Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo17/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Krepusko en la buduaro

Eli Urbanová

Kion mi volas?

Mi vidas, iras, nenio min doloras, almenaŭ ne hodiaŭ...

Mi devus ĝoji...

Mi ne povas. Kelkaj el ni sin nome movas sur veturilo...


Jen herooj!


Krepusko en la buduaro.

Foje mi havis nigrajn harojn, foje aspektis sang´ kaj lakto...

Mi hontas plendi.

Plej mi hontas, kiam hazarde mi renkontas iun kun blanka bastoneto...

Kion mi volas?

Mi vidas, iras, nenio min doloras, almenaŭ ne hodiaŭ...




Senco




Czeslav Miŀosz


Kiam mi mortos, ekvidos subŝtofon de l´ mondo.

Duan flankon, post birdo, monto, sunsubiro.

Postulanta finsolvon la vera signifo.

Kio nun ne kongruas, kongruos tutcerte.

Kio nekomprenebla, estos komprenata.
Sed se ne ekzistas subŝtofo de l´ mondo?

Se turdo sur branĉeto ne montriĝos signo

Nur turdo sur branĉeto, se tago kaj nokto

Postsekvadas alterne ne gardante sencon

Kaj nenio ekzistas surtere krom l´ tero?
Se estus tiel, do postrestos tamen

Vorto foje vekita de nedaŭra buŝo,

Kiu kuras kaj kuras, mesaĝist´ senlaca,

Al interstelaj kampoj, galaksi-turnado,

Protestas, vokas, krias.

Apudvistula bulteno de Krakova Societo ESPERANTO 7 (67) 2004


Pagigi la anglalingvanojn

El la gazeto ESPERANTO


Aprilo-majo-junio

Le Mans
En parolado eldirita la 27-an de marto 2005 en Bulonjo ĉe maro dum celebrado de la centjara datreveno de la unua tutmonda kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 tiuurbe, s-ro Claude Piron, iama tradukisto en UN kaj Monda Organizo pri Sano, iama profesoro ĉe Ĝeneva Universitato, aŭtoro de la libro „La défi des langues – Dugachis au bon sens“ - „La defio de la lingvoj – El fuŝa mastrumado al sana prudento“ (Parizo: L´ Harmattan 1994), prezetis proponon, kiu sensacie efikis. Emfazante la konsiderajn avantaĝojn, kiujn anglalingvanoj tiras el la mondskala situacio de la angla kaj la enorman financan pezon, kiun instrui tiun lingvon trudas al la impostpagantoj de pli ol 200 landoj, li proponis, ke la anglalingvaj ŝtatoj financu, eĉ se nur parte, la instruadon de la angla en la resto de la mondo. La horoj, kiujn milionoj da neanglalingvaj junuloj dediĉas al la lernado de la angla, disponeblas al iliaj angle parolantaj samaĝuloj por perfektigi sin en scienco kaj tekniko: tie kuŝas peko kontraŭ la reguloj de konkurenco kaj kontraŭ principo akceli egalecon de ŝancoj por ĉiuj. Krome, el la monrimedoj investitaj en tiun lingvan trejnadon finfine rezultas, por la aliaj landoj, nur malsupera pozicio en ĉia traktado kun anglalingvaj personoj.

En novliberalisma socio, en kiu ni vivas, por ĝui avantaĝon oni devas pagi. Britio enkasigas ĉiujare 700 milionojn da pundoj el la „lingvolernaj restadoj“ tiulande aranĝitaj, kaj la prezidanto de British Council ne hezitis deklari: „Nia lingvo enspezigas al ni pli multe ol la nafto de la Norda Maro“. Estus juste, ke anglalingvanoj impostpagantoj, al kiuj estas ŝparitaj, nur pro ĝustaloka naskiĝo, la mensaj kaj monaj investoj trudataj al la cetero de la mondo, kontribuu al la financado de la fortostreĉoj farataj de ĉiuj aliaj popoloj por povi renkonti ilin sur la lingva tereno. Ĉu tio ne estus bonvena adapto de la principo: „Tiu pagas, kiu poluas?“ Tiu ĉi provokema propono ne malhelpas ĝian aŭtoron rekomendi alternativon pli justan, pli ŝparigan kaj pli rapide efektivigeblan, kiun li povis testi kaj kompari kun aliaj paliativaj solvoj dum sia kariero de internacia plurlingva funkciulo: la Internacia Lingvo Esperanto.

