Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo18/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Evoluo de la ĉeĥa socio en la jaro 2015


Petr Koubský, ĉefredaktoro de gazeto INSIDE

artikolo el „Pátek Lidových novin“ aprilo 2005.


Kia estos tipa bildo de vivo en Ĉeĥio en la jaro 2015? Kiu rikoltos sur kampoj modifitajn plantojn, ĉu robotoj aŭ ukrainanoj? Pli verŝajne la duaj, ĉar ili estos malplikostaj. De la sama kialo oni ĝuos modifikojn de maizo, tritiko kaj kolzo, spite tiutempa opinio de la Eŭropa Unio estos hezitema. La mono solvos tion – modifaj plantoj donos pli altajn profitojn kaj estontece alportos malplialtajn elspezojn – ili mem forpelos insektaron kaj ne bezonos kemiajn flegojn. La terkulturo gravos pli por aspekto de pejzaĝo ol por ekonomio.

En la jaro 2015 ni estos averaĝe ekonomie sub la nivelo de EU, sed alte super la vivnivelo de plejparto de la mondresto krom kelkaj ekonomie riĉaj landoj. En la skalo de la tutmondo ni estos riĉaj kaj niaj ĝojoj kaj zorgoj rilatos al tio. Naskado de infanoj ankoraŭ malpliiĝos kontraŭ nun kaj maljuniĝo pliiĝos. La ŝtato vane klopodos reguli enmigradon de homoj pri kiu ĉeĥoj timas, sed ĉeĥoj ne povos sen ĝi ekzisti – kiu vendus, ordigus, servus, sekve pagus impostojn kaj donadus almenaŭ ian monon en socialan sistemon? Ni ĉiuj ŝparos pro pensio, ĉar la ŝtato ĝin plu ne garantios.

Plejparte ni laboros en servoj. Grava parto de homoj elpensados novajn metodojn kaj iliajn uzadojn. Komputoroj kaj telekomunikado ankoraŭ regos kiel nun. Nuna furoro – pri sendrataj altrapidaj retoj – perdos iel aktualecon, ĉar la datoj plejparte oni kondukos subtere per optikaj kabloj – parenteze - ofte senpage. Klonikado de la homo estos ebla, sed ekonomie malavantaĝa, jure kaj morale malcerta.

Venos nek grandaj mirakloj, nek tragedioj. La Teron ne trafos asteroido, nivelo de la oceanoj altiĝos nur ne tro, drogaĉoj ne fariĝos laŭleĝaj, ne eksplodos tutmonda milito, sed nombraj lokaj militoj brulos. Artefarita inteligenco ne superos homan kaj en kosmoso ni ne trovos pruvon de ekstertera vivo. En la jaro 2015 homoj ankoraŭ ne vizitos Marson, en Proksima Oriento ne ekestos paco, ĉeĥoj ne gajnos mondan pokalon en futbalo, praga urbestro ne nomiĝos Nguyen, Dežo, aŭ Oksana.

Tio ĉio okazos nur poste.
Kara leganto, legu post dek jaroj kaj kontrolu

J.Drahotová.



Kion signifas politiko

El Pollando venis artikolo tradukita de Karl Liebermann

Malgranda knabo demandis sian patron: „Paĉjo, kion propre signifas politiko?“

Patro diris: „Nu, tio estas simple. Fakte tio estas same kiel en familio. Mi alportas monon hejmen, do, mi estas kapitalismo. Via patrino administras la monon, ŝi estas, do, registaro. Via avo atentas, ke ĉi tie ĉio estus sur bona vojo, do li estas sindikato. Nia servistino prezentas laboristan klason. Ni ĉiuj zorgas nur pri via bonfarto, do vi estas la popolo. Kaj via malgranda frato, kiu ankoraŭ estas ĉirkaŭvolvita per vindtuko, estas la estonteco.“

La knabo estas iom konfuzita kaj petas dormi. Meze de la nokto li vekiĝas, ĉar lia malgranda frato malpurigis la vindtukon kaj krias en sia liteto. Knabeto paŝetas en la dormoĉambron de la gepatroj, sed la patrino dormas profunde kaj firme. Li decidas iri al la servistino por konsulti. Sed tie li trovas sian patron plezuriĝantan per la servistino. Lia avo observas ambaŭ tra la fenestro. Ĉiuj estas tiel okupataj, ke neniu rimarkas la malgrandan knabon. Do li iras denove en la liton nenion trafinte.

