Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Magdeburga folio Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista n-ro 130(30) Novembro-Decembro 2015

Elŝuti 146.47 Kb.

Magdeburga folio Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista n-ro 130(30) Novembro-Decembro 2015




paĝo2/4
Dato14.03.2017
Grandeco146.47 Kb.

Elŝuti 146.47 Kb.
1   2   3   4

La centa UK



Kompreneble tio estas miaj personaj impresoj.


Granda travivaĵo. La unuaj duboj, kiuj fojfoje venadis en mian kapon, kaŭzitaj pro malsukcesa UK en Roterdamo en 2008 (100-jariĝo de UEA) pasis post la unuaj horoj pasigitaj en la kongresejo. Kaj la sekvintaj kongresaj eroj plifirmigis mian decidon: „tamen kongresi”. Eble la kongresejo (Lille Grand Palais) ne pentis pro grandeco (kaj beleco), sed por mi tio ne estis ĝena. Eĉ kontraŭe, mi sentis min pli „hejmece”, estis pli granda okazo renkonti hazarde iun serĉatan personon. La salonoj ankaŭ ne estis tro grandaj, do por amasaj programeroj kiel solena malfermo, fermo, nacia vespero, internacia vespero, kiuj amasigas plej multajn spektantojn oni dediĉis tri salonojn. La francoj solvis la situacion, miaopinie, tre saĝe. Estis unu granda salono, salono de Zamenhof, en kiu oni povis spekti senpere la okazaĵon. La saman okazaĵon oni povis spekti en du aliaj salonoj (Lapenna kaj Hodler) helpe de ekrano. La unuaj 1000 aliĝintoj havis la privilegion resti en la salono Zamenhof. Tia solvo permesis eviti miskomprenojn, kolerojn, okupadon de lokoj multe pli frue por kelkaj personoj ktp.
Mi kun grupo da amikoj venis al Lille jam vendrede antaŭtagmeze. Post instaliĝo en la hotelo, kiu troviĝis tre proksime de la kongresejo, post ioma ripozo, ni iris viziti la urbon. Sabate matene ni iris al la kongresejo ricevi niajn kongresajn dokumentojn. Mi estis bonŝanca, ĉar tuj mi renkontis miajn japanajn amikojn. Ni tuj interkonsentis rendevuon post la lundo, por kune manĝi lunĉon. Posttagmeze ni denove vizitis la urbon per buso, kio daŭris du horojn, vespere estis kiel kutime la „movada foiro”. Ĝi okazis en la vasta halo de la kongresejo, troviĝanta sur la pli supra nivelo ol la enirejo/teretaĝo, kie lokiĝis servaj giĉetoj. En la halo (Michaux) troviĝis ankaŭ scenejo, sur kiu preskaŭ ĉiam dum la daŭro de la Kongreso io kultura okazadis. Tio havis kaj bonan kaj malbonan flankojn – bonan, ĉar tie oni povis aŭskulti kantojn, muzikon kaj samtempe iom ripozigi la piedojn, renkonti konatojn; malbona flanko – estis troa bruo, kio igis malkomforta kaj paroladon kaj aŭskultadon. Sed ĝenerale plaĉis al mi. Tie prezentiĝis tiuj, kiuj ne estis kvalifikitaj por sin prezenti en la aparta salono.
Kaj de la dimanĉo, post la malferma solenaĵo okazis normala kongreso kun multaj programeroj, libroservo, ekskursoj. Tre plaĉis al mi la nacia (franca) vespero,- kvankam ne ĉiuj ĝuis ĝin, sed ja diversaj estas gustoj- kiun gvidis Naturamiko – giganta figuro el la lokaj karnavaloj. Ĝenerale la Arta vespero havis nomon „Naturamiko kaj Kompanoj. La Naturamiko estas tiu karnavala figuro kaj Kompanoj estas tuta artista grupo prezentanta artan vesperon. La prezento estis tre bona, tre plaĉis al mi. La Kompanoj invitis ĉiujn kolektiĝi lunde je 12.00 antaŭ proksima stacidomo kaj kune iri al la teatra placo, kantante kaj disdonante la informmaterialojn. Tie ni plu kantis (krom mi, ja mia kantado forpelus la spektantojn), estis tre gaja etoso.

