Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo12/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   18

Fabelo pri feliĉo

Dum tiel nomata „Stalina periodo“ ni, junuloj, estis devigitaj frekventi kurson por lerni „Marksan-Leninan etikon kaj estetikon“. Foje nia kursgvidanto deklaris: „En nia komunisma sociordo aparta homa feliĉo ne estas, krom kiel parto de komuna tutpopola feliĉo.“

Mi intencis riproĉi, ke mi havas propran opinion, sed mi riskus esti akuzita kiel komunista malamiko. Rehejmiĝinte, mi sciigis mian opinion al mia avo. Anstataŭ respondi, mia avo rakontis jenan popolfabelon:
„Iam, iulande, vivis reĝo, posedanto de sennombraj riĉaĵoj, sed ĉiam plendis, ke ne sentas sin feliĉulo. Plej fama landa saĝulo proponis al la reĝo vestiĝi per ĉemizo de feliĉa homo, kaj tiamaniere li feliĉiĝos. Korteganoj ekiris tutlande serĉi feliĉulon, preni lian ĉemizon por feliĉigi la malfeliĉan reĝon, sed senrezulte.

Iun vesperon, el apudvilaĝa kabano aŭdiĝis gaja kanto. Anstataŭ pordo estis pendigita mato. Meze de la kabano ili vidis mezaĝan viron, plektanta korbon kaj laŭte kantante. La reĝaj delegitoj demandis, ĉu li vere estas feliĉa. La korbisto respondis: „Mi estas feliĉa, ke mi bonfartas, plektas korbon, ke morgaŭ mi vendos ĝin, aĉetos panon, vergojn, denove plektos, vendos, aĉetos panon kaj tiel plu. Alion mi ne bezonas!“

La reĝaj korteganoj ekpetis lin doni al ili lian ĉemizon kontraŭ ege malavara pago.

La malriĉa feliĉa korbisto sin turnis al ili. La korteganoj vidis, ke sur la feliĉula dorso mankas ĉemizo...

La konkludaj vortoj de mia avo estis: „Riĉaĵo ne estas fonto de feliĉo. La feliĉo estas speciala kategorio de memsento, kiu ne dependas de riĉaĵo nek de leciono de via kursgvidanto.“

Kompreneble, mi ne rakontis al nia kursgvidanto la fabelon de mia avo, sed ĉiam en popoldiroj kaj popolfabeloj mi vidas verojn kaj strebas eltiri edifon.

Ivan Tr. Minĉev, BG


Laŭte! 175, januaro 2005.

EL MONATO - leginda gazeto el Belgujo




Disleksio

Albuisturo Kvinke


„En Italio,“ diris la amiko itala, „ne ekzistas la disleksio. La itala lingvo estas fonetika, do neniu havas malfacilecon legi aŭ skribi.“

Punkto kaj fino de diskuto.


Ĉu li pravas aŭ ne, mi ne kompetentas decidi. Tamen, en la lando, kie mi nun loĝas – kaj laŭraporte, en ĉiuj landoj kie la angla estas la ĉefa lingvo de instruo kaj komerco – grava socia problemo estas la ofteco de disleksio. Laŭ Plena Ilustrita Vortaro, disleksio (aleksio) estas: „Neurologia perturbo en la legado“. Supozeble, tiuj, kiuj malfacile legas, plejofte ankaŭ havas problemojn skribi, ĉar la du kapablecoj estas intime kune ligitaj. Mi persone ne rememoras periodon en mia vivo kiam mi ne kapablis legi kaj skribi, sed mi supozas ke mi ne naskiĝis kun tiuj scioj, kaj sendube estis tempo iam en mia infaneco kiam mi lernis interpreti la misterajn signojn presitajn aŭ skribitajn sur papero.

Laŭraporte en Britio kaj Irlando grandega parto de la loĝantaro, eĉ post jaroj de lerneja studado, estas funkcie alfabetaj. Tiuj ne kapablas legi la instrukciojn sur etikedo de botelo de medikamento, afiŝojn sur muroj, oficialajn formularojn por akiri pasporton aŭ permesilon por konduki aŭtomobilon. Ili ne povas prononci vortojn kun pli ol unu silabo. Por ili nekonataj nomoj aŭ fremdaj vortoj estas nelegeblaj.

