Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lumo en tenebroj

Elŝuti 474.65 Kb.

Lumo en tenebroj




paĝo1/9
Dato17.03.2017
Grandeco474.65 Kb.

Elŝuti 474.65 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9


František Kožík

LUMO EN TENEBROJ
EL LA SAĜO DE KOMENIO

Komenio

LABIRINTO DE LA MONDO KAJ PARADIZO DE LA KORO

 

 



 

El la ĉeĥa originalo tradukis

Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec

 

Lingve kontrolis Jaroslav Mařík



Jaroslav Mráz

Josef Vondroušek

 

 



 

 

ENHAVO



František Kožík

LUMO EN TENEBROJ (biografia romano pri Komenio)

Reveno el studado

Feliĉaj jaroj

En kaŝejoj

En ekzilo

Vojaĝo en Londonon

Migrado de honoro kaj ankaŭ de paradoksoj

Lukto kun la tempo

Malbonaŭgura paco

Lernejo en Sárospatak

Detruo de Lešno

Rifuĝejo de maljunaĝo

Rebonigo de la homaj aferoj

Transdono de la torĉo

 

EL LA SAĜO DE KOMENIO paĝo 45

Kiel saĝe uzi librojn, instrumentojn de klerigado

Zorgo pri infano

La tuta junularo de ambaŭ seksoj devas esti konfidita al lernejo

Kvargrada lernejo laŭ la aĝo

Patrina lernejo

Elementa lernejo

Gimnazio


Akademio

Principoj de instruado

Metodo de lingvoj

Pordego de lingvoj malfermita

Rebonigo de la homaj aferoj

Universala lingvo

Kelkaj lingvaj proponoj

 

LABIRINTO DE LA MONDO KAJ PARADIZO DE LA KORO paĝo 66



(elektitaj ĉapitroj)

Pri la kaŭzoj por migri en la mondon

La migranto ricevas Ĉienpenetranton kiel gvidanton

Iluzio iĝas akompananto

La migranto ricevas bridon kaj okulvitrojn

La migranto rigardas la mondon de alte

La Sorto disdonas profesiojn

La migranto trarigardas la placon de la mondo

La strato de geedzoj

La strato de metiistoj

La strato de sciencistoj

La strato de religianoj

La strato de administrantoj

La strato de soldatoj

Kastelo de Fortuno

Kastelo de Saĝeco

 

KLARIGOJ


LUMO EN TENEBROJ

verkis František Kožík

tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec
REVENO EL STUDADO

Li fermis la okulojn kaj profunde enspiris.

Jes, eĉ se oni alkondukus lin ĉi tien kun tukokovritaj okuloj, certe li divenus, kie li estas. Obtuza susurado de piceoj, musko mole cedanta sub liaj paŝoj, intima alparolo de birdoj ... La elspiro de la tero estis subite tiom varma, kvazaŭ oni duonigus bulon de freŝbakita pano. Kaj Johano Amoso klare sentis: Mi estas hejme. Falis de sur li penado de la lastaj horoj de la vojaĝo, streĉo, kiu lin akompanis tra la landlimaj padoj, kaj kiam li kun trankviliĝo perceptis la ĝuan senton de reveno. Tial ĉio ĉirkaŭ li ekaromis pli penetre, pli konate kaj pli bonvene.

Forĵetinte la mansakon kaj bastonon, kaj laca de vojaĝo kaj ekscitiĝo, li sinkis sur granitan ŝtonegon. Sian koron li aŭdis bati.

Kion li estis forlasanta? Al kio revenanta? Kion renkontonta?

La naska Moravio ankoraŭ malproksimis, post Prago kaj post la tuta Bohemio, sed ĝis tie al la landlimo ĝi sendis al li mesaĝon per kurbaj branĉoj de prunelarboj, ekflorantaj en tufoj da blankaj steloj. Enspirinte ilian dolĉamaran aromon, kvazaŭ li kliniĝus al sia infanaĝo.

Tiun li volis alvoki. Sed kiam li alrigardis ĝin en la pasintecon, ĝi kvazaŭ salte kaŝiĝus tuta en fumo de incendioj.

La unuaj jaroj, ĝis kien atingas liaj rememoroj, estis belegaj, orumitaj per zorgemo kaj amo de la gepatroj. La patron estimis ĉiuj en Uhersky° Brod, kaj li enportadis disciplinon en la familion, sed ankaŭ bonkoran afablecon, kian kulturis inter si reciproke la membroj de la Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj. Tamen la malbona sorto embuskis kaj per insida fulmo ĝi trafis tiun ĉi trankvilan vivon. Neniam forgesos Johano Amoso la momenton, kiam en humidan kaj profundan kavon de tombejo sinkis ĉerkoj kun la korpoj de la patro kaj patrino. Tio ne okazis en la sama tago, tamen tiom mallonge unu post la alia, ke ambaŭ momentoj en la rememoro nedisigeble kunfandiĝis. Tiam li estis apenaŭ dekdujara. Oni predikis al li pri Dia volo kaj kristana humileco, sed li fuĝis malproksimen de la homoj, en fosaĵon post la urbaj remparoj por ĝissate tie plori, por flustri almenaŭ en la teron, en surdan, mutan kaj tamen kompatan teron sian knaban bedaŭron.

Oni disigis lin de liaj fratinoj, la bela familia vivo estis for. La orfon Johanon prenis al si lia onklino en Stra°žnice, kaj tie li vizitadis lernejon. En unusola klasĉambro klopodis instruisto kun diversaĝaj lernantoj, instruis ilin legi kaj kalkuli, plej ofte li kantis kun ili psalmojn. El izoliĝema nostalgio kaj malamo kontraŭ la malfeliĉo, kiu lin persekutis, naskiĝadis en Johano neklara ĝis nun sopiro ekscii pri la mondo kaj pri la vivo kiom eble plej multe, por ke li povu kompreni, kial la homo devas submetiĝi al tiom multaj suferadoj, kaj kiel la homa menso povas ilin venki. Sed en tiu ĉi lernejo la vojo al sciado estis plena je dornoj. Kiom multe pli bone sciis la patro respondi liajn sciavidajn demandojn! En la lernejo kvazaŭ oni intencus sufoki en la lernantoj la sopiron pri scioj.