La sekvan tagon lia patro demandas lin, ĉu li nun komprenas, kion signifas politiko kaj ĉu li povas propravorte rerakonti.

La knabo diras: „Jes, estas fakte tiel: dum registaro dormas, la kapitalismo misuzas laboristan klason kaj la sindikato rigardas senage. Ĉiuj ignoras la popolon kaj la estonteco estas plena de merdo.“


Karulo de malriĉuloj, stelo de komunikiloj – abbé Pierre




Artikolo el MF DNES – la plej legata ĵurnalo en Ĉeĥio,


la 20-an de januaro 2005, Společnost DNES (Socio HODIAŬ)

Galerio de la eŭropa eminentularo – 6-a parto


Abbé Pierre fondis movadon, kiu sur kelkaj kontinentoj helpas al malriĉuloj, por ke ili helpu al si mem.

Tre malofte okazas, ke katolika pastro ombrigus en ŝtuparo de populareco futbalistojn. Tamen tio okazis kaj ne nur unu fojon en Francujo. Viro, en nigra ĉapo kaj nigra longa mantelo kaj kun longa blanka barbo – konata abbé Pierre, propranome Henri Groues – estas populara kaj eĉ pli konata ol Jean Paul Belmondo. Ne nur en Francujo oni konas lin.

Sed kialo de populareco aspektas nekredeble: li sian tutan vivon dediĉis al zorgo pri senhejmuloj kaj malriĉuloj. Tio certe ne sufiĉus. Sed li havas sian apartan stilon.

Li naskiĝis en la jaro 1912 en Lyon. Lia familio estis kristana kaj riĉa. Lia patro faris kariton kaj la filo de junaĝo, ne tro sana, intencis fariĝi monaĥo laŭ inspiro de sankta Franĉesko el Azizo. Dum sep jaroj li vivis monaĥe. En la jaro 1938 li la ordenon forlasis. Dum la milito li partoprenis rezistan movadon. Minacis lin persekuto kaj li eskapis al Alĝerio tra Hispanujo al generalo de Gaulle. Post la milito li eniris parlamenton, por povi ĉi tie subteni aferojn de malriĉuloj ĝis la jaro 1951, kiam li rezignis.

Intertempe – 1949 – li agis: li fondadis „Emauzajn domojn“ – memhelpaj organizoj de homoj sur la rando de socio. La nomo de la organizoj devenas el epizodo en evangelio: apostoloj de Jezuo, afliktitaj pro morto de Jezuo iras al urbo Emauzy kaj sur la vojo renkontas Jezuon, sed ili lin ne rekonas. Nur poste, kiam ili sidas ĉe tablo kaj li pecigas panon, ili rekonas lin.

Kia estas senco de Emauzaj domoj? Doni lokon al homoj kun trista, senespera sorto. Abbé diras: la plej terura tempo en vivo estas sento de superflueco kaj senvaloreco. Li uzis eĉ drastajn manierojn, se li urĝe bezonis monon por „siaj“ homoj: li vestis sin monaĥe kaj sur la sutano pendigis ĉiujn siajn ordenojn kaj medalojn kaj almozpetis ĉe pompaj amuzejoj de riĉuloj. Lia movado disvastiĝis. Ĝi ne proklamas sin religia. Domoj estas en 38 landoj de la mondo. Tre konata li estiĝis de la jaro 1954 kiam venis terura malvarma vintro kaj abbé kapablis konvinki per radioelsendo homojn en Francujo por karito kaj kolekto de mono. De tiu tempo abbé Pierre ofte parolas en televido kaj oni povas pri li legi en ĵurnaloj. Abbé Pierre havas prestiĝon. Lia movado komencis senleĝe ekloĝadi vakajn domojn. Abbé per sia obstino trovis solvon kaj permeson por „siaj homoj“.