En Argentino, kie niaj la plej aĝaj filoj estas edukitaj, eĉ junaj infanoj senembarase legas kaj prononcas vortojn kiel miocardio kaj crisantemo. La kialo estas evidenta: la hispana, kiel la itala, estas fonetike skribataj. La angla (la franca) ne. Kiam mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca por eniri universitaton, mi devis skribi laŭ diktado legata de la ekzamenisto. La diktaĵo ŝajnis inkludi ĉiujn eblajn homofonojn de la sonoj sa-; so-, kaj se-, nome sang (sango); sans (sen); sent (sentas); cent (cento); son (sono, brano); son (lia, sia); ceint (zonita), ktp. Nefrancoj (ekzemple anglalingvanoj) pliofte rekonas ununuran sonon kiam ili aŭdas tiujn vortojn, nome „song“. Per la kunteksto, tamen, mi povis kompreni la sencon de la teksto de la diktaĵo kaj danke al Dio sukcesis en la ekzameno. Eĉ pli mallogika, se tio eblas, estas la ortografio kaj prononco de la angla. Pro tio, preskaŭ neniu en Britio aŭ Irlando scipovas perfekte (aŭ eĉ malperfekte) literumi anglajn vortojn.

Ni konas irlandan sinjorinon kiu konfesas, ke ŝi estas disleksia. Ŝia edzo, kiu estas blanka afrikano, devas kontroli kaj korekti ĉion kion ŝi skribas. Ŝi malfacile kaj malrapide legas. Tamen, profesie ŝi estas antropologo. Ŝia filo ankaŭ havas la saman problemon kaj kiam li estis juna knabo, li devis ricevi specialan instruon en klasoj por lernejanoj kiuj ne bone legas. Malgraŭ tio, nia konatino asertas, ke ŝia filo estas aparte inteligenta.

Ne mankas en Irlando gepatroj kies gefiloj, almenaŭ laŭ opinio de la gepatroj, posedas specialajn talentojn kaj inteligenton, sed havas la saman disleksian problemon. Se la gepatroj diras la veron – kaj kiu rajtas dubi? – iliaj gefiloj, spite al tiu grava malavantaĝo, faras, aŭ jam finfaris altajn studojn pri fakoj kiel ekzemple, matematiko, ĥaosteorio, astrofiziko, astronomio kaj organika kemio.

Kompreneble ne ĉiuj analfabetoj estas geniuloj. Al kelkaj mankas la cerbokapablo de kokino; aliaj, ekzemple nomadoj, ne havis ŝancon ĉeesti lernejon. Kelkaj povas, sed ne volas lerni, ĉar ili povas gajni pli da mono per krimo, ruzo, politiko, borso, aŭ kiel vetperisto aŭ trinkejestro.

La ĉefa kaŭzo de disleksio en angleparolantaj landoj estas evidenta, nome la absurda ortografio de la lingvo. Inteligenta infano unue vidante la anglajn vortojn apple (pomo) kaj able (kapabla), kompreneble kaj tute logike legas ilin kiel „aple“ kaj „able“. Sed la kompatinda lernejano estas instruita, ke la prononcoj kaj sencoj ĝustaj estas „epl“ kaj „ejbl“. Eĉ la simpla litero a malsame sonas en malsamaj vortoj. Fakte, ĝi havas grandan gamon da sonoj en la angla kaj neniu sistemo de akcentoj aŭ tonoj ekzistas por helpi rekoni pri kiu senco temas.

Alia ekzemplo estas la interkombinaĵo –ough, kiu aperas en jenaj vortoj:



rough (proksimume rof – /malglata, kruda/)

bough (baŭ – /branĉego/)

through (tru, fru – /tra/)

thorouth (tora - /fora/)

lough (loĥ - /lago en Irlando) ktp.

