Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo5/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

František Vladimír Lorenc

estis universala spirito, ekzemplo de laboro kaj amo. Li apartenis en la vicon de niaj ĉeĥaj eminentuloj, kiuj malproksime, transe de oceano kreis elstaran kulturan pecon.

Li naskiĝis la 24-an de decembro 1872 en vilaĝo Zbyslav ĉe Čáslav en familio de mueleja laboristo. En siaj kvinaj jaroj li legis kaj skribis. Kiel dekkvinjara li regis Volapukon – unuan praktike uzitan artefaritan lingvon, fondita de prelato Martin Schleyer – kaj baldaŭ en ĝi verkis lernolibron pri la rusa lingvo. Li perlaboradis monon per instruado de studentoj kaj obstine lernis pli kaj pli da lingvoj modernaj eĉ antikvaj kaj en aĝo de 17 jaroj (1889) li okupiĝis per la cigana, tradukis el la hebrea, sanskrto kaj renkontiĝis kun Esperanto kaj forlasis Volapukon. 1890 li eldonis proprakoste en presejo F.Hoblík en Pardubice esperantan lernolibron, kiu havis 27 paĝojn.

Kiel studento li kontribuadis en studentajn gazetojn, konis ĉiujn slavajn lingvojn, la grekan kaj la latinan eĉ la ĉinan de kiuj li publikis. Por sia propra plezuro legi „Predikon sur Monto“ de Jesuo en originala lingvo, li eklernis la aramean. Li fariĝis ĵurnalisto kaj translokiĝis al Prago, kie komencis instrui Esperanton 1891-1893 en gastejo U Pštrosů. (Tamen unua E-klubo en Prago estis fondita nur en 1902.)

Inter gejunuloj li fervore agadis en socialismaj medioj. Li partoprenis en redaktado de la revuo „Omladina“ kaj strebis, ke la lingvo esperanto fariĝu lingvo de progresemaj laboristoj. Ĉar li estis suspektata de aŭstria polico pri konspira agado kaj minacis lin trijara soldatservo en aŭstria armeo, li en septembro 1893 fuĝis en Brazilon kun grupo de ĉeĥaj metiistoj, pretaj fondi laborkolonion je kosto de brazila ŝtato. Li ricevis dokumentojn hazarde de viro, kiu lastmomente decidis ne iri mondon.

Sed en tiu tempo en Brazilo okazis revolucio kaj planoj de ĉeĥaj koloniistoj disfalis. Unuaj jaroj estis por Lorenc malfacilaj. Li laboris kiel masonisto, ministo, kamplaboristo, poŝtisto, arbohakisto, sed senĉese li lernis lingvojn.

En la jaro 1899 li edziĝis kaj translokiĝis en urbon Porto Alegre, ĉefurbo de la ŝtato Rio Grande do Sul, kie havis laborpostenon de interpretisto. Poste la sorto forpelis lin en la urbon Feliciano, kie fondis propran privatan lernejon, kiu poste fariĝis ŝtata. Tie li laboris ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1942.

Krom la instruista profesio li okupiĝis per okultismo, spiritismo, kiromancio, lingvistiko, homeopatio, apologio, poezio, astronomio, magnetismo, sugestio kaj medicinaj herboj.

Dum sia vivo Lorenc studis 104 lingvojn. Li sciis dudek du indiĝenajn lingvojn. Portugallingve li verkis „Libron pri J.A.Komenio“ kaj tradukis „Labirinto de la mondo“. Ankaŭ partojn el evangelio de Mateo al 70 lingvoj. Lia portugala lernolibro de Esperanto estis multfoje eldonita. Perfekta estas traduko de Hbagavadgita (sankta libro de hinduismo) al la portugala kaj Esperanto. Li estas ankaŭ aŭtoro de poemaro „Diverskolora bukedo“, spiritistaj verkoj „Voĉoj de poetoj en la Spirita mondo“. Tre ŝatata kaj honorata estas lia „Sistemo de stenografio“ por portugaloj kaj lia „Hejma kurac-receptaro“, kiu estis multfoje reeldonita. Sume estis eldonitaj 85 liaj verkoj, 33 restis neeldonitaj.

F.V.Lorenc estis kromordinare inteligenta, laborema, diligenta. En Brazilo li estis vera pioniro de Esperanto. Multaj brazilaj kluboj portas lian nomon, eĉ unu eldonejo portas nomon „Lorenz-Instituto“.

Interesa estas fakto, ke li havis 13 proprajn infanojn kaj 13 adoptitajn, el kiuj duono loĝis ĉe sia adopta patro kaj duono venadis por manĝi ktp. La unua edzino Ida mortis, kun la dua edzino li havis neniun infanon.

