Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lokomotivo Emil Zátopek entrafikigita

Elŝuti 22.54 Kb.

Lokomotivo Emil Zátopek entrafikigita




Dato18.03.2017
Grandeco22.54 Kb.

Elŝuti 22.54 Kb.

El fervoja mondo 8/2013
Ĉeĥio: Lokomotivo Emil Zátopek entrafikigita
Ĵaŭdon, la 27-an de junio 2013 en Ĉefa stacio en Prago estis solene baptita nova lokomotivo de fabrika nomindiko 109 E (380 007–5). La lokomotivo estis nomita Emil Zátopek, laŭ la plej fama ĉeĥa atleto, kuranto Emil Zátopek. Rolon de baptopatrino plenumis Dana Zátopková, al gratulantoj apartenis ankaŭ Milan Chovanec, estro de regiono Plzeň, kiu en sia bondeziro diris: „Mi volonte deziras al Emil, ke ĝi trafikplenumu multajn milionojn da kilometroj, ke ni renkontadu ĝin en ĉiuj kontinentoj kaj sur ĉiuj trakoj, kiuj tie estas. Emil, fartu bone, kaj bone prosperu ankaŭ la fabrika entrepreno Škoda“, li diris fine de sia alparolo.

La lokomotivo konstruita kaj fabrikita en la firmao Škoda Transportation, kiu portas serian fabrikindikon 109 E, ricevis antaŭ nelonge, kiel dua lokomotivo en la mondo, certigateston HSI High Speed RST, kiu ebligas al ĝi trafiki en ĉiuj landoj de Eŭropo, ĉar la lokomotivo kapablas flue traveturi teritoriojn kun diversaj provizadsistemoj. Nelonge pli poste ĝi ricevis ankaŭ tipan aprobon de Ĉeĥa Fervoja Oficejo.

La lokomotivo estas konstruita por maksimuma rapido 200 km/h, kaj ĝi povas trafiki sub tri provizadsistemoj (25 kV/50 Hz aŭ 15 kV/16,7 Hz kun alternkurenta tensio, aŭ kontinukurenta tensio 3 kV), kaj dumtempe ĝi estos aprobita por ses eŭropaj landoj“, konatigis ĝenerala direktoro de la kompanio Škoda Transportation, Josef Bernard. Krom Ĉeĥa respubliko temas pri Slovakio, Pollando, Germanio, Aŭstrio kaj Hungario. Plenan aprobon en Aŭstrio kaj en Pollando ni atendas dum somero 2013, en Hungario ĝi povas okazi en aŭtuno, kaj ĝis fino de 2013 estas atendata aprobo ankaŭ en Germanio“, aldonis Josef Bernard.

Unu lokomotivo de la serio 380 (ČD, 380 007-5) portas ekde 27-a de junio 2013 la nomon Emil Zátopek. Ni rememorigu, ke Emil Zátopek (19. 09. 1922 en Kopřivnice – 21. 11. 2000 en Praha) estis unu el la plej famaj ĉeĥaj atletoj en dua duono de la 20-a jarcento. Antaŭ pli ol sesdek jaroj – en 1952 en Helsinko - li sukcesis akiri oran olimpikan medalon pri tri kurdistancoj – 5 km, 10 km kaj maratono. Tiun ĉi unikan sportan plenumon en historio de monda sporto ĝis nun neniu alia superis.

Emil Zátopek ni nomigis la lokomotivon ankaŭ pro tio, ke ĝi havas kun li multon komunan. Mi karakterizas tion per tri vortoj: forto, povdaŭro, fidindeco. Tio estas kvalitoj, kiuj nian lokomotivon kaj Emil Zátopek akompanis. Emil Zátopek ofte estis en la mondo alinomata „ĉeĥa lokomotivo“, kaj ni firme kredas, ke ankaŭ nia lokomotivo diskonigados internacian konsciecon pri Ĉeĥa respubliko“, konstatis Josef Bernard.

Ĉefa gasto dum solena bapto de la lokomotivo Emil Zátopek (380 007-5) estis olimpika venkistino (1952 en Helsinko – ĵetlanco) Dana Zátopková, kiu estis pri propono nomi la lokomotivon memore al ŝia edzo entuziasmigita. Entuziasmigitaj estis ankaŭ aliaj partoprenantoj de la solenaĵo en registara salono en Ĉefa stacio Prago, kiuj venis al Dana Zátopková por memorsubskribo.