Se tiu literkombinaĵo estus uzata en Esperanto, oni povus literumi jene:



stougho - stofo

ough - aŭ

plough – plu

palough – pala

molough – moloĥo – laŭ PIV, specio de aŭstralia lacerto.

Se esperanta ortografio estus simila, neniu racia persono lernus aŭ povus legi Esperanton.

Mi kredas, ke mi sufiĉe demonstris en ĉi tiu eseeto, ke disleksiaj homoj en angleparolantaj landoj estas ne malinteligentaj, sed ofte de superaveraĝa inteligento – homoj, kiuj rekonas ke estas ekstreme stulte legi aŭ skribi la anglan lingvon. Pli bone studi volapukon aŭ lerni ĉinajn ideogramojn. Sed la homaro, ĝenerale, estas azeno. Kiel diris unu el miaj amikoj – parolante ne pri la angla, sed pri nia kara lingvo: „Esperanto estas tro inteligenta lingvo por la homaro.“
Monato, januaro 2005, p. 26.

Raŭmo

Saliko


Raŭmo kaj raŭmismo estas konataj al esperantistoj, sed la vera famo de la ĉemara urbo Raŭmo baziĝas ĉefe sur la arkitekturo de la mezepoka urbocentro. Ĝi okupas 28 hektarojn kaj enhavas ĉirkaŭ 600 lignodometojn en malnova nordia stilo. Ĝis la komenco de la 19-a jarcento la urbocentron ĉirkaŭis doganmuro

La stratoj estas mallarĝaj kaj nerektaj. La grandeco kaj formo de la privataj parceloj kun domoj varias, kaj multaj el ili plu havas apude puton, kelon kaj tenejon, kiu antaŭe servis kiel bovinejo. En unu el la kvartaloj antaŭe loĝis ĉefe maristoj, ĉar Raŭmo etas unu el la havenoj ĉe la Botnia Golfo de la Balta maro. Sur la fenestrobreto de la marista domo povas stari paro de blublankaj porcelanhundetoj, atendantaj la revenon de maristo. Per speguleto fiksita al la muro, la mastrino observis, kio okazas sur la strato, sen esti videbla de ekstere. Altaj pordegoj kaj ligna barilo ŝirmas la korton, kie kreskas siringoj, pelargonioj kaj aliaj ornamplantoj inter roketoj. Komforta benko aŭ seĝoj kaj tablo sub arbo invitas trinki kafon kaj ripozi dum posttagmeza varmo somera. Unu el la preĝejoj en Raŭmo estas preĝejo de la Sankta Kruco, konstruita de franciskanoj en la 15-a jarcento. Nun ĝi ne plu estas katolika, malgraŭ tio statuo de franciskano plu staras en la parko. Pli malnova en la urbo estas preĝejo de la 14-a jarcento dediĉe al la Sankta Triunuo. Ĝi ruiniĝis sekve de incendio kaj rezulte de tio nur kelkaj ŝtonoj restas.

La lasta granda incendio en Raŭmo okazis en 1682, neniigante la plej malnovajn domojn. Tial la plejmulto de la nunaj lingnodomoj diverskoloraj estas konstruitaj en la novorenesanca stilo. Kvankam ili povas enhavi ene modernan komforton, la eksteron oni ne rajtas ŝanĝi. Kiam oni reparas kaj rekonstruas, oni ĉiam uzas tradiciajn farbojn kaj materialojn. Se oni devas malkonstrui tro kadukan lignodomon, oni konservas ĉiujn partojn kaj aĵojn por posta uzo en riparotaj konstruaĵoj.

En 1991 Raŭmo estis enlistigita kiel monda kulturheredaĵo de UNESCO kaj kiel modelo de malnova nordia lignokonstruado. Ĉiusomere raŭmanoj organizas puntosemajnon omaĝe al elstara tradicio de puntofarado. En la pasinteco eĉ knaboj devis lerni tiun arton!

Nun la tuta urbo havas 37 000 loĝantojn. Ekonomie en Raŭmo gravas industrio de papero, teksaĵoj, ŝipoj, konstrumaterialoj, elfaraĵoj el ligno, metalo kaj ledo.