Johano ne restis longe en Stra°žnice. Imperiestro Rudolfo, favoranta la katolikojn, tiam venis en konflikton kun sia frato Matiaso, kiu   volante konkeri la regadon   provizore mienis kvazaŭ protektanto de la protestantoj. El Hungario invadis Moravion bandoj de Stefano Boĉkaj por trudi al la moravia nobelaro aliancon; li ne sciis fari ĝin alie ol per forbruligado de vilaĝoj kaj ruinigado de bienoj. Kun la hordoj de solduloj venis ankaŭ bandoj de rabistoj dungitaj de komercistoj. Kaj Moravio, "ĝardeno paradiza", kiel oni nomis ĝin tiam, dezertiĝis kaj pereadis, skrapvundata per iliaj kruelaj manoj. Tristaj informoj pri forbruligitaj vilaĝoj, forkondukitaj virinoj kaj knabinoj kaj morttorturitaj viroj, kiam ili ne volis konfesi pri kaŝitaj greno kaj kusenoj, cirkulis tra la regiono, kaj ĉiuj estis verdiraj. Iun tagon aperis subite regimento de Hungaroj ĉe la remparoj de Stra°žnice, kaj la timigita urbo fariĝis facila predo. Tra noktaj arbaroj fuĝis tiam kun aliaj la dekkvarjara Johano malproksimen, kien ne plu atingis brilo de la brulanta Strážnice, ĝis Nivnice, kie li ankaŭ havis parencojn.

Li bedaŭris ne nur la torturatan regionon, li bedaŭris ankaŭ sian neniigitan sopiron pri klerigado. Sed feliĉe la Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj jam antaŭlonge adiaŭis postulojn de Petro Chelčicky° pri malriĉeco kaj simpla menso de siaj membroj; ĝia instruo, daŭriganta pensojn de Magistro Jan Hus, allogis eĉ nobelojn sopirantajn rebonigon de la eklezio, kaj tio signifis kaj partoprenon en la publika vivo kaj pli grandan zorgon pri edukado de la junularo. Kruela persekutado, kiun suferis ĉi tiu plej pacama el la evangeliaj eklezioj, instruis la membrojn al reciproka sinoferemo. Tial do, kiam la talento de la forlasita knabo ne restis ne rimarkita de klerikoj kaj gvidantoj de la Unuiĝo   kies protektanto en Moravio estis la potenca sinjoro Karlo pli aĝa el Žeroti°n   transiris Johano el la manoj de siaj vilaĝaj protektantoj en la latinan lernejon en Přerov.

Ankaŭ tie li atentigis pri si per sia diligenteco kaj fariĝis ŝatata lernanto de la ĉeĥfrata episkopo Lanecius, kiu, por honori lin, duonŝerce, duonserioze, promesis doni al li post kelka tempo kiel edzinon sian etan filinon Johanjon.

La latinigitan nomon Amosus (treege amata, amato) akceptis poste Komenio kiel sian duan nomon en la formo Amos. Li dediĉis sin fervore al la latina lingvo, ĉar ĝi estis lingvo, pere de kiu estis eble alproprigi al si la plej bonajn ideojn, kiujn ĝis tiam la homoj eldiris; li do konatiĝis kun Katono, Seneko, Cicerono, Ovidio, Vergilio kaj kun aliaj filozofoj kaj poetoj.

Ĉar li estis senĉese unu el la plej bonaj lernantoj, ĉar la travivitaj malfeliĉoj igis lin serioza kaj ĉar malkontenteco pri la sorto sugestis al li avidon pri scienco, sendis lin la Unuiĝo kun kelkaj aliaj junuloj al altlernejo en Herborn, kiu sub regado de la familio Oranĵa kaj sub forta influo de la nederlanda klereco havis kaj bonan famon, kaj eminentajn profesorojn.

Komenio estis dankema pro la bonfaremo de potenculoj el la Unuiĝo. La hungaraj invadintoj forbruligis ankaŭ la bienan korton, kiun heredigis al li la patro kaj el kiu ĝis nun venadis pagoj por lia eduko. El la patra heredaĵo restis al li nur parto de kampoj, kiujn administris liaj fratinoj, kaj vinberejo ĉe Blatnice, kiun amis la patro, kaj al kiu Amoso ankaŭ estis kore ligita. Alie li havis nur kelkajn librojn aĉetitajn per ŝparita mono kaj firman volon, ke per sia diligenteco li repagos al ĉiuj, kiuj lin fidis.

Kun tiu ĉi decidiĝo li forlasis antaŭ kvar jaroj la patrujon.

Nun li revenas. Estas la jaro 1614, kaj li proksimiĝas al sia dudekdujariĝo. Li ekstaros antaŭ tiuj, kiuj lin forsendis al studado. Ĉu li povos rigardi en iliajn vizaĝojn kun trankvila konscienco? Ĉu li utiligis tempon kaj ĉiujn eblecojn dum la jaroj travivitaj en fremdaj universitatoj?

Kvankam en Herborn regis severa disciplino, estis por la junulo sopiranta pri libereco sufiĉe da okazoj, kiel sin distri kaj gajiĝi. Ne, Johano Amoso ne estis tedulo kaj ankaŭ ne liaj amikoj el Ĉeĥio, nek eksterlanduloj, kiuj poste fariĝis liaj amikoj; ili ne povis plendi, ke li vidigas malgrandan societemon. Elparkeradi tezojn, el kiuj unu ofte celis kontraŭ la alia, tio lin naŭzis; li tute ne fanfaronis pri tio, kion li ellernis el libroj, li sciis paroli pri ĉiuj ĉi sciencaĵoj simple kaj sprite, ofte li eĉ dubis pri tio, kion la ceteraj senpripense akceptis.

De tempo al tempo li mem ekmiris, kio penetrigas en lian animon tiom da maltrankvilo. Pluraj el liaj konatoj estis vere piaj, akceptantaj sian vivon kvazaŭ legante ĝin el la Skribo, kaj ilia humileco estis samtempe ilia orgojlo, ĉar ili certis, ke ĝuste pere de ili ĉio okazas tiel, kiel ĝi okazas. Aliaj estis disciplinemaj kaj diligentaj: ili aŭskultis lekciojn, eldiradis regulojn, kolektis sciojn. Sed Johano Amoso ne sciis akcepti la vivon kiel la unuaj, nek studadon kiel la aliaj. Lia spirito estis ĉiam en maltrankvilo kaj trudis al li la bezonon enpensiĝi, prijuĝi, ne fidi.