Eĉ nun li daŭrigas sian laboron, estante 93-jaraĝa. Pri sia venko sur la ŝtuparo de populareco en la jaro 2003 li ne ĝojas, ĉar ankoraŭ oni devas multe klopodi por ĉirkaŭ miliono de malbone prizorgataj familioj kaj 800 000 senhejmuloj.

Verda paĝo el Juna amiko

Faktoj kaj argumentoj pri Esperanto



Kial nur malmultaj parolas Esperanton?
Scivolulo: Saluton, kara superĉefo! Mi ĝojas, ke mi povis vin atingi. Ĉu vi ne koleras, ke mi ĉiam ĝenas vin per miaj problemoj?

Ĉefkomputila moŝto: Tute ne, eĉ male, kun granda ĝojo mi estas je via dispono.

Scivolul´: Dankon! Sciu, kara amiko, ke trafis min granda ĝojo. Kiel gajninto en la finalo de la landa matematika konkurso, mi vojaĝos al Matematikaj Olimpikoj en Greklandon. Kion vi opinias, ĉu mi povos tie utiligi Esperanton?

Ĉefkomputilist´: Probable ne. Bedaŭrinde. Nur tre malmultaj parolas internacian lingvon.


S: Ĉu vi povas komprenigi al mi la kialon? Se ĝi estas plej facile ellernebla kaj sendiskriminacia lingvo, kial ne studas ĝin multaj personoj?

Ĉ.: Ĉar mono kaj modo regas la mondon.

S.: Ĉu racio valoras nenion?

Ĉ: Tion mi ne diris. Sed vidu, la plejmulto de la homaro sekvas la nunajn interesojn kaj nur tre malmultaj rigardas antaŭen, al fora estonteco.

S.: Tio surprizas min. Se io estas racia kaj utila, kial oni ne dediĉas al ĝi pli da atento?

Ĉ: Ĉar la utilo, pri kiu vi ĵus parolis, komence ne montriĝas okulfrapa. Kaj nur la plej klarvidaj estas pretaj dediĉi al tia afero multan tempon kaj energion. De prahistoria tempo ĉi tiuj homoj estas motoro de progreso.

S.: Kaj kion fari por eltiri praktikan utilon jam nun, kiam la mondo estas surda al nia afero?

Ĉ.: Kion la Esperanto-asocioj jam faris, nome organizi sin. Mi, do, proponas al vi, ke antaŭ ol forvojaĝi, serĉu kontakton kun tieaj samideanoj kaj tiam vi spertos utilon de Esperanto. Tian utilon, pri kia eĉ revi ne povas homo fermita en malliberejo de sia lingvo. Ne malesperiĝu, do, vi certe trovos tie esperantiston, kiu volonte renkontos kaj amike helpos, se vi bezonos tion.

S: Dankon pro via konsilo utila kiel ĉiam.

Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik – la bardo sen barbo


Antaŭ ol vi fosos vian sulkon, kontrolu, ĉu ĝi fakte estas via.


„Rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante!“ iu ekkriis, starante rande de abismo.
Honora protektanto: ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson, sendas leteron.
Mi renkontis tian samideanon, kiu ne havis iun ajn ideon.
Post la tago de la fina venko eĉ volapukistoj nomos sin pioniroj.
Se la fina venko okazus per la angla, ĉu ni eltenus tian sukceson?
Tra densa mallumo briletas jen io, - eble okuloj de leono.
Esperanto ne estas morta lingvo, ĝi evoluas: mia lando iam apartenis al la nepagipova kategorio ĉe UEA, nun oni nomas ĝin kategorio B.
Ne sufiĉas kabeiĝi por iĝi Kabe.
Nia diligenta kolegaro, post longa laboro, jam volas iom ripozi.
Mi kantas pri fina venko kontraŭ mono. Ĉu tio estas finvenkismo aŭ raŭmismo?


