Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo10/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   18

El franca originalo tradukis L.C.Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga



Ĉapitro XXX

Regularo de la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj


fondita la 1-an de aprilo 1858 kaj permesita per ordono de s-ro Polica Prefekto la 13-an de aprilo 1858, laŭ la letero de la Lia Ekscelenco de Ministro por Internaj Aferoj kaj Ĝenerala Sekureco
Ĉapitro I – Celo kaj konsistigo de la Societo
Art. 1-a. La Societo celas studadon de ĉiaj fenomenoj, rilataj al la manifestiĝoj de Spiritoj, kaj ilian aplikadon al moralaj, naturaj, historiaj kaj psikologiaj sciencoj. Estas malpermesite pritrakti en ĝi demandojn politikajn, religiopolemikajn kaj pri socia ekonomiko.

Ĝi permesas al si titolon: Pariza Societo por Spiritismaj Studoj.


Art. 2-a. La Societo konsistas el anoj titolaj, liberaj kaj korespondantaj.

Ĝi povas asigni la titolon de honora membro al tiuj homoj, loĝantaj en Franclando aŭ en la eksterlando, kiuj pro sia pozicio aŭ laboroj povas fari al ĝi eminentajn servojn.

La honoraj membroj estas ĉiujare submetataj al reelekto.
Art. 3-a. La Societo akceptas nur tiujn homojn, kiuj simpatias ĝiajn principojn kaj la celon de ĝiaj laboroj, tiujn, jam inicitajn en la fundamentaj principoj de la spiritisma scienco aŭ serioze portantajn la deziron instruiĝi. Sekve, ĝi esceptas ĉiun ajn, kiu povus porti malpacigilojn en la sinon de ĝiaj kunsidoj, ĉu el malamikemo aŭ sistema kontraŭemo, ĉu el ĉia alia kaŭzo, kaj tiel fari, ke oni perdu tempon en senutilaj diskutoj.

Ĉiuj anoj ŝuldas unu al la alia bonvolon kaj bonkonduton, kaj en ĉiaj cirkonstancoj ili devas loki la ĝeneralan bonon super la demandoj personaj kaj de memestimo.


Art. 4-a. Por esti akceptita kiel libera ano oni devas adresi al la Prezidanto skriban peton, rekomende surskribitan de du titolaj anoj, kiuj fariĝas garantianoj de la intencoj de la petanto.

La petletero devas mallonge informi: 1-e, ĉu la petanto jam posedas iajn konojn pri Spiritismo; 2-e, la staton de lia konvinko pri la fundamentaj punktoj de ĉi tiu scienco; 3-e, lian sindevigon absolute alkonformiĝi al ĉi tiu regularo.

La peto estas submetata al Komitato, kiu ĝin ekzamenos kaj ĉe okazo proponos la akcepton, prokraston aŭ malakcepton.

La prokrasto estas severe necesa pri ĉiu kandidato, kiu ankoraŭ nenion scias pri la spiritisma scienco kaj ne simpatias la principojn de la Societo.

La liberaj anoj rajtas ĉeesti ĉiujn kunsidojn, partopreni en laboroj kaj diskutoj, celantajn studadon, sed en nenia okazo ili havas decidan voĉon koncerne la aferojn de la Societo.

La liberaj anoj estas tiaj nur por la jaro, en kiu ili estas akceptitaj, kaj ilia restado kiel membro de la Societo devas esti konfirmita ĉe la fino de tiu unua jaro.


Art. 5-a. Por esti titola ano, la persono devas esti estinta almenaŭ dum unu jaro libera ano, esti ĉeestinta pli ol la duonon de la nombro de la kunsidoj, kaj esti doninta, dum tiu tempo, sendubajn pruvojn pri siaj scioj kaj konvinkoj rilate de Spiritismo, sian konsenton pri la principoj de la Societo kaj sian deziron en ĉiaj cirkonstancoj konduti kontraŭ siaj kolegoj laŭ la principoj de la karitato kaj de la spiritista moralo.

La liberaj anoj, kiuj regule ĉeestis, dum ses monatoj, la kunsidojn de la Societo, povos esti akceptotaj kiel titolaj anoj, se ili kontentigas la ceterajn kondiĉojn.

