Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo8/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   18

Adolfo Veselý, Ĉeĥio.



Vespero en silura maro

Pavla Zemanová Ĉeĥio


Super trankvila neprofunda golfo de varma silura maro malrapide krepuskiĝis. Vivo sur sabla fundo sinsekve perdiĝis tiel, kiel duonlumo ŝanĝiĝis en mallumon. Ĉion observis el sia kaŝejo trilobito duone enterigita en malgranda ŝlima profundaĵo. Ĝenerala trankvilo, kiu ekestis inter tago kaj nokto farigis ĝin apatia kaj ĝi elŝovis sian grandan segmentan korpon malrapide el kovraĵo de la ŝlimo. Ĝi devos trovi novan sendanĝeran lokon kun multe da nutraĵo kaj kie ĝi povos sen timo transatendi sekvan tagon. Ĝi malrapide kaj singardeme transpaŝis sablan ondon. Vivo de la nokto ankoraŭ ne komencis kaj vivo de tago preparis al dormo. Senzorgigita de kvazaŭa trankvilo ĝi ne rimarkis per siaj etaj okuloj grandegan malhelan ombron super si, la mortigan danĝeron por ĉiuj malpli grandaj animaloj. Tamen ĝi instinkte subkonsciis, ke io ĝenis senmovecon de la duonlumo. Subita doloro akompanata per grincado de mortanta pinĉilo senigis por momento ĝian kapablecon de defendo. Dum mallonga tempo ĝi tamen mobiligis ĉiun vivan energion, ke ĝi povu fuĝi. Ĉiuj ĝiaj muskoloj eklaboris, la korpo tordiĝis, sed la fortoj rapide malaperis. Ankoraŭ lasta provo kaj – finfine libereco. Kunpremo de „ruznorepo“ malstreĉis. Rapide en kaŝejon! La trilobito tute elĉerpita enteriĝis en delikatan sablon kaj ĝiajn sensojn vualis nebulo de elĉerpo. Restaĵoj de la vivo el ĝi forpasis kaj sorbiĝis en la sablon kune kun sango...

Super trankvila neprofunda golfo de la silura maro denove aperis suno kaj ĝiaj radioj tralumis akvon. La trilobito vundita de pinĉiloj de „ruznorepo“ ne plu vidis ilin, sed ĝia korpo eĉ tra abismo de la tempo restis konservita por ni, kiel atestanto de pratempa vivo...




Bicikle eblas!




Spertoj kaj sciindaĵoj de translandlima biciklado – Jan Milld - Svedujo




La efektiva vojaĝo


Kiam la vojaĝplano estis klara, mi surpaperigis kaj multobligis ĝin por sendi ekzempleron, kune kun persona letero, al ĉiu el miaj elektitaj gastigantoj. Estis entute 13 lokoj: Berlino, Gross Leuthen, Hoyerswerda, Dresdeno, Usti, Prago, Zbraslavice, Kurim (apud Brno), Senica, Bratislavo, Györ, Sekesfehervar kaj Budapesto.

Respondojn mi ricevis de preskaŭ ĉiuj, nur mankis Usti. El la 12 respondoj 9 estis tute jesaj.

Mi kalkulis ke la tuta distanco estos proksimume 1160 kilometroj. De Malmö mi, laŭ plano, estis komenconta vespere la 10an de septembro 1991 kaj estis alvenonta al Budapesto la 5an de oktobro. La tagaj etapoj estis de 60 ĝis 160 kilometroj, kaj mi ordinare estis restonta 2 noktojn ĉiuloke.




Konsiloj

Nun al la konkludoj de mia vojaĝo. Kion eblas konsili kaj sciigi al aliaj verduloj, kiuj volas translime bicikli?


Ĝenerale
Jam en rubriko de ĉi tiu kajero ni konstatis, ke eblas longdistance bicikli:

  • eblas tute ordinara biciklo, ne nepras havi amas-transmisian specialaĵojn

  • nek necesas kolor-trikote vesti sin, kvazaŭ estaĵo el fremda planedo

  • vi povas esti ordinara mezaĝulo, biciklado ne estas nur por junaj atletoj


  1. Sed unu afero estas absolute nemalhavebla! Vi devas havi fortan instigadon, profunde senti, ke vi vere volas vojaĝi bicikle, ke vi pretas penadi, „streĉi la krurojn“.

  2. Krome estas bezonata iom da planado kaj preparado. Antaŭ ĉio jam dekomence dispecigu la distancon, en taŭgaj tagaj etapoj!

  3. Tria konsilo estas: komencu kiel eble plej frue matene, tuj, kiam ektagiĝas! Ju pli da horoj je via dispono, por disigi la bicikladon, des pli da eblecoj je paŭzoj. Tiam vi malpliigas la riskon ke la biciklado tro sentiĝas en la postaĵo.

