Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo13/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18

Ahmad Reza Mamduhi el Irano



Laste sed ne balaste! Jen la ret-adreso de ties ĉefpaĝo:
http://eo.wikipedia.org
R. Platteau (FR-62)

LAŬTE! 170, dumonata liberesprimilo por progresemuloj, marto 2004




Vortoj de S. J. Lec:
Homo kun homo de multaj jarcentoj sammonologas.
Ĉu kanibalo manĝanta per tranĉilo kaj forketo, signifas progreson?
Oni povas retroturni la gurdon, sed ne melodion.


Ferio kun la morto

Karl Lindqvist


  1. Enkonduko.

Ĉu vi konas Danlandon? Ĉu vi jam estis ĉi tie? Ĉu vi vidis la malgrandan landon kun ĝiaj verdaj fag-arbaroj, ĝiaj freŝaj marbordoj, ĝiaj bonhumoraj homoj, kiuj ĉiam ridas, aŭ tre laŭte parolas; kiuj povas arde diskuti pri iu ajn temo dum horoj kaj poste trinki kafon unu kun alia, multegan kafon; kiuj povas kune kanti naciajn kantojn kaj diri terurajn spritaĵojn -?

Danlando konsistas el multaj grandaj, mezgrandajn kaj etaj insuloj plus Jutlando, kiu estas duoninsulo, krom Gronlando, kiun neniu dano konas. La dana grundo estas ĉie fekunda – ĉie kreskas sukerbetoj, porkoj, bovoj kaj infanoj, amasoj da infanoj, kiuj ĉiam ludas sur la stratoj kaj ŝoseoj neatentante trafikon. Ĉiuj ridas – ankaŭ la betoj. La herbo estas verda, la fagoj estas verdaj, la ĉielo estas verda – la tuta lando havas la esperantan koloron.

Bedaŭrinde la somero ordinare estas mallonga, sed dum kelkaj semajnoj la suno brilas ĉarmege; ĉiuj homoj fariĝas brunaj kiel mulatoj; la tuta popolo iras al la marbordo por bani sin, kuŝi sur la strando kaj maĝi glaciaĵon.

Sed plej bela estas somera nokto, kiu estas nek hela, nek malhela, sed krepuska. Vizitu la landon komence de la somero, kiam la floroj de la sambuko odoras kaj la tuta aero estas plena de paradiza ĉarmo.

La lando estas paca, la homoj pacamaj. Iam fremda diplomato promenis sur la stratoj de Kopenhago, la ĉefurbo. Li tiam ekvidis rajdiston, rajdanta sola tra la urbo. Li estis altstatura sinjoro kaj rajdis marapide; kaj ĉiuj homoj salutis lin respektplene.

La diplomato miris kaj demandis al dano: „Kiu estas la rajdisto, kiun ĉiuj homoj konas kaj salutas?“

„Tio estas nia reĝo,“ la dano respondis.

„Sed li estas tute sola! Kie estas la soldatoj, la polico? Kiu gasdas lin?“

„Kiu? Kompreneble ni ĉiuj!“ diris la dano.

La konata rajdisto estas nun mortinta, sed la cirkostancoj estas la samaj koncerne la nova reĝo. La reĝino ekzemple ofte veturigas sian propran aŭton sen eskorto.

Oni ne imagus, ke en ĉi tiu pacama lando povas okazi murdo, sed la fakto montras, ke ankaŭ ĉi tie estas kelkfoje „rabistoj en verda arbaro“, kiel la infanoj kantas. Mi mem spertis tion – mi, absolute pacama ordinara viro, mezaĝa dano, seninteresa, iomete flegma, sen specialaj talentoj, ne tre kuraĝa kej ne tre inteligenta.

Fakte mi vivis dum tri semajnoj kune kun la morto – kvankam mi ne sciis tion. Mi havis tiam malagrablajn tagojn, kiujn mi neniam povos forgesi.

Ĉi tie mi volas rakonti pri la afero, sed mi devas konfesi, ke mi ne scias rakonti elegante aŭ ekscite, ĉar mi ne estas verkisto; kiel dirite, mi estas nur simpla homo, kiu tute hazarde venis en okazaĵojn, kiujn mi tiam tute ne komprenis.

Kaj tamen mi – jes, mi! – kaptis la murdinton. Malgraŭ la inteligenta polico, la tre inteligenta inspektoro, mia malnova amiko, malgrŭ ĉiuj, mi sola kaptis la krimulon!

Mia nomo aperis en ĉiuj gazetoj en nia lando – jes, ankaŭ en kelkaj gazetoj eksterlandaj. Eble vi vidis ĝin, sed verŝajne vi jam antaŭ longe forgesis kaj la nomon kaj la okazaĵon. Okazas nuntempe ja tiom multe en nia mondo, tro multe.

Sed nun mi volas rakonti la historion, kaj mi esperas, ke vi ne trovos mian rakonton tro seninteresa.


Originala kriminalromano


2-a eldono

kontrolita de la SAT literatura komitato

AABYHØJ

DANSK ESPERANTO-FORLG 1962


El la libro „Gabrielo – historio de maldika vireto“

Henriëtte van Eyk

Estis iam naiva, maldika sunradio, kiu en varma printempa tago ekhavis la permeson unuafoje iri al la tero. En la ĉiela spaco li jam dum pluraj tagoj atendis sian vicon, sed nun la momento alvenis almenaŭ preskaŭ. Li sidis sur arbotrunka benko kaj ankoraŭ foje rigardis malsupren, trans la deklivan herbejon al la grenkampoj, kie li kreskis.