Kelkfoje ripetiĝis al li en sonĝo stranga vizio, eble pro tio, ke li enlitiĝis kun menso ekscitita per legado kaj per propraj konjektoj. Li sonĝis, ke li vidas antaŭ si la mondon kiel ebenaĵon dronantan en mallumo. Sed sur tiu ĉi ebenaĵo ekzistis vivo; homoj kliniĝis al siaj taskoj, laboris, faris siajn metiojn, pene klopodis sur kampoj. Sed sporade kvazaŭ ekbrilus lumo en la tenebro. Jen ekstaris viro, turnis la vizaĝon, sur kiun falis radio de supre, al la ĉielo, ekparolis kaj montris al la homoj vojojn kaŝitajn ĝis nun en la tenebro. Aliaj viroj tie armis en obskuro de la mondo siajn okulojn per teleskopaj vitroj por povi elŝiri el la ĉielo misteron de la steloj, aliaj miksis likvojn en retortoj, aliaj esploris la homon kaj ekzamenis liajn ostojn kaj angiojn, aliaj fine metis la frunton en la polmojn kaj meditis kaj turmentis la cerbon per rezonadoj. Sed ĉiuj, kiuj tiel eniris en duelon kun diversaj sekretoj de la naturo kaj mondo, montris al la homaro, ke la mondo estas pli vasta, ol oni konjektadis, kaj ju pli ili multiĝis, des pli hele estis en la tenebra mondo.

Johano Amoso estis scivola pri ĉio. Li aŭskultis la lekciojn de la juna profesoro Johano Henriko Alsted ne kiel de instruisto, sed kiel de bona amiko, kiu konsilis al li, kiamaniere plej facile ampleksi ĉiujn sciojn kaj kunigi ilin en sistemon; de li ankaŭ Johano lernis firmigi la memoron per elskribaĵoj el libroj. Pasie li kolektis informojn pri tio, kiujn novajn malkovrojn alportas tiu aŭ alia scienco kaj kiel la homoj proksimiĝas al solvo de misteroj, kiujn kaŝas la naturo. Li studis Aristotelon. Li konatiĝis kun ĉio, kion prezentis la tiutempa fiziko. Sed li ne kontentiĝis per tio, ke li eminentiĝis en disputadoj; li opiniis la manieron de instruado longdaŭra kaj nesistema. Kun intereso li ekprenis verkon de la germana reformisto Wolfgang Ratke, kiu venis kun postulo pri ĝenerala instruado kaj   en la gepatra lingvo. Por Johano Amoso ĝi estis konfirmo pri tio, pri kio li mem multfoje pensis.

En Herborn oni ofte parolis pri la situacio en la eklezioj kaj pri la politika evoluo. Komence de la 17 a jarcento ja ĉiam pli akre ekstaris unu kontraŭ la alia du grandaj tendaroj, la katolika kaj la protestanta. Kaj kvankam je ambaŭ flankoj multiĝis tiuj, kiuj post ducent jaroj de malamikeco deziris repacigon kaj trankviligon, tamen estis en ludkampo ankaŭ iliaj interesoj, regad aspiroj de reĝoj, de princoj kaj de riĉaj familioj; kaj do ŝajnis, ke tiuj ĉi du potencaj tendaroj povas decidi sian disputon sole per armiloj. Dolore malkontenta pri la stato de la aferoj, kiu donis la superecon al pli forta glavo, ne al pli bona ideo, Johano kun profesoro Piscator (li nomiĝis ĝuste Ludoviko Filipo Fischer) serĉis en la Biblio, kio estas antaŭdirita, kaj kiel konsolon li akceptis predikadon pri baldaŭa alveno de la reĝolando de Kristo sur la teron kaj pri la miljara regno de justuloj.

Kun kreskanta maltrankvilo pensadis Johano Amoso pri sia hejmo. Kiam li estis foriranta al Herborn, donis la tiel nomata "majestaĵo" de imperiestro Rudolfo al la ĉeĥaj landoj eblecon fari kontrakton inter ambaŭ malamikaj tendaroj. Sed apenaŭ Johano Amoso enskribis sin en la altlernejo, jam venis el Prago informoj pri novaj malpaciĝoj. La katolikoj ne volis kontentiĝi pri la fakto, ke la imperiestro permesis konfesi la t.n. ĉeĥan konfesion, kaj ke li donacis al nekatolikoj eĉ universitaton; estis neakceptebla por ili eĉ la penso, ke la subuloj rajtus konfesi alian religion ol ilia mastro. Kontraŭ la protestantisma unuiĝo ekstaris unuiĝo katolika kaj la disputo, kiu reviviĝis en Ĉeĥio, lante disvastiĝis en la tutan Eŭropon. Iniciate de imperiestro Rudolfo invadis lia nevo, la batalema episkopo Leopoldo de Passau, kun sia armeo Bohemion kaj penetris en Pragon (1611). Liaj armeestroj volis forbruligi ĝin; sed fine Rudolfo ne kuraĝis fari tion kaj la heroa rezisto de ĉeĥoj devigis la armeon de Leopoldo foriri. Baldaŭ poste estis kronita la nova ĉeĥa rego Matiaso. Sed li trompis la protestantojn, kiuj lin subtenis; li malobservis la "majestaĵon" kaj klopodis nur garantii en la ĉeĥligvaj landoj regadon de Habsburgoj. Ĉar la ĉeĥa nobelaro vidis sekurigon de siaj rajtoj ĝuste en la evangelianismo, la konfliktoj profundiĝis, la katolika tendaro ne sekretigis sian kreskantan batalemon, la futuro promesis nenion bonan.

Johano Amoso konis la simplajn homojn de sia lando, li ja elkreskis meze de ili. Li sciis, kiel meditemaj kaj bonkoraj ili estas, kiom ili amas sian modestan hejmon kaj trankvilan vivon en ĝi, kiel ili estas atentemaj kaj kiom ili sopiras instruiĝon. Ili volis ekkoni kaj konfesi la veran kristanan kredon, esperante, ke ĝi alportos al ili ankaŭ pli bonan vivon. Sed tiudirekte ne diferencis sinjoro protestanta disde sinjoro katolika: ambaŭ same malestimis la regatan popolon, kies vivtasko estis nur labori kaj obei; krom maloftaj esceptoj ili ankaŭ samopiniis, ke la klereco estas ofte danĝera pordego al tento. Kaj tial la malalta kampula klaso, kvankam el ĝi devenis jam tiom multaj raraj viroj, estis lasata sen gvido, sen konstanta prizorgo. La ĉeĥa lingvo perdiĝis sub la lavango de la germana kaj latina, kaj kiu ne sukcesis eniri en latinan lernejon, tiu havis minimuman ŝancon ekscii ion pri la mondo.

Li parolis pri tio kelkfoje kun siaj amikoj en la universitato. Sed kiamaniere vi volus esprimi aferojn, ili miris, por kiuj la ĉeĥa lingvo eĉ ne havas nomojn? Kiel vi volus esprimi pensojn, por kiuj sufiĉas nur la latina? Ili dubis, ne kredis. Sed Johano Amoso konis la literaturon de pasinteco kaj sciis, ke ĝi ĉiam klopodis paroli en lingvo komprenebla por la popolo. Tiel ĝi poemis, rakontis, kantis. Tomaso de Šti°tne° kapablis disvolvi pere de la ĉeĥa lingvo plej profundajn rezonadojn de la homeco. Libroj de Jan Hus penetris en la vivon kaj gvidis en batalon. Ankaŭ nun estis la sama celo, ebligi partoprenon en instruado al ĉiuj, ankaŭ al la plej simplaj. Kaj Johano Amoso, ĝuste pro tio, ke li vivis multajn jarojn inter la homoj, kiuj sciis ĉeĥlingve ridi, koleri, disputi, konsili kaj preĝi, lernis bone regi la gepatran lingvon kaj ne dubis pri ĝi.