  4. Kvara nepraĵo estas, ke tamen vi devas esti trejnita antaŭ ol komenci bicikli al aliaj landoj. Faru almenaŭ kelkajn bicikladojn je distancoj de viaj planitaj tag-etapoj. Por samtempe altigi vian kapablon kaj kontroli ke via instigado estas sufiĉe forta.

  5. Kvine gravas kompreneble, ke vi sukcesas kiom eble limigi la pakaĵon.

  6. Same kompreneble la biciklo devas esti en bona stato antaŭ la komenco de la granda distanc-konsumado kaj vi devas kunhavi la plej necesajn riparilojn.

  7. Sepe vi ne devas erari je la vojo, ĉar tiam via tempoplano povas esti tute nuligita. Pro tio nepras kunporti bonajn mapojn! Kaj uzi ilin.

  8. Krome konsilindas ekipi la biciklon per distanc-mezurilo!

  9. Naŭe konsilindas esti preparita ankaŭ por situacio, kie vi estas devigata piediri longan distancon. Tiam gravas viaj ŝuoj – ili devas esti tiucele taŭgaj! Do, ne tute novaj...

  10. Fine gravas la tempo de la jaro por la biciklado.

Antaŭ la mezo de aprilo aŭ post la mezo de oktobro ne estas bone, ĉar tiam estas taglumo dum tro malmulte da horoj.

Dum la somero povas esti malavantaĝo ke estas tro varme aŭ ke tro multe da aliaj turistoj estas en moviĝo.


Do, la plej bonaj tempoj estas verŝajne majo kaj septembro.
Ĉiu esperantisto...
Rikardo Ŝulco „Sur vojoj de la Analiza Skolo“.
Ĉiu esperantisto konas la deksesan regulon, kiu permesas forlasi la finan vokalon de substantivo kaj de la artikolo kaj anstataŭigi ĝin per apostrofo. Neniu regulo permesas tion por la adverba „e“.
Tamen ekzistas sennombraj esperantistoj, kiuj senĝene diras kaj skribas dank´ al. Se oni tion tolerus, oni devus toleri ankaŭ: help´ de, per´ de, rekt´ de, cel´ de, direkt´ al, escept´ de, flank´ de, kondiĉ´ ke, kun´ kun, laŭlong´ de, mal´ ke, mank´ de, renkont´ al, spit´ de, supoz´ ke, tut´ ne... ... kaj sennombrajn aliajn analogiajn formojn.

Kun tiu „dank´ al“ Esperanto ĉesas esti lingvo bazita sur senescepta regularo. Oni ne diru, ke en „dank´ al“ la apostrofo anstataŭas substantivan „o“. Neniu esperantisto dirus: „mi atingis tiun celon danko al mia penado“, sed ĉiu aprobus: „mi atingis tiun celon danke al mia penado“.

Ĉiu esperantisto ankaŭ konas la lastan frazon de la sesa regulo, kiu klare diras, ke la „prepozicio ĉe la pasivo estas de“.
Tamen iu „pliboniganto“ – mi metas la vorton inter citiloj – kuraĝe inventis prepozicion far, kaj multaj esperantistoj komencantoj, post unua ŝoko, kontentaj, ke ili estas lernintaj ion novan, uzadas ĝin. Ili vere ne scias, kion ili faras.

Same kiel „dank´ al“ ankaŭ tiu „far“ estas danĝera paŝo al la ĥaosigo de la lingvo. Kio okazos? Se la majoritato de la esperantistoj intuicie sentas la minacatan danĝeron kaj rezistos al tiu far, tiam ĝi estos baladŭ forgesita kaj malaperos el la lingvo. Alikaze ekestos skismo. Iuj ekuzos la novan prepozicion, aliaj evitos ĝin. Tio estos plua paŝo al la ĥaosigo de la lingvo. Krome estas notinde, ke ekzistas en ĉiu lingvo certa tendenco diferencigi la signifon de sinonimaj esprimoj. La gramatikistoj do baldaŭ vidos sin devigataj esplori kaj difini la diferencan uzon de „de“ kaj de „far“. La sekvo estos nova regulo kaj plikomplikiĝo de la lingvo.

Esperanto ja estas vivanta lingvo, sed pro tio ĝi ne ĉesas esti arte farita. Ĝi estas esence alia lingvo ol la etnaj lingvoj.
Kiel taŭga interkomprenilo laŭ mondvasta skalo ĝi devas esti ĉiam denove reguligata laŭ la Fundamenta gramatiko kaj logiko, por ke ĝi gardu sian senesceptecon kaj raciecon, kiuj ambaŭ kondiĉas ĝian belecon kaj kiuj estas necesaj por propagandi ĝin.


1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Bicikle eblas!
  • Konsiloj

  • Elŝuti 352 Kb.