Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo7/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   18

Ne ĉio brilanta estas diamanto

Per reklamo oni elspezas multajn monojn por briligi ion ajn, nur pro pli granda profito. Multaj homoj dediĉas ĉiujn siajn kapablojn por plifortigi ruzecon, kiu helpos tiri monoj el poŝoj de civitanoj kaj ne hontas uzi kion ajn. Sed tre modestaj estas informoj veraj kaj uzeblaj, eĉ indiko pri tuta netaŭgeco, nebono, eĉ danĝero de iu varo, tiajn fidindajn informojn oni trovas tute hazarde, malofte, malfurore. Reklamo brilas, kvazaŭ havus demokratan rajton trompi nin, mensogeti kaj maljuste profiti.

Brilo de reklamo estas tiel forta, ke ne permesas vidi pro ĝia lumego seriozajn kaj gravajn aferojn, eĉ ne fakton, ke grasan pagon je reklamo enhavas varo en sia prezo. Do, reklamo estas tumoro, nutranta sin per prezo de varo.

Sed estu pensemaj. Ĉiu afero havas du flankojn, kiel pano, kiun ni manĝas. Ĉu Esperanto povas sukcesi en nia reklamriĉa socio per niaj modestaj informetoj pri sia revolucia valoro? Ankaŭ ĝi bezonas brilon de reklamoj, sed ne plenumas kondiĉon: doni ian profiton tuje al tiuj profesiuloj de furoro. Tamen, tiuj profesiuloj kapablas vendi la aeron, akvon de maro, sukajn promesojn... ĉion ajn... kaj slogano, ke bona varo laŭdas sin mem jam delonge ne valoras. Eble la Esperanto ne donas profiton, sed ĝi certe ŝparas. Do, ĝi estas konvena por homoj modestaj, kiuj ne volas elspezi, aĉetadi, ekspluati naturon, volas plidaŭrigi servojn de aparatojn, domojn, ilojn... eĉ propran vivon.

Mi vere pensas, pensas, sed solvon mi ne trovas. Por solvo oni nepre bezonas racion. Do, mi pri tio volis diskuti en rondo de samideanoj, pli da kapoj pli scias.

Iu el nia rondo donis al mi pri tio enigmon: „Kio estas verŝajne en la mondo en sufiĉa kvanto?“

Onidire: „Racio, neniu plendas, ke mankas al iu“ kaj direkto de la debato misiris al problemo pri ŝi/li, li/ŝi, ŝli, liŝi, il kaj ŝaŭli.“

Kaj nun ion faru!


J.Drahotová Ĉeĥio


Sonĝoj

Čestmír Vidman


Suferigas min tri handikapoj: mi malbone vidas, mi malbone aŭdas, mi malbone paŝas. Sed dum nokta dormado estas ĉio alie. Mi estas kapabla fari mian ŝatatan okupon – la legadon. Anticipe mi diras, ke averaĝa nombro de miaj tralegitaj libroj estis 150 jare. En la sonĝo (ĉu tio estas sonĝo instigita per profunda deziro ?), mi senbare tralegas dikan libron. Mia koro estas plenigita de ĝojo, ke neniu obstaklo estas plu en ĉi afero; sed oni devos tion resperti, kiam mi vekiĝos... Post la vekiĝo – kia embaraso!

Dum la muzik-festivalo „Praga printempo“ mi sidas en la koncerta salonego kaj ĝuas la muzikon – same kiel dum mia tuta vivo mi faradis. Denove – granda ĝojo, ĉar estas forigita mia nekapablo aŭdi. Kiel facile mi tion reĝuus post mia vekiĝo! Sed post la vekiĝo – kia seniluziiĝo!

Ankaŭ okazadas, ke irante preter sportstadiono, mi estas pelita de emo viciĝi inter la konkurantoj kaj kuri, kuri. Mi faras tion - ne daŭras longe – kaj mi jam kuras frunte, lasante ĉiujn post mia dorso, mi atingas la celrubandon – kaj jen, oni gratulas al mi kaj la tuta stadiono furiozas pro mia sukceso... Kia feliĉo esti movkapabla, eĉ tiel eminente! Morgaŭ mi devos trakti kun mia kuracisto, ke li preskribu al mi diversajn pilolojn kontraŭ ostopatio. Kial mi devas uzadi bastonojn por subteni mian operaciitan kokson. Superflua obstaklo en mia vivo, se mi tiel bone sportas. Tuj morgaŭ mi tion pritraktos kun li! Sed matene – kia turmentiĝo!

