Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo14/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

El nederlanda tradukis Rejna de Jong


Esperanto Kultura Servo, Den Haag, 1990.
Noto: Tre interese por mi, ke la suno oni difinas „ŝi“. En ĉeĥa lingvo la suno estas „ĝi“. Ĉu estas nacioj kiuj difinas la sunon „li“? Kaj kiun genron havas „via“ suno?

Mi petas, informu min. Mi antaŭdankas.

drahotovaesperanto@seznam.cz.
La vera virina historio

iu sendis al ni per e-poŝto


Legendo rakontas, ke mondkomence, kiam dio decidis krei virinon, li trovis, ke jam estas elĉerpita ĉiu solida materialo pro kreo de viro kaj nenio estas por dispono. Post profunda meditado li solvis la dilemon: Li prenis lunrondeton, dolĉegan ondkurbecon, teneran konvolvuladheremon, tremantan folimovadon, palmsveltecon, delikatan florkoloron, amdeziran cervinrigardon, sunradian ĝojon kaj nubajn plorgutojn, ventan ŝanĝiĝecon kaj hundan fidelecon, turtan timemon kaj pavan parademon, cignan plumdolĉecon kaj diamantan malmolecon, kolombinan amemon kaj tigran kruelecon, brulan fajron kaj neĝan malvarmecon. Li miksis tiajn kontraŭajn konsistaĵojn, formis virinon kaj donis ŝin al la viro.

Post unu semajno la viro venis kaj diris al dio: „Sinjoro, la kreaĵo, kiun vi donis al mi, faras min malfeliĉa. Ŝi postulas ĉiun mian atenton, ŝi neniam lasas min sola, ŝi intense babilas, ŝi senprave ploras, ŝi amuziĝas suferigante min kaj mi venas por redoni ŝin al vi, ĉar mi ne povas vivi kun ŝi.“

„Bone“, respondis dio kaj reprenis la virinon.

Post unu semajno la viro revenis kaj diris: „Sinjoro, mi sentas min tre sola, de kiam mi redonis al vi la kreaĵon, kiun vi faris por mi. Ŝi kantis kaj ludis flanke de mi, ŝi ameme rigardis min kaj ŝia rigardo estis kareso, ŝi ridis kaj ŝia rido estis muziko, ŝi estis bela por vido kaj dolĉa por tuŝo. Bonvolu redoni ŝin al mi, ĉar mi ne povas vivi sen ŝi.“


Bonvolu sendi tion al ĉiuj eksterordinaraj virinoj, kiujn vi konas kaj al ĉiuj viroj, por ke ili neniam dubus pri la virinoj, kiuj estas apude de ili.


Kampanjo: Libro-Lasado

Venis per RET-Info, http://www.eventoj.hu

Lige kun la informo pri la kampanjo „Esperanto en bibliotekoj“, mi volas rakonti pri interesa nova sperto.

Temas pri internacia kampanjo „Libro-Lasado“ (angle ĝi nomiĝas „bookcrossing“, france „Passe-Livre“, itale „PassaLibro“), kadre de kiu homoj lasas en publikaj lokoj librojn, kiujn oni tralegis kaj volas proponi al la aliaj ankaŭ tralegi. La aktivuloj de la movado parolas pri „liberigo de libroj“ kaj „libera tutmonda biblioteko“.

Ĉi junie al la kampanjo aliĝis ankaŭ aktivuloj de Moskva junulara E-klubo „MASI“ kaj Ivanova Medicinista E-Asocio. Kiel atendinte de entuziasmaj e-istoj ili lasis en la moskva metroo kelkajn E-librojn. Sur ĉiu libro estas indiko, ke la libro ne estas hazarde forgesita kaj estas klarigata la celo de la kampanjo.

Amike

Andrej Grigorjevskij



Rusia E-Unio

andrej.grigorjevskij@gmail.com
Tiu sistemo funkcias jam delonge ankaŭ en Kanado. Andrej ne menciis, ĉu pro nescio ĉu pro forgeso, ĉiu libro ricevas numeron BCID indikitan sur la klariga etikedo ene de la kovrilo, laŭ kiu ĉiu povas laŭvole postspuri la vagadon de la libro, kondiĉe kompreneble ke la ricevinto raportus la detalojn. Necesas nur viziti la retejon http://www.bookcrossing.com kaj enmeti la numeron de la koncerna libro en la indikitan lokon por ekscii pri ties „vojaĝo“.