Kaj tiel sub la influo de malestimoj kaj riproĉoj naskiĝis en li intenco, kiu kreskis kaj fortiĝis kaj fine firme fiksiĝis en lia animo: mi kompilos vortaron. Mi kompilos grandan vortaron ĉeĥa latinan, en kiu mi pruvos, ke la ĉeĥa lingvo scias esprimi ĉion, kion la dokta latina. "Trezoro de la lingvo ĉeĥa" li nomis en la animo sian estontan verkon. Trezoro   ĉar li kolektos en ĝi ĉiujn tajlitajn gemojn de vortoj, juvelojn de proverboj kaj sentencoj, delikatajn agrafojn de esprimoj kaj lertajn parolturnojn. Trezoro   ĉar kiam li prezentos ĝin al la ĉeĥa publiko, ĝi lumigos ĝin per brilo de ĉarmo kaj fiero kaj ĉiuj ekkonos, ke la ĉeĥa lingvo ne estas nur vokoj de koĉeroj, preĝoj de maljunulinoj kaj kantoj de infanoj, sed ke ĝi estas lingvo bone preparita, per kiu eblas elrakonti ĉion, kio en la Dia mondo estas bela kaj inda je homa nomo.

Kaj ankoraŭ unu potencan intencon li ekhavis, kiam li vidis, kiom da libroj oni ofertas al studentoj en germanaj urboj. Li konvinkiĝis pri tio denove en Heidelberg, en "rezidejo de Muzoj sur Nekaro", kien li transiris en la lasta jaro de siaj studoj, unue por aŭskulti lekciojn de profesoro Pareus, kiu okupiĝis pri vizio de la mondpaco, due por ĉeesti nupton de la deksepjara Frederiko Palatinata, sur kiun estis metita la espero de evangelianoj, kun Elizabeta, filino de la angla reĝo. La ĉeĥoj havas preskaŭ nenion, li ekkonsciis en lernoĉambroj kaj dum promenadoj, nenion pri natursciencoj, pri la historio, pri la geografio... Sed se ili indas ekstari samnivele en la vico de eŭropaj nacioj, ili devos ricevi ŝtupojn, sur kiuj ili ascendos. Kaj Johano Amoso firme decidiĝis: mi kolektos ĉiujn rezultojn de scienca serĉado, la tutan saĝon, kiun la mondo atingis, kaj mi verkos Teatron de Ĉiuj Aferoj. La ĉeĥa junularo ne bezonos vagi de tezo al tezo, sed ekposedos kun klara supervido ĉion, kion la sagacaj cerboj ĝis nun elminis el tenebroj, kaj la tuta nacio subite scios pli multon. Ho Dio, ĉu mi kapablos krei tian verkon?

Nur antaŭnelonge li atingis la dudekunuan jaron. Sed Alsted ne estis ja multe pli aĝa, kaj ĝis kie li venis per sia necedema diligenteco! Ankaŭ mi devigos min al ĝi, enkapigis al si Johano Amoso. Tiamaniere mi honoros la memoron pri miaj gepatroj, ĝi estos dankesprimo al la ĉeĥfrata unuiĝo, mi tiel proklamos klare, ke mi fieras esti ĉeĥo.

La grandaj intencoj, kiujn li anime pritraktis, liveris al li novajn fortojn. Iam li kulpigis sin, ke li ne estas sufiĉe pia kaj humila. Sed kvankam li klinis sin antaŭ la saĝo kaj revelacio de la Skribo kaj antaŭ la instruo de Kristo, ekzaltis lin kuraĝo de sciencaj esploroj kaj li sopiris partopreni en la batalo kontraŭ la nesciado.

En Heidelberg instruis ĝis antaŭ nelonge ĉe la universitato profesoro Christmann, pri kiu oni diris, ke li posedas manuskripton de la Kopernika verko pri movoj de ĉielaj korpoj. En la studentaj rondoj oni bone sciis, kion instruis Koperniko: ke ne la Tero, kiel asertis la eklezio, sed la Suno estas la centro de la universo. La pola sciencisto mem longe hezitis konfidi sian verkon al preso; la unuan represaĵon oni alportis nur al lia mortlito. La eklezio ja rimarkis la danĝeran instruon kaj kondamnis ĝin. Eĉ Martin Luther nomis Nikolaon Kopernikon frenezulo. Se la Tero ne estas centro de la universo, kio do validas pri kreo de la mondo kaj de la homo? La juna Komenio samopiniis kun la ceteraj, ke estas necese kondamni, kio oponas la Skribon. Kaj tamen la manuskripto de Koperniko lin incitis, des pli pro tio, ke oni diris, ke la familio de Koperniko devenas de ie ĉe Mlada° Boleslav en Bohemio. Johano Amoso volis scii, kiel povis la fama astronomo en la klostro de Frauenberg aliri al sia hereza konvinko kaj al provo refuti instruon daŭrantan jarcentojn. Unu januaran tagon de la jaro 1614, kiam li jam antaŭvidis sian hejmrevenon, li direktis siajn paŝojn al la vidvino de profesoro Christmann kaj proponis al ŝi ĉion, kion li havis. Li ricevis la manuskripton, kaj malgraŭ la danĝeraj teorioj, li traviglis super ĝi multajn vesperojn.

Poste, kiam venis la printempo kaj la tempo por reveni en la patrujon, Komenio havis nenion por pagi al la koĉeroj. Sed li ŝatis piediri; li ĉiam asertis al siaj amikoj, ke tia moviĝo hardas la sanon de la tuta korpo, alportas multajn neatendatajn renkontojn kun homoj kaj ekkonon de la naturo kaj ke ankaŭ la pensoj, kiam oni paŝas, fluas pli facile. Li konfidis do sian valizon al la kompanoj kaj kunprenis nur kelkajn plej necesajn aĵojn; sed li aldonis al ili ankaŭ la valoregan volumon de la Kopernika manuskripto, en kiun aparte li enskribis la tagon, en kiu li estis akirinta ĝin.

Li tramarŝis kelkajn centojn da kilometroj de hejmrevena vojo, kun la okuloj klarvidaj por printempaj mirakloj, kun la volo ĉiam pli kaj pli firma. Sporade lin transportis afabla koĉero; sed antaŭ la landlimo li deĉariĝis kaj la reston de la vojo li jam paŝis piede.