Kion mi spektis? Teatraĵon „Feliĉas ĉiuj” – la teatraĵo tuŝanta problemon de enmigrintoj, estis tre bone prezentita fare de amatoroj. Alia teatraĵo kiun mi vidis (Ĉagrenegoj”) estis granda malreviĝo. La temo estas tre stulta eĉ kiel komedio. Du virinoj kriaĉis, ne eblis kompreni vortojn, oni pli divenis ol aŭdis pri kio temas.


Tre bona estis prezento pri la vivo de Ursula Grattapaglia, en formo de monologo, kiun prezentis Malgosia Komarnicka el Pollando. En la programo estis planita prezenti ĝin dufoje, sed pro la granda intereso oni permesis ĝin prezenti eĉ trian fojon. Eble iom kulpis la ne tro granda salono, en kiu ĝi estis prezentita, tamen en pli granda salono ne estis tia intima efiko, mi tiel opinias. La teatraĵo estis iom ilustrita per bildoj de Roman Dobrzyński, prezentantaj Bonan Esperon. En la kongreso partoprenis gesinjoroj Grattapaglia.
Tre interesa estis prelego „Eŭritmio” – ĝi estas movo-arto, kiu videbligas la paroladon kaj kantadon. La unuan fojon mi vidis tian arton. Kaj fakte ne tro komprenis.
Du tagojn mi dediĉis al ekskursoj. Marde mi busveturis al Boulogne-sur Mer. Granda travivaĵo – ni haltis ĉe la placo antaŭ la stacidomo, kie venis en 1905 Ludoviko Zamenhof mem kun la edzino por la unua Universala Kongreso de Esperanto. De tie ni iris al la teatro, en kiu okazis tiu Kongreso kaj kiu funkcias ĝis nun. Ni sidiĝis komforte kaj sur la sceneja ekrano aperis Gijom’ Armide, la franca kantisto, kiu bonege elparolas Esperanton, kaj tralegis la paroladon de L.Zamenhof, kiun li diris dum la una UK. La atmosfero estis tre kortuŝa. Sur la urbodomo de Boulogne flirtis dum la tuta semajno la esperanta flago.
.

Alia ekskurso, kiun mi partoprenis, estis ekskurso al Ipro (Iper, Ypres) Passchendaele-Muzeo kaj Unua Mondmilito (Belgio). Por mi tiu estis ankaŭ tre interesa. Krom la muzeon ni vizitis du tombejojn – la germanan kaj la anglan, kiuj estas prizorgata de tiuj du ŝtatoj. Ĉar la kostoj kaj eblecoj transporti mortintajn soldatojn al la patrujo estis tro grandaj, oni establis surloke (loko de plej grandaj bataloj en 1915) tombejoj kaj ĝis nun zorgas pri ili. Ambaŭ tombejoj faras grandan impreson – sennombra listo de mortintoj. Kaj pro kio? Tiom da viktimoj – mortintaj, kripligitaj korpe kaj mense. La germana tombejo, kiun ni vizitis, troviĝas en Langemark kaj ĝi ne estas la unusola germana milittombejo en Belgio. Terurigas la nombro da viktimoj – nur sur tiu unusola tombejo estas enterigitaj pli ol 44 000 soldatoj, inter ili ĉirkaŭ 15% estis studentoj kaj lernejanoj volontule aliĝintaj al la armeo. La alia tombejo, kiun ni vizitis, estas Tyne Cot, kie estas enterigitaj 12 000 soldatoj de Brita Komunumo de Nacioj, do ne nur angloj, sed ankaŭ homoj el la britaj kolonioj. Sur la muroj de la tombejo estas ĉizitaj nomoj de 35 000 soldatoj perdiĝintaj, kies korpojn oni ne trovis.