La akcepto estas proponata de la Komitato mem, kun la konsento de la ano, se krom tio ĝin apogas tri aliaj titolaj anoj. Poste ĝi estas anoncata de la Societo, se aprobita per sekreta baloto, post buŝa raporto de la Komitato.

Nur la titolaj anoj havas decidan voĉon kaj ĝuas la rajton konsentitan per la Art. 25-a.


Art. 6-a. La Societo se ĝi opinios tion oportuna, limigos la nombron de la liberaj anoj kaj de titolaj anoj.
Art- 7-a. Korespondantaj anoj estas tiuj, kiuj, neloĝante en Parizo, tenadas rilatojn kun la Societo kaj havigas al ĝi dokumentojn utilajn por ĝiaj studoj. Ili povas fariĝi membroj per propono de unu sola titola ano.
Ĉapitro II – Administrado
Art. 8-a. La Societo estas administrata de Prezidanto-direktoro, helpata de la anoj de la estraro, kaj de la Komitato.

Art. 9-a. La estraro konsistas el: 1 Prezidanto, 1 Vicprezidanto, 1 Ĉefsekretario, 2 Helpsekretarioj kaj 1 Kasisto.

Krom tiuj povas esti nomata unu aŭ pli ol unu honora Prezidanto.

Ĉe foresto de Prezidanto kaj de la Vicprezidanto la kunsidoj povas esti prezidataj de unu el la anoj de la Komitato.


Art. 10-a. La Prezidanto-direktoro devas plej zorge sin doni al la interesoj de la Societo kaj de la spiritisma scienco. Koncernas lin la ĝenerala direktado kaj la alta kontrolado de la administrado, kiel ankaŭ la konservado de la arkivoj.

La Prezidanto estas elektata por tri jaroj kaj la ceteraj anoj de la Komitato por unu jaro, senlime elekteblaj.

Art. 11-a. La Komitato konsistas el la anoj de la estraro kaj el aliaj kvin titolaj anoj, elektitaj prefere el inter tiuj, kiuj efike kunhelpis en la laboroj de la Societo, plenumis servojn al la afero Spiritismo aŭ elmontris bonvolan kaj akordigan spiriton. Tiuj kvin anoj estas, kiel la estraranoj, elektataj por unu jaro kaj reelekteblaj.

La Komitato estas laŭrajte prezidata de la Prezidanto-direktoro aŭ, ĉe ties foresto, de la Vicprezidanto aŭ de tiu el ĝiaj anoj, difinita por tiu prezido.

La Komitato havas la taskon antaŭe ekzameni ĉiajn administrajn kaj aliajn demandojn kaj proponojn, submetotajn al la Societo; ĝi kontrolas la enspezojn kaj elspezojn de la Societo kaj kontojn de la Kasisto, permesas la ordinarajn elspezojn kaj faras ĉiajn ordodisponojn, kiujn ĝi opinias necesaj.

Krom tio, ĝi ankaŭ ekzamenas la laboraĵojn kaj studotemojn, proponitajn de la societanoj, ilin preparas mem, kaj difinas la tagordon de la kunsidoj, konsente kun la Prezidanto.

La Prezidanto ĉiam povas malhelpi, ke iaj temoj estu pritraktataj kaj enmetataj en la tagordon, escepte se li volas ilin submeti al la Societo, kiu laste decidos.

La Komitato regule kunvenas antaŭ la malfermo de la kunsidoj, por ekzameni kurantajn aferojn, kaj ankaŭ en ĉia alia momento, kiun ĝi opinios oportuna.

La anoj de la estraro kaj de la Komitato, kiuj senavize forestis dum tri sinsekvaj monatoj, estas konsiderataj kiel rezignintaj siajn funkciojn, kaj oni devas fari necesajn paŝojn por ilin anstataŭigi.
Art. 12-a. La decidoj, ĉu de la Societo, ĉu de la Komitato, estas farataj laŭ la absoluta plimulto el la ĉeestantaj anoj; ĉe egaleco de voĉoj, decidos la voĉo de la Prezidanto.

La Komitato povas fari decidon ĉe la ĉeesto de kvar el siaj anoj.

La sekreta baloto estas deviga, se tion postulas kvin anoj.
Art. 13-a. Ĉiujn tri monatojn ses anoj, elektitaj el inter la titolaj aŭ liberaj anoj, estas difinitaj por la funkcio de komisaroj.