La tuta ĉielĝardeno floris kun peonioj, laburnoj kaj visterioj ĉiuloke. Sur la nuboj, kiuj preterivis, estis konstruitaj kristalaj tebudoj. Ĉie estis muziko, varmo kaj lumo. Gaza libelo ŝvebis super blua lageto. La aero tremis. Svarmo da migraj birdoj, revenantaj norden, ripozis sur la branĉoj de granda arbo kun arĝentaj folioj.

La ĉielĝardeno estis ekstreme ĉarma kaj belega kaj la plej belegaj estis la grenkampoj transe de la dekliva herbejo.

La grenspikoj en la ĉiela spaco estas flav- kaj orkoloraj kaj kiam ili estas sufiĉe altkreskaj, la suno venas kun flortondilo kaj detondas ilin kaj tial ili fariĝas sunradioj: etaj, brilaj, pinglecaj estaĵoj kun pintaj ŝultroj. Ĉiam estas amasoj de tiaj sunradioj. Ili svarmas inter la florbedoj, saltas kaj ludas kaj postlasas en la aero luman strion de orpulvoro. Kaj ili ĉiuj deziras baldaŭ esti plenkreskaj por tage iri al la tero kiel la grandaj sunradioj. Sed ĉiu devas atendi sian vicon.

La juna sunradio, kiu rajtis iri tiun matenon, brilis kaj ardis pro espero: „Mi ja bonaspektas, ĉu?“ li vokis al maljuna, emerita astro, kiu kiel kruda ŝtona bildo sidis malantaŭ li sur rokmuro.

La astro murmuris ion neaŭdeblan.

La sunradio saltis de la benko kaj forkuris sur pado el brila sablo, borderita de ruĝaj kaj flavaj floroj.

Sur longaj seĝoj kuŝe ripozis la maljunaj sunradioj kun nigraj okulvitroj kontraŭ la forta lumo.

„Bonan vojaĝon!“ ili vokis.

„Dankon“, diris la juna sunradio kaj tiam li plonĝe pasis blankan nubobenkon kaj ĝentile riverencis antaŭ la suno, kiu kun grandega, rozkolora ombrelo sidis sur kanapo el fulmotondraj nuboj.

La suno havis tiom multege da zorgoj, ke al ŝi apenaŭ restas tempo por fari sian tualeton. La tutan tagon ŝi iras en oranĝkolora, silka kimono, kun surbroditaj ardeoj kaj ĉerizofloroj. Ŝi estas dika, senceremonia virino kun brileta vizaĝo kaj ŝi studis multege, tiel ke ŝi nun scias ĉion kio malofte troveblas. Ŝi havas sekretarion, kun kiu ŝi laboras tutan tagon kaj eĉ oni flustras, ke la suno tute ne malŝatas tiun sekretarion. „Nu, kio do?“ diras la suno. „Kial mi ne malŝatus iun? Tio ne kaŭzas neglekton de mia laboro kaj miaj infanoj ricevas bonegan edukadon, tio estas, mi tute ne zorgas pri ili kaj tio estas la plej perfekta edukado, kiun oni povas doni al iu.“

La suno fermis la rozkoloran ombrelon kaj ekpudris la nazon. Dume ŝi esplore rigardis al la sunradio staranta antaŭ ŝi, meze de la salono el blankaj nuboj; vigla, glima figureto; kuprodrateca korpeto, radianta vizaĝo kaj senbuklaj, hirtaj, oraj haroj.

„Ĉu mi povas iri?“ demandis la knabeto post kelkaj minutoj.

La suno kapjesis.

„Vi mem aranĝu viajn aferojn“, ŝi diris. „Vi konas la celon: disvastigi lumon kaj varmon. Ĉion ceteran mi lasas al via propra iniciato. Nur jenon: Kondutu dece, ĉar alie vi perdos ĉi tiun oficon. Iagrade mi estas via patrino, sed tio signifas nenion, almenaŭ ne multon. Mi donas al vi ŝancon kaj tie finiĝas mia respondeco. Ĉu klare?“

„Ho, kompreneble“, diris la sunradio kaj tiam li ekiris.

Sed li estis tiel memkontenta, ke dume li iomete vostosvingis, pro kio li jam tuj kroĉiĝis al la unua renkontita ĉielarko, kio estis ĝena. Pasero kaj hirundo fluge kune subridis pri tio kaj diris: „Estas tro freneze. Ni atendu, ĝis li estos for.“

Tiam vidiĝis turpinto kaj sunradio pensis: „Tien mi iru“, ĉar oni ĉiam konsilis al la sunradioj antaŭ esplori la terenon disde turpintoj kaj ne daŭre kuri senpripense, ĉar oni ja scias, kie oni estas, sed ne kie oni alvenos. „Antaŭe intencu, poste komencu“, la suno estis dirinta kaj tiam ŝi rakontis kortuŝan historion de la sunradio, kiu ignoris la turpinton, provante kiel ovo doni lecionon al la kokino.

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Ferio kun la morto
  • Originala kriminalromano

  • Elŝuti 352 Kb.