Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al la tradicia ĉiujara renkontiĝo de litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj – 2013, dediĉita al la 154a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Dato kaj loko

Elŝuti 9.05 Kb.

Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al la tradicia ĉiujara renkontiĝo de litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj – 2013, dediĉita al la 154a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Dato kaj loko




Dato06.12.2017
Grandeco9.05 Kb.

Elŝuti 9.05 Kb.

ZAMENHOF-TAGOJ – 2013




Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al la tradicia ĉiujara renkontiĝo de litoviaj esperantistoj Zamenhof-Tagoj – 2013, dediĉita al la 154a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof.
Dato kaj loko: La Zamenhof-Tagoj okazos la 14–15an de decembro 2013 en Kaunas, en la Malgranda salono de la Universitato Vytautas la Granda (str. S. Daukanto 28). La loko estas en la centra urboparto de Kaunas. Ĝi estas facile atingebla de diversaj flankoj.

Noktado en la kutima komunloĝejo de la universitato Aleksandras Stulginskis (str. Gustaičio 6) kaj/aŭ en hoteloj.

Manĝado en la kafejo de la universitato kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La parto-prenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 14an de decembro ) en la kafejo de la universitato Vero Cafe.

Pago pro la noktado kaj manĝado surloke. La noktadon en la komunloĝejo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

En la programo: 1. Solena malfermo. 2. Proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013. 3. Prelego de Aleksander Korĵenkov “Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro”. 4. Prelego de Halina Gorecka pri la romano de Bernhard Schlink La legisto. 5. Impresoj pri la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko. 6. Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj. 7. Junulara forumo. 8. Fakaj kunvenoj. 9. Kunveno de instruistoj. 10. Libera tribuno, diskutoj, paroloj. 11. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero. 12. Abonado de Esperanto-revuoj. 13. Riĉa butiko de esperantaĵoj. 14. Aliĝo al la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), al la 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava (Latvio), al la 10a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Rijeka (Kroatio) kaj al aliaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en 2014. 15. Videofilmoj, lumbildoj. 16. Solena fermo. 17. Eventuale aliaj programeroj.

Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de la Esperanto-movado el aliaj landoj.

Malfermo je la 16a horo sabate.

Fermo je la 12a horo kaj 30 minutoj dimanĉe.

Antaŭ la Zamenhof-tagoj-2013 je la 12a horo sabate komenciĝos la 49a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA).

Registrado ĉe la enirejo en la salonon: 1. De la delegitoj kaj gastoj de la 49a kongreso de LEA inter 9h00 kaj 11h45 sabate. 2. Nur de la partoprenantoj de ZT-2013 inter 15h00 kaj 16h00 sabate.

Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povos veni jam vendrede vespere (la 13an de decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17a ĝis la 22a horo en la kongresejo oni deĵoros kaj direktos la venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo pagi la membrokotizon de LEA por 2013 kaj 2014, aliĝi al la internaciaj Esperanto-aranĝoj somere de 2014, pagi membrokotizon de Universala Esperanto-Asocio por 2014. La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu nun estas dissendata el Litovio, akceptos la abonkotizojn kontraŭ speciala rabatita Zamenhof-Taga tarifo: nur 59 lidoj kontraŭ la tuta jaro 2014.

Kotizo ne ekzistas.

La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 9a de decembro inkluzive bonvolu informi ĉu letere, ĉu telefone, ĉu telefakse (Litova Esperanto-Asocio, ab. k. 167, LT-44002 Kaunas; poŝtelefono (+370 686) 69875; telefakso (+370 37) 228616), ĉu rete (retadreso: irenaa@takas.lt) pri la kvanto de la partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de la bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de la forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde. Bonvolu ankaŭ informi, kie Vi deziras nokti – ĉu en komunloĝejo, ĉu en hotelo. Je la samaj adreso kaj telefonoj Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.

Bonvolu kunpreni materialon por Esperanto-ekspozicio, esperantaĵojn por la butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por la komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al la programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en la libera tribuno kaj diskutoj.
Bonvenon al Kaunas!

Organizantoj

20. 11. 2013


Elŝuti 9.05 Kb.

  • Dato kaj loko
  • Estas invitataj
  • Ni rekomendas
  • Kotizo
  • Bonvolu kunpreni

  • Elŝuti 9.05 Kb.