Teruraj ciferoj!!! Malantaŭ ĉiu kaŝas sin ies patro, filo, edzo, amiko ktp.

Ni vizitis ankaŭ la urbon Iper (Ypres) komplete detruitan dum la Granda Milito dum kvar jaroj de bataloj. Mirinde bela estas nun la urbo, tre detale rekonstruita jam en la dudekaj jaroj de la XX jarcento.


La urba pordego estas samtempe triumfa arko. Sur ĝiaj muroj oni ĉizis nomojn de
54 000 perdiĝintaj soldatoj. Ĉiutage, de la fino de la Granda Milito ĝis hodiaŭ, je la 20.00 horo estas ludata „Last Post” (ĉu oni povas traduki ĝin kiel „la lasta posteno”?).

Kaj mi revenas al Lille, al la kongresejo. Ĉar du tagojn mi pasigis ekskursante, ĵaŭdon mi dediĉis al kelkaj programeroj, el kiuj plej plaĉis al mi prelego pri Francio: Francio - Eta Pollando. Ĝi temis pri granda manko de viraj fortoj post la Unua mondmilito, do estis necese enigi, venigi enmigrintojn. Inter ili estis multaj poloj. La franca registaro pagis eĉ la vojaĝon por enmigrintoj. Ili laboris en minejoj kaj agrikulturo. Venis kompreneble ankaŭ junaj viroj, kiuj ofte edziĝis kun lokaj virinoj kaj restis por ĉiam en Francio. Aliaj venigis siajn familiojn, ankoraŭ aliaj preferis tamen reveni en sian propran landon. Inter tiuj estis mia patro. Eble pro tio la prelego elvokis en mi grandan emocion. Prelegis poldevena viro, kies gepatroj venis al Francio kaj restis tie. Li naskiĝis jam en Francio.


Intertempe mi vizitis kelkfoje la libroservon, kiu ne estis tiel riĉa kiel kutime, tamen estis sufiĉe multaj interesaj libroj, kiuj vekis mian emon aĉeti ... Sed mi aĉetis modeste ... nur kvar librojn. Vespere mi ĝuis piankoncerton. Ĉar la kongresejo ne disponis pri sufiĉe multaj salonoj, iuj programeroj okazadis en aliaj lokoj de la urbo. Tio ankaŭ rabis tempon por iri aliloken.
Vendredo estis la antaŭlasta kongresa tago. Mi ŝatis pasigi kelkajn horojn kun mia japana amikino, do ni migris tra la urbo, vizitis citadelon, kie estas belega parko kaj eĉ zoo-ĝardeno. Sed antaŭ ol iri al la urbo mi partoprenis interesan aranĝon – la japano Hori Yasuo havas interesajn konceptojn. Unu el ili estas instigi esperantistojn scii parkere la esperantan himnon. Li faras specialan ateston, kiun li enmanigas al personoj, kiuj antaŭ li kantos la himnon. Do dum tiu programero unue ni trifoje kantis la himnon kaj poste volontuloj-kuraĝuloj sin prezentis. Ses personoj/kuraĝuloj sukcese ekzameniĝis. Mi ekzameniĝis jam pli frue, do mi ne devis. Vespere okazis internacia arta vespero. Ĉifoje la kongresanoj havis eblecon elekti kion ili volas rigardi dum la arta vespero. Pli frue dum du horoj kaj duono en unu el la salonoj prezentiĝis soluloj kaj grupoj, kiuj ŝatus prezenti sin dum la internacia arta vespero kaj la spektantaro per aplaŭdoj voĉdonis. Mi ne partoprenis, ĉar mi partoprenis aliajn programerojn. Sed plaĉis al mi la elektitaj eroj. Sed pli frue ol la internacia arta vespero okazis futbalmatĉo pri Pokalo Zamenhof. Ludis – Elektitaro de Esperanto kontraŭ Elektitaro el Okcidenta Saharo. Kaj okazis io neatendita, neakceptebla. Post la unua duono de la matĉo, kiam la esperantistoj eniris vestejon, ili rimarkis, ke iliaj aĵoj estas ŝtelitaj. Do la matĉo ne plu daŭris, la dua duono finiĝis en policejo. Tiamaniere la matĉo restis ne finita. Malagrabla afero.
Kaj venis sabato, solena fermo de la kongreso, resumo kaj adiaŭo. Tre kortuŝe finiĝis tiu fermo – oni adiaŭis Osmo Buller, multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, kiu emeritiĝos venontjare marte (probable), la nepo de L.Zamenhof, Luis –Christophe Zaleski-Zamenhof ankaŭ la lastan fojon partoprenis UK-on. Lin anstataŭos estonte liaj du filinoj. Unu el ili partoprenis la kongreson. Li mem sentas sin laca, li estas 93-jara. Sed la plej neatendita kaj ne planita ero okazis kiam Peter Baláž, fama slovaka esperantisto, svatiĝis (proponis edziniĝon) al sia plurjara pola koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis, ĉe vigla aplaŭdo de kongresanoj.
Post la reveno kiel kutime mi sentas nesufiĉecon – multajn kongresajn erojn mi preterlasis, ja oni ne povas esti en kelkaj lokoj samtempe. Tamen mi renkontis multajn konatojn, ankaŭ tiujn, kiujn mi konis nur rete aŭ skajpe. Kaj ankaŭ rememoroj restas por mi. Neforgeseblaj rememoroj. Mi rememoros ĝin kiel unu el la plej sukcesaj UK.