Francio – Germanio: Trajnkunligo de Frankfurto ĉe Majno al Marsejlo prosperas
Naciaj trafikistoj de Germanio kaj Francio, DB kaj SNCF, laŭdesprimas unujaran ekspluatadon de rekta grandrapida kunligo de Frankfurto ĉe Majno kun Marsejlo ĉe bordo de Mediteraneo. Dum unua jaro sur tiu ĉi linio estis transportitaj 150 mil vojaĝantoj, kio superis priatendon de la ambaŭ fervojoj. Sur la linio estas entrafikigitaj komfortaj duetaĝaj vagonaroj TGV Euroduplex. Trajno traveturas la linion inter ambaŭ urboj en 7 horoj kaj tri kvaronoj.
Hungario: Por ŝparado pasaĝertrajnoj trafikas sen trajnakompanistoj
Cele al ŝparado trafikisto MÁV nuligis trajnakompanadon de pasaĝertrajnoj per konduktoroj sur malmulte frekventa linio inter stacioj Somogyszob kaj Nagyatád en sudokcidenta Hungario. Hungaroj provas tiun ĉi ekspluatmetodon de pasaĝertrafiko, konata kiel „Speciala maniero de pasaĝera priservo“ sur 9 km longa linio- sekcio. Nuntempe tie ĉi trafikas plej kutime unu motorvagono Bzmot, fabrikita en Studénka (Ĉeĥio). Sur la linio inter finstacioj estas neniu interstacio aŭ haltejo. Biletkontrolon plenumas trajnrevizoroj.
Hungario: GySEV uzas propran informsistemon
Aŭstra–hungara fervoja kompanio GySEV/Raab-Ödenburg-Ebenfurther Eisenbahn ekde aprilo 2013 uzas en siaj trajnkursoj modernan informsistemon por vojaĝantoj. Temas pri propra evoluigo kaj fabrikado de nova informa teknologio baze de interreta konekto al datenuzo de pozici-trova sistemo GPS. Por vojaĝantoj tio signifas ricevadi la plej rapidajn kaj realajn informojn pri trajnveturoj kaj koneksaj trajnoj en trapasotaj stacioj, kiel ankaŭ informojn pri aktualaj rapido kaj pozicio de la trajno. Novaĵo estas bildigo pri buskonektoj sur ekranoj.
Norvegio: Miliardaj investoj en infrastrukturon
Norvega registaro investos en jaroj 2014 ĝis 2023 entute 168 miliardojn da kronoj (ĉirkaŭ 22 miliardojn da eŭroj) por evoluigo de fervoja infrastrukturo. Parto de tiuj ĉi elspezoj estos uzata por konstruado aŭ restrukturado de kelkaj linioj por rapido 250 km/h de Oslo al Tønsberg, Hamar, Fredrikstad, Skien, Lillehammer kaj Halden, elektrizado de linioj Trønderbanen kaj Meråkerbanen. Al aliaj planitaj projektoj apartenas konstruo de dua tunelo inter Bergen kaj Arna.
Novzelando: Ĉinaj lokomotivoj por KiwiRail
Kompanio KiwiRail mendis pliajn dudek dizellokomotivojn de ĉina liveranto CNR Dalian. Temas pri plibonigita dua serio de tiuj ĉi lokomotivoj. En ilia internaĵo pulsas sescilindra koro je povumo 2700 kW de germana fabrikanto MTU. Ĉiuj 20 ekzempleroj de tiu ĉi lokomotivo venis al Novzelando antaŭ fino de julio 2013. La novaj trakciiloj havas je 5 ĝis 10 procentoj malpli altan konsumon ol ĝis nun uzataj pli malnovaj dizellokomotivoj, fabrikitaj inter jaroj 1961 kaj 1988.
Pollando: Intersistema funkcieblo por sesa eŭropa koridoro
Nuntempe estas preparata sistemo Interflo 450 laŭ komandosistemo ERTMS por 450 km longa linisekcio Varsovio – Gdynia, kunliganta polan ĉefurbon kun Balta Maro. Realigon de tiu ĉi projekto garantias intersisteman funkcieblon en tuta norda teritorio de la sesa tuteŭropa trafika koridoro, precipe trajn-trafikigon el nordaj ŝtatoj tra Gdynia en Ĉeĥan respublikon kaj Slovakion. Polaj fervojoj PKP (Polskie Linie Kolejowe) direktas la mendon al konsorcioj Bombardier Transportation Polska, Thales Polska kaj Nokia Siemens. Entutaj kostoj estos ĉirkaŭ 115 milionoj da eŭroj, el tio 53 milionoj da eŭroj estas destinitaj por firmao Bombardier. La projekto estos realigata en du jaroj.
Rumanio: Eŭropa mono savas relojn en Rumanio
Simile kiel aliaj landoj en meza kaj orienta Eŭropo, ankaŭ Rumanio uzas Eŭropajn strukturajn fondusojn por evoluigo de publika trafiko. Estas en ĝusta tempo, ĉar nacia fervoja kompanio CFR ne zorgis pri necesegaj bontenado kaj riparoj. Fine de 2011 laŭindike estis 462 rapidlimigoj en la tuta reto. Iom-post-iome estis malaltigataj maksimumaj rapidoj, kaj ankaŭ liniolongoj kun maksimuma rapido.

