Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Legolibreto III

Elŝuti 352 Kb.

Legolibreto III




paĝo1/18
Dato14.03.2017
Grandeco352 Kb.

Elŝuti 352 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18

LEGOLIBRETO III.
por karaj amikoj el eretoj kolektitaj diversloke

Pro tiu ĉi libreto mi ŝuldas grandan dankon pro afabla helpo, provlego, konsiloj, kaj korektado al oferemaj samideanoj, kiuj pacience laboris: Vratislav Hirš, Karel Votoček, Milada Kolářová kaj Jiří Patera


Jindřiška Drahotová – kompilinto

Karaj legantoj, akceptu mozaikon de artikoloj, rakontoj kaj verkaĵoj, kiujn mi diversloke trovis, kaj kiu similas al homoj, kiuj malsimilas unu al la alia. Tial vi certe trovos ion, kio plaĉos al vi.


Via drahotovaesperanto@seznam.cz

2005
La tekstoj ĉiu povas uzi laŭplaĉe.

Ĉu edeno en Skokovy?

Gvidas tien stranga vojo.

Nepre devas mi elprovi,

ĉu kaŝiĝas tie ĝojo.

Ing. Jaroslav Krolupper, Csc.

El la libreto Kiam bestoj parolis II.
Tradukis Gbeglo Koffi, Togolando.

Edzo, edzinoj kaj leono

En vilaĝo vivis bela junulo, kiu edziniĝis al si tri plej belajn junulinojn de la vilaĝo. La juna edzo amis siajn edzinojn, kiuj siavice lin pasie amis.

Iutage, tiu junulo kaj liaj edzinoj iris en arbaron por serĉi lignon. Ili elektis arbon, el kiu ili volis dehaki lignon, sed sub ĝi leono faris grandan fosaĵon kiel kaptilon. Araneaj ŝpinaĵoj kaŝis ĝian aperturon, kaj la junulo enfalis.

Konfuzite, la edzinoj freneze kriis. Unu el ili diris: „Mi tro amas mian edzon, mi ne povos vivi for de li,“ kaj ŝi sin ĵetis en la kaptilon. La dua deklaris: „Mi tro amas mian edzon, kaj mi povas malhelpi, ke lia nomo estingiĝu. Mi tuj iros hejmen kaj faros mian eblon por eduki liajn infanojn, por ke ili povu iam lin anstataŭi.“ La tria deklaris: „Mi tro amas tiun viron, do mi neniel povas lasi lin morti. Mi ĉiel klopodos lin savi.“

Trairante arbaron, ŝi renkontis leonon, kiu, allogate de ŝia beleco, demandis ŝin pri ŝia vagado en la arbaro. La virino malkaŝis al la leono sian turmentiĝon. Tial ili kune iris al la loko de la dramo. La leono savis la junulon kaj lian edzinon de la kaptilo.

Por rekompenco, la leono petis de junulo, ke li donu al li unu el siaj edzinoj. Tion la junulo plenumis.

Se vi estus la juna edzo, kiun el la edzinoj vi donus al la leono?

La araneo kaj la turto

