson por respondantoj. Lado ĝentile rifuzis la donacon.

– Estus nemalbone, se vi sendus al mi el Tbiliso pilojn por mia radioaparato. La miaj plene eluziĝis, – turnis li sin al mi.

Nia “Fordo” retroturniĝis. Tra la levita per ĝi polvo videblis magra staturo de la junulo. Li staris apoginte sin per la maldekstra mano al la barilo.

– Pli bone li aŭskultu kartvelan radion kaj laboru en la vitejo, – rimarkis Sergo.

Dajan sidis ruĝiĝinta kaj tute nenion komprenadis.

“Kiujarcente foje ĉi tien venos franco”, – ekpensis mi.

Tradukis Svetlana Smetanina



La 23-a INTERNACIA ESPERANTO-SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO

ROSES 3-11.10 2015
La aranĝo okazas ĉiujare aŭtune en Katalunio. Ĉi-foje ni ĝuis ĝin en la ĉe-mara urbo Roses (hispane Rosas), kiu situas tute proksime al la franca limo. La urbo estas grava turisma kaj kultura centro kun hoteloj, plaĝoj kaj du havenoj. Unu utilas por la fiŝkaptado kaj alia por la plezuro, kie en kanaloj navigas privataj ŝipoj. En Roses troviĝas ankaŭ pluraj antikvaj konstruaĵoj, inter kiuj estas unika historia citadelo.
La eventon partoprenis 98 esperantistoj el 13 landoj. Ni loĝis en komforta tristela hotelo “Sant Marco”, kie ni bone manĝis kaj ĉiuvespere eblis danci ĝis la noktomezo. Por niaj ĉiutagaj aktivaĵoj ni havis je dispono grandan salonon. En la inaŭguro ni havis la plezuron bonvenigi la urbestrinon de Roses s-ino Montse Mindam. Ŝi adresis al ni agrablajn vortojn kaj bondeziris sukcesan E-Semajnon. Ŝi ankaŭ menciis, ke en la fora pasinteco en la urbo jam ekzistis esperantista grupo.
Dum la semajno okazis pluraj interesaj prelegoj, debatoj kaj diskutoj. Kun Dalia Pileckiene el Litovio ni lernis kiel mastrumi nian tempon. Alian tagon ni alfrontis iom komplikan temon, kiun ni devis solvi el psikologia vidpunkto. Gesinjoroj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer el Svislando prezentis la libron “Historio de la esperanta literaturo”. Giorgio verkis ĝin komune kun Carlo Minnaja. Interesatoj povis aĉeti ĝin surloke. Alia ilia prelego temis pri ENA (Esperanto Natur-Amikaro). Ni akiris informojn pri ilia laboro kaj pri la estontaj planoj. Marcel Delforge el Belgio parolis pri la historio de Neutrala Moresnet, kie estis fondita kaj iom da tempo ekzistis Esperanto-Amikejo. Gesinjoroj Buŝs el Latvio prezentis verkojn de la latva poeto Imants Ziedonis. Prelego de Luis Serrano temis “Ĉu malaperos nia planedo Tero?” Tio estas pripensenda temo...
Vespere ni ĝuis du interkoniĝojn kun vino kaj dolĉaĵoj. Bonan etoson kreis la folklora grupo “Montjuic”, kiu ĝojigis nin per belaj kantoj “Habaneras”. Ne mankis nia ŝatata “cremat” - bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj. Unu vespero estis dediĉita al opero. Laŭ propono de Maria Ferigle ni spektis sur ekrano operon de la itala komponisto Giacomo Puccini “Madame Butterfly”.
La premio “Ada Sikorska” estis atribuita al la pola blinda poetino kaj prozverkistino Halina Kuropatnicka-Salamon pro ŝia meritplena poresperanta laboro. La prestiĝan premion oni jam pli frue sendis al ŝi okaze de festa renkontiĝo. S-ino Halina estis tre kortuŝita kaj sendis dankleteron al s-ro Luis Serrano.
Kiel jam konate Rodica Todor el Rumanio ĉiam proponas interesan instruprogramon. Ĉi-foje ni debatis pri strategioj de komunikado en homaj interrilatoj. Ni laboris en grupoj kaj alfrontis diversajn temojn. Ekzemple, konfliktoj inter generacioj, diversaj grupoj, asocioj ktp. Aktuala situacio pri enmigrintoj ankaŭ estis traktita. La temoj estis tre vastaj kaj ni vigle diskutis, donis niajn opiniojn, analizis kaj provis trovi pozitivaĵojn en diversaj situacioj. Aparte ŝi organizis paroligan kurson por komencantoj.
Okazis ankaŭ ekskursoj. Dum la duontaga ekskurso ni vizitis urbeton L’Escala, kie ni en fabrikejo vidis prilaboradon de anĉovoj. Poste ni gustumis ilin. Kompreneble, ne mankis aĉeteblo. En la urbo Roses ni vizitis lokan muzeon kaj citadelon de la 17-a jarcento kun grekaj kaj romiaj restaĵoj.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la proksima urbo Figueres. Unue ni vizitis la kastelon Ferran kaj poste la faman muzeon de Dali. Posttagmeze ni daŭrigis nian busvojaĝon ĝis la urbeto Banyoles. Tie ni restis dum kelkaj horoj ĉe la lago. Eblis ŝippromeni sur ĝi aŭ uzi turisman trajneton por traveturado de la urbo. Iuj tutsimple piedpromenis laŭ la bordo de la lago. Post agrabla kafumado kaj biertrinkado ni revenis kontentaj al Roses.