Vortoj de Arne Garborg (1851-1924)
Oni diras, ke per mono oni povas havigi ĉion. Ne, tio ne veras:

  • oni povas aĉeti manĝaĵon, sed ne apetiton

  • medicinon, sed ne sanon

  • molajn litojn, sed ne agrablajn dormojn kaj sonĝojn

  • luksajn vestojn, sed ne belecon

  • amuzon, sed ne ĝojon

Kompreneble, superas opinio, ke mono devas esti ne celo dum homa vivo, sed nur rimedo por atingi metitan celon. Oni ne forgesu, ke ne mono estas homa riĉaĵo, sed male, ke amikeco estas homa riĉaĵo.

Malgraŭ diversaj traktadoj, mono plu validas kaj regas tutmonde.

Ankoraŭ du nekombitaj pensoj de S. J. Lec

Junecaj krimuloj ne posedas garantiitan estontecon. Ili povas ankoraŭ fariĝi honestaj homoj

Ne ĉiu Habelo povas posedi propran Kainon. Li devas kontentiĝi per la kolektiva.
Oni devas havi multe da pacienco por lerni ĝin.
Ĉio estas nur iluzio. Evidente eĉ la antaŭa frazo.


Vortoj de Claude Piron

Mi kredas je la Bono.


Mi kredas je la Esperanto.
Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas nenium dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.

Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia.

Al la burokrata kaj la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homo kaj digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos sen probleme komunikiĝi.

La tria sistemo estas demokrata. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokrata, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi, tamen, estas la plej justa, la plej efika, socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tiel ĝi supervivos la aliajn.

Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

Kial kaj kiel lerni Esperanton


1995


Vortoj de Françoise Guihaume

Kadre de la memorfesto okaze de la centjariĝo de la leĝo pri disigo de la eklezio disde la ŝtato en 1905, mi ĉeestis la prelegon de sinjoro PENA-RUIZ, kiu pritraktis la temon „Kio estas laikeco?

Tute simple kaj klare, tiu profesoro pri filozofio memorigis al ni, kial la ŝtato, pere de tiu leĝo, estis en 1905 devigita garantii pensliberecon kaj egalrajtecon, cele al universalismo, ebliganta al ĉiuj civitanoj kunvivi en reciproka respekto al siaj spiritaj konceptoj.

Alparolante la aŭskultantaron, sinjoro PENA-RUIZ diris (proksimume) tion:

Kiam mi rigardas vin, mi ne vidas kredantojn, agnostikulojn aŭ ateistojn, sed mi vidas tute simple homojn...“ kaj samtempe mi eĥe aŭdis Zamenhofon finantan la frazon: „...sed homoj kun homoj.

Tiuj vortoj estis profunde gravuritaj en mia memoro, ĉar precize antaŭ unu semajno, la 2-an de aprilo, en Bulonjo ĉe maro, ili estas talente deklamataj de Arno Lagrange ĝuste en la teatro mem, kie Zamenhof eldiris ilin en 1905: „Hodiaŭ kunvenis (...) ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.

Evidente, kiam Zamenhof elvokis la disigon de la homoj laŭ iliaj lingvoj kaj nacioj, li esprimiĝis sur alia kampo. Sed la paralelo impresis min: ĝi estas la sama mesaĝo pri universalismo, kiel la ideo pri laikeco: „Neniu penssistemo aŭ religio superu la aliajn“ kaj pri la ideo de la internacia lingvo: „Neniu lingvo superu la aliajn.“ Estas du fundamentaj principoj, kiuj garantias la pacan kaj fratan kunvivon.

Por mi, tiuj du ideoj, post tute malsama konkretiĝo antaŭ 100 jaroj, nun kaj ankoraŭ longtempe bezonos nian viglan atenton, nian efikan apogon kaj eĉ niajn batalojn por defendi, disvolvi kaj realigi ilin!