Li ekstaris sur montodorso, de sur kiu malfermiĝis antaŭ li la panoramo de Bohemio.

Li salutis siajn rememorojn el la infaneco, rigardis reen, adiaŭis la instruistojn kaj la jarojn de studado. Li memorigis al si la grandajn taskojn, kiuj lin hejme atendas.

Klininte sian vizaĝon al kunmetitaj polmoj, li arde preĝis.

Poste li denove ekprenis la mansakon kaj bastonon kaj firme ekpaŝis.

 

FELIĈAJ JAROJ

Per diafanaj matenoj eniris trankvilaj aŭtunaj tagoj en la valon de Fulnek.

Varma vetero permesis al la juna instruisto elpaŝi kun la lernantoj eksterdomen, sur la deklivon super la lernejo, kie la knaboj havis sidilojn el gazonpeco, kie sonadis kantoj de vagemaj kanabenoj kaj la suno tralumis la ĝis nun verdajn branĉojn de kverkoj. Kaj sufiĉis preni en la manon falintan folion, trovi forlasitan neston aŭ ekvidi sur la firmamento sagoforman aron da anasoj, kaj la instruisto ekrakontis, metis demandojn, ekzamenis la inĝenion de la lernantoj kaj instruis ilin, dum ili ne konsciis, ke ili lernas.

En sia instrua metodo li elprovis la lernantojn kaj sin mem jam en Přerov, kiam li fariĝis instruisto en la sama lernejo, kiun li frekventadis antaŭ jaroj. Li ne metis batilon sur la tablon, kiel oni kutimis en ĉiuj lernejoj de vasta ĉirkaŭaĵo, li ne kriis kaj ne minacis per pugnoj; li venadis al siaj lernantoj kun rideto kaj gajnadis ilian favoron, ĉar li sciis diveni, kio ilin allogus, li ne estis malpacienca kaj komprenis ankaŭ ilian emon al ludoj kaj konkursoj.

En la jaro 1616 li estis ordinita pastro kaj baldaŭ poste oni nomis lin administranto de la eklezia anaro kaj de la lernejo en la nordmoravia urbeto Fulnek, en kiun la urbanoj de Přerov sendadis siajn filetojn por lerni germane. Li ne veturis tien sola; li ekkonis en Přerov junan virinon, kies ĉarmo kaj karaktero al li tre ekplaĉis. Ŝi estis Magdalena Vizovska°, duonfilino de la urbestro de Přerov. En somero de la jaro 1616 festis Johano Amoso kaj Magdalena sian geedziĝon, seriozan, sed plenan de feliĉaj promesoj por estonteco.

Ĉarmaj estis ankaŭ la printempoj en Fulnek, kiam en abelujoj vekiĝadis abelaj kantoj. Magdalena estis bona, pacienca edzino por viro kun multaj diferencaj interesoj kaj ne malfortiĝanta sopiro je agoj. La tempon, kiun ne forprenis de li la instruado kaj pastraj taskoj, forprenis la laboro pri lernolibroj aŭ pri la historio de la suzerenoj de Žeroti°n. Johano Amoso estis neniam ekscitita kaj kruda kaj en lia ampleno trovis Magdalena profundon de sekureco. Kiam naskiĝis la unua infano, knabo, tiam en timo, zorgo kaj ĝojo de Johano rekonis Magdalena lian amon pli klare, ol kiel malkaŝus ĝin centfoja amdeklaro.

La feriojn ĉiam uzis la juna instruisto por vojiri hejmen, al Moravia Slovakio; li vizitis la tombojn de la gepatroj kaj de la fratinoj, salutis konatojn, aŭskultis kantojn, kiuj sonadis dum lia infanaĝo. Li daŭrigis la vojon kaj trairis iom post iom la tutan Moravion. Malkontenta pri ĝisnunaj mapoj, kies erarojn li pruvis, li firme decidiĝis, ke li desegnos pli bonan mapon, pli versimilan. Dum siaj vojoj li ne nur mezuris la distancojn, sed ankaŭ la profundon de popola saĝo, kaj notis ne sole fluon de riveroj, sed ankaŭ sukoplenajn popoldirojn, proverbojn, interesajn esprimojn kaj komparojn. Liaj poŝoj kaj valizoj estis plenaj de notoj, kiujn li post la reveno ĉiam reskribis por la preparata Trezoro.

Sed la sentencoj, kiujn li aŭdis el la buŝoj de vilaĝaj homoj, ne estis por li nur rigida frazo, kiun li fride envicigus en sian kolekton. Li bone sciis, kiu kion kaj kial diras. Li estis ja spirita administranto de siaj konfiditoj kaj instruis iliajn infanojn; krome li konis ankaŭ la vivkondiĉojn en aliaj bienaj distriktoj. Ĉiam kaj ĉiam li konsterniĝis pro la tristoplena vivo de la servuta popolo, pro ĝia mizero kaj senpovo. Li estis pro tio profunde ĉagrenita kaj ofte li kuraĝis fari incitajn riproĉojn kontraŭ la suzerenoj; multfoje li provis savi iun malfeliĉulon el lia mizero per sia propeto aŭ protesto. Sed la malbona stato de aferoj estis tro ĝenerala, por ke povu helpi lia interveno. Li revenadis hejmen afliktita pro senpovo de siaj fortoj kaj tamen kun nova spitema decidiĝo.

Kiel helpi? La simpla vorto de predikisto ne sufiĉis. Ĉu do per la plumo? Li ankoraŭ neniam elprovis ĝin por simila tasko. Sed cŭ   ekde kiam la mondo ekzistas   ne prenadis por helpo la plumon viroj, kiuj ne havis potencon kaj regopovon, sed en kies animoj, spite al tio, aŭdiĝis kompato kaj sopiro pri justeco? Li konis Leterojn al Saturno de Lukianos, en kiuj malriĉuloj plendis kontraŭ la riĉaj. Ĉu do ne esprimi en tia disputo ĉion, kio en la ekzistanta mondo ŝarĝas honestan homon kaj ekscitas lin kiel stato kontraŭleĝa, nekristana, nehoma?

Li provis tion. Kaj la unuan fojon li ekkonis tiun feliĉan senton, kiu trapenetras la animon, kiam oni komencas verki laŭ sia pura konvinko kaj kiam ĉiu skribita frazo ankoraŭ plifortigas la decidiĝon. Li skribis Vokado de opresataj malriĉuloj al la ĉielo, kaj kernaj, vivaj vortoj rekte invadis en lian plumon. Multaj havas plenajn grenejojn kaj provizejojn, ke ili eĉ musojn misedukas; ni dume mortas pro malsato. Ili havas ŝrankojn plenajn de peltoj, jupoj, manteloj kaj supervestoj, eĉ tineoj ilin manĝas; ni dume duonnudaj iradas. Ili havas kestojn plenajn de arĝento kaj de oro, sed anstataŭ uzi ĝin, ili ĝin rigardas...