Laŭ la ĉefpaĝo de tiu anglalingva retejo (dekstre en la mezo) ekzistas jam similaj retejoj por regionoj eŭropa, hispana, germana, nederlanda, franca kaj itala.

Amike salutas via

Brian D.Kaneen



bodokan@telus.net
Se prezenti la projekton, kiom mi scias, ĝi startis en 2001 en Usono laŭ iniciato de Ron Hornbaker. Oni asertas, ke nun partoprenas la „librolasadon“ 250 mil personoj en 130 landoj de la mondo. La movado ne estas iel organizita (kvankam ekzistas pluraj iniciataj grupoj), tio estas antaŭ ĉio la ideo – kaj modo – simile al „fulm-amasiĝoj“ (flashmob).

Amike


Andrej

El la libro „Mehmed Sinap – la historio de unu ribelo“

Ljudmil Stojanov

bulgara verkisto, aktiva batalanto kontraŭ faŝismo, prezidanto de la Unuiĝo de la bulgaraj verkistoj kaj deputito en la Konstituanta Parlamento. Li naskiĝis en la jaro 1888.

Liaj plej belaj libroj: „Holero“, „Mehmed Sinap“, „Tera vivo“, „Miaj renkontoj“, „Nuntempa Eŭropo“, „Aleksandro Stambolijski“, „Benkovski“, „Levski“ ktp, dramoj: „Tomiris“, „La pereo de Rakovica“, „Penelopo“ kaj „La lupoj gardas ŝafojn“.


Ĉio estas perdita, krom la honoro


Oni ekkuris al li: „Vojevodo! Vojevodo! Via konako brulas!“

Mehmed Sinap ektremis kvazaŭ subite vekiĝis de dormo. Li ekmemoris, ke antaŭhieraŭ lasis tie sian edzinon kaj siajn infanojn, konvinkita, ke ĝis vesperiĝo la malamiko estas forpuŝota kaj ke li hodiaŭ denove estos ĉe ili... Sed ne okazis. Lia koro faldiĝis, kiel ĉirkaŭ bruligita folio, antaŭ liaj okuloj malheliĝis... Tie ili estas, meze en la brulo, kaj li ne povas helpi ilin... Ĉu vere li ne povas?

La brulo kreskis. La tuta konako estis ĉirkaŭkovrita en fumo. Estis bruligitaj ankaŭ aliaj domoj. La vilaĝo brulis.

Sinap ekiris laŭ kaŝitaj vojetoj, kiujn konis nur li, malsupren preter la rivero, preter la fulejoj kaj segejoj, kun unu penso: savi siajn proksimulojn.

Silentis la monto. La rokoj estis malvarmaj kaj timigaj, alte super ili rondflugis agloj.

„Agloj! Agloj!“ pensis Sinap. „Jam finiĝis nia regado. Kaj ankaŭ por vi venos malbonaj tempoj, liberaj fratetoj!“

Sed lia ĉefa penso estis ununura: atingi pli rapide, antaŭforigi la danĝeron. Li vidis nek rokojn, nek la maldensajn arbustojn ĉirkaŭe, li ne ekvidis ankaŭ la riveron, kiu brulis profunde sub li. En la sonora silento reeĥis nur frapoj de la ĉevalaj hufoj kaj la frapbruoj de la ŝtonoj, kiuj falis malsupren.

„Nu Karaman, nu, ankoraŭ malmulte,“ frapetis li sian belstaturan drakĉevalon kaj kviete tiretis ĝin per la kolbrido, kun okuloj fiksitaj antaŭen. Li rapidis eliri sur la kreston por vidi kion okazas. Lia koro batis ĝis kreviĝo.

Li ne povis indulgi al si, ke ne prenis ilin supren, en la bivakon. En la malfeliĉo ĉiuj estas egalaj, tie ili estus en sendanĝereco. Kaj nun kiu scias, ĉu ili ne estas kaptitoj de tiu maljuna vertrago, kiu mokturmetos ilin. Li tuta tremis, liaj pensoj miksiĝis.