La komisaroj havas la taskon prigardi la ordon kaj bonan iradon de la kunsidoj kaj kontroli la rajton de eniro de ĉia fremda homo, kiu sin prezentas, por ĉeesti la kunsidon. Por ĉi tio la difinaj anoj aranĝiĝos tiamaniere, ke unu el ili ĉeestu la malfermon de la kunsidoj.


Art. 14-a. La societa jaro komenciĝas la 1-an de aprilo.

La nomado de la estraranoj kaj komitatanoj okazas en la unua kunsido de majo. La funkciantaj anoj daŭrigas siajn funkciojn ĝis tiu tempo.


Art. 15-a. Por la elspezoj de la Societo la titolaj anoj pagas ĉiujare 24 fr., kaj tiuj liberaj 20 fr.

La titolaj anoj, ĉe sia akcepto, pagas per unu fojo la kromsumon de 10 fr.

La kotizo estas pagata tuta por kuranta jaro.

La anoj akceptitaj en la daŭro de la jaro, devas pagi, en tiu unua jaro, nur por la trimestroj ĝis la fino de la jaro, inkluzive tiun, en kiu ili estas akceptitaj.

Se edzo kaj edzino estas akceptataj kiel liberaj aŭ titolaj anoj, estas postulataj por ambaŭ nur unu kotizo kaj duono.

Ĉiujn ses monatojn, la 1-an de aprilo kaj la 1-an de oktobro, la Kasisto donas al la Komitato kalkulan raporton pri la uzado de la mono kaj la financa stato de la Societo.

Paginte la kurantajn elspezojn por luado kaj aliajn devigajn ŝuldojn, la Societo, se restas saldo, difinos la uzon de ĉi tiu.
Art. 16-a. Al ĉiuj akceptitaj anoj, liberaj aŭ titolaj, estas donata akceptokarto, mencianta ilian kategorion. Tiu karto restas en la manoj de la Kasisto, de kiu la nova ano povas ĝin preni, pagante sian kotizon kaj la enirsumon. La nova ano povas ĉeesti la kunsidojn nur post la elpreno de sia karto. Se li tion ne faris ĝis post unu monato post sia akcepto, li estas konsiderata kiel eksiĝinta.

Estos konsiderata kiel eksiĝinta ankaŭ ĉiu ano, kiu ne pagis sian jaran kotizon en la unua monato de la renoviĝo de la societa jaro, post kiam estis vana iu avizo de la Kasisto.


Ĉapitro III - Pri la kunsidoj
Art. 17-a. La kunsidoj de la Societo okazos ĉiun vendredon je la oka horo vespere, escepte ian ŝanĝon se necese.

La kunsidoj estas privataj aŭ ĝeneralaj; ili neniam estas publikaj.

Ĉiu, kiu en ia ajn rolo estas parto de Societo, devas en ĉiu kunsido enskribi sian nomon en liston de la ĉeestantoj.
Art. 18-a. Silento kaj enmemiĝo estas severe postulataj dum la kunsidoj kaj precipe dum la studoj. Neniu povas preni la parolon, ne ricevinte ĝin de la Prezidanto.

Ĉiaj demandoj al la Spiritoj devas esti farataj pere de la Prezidanto, kiu povas rifuzi ilin, laŭ la cirkostancoj.

Estas speciale malpermesitaj ĉiaj demandoj frivolaj, kun persona intereso, el nura scivolemo aŭ celantaj elprovi la Spiritojn, kiel ankaŭ ĉiuj, kiuj ne celas ĝeneralan utilecon el la vidpunkto de la studoj.

Estas malpermesitaj ankaŭ ĉiaj diskutoj, kiuj deturnus la kunsidon for de ĝia pritraktata speciala temo.


Art. 19-a. Ĉiu ano rajtas postuli, ke estu admonata ĉiu ajn, kiu translimus la konvencon en diskutoj aŭ en ia maniero malordigus la kunsidojn. La admono estas tuj submetata al voĉdonado; se aprobita, ĝi estas registrata en la protokolo.

Tri admonoj en la daŭro de unu jaro laŭrajte kuntrenas la elsocietigon de la koncerna ano, kia ajn estas lia kategorio.