La parolado estas legebla ĉe http:// satamikarohm.free.fr/article




Alkoholaĵoj al junularo damaĝas, maljunularon kuracas

Tiun surprizan konkludon de esploro oni faris en universitato en San Francisko. Oni esploris rilatojn inter uzado de alkoholaĵoj kaj stato de koro. Jen rezulto: Alkoholaĵoj damaĝas grave al homoj ĝis 45 jaroj de aĝo.

Al juna homo ĉiu kvanto de alkoholo kaŭzas, krom alie, malmoliĝon de arterioj kaj altiĝas danĝero de kormalsanoj.

Kie estas la limo, de kiu la alkoholo ne damaĝas? Sciencistoj ne estas certaj, eble ie post 50 jaraĝo. Sed eĉ tiam oni povas anstataŭi la alkoholaĵojn per aliaj manieroj – ekzemple per sana vivstilo.

Trouzantoj de alkoholaĵoj akiras „ruĝan nazon“. Ĉe ni oni diras: „mi vidas tion sur via nazo“, aŭ patrino diras al infano: „mi tuŝos vian nazon, se vi mensogas, ĝi moliĝos“.

En ministerio de defendo en Usono oni evoluis novan aparaton: supermalkaŝiligo de mensogo. Andew Ryan klarigas: „Ĝis nun ni laboris kun haŭto, sed nun oni povas uzi kameraon, kiu bonege diversigas en infraruĝa reĝimo. Ĝi rigardas fluon de sango en etegaj vejnetoj en la nazo kaj vizaĝo. Tiu traflugo ŝanĝas rilate al mensogo aŭ al nemensogo de la homo. Temas pri ekscita reago per volo malkontrolita.

La aparato oni uzos precipe en flughavenoj kaj ĉe limaj kontroloj. La homo montros pasporton, respondos simplan demandon kaj kamerao tuj scios, ĉu la homo mensogas aŭ ne.

Poste dum pli detala esploro de la homo helpos plua eltrovo de Pentagon. Tie oni trovas: se la homo rigardas konatan objekton – eble loko de krimo, ŝtelitan objekton – lia okulo movas malpli rapide, ol dum rigardo al io nova. Denove tion klarigas Andrew Ryan: „Tiu fenomeno estas bone mezurebla kaj la homo ne povas ĝin influi. La palpebro movas pli frue, ol la homo perceptas, kion li ja vidas“.


Květy 14/2005, str. 44-45.


El la libro „Raportoj el Japanio“

Hori Yasuo



Raporto el Francio (2)

Paul Signoret


Ĉu ili ankoraŭ legas?
Jen estas demando, kiu en Francio periode revenas en la parolo de gepatroj, de pedagogoj... aŭ de akademianoj, okaze de enketoj: ĉu la junuloj nuntempe ankoraŭ legas? Eĉ iafoje tio esprimiĝas sub formo de nediskuteblaĵo: junuloj ne plu legas.

Sed tiaj aplombaj asertoj baziĝas tro ofte sur nenia serioza esploro: nuraj antaŭjuĝoj.

Kontraŭdire al tiu ŝablono, protokolo pri kvarjara enketado farita de skipo de universitataj serĉistoj aperis antaŭ nelonge sub jena titolo: Kaj tamen ili legas. Unua – surpriza – malkovro: ĉe kolegianoj (12-15 jaraj) legado estas ŝatata, dum ĉe liceanoj (16-18-jaraj), ĉar ĝi subite iĝas pure lerneja devigo, ĝia praktiko falas. Dua konstato de la enketintoj: pli ĝuste ol pri krizo de legopraktiko, temas pri aliiĝo de tradicia legomodelo.

Antaŭe, legado estis pordo al intelekta formado: per ĝi oni instruis sin, distris sin, akiris kulturon kaj ĝuon. Ĝi estis kvazaŭ „ora ŝlosilo de la Templo de la Scio“. Nu, por la nuntempa junularo legi fariĝis ago banala, kaj en universitato kie kunekzistas aŭdaj, vidaj kaj skribaj rimedoj, ĝi jam ne ĝuas apartan prestiĝon.

Iam oni funde legadis malmultajn librojn, kaj funde konis ilin. Tial la filozofo Tomaso Akvino timis „homon kun unu sola libro“. Poste, oni supraĵe tralegis multajn. Hodiaŭ, informadiko, interreto devigas al abunda kaj rapida lego: esploro de ekranoj „fenestroj“... Verŝajne okazas ia mutacio en legomaniero de nuntempaj junaj homoj. Ili plu legas, certe, sed alie.