Dorota (http://www.ipernity.com/blog/dorota_dorburc)

La 100-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Lillo, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015
Cent dek jaroj pasis de post la unua Universala Kongreso okazinta en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĉi-foje oni elektis kiel kongresurbon Lillo en nord-orienta parto de Francio. La kongreso okazis en la moderna konstruaĵo Lille Grand Palais. Al ĝi enskribiĝis 2689 personoj el 81 landoj de kvin kontinentoj: rekorda nombro da partoprenantoj de UK-oj okazintaj en la 21a jarcento. Informoj pri la evento estis bone disvastigitaj. En la urbo aperis multaj afiŝoj pri la aranĝo kaj pri la publika programo, kiu okazis ĉiutage posttagmeze sur la placo de la Teatro. Prezentiĝis diversaj muzikgrupoj inter kiuj ne mankis JoMo, La Kompanoj, Kapriol, Kajto.

La temo de la kongreso estis: “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”. La programo estis varia kaj riĉa kun interesaj prelegoj, diskutoj, debatoj, E-kursoj kaj lingvokursoj, KER-ekzamenoj, filmoj, teatraĵoj, koncertoj, ekspozicioj, spektakloj kaj muzikaj prezentoj. Ĝi montris ampleksan kulturon kreitan de esperantistaro. Libroservo prezentis abundan kaj varian stokon da libroj, T-ĉemizojn kaj aliajn esperantaĵojn. Okazis multnombraj eroj kaj aktivaĵoj. Kunvenis akademianoj, medicinistoj, fervojistoj, ateistoj, spiritistoj, bahaanoj, komunistoj, juristoj, blinduloj, skoltoj, vegetaranoj, komercistoj, matematikistoj, radioamatoroj, nefumantoj, kat-amantoj, SAT-anoj, legantoj de la revuo “Esperanto”.

Allan Kardec Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.

Plurfoje estis pritraktita la kongresa temo, okazis IKU-prelegoj kaj serio da prelegoj pri Francio, vinseminario, oratora konkurso. Formiĝis internacia koruso sub gvido de Alan Bishop el Aŭstralio.

La poresperanta programo komenciĝis per Movada Foiro.

Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

Ĝi estas unu el la plej ŝatataj aranĝoj dum la UK-oj. Tie sur 120 tabletoj diversaj asocioj prezentis allogan E-materialon kaj informis pri sia agado. Ĝi estas granda renkontiĝejo kun malnovaj kaj novaj amikoj.