La dialekto de Raŭmo preskaŭ nekompreneblas al finnoj el aliaj regionoj. Ĝi famas pro anekdotoj, kanzonoj, samkiel pro noveloj kaj romanoj de loka verkisto Hjalmar Nortamo. La retpaĝo de turisma oficejo de raŭmo legeblas ankaŭ en Esperanto: www.rauma.fi/esperanto.

MONATO - novembro 2006, paĝo 17.


Pri rilatoj inter viroj kaj virinoj en islama socio
Kiel mi jam skribis, min perfortis du turkoj. Tio instigis min meti du demandojn:

Ĉu mi rajtas diri, ke tiuj du viroj min seksperfortis ĝuste, ĉar ili estis turkoj?

Ĉu tiuj turkaj seksperfortintoj estis reprezentantoj de turkaj viroj ĝenerale?

La unuan demandon mi respondas jese pro la konduto de unu el tiuj du turkoj: min seksperfortinte, li tuj donacis al mi diskon de turka muziko, kaj skribis sian nomon kaj sian adreson, petante, ke mi skribu al li. Ĉu estas imagebla franca krimulo, kiu tuj donas al sia viktimo sian nomon kaj adreson? Tiu turko ne sciis, ke en Francio viro ne rajtas seksumi kun virino sen ŝia konsento. Ne ekzistas franco, kiu ne scias, ke ekzistas en Francio tia leĝo. Do jes, li seksperfortis min ĝuste, ĉar li estis turko.

La duan demandon mi respondas jese pro la informoj, kiujn mi ricevis pri Turkio:

Jen ciferoj, kiujn citas Amnestio Internacia en la kadro de sia kampanjo kontraŭ perforto al virinoj: en Turkio 35,6% da virinoj suferas pro seksperforto fare de edzo foje, kaj 16,3% ofte. (Studoj publikitaj en 2000, Women and sexuality in Muslim societies – Virinoj kaj seksumado en la islamaj socioj – Eldonoj WWHR, Istanbul, 2000). Se oni adicias 35,6 + 16,3, la rezulto estas, ke unu turko el du seksperfortas sian edzinon. Do mi rajtas diri, ke por turkoj seksperforto estas la normala formo de la seksa rilato. Laŭ Amnestio Internacia, ĝis tre freŝa dato, turka seksperfontinto povis eviti punon, se li promesis edzinigi sian viktimon. Kredeble „mia“ turko, min seksperfortinte, atendis, ke mi sendos al li amleterojn.

Laŭ artikolo aperinta en la ĵurnalo „La Montagne“ de la 22-a de oktobro 2004, 40% de la turkinoj trovas normala, ke edzo batos sian edzinon. Motivo, pro kiu edzo rajtas bati sian edzinon, estas, interalie, se ŝi rifuzas seksan rilaton.

Tio instigis min esplori la demandon de la rilatoj inter viroj kaj virinoj en islama socio. Jene tekstas la Korano:

„La viroj respondos por la virinoj, ĉar Allah distingis iujn disde la aliaj, kaj ĉar la viroj disdonas por la virinoj el siaj propraĵoj. Do virtaj virinoj estas la obeemaj, kaj tiuj, kiuj ne kaŝas la sekretojn de siaj edzoj per la helpo de Allah; tiujn, pri kiuj vi supozas, ke ili malobeos, vi admonu, lasu ilin solaj en la lito, kaj batu ilin. Se ili tiam obeos vin, ne persistu en la persekutado; vere Allah estas eminenta, grandega.“ (Ĉapitro 4, An-Nisa (la virinoj), 35a versiklo).

Konforme al la principo „pri virinoj respondas la viroj“, ĉiu islama virino apartenas al iu viro.

Ekzemple, laŭ la alĝeria familia leĝaro:

- aŭ alĝerianino estas edzino, kaj ŝi laŭleĝe devas obei sian edzon

- aŭ alĝerianino ne estas edzino (fraŭlino, eksedzino, vidvino) kaj tiuokaze nepre estas iu viro, sen kies konsento ŝi ne povas edziniĝi.