Art. 20-a. Nenia komunikaĵo de Spirito, ricevita ekster la Societo, povas esti legata, antaŭ ol ĝi estis submetita, ĉu al la Prezidanto, ĉu al la Komitato, kiu povas konsenti aŭ rifuzi ĝian legadon.

Devas esti konservata en la arkivoj kopio de ĉiu ekstersocieta komunikaĵo, kies legado estis permesita.

Ĉiuj komunikaĵoj, ricevitaj dum kunsidoj, apartenas al la Societo; la mediumoj, kiuj ilin ricevis, povas preni al si kopion de ili.
Art. 21-a. La privataj kunsidoj estas reservataj al la societanoj kaj okazas en la unua, en la tria kaj, eventuale, en la kvina vendredo de ĉiu monato.

La Societo rezervas por la privataj kunsidoj ĉiujn demandojn kiuj koncernas ĝiajn administrajn aferojn, kaj ankaŭ la studotemojn, kiuj postulas pli grandajn trankvilecon kaj koncentriĝon, aŭ kiujn ĝi opinias utile esplori pli profunde, antaŭ ol ilin pritrakti en la ĉeesto de fremduloj.

Rajtas ĉeesti la privatajn kunsidojn, krom la titolaj kaj liberaj anoj, ankaŭ la korespondantaj anoj, tiam troviĝantaj en Parizo, kaj la mediumoj, servantaj al Societo.

Nenia homo fremda al la Societo estas enlasata en la privatajn kunsidojn, krom esceptaj okazoj kaj kun antaŭa konsento de la Prezidanto.


Art. 22-a. La ĝeneralaj kunsidoj okazas en la dua kaj kvara vendredo de ĉiu monato.

En la ĝeneralaj kunsidoj la Societo permesas la enlason de fremdaj aŭdantoj, kiuj povas ilin ĉeesti kiel gastoj, ne partoprenante en ili. Tiun permeson ĝi povas forpreni ĉiam, kiam ĝi trovos tion oportuna.

Neniu povas ĉeesti la kunsidojn kiel aŭdanto, antaŭe ne prezentite de iu societano al la Prezidanto, ano, kiu fariĝis garantianto de lia zorgo nek malordigi, nek interrompi la laborojn.

La Societo akceptas kiel aŭdantojn nur tiujn homojn, kiuj aspiras fariĝi ĝiaj anoj aŭ simpatias ĝiajn laborojn, kaj sufiĉe inicitajn en la spiritisman sciencon, por ilin kompreni. La akcepto devas esti absolute rifuzata al ĉiu ajn, kiu estus altirata al tiuj laboroj el scivolemo aŭ kies opinioj estus malamikaj al la Societo aŭ al Spiritismo.

Al la aŭdantoj la parolo estas malpermesita, krom la esceptaj okazoj laŭ la juĝo de la Prezidanto. Kiu iel ajn malaranĝus la ordon aŭ elmontrus malbonvolon kontraŭ la laboroj de la Societo, tiun oni povus inviti foriri, kaj, en ĉiu okazo, la fakto estus menciita en la listo de la akceptitoj kaj lia eniro estus malpermesita en estonta tempo.

Ĉar la nombro de la aŭdantoj devas esti limita laŭ la disponeblaj lokoj, tiuj, kiuj povos ĉeesti la kunsidojn, devas esti antaŭe enskribitaj en registron, difinitan por tio, kun mencio de ilia adreso kaj de la ano, kiu ilin rekomendas. Sekve ĉia enirpeto devas, plurajn tagojn antaŭ la kunsido, esti adresita al la Prezidanto, kiu sola ekspedas la akceptokartojn, ĝis la listo estos kompleta.

La enirkartoj povas utili nur por la indikita tago kaj por la nomitaj personoj.

La eniro ne povas esti konsentata al la sama aŭdanto por pli ol du kunsidoj, escepte de permeso de la Prezidanto kaj ĉe esceptaj okazoj. Unu sama ano ne povas samtempe prezenti pli ol du personojn. La eniroj, konsentitaj de la Prezidento, ne havas limon.

La aŭdantoj ne estas enlasataj post la malfermo de la kunsido.

Ĉapitro IV - Diversaj disponoj

Art. 23-a. Ĉiuj anoj de la Societo ŝuldas al ĝi sian kunlaboron. Sekve, ili estas invitataj kolekti en siaj kampoj de observoj tiujn malnovajn aŭ novajn faktojn, kiuj povas rilati al Spiritismo, kaj ilin noti. Ili bonvolu ankaŭ informiĝi, laŭ sia povo, pri la konateco de tiuj faktoj.