F. V. Lorenc mortis la 24-an de majo 1957 en simpla dometo en Porto Alegro.

Li estis homo, kiu en sia vivo ne celis rekompencon, plaĉis al li doni, doni senzorge.
Laŭ la „Informilo“ – monata revuo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj

Ĉeĥio.


Eĉ ĝentileco iam kulpas...
En iu belega somera tago alveturis en nian urbon inĝ. Fred Mawson el Anglio, bonega esperantisto, spertulo pri ĉeĥa muziko (Smetana, Dvořák ktp.). Preskaŭ samaĝa Jindřich, ankaŭ sperta esperantisto, akceptis inviton de esperantisto Miloš viziti lian kabanon, lokita en la valo, proksime de Česká Třebová. Miloš transdonis ŝlosilon de la kabano al Jindřich kaj tiu kun Fred veturis per aŭtobuso. Miloš kun mi prenis refreŝaĵon kaj ni sekvis ilin piede. Subite Miloš ekkriis: „Mi forgesis atentigi Jindřich-n, ke tuj post la enirpordo de la kabano troviĝas malfermita pordo-klapo en la kelon!“

Kaj tuj ni rapidis kaj ambaŭ ni ege timis. Alveninte al la kabano ni aŭdis el interne laŭtan ridon. En la kabano sidis sur la benko Fred kaj Jindřich kaj ambaŭ ridegis. Kial? Kiam ili ambaŭ venis al la kabano, Jindřich malfermis la enirpordon kaj diris al Fred: "„Bonvolu eniri.“ „Ne, nur post vi,“ respondis Fred. „Vi estas nia kara gasto, bonvolu eniri!“

Poste sekvis ambaŭflanke kelkaj ĝentilaj frazoj kaj la kabanon eniris kara gasto Fred, kiu tuj falis en la kelon! „Feliĉa“ falo en la kelon restis sen vundigo kaj ambaŭ maljunuloj ege sincere ridis. Kaj post refreŝigo eĉ pli!

Bedaŭrinde, Fred, Jindřich eĉ Miloš jam troviĝas en esperanta ĉielo, sed instruo, kiel en fablo, restas: „Ĝentileco ne ĉiam estas konvena.“



J. Pištora, Ĉeĥio


Informilo majo 2005, kol. 241/21

Monata gazeto de E-Handikapuloj



Tra la arbaro


el „VESPERTO“ – monata gazeto de Apati Kovacs Béla, Hungario

Konkursa tasko:

Georgo jam piediris du tagojn. Apenaŭ li ripozis iomete. Ĝis vespero li volis atingi la urbon, sed ĝi ankoraŭ estis malproksime.

La vojo kondukis tra granda arbaro. Forlasante la grenkampojn li haltis ĉe la rando de la arbaro, ĉar li havis malbonan antaŭsenton.

La arbaro estis malhela kaj timiga, bonega kaŝejo por rabistoj kaj krimuloj. Krom tio lin ege ĝenis la silento, kiu ĉirkaŭis lin. Nek birda pepado, nek homa bruo estis aŭdebla.

Georgo hezitis, ĉu eniri aŭ ne? Li nepre devas daŭrigi la vojon, ĉar ĝis vespero volas atingi la urbon. Almenaŭ li vidintus vilaĝanojn... Alifoje li ĉiam renkontis ilin vagante sur la kampo. Li volonte babiladis kun ili pri la mondo kaj ĉiutagaj aferoj forgesiĝante pri la tempo.

Sed nun tiu ĉi silento frenezigas lin. Li ne sciis, kio estos trovata en la mistera arbaro.

Georgo ekiris. Li iris malrapide apenaŭ trovante la vojon en la arbaro, ĉar la arbustoj kaj la branĉoj de la arboj kovris ĝin. fine li ekvidis la mallarĝan vojeton. Ĉiu paŝo estis laciga kaj timiga. Malgraŭ tio, ke ankoraŭ estis tago, en la arbaro estis preskaŭ nokta malhelo.

„Dio mia!“ li murmuris, „Nur nun min evitu la diablo! Plurfoje mi ne enpaŝos tiun ĉi arbaron.“ Li povis iri tre malfacile pro la obskuro kaj la pikaj arbustoj, kiuj ĉiufoje pikis lian korpon. Mem la infero estis irado en la arbaro kaj ankoraŭ li nevidis ĝian finon. Kvazaŭ ĝi estus senfina arbaro.

Li jam eble iris duonhoron, kiam en la malproksimo li ekvidis lignan dometon. Li direktis siajn paŝojn al la dometo. Li ne sciis kial, sed io tiris lin en tiun direkton. Esktere la ligna dometo ŝajnis forlasita. Ĝiaj fenestroj kaj pordo estis fermitaj. Ĉirkaŭ ĝi estis malnova barilo el ligno. Sur la korto estis alta herbaĉo sugestante, ke tie loĝas neniu. Tamen de la malantaŭa parto de la konstruaĵo estis aŭdebla hundobojado. Alveninte tien li rimarkis, ke la hundo estas ligita kaj antaŭ ĝi sur la telero estas la manĝaĵo antaŭ nelonge metita tien.