Do, ĉiu alĝerianino apartenas al iu viro, kiun ŝi devas obei. En kelkaj aliaj islamaj ŝtatoj, leĝoj estas pli favoraj al virinoj (ekzemple en Maroko), sed ne efikas leĝo, se ne evoluas moroj. Kion eblas fari en lando, kie 40% de la virinoj trovas normala, ke iliaj edzoj ilin batas?

Se viro volas seksumi kun islama virino, li devas havi, ne ŝian konsenton, sed konsenton de la viro, al kiu ŝi apartenas.

Kun lia konsento, la seksumado estas permesata, ĉu ŝi volas aŭ ne. Tia regulo klarigas:



  • la trudedzinigon. Laŭ diversaj gazetoj, estas en Francio 70 000 trudedzinigoj jare, kies viktimoj estas ĉefe turkinoj, ankaŭ malianinoj.

  • la kolektivajn seksperfortojn. Kiam en iu franca suburbo juna arabido regule seksumas kun la sama arabida junulino, li konsideras, ke la junulino apartenas al li. Konsekvence, li rajtas pruntedoni ŝin al siaj amikoj, same kiel siajn cigaredojn aŭ sian motorciklon. Se la franca justico intervenas, la amikoj ne komprenas kion oni riproĉas al ili, ĉar ili seksumis kun junulino kun permeso de ŝia proprietulo. En la islama pensmaniero, seksa krimo estas atenco kontraŭ la proprietrajto de iu viro. Tiam „mia“ turko ne povis senti sin kulpa.

Sen vira konsento, seksumado estas malpermesata, kaj krimuloj estus ambaŭ seksumantoj. Ĉu la virino konsentas aŭ ne, neniel gravas. Ekzemple:

  • dum la milito por la sendependiĝo de Alĝerio, alĝeriaj edzoj sisteme repudiis siajn edzinojn, kiam ili estis seksperfortitaj de francaj soldatoj

  • 14-jaran turkinon, gravedan post seksperforto, murdis ŝia kuzo „por savi honoron de la familio“.

Do islamanoj havas tute koheran sistemon por reguligi la rilatojn inter viroj kaj virinoj. La problemo estas nur, ke tiu sistemo malsamas de tiu de okcidentanoj. La okcidenta principo, ke viro ne seksumu kun virino sen ŝia konsento, fontas de katolika teologio. Ĉirkaŭ la mila jaro, kiam la katolika eklezio difinis siajn 7 sakramentojn, ĝi proklamis, ke la kanonika valideco de la geedziĝo fontas el la reciproka konsento de ambaŭ gefianĉoj. Do ĝi kondamnas trudedzinigojn.

Kompreneble tiu principo ne estis tuj aplikata. Ekzemple Ludoviko la XIV-a kaj Maria Tereza ne havis grandan deziron geedziĝi, sed ili devis pro politikaj motivoj. Tamen de 1000 jaroj la katolika eklezio proklamas, ke por edziginigi virinon necesas, ke ŝi diru jes. Nenio simila ekzistas en islamo: la Profeto edzinigis 6-jaran knabinon.

Kaj post edziniĝo, ĉu katolikino rajtas rifuzi seksan rilaton? Katalogante libron pri svisa juro eldonitan en la 1950-aj jaroj, mi rigardis da difinon de la vorto „seksperforto“: „La krimo de tiu, kiu trudas al virino seksan rilaton ekster geedzeco“. La principo, ke edzo povas seksperforti sian virinon, aperis en la okcidenta juro nur tre freŝdate. Nun nur en 51 landoj tiu krimo estas punebla. En la 1998, Gbeglo Koffi skribis, ke ne povas esti seksperforto inter geedzoj, ĉar edzino ne rajtas rifuzi al sia edzo seksan rilaton. Mi ne scias, ĉu ankaŭ trudedzinigo kaj ekscizo estas inter la afrikaj kutimoj, kies respekton li petas de ĉiuj esperantistoj.