Gazeto ESPERANTO


aprilo-majo-junio 2005

Le Mans


Vortoj de kolonelo Herrera – fama hispana aviadisto


Tri okazaĵoj konsiderindaj en historio de la homaro okazis


dum la tri jaroj


1884 – 1887
unua aera itinero
malkovro de la elektro-magnetaj ondoj

kaj


ESPERANTO
Tiel RENARD, HERTZ kaj ZAMENHOF kuŝigis la unuajn ŝtonojn de la tri kolonoj sur kiuj devus starigi la komunikadojn inter la homoj.


Vortoj de Stefan MacGill



Esperanto signifas por mi...

... lingvon, kiun mi parolas kaj uzas ĉiu-tage. Mi pensas kaj ofte sonĝas en ĝi. Ĝi estas lingvo, kiun mi provas kaj volas analizi laŭ ĝiaj profundaj kvalitoj, ne tra la reguloj de aliaj naciaj lingvoj. Se mi komprenos la unikajn bonaĵojn kaj obstaklajn partojn de Esperanto, ni povos konstrui pli agrablajn kaj efikajn manierojn instrui ĝin.

Ĝi signifas havi du filinojn, kiuj aktive uzas la lingvon, partoprenas en familiaj kaj junularaj renkontiĝoj, verkas en la lingvo kaj preparas proprajn lernilojn, per kiuj ili instruas la lingvon al siaj samklasaj amikoj. La tria filino bone komprenas Esperanton, sed ankoraŭ ne emas paroli ĝin.

Ĝi signifas daŭrigi tradicion, el familio kun kvar generacioj de Esperanta aktivado. Mia patro parolis al mi en Esperanto tra miaj unuaj jaroj, kiel same mi faris kun Katarina kaj Hajni. Mia patro konvinkis sian panjon lerni kaj instrui la lingvon.

Ĝi signifas organizi Internaciajn Infanajn Kongresetojn (IIK) – kunvenigi infanojn el diversaj landoj kaj pretigi por ili interesan programon en bela loko.

Ĝi signifas prizorgi kaj pagi apartan apartamenton, kie mi stokas Esperantajn librojn kaj numerojn de Juna Amiko. De tie mi dissendas al vi nian revuon. Tie mi verkas lerno-librojn, teatraĵojn kaj artikolojn por Juna Amiko kaj aliaj revuoj. Mi interŝanĝas ret-mesaĝojn kun multaj esperantistoj pri kursoj, kongresoj, gazetoj, man-libroj, ideoj. Sed ĉiam estas pli da mesaĝoj ol tempo!

Ĝi signifas dum dek jaroj labori en Nederlando kiel profesia esperantisto (1976-86).

Ĝi signifos, se mia emeritiĝo iam povos ebli, la realigadon de pli ol dekoj da farindaĵoj: (re)verki lernilojn, organizi bonajn IIK-ojn, krei praktike uzeblajn instru-gramatikojn por Esperanto, aperigi rete multajn verkitajn, sed ne aperintajn rakontojn kaj ekzercojn kaj multajn aliajn.

Ĝi signifu, ke la estigo de familio ne konduku al la ĉesigo de laboro por la lingvo. Delonge mi vidas ke la meza generacio mankas en Esperanto. Ĝi mankas, ĉar ne eblas dividi, jaron post jaro, la tagojn en kvar partojn: familio, profesio, ripozo kaj Esperanto.

Esperanto povos esti kompleta lingvo nur, se ĝi havos kompletan parol-komunumon – geografie kaj aĝ-grupe. Kiam mi sukcesos ne plu perdi nian mezan generacion – tio jam kalkuliĝus inda venko.

Juna Amiko

31-a jaro. N-ro 111, decembro 2004.




Vortoj de Vagn Frausing




Ludo de ĉapoj

Al la monda esperantistaro!

„Kiam ni kongresas en Ĉinio ni kunlaboru kun la registaro por antaŭenigi Esperanton. Pri la (manko de) moralo de la reĝimo ni ne okupiĝu.“

Tiel aŭ iom simile multaj respondis al mia kritiko de la Pekina Deklaro kaj nia flata sinteno al la totalisma reĝimo.