Miliardoj da eŭroj ne nur por koridoroj


En kadro de operacia programo Trafiko por jaroj 2007–2013 Rumanio disponas pri pli ol du miliardoj da eŭroj por investoj al evoluigo de reltrafiko. Baza estis modernigo de kvara tuteŭropa koridoro, trairanta landon de okcidento al oriento. Norda branĉo de la koridoro transiras urbojn Arad, Braşov kaj Bukareŝto, kaj finiĝas en Constança apud Nigra Maro, dume suda branĉo trairas urbojn Timişoara kaj Craiova sur la nova ponto super Danubo en Calafat. Modernigo de la nova branĉo inkluzivas linisekciojn Bukareŝto – Campina, Bukareŝto – Constança kaj Campina – Predeal. Pliaj renovigataj linisekcioj troviĝas en Transilvanio, sed ankaŭ inter Braşov kaj hungara-rumana landlimo. Por la plej proksima periodo oni pripensas pri aliaj linisekcioj, kie post finitaj elektotraktadoj jam estis subskribitaj preskaŭ ĉiuj kntraktoj por konstruaj laboroj.

Por evoluigo de fervojo en regiono ĉirkaŭ Constança sur bordo de Nigra Maro estis destinita monsumo 17 milionojn da eŭroj. Fervojaj linioj en apudmara teritorio longas ĉirkaŭ 300 kilometrojn, el tiuj 80 km estas elektrizitaj. La preparata projekto celas pligrandigi kapaciton de fervoja trafiko en la tuta apudmara teritorio. Plia tasko estas modernigo de fervojaj stacioj. En kelkaj etapoj, per uzo de diversaj manieroj pri financado, jam estis modernigataj ĉirkaŭ dudek fervojstacioj. La projekto pri rekonstruo de pliaj fervojstacioj estos financata per eŭropa mono, dum elspezoj por modernigo estas taksataj al 176 milionoj da eŭroj.



Modernigo de tramvojreto


Antaŭ nelonga tempo tramoj trafikis ankoraŭ en 15 rumanaj urboj. Ekzemple en Constança kaj Braşov tramtrafiko estis ĉesigita en jaro 2005. Nuntempe enurba reltrafiko restas ekspluatata en 11 rumanaj urboj, kaj ekzemple Arad, Oradea kaj Timişoara investis grandajn financajn rimedojn por modernigi tramvojliniojn. Plimulto da tiuj ĉi rimedoj en du lastaj jaroj venis el eŭropaj strukturaj fondusoj. Iuloke estis uzataj ankaŭ kreditoj el Eŭropa Investa Banko. Ekzemple en ĉefurbo Bukareŝto estis ekde jaro 2001 renovigita pli ol duono da tramvojlinioj en longo 143 km, kaj samtempe estis iom-post-iome modernigataj kvar etbontenejoj por tramoj.

En Bukareŝto nuntempe estas prilaborata granda projekto por konstrui novan linion de metroo numero 5, kiu havos 27 haltejojn sur linio 17 km longa. La tuta linio – dividita en du partojn – estos finkonstruita en jaro 2016 aŭ 2018. Konstrulaboroj sur la unua linisekcio komenciĝis en la jaro 2011. Entutaj elspezoj por plenumo de tiu ĉi projekto estos 1,45 miliardoj da eŭroj. La projekto estos parte financata el kredito 370 milionoj da eŭroj el Eŭropa Investa Banko. Diference de aliaj landoj (ekz. najbara Bulgario), la Bukareŝta metroo estas administrata fare de kompanio, rekte gvidata de trafika ministerio, kaj tial ĝi ne povas ricevi aliron al strukturaj fondusoj.



Apudurba fervojo nuntempe ankoraŭ malvenkas kontraŭ busoj


Apudurba fervoja trafiko en Rumanio estas ankoraŭ malmulte disvolvita, malgraŭ fakto, ke en pli multaj apudurbaj teritorioj ekzistas fervojaj linioj, kiuj povas transpreni parton de regiona trafiko, se ili estus bone administrataj kaj modernigitaj. Malgraŭ tio multaj el tiuj ĉi linioj nuntempe estas trafikĉesigitaj eĉ ruinigitaj. Kunligon inter grandaj urboj kaj malpli grandaj lokoj ĉirkaŭ ili estas pligrandparte garantiata fare de minibusoj, kiuj ne povas oferti bezonatan komforton.