Ĉu nome de la universaleco de la homaj rajtoj okcidentanoj rajtas trudi al islamanoj sian katolikdevenan principon, ke viro ne rajtas seksumi kun virino sen ŝia konsento? Ĉiuokaze:



  • islamanoj, kiuj vivas en okcidentaj socioj, devas obei la tieajn leĝojn;

  • Eŭropo ne devas akcepti homojn el landoj, kie okcidentaj moroj ne estas konataj.

Mi pensas, kompreneble, pri la aliĝo de Turkio al la Eŭropa Unio. Bedaŭrinde, la sistemo de multaj maldekstruloj estas: „Eŭropo devas esti laika. Tial ni devas rezigni pri la katolika regulo, ke virino ne povas edziniĝi sen diri jes, kaj akcepti inter ni landon de trudedzinigantoj.“
Kompreneble, mi scias, ke tiu ĉi mia artikolo estas „politike malĝusta“. Mi kutimas, ke maldekstrulinoj ne konsentas al virino la rajton diri „min perfortis du turkoj“, se ŝi ne estas membrino de la Nacia Fronto. Mia aserto, ke seksperforto estas por turko normala formo de amoro, montras, laŭ ili, mian ksenofobion. Tute ne gravas, ĉu tiu aserto estas prava aŭ ne, gravas nur, ke ĝi ne estas maldekstra.

En la Esperanto-medio regas la dogmo, ke ĉiuj kulturoj estas egalvaloraj. Kompreneble, neniu kredas, ke ĉiuj politikaj sistemoj estas egalvaloraj, ĉar tia kredo estus tro evidente absurda: ĉu naziismo egalvaloras demokratecon? Sed, nome de esperantismo, iuj volas trudi al mi la kredon, ke religio, kiu de mil jaroj deklaras, ke ne eblas edzinigi virinon, se ŝi ne diras „jes“, same valoras kiel religio fondita de viro, kiu edzinigis 6-jarulinon.

Mi neniam aliĝos al asocio, kiu trudas al siaj membroj la kredon pri egaleco de ĉiuj kulturoj.
El Laŭte! 174, novembro 2004 Jacqueline Lépeix, Francio.

La vikipedio

La vikipedio estas rete libere kunredaktata multlingva enciklopedio, kies Esperanto-fako atingas l0 000 artikolojn. La projekto komenciĝis en 2001 en la angla lingvo, kaj sume en ĉiuj lingvoj enhavas pli ol 160 000 artikolojn en la angla, kaj sume en ĉiuj lingvoj pli ol 350 000. Jam ekis fakoj en pli ol kvardek lingvoj kaj dudeko el ili entenas pli ol mil artikolojn. La E-fako ekis komence de 2002.

Interesinda estas redaktomaniero. Vikipedio (angle Wikipedia) estas retejo, kiun ĉiu vizitanto povas tre facile kaj libere redakti: sur ĉiu artikola paĝo estas butono „Redaktu la paĝon“. Alklakante ĝin, la retumanto ricevas redaktofenestron, kiu entenas la tekston de la artikolo, kiun tiu povas libere modifi (korekti, kompletigi, plibonigi) kaj fine registri sian laboron, alklakante la butonon „Konservi“. Vi eble timas, ke per tiu rimedo estiĝas ĥaoso kaj ke stultuloj plenigas paĝojn per sensencaĵoj; la vikipedia sperto montras, ke tute ne estas tiel. Male, la sinsekvaj redaktantoj de la artikoloj konstante plibonigas ilin. Malbonintencaj fuŝaĵoj estas maloftaj kaj priatentitaj de la ceteraj kunlaborantoj, kiuj rapide povas ripari ĉian fuŝaĵon. Kun ĉiu artikolo estas diskutpaĝo: kiam du aŭ pluraj redaktantoj malkonsentas pri iu punkto, estiĝas diskuto, en kiu ĉiu argumentas, ĝis oni atingas kontentigan rezulton.

Poste ankaŭ provizo (libera, ni ne forgesu!) de bildoj, kaj ofte citaĵoj estiĝos kadre de Vikipediaj projektoj.


