Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Linda: Saluton, Tom

Elŝuti 450.26 Kb.

Linda: Saluton, Tom




paĝo1/7
Dato17.03.2017
Grandeco450.26 Kb.

Elŝuti 450.26 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7

ĈAPITRO 1 (UNU)

(En universitata restoracio)

Tom: Saluton, Linda.

Linda: Saluton, Tom.

Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?

Linda: Kiu?

Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...

Linda: Kiu?

Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.

Linda: Ho, tiu!

Tom: Jes, tiu.

Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.

Tom: Li estas tute sola.

Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.

Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.

Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...

Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.

Linda: Nu, nu...

Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!

Linda: Sed...

Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.

Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.





DEMANDOJ (1)

Diru al mi:


Kiu sidas en la angulo?

(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)


Kiu iras al li?

(Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)


Al kio iras Tom kaj Linda?

(al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la

blonda viro)
Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo?

(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)


Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato?

(Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)





EKZERCOJ (1)

Ekzemplo:


{ -a al -as grand- ir- mi -o spegul- }
---> Mi iras al granda spegulo.
Jen:
{ -a -as est- grand- li -o vir- }
{ -a -as en est- li -o restoraci- student- }
{ -a jen labor- nov- -o }
{ -a -as nenio nun okaz- special- }
{ -as bel- est- kio -o ? }



ĈAPITRO 2 (DU)

Linda: Tom!

Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda: Tom! Ne rigardu!

Tom: Kio okazas?

Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, Ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Tom: Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?

Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li -- ŝi nun rigardas al la granda spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda: Estas io en lia mano.

Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.

Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Tom: Kio okazas?

Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!

Linda: Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.

Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda: Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!

Tom: Kio? Kio okazas?

Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom: Ĉu estas io en lia mano?

Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.





DEMANDOJ (2)

Linda estas ___.

(malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga)
Kio okazas?

(Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la

pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimiĝas

al Tom.)
Ĉu estas io en lia mano?

(jes / ne)
Al kio montras la mistera ulo?

(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)


Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li?

(al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)


Ĉu nun estas io en la taso?

(jes / ne)





EKZERCOJ (2)

Ekzemplo:


Turnu vin iomete, [ĉu / se] vi volas.
---> Turnu vin iomete, se vi volas.
Jen:
Mi ne vidas, [ĉu / se] la junulo parolas al la knabino, aŭ [ĉu / se]

li nur rigardas al ŝi.


Vi vidas lin tute bone, [ĉu / se] ne?
[Ĉu / Se] li agas strange, li estas strangulo.
Mi alparolas knabinojn, [ĉu / se] ili rigardas al mi.
Mi ne scias, [ĉu / se] mi alparolu ŝin aŭ ne.
[Ĉu / Se] ŝi parolas al mi, [ĉu / se] mi reparolu al ŝi?
Li estas en universitato, [ĉu / se] li estas studento.
Mi ne certas, [ĉu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna.



ĈAPITRO 3 (TRI)

Bob: Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?

Linda: Saluton, Bob.

Tom: Bonan tagon, Bob.

Bob: Bonan tagon, Linda. Bonan tagon, Tom. Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.

Linda: Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.

Bob: Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?

Linda: Kompreneble, vi sidu kun ni.

Bob: Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.

Tom: Mi ne parolis pri amo.

Linda: Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.

Bob: Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.

Tom: Prave. Simpla fakto.

Bob: Nu, certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.

Linda: Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!

Bob: Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.

Tom: Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?

Bob: Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.

Linda: Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

Bob: Mi parolas pri via vizaĝo.

Linda: Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?

Bob: Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!

Linda: Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?

Bob: Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ sur via, Tom. Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.





DEMANDOJ (3)

Kiuj aspektas kiel spionoj?

(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / Gerda kaj la blondulo)
Ĉu Bob salutas ilin tuj?

(jes /ne)


Ĉu Linda kaj Tom permesas, ke Bob sidu ĉe ilia tablo?

(jes / ne)


Kiu ne volas esti maldiskreta?

(Bob / Tom / Linda / Gerda / la blondulo)


Kio estas sur la vizaĝo de Linda?

(bela deklaro / bona tago / mistera esprimo / io pli grava)





EKZERCOJ (3)

Ekzemplo:


{ -as aspekt- ĉu kiel la -o -o student- ul- ? }
---> Ĉu la ulo aspektas kiel studento?
Jen:
{ -as -bon- mal- ne -o pardon- -ul- }
{ -e -is mi post- re- -ven- }
{ -a- al -as -in- -j -j jun- knab- -o -o- parol- vir- }



ĈAPITRO 4 (KVAR)

Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.

Tom: Ni parolis pri tiu ulo.

Bob: Kiu ulo?

Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.

Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!

Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.

Linda: Kiu do ŝi estas?

Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom: Jes. Pri li.

Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.

Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?

Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.

Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?

Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio".

Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?

Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?

Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.

Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?

Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.

Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?

Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.

Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.





DEMANDOJ (4)

Respondu:


Pri kio Linda kaj Tom parolis?

(pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptaĵo-scienco)


Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis?

(Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu)


Kiu scias, kiu estas Gerda?

(Bob / Linda / Tom)


Ĉu Bob konas la blondulon?

(jes / ne)


Kion instruas Gerda?

(novajn lingvojn / lingvistikon / kriptaĵo-sciencon)


Kiu estas profesoro pri lingvistiko?

(Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo)


Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom?

(Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)





EKZERCOJ (4)

Ekzemplo:


[Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin].
---> Mi diris tion al vi.
Jen:
[Ili / Ilin] demandas [mi / min].
[Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj.
Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne

scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion].