Subite li embarasiĝis. Sub lia mano kreskis akuzoj, pri kiuj li estis konvinkita, ke ili estas pravaj. Tamen ĉu li trovos presiston por tia verko? Ĉu li ne aŭdis de la sinjoroj el la Frateca Unuiĝo, alie noblaj kaj honestaj, plendojn kontraŭ la servutuloj, pri ilia pigreco kaj malobeemo? Ĉu ili permesos presi la libron, kiu la tutan kulpon pri ĉiuj malbonoj en la mondo ĵetus nur sur tiujn, kiuj havas potencon kaj posedaĵojn? Li volis mediti juste kaj sen antaŭjuĝoj. Certe la servutuloj havas multajn homajn mankojn, kiuj kaŭzas ĝenojn al la regantoj. Li povas mencii pri ili, estu aŭdata ankaŭ la alia flanko, aŭdiĝu do ankaŭ plendoj de la potencaj. Estas ĝuste, ke la leganto mem decidu, je kies flanko troviĝas la vero.

Li ne verkis pro sia ambicio. Li volis helpi al servutuloj, kiuj mem ne scias helpi sin. Al kiu do estas destinita lia libro? Al la superularo. Jes, tiujn ĉi legantojn li ne rajtas fortimigi. Eble degelos la glacio sur la koroj de la plej kruelaj suzerenoj. Ili eble ektimos kaj rekonsciiĝos. Fine li nomis sian verkon Leteroj al la ĉielo kaj klarigis tion: Kion ni kompatindaj faru, se ne eblas trovi en la mondo iun, kiu nin kompatus aŭ almenaŭ ploradon nian aŭskulti volus? Li estis konvinkita, ke tiel adresita libro trovos plej facile aŭdon ĉe tiuj, por kiuj ĝi estas destinita   kiel admono, riproĉo, kiel arda mesaĝo en la konsciencon.

Ĉiuj en Fulnek amis la junan predikiston pro lia karaktero kaj agemo; pro lia pacemo lin estimis ankaŭ civitanoj de alia konfesio. La lernejo staris tuj apud monaĥejo de aŭgustenanoj, ne estis eble, ke la administranto de la lernejo kaj la prioro de la monaĥejo longe evitu unu la alian. Sed la aŭgustenanoj povis konstati, ke la juna administranto ne estas kirasita per tia pikarta obstinemo, kiun ili timis; ili konvinkiĝis, ke li estas ja persistema, sed ankaŭ tolerema, ke li ja ne cedas de siaj principoj por aĉeti ies favoron, sed ke li ne ofendas kaj ne humiligas, ke li estas komprenplena ankaŭ al alikonfesiuloj kaj klopodas helpi al ĉiu, kiu bezonas helpon. Ili lernis respekti lin. La personeco de la ĉeĥfrata paroĥestro, kiu ĝis nun ne atingis sian tridekan jaron, donis sian karakteron al vivo de la tuta urbo.

Sed nur mallonga spaco estis destinita por tiu ĉi feliĉa tempo de unuaj spertoj en la lernejo kaj de kolektado de fortoj por pli grandaj taskoj.

La streĉiteco inter malamikaj religiaj tendaroj en la ĉeĥlingvaj landoj kreskis. Kvankam la reĝo Matiaso ĉiam pli senkaŝe favoris la katolikojn, la ĉeĥa nobelaro ne trovis sufiĉe da konkordo kaj decidemo por rifuzi lian posteulon Ferdinandon, dukon de Stirio, pri kies nerepacigeblo rilate al la evangelianoj ili bone sciis. Ili postulis nur aprobon de la majestaĵo; kaj Ferdinando ĝin hipokrite aprobis, ĉar la jezuitoj, kiuj lin edukis, donis al li rajton false ĵuri. Apenaŭ finiĝis la kronadceremonio en la Praga kastelo, la evangelianoj komencis esti senigataj je oficoj, iliaj preĝejoj estis fermataj kaj detruataj. La kapoj falos surteren, proklamis la superuloj de la katolika flanko. Nur poste ekkomprenis la evangeliaj suzerenoj, kiel facile ili fariĝis viktimoj de ruzo, kaj ke ili devas levi sin al kontraŭstaro.

En majo 1618 kunvenis en la Praga Carolinum kongreso de suzerenoj kaj kavaliroj, kvankam ĝin Matiaso malpermesis. La rezistemuloj interkonsentis fari "mallongan proceson" kontraŭ la gubernatoroj de Bohemio, Slavata kaj Martinic, kiuj volonte plenumis la ordonojn de Matiaso. Tondra disputo en la Praga kastelo finiĝis per tio, ke la gubernatoroj kaj ilia skribisto estis elĵetitaj el fenestro. Kvankam neniu el ili estis lezita, komenciĝis tiel la malamikeco de la ĉeĥa nobelaro kontraŭ la reĝa potenco Habsburga, post kio jam ne estis eble reveni al repaciĝo.

La registaro de tridek direktoroj, kiu estis elektita, ekzilis el la lando jezuitojn, sed alie ĝi montris nedecidemon asertante, ke ili ne ekstaris kontraŭ la imperiestro, sed kontraŭ liaj malmoralaj konsilistoj. La suzereno de Žeroti°n, la protektanto de la juna pastro de Fulnek, estis ĉiam sincere fidela al la ideo de reformacio, sed nun li ne troviĝis en la vicoj de la kontraŭimperiestraj opoziciuloj. Li kadukiĝis pro maljuneco kaj malsanoj kaj ne kredis al malserioza milita entrepreno; pro tio li igis Moravion reteni la malamikecon kaj provis persvadi la ĉeĥajn suzerenojn, ke ili rezignu pri la batalo; sed en Prago oni mokis lin kiel timemulon. Kaj oni nomis lin perfidulo, kiam la moravia parlamento sub lia influo permesis al unu el la imperiestraj armeoj transiron de Moravio.

Matiaso volis intertrakti kun la ribeluloj, sed la jezuitoj postulis de Ferdinando, ke li ekstermu ilin. Hispanio donacis pli ol duonmilionon da ormoneroj por malhelpi al la ĉeĥoj liberiĝi de sub la Habsburga jugo. Ĉiuflanke estis kolektataj regimentoj de soldistoj.

