Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo11/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   18

Asimilado malhelpas


El Eventoj n-ro 234-235 julio 2002
Ĉefa celo de la lernejoj en Usono estas „usonigi“ la enmingrintojn. Sed multfoje la enmigrintaj lernantoj kiuj plej bone sukcesas estas ĝuste tiuj, kiuj estas malpli „usonigitaj“. La vojo por la asimilado estas eble pli kompleksa ol ni supozas.

En orienta regiono de New Orleans, la adoleskantoj de la komunumo de la vjetnamaj rifuĝintoj sekvas per diversaj vojoj. La plimulto de lernejanoj ordinare lernas ĉe Reed High School, la loka kvartala lernejo, dum aliaj preferas studi en supera lernejo ĉe Abramson High School, kiu ne estas multe malproksime. Tie la vjetnamaj lernantoj konsistas el nur 1 dekono de la tuta studentaro, sed la enmigrintoj sukcesas en la studado kaj ricevas multajn meritajn honoraĵojn en lastaj 4 jaroj.

La lernejo Reed High School havas demokratian miksaĵon de lernantoj, estas ili malriĉuloj, negruloj aŭ vjetnamoj, kaj la lernejo ne havas elitan programon. Multaj vjetnamaj lernantoj partoprenas junajn rabistajn grupojn kaj envolviĝas kun drogoj kaj kun polico. La etnaj konfliktoj ne estas problemoj: la negroj kaj vjetnamaj lernantoj kunvivas bone, tamen multaj junaj enmigrantoj konsideras la frenezajn (fremdiĝitajn) junulojn kiel siajn modelojn.

Min Zhou kaj Carl L. Bankston estas sociologoj kiuj studis ĉi tiun kontraston inter sukcesaj vjetnamoj (la plej granda parto, kiu lernas en lernejo Abramson) kaj la aliaj vjetnamanoj (krimuloj), kiuj lernas en lernejo Reed. La sociologoj Zhou de la Universitato de Kalifornio, kaj Bankston el la Universitato de Tulane konkludis, ke la sukcesaj vjetnamoj estas tiuj, kiuj malrapide asimilas la usonan kulturon. La krimuloj estis tiuj, kiuj plej rapide forlasis siajn etnajn (kulturajn) heredaĵojn.

Laŭ instruistoj, la junuloj kiuj plej bone sukcesis en la studado estis tiuj, kiuj parolas la vjetnaman lingvon en lernejo, iradas al preĝejo regule (kelkaj estas katolikoj, aliaj budhanoj), celebras la etnajn festojn. Tiuj junuloj sentas danke al devoj de siaj gepatroj, geavoj kaj eĉ al siaj najbaroj kiuj ne estas parencoj. Kiam ili ricevas akademiajn laŭdojn (premiojn), la tuta komunumo kunmemoras.

Sed la krimaj junuloj estas tiuj, kiuj plej ofte estas embarasitaj pro la eksterlandaj kutimoj de siaj gepatroj (hontas pri ilia etna kulturo), evitas paroli la vjetnaman lingvon, preferas aŭdadon de la usona muziko, vestas sin kiel membroj de rabistaj grupoj, aŭ kiel aktoroj kaj muzikistoj aktuale modaj.



Tradukis kaj kompilis Johano


johano@uol.com.br

El la libro „Suad vivbruligita – honorkrimo“ – dokumento
Eldonite de SAT 2004,

traduko el la franca

aranĝite de Rémy Bouchet

Mi estas knabino, kaj knabino devas rapide paŝi kun kapo klinita al la tero, kvazaŭ ŝi estus nombranta siajn paŝojn. Ŝia rigardo ne devas leviĝi nek deflankiĝi dekstren aŭ maldekstren de ŝia vojo, ĉar se ŝia okulo trafus viran okulon, la tuta vilaĝo nomus ŝin ŝarmuta.

Se najbarino jam edziniĝinta, maljuna virino aŭ iu ajn ekvidus ŝin sola en la strateto, sen ŝia patrino aŭ ŝia plejaĝa fratino, sen ŝafoj, sen fasko da fojno aŭ ŝarĝo da figoj, oni nomus ŝin ŝarmuta.

Knabino devas esti edziniĝinta, por rigardi rekten antaŭ si, sin prezenti en la butiko de komercisto, sin senharigi kaj surhavi juvelojn.

Kiam knabino ne estas edziniĝinta antaŭ aĝo de 14 jaroj, kiel estis mia patrino, la vilaĝanaro ekmokas ŝin. Sed por esti edziniĝinta, knabino devas atendi sian vicon en la familio. Unue la plej aĝa, poste la aliaj.

