Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo9/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   18

Ekskurso al Venecio

Materialo por partoprenantoj de 5-a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso, aŭgusto 2002.




  1. Origino

Ŝajnas ke ankaŭ dum la ekesto de Venecio, la veneciaj insuloj ne estis tute senaj de loĝantoj. Ĉar Kasiodoro, ministro de la ostrogota reĝo Teodoriko, parolante pri loĝantoj de tiuj insuletoj, asertas en sia letero el la jaro 538 p.Kr., ke ili vivas kiel „akvobirdoj“, duone surakve, duone surgrunde: fakte ili estas fiŝistoj, boatistoj, laboristoj de la salfarejoj.

Post nelonge, en la jaro 568 p.Kr. okazas migrado de longobardoj de nordaj landoj al Italujo.

Pli poste en la jaro 639 Oderzo (la antikva Opitergium) falas en manojn longobardajn kaj sekve de tio la sidejon de la bizanca guberniestro oni translokigas de Oderzo al Cittanuova kiu de tiam alprenas novan nomon: ĝi estas nomata Eraklea, honore al la bizanca imperiestro Heraklio.

En la katedralo de Toĉello, estas memorŝildo sur kiu legiĝas la nomoj de la imperiestro Heraklio kaj de la ekzarko de Ravenna.

Do, la alveno de longobardoj forkurigis homojn ĝis tiam loĝintaj en Oderzo, Altino, Akvileja, kaj tiaj pravenecianoj serĉis rifuĝejon en la insuletoj de la estonta Venecio, kie jam estis „akvobirdoj“ de Kasiodoro.

En la jaro 810 Pipino, posteulo de imperiestro Karolo la Granda, atakas la loĝantojn de la insuletoj, sed ricevas ruinigan malvenkon. „Viaj insuletoj apartenas al mia reĝolando!“ diras Pipino. „Ni bedaŭras, karulo, ni preferas esti subuloj de la bizanca imperiestro kaj ne viaj!“ respondas la „venecianoj“ kiuj de tiam, translokigas la centron de sia establiĝo, de Malamocco al Rialto, pli facile defendebla.

Pro tio ke en la laguno preskaŭ ne estas plugebla grundo (multaj insuletoj aperas kaj malaperas laŭ la tajdo), la tieaj loĝantoj jam dekomence sin dediĉis al komercaj agadoj.

Tiutempe la kuireja salo estis altvalora kaj nemalhavebla varo, kiel hodiaŭ petrolo, kaj venecianoj ĝin produktis en siaj salfarejoj kaj ĝin vendis al la loĝantoj de la landinterno, resuprenirante riverojn per siaj boatoj.

Krom salo, estas alia varo kiun la aliaj popoloj longe ne sukcesis produkti: vitro. En Venecio la vitrofarejoj estis tiel multnombraj kaj poluaj (malpurigis aeron) ke aŭtoritatece oni ilin translokigis al insulo Murano.

Ankoraŭ Venecio ricevas konstrulignon kaj feron de Aŭstrujo kaj ilin transportas al la islamaj landoj, kiuj ilin ne havas.

Finfine abundan gajnon Venecio ricevas de spicoj: pipro, zingibro, safrano, cinamo, muskato, rabarbo, kariofiloj kaj aliaj. Precipe pipron oni ne konsideris nura rimedo por bongustigi manĝaĝojn sed ĝi estis vera strategia materialo; per pipro oni konservis viandon.


  1. La doĝo

Jen la unuaj du doĝoj (apude estas la jaro de ilia elekto):

Paŭlicius Anafestus 697 p.Kr.

Marcello Tegalliano 717 p.Kr.

La lasta doĝo de 1789 ĝis 1797 (fino de la Tre Serena Venecia Respubliko) estis Lodovico Manin.

La periodo de 697 ĝis 1797 ampleksas 1100 jarojn, dum kiuj Venecio havis seninterrompan serion da 120 doĝoj kiuj eliris el nur 59 aristokrataj familioj.

En la sama periodo Venecio, danke al sia tre saĝa registaro, sukcesis plu teni sian sendependencon ĉu de eksteraj landoj, ĉu de internaj misintenculoj. La unuaj du doĝoj estis la nuraj, kiuj ricevis aprobon de la bizanca imperiestro, ĉiuj aliajn oni elektis sen ia konsento de eksteraj potencoj. Laŭ la honoroj, kiujn doĝo ricevas kaj la ekstera lukso en kiu li troviĝas, la doĝo povus simili bizancan imperiestron aŭ turkan sultanon. Sed efektive estas grandaj diferencoj inter la venecia doĝo kaj la orienta imperiestro aŭ la turka sultano. Unue li estas elektita per tre komplika metodo, kiu antaŭvidas ne malpli ol dekon da operacioj. Krome, li tute ne estas kaj ne povas esti regnestro kun absoluta potenco. Tuj post la elekto oni legas al li la tiel nomatan „Giuramento de la Promissione“ (Ĵuro de la promeso) kiu listigas ĉiujn liajn privilegiojn, sed precipe ĉiujn limigojn kaj malpermesojn. Fakte la doĝo:



  • ne povas proponi leĝojn por pliigi siajn povojn

  • ne povas abdiki, krom se petite

  • ne povas ricevi iun sen ĉeesto de siaj ses aŭ naŭ konsilantoj

  • kiam li ricevas leteron de ambasadorojn li devas formuli la respondojn nur post konsulto kun siaj konsilantoj

  • kiam iu serĉas paroli al li kvarokule, li estas devigita ŝanĝi paroladon

  • li povas eliri el la doĝa palaco nur laŭ oficiala maniero kaj ne kaŝe

  • li ne povas eĉ malfermi la leterojn de ambasadoroj formale al li adresitajn...

Nemirige ke kelkfoje la elektota doĝo, sentante la doĝecon kvazaŭ neelebla kaj ĝena pezo, klopodis tion eviti, fuĝante.

Apud la doĝo sidas ses doĝaj konsilantoj (reprezentantoj de la ses veneciaj kvartaloj), kaj tri juĝejaj magistroj (Prokuroj de Sankta Marko). Pli ol konsilantoj temas pri kontrolistoj de la doĝo. Ili devas ne nur konsili, sed ankaŭ kontroli kaj admoni la doĝon, kaj tion ili faras plurfoje tute senĝene! Temas esence, pri aristokrata kaj oligarkia registaro, kaj tute ne absoluta povo.



  1. La senato

Komence, proksimume en la jaro 1255, ĝi konsistis el 60 membroj („Consilium Rogatorum“ aŭ „Konsilio de la preĝpetintoj“, venecie „Consiglio dei Pregadi“ aŭ simple „Pregadi“), dum je la fino de la Respubliko, ĝi konsistis el 275 membroj ĉiuj elektitaj (krom doĝo, kun siaj ses konsilantoj kaj tri ĉefoj de la Kriminala Kvardekopo, kiuj estas dumvivaj). Praktike en la Senato estas la kerno de la politika potenco. Multoblaj estas ĝiaj funkcioj. Efektive ĝi okupiĝas pri:

- ekstera politiko - antaŭ senato la veneciaj ambasadoroj legas siajn famajn kaj detalajn raportojn, hodiaŭ pri la plej granda minejo pri la tiutempaj aferoj



  • reguligo de akvoj kaj defendo de la sojlo, tio estas senmarĉigoj, devojigoj de riveroj kaj ĝenerale mediprotektado

  • plibonigo de agrikulturaj aferoj

  • komerca navigado

  • militaj aferoj

  1. Administracio

Tre komplike estus priskribi la venecian administracion. Multnombraj estis la magistroj kontrolantaj la plej diversajn aspektojn de la venecia vivo. Elstaris la Kvardekopo (Quarantia) kaj la Dekopa Konsilio (Consiglio dei Dieci) kiuj superrigardis tutan arbaron da pli malaltaj oficejoj kaj funkciuloj.

  1. Nobelaro aŭ patriciaro

Dum en aliaj eŭropaj landoj estis grafoj, baronoj, arkidukoj ktp. en Venecio neniam estis tiaj titoloj. En Venecio oni parolas nur pri „nobelaj homoj“ aŭ „veneciaj patricioj“. Kutime nobeloj estas denaskaj, sed kelfoje oni fariĝas nobelo „per mono“, tio signifas, ke pagas egan monsumon al la ŝtato.

La nobelaro konsistas el 2500 homoj kontraŭ loĝantaro da 100 000-150 000 burĝuloj kaj popolanoj.

En la „Ora Libro“, tuj kiam nobelo enmondiĝas, oni registras lian nomon. La destino de la „veneciaj patricioj“ aŭ „nobeloj“ estas antaŭsignita: ĉiuj estas devigataj priservi la Respublikon kiel soldatoj, kiel ŝipanoj kaj ŝiparestroj, kiel ambasadoroj, kiel magistroj kaj funkciuloj de la civila administrado. Se la „venecia patricio“ preferas rezigni sian oficojn, li havas nur du rimedojn: aŭ pastriĝi (ekleziuloj estis rigore ekskluditaj de la politika vivo), aŭ pagi monpunon kiu fariĝas de jaro al jaro ĉiam pli alta.

En la jaro 1379 ekestis leĝo laŭ kiu kulpa nobelo ricevis punon duoblan de tiu de samkrima popolano (kaj ekde 1401 malriĉuloj rajtis je senpaga jura helpo). Unuvorte la statuso de „venecia patricio“ certigis ja multajn honorojn, sed ankaŭ multajn ŝarĝojn. La veneciaj nobeloj povis nur edziĝi al samrangaj nobelinoj aŭ almenaŭ filinoj de advokatoj, notarioj, kuracistoj, apotekistoj aŭ vitrofarejaj majstroj.