Dimanĉe okazis la Solena malfermo de la kongreso. Unuafoje en la historio de la Universalaj Kongresoj ĝi estis rekte elsendita per interreto. Esperantistoj el pluraj partoj de la mondo povis sekvi ĝin. Kortuŝa estis la salutparolado de Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, la nepo de la Majstro. La solenaĵon ĉeestis kaj alparolis la publikon ankaŭ la alta protektanto de la 100-a UK, la urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro s-ro Fréderic Cuvillier.

La kongresa kuriero Belfrido ĉiutage informis pri novaĵoj, ŝanĝoj kaj aldonis liston de novaj kongresantoj. Ankaŭ la loka gazeto La Voix du Nord (La Norda Voĉo) ĉiutage informis pri kongresaj eventoj. Ne mankis intervjuoj kaj televid-elsendoj.

Veronika Poór estis elektita Ĝenerala Direktoro de UEA. Indonezio estis akceptita kiel nova Landa Asocio. Dekdu esperantistoj ricevis diplomon pri elstara agado kaj pri elstara arta agado. Okazis belartaj konkursoj kaj la tradicia aŭkcio, unu el la viglaj kaj ŝatataj programeroj (spektaklo), kiun majstre gvidas jam de kelkaj jaroj Humphrey Tonkin. Koreoj invitis kongresi en la jaro 2017 en Seulo, slovakoj - venontjare en Nitro. Junuloj havis abundajn kaj buntajn programerojn kaj amike amuziĝis. Infanoj ĝuis sian kongreseton. Same kiel lastjare ankaŭ ĉi-foje okazis futbalmatĉo. Nia teamo konsistanta el entuziasmuloj tamen perdis 0-4 kontraŭ skipo de Okcidenta Saharo.

La kongresanoj havis eblon partopreni en diversaj ekskursoj biciklaj kaj busaj al Parizo, Amieno, Arraso, Bruĝo kaj al aliaj lokoj. La plej alloga estis tiu al Bulonjo-ĉe-Maro. Tie oni vizitis la teatron Monsigny, kie okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1905. La prezidanto de UEA Mark Fettes citis la tiaman paroladon de Ludoviko Zamenhof. Centoj da esperantistoj paradis tra la stratoj kun afiŝoj kaj flagoj al la monumento de Zamenhof antaŭ la stacidomo kaj poste al la urbodoma akcepto. Tie post la paroladoj la esperantistaro estis regalita per vino, biero, diversaj sukoj kaj manĝaĵetoj. Vespere Guillaume (Guijom’) Armide, la franca talenta muzikartisto preleg-koncertis en la bulonja teatro por la ĝenerala publiko, sed bedaŭrinde venis tre malmultaj personoj.

La 1-an de aŭgusto la jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto finiĝis. Dum la tuta semajno akompanis nin la giganto Zamenhof. Oni resumis la semajnan aranĝon, disdonis diplomojn pro la kvadekjara kaj kvindekjara membreco al UEA. Antaŭ la fino prezentiĝis sur la podio infanoj el Infana Kongreseto kaj kantis por la publiko. Gijom’ Armide pianludis. Al Ĝenerala Direktoro Osmo Buller estis transdonitaj donacoj pro lia venontjara emeritiĝo. Clay Magalhäes dankis kaj disdonis rozojn al ĉiuj LKK-anoj kaj al la helpantoj. Post la transdono de la verda standardo al la reprezentantoj de la LKK en Slovakio Petro Baláž kaj la urbestro de Nitro sincere invitis la ĉeestantaron al la 101-a UK, okazonta tie venontjare. Laste kaj neatendite por ĉiuj Petro Baláž petis edziĝon al sia pola koramikino Dorotka Rodzianko antaŭ kelkcentoj da spektantoj kaj donacis al ŝi fianĉringon. Fine estis kantata la Esperanto-himno La Espero.