Ili estas invititaj ankaŭ konatigi al ĝi ĉiajn publikaĵojn, kiuj povas pli aŭ malpli rekte rilati al la objekto de ĝiaj laboroj.
Art. 24-a. La Societo kiam ĝi opinios tion oportuna, submetos al kritika ekzameno la diversajn verkojn, publikigitaj pri Spiritismo. Por tio, ĝi komisios unu el siaj anoj, liberan aŭ titolan, por fari al ĝi raporton, kiu ĉe okazo estos presita en la Revue Spirite.
Art. 25-a. la Societo aranĝos al si specialan bibliotekon el verkoj, kiuj estos al ĝi donacitaj aŭ kiujn ĝi mem akiros.

La titolaj anoj povos en la sidejo de la Societo legi ĝiajn librojn aŭ esplori ĝiajn arkivojn, en por tio difinitaj tagoj kaj horoj.


Art. 26-a. Ĉar la Societo konsideras, ke ĝia respondeco povas esti morale kompromitita de privataj publikaĵoj de ĝiaj anoj, tial neniu, en ĉia ajn skribaĵo, povas uzi la titolon de ano de la Societo, sen ties antaŭa permeso kaj antaŭ ol ĝi legos la manuskripton, la Komitato prenos nur sin la faradon de raporto pri tio. Se la Societo juĝos la skribaĵon ne akordigebla kun ĝiaj principoj, tiam la aŭtoro, aŭdite, estos invitata, ĉu modifi ĝin, ĉu rezigni ĝian publikigon, ĉu fine sin ne konatigi kiel anon de la Societo. Se li sin ne submetos al la farota decido, li povos esti elpelita el la Societo.

Ĉia skribaĵo, kiun iu ano de la Societo publikigos anonime kaj sen la montro, laŭ kiu oni ne povus rekoni lin kiel ĝian aŭtoron, estos enkalkulata en la ordinarajn publikaĵojn, kies juĝon la Societo rezervas al si. Tamen, ne dezirante malhelpi la liberan eldiron de personaj opinioj, la Societo invitas ĉiujn siajn membrojn, kiuj intencus eldoni tiujn publikigaĵojn antaŭe peti ĝian duonoficialan opinion, en la intereso de la scienco.

Art. 27-a. Dezirante tenadi en sia sino la unuecon de principoj kaj la reciprokan bonvolemon, la Societo povos elpeli el si ĉian anon, kiu estus kaŭzo de malkonkordo aŭ malkaŝe ekbatalus kontraŭ ĝi per skribaĵoj, kompromitantaj la Doktrinon, per revoluciaj opinioj aŭ per konduto, kiun ĝi ne povus aprobi. La elpelo estos tamen decidita nur post senefika duonoficiala avizo kaj post kiam estos aŭdita la akuzita ano, se li opinios utile klarigi sian konduton. La decido estos farita almenaŭ de tri kvaronoj de la ĉeestantaj anoj, per sekreta baloto.
Art. 28-a. Iu ano, kiu memvole foriĝos en ĉiu ajn tago de la jaro, ne povos repostuli la diferencon de la kotizoj, kiujn li pagis; tiu diferenco estos redonata en la okazo de elpelo, decidita de la Societo.
Art. 29-a. Ĉi tiu regularo povos esti modifita, se por tio estos motivo. La proponoj por modifoj povos esti farataj al la Societo nur per la organo de ĝia Prezidanto, al kiu ili devos esti transdonataj kaj en la okazo, se ili estas akceptitaj de la Komitato.

La Societo povas, ne modifante sian regularon rilate ties esencajn punktojn, fari ĉiajn aldonajn disponojn, kiujn ĝi opinios utilaj.

La libro estis eldonita en la jaro 1964.

La aŭtoro en la jaro 2004 havis jubileon de 200 da jaroj de naskiĝo.

En Parizo pri tiu ĉi jubileo okazis solena kongreso. Pri tio oni presis seslingvan revuon ESPIRITISMO (france, angle, hispane, portugale, germane, esperante).

1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Ĉapitro IV - Diversaj disponoj

  • Elŝuti 352 Kb.