Subite antaŭ li aperis la vilaĝo kaj tie – je la supra rando – la konako. Ĝi tuta estis ĉirkaŭkovrita en fumo, nur el la fenestroj eliris longaj blankaj langoj, la brulo proksimiĝis al la tegmentoj, jam kuris sur la verandoj. La sango de Sinap rigidiĝis; li nevole balanciĝis, lia ĉevalo ankaŭ ekronkis multsignife, konsternita ankaŭ ĝi pro la eksterordinara spektaklo. Ŝajnis al li, ke en la fumo de la malsupra verando, aperis ia virina silueto kun du infanoj en manoj, silueto de Gjula, kiu petis kompaton de siaj turmentantoj

Mehmed Sinap galopigis la ĉevalon per ĉiuj fortoj, ĝis kiam la tuta konako, ĉirkaŭ kaptita de la freneza furiozeco de la brulo, per krakego kaj bruo ruiniĝis, kiel ruiniĝis lia tuta vivo.

Ĉi tie, ĉe la rivero mem, li vidis alian rajdiston, kiu ankaŭ galopkuris al la konako, kaj en tiu ĉi momento ŝajnis al li, ke antaŭ li aperas lia sorto mem kaj lin provokas.

La homo haltis kaj revenante dek paŝojn malantaŭen, ekkriis per laŭta voĉo: „Aŭskultu, homo, mi lasos vin, ke vi intervidu kun siaj proksimuloj, ĉar tiel ordonas la leĝo de Alaho kaj ĉar mi scias, ke vi estas en miaj manoj.“

Mehmed Sinap malplenigis siajn pistolojn kaj la homo balanciĝis sur la ĉevalo, sed detenis sin kaj reiris ankoraŭ pli malproksimen malantaŭ la rokoj.

„Mi scias, Ibrahim-agao, ke vi plenumas la leĝon de Alaho, pro tio vi lasis mian edzinon kaj miajn infanojn friti en la brulo!“

„Silentu, hundo tia! Ne mi, sed vi lasis ilin, ĉar vi estas sensaĝa, kiel homo freneza aŭ ebria, kiu ne scias kion faras!“

„Vi vidas, Ibrahim-agao, ke akcipitroj kaj falkoj forflugas el siaj nestoj kaj revenas kun rabaĵo por siaj idoj. Ĉiuj homoj estas infanoj de Alaho kaj Alaho ordonis vivi frate - kiu havas pli, ke li donu al tiu, kiu ne havas. Bone, sed ĉu efektive estas tiel? Tiuj, kiuj havas, ĉu ili ne aspiras pliriĉiĝi ankoraŭ pli, forrabi lastan moneron de malriĉulo? Al kiu vi servas, se ne al rabintoj, al tiuj, kiuj donas nenian moneron por la leĝo de Alaho?“

Tiu ĉi longa parolado estis dirita per klara kaj sonora voĉo kaj Ibrahim-agao ŝtopis siajn orelojn, por ke li ne aŭskultu.

„Kion vi volas ankoraŭ? Ĉu vi ne vidas, ke via afero jam estas finita?“

Postsekvis respondo: „Mia afero povas esti finita, sed via ankaŭ ne estas pli bona. Tia tempo estas veninta, Ibrahim-agao, ke kiu ne havas, prenos de tiu, kiu havas, se ne per bono, per forto – tion diras al mi mia malprosperinta kapo kaj ĝi ne mensogas...“

„Vidu tiu ĉi kapo kien vi alkondukis...“

„Povas esti ĉio perdita, Ibrahim-agao, nur la honoro estas savita, la honoro de Mehmed Sinap...“

Ibrahim-agao spronis la ĉevalon kaj ekiris ankoraŭ pli malantaŭen. Mehmed Sinap jam estis ekkurinta al la konako kaj perdiĝis en la fumo de la incendio.
tradukis Ivan Sarafov

Transprenite el „LEGOLIBRO - historiaj kaj literaturaj materialoj por superaj kursoj kaj memklerigo“, Sofio 1946.


1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Kampanjo: Libro-Lasado Venis per RET-Info, http://www.eventoj.hu
  • El la libro „Mehmed Sinap – la historio de unu ribelo“
  • Ĉio estas perdita, krom la honoro

  • Elŝuti 352 Kb.