Liba Gabalda

La 88-a SAT-KONGRESO

8-15. 8. 2015
Okazis en la slovaka urbo Nitra situanta 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La eventon partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madadaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj aktive intervenis kaj kontribuis al la programo.

Bonvenigis nin la ĉeforganizanto de la kongreso Peter Baláž. La kongresejo troviĝis en la universitata student-hejmo “Anton Bernolák”. En la akceptejo estis instalitaj tri libroservoj, surmure ekspoziciitaj glumarkoj kaj E-bildkartoj el privata kolekto. Ĉe alia flanko pendis pluraj T-ĉemizoj kaj sur la tabloj kuŝis aliaj esperantaĵoj por vendado. En apuda ĉambro ni admiris ekspozicion de diversspecaj bildoj.

Antaŭ la inaŭguro oni prezentis kelkajn rimarkindajn ĵus eldonitajn librojn de la SAT-eldonejo, de la hispana Sateh kaj Peter Baláž prezentis sian kolekton. Poste oni legis kelkajn salutmesaĝojn. La organizanto prezentis skize la programon de la semajno. Dum la kongreso okazis kvar laborkunsidoj, socialaj forumoj pri Grekio, Usono, Latin-Ameriko, Mezoriento kaj Orienta Azio, raportoj pri laborgrupoj kaj jarraportoj.

Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.

Kunvenis liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, vegetaranoj, verduloj, LEA-komitato. Ni estis informitaj pri Vikipedio, pri pretigado kaj farado de Sennaciulo, pri PIV, pri programo kaj planoj de E@I. Stano Marček prelegis pri fungoj kaj informis pri siaj lernolibroj E-o per rekta metodo. Pri la familio kaj la verkoj de la fratoj Josef kaj Karel Čapek parolis Petr Chrdle. Aldoniĝis prelego pri ŝovinismo prezentita de Johan Derks. Kun Peter Baláž oni diskutis pri la temo Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj. Estis ellaborita kaj akceptita la Gvidrezolucio, en kiu oni krom aliaj gravaj punktoj substrekas la neceson respekti la liberon de penso kaj la privatecon de la homaro.

Dum la unua duontaga ekskurso ni promenis tra la urbo Nitra piede kaj trajnete ĝis la katedralo. Ni vizitis ĝin kaj poste ni gustumis la mezepokajn trinkaĵojn preparitajn surbaze de herboj kaj kafon el glanoj spicitan per cinamo kaj kariofilo. Poste ni vizitis sinagogon, kiu nuntempe utilas kiel koncertejo. Kontraŭ ĝi en bele ekipita teejo ni gustumis kelkajn specialajn teojn kaj kuketojn. Nia japana samideanino Hideko Huĝimoto sukcese prezentis kaj parolis pri la teo-ceremonio laŭ japana maniero. La dua duontaga ekskurso kondukis nin al urbo Topolĉianky, kie ni vizitis ĉevalejon. Tie oni bredas plurajn rasojn de ĉevaloj. Inter ili troviĝas ĉevalo, simbole donacita al la brita reĝino Elizabeth II dum ŝia vizito en Slovakio la 24-an de oktobro 2008. La reĝino kontribuas al ties zorgado kaj oni povas rimarki, ke la “reĝa” ĉevalo estas pli bone prizorgata ol la aliaj. Poste ni vizitis burgon de la 15-a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Laste ni vizitis la vinproduktejon sen la promesita gustumado.

La tuttaga ekskurso gvidis nin al la historia urbo en meza Slovakio Banská Štiavnica. Ĝi estas konata pro minado de metaloj, ĉefe de arĝento. Unue ni vizitis la mineralogian ekspozicion kun multegaj, diversformaj kaj raraj belkoloraj ŝtonetoj. Post la tagmanĝo ni vizitis la minejon. Ekipitaj per kaskoj, mantelo kaj lanterno ni subteriĝis kaj paŝadis tra malhelaj koridoroj de la eksa minejo imagante la pezan laboron de tiamaj ministoj. La urbo estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj. En ĝi troviĝas la plej granda kripo Banskoštiavnický Betlehem, kiun kelkaj el ni ankaŭ vizitis.

