Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo16/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Dua ĉapitro, paĝo 11


el la rusa lingvo tradukis N.Kabanov

Eldono № 1063 de la firmao „POSREDNIK“ (PERANTO)

Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj № 9

Moskvo 1912



Valorigu ĉiun tagon

Homo iam vojiris sur plaĝon dum plenluna nokto...

Li paŝis kaj pensis...


  • se mi havus novan aŭton, mi estus feliĉa...

  • se mi havus grandan domon, mi estus feliĉa...

  • se mi havus bonegan laboron, mi estus feliĉa...

Li tiumomente ekvidis saketon plenan je ŝtonetoj kaj li komencis amuziĝi ĵetante ŝtonetojn, unu post unu, en la maron. Kaj ĉiufoje li diris: - mi estus feliĉa, se mi havus...

Li faris tion, ĝis kiam restis unu ŝtoneto, kiun li decidis gardi. Kiam li alvenis hejmen, li rimarkis, ke tiu ŝtoneto estas valorega diamanto.

Kiom da diamantoj li amuziĝante ĵetis en la maron senpense?

Ni ankaŭ ofte amuziĝas ĵetante niajn prezajn trezorojn esperante tion, kion ni kredas perfekta aŭ revante kaj dezirante tion, kion ni ne havas. Ĉiun ŝtoneton oni devas observi, ĉar ĝi eble estas preza diamanto. Ĉiun el niaj tagoj oni povas konsideri kiel preza kaj neanstataŭigebla diamanto.

Dependas de ĉiu ĉu profiti tagon aŭ ĵeti ĝin al la forgesa maro por neniam repreni ĝin.

Kaj vi povas same fari per viaj ŝtonetoj, kiuj eble estas amo, laboro, amikoj kaj eĉ viaj revoj.

Ricevita de nekonataj amikoj el mondo per reto.

El la „Hejmenveno“ de Heinrich Heine (1797-1856)

elgermanigis G.Waringhien


Ili vokis la Diablon, kaj li venis,

kaj mi rigardis lin kun ia miro: nek lama nek malbela li mienis.

Li estas ja afabla, ĉarma viro,

viro en plena flor´ de sia aĝo, kompleza kaj ĝentila hom´ de saĝo.

Li estas la perfekta diplomato, brilanta pri la Eklezi´ kaj Ŝtato,

iom paleta, jes, sed mirinde:

Hegelon legas li, kaj lernas hinde.

Fouqué li ĉiam ŝatas delikate, sed pri l´ kritik´ ne plu sin embarasas:

Tion jam longe tute li forlasas al sia kara avinet´ Hekate.

Al plua stud´ de l´ jur´ li min instigis,

ĝi iam lin okupis mem: certigis kun kapoklin´,

ke mia amikeco neniam ´stos por li tro kara peco;

kaj dubis eĉ, ĉu ne ni nin renkontis pli frue, ĉe l´ hispana ambasado.

Kaj, dum lian vizaĝon mi pli sondis,

mi trovis lin malnova tre konato.

Kanto –P.65

Amours de Ronsard

Printempo ne havas tiom da floroj

Aŭtuno tiom da maturaj vinberoj


Somero tiom da haŭtbrunaj varmoj

Vintro tiom da glaciaj frostoj

Nek la maro tiom da fiŝoj

Nek Baŭco tiom da rikoltoj

Nek Britanio tiom da strandoj

Nek Aŭvernio tiom da fontoj nek la nokto tiom da helaj torĉoj

Nek la arbaro tiom da trunkoj...

Kiom mi portas en kor´, l´ amatinoj

Kaj por vi ĉagrenoj kaj malĝojoj!
Tradukis Annie Collomb, Francujo.

Kristnaska karto

fama ĉeĥa poeto, artisto, kantisto Jiří Suchý



Kristnaskan karton mi kreas


kaj hastas ĝin tuj forsendi,

nur desegnos litetan pajlon

kaj por vi orajn bukletojn,

ankoraŭ origos stelon belan,

kiu alflugis supren Betlehem´

aldonos birdojn sur la branĉojn

de ruĝe florantaj arbetoj
Kristnaskan karton mi kreas

kun jeruzalema pejzaĵo,

al ĉen´ de steloj sur la ĉielo

desegnos mi unu por vi.

Ĝi eterne por vi lumos

post aliaj mallumos

kaj gvidos vin kiel tri reĝojn

survoje rekte en amsorĉojn. Tradukis J.Drahotová

Tro da homoj elspezas multe, per mono kiun ili ne perlaboris,
pro aĵoj kiujn ili ne bezonas,
nur por gapigi homojn, kiujn ili ne ŝatas.

Will Smith


SALIKO










Karel Jaromír Erben – klasika ĉeĥa poeto









Li al matenmanĝo venas,

la edzinon ĉirkaŭ prenas:

„Edzinet´, vi estas bona,

tre sincera kaj sindona –

nur koncerne ĉi aferon

vi ne volas diri veron.

Jam la dua jaro pasas,

dum min tio embarasas.

Aŭdu: strange estas por mi,

Kiel vi kutimas dormi.

Vi – dumtage vigla, forta –

nokte kuŝas kvazaŭ morta,

sen ekspiro, sen ekmovo,

sen signet´ de vivopovo...

Via korpo, krom ĉi tio,

Pli malvarmas ol glacio.

Por vin veki, estas vana

eĉ la laŭta plor´ infana!

Edzineto – ĉu ne vere?

Vi malsanas tre danĝere!?

Kontraŭ tio scias oni

saĝan ja konsilon doni.

Herbojn vi sur kampo trovos,

Kiuj vin sanigi povos.

Se en herboj mankas forto,

Nepre helpos sorĉa vorto.

Sorĉa vorto nubojn sendas,

ŝipojn dum venteg´ defendas,

ĝi eĉ fajron estingigas,

rokon rompas, drakon ligas!

Stelojn movas vort´ magia –

fidu do al povo ĝia!“
„Mia edzo kaj sinjoro,

vana estus la esploro!

Kontraŭ Sorto – sen utilo

restas ĉiu kuracilo.

Kion parco ja aranĝas,

tion homa vort´ ne ŝanĝas.

Se mi kuŝas sen konscio,

tamen min protektas Dio.

Ĉiam min – mi kredas firme –

dia mano gardas ŝirme:

post la mortsimila sveno

mi viviĝas en mateno.

Nun mi sana estas, vidu –

tial nur al Dio fidu!“


Sinjorino, vi eraris:

La sinjor´ alion faris...

Sorĉistin´ ĉe fajro sidas,

Verŝe akvon ŝi dividas.

Unu, du... dekdua plado –

jam finita la verŝado.


„Multon konas vi, patrino,

pri la homa vivdestino,

pri malsanoj, pri malĝojoj,

pri la mort´ kaj ties vojoj.

Diru, vi, la multescia,

veron pri edzino mia!

Ŝi dumtage vigla, forta –

nokte kuŝas kiel morta, -

Sen ekspiro, sen ekmovo,

sen signet´ de vivopovo.

ŝia korpo, krom ĉi tio,

pli malvarmas ol glacio.“


„Tion mi komprenas bone,

ĉar ŝi vivas nur duone:

la anim´ - vi miras pri ĝi?

Nokte devas enarbiĝi.

Ĉe l´ rivero arbarflanka,

jen salik´ kun ŝelo blanka –

kaj al ĝi kun ŝi, la juna,

estas la anim´ komuna!“


„Ne! Edzinon mi ne ŝatas,

se kun arbo ŝi rilatas;

nur kun mi ŝi vivon ĝuos,

la salikon mi detruos!“


Iris li al la saliko

ĝin dehakis ĉe l´ radiko;

kaj la arbo river-meze

en la akvon falis peze,

sed muĝeto ĝia fina

sonis kiel ĝem´ patrina –

kiel se patrin´ mortanta

idon estus forlasanta...


„Hom-amas´ ĉe domo mia?

Sonorado? – Kaŭzo kia?“

„Mortis kvazaŭ defalĉite,

via edzinet´ subite!

Falis ŝi – ve, mir-afero! –

Kiel arba trunk´ al tero.

Nur ekĝemis ŝi mortante,

De l´ infano disiĝante.“


„Ve al mi, la senkonsola

mortiginto kontraŭvola!

La edzinon mi mortigis,

la infanon mi orfigis!

Ho, saliko blankaŝela,

Puno trafis min kruela!

Kion fari nun? Por ĉiam

Vivduonon perdis mi jam.“ –


„El la akvo min eltiru,

flavajn vergojn vi deŝiru;

mian lignon lertaj uloj

sege tranĉu je tabuloj.

Kaj pretigu vi lulilon.

En ĝin metu nian filon:

kiam ajn en ĝi li kuŝos,

panjo lin karese tuŝos...

Vergojn ŝirmu de danĝero:

Plantu ilin ĉe l´ rivero.

Vi instruos nian filon

Fari el la ŝel´ fajfilon,

Kaj ludante – povos do li

kun la patrinet´ paroli...“




Li ĉe matenmanĝo sidas,

pri edzino sci-avidas:


„Vi sincera estis ĉiam,

tion longe spertis mi jam.

Nun mi tamen urĝe sentas,

ke vi ion prisilentas.

Jam du jaroj pasis dume;

mi observas vin zorgume.

Ĉu vi volas min informi,

kiel vi kutimas dormi?

Tage viva kaj aktiva,

nokte kuŝas vi malviva

sen ia ajn viv-simptomo,

kiel senanima homo;

via korpo froste palas

kiel se la karn´ disfalas.

Eĉ se ido plore vokas,

vorton vi ne reciprokas.

Ĉu mi ĝuste hipotezas,

ke sur vi malsano pezas?

Estas ĝi malsan-domaĝo?

Certe helpos homa saĝo!

Herboj de la tersurfaco

tre konvenas por kuraco.

Ne trovante taŭgan herbon,

ni en sorĉo serĉos helpon.

sorĉo estras al nubaro,

ŝirmas ŝipojn sur la maro;

sorĉo fajron bride tenas,

rokon rompas, drakon ĉenas;

sorĉo stelojn teren gvidas -

sanos vin, se vi ĝin fidas.“


„Mia edzo kaj amato,

ĉesu pensi pri la stato!

Kontraŭ fata hom-destino

Netroveblas medicino.

Kion Parco volis doni,

vane kontraŭstaras oni.

Mi ja kuŝas sen ekmovo,

sed min ŝirmas Dia povo.

Se mi nokte mortaspektas,

tamen Dio min protektas.

Post nokta mort´ en lito

venas al mi la spirito.

La mateno ĝin redonas –

lasu, kiel Di´ disponas!“


Vane vi, edzino, neis,

la sinjoro ne obeis.

Ŝorĉistin´ ĉe fajro kaŭras,

akvon plade verŝi daŭras.

Dek du estas la plad-multo –

Viro venis por konsulto.


„Vi patrino, estas scia,

pri estonta vivo nia,

ĉu malsano originos,

kie Morto vivon finos –

helpu mian edzineton,

kaj malkaŝu la sekreton.

Tage viva kaj aktiva

nokte kuŝas ŝi malviva

sen ia ajn viv-simptomo,

kiel senanima homo.

Ŝia korpo froste palas,

kiel se la karn´ disfalas.“ –


„Mi do diros la motivon:

ŝi havas nur duon-vivon.

Tage ŝin anim´ ĉeestas,

Nokte en la arbo nestas.

Ĉe river´ sub forst-parcelo:

salikarb´ kun blanka ŝelo.

Sur saliko vergoj flavas...

ĝi kun ŝi animon havas.“


„Ĉu por mi edzin´konvenas,

se saliko ŝin katenas?

Nur kun ŝi mi vivi devos,

La salikon ter´ ricevos...“


La hakilon li surbrakis,

iris kaj la arbon hakis.

Ĝi en akvon falis treme,

son-obtuze, peze, ĝeme –

kaj ekĝemis la suspiro

kiel lasta panja spiro

se ŝi mortas, sed konstate

idon serĉas rigardante. –


„Ĉu tumult´ ĉe mia domo?

Mortsonoras – mortis homo?“


„Al vi la edzin´ subite

mortis kvazaŭ subfalĉite.

Ŝi laboron sian faris,

kaj jen: kiel arbo falis

kaj elspiris, sed konstante

filon serĉis rigardante.“


„Ho ve, pekis mi malpie,

mi ŝin murdis senkonscie.

Kaj domaĝis mi al knabo

pro fatala patrin-rabo!

Ho, salik´, kun ŝelo blanka,

ĉu mi vivu plu, ĝojmanka?

Kiel mi nun povu vivi?

Kion mi nun faru pri vi?“

„Tiru arbon for el-onde,

flavajn vergojn tranĉu tonde,

el la trunko segu breton,

el ĝi faru lulileton.

La infanon tien metu,

ke li – orfa – ne ploretu.

En lulilo li bonfartos,

ĉar lin lia panjo vartos.

Kaj la vergojn prizorgante

ĉe la akvo piku plante.

Poste knabon instrukciu:

li fajfilon fari sciu.

Se li ŝelfajfilon blovos,

li kun mi paroli povos.“









Tradukis Miloš Lukáš

Tradukis Tomaš Pumpr














1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Amours de Ronsard Printempo ne havas tiom da floroj Aŭtuno tiom da maturaj vinberoj
  • Kristnaskan karton mi kreas
  • SALIKO
  • Li al matenmanĝo venas, la edzinon ĉirkaŭ prenas
  • Tradukis Miloš Lukáš Tradukis Tomaš Pumpr

  • Elŝuti 352 Kb.