Nobelaro konsistigis la „Pli Grandan Konsilon“ (2000 membroj en la jaro 1500).

6. Popolo

Popolanoj tute ne havis politikan potencon (apanaĝo de la nobelaro), sed tre aktivis kiel manlaboristoj. Same kiel en Florenco, ankaŭ la veneciaj metiistoj ne laboris izolite, sed ene de asocioj aŭ korporacioj, nomataj „Scuole“, kiuj estis tiom multaj kiom la diversaj metioj.

En la XIV. jarcento, inter grandaj kaj malgrandaj, estis sume cento da korporacioj. La korporacioj havis grandan aŭtonomecon; ili estis disciplinataj de statutoj nomataj „mariegole“ kiuj celis forigi ĉiajn trouzojn: mallojalan konkurencon, miskvalitajn prilaboradojn, troajn laborhorarojn, malaltkvalitajn krudaĵojn ktp. La statutoj estis formulitaj de funkciuloj de la korporacio, aprobitaj en ĝenerala kunsido kaj pliposte ratifitaj.

La korporaciaj oficoj, laŭelektaj kaj unujaraj, ampleksis interalie: prezidanto (nomata „gastaldo“), anstataŭanto („vicario), pluraj konsilistoj, kasisto. Partoprenis la elektojn nur mastroj, dum restis ekskluditaj ordinaraj laboristoj kaj metilernantoj. Ĉi lastaj, post 5 jaroj da metilernado, kaj tri jaroj da laboro kaj fina ekzameno, rajtis malfermi butikon.

Ne malofte la sidejoj de la korporacioj estis rimarkindaj konstruaĵoj kun grandaj salonoj ornamitaj per artverkoj („Scuola di San Rocco“ kun tolaĵoj de Tintoretto): oni gardadis en ili la standardon, la bildon de la sankta Patrono, la sigelilojn kaj la tabuletojn de la koncerna metio. Oni pagis impostojn ĉu al la korporacio, ĉu al la registaro.

La korporacioj ludis ankaŭ gravegan rolon kiun hodiaŭ oni nomas „sociala protekto“ aŭ „sociala sekureco“: ĉar ili asignis monon al malriĉuloj, al malsanuloj, al vidvinoj, al orfoj kiel ankaŭ por konstruo de malsanulejoj. Ekde 1539 la aparteno al korporacio fariĝis deviga. Korporacioj devis ankaŭ doni rekrutojn al la venecia ŝiparo kaj partopreni kun siaj standardoj ĉe publikaj kaj religiaj festoj.



7. La prospero de Venecio

En la jaro 1423, je kulmino de la venecia potenco, doĝo Tomaso Mocenigo, dum parolado antaŭ la „Pli Granda Konsilio“ orgojle asertis: „Danke al paco, nia urbo engaĝas en la tuta mondo kapitalon je 10 milionoj da dukatoj, kaj tiel ni ricevas profiton je 2 milionoj da dukatoj per eksportado, kaj je 2 milionoj da dukatoj per importado. Ni havas 3000 ŝipojn navigantaj kun 17000 maristoj. Tion faris generacioj, kiuj nin antaŭis...“. La dukato pri kiu parolis doĝo Tomaso Mocenigo estis tiutempa „dolaro“, ora monero unuafoje stampita en la jaro 1284 de doĝo Giovani Dandolo. Ĝia pezo – 3,56 gramoj – (same kiel la florenca floreno) restis praktike senŝanĝa ĝis 1797.



8. La ŝipfarejo

Plurfoje pligrandigite (Malnova, Nova, Novega Ŝipfarejoj), en la XVI jarcento, antaŭ la ekesto de la industria revolucio, ĝi estis la plej granda produktata komplekso kun la plej granda koncentrado de laboristaro. Ĝiaj grandiozaj instalaĵoj estis verkoj de famaj arkitektoj. Tian grandan entreprenon la venecia registraro ĉiam administris kun pli granda zorgo.



9. La Ŝtata Arkivo

1100 jaroj da sendependa politika vivo kaj zorgemo de la venecia registaro rezultigis senmezuran Ŝtatan Arkivon. Pro siaj dokumentoj (ekde jaro 900 p.Kr.) kaj pro sia amplekso (80 kilometrojn da bretoj) ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo: vera paradizo por historiistoj!



El „La libro de la mediumoj“

Allan Kardec



1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Administracio
  • Nobelaro aŭ patriciaro
  • 7. La prospero de Venecio
  • 8. La ŝipfarejo
  • 9. La Ŝtata Arkivo
  • El „La libro de la mediumoj“

  • Elŝuti 352 Kb.