Ne ĉiuj tamen. Nur 60% el ili havas kun la libroj pozitivan rilaton, ĉu konstantan, ĉu intermitan. El la restaj 40%, 15% malmulte legas verkojn kaj 25% legas neniam. Sed ni memoru, ke en 40-aj jaroj pli ol tri kvaronoj de la francoj legis eĉ ne unu libron. Intertempa apero de televido, videokasedoj, CD-Romoj ktp., ja povus klarigi tiun nelegemon ĉe unu kvarono de la gejunuloj. Tamen la enketo ne evidentigis ligon inter la tempodaŭroj dediĉitaj respektive al legado kaj televido: pruviĝas do nevera alia ŝablono, laŭ kiu televido forlogus gejunulojn for de legado.

Aliflanke ĝi montris, ke videoludoj furoras ĉe kolegianoj, sed multe malpli plaĉas al liceanoj. Kaj male al komuna opinio, la bildstrioj ne ĝuas grandan favoron ĉe la adoleskantoj, dum la magazinoj estas legataj de ĉiuj, eĉ de tiuj, kiuj neniam legas librojn. Krome, ligo inter diligenta praktiko de legado kaj lerneja sukceso estas ne tiel evidenta kaj konstanta ol oni povus unuapense supozi – kaj ol ĝi efektive estas en la pasinto. Lasta konstato: la knabinoj, al kia ajn socia tavolo ili apartenas, estas entute pli legemaj ol la knaboj, legas pli multe, pli longe, kaj faras malpli da diferenco inter lernejaj kaj personaj legoj.

Ĉu tio plaĉas aŭ ne, estas fakto, ke ŝanĝiĝis la rilato de la homoj al lego. Iam ago iel sankta, kies privilegia perilo estis libro, ĝi nun iĝas afero tute ordinara, necesa sed ne kultata. Ĉar tiu mutacio okazas sub niaj okuloj, mi emas misvidi ĝin. sed ni trankviliĝu: junuloj ne rezignis la legadon. Simple ili malsanktigis ĝin.



Giri-ĉokolado

El „Raportoj el Japanio 6“

Hori Jasuo
Ekde antaŭ 30 jaroj en la tagoj de Sankta Valenteno, la 14-an de februaro, japanaj virinoj kutimas donaci aŭ distribui ĉokoladojn al siaj amatoj, konatoj kaj kolegoj. Utiligi la tagon kiel ĉokoladotagon estis tre sukcesa strategio de ĉokoladkompanioj. Antaŭ 10 jaroj, en tiu tago oni konsumis trionon de la tuta kvanto da ĉokolado vendata dum la jaro.

Pro tiu ĉi tago virinoj aĉetis/as unu luksan por sia amato, aŭ por la fraŭlo, kiun ili celas, kaj plurajn malmultekostajn por siaj konatoj, kolegoj kaj superuloj. Tiuj malmultekostaj estas nomataj giri-ĉoko (ĉokoladoj por glatigi rilaton inter homoj). Sed 10 jarojn post la furoro, tiu kutimo de valentena ĉokolado jam velkis.

Donaci aŭ distribui giri-ĉoko-jn estas tre bona kutimo. Homoj volas vivi harmonie precipe kun kolegoj kaj superuloj en sia laborejo. Donacante malmultekostajn ĉokoladojn, oni povas danketi ilin kaj pro tio rilatoj, kiujn oni havas kun ili, povas pliboniĝi. La furoro velkis laŭ la velko de japana ekonomio. Kiam maldungoj kaj bankrotoj estas banalaj, La homoj iĝas pli singardaj, perdas toleremon kaj pli malfacile povas esti tiel amikaj al siaj kolegoj.

En la 14-a de februaro mi havis lecionon en mezlerneja klaso. Je mia surprizo, ĉiuj knabinoj preparis aŭ mem faris ĉokoladojn aŭ kukojn, kaj interŝanĝis tiujn nur inter si. Mi ricevis donacojn de kelkaj el ili kaj kompreneble mi sentis min tre feliĉa. Post donaco redonaci estas nia kutimo, tial en marto mi donis al ĉiuj geknaboj belajn ŝtonojn aŭ gemojn, kiujn mi aĉetis en Nepalo, dezirante, ke tiuj restu en iliaj monerujoj kiel memoraĵo de mi.

Ju pli streĉita estas la socio, en kiu oni vivas, des pli oni bezonas glatigilon. Por tio ĉokolado estas tre taŭga. Mi esperas, ke ĉokoladkompanioj starigos novan strategion por pluigi la giri-ĉoko-kutimon en nia socio.


1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Senco Czeslav Miŀosz
  • Apudvistula bulteno de Krakova Societo ESPERANTO 7 (67) 2004
  • Alkoholaĵoj al junularo damaĝas, maljunularon kuracas
  • Květy 14/2005, str. 44-45.

  • Elŝuti 352 Kb.