„Ĉu vi?“ demandis Georgo al la hundo, kiu estis bela, blanka besto, „Kie estas via mastro? Ne eble, ke vi tie ĉi vivas sola. Ĉu ne?“

La hundo amikeme svingadis sian voston, kvazaŭ ĝi dirus al Georgo, ke ĝi komprenas liajn vortojn kaj bonkore akceptas la fremdulon.

„Kiu alvenis, Bodri?“ aŭdiĝis juna virina voĉo ene en la domo. Georgo surpriĝis.

„Kiu alvenis, Bodri?“ (Bodri estas hungara hundonomo) aŭdiĝis denove el la domo. La hundo nur ekbojis kaj je tio en la pordo ekaperis admirinda, blonda virino en loga somera robo.

„Estu salutata!“ ŝi diris afable al Georgo, kiu apenaŭ povis ekparoli pro surprizo.

„Bonan tagon, sinjorino! Mi estas nur vagabondo, kiu trairas arbaron kaj mi ekvidis la domon. Mi volas nur ekripozi iomete, sed pardonu min, se hazarde mia ĉeesto estus ĝena por vi.“

„Oh, tute ne. Mi jam atendis vin. Bonvolu enveni!“


Do, ek al la laboro! Finigu la rakonton! Mi atendas vian konkursaĵon!
Georgo envenis. En ĉambro estis mallume. Mankis meblo. Nur en angulo lumis io, kion Georgo ne konis, neniam vidis ion simila. Kvadrata ekrano. Sur ĝi li ekvidis korton kun rideta Bodri. Georgo alpaŝis al la ekrano kaj volis tuŝi la hundon, sed la hundo malaperis kaj Georgo alpaŝis vojeton, kiu gvidis lin al proksima pli larĝa vojo arbara. Tie atendis lin stranga ĉareto kun brilantaj metalaj teniloj kaj bruis delikate. Georgo komprenis, ke la ĉareto durada kun luksa selo invitas lin por sidiĝi, same kiel li sidadis sur junan ĉevaleton. Tuj, kiam li eksidis, la forta bruo akompanis rapidan movon de la ĉareto direkte al pli kaj pli larĝa vojo, kiu ŝanĝiĝis al kelk vojoj apud si limigitaj per blankaj linioj. Subite aperis domoj similaj al altaj muroj kun dek miloj da fenestroj kaj pli kaj pli ili proksimiĝis kaj Georgo pensis ke li baldaŭ disrompiĝos kun sia brilanta metala ĉevaleto kontraŭ ili. Sed li rimarkis ke plu ne tenas en siaj manoj tenilojn, sed radeton, nigran radeton similan al stranga potkovrilo kaj malgrandaj brilaj lumiletoj estas antaŭ li. Kiam li estis proksime de muregoj, li vidis ke la muregoj estas vitraj kaj kun timo li fermis okulojn kaj atendis kolizon kun morta odoro. Sed tio ne okazis. Kiel mirakle lia ĉaro trovis pordegon kaj kun fajfo komencis zigzagi inter stratoj ĝis larĝa placo. Tie la ĉaro silente haltis kaj la silento puŝis la orelojn de Georgo. Li gapis al lumigitaj palacoj kaj lin gapis miloj da homoj. Tio ne daŭris longe. Ĉar la bruego denove ekis, nun tondre kun tuja ventego. Li stumblis tra ŝtupareto por kaŝi sin en ĉambreton, kie estis nur unu brakseĝo, kiu lin akceptis kaj ĝi zonigis firme lin. Georgo fermis okulojn kaj atendis sian finon. Bruego iom post iom mildiĝis kaj Georgo singarde malfermis unu okulon. Antaŭ li estis lumigita ekrano kaj sur ĝi ridis al li svingante voston Bodri.

Sama okazaĵo ripetis, ĉiam kiam Georgo volis tuŝi la Bodrin, nur ĝis Georgo ekaŭdis rideton de virino, kiu malfermis fenestrojn, enmanigis al Georgo falĉilon kaj diris: „Iru falĉi urtikojn ĉirkaŭ la domo, mi jam komencis kuiri terpomojn por supo, poste ni vespermanĝos“.


Mira Vaněk, Ĉeĥio.

Ankoraŭ ion da eldiroj:
Neniam estas certe, kiu pravas, sed ĉiam estas certe, kiu estas ĉefo.
Sen amikoj oni ne sentas feliĉon, sed sen malfeliĉo oni amikojn ne trovos.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • J. Pištora, Ĉeĥio

  • Elŝuti 352 Kb.