La knabinoj estas tro multaj en la domo de mia patro. Kvar en aĝo de edzineco. Estas ankaŭ du duonfratinoj, naskitaj de la dua edzino de mia patro. Ili estas ankoraŭ infanoj. La sola virseksulo de la familio, la filo adorata de ĉiuj, nia frato Asad glore naskiĝis inter ĉiuj knabinoj je la kvara rango. Mi estas en la tria rango.

Mia patro, Adnan, estas malkontenta pri mia patrino Lejla, kiu naskis ĉiujn tiujn knabinojn. Li estas malkontenta ankaŭ pri sia alia edzino Aiŝa, kiu naskis nur knabinojn.

Nura la plejaĝa edziniĝis malfrue, kiam mi mem estis ĉirkaŭ dek-kvin-jara. Pri Kajnat, la dua en la vico, neniu edziĝpeto estas. Mi aŭdis, ke iu alparolis mian patron pri mi, sed mi devas atendi la edziniĝon de Kajnat antaŭ pripensi mian. Sed Kajnat eble ne estas sufiĉe bela aŭ ŝi tro malrapide laboras... Mi ne scias, kial ne estas edziĝpeto pri ŝi. Se ŝi fariĝos daŭra fraŭlino, ŝin trafus la moko de la tuta vilaĝo, kaj ankaŭ min.

Mi konis nek ludon nek plezuron ekde kiam mia cerbo havas memorkapablon. Naskiĝi ino en nia vilaĝo estas malfeliĉo. La sola liberecosopiro estas edziniĝo. Foriri el la patrodomo por la edzodomo, kaj ne plu reveni en ĝin eĉ se oni estas batata.
Mia patro! Mi revidas lin sidantan antaŭ sia domo, surtere sub arbo, kun sia irbastono apud si. Li estas malgranda kun tre blanka vizaĝkoloro efelide makulita, ronda kapo kun tre malicaj bluaj okuloj. Iun tagon li rompis al si kruron falante el ĉevalo, kaj la knabinoj estis tre kontentaj, ĉar li ne plu povis postkuri nin tiel bone kun sia zono por bati nin. Se li mortus, ni estus ankoraŭ pli feliĉaj.

Tiun patron mi vidas. Lin mi neniam povos forgesi, kvazaŭ, kvazaŭ li estus fotita en mia kapo. Li sidas antaŭ sia domo, kiel reĝo antaŭ sia palaco, kun sia ruĝa-blanka fulardo, kiu kaŝas lian kalvan kaj efelidan kranion. Li surhavas sian zonon kaj lia irbastono estas sur liaj falditaj kruroj. Mi bone vidas lin, li estas tie, eta kaj malica, li demetas sian zonon... kaj li krias: „Kial la ŝafoj revenis solaj!“

Li tiras min per la haroj kaj trenas min teren en la kuirejon. Li frapas min dum mi genuiĝas. Li tiras mian harplektaĵon, kvazaŭ li volus elradiki ĝin kaj li tranĉas ĝin per la dika lanotondilo. Mi ne havas plu harojn. Mi povas plori, krii aŭ petegi, mi ricevos nur pliajn piedbatojn. Estas mia kulpo.

Mi endormiĝis kun mia fratino, ĉar estis tro varme, kaj mi lasis la ŝafojn eliri. Li nin frapas tiel forte per sia bastono, ke mi ne plu povas etendiĝi, ĉu dekstren ĉu maldekstren, tion mi suferas. Zono aŭ irbastono, mi kredas, ke ni estis batataj ĉiutage. Unu tago sen bato ne estis normala.

Eble estas tiu fojo, kiam li ligis nin ambaŭ. Kajnat kaj min, kun manoj malantaŭ la dorso, kun kruroj ligitaj, kun fulardo sur la buŝo por malebligi, ke ni kriu. Ni restis tiel la tutan nokton, ligitaj kun barilo en la granda brutejo kun la brutoj, sed pli malbone ol ili.

Tiel estis en tiu vilaĝo, regis la leĝoj de la viroj. La knabinoj kaj la virinoj estis verŝajne batataj ĉiutage en la aliaj domoj. Oni aŭdis krii aliloke, do estis normale esti batataj, esti hartonditaj, esti ligitaj al barilo de brutejo. Ne eblis vivi alimaniere.

Mia patro estas la reĝo, la ĉiopova viro, kiu posedas, decidas, frapas kaj nin torturas. Kaj li trankvile fumas sian pipon antaŭ sia dormo kun siaj virinoj enfermitaj, kiujn li traktas pli malbone ol siajn brutojn. Viro prenas al si virinon por ricevi filojn, por ke ŝi estu lia sklavo kiel liaj filinoj, kiuj naskiĝos, se ŝi malfeliĉe naskos ilin.
La libro estis el la franca tradukita al pluraj lingvoj, eĉ al la ĉeĥa.

El Laŭte!

Lǔte! estis dumonata liberesprimilo por progresemuloj



1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Tradukis kaj kompilis Johano

  • Elŝuti 352 Kb.