Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo15/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

PARADIZO

Omid Atai, Irano


Paradizo estas persa vorto, kiu eniris la eŭropajn lingvojn pere de la grekoj. La Aĥemenidaj Reĝoj faris belegajn ĝardenojn. Kiam la grekoj (tiamaj najbaroj de persoj) vidis tiujn sorĉajn ĝardenojn, ili uzis la vorton, prunitan de la persa. La vorto konsistas el du vortpartoj: para – alto, ĉielo, sublimo, kaj diz – ejo, loko. La paradizo estas tiel simbolo de la ĉiela ĝardeno. La vorto ekzistas en la juda, kristana kaj islama religioj. Kompreneble ĝi iomete jam transformiĝis. Tio montras la influon de persa kulturo je eŭropaj kaj semidaj kulturoj.

Nun mi rakontu mian ideon pri la loko de Paradizo. En biblio ni legas: „Dio faris ĝardenon en Edeno, lando orienta. En tiu lando fluis kvar riveroj, kiuj akvumis la ĝardenon. La nomoj de du estas Ĝejhun kaj Forat, fluantaj en nordoriento de la persaj ebenaĵoj kaj en ilian okcidenton.“ Do, mi pensas, ke Eden estas ebenaĵo de Irano. Sed kie estis la ĝardeno de Edeno? Eble sumeraj tabuloj helpos al ni. Multaj rakontoj de la Unua Libro de biblio eltiriĝis de sumeraj rakontoj. Sumeranoj sur siaj argiltabuletoj skribis pri sankta kaj amita lando, kiu estis ilia unua devenloko. Tiu lando havis la nomon Dilmun, kaj multe similas al Deljaman. Deljaman estas alia nomo de Gilan (norda regiono de Irano). Multaj signoj parolas pri la interrilato de Gilan kaj Sumer. Gilan havas belegan pejzaĝon kaj vere similas paradizon. En zaratuŝraj skribaĵoj ni legas ke nur bonfarantoj vivos en Paradizo. Ili ne havos plu maljunecon, morton, timon, malgajecon aŭ malsanon. Tiu loko havas bonajn odorojn, belajn pejzaĝojn kaj bonan veteron. Zaratuŝro diris: „Se oni dezirus iri Paradizon, oni devas havi: bonpenson – bondiron – bonfaron.“

Kaŭkaza militkaptito

Lev Nikolajeviĉ Tolstoj

Ĵilin ekiras kun pieda ŝtipo, lamas, ne eble estas paŝadi, - ŝtipo tiras piedon flanken. Ĵilin eliris post Nogaja tataro. Li vidas – tatara vilaĝo, dek domoj kaj ilia preĝejo kun turo. Apud unu domo staras tri ĉevaloj kun seloj. Knaboj tenas ĉevalojn je bridoj. Tataro eliras el tiu ĉi domo, eksignas per mano, ke Ĵilin iru al li. Li mem ridas, ĉiam parolas en sia lingvo, kaj foriras en la domon. Ĵilin venas domon. Ĉambro estas bona, muroj estas glate ŝmiritaj per argilo. Apud antaŭa muro diverskoloraj lanugaj kusenoj estas metitaj, multekostaj tapiŝoj estas pendigitaj sur flankaj muroj; sur tapiŝoj – pafiloj, pistoloj, sabroj – ĉiuj arĝentaj. Apud unu muro estas malgranda forno. Planko estas tera kvazaŭ draŝejo, kaj tuta antaŭa angulo estas sternita per feloj; sur feloj estas tapiŝoj, kaj sur la tapiŝoj estas lanugaj kusenoj. Kaj sur tapiŝoj sidas tataroj en ŝuetoj: nigrohara, ruĝohara kaj tri gastoj. Lanugaj kusenoj estas submetitaj ĉe ĉiuj post dorso, kaj miliaj flanoj estas antaŭ ili sur ronda tabulo, bovina butero estas fandita en tasego, kaj buzo (tatara biero) estas en kruĉeto. Oni manĝas per manoj, kaj ĉiuj manoj estas en butero. La nigrohara tataro sin levas, ordonas sidigi Ĵilinon flanke, ne sur tapiŝon, sed sur nekovritan plankon, mem sidiĝas denove sur tapiŝon, regalas la gastojn per flanoj kaj per buzo. Laboristo sidigas Ĵilinon, mem demetas suprajn ŝuojn, metas ilin apud pordo, kie aliaj ŝuoj ankaŭ staras, kaj sidiĝas sur felton pli proksime al la mastroj: li rigardas, kiel ili manĝas, viŝas de siaj lipoj salivon. Tataroj manĝas flanojn, tatarino venas en tia sama ĉemizo, kiel ĉe knabino, kaj en pantalonoj; la kapo estas kovrita per tuko.

Ŝi forportas buteron, flanojn, donas lavujon kaj kruĉon. Tataroj komencas lavi manojn, poste ili kunmetas la manojn, sidiĝas genuflekse, ekblovas ĉiujn flankojn kaj ekparolas preĝojn. Ili parolas en sia lingvo. Poste unu el tataroj-gastoj sin turnas al Ĵilin kaj komencas paroli ruse.