Lastan vesperon Luis Serrano lanĉis debaton pri funkciado de la Semajno. Partoprenantoj estis plejparte kontentaj. Nur la alveno al Roses estis ĉi-foje iom pli komplika ol kutime pro neekzisto de trajno ĝis tie. Ni promesis veni denove venontjare. Tiam Luis, la ĉeforganizanto festos sian 90-jariĝon. Do, ni deziras al li kuraĝon kaj sukceson!!!

Liba Gabalda

Novaĵoj el



Jubilea TORPEDo

en Herzberg

Saluton!


Jen mallonga raporto pri Torpedo 10 okazinta inter 29.09-05.10.2015.

La dekan fojon okazis la Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (mallonge: TORPEDo) en Herzberg am Harz, organizita de la Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) kaj AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj), gvidita de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.

La ĉefa celo estis instrukapabligo: lertigi instruemulojn kaj ekipi ilin per scio pri taŭgaj instrumetodoj, didaktikaj konsiloj, instrumaterialoj, helpiloj, ludoj, ktp. por efika instruado de Esperanto ĉu en lernejoj aŭ movadaj kursoj, ĉu en klubkunvenoj. La faka programo realiĝis en metieja laborformo por individua aŭ et-grupa taskosolvado, diskutado, spertinterŝanĝo. La trejnadon helpis la rekta atingo de fakliteraturo, trarigardeblo de lernolibroj kaj praktika uzado de instruhelpiloj en la biblioteko de la Esperanto-Centro.

La internacia partoprenantaro ĝuis ankaŭ la libertempajn aktivaĵojn, renkontiĝon kun Esperanto-klubanoj en Herzberg, vizitojn al historiaj urboj, vidindaĵoj en la regiono kaj ekskursojn en la Harz-montaro.

Por informoj pri trejneblo kaj datoj de trejnsesioj en 2015, poste en 2016 bv. kontakti nin per http://esperanto-urbo.de

Kun amikaj salutoj,

Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar
Interkultura Centro Herzberg

Esperanto-Trajno en Pollando
La pola ŝtata fervoj-entrepreno akceptis la trajno-nomon ESPERANTO! En la fino de la voĉdonado, anoncita semajnon antaŭe, la nomo Esperanto havis 3940 voĉojn, la nomo Narew 2509 voĉojn, Bojary 200 voĉojn.

La interurba rapidtrajno "IC Esperanto" funkcios ekde decembro, kaj denove aŭdeblos la nomo Esperanto en polaj stacidomoj. (Pli frue jam funkciis trajno kun la sama nomo inter Białystok kaj Warszawa, sed ĝi estis nuligita en junio 2013, ĉar uzis ĝin nesufiĉe multaj pasaĝeroj.)


1   2   3   4


Elŝuti 146.47 Kb.

  • Grammatik
  • Hintergrundinfos
  • Tre interesa numero de EŬROPA BULTENO
  • La vana instruo de Franz Jonas

  • Elŝuti 146.47 Kb.