En Bohemio estis kolektita batalpreta landarmeo, sed la nobelaro pli sopiris helpon de eksterlando. Ilia soldataro, gvidata de Matiaso de Thurn, penetris dufoje preskaŭ ĝis Vieno, sed ĝi devis retrocedi. Kaj kiam fine venis el Nederlando promeso helpi, al Prago mankis mono kaj vana estis la penado inklinigi la anglan reĝon Jakobon I, kiu sin mem proklamis "kreanto de paco", por plifortigi la ĉeĥan insurekcion.

En julio 1619 la ĉeĥa parlamento fine senigis Ferdinandon de la ĉeĥa reĝa krono, ĉar li akiris ĝin "per ruzo kaj superforto" kaj proponoj pri nova reĝo fine koncentriĝis je Federiko Palatinata. Tiu ĉi lasta venis en Pragon kun sia edzino kaj kun la filoj kaj lasis kroni sin. Baldaŭ poste li estis akceptita kiel reĝo ankaŭ de la moravia nobelaro en Brno.

Johano Amoso subite troviĝis sur unu el la malfacilaj disvojiĝoj, kiujn la vivo tiel abunde preparis por li. Žeroti°n havis lian respekton kaj dankemon, sed per kuraĝaj esperoj li flamis por Frederiko Palatinata, kaj li ankaŭ ĉeestis la solenan akcepton de la nova reĝo. Kion li sentis en tiuj maltrankvilaj tempoj plej forte, tio estis angora sopiro, ke la evangelianoj komprenu la ordonon de la epoko kaj unuiĝu; per speciala skriba propono li tiam provis helpi la ideon, ke la malnovaj husanaj tradicioj kuniĝu kun la ideoj novaj.

Abundis kialoj por timi. Post la morto de Matiaso estis Ferdinando elektita Romia imperiestro kaj tiu ĉi elekto kompreneble tre helpis al la katolika tendaro. Dum la vintro eniranta en la jaron 1620 li certigis por si la decidan plimulton. Ferdinando kontraktis kun la "jezuita princo" Maksmiliano Bavara, ke la ligo   por promesita militakiraĵo en Palatinato kaj princ elektista titolo por Maksmiliano   postenigos novajn dudek tri mil soldatojn. Papo Paŭlo V donacis por subigi la ĉeĥojn duonmilionon da ormoneroj, kaj la hispana Filipo la III. aldonis tutan milionon. El Italio proksimiĝis novaj valonaj kaj napolaj regimentoj. Eĉ la reĝo Sigismundo III promesis varbi kontraŭ la ĉeĥoj en Pollando. Kaj neatendata aliancano de la imperiestranoj fariĝis eĉ la protestanta saksa princo elektisto Johano Georgo, al kiu la imperiestro por tiu ĉi perfido promesis Luzacion. La armeestroj Buquoy, Dampierre kaj Marradas proksimiĝis al la centro de Bohemujo.

La armeo de la direktoroj konsistis nur el solduloj, cetere malbone pagataj. Samtempe la nobeloj konservis sian fieregan konduton kontraŭ reprezentantoj de la urboj kaj en la lando kreskis ĥaoso. En kelkaj regionoj la kamaparanoj, turmentataj de fremdaj rajdistoj, leviĝis por armita kontraŭstaro. En la regiono de Ta°bor kreiĝis taĉmentoj sub blankaj ruĝaj flagoj, kaj la kamparanestroj signalis al Prago, ke ili batalos kontraŭ la imperiestranoj, se la servutuloj ricevos liberecon. Sed la sinjoroj en milita konsilantaro eksentis teruron pro tia postulo.

Printempe rekomenciĝis milita aktiveco. La stato de retrocedantaj ĉeĥaj regimentoj estis ĉiam pli malbona, kaj multiĝadis dizertuloj. Anglio ekipis el monkolektoj de urbanoj kaj pastroj regimenton de Gray, en kiu estis ĉirkaŭ dumil aventuremuloj. En julio perfidis Bohemion germana protestanta unio, kiu kontraktis kun la ligo pri neŭtraleco kaj lasis libera la vojon por nova armeo de Maksmiliano Bavara. La imperiestraj armeoj estis multe pli grandnombraj ol la ĉeĥa armeo.

Eĉ al Fulnek, ĝis antaŭ nelonge trankvila, alflamis la ondoj de malamo. Oni sciis, ke Komenio favoras Frederikon Palatinatan. Ĉiu evangeliano estis nun malamiko. Tiuj, kiuj antaŭe salutis la ĉeĥfratan pastron kun rideto, kriis nun post li insulton. Kiam li volis aranĝi ekskurson en arbaron, dispelis ilin la incititaj malamikoj per ŝtonoj. La abelujojn, kiujn Komenio alveturigis el Slovakio, por instrui abelbredadon al civitanoj de Fulnek, li trovis unu tagon renversitaj. For estis la tempo de pacaj tagoj kaj de trankvilaj noktoj.

El raraj sciigoj informiĝis la evangelia komunumo, kio okazas en la lando. Tio ne estis bonaj informoj. La armeo konsistis el solduloj vestitaj en ĉifonoj, la oficiroj estis avaraj, la armeestroj scipovis havigi nek grenon, nek panon. En la nomo de la nacio parolis nur streta socia tavolo saturita de egoismo kaj poltroneco, la nobelaro lasis ĉion je nesperta juna reĝo, al kiu ili donis eĉ ne plej etan helpon.

Tristan novembran tagon de la jaro 1620 okazis proksime de Prago milita konfrontiĝo, el kiu evoluis batalo. Ĝi daŭris nur du horojn, kaj falis tie ĉirkau mil kvincent viroj. Sed ĝi finiĝis per absoluta malvenko de la ĉeĥa armeo. La imperiestra armeo estis pli bone vestita, pli bone pagata kaj pli batalema ol tiuj, kiuj havis truajn ŝuojn, estis malsataj kaj ne havis municion.

Frederiko Palatinata, kiu festenis dum la batalo en la Praga kastelo kaj tostis kun anglaj ambasadoroj je feliĉa estonteco, kvazaŭ perdis la kapon. Defendi Pragon aŭ ĝin transdoni, tio ne estis la temo de febraj konjektoj. Sub la aŭstra kalvinano Tschernebl, kiu antaŭe unusola rekomendis doni liberecon al servutuloj kaj gajni ilin por defendo de la patrujo, konsilis, ke la reĝo restu kaj ke oni alfrontu la malamikon per kontraŭatako; li, fremdulo, rememorigis al la ĉeĥaj sinjoroj la ekzemplon de husanoj. Sed sur ceterajn falis malkuraĝo kaj timo pro iliaj posedaĵoj. Ili pensis nur pri tio, ĉu ili atingos pardonon ĉe la imperiestro Ferdinando; tricent nobeloj subskribis humilan peticion.

