Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu net

Elŝuti 72.19 Kb.

Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu net




Dato28.10.2017
Grandeco72.19 Kb.

Elŝuti 72.19 Kb.

"lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu.net" (v.1.1)

Saluton!

Mi estas Christophe. Mi faris la jenan enketilon por pli bone koni la motivojn kaj kutimojn de la personoj, kiuj lernas Esperanton uzante la retpaĝaron lernu.net.

Mi esperas, ke vi akceptos dediĉi kelkajn minutojn por respondi al la jenaj demandoj. Via kontribuo helpos pli bone koni la lernadon de Esperanto per Interreto, kaj helpos plibonigi ĝin.

Tiun ĉi enketon mi faras kadre de mia trejnado pri esperanto-instruado, en la universitato Adam Mickiewicz de Poznano. Ĝiaj rezultoj estos la bazo de mia fina laboraĵo, kies titolo estos "Lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantaro de lernu.net".

Mi garantias plenan anonimecon de viaj respondoj. Ili servos nur al statistikaj analizoj, kaj nek via nomo nek viaj personaj datumoj estos publike malkaŝitaj.

Mi pretas respondi ĉiajn viajn demandojn. Skribu al mia persona retadreso (ch.chazarein@gmail.com), aŭ pere de mia profilpaĝo en lernu.net (le_chaz).

Mi antaŭdankas vin pro via kontribuo.

1a parto : vi kaj Esperanto


En tiu ĉi parto estas demandoj, kiuj temas pri via persona aliro al Esperanto. Por marki viajn respondojn, vi povas uzi diversajn rimedojn: kolorigi, surstreki, substreki...

1) Kiel vi eksciis pri la ekzisto de Esperanto?

  • de konato

  • de familiano

  • el interreto

  • en lernejo

  • el amaskomunikilo

  • alimaniere: (bonvolu precizigi) ...


2) Kio plej instigis vin eklerni Esperanton?

  • la interesiĝo pri la lingvo mem (facileco, logiko, fleksebleco, ktp...)

  • iuj el viaj konatoj aŭ amikoj

  • viaj politikaj valoroj

  • viaj religiaj valoroj

  • la deziro profiti el ĝi vojaĝante

  • strebo al lingva egaleco

  • alia kialo: ...


3) Kiam vi eklernis Esperanton? Provu esti kiel eble plej preciza.

  • antaŭ unu semajno

  • antaŭ unu monato

  • antaŭ unu duonjaro

  • antaŭ unu jaro

  • antaŭ pli ol unu jaro

  • aŭ indiku pli precize (tt.mm.jj):


4) Kiam vi eklernis, kiu estis via ĉefa celo?

  • supraĵe malkovri la lingvon

  • havi ian bazon en gramatiko kaj vortostoko

  • uzi la lingvon ĉefe skribe

  • uzi la lingvon skribe kaj parole

  • kiel eble plej bone regi la lingvon

  • alia respondo: ...


5) Ĉu vi ĉeestis kurson (en la "reala mondo")? JES / NE

  • se vi respondis NE: kial?

    • ne estis kurso tie, kie mi loĝas

    • mi ne sciis, ĉu ekzistas tia kurso

    • mi preferis lerni interrete ol ĉeesti kurson

    • mi komencis lerni interrete, kaj ne vidis utilon aliĝi al kurso

    • alia respondo: ...


6) Krom Lernu.net, kiujn rimedojn vi uzis por lerni Esperanton?

  • la retpaĝon "Ikurso"

  • radion kaj podkastojn el Interreto

  • elŝutitajn dokumentojn (tekstoj, sonaĵoj, filmoj...)

  • programojn

  • multmedian DVD-lernilon

  • librojn

  • aliajn aferojn: ...



2a parto : vi kaj lernu.net


7) Kiam vi eksciis pri la ekzisto de lernu.net? Provu esti kiel eble plej preciza.

  • antaŭ unu semajno

  • antaŭ unu monato

  • antaŭ unu duonjaro

  • antaŭ unu jaro

  • antaŭ pli ol unu jaro

  • aŭ indiku pli precize (tt.mm.jj):


8) Kial vi ekuzis ĝin?

  • ĉar ne estas kurso tie, kie mi loĝas

  • ĉar mi preferas lerni libere kaj sole

  • ĉar tiu retpaĝaro plaĉis al mi

  • ĉar mi konas homojn, kiuj uzas ĝin

  • mi ne konis aliajn rimedojn por lerni interrete

  • alia kialo: ...


9) Kiel ofte vi vizitadas la retpaĝaron lernu.net?

  • (preskaŭ) ĉiutage

  • almenaŭ 3 fojojn semajne

  • almenaŭ 1 fojon semajne

  • malpli ofte


10) Ĉu vi registriĝis kiel membro?