Okazis ankaŭ: mi staras sur podio, preta alparoli homamason... UK komenciĝas. Mi parolas per flua Esperanto, mi esprimas miajn pensojn kaj sentojn tiel arde, ke la salonego sonas per aplaŭdo. Ho – kia malpeziĝo, ke mi tiel senerare parolas Esperanton kaj ne devas morgaŭ iri kun timo al la esperanto-kurso por progresintoj, kie mi devas embarase rigardi en okulojn de nia instruisto samideano Werner. Kia ĝuo tiel flue paroli nian ŝatatan lingvon!

Kiam venis mateno, mi petis mian amikinon: „Margit, ĉu vi povas prepari jenan rakonteton, por ke legantaro de Legolibreto III. komprenu miajn sentojn, miajn travivaĵojn, kiujn mi povas ĝui nur en Skokovy?“

En Skokovy, la 13-an de novembro 2005


pere de Margit Turková.


Ĉe la sennaciuloj
Laŭ Eŭgeno Lanti sennaciulo estas homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed plie sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie li naskiĝis kaj kies civitano jure kaj devige li estas, homo kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj kaj sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio, ktp.: homo, kiu scipovas pli bone Esperanton ol sian gepatran lingvon.

Iam en la jaro 1950 aŭ 1951, kiam mi vivis en la franca urbo Le Creusot, kaj laboris tie en fandej-forĝeja uzino, ni havis en nia ĉambro junan esperantiston Sobota el Slovakio. Antaŭ sia forveturo li donacis al mi „Klíč jazyka esperanto“ (Ŝlosilo de Esperanto por ĉeĥoj) kaj du adresojn de esperantistaj organizoj. Iu franco luis al mi sian montardometon izolitan en arbaro kaj tie mi komencis lerni nian lingvon.

Helpe de ŝlosilo mi skribis du leterojn. Unu al UEA en Londono, la duan al iom stranga adreso „Sennaciulo“ en Parizo, kaj kun senpacienco mi atendis la respondojn. Post kelkaj tagoj mia letero al Britio revenis kun mencio, ke tiu asocio jam ien transloĝiĝis. Sed el SAT-oficejo krom letero alvenis ankaŭ gazeto, kiun mi tuj abonis kaj librokatalogo de kiu mi mendis libron „Manifesto de la sennaciistoj“, kiu poste fariĝis mia sola lerno-libro.

Kompreninte ĉion, mi rememoris, kion rakontis al mi mia patro dum mia infanaĝo kaj mi trovis, ke la ideoj de Lanti kaj de mia patro estis preskaŭ samaj, kvankam la patro ne estis esperantisto.

En la jaro 1953 mi aliĝis al SAT.

En la sama jaro trafis min grava akcidento kaj pro miaj kripliĝintaj piedoj mi decidis la 4-an de januaro 1956 enplenigi mian valizeton kaj forveturi al Parizo. Post senhejmeca periodo kaj havinte diversajn laborokupiĝojn, mi komencis labori kiel metia prizorgisto en la granda hotelo Ambassador, deĵorante nur nokte, sen ia ajn escepo (ekde aŭgusto 1959 ĝis majo 1963).

Tio estis por mi la plej ĝuinda periodo de mia vivo, ĉar liberan tagon mi povis fruktedone uzi laŭ mia plaĉo. Forlasinte matene la hotelon, unue mi preskaŭ ĉiam iradis al SAT-oficejo por babili aŭ helpi al niaj amikoj Banje kaj Bartelmes. Nur posttagmeze mi enlitiĝis. Ĉiusabate okazis grupkunvenoj en la Laborborso, kaj ĉiudimanĉe ni renkontiĝadis ĉe nia amikino Susana, kiu nin gastigis en sia Meudon-arbardomo. Venadis ankaŭ pluraj alilandanoj kaj neniu krokodilis.

Prave skribis Zamenhof en letero al Kofman (1901): „Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton... nenio garantias, ke ĝi en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan.“

SAT ĝuste celas konsistigi tian homan grupon.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • J.Drahotová Ĉeĥio Sonĝoj
  • En Skokovy, la 13-an de novembro 2005

  • Elŝuti 352 Kb.