La grava kerno de la afero kuŝas en tio: La vikipedio sekvas la „Promesilon por libera dokumentado“ (angle GFDL), kiu devenas de la „Permesilo por libera programado“ (angle GPL), kiu regas la liberan malferman komputikon, el kiu Linuso estas la plej fame konata. Tiu permesilo signifas, ke neniu iam ajn rajtos alproprigi al si la entenon de la vikipedio, kaj ekmalpermesi, ke oni kopiu ĝin. Temas pri „kopilasilo“ (angle „copyleft“), kiu kontraŭe de la kopirajto estas permeso al kiu ajn siavice kopii la dokumenton, kondiĉe, ke tiu transdonu la saman kopipermesilon. La kunlaborantoj konsentas, ke iliaj redaktoj estu regataj de tiu regulo, kaj ili estas atentigitaj neniam kontraŭleĝe kopii kopirajtigitajn dokumentojn por eviti, ke la projekto povu esti persekutata pro malrespekto al ies ajn kopirajto.

Ja la Wikipedia, kaj ankoraŭ pli la Vikipedio Esperanta, estas plej grava projekto, ĝi estas parto de civilizo- kaj demokrateco-savo nepra entrepreno: Kontraŭ la nuna pli kaj pli invada kaj kruda emo al privatigo de la kulturo, edukado, scio, gravegas, ĝi kreas stokon de kulturaj kaj sciaĵaj informdokumentoj, programoj, bildoj, kaj ĉiaj dokumentoj, kiuj estus, kiel ĉiuj devus esti, la PUBLIKA, LIBERA, heredaĵo de homaro. Kaj fronte al tiu noca privatigo gravegas, ke tiel disvastiĝas tuta GNU kulturo. Tio estas tute planeda batalo inter du konceptoj de la kulturo: kulturo demokrata, humanisma, kiel publika bieno (mallongdire: civiliza!), kaj kulturo fiuze privatigita, komercigita, feŭdismigita tiel kiel en mezepoko.

Temas pri politika batalo, kaj valoro-batalo, batalo pri Civilizo (ja Civilizo kun majusklo) kontraŭ malcivilizo, humanismo kontraŭ malhumanismo, demokratio kontraŭ maldemokratio, socio kontraŭ feŭdismo.

Tial estas alia „korolario“ (flank-konsekvenco) kiel dirus Spinozo, ke estas devo de ĉiu esperantisto kunlabori, kiel eble pleje, en tiu projekto.

Ĉiu esperantisto kun reta aliro, eĉ sen komputila sperto, devus zorgi pliriĉigi la Esperanto-vikipedion, por ke ĝi fariĝu plej altnivela, plej enhavoriĉa montrofenestro de kultura valoro de Esperanto kaj simple esperantlingva kultura ilo alirebla al ĉiuj. Eĉ se vi ne sentas vin kapablaj verki novajn artikolojn, multaj poluraj laboroj bezoniĝas, kaj oni povas ankaŭ simple traduki artikolojn jam ekzistantajn en alilingvaj Vikipedioj!

Kiel diris la 100-a enskribinta Vikipediisto: „Kvankam laŭnombre Esperanto-parolantoj estas multe malpli ol alilingvanoj, tamen, ne nur preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas alfabetaj kaj almenaŭ du-lingvaj, sed ili estas ankaŭ kleraj kaj konas diversajn kulturojn. Do ĉiu el ili povas tre facile traduki en Esperanton aŭ eĉ verki en ĝi pri siaj ŝatataj temoj.“

„Mi kredas, ke la Vikipedio havas potencialon por allogi multajn homojn al Esperanto: se ni, la E-istaro, riĉigus ĝin tiel multe, ke ekzistu en ĝi valoraj respondoj al oniaj plej-serĉataj demandoj, oni certe elspezus sufiĉe por lerni E-on kaj utiligi la Vikipedion. Esperante tiun tagon, ni pliigu kontribuaĵojn kvante kaj kvalite!“

1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Ivan Tr. Minĉev, BG
  • La vikipedio

  • Elŝuti 352 Kb.