Malgraŭ tio ekzistas multaj projektoj, proponantaj reekspluaton de tiuj ĉi linioj. Ili estas iniciatitaj aŭ de neregistaraj grupiĝoj, aŭ de organoj de publika administracio. Ministerio de Trafiko anoncis ricevon de kelkaj projektoj por Bukareŝta aglomeraĵo, laŭ kiuj la ĉefurbo povus uzi ekzistantan fervojreton. Projektoj inkluzivas ne nur iamajn industriajn fervojliniojn, sed ankaŭ publikajn liniojn, sur kiuj estas ekspluatata pasaĝertrafiko. Kurtdistancan antaŭurban pasaĝertrafikon volas realigi ankaŭ aliaj urboj, kiel Timişoara, Cluj kaj Sibiu.

Tamen malgraŭ ĉiuj bonaj informoj pri financado de infrastrukturo de rumanaj fervojoj, restas ekonomia kaj financa situacio de la kompanio CFR malfacila. Por plenumo de interkonsentoj inter rumana registaro kaj Internacia Monsistema Fonduso, kiuj koncernas ekonomiajn programojn, estis la nacia fervoja firmao CFR devigita redukti longon de siaj linioj de 20 120 al 15 500 kilometroj. Ekspluatado de trafiko sur iuj linioj estis ĉesigita, aliaj transiris al privataj ekspluatantoj.

Al la fotoj:

1. Post jaroj de ŝparado oni en rumanajn fervojojn denove investas – ankaŭ dank´ al helpo el EU.

2. Fervoja infrastrukturo estas modernigata.

3. En Bukareŝto disvastiĝis tramvojreto.

4. En jaro 2016 estos malfermita plia metrolinio.


Rusio: Interkonsento pri aĉeto de elektraj lokomotivoj
Rusa kompanio RŽD subskribis kun konsorcio Siemens kaj Sinara memorandon pri okazonta aĉeto de ĝis 350 novaj elektraj lokomotivoj. Finan kontrakton por livero de trafikiloj ambaŭ klientoj subskribos en jaro 2014. Kvarradaksaj plursistemaj elektraj lokomotivoj estos fabrikataj en laborejoj de germana-rusa firmao Uralskije Lokomotivy en Jekatěrinburg plej malfrue ĝis la jaro 2020. Bontenadon de novaj trafikiloj ankaŭ faros la liveranta firmao.
Slovakio: ZSSK en jaro 2012 transportis 43 milionojn da vojaĝantoj
En la jaro 2012 kompanio ZSSK transportis 43 milionojn da vojaĝantoj. Laŭ statistiko ĉiu loĝanto de Slovakio partoprenas ĉirkaŭ po 8 trajnveturoj en jaro. El orienta parto de Slovakio al ĉefurbo Bratislavo estis transportataj ĉirkaŭ 460 mil vojaĝantoj, kio teorie signifas, ke al Bratislavo estis transportata du fojojn tuta urbo Košice. El entuta nombro da klientoj 39 milionoj da vojaĝantoj uzis iun prezredukton. Meznivela aĝo de vojaĝantoj estas 37 jaroj, 60 procentoj da klientoj de ZSSK apartenas al loĝantoj en urboj, dum el provinco devenas 40 procentoj.
Svisio: Rheintal Express en nova plenumo
Svisa kompanio SBB entrafikigis ekde 9-a de junio 2013 por trajnkursoj Rheintal Express inter Chur kaj St. Gallen novajn sesvagonajn duetaĝajn vagonarojn el produkto Stadler Rail, destinitaj por trajnoj InterRegio. Ili anstataŭos vagonarojn el pli ol 40-jaraĝaj vagonoj. Modernaj trajnoj ofertos pli bonan komforton, precipe klimatizatajn spacojn kaj basplankan eniron. En unua klaso estos 120 sidlokoj, en dua klaso 415. Dank´ al modernigo de la linio kaj plialtigita rapido al 160 km/h, ekde decembro 2013 estos reduktita vojaĝtempo sur liniosekcio Chur – St. Gallen je 13 minutoj.
Kompilis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 22.54 Kb.

  • Miliardoj da eŭroj ne nur por koridoroj
  • Modernigo de tramvojreto
  • Apudurba fervojo nuntempe ankoraŭ malvenkas kontraŭ busoj

  • Elŝuti 22.54 Kb.