[Ili / Ilin] ne scias.
[Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo /

junulon].


[Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton].
La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta /

studentan] [restoracio / restoracion].


[Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion].
La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio /

restoracion], estas [stranga / strangan].


[Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton].
[Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran].
[Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn].



ĈAPITRO 5 (KVIN)

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.

Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.

Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob: Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...

Tom: Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?

Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.





DEMANDOJ (5)

Kio estis en la mano de la blondulo antaŭe?

(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda /

nenio)
Kio estis en lia mano poste?

(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda /

nenio)
Kio estas en la sukerujoj tie?

(sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta

lingvo)
Ĉu estas normale promeni kun sukerpecoj en la poŝo?

(jes / ne)
Kiu ekiras for?

(Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo)





EKZERCOJ (5)

Ekzemplo:


[Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus.
---> Se li estus studento, mi lin konus.
Por vi:
Mi ne scias, [kiam / se] ŝi venos al ni.
Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus.
[Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato.
[Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion.
Mi volas paroli ankaŭ pri vi, [kiam / se] vi permesas.
Mi parolis kun ŝi, [kiam / se] ŝi sidis en la restoracio.



ĈAPITRO 6 (SES)

Tom: Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?

Bob: Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.

Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.

Bob: Kvazaŭ _ŝi_ falus.

Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.

Linda: Ĉu ni iru vidi?

Tom: Kompreneble. Ni iru tuj.

Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.

Linda: Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.

Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.



DEMANDOJ (6)

Kion Tom, Bob kaj Linda aŭdis?

(koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon)
Kiu eble falis en la koridoro?

(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga)


Kiuj iras vidi?

(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / ĉiuj tri)


Kiu restas por observi?

(Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)





EKZERCOJ (6)

Ekzemplo:


[Li / Lin] metas [ĝi / ĝin] en la [poŝo / poŝon].
---> Li metas ĝin en la poŝon.
Nun decidu vi:
La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason]

de [kafo / kafon].


[Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela /

belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro /

koridoron].
Bob konsentas kun [Linda / Lindan].
[Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn].
[Iu / Iun] perdis [aĵo / aĵon] en la [restoracio / restoracion].
Ili metas [ĝi / ĝin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al

la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras.





ĈAPITRO 7 (SEP)

(En la koridoro)

Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.

Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?

Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.

Bob: Kion ni faru?

Tom: Kion vi opinias?

Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas.

Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?

Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.

Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.

Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.

Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.



DEMANDOJ (7)

Ĉu Gerda ankoraŭ vivas?

(jes / ne)
Kiel batas la koro de Gerda?

(forte / malforte / nekonscie / konscie / verŝajne)


Kiun Tom volas informi?

(la blondulon / la profesoron pri lingvistiko / la aŭtoritatojn /

spionon)
Ĉu iu, kiu perdis la konscion, kuŝu kun la kapo pli alta ol la

piedoj?


(jes / ne)



EKZERCOJ (7)

Ekzemplo:


[Mi / Min] restis tie unu [semajno / semajnon].
---> Mi restis tie unu semajnon.
Nun faru vi:
La [sukerpeco / sukerpecon] falis en la [kafo / kafon].
Sed [mi / min] ne deziras [sukero / sukeron] en [mia / mian] [kafo /

kafon].
Jen [Linda / Lindan] venas en la [restoracio / restoracion]!


Eble [ŝi / ŝin] deziras [kafo / kafon] kun [sukero / sukeron].
[Tiu / Tiun] [tago / tagon] [mi / min] laboris tre multe.
[Li / Lin] restis tie unu [tago / tagon]; [mi / min] restis dum [tuta /

tutan] [semajno / semajnon].


Demandu, [kio / kion] [li / lin] faras! --- Ne! Demandu [vi / vin]!
La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi /vin] havas, estas sen [sukero /

sukeron].


La [kafo / kafon], [kiu / kiun] [vi / vin] metis sur la [tablo /

tablon], [ili / ilin] ne trinkis.


La [viro / viron], [kiu / kiun] metis [kafo / kafon] sur la [tablo /

tablon], ne estas [studento / studenton].


La [tablo / tablon], sur [kiu / kiun] estas la [kafo / kafon], estas

tro [malgranda / malgrandan].


Ĉu [vi / vin] havas iom da [kafo / kafon]? --- [Mi / Min] havas tri

[tasoj / tasojn] da [kafo / kafon].


Ekzemplo:
Ĉu Tom estas same alta [kiel / ol] Bob, aŭ ĉu li estas pli alta

[kiel / ol] Bob?


---> Ĉu Tom estas same alta kiel Bob, aŭ ĉu li estas pli alta ol

Bob?
Nun faru vi:


[Kiel / Ol] vi scias, Bob estas pli alta [kiel / ol] Tom, sed malpli

alta [kiel / ol] la stranga blondulo.


Mi preferus resti ĉi tie [kiel / ol] iri informi la aŭtoritatojn.
La vero ofte ŝajnas pli absurda [kiel / ol] imagaĵoj.
Li iĝis pli kaj pli forta; li iĝis forta [kiel / ol] fortulo.
Iru pli rapide, aŭ iru malpli rapide; iru [kiel / ol] vi volas!



ĈAPITRO 8 (OK)

En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda.

Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.

Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?

Linda observas la junulon kaj pensas:

"Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?

"Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?

"Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.

"Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?

"Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?

"Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?

"Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?

"Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?

"Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.

"Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo."

Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?




  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 450.26 Kb.


Elŝuti 450.26 Kb.