La vesperaj kulturaj programeroj konsistis el prezento de slovaka popolmuziko, vingustumado kaj dancado, filmoj “Civitano 4” kaj “Ni ne plu estu sklavoj”. Teatraĵon R.U.R. prezentis studentoj el la urbo Svitavy. Koncertis por ni la muzikgrupo “No problem” el Ĉeĥio kaj Attila Schimmer el Aŭstrio regalis nin per kantoj el sia repertuaro kaj akrobataĵoj. Dum la adiaŭa vespero ni aŭskultis kantojn, gitarludadon kaj s-ino Tahira Masako el Japanio sukcese aŭkciis kelkajn esperantaĵojn. La kongreso bone sukcesis malgraŭ la sufoka tropika vetero.

La venontjara Sat-kongreso okazos en Herzberg - La Esperanto-urbo de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016.
Liba Gabalda

100.000 REGISTRIĜOJ POR LA ESPERANTO-KURSO ĈE DUOLINGO

Hieraŭ registriĝis la 100.000-a t.e. CENT-MILA persono por lerni Esperanton pere de la anglalingva kurso ĉe la retejo Duolingo!La kurso ekzistas nur ekde la 28-a de majo, ĝi ankoraŭ estas en la betaa fazo, sed jam ekzistas pluraj personoj, kiuj sukcese finis ĝin!

Reteja adreso: https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online

Gratulon al la prizorgantoj kaj funkciigantoj de la projekto: Chuck Smith, Ruth Kevess-Cohen kaj sep aliaj personoj!


--------------
Ret-Info, LS

Rim.d.l.red.: Ĉi-supre vi legis la originalan, jam ne tute aktualan informon de Ret-Info. Intertempe la kurso havas jam 166.000 (!) lernantojn, laŭ stato de la 28-a de oktobro.

...kaj tute nova:

DUOLINGO-KURSO POR HISPAN-PAROLANTOJ EKPREPARATA

Ĵus komenciĝis ĉe Duolingo la preparado de "Esperanto for Spanish speakers" - https://incubator.duolingo.com, en Incubation Phase 1. La preparado de la versio por anglalingvanoj daŭris proks. dek monatojn - supozeble ĉi-foje pretiĝos pli rapide... :)

Intertempe estas registritaj 165.000 Esperanto-lernantoj en la angla lingvo ĉe duolingo.com; proks. 1100 novaj lernantoj tage. Vidu ĉe Incubation Phase 2.



--------
Listo de pliaj retaj Esperanto-kursoj ĉe: http://tinyurl.com/lingvolerniloj

Tie troveblas ankaŭ retaj vortaroj, aŭtomataj tradukiloj, lingvoludoj, kartaroj por vortolernado, perado de instruistoj kaj konversaciaj partneroj ktp.

Konstateblas, ke 90 % de la retaj senkostaj lingvopaĝoj kun almenaŭ 25 lingvoj havas nun ofertojn ankaŭ en Esperanto. Kial? Nu, eble tiu ĉi prelego helpos klarigi la kaŭzon: http://www.esperantoland.org/dosieroj/LaLongaVosto.pdf

Lu Wunsch-Rolshoven



------
EsperantoLand
http://www.esperantoland.org/nr
lu.esperanto@gmx.de


--------------
Ret-Info, LS
Kaj jen ankoraŭ alia tute nova oferto por germanlingvaj lernemuloj:

Formularbeginn

Formularende

1   2   3   4


Elŝuti 146.47 Kb.

  • 100.000 REGISTRIĜOJ POR LA ESPERANTO-KURSO ĈE DUOLINGO
  • DUOLINGO-KURSO POR HISPAN-PAROLANTOJ EKPREPARATA

  • Elŝuti 146.47 Kb.