La reĝo nokte fuĝis, kaj Prago kapitulacis antaŭ la malamiko. La insurekcio estis entombigita kaj kun ĝi multaj grandaj esperoj. La imperiestro fariĝis posedanto de la ĉeĥaj landoj kaj kun li la aventuremaj armeestroj, kiuj facile konkeris riĉajn kastelojn, urbojn kaj tutajn regionojn. Maksmiliano la Bavara mem bezonis milon da veturiloj por ŝarĝi ilin per trezoroj rabitaj en kastelaj kolektoj kaj nobelaj domoj. La ekzemplo de la estroj iniciatis, kaj ankaŭ la soldatoj volis kompensi la malagrablan aŭtunan militiron, ili rabis kaj ruinigis.

La lando, kies popolon neniu defendis, angoris en tremiga ekscitiĝo, kiun trafulmadis necertaj esperoj pri kompato. Sed ili ne plenumiĝis. Imperiestro Ferdinando II ne konis la ĉeĥan nacion, li fanatike zorgis pri la savo de la propra animo kaj kondutis laŭ instigoj de siaj jezuitaj konsilantoj, kiuj certigis lin, ke mildeco kontraŭ la herezuloj estas peko. Ankaŭ la hispana ambasadoro Onate, propra iniciatinto de la batalo apud Prago, konsideris la tempon matura por "ekstermo de la hereza nacio". La reprezalioj estis preparitaj pograde, kaj pro tio ili estis pli hororigaj. Kiel estron de la nova registraro la imperiestro nomumis Karlon de Liĥtenŝtejno, kaj arestigis pere de li ĉiujn eminentajn personojn de la insurekcio, kies nomojn al li jam antaŭe Liht^enŝtejno denuncis. Liĥtenŝtejno plenumis ĉi tiun taskon delikate: li invitigis la sinjorojn kaj kavalirojn per nesuspektinda invitilo, anoncante, ke li devas ilin konatigi kun certa dekreto, kaj poste li enkarcerigis ilin en la Blanka turo. Li fariĝis ankaŭ prezidanto de juĝa komisiono, kiu devis laŭ la ordono de la imperiestro establi kontraŭ la ribeluloj "specialan, rapidan, mallongan proceson, kiel tion la dimensio de krimoj, kulpoj kaj ofendo de la majesteco imperiestra bezonos."

La unuaj verdiktoj koncernis la fuĝintajn ribelulojn, kies nomoj estis alnajlitaj al pendumiloj de la tri Pragaj urboj. La dua eldiro koncernis la ribelulojn, kiuj dume mortis; la memoro pri ili por ĉiuj tempoj neniiĝis, proklamita kiel damnita. Al la reĝa krono tiel falis en la manojn 115 nobelaj posedaĵoj; jam tio estis abunda rabaĵo.

Por arestitaj insurekciestroj proponis la ekzekuta komisiono kruelajn verdiktojn ligitajn kun torturado, kiujn devis eĉ la konsilantoj de la imperiestro mildigi. La 21 an de julio 1621 daŭris kvar horojn la ekzekutado de dudek sep kondamnitoj sur la Malnovurba placo en Prago. Estis inter ili Va°clav Budovec, 74 jara, Kapli°ř de Sulevice, kiu havis 86 jarojn; troviĝis inter ili verkisto kaj la plej bona muzika komponisto de tiu epoko Kristoforo Harant de Polžice kaj la glora slovaka kuracisto kaj rektoro de la Karola universitato Johano Jesenius, al kiu oni antaŭ la senkapigo eltranĉis la langon. Post la ekzekuto la kapoj de dek du el la ekzekutitoj estis pendigitaj sur la Ponta turo tiel, ke ses el ili rigardis al la Malnova Urbo kaj ses al la Malgranda Kvartalo de Prago; la ĉeĥaj urbanoj tiel devis ĉiutage rememori sian humiligon kaj tremi de timo antaŭ la krueleco de la imperiestra kolero. La morta korpo de Jesenius estis kvaronigita kaj surpikita antaŭ la urba pordego sur palisoj. Ĉio ĉi devis montri, kiel senrespekte volas la venkintoj subpremi la nacion, kiu kuraĝis pensi pri pli libera vivo.

Eĉ Moravion ne kapablis Žeroti°n defendi; ankaŭ ĉi tien atingis la monavidemo de potenculoj kaj rabemo de iliaj solduloj.

Al Komenio rifuĝis por kelkaj semajnoj Nikolao Drabi°k, lia estinta kunlernanto de lernejo en Stra°žnice, kiu estis ankaŭ samtempe kun Johano Amoso ordinita pastro. Sed ankaŭ tiu ĉi angulo ne estis sekura. Iun vesperon frapis sur la pordon fuĝintoj el la suda Moravio kaj per hororplenaj voĉoj anoncis, ke ĉe iliaj kalkanoj postvenas hispanaj taĉmentoj, kiuj senkompate ekstermas ĉiujn evangeliajn pastrojn. Ankaŭ la sinjoro el Žeroti°n sendis al sia protektato senditon kun mesaĝo, ke li tuj forlasu Fulnekon. Incititaj katolikaj civitanoj jam preparis sin bonvenigi la venkintojn kaj mem volis elsarki el la urbo ĉiujn malutilajn herbaĉojn. La vivo de Komenio pendis sur malfirma fadeno.

Magdalena petis la edzon, ke li obeu. Li timis forlasi ŝin, ĉar ŝi jam atendis la duan infanon. Sed kiam ŝi insistis, ke li ne submetu sin al furiozeco de la malamikoj, li fine cedis. Lastfoje li ĉirkaŭbrakis ŝin kaj kisis, lastfoje li karesis la fileton. Post la noktomezo li foriris el la domo, kie li travivis tiel feliĉajn monatojn, bedaŭrinde tiel baldaŭ ĉesigitajn. Li adiaŭis la lernejon. Li rerigardis al la konataj deklivoj, de kie sonis al li per malĝoja eĥo rememoro pri la ĝojaj infanaj voĉoj. Li ekcelis al la montaro.

Ĉe la tagiĝo invadis Fulnekon la hispanaj taĉmentoj.

 

  1   2   3   4   5   6   7   8   9


Elŝuti 474.65 Kb.

  • El la ĉeĥa originalo tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec
  • EL LA SAĜO DE KOMENIO
  • LABIRINTO DE LA MONDO KAJ PARADIZO DE LA KORO
  • LUMO EN TENEBROJ verkis František Kožík tradukis Zdeněk Rusín kaj Miroslav Malovec REVENO EL STUDADO
  • FELIĈAJ JAROJ

  • Elŝuti 474.65 Kb.