Similan pensmanieron oni ofte renkontas en la mondo de normaluloj. Ekz. sportistoj rifuzas kritikon, ke ili subtenas fiajn reĝimojn partoprenante sportaranĝojn asertante, ke ili simple agas kiel sportistoj. Oni ne miksu sporton kun politiko.

Same diras komercistoj: Mi simple agas kiel komercisto. Oni ne miksu komercon kun politiko.

Simile konsumistoj diras: Mi simple agas kiel konsumisto, mi serĉas la plej altan kvaliton por minumuma prezo. Mi ne miksas aĉetadon de varo kun politiko.

Ili ĉiuj renversigas la problemaron. Ne temas pri tio, ke iuj volas malprave miksi sporton, komercon, aĉetadon de konsumproduktoj ktp. kun politiko. Tute male, temas pri tio, ke iuj volas dividi tion, kio estas nedividebla, nome nian komunan homan respondecon.

Ŝajnas, ke iuj volas liberigi sin de nia ĝenerala homa respondeco per ludo de ĉapoj: nun mi surmetas la ĉapon de komercisto kaj respondas nur kiel...

Sed nia homa respondeco estas nedividebla. Se per niaj agoj ni subtenas infanlaboron, torturon, subpremon de homaj rajtoj ktp. ludo de ĉapoj ne povas savi nin de nia kulpo.

Tio validas ankaŭ por ni esperantistoj. Ni ne rajtas surmeti la esperantan ĉapon asertante, ke tiel ni agas nur kiel esperantisto kaj neniel respondecas ĝenerale kiel homoj.

Efektive la respondeco por humanismaj idealoj estas por ni esperantistoj pli prema ol por aliaj. Ĉar sen tiuj idealoj nia komunumo ne havas ekzistorajton. Esperantujo ja baziĝas sur valoroj.

Mi konscias, ke multaj el vi malkonsentas kun tiu mia lasta tezo. Sed en la venonta mesaĝo mi konvinkos vin.

Eble iuj forĵetis la originan tekston de mia kampanjo. Vi trovos ĝin en:


http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=uk_libere

9129434m001@stofanet.dk



Vortoj por fino

Ekde morgaŭ mi estos malgaja,

nur ekde morgaŭ,

sed hodiaŭ mi estos kontenta.

Kial mi estu malgaja? Kial?

Ĉar ne favora vento blovas?

Kial mi hodiaŭ ploru pri morgaŭ?

Eble morgaŭ estos bele,

eble estos hele.

Eble morgaŭ denove brilos la suno.

Kaj estos nenia kialo por malĝojo.

Ekde morgaŭ mi estos malgaja,

nur ekde morgaŭ.

Sed hodiaŭ,

hodiaŭ mi estos kontenta.

Kaj al ĉiu malgaja tago mi diros:

Ekde morgaŭ mi estos malgaja.

Hodiaŭ NE.




La poemo de la knabo trovita en juda geto en la jaro 1941


tradukis Jarmila Rechtorisová

Esperantisto Slovaka 2/2005






1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Kion signifas politiko El Pollando venis artikolo tradukita de Karl Liebermann
  • Karulo de malriĉuloj, stelo de komunikiloj – abbé Pierre Artikolo el MF DNES – la plej legata ĵurnalo en Ĉeĥio
  • Faktoj kaj argumentoj pri Esperanto
  • Ĉefkomputilist ´: Probable ne. Bedaŭrinde. Nur tre malmultaj parolas internacian lingvon.
  • Verdeskaj pensoj de Georgo Handzlik – la bardo sen barbo
  • Ankoraŭ du nekombitaj pensoj de S. J. Lec
  • Mi kredas je la Bono.
  • Kial kaj kiel lerni Esperanton 1995 Vortoj de Françoise Guihaume
  • Gazeto ESPERANTO aprilo-majo-junio 2005 Le Mans Vortoj de kolonelo Herrera – fama hispana aviadisto
  • Vortoj de Stefan MacGill
  • Vortoj de Vagn Frausing Ludo de ĉapoj
  • La poemo de la knabo trovita en juda geto en la jaro 1941

  • Elŝuti 352 Kb.