  • jes

  • ne


11) Kiom da mesaĝoj vi sendis aŭ ricevis per la interna mesaĝilo de lernu.net?

  • multajn, mi ne kapablus kalkuli

  • pli ol 10

  • inter 5 kaj 10

  • malpli ol 5

  • mi neniam uzis la internan mesaĝilon de lernu.net

  • mi ne scias kiel funkcias la interna mesaĝilo de lernu.net


10) Kiel ofte vi komunikas kun aliuloj per la tujmesaĝilo?

  • regule

  • kelkfoje

  • mi provis unufoje la tujmesaĝilon

  • mi neniam uzis la tujmesaĝilon

  • mi ne scias kiel funkcias la tujmesaĝilo


11) Kiel ofte vi ricevis ies helpon aŭ klarigojn por via lernado?

  • tre ofte (pli ol 10 fojojn)

  • sufiĉe ofte (pli ol 3 fojojn)

  • kelkfoje (de 1 ĝis 3 fojojn)

  • neniam (mi petis, sed ne ricevis kontentigan helpon)

  • neniam (ĉar mi ne petis tian helpon)


12) Kiel ofte vi konsultis la mesaĝojn en la forumo?

  • mi regule vizitadis la forumon kaj legis (preskaŭ) ĉiujn diskutojn

  • mi ofte vizitadis la forumon kaj legis la plimulton de la diskutoj

  • mi kelkfoje vizitis la forumon, sed ne tre ofte

  • mi neniam vizitis la forumon (iru rekte al la demando 14)


13) Kiucele vi aktive partoprenas la forumon?

  • ĉefe por peti helpon

  • ĉefe por respondi demandojn

  • ĉefe por partopreni debatojn

  • mi neniam skribis mesaĝon en la forumo


14) Kiel ofte vi konsultis la diversajn kursojn de la retejo? Bonvolu signi en la sekva tabelo per "X" (lasu ĝin malplena, se vi neniam konsultis la priskribitan paĝon).





unu- aŭ dufoje

okaze

sufiĉe ofte

tre ofte aŭ konstante

"Enkondukaj"

La Puzlo Esperanto













Bildoj kaj Demandoj













Vojaĝu kun Zam













12 respondoj













"Baznivelaj"

Mi estas komencanto













Ana Pana













La Zagreba Metodo













Pri la Fundamento













"Meznivelaj"

Ana Renkontas













Jen nia IJK













Verbumado













Gerda Malaperis













Kio okazas?













"Altnivelaj"

Laŭ mia opinio













La tuta Esperanto













"Aliaj"

Babili Esperante (por infanoj)













Pasporto al la tuta mondo













Vojaĝo en Esperanto-lando













el la parto "Lernado"

Vortoj













Gramatikoj













Ludoj













Virtualaj lecionoj













Elŝutaĵoj













el la parto "Biblioteko"

Legkonsiloj













Rakontoj kaj libroj













Gazetoj













Muziko













Filmoj













Proverboj














15) Laŭ via opinio, kiel multe utilis lernu.net al via lernado? Bonvolu taksi laŭ la jena skalo.


tute ne
utilis

0

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

treege
utilis


16) Ĝenerale, kia vi taksas la kvaliton de lernu.net? Bonvolu taksi laŭ la jena skalo.


mal-
bona

0

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

bonega


17) Laŭ via opinio, kiujn partojn de la retpaĝaro oni povus plibonigi? Kiel?


3a parto : viaj personaj datumoj


En tiu ĉi parto, vi respondos al demandoj kiuj ebligos al ni pli bone koni vin. Tiuj informoj restos absolute konfidencaj kaj ne estos publike malkaŝitaj.
18) Kiu estas via sekso?

  • virino

  • viro


19) Kiu estas via ŝtataneco/nacieco?
20) Kiu estas via gepatra lingvo?
21) Kiom aĝa vi estas?
22) Kie vi loĝas? (Ŝtato kaj urbo/vilaĝo).
23) Kiu estas via familia stato?

  • fraŭl(in)o

  • edz(in)o

  • eksedziĝinta

  • vidv(in)o


24) Kiu estas via diplomnivelo?

  • doktora

  • magistra

  • licenca

  • abiturienta

  • lerneja


25) Kiu estas via soci-profesia statuso?

  • laboristo / dungito

  • sendependa metiisto

  • senlaborulo

  • emerito

  • studanto aŭ lernanto


26) Se vi laboras, bonvolu precizigi vian profesion.
27) Ĉu mi rajtas kontakti vin cele de interparolo?

  • jes

  • ne


Koran dankon pro via partopreno!


/


Elŝuti 72.19 Kb.

  • 1a parto : vi kaj Esperanto
  • 2a parto : vi kaj lernu.net
  • 3a parto : viaj personaj datumoj

  • Elŝuti 72.19 Kb.