„Kazi-Muhamed militkaptis vin,“ li diras kaj montras sur la ruĝharan tataron, „kaj li fordonis vin al Abdul-Murat,“ kaj li montras sur la nigroharulon, „Abdul Murat estas nun via mastro.“

Ĵilin silentas. Abdul Murat ekparolas kaj ĉiam montras sur Ĵilin, kaj ridas, kaj alparolas: „Soldato ruso, bona ruso.“

La tradukanto diras: „Li ordonas al vi skribi hejmen leteron, por ke oni alsendu elaĉeton por vi. Kiam oni alsendos monon li liberigos vin.“

Ĵilin pensas iom kaj diras: „Kiom li volas preni por mi?“

La tataroj parolas iom, kaj la tradukanto diras: „Tri mil rublojn.“

„Ne,“ diras Ĵilin, mi ne povas pagi tiom.“

Abdul salte leviĝas, komencas svingi manojn, diras ion al Ĵilin – li ĉiam opinias, ke li komprenos. La tradukanto tradukante, diras: „Kion vi donas?“

Ĵilin pensas iom kaj diras: „Kvincent rublojn.“

La tataroj tiam ekparolas rapide kaj kune. Abdul komencas insulti la ruĝharulon, ekparolas tiel, ke salivo ŝprucas el la buŝo. Kaj la ruĝharulo nur duonfermas okulojn kaj kraketas per la lango.

Ili silentiĝas; la tradukanto diras: „Kvincentrubla elaĉeto estas nesufiĉa por la mastro. Li mem pagis por vi ducent rublojn. Kazi Muhamed estis lia ŝuldanto. Li prenis vin por ŝuldo. Tri mil rublojn; por pli malgranda sumo estas neeble liberigi vin. Se vi skribos, oni lokigos vin en kavon, oni punos vin per vipo.“

„He,“ pensas Ĵilin, „ju pli malkuraĝa mi estos kun ili, des pli malbone estos“.

Ĵilin salte leviĝas kaj diras: „Diru vi al li, hundo, ke se li volas timigi min, mi donos nenion kaj ne skribos. Mi ne timas vin, hundojn, kaj ne timos.“

La tradukanto tradukas, ĉiuj denove ekparolas kune. Longe ili parolis, la nigroharulo salte leviĝas, aliras al Ĵilin: „Ruso“, li diras, „ĝigito, ĝigito ruso!“

Ĝigito en ilia lingvo signifas „bravulo“. Kaj li mem ridas; li diras ion al la tradukanto, kaj la tradukanto diras: „Donu mil rublojn.“

Ĵilin persistas: „Mi ne donos pli ol kvincent rublojn. Se vi mortigos min, vi ricevos nenion.“

La tataroj parolas iom, sendas ien la laboriston kaj mem ekrigardas jen Ĵilinon jen la pordon. La laboristo revenas kaj post li iras iu homo, dika, nudpieda, kun disŝirita vestaĵo, sur piedo havas ankaŭ ŝtipon.

Ĵilin ekmiregas – li ekkonas Kostilinon. Oni kaptis ankaŭ lin. Oni sidigas lin kune; ili komencas rakonti unu al alia, kaj la tataroj silentas, rigardas. Ĵilin rakontas kio okazis al li; Kostilin rakontas, ke la ĉevalo ĉesis kuri kaj pafilo ne ekpafis, kaj tiu ĉi sama Abdul atingis lin kaj militkaptis.

Abdul salte leviĝas, montras al Kostilino, parolas ion. La tradukanto tradukas, ke ili ambaŭ nun apartenas al la sama mastro, kaj kiu el ili donos monon pli antaŭe, tiun li liberigos pli antaŭe.

„Jen,“ li diras al Ĵilin, „vi ĉiam koleras, kaj via kamarado estas kvieta; li skribis hejmen leteron, oni alsendos kvin mil rublojn. Jen oni nutros lin bone kaj ne ofendos.“

Ĵilin diras: „La kamarado agas, kiel li volas; eble li estas riĉa, kaj mi ne estas riĉa. Kiel mi diris, tiel estos. Se vi volas, mortigu, - pro tio ne estos profito al vi, kaj mi skribos nur pri kvincent rubloj.“

Oni silentis iom. Subite Abdul sin levas, prenas plumon, pecon da papero kaj inkon, donas al Ĵilin, frapetas lin je ŝultro, montras: „skribu“. Li konsentas je kvincent rubloj.

„Atendu ankoraŭ“, Ĵilin diras al tradukanto, „diru al li, ke li nutru nin bone, donu veston, botojn, kiel decas, ke li lokigu nin kune, estos pli gaje por ni, kaj ke li demetu la piedan ŝtipon.“

Li mem rigardas la mastron kaj ridas. La mastro ankaŭ ridas. Li aŭskultas kaj diras: „Mi donos plej bonan veston: ĉerkesan veston kaj botojn. Mi nutros ilin kiel princojn. Kaj se ili deziras loĝi kune – loĝu kune en la stalo. Sed neeble estas demeti la piedajn ŝtipojn – ili forkurus. Nur por nokto oni demetos ŝtipojn.“

Li aliras, frapetas Ĵilinon je ŝultro: „Vi bona, mi bona!“

Ĵilin skribas leteron, sed li skribis malĝustan adreson, por ke la letero ne ĝisiru hejmen. Kaj mem li pensas: „mi forkuros“.

Oni forkondukas Ĵilinon kaj Kostilinon en la stalon, alportas al ili tien maizan pajlon, akvon en kruĉo, panon, du malnovajn ĉerkesvestojn kaj eluzitajn soldatajn botojn. Eble, ili demetis ilin de mortigitaj soldatoj. Por nokto oni demetis de ili ŝtipojn kaj seruris la stalon.

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Kaŭkaza militkaptito

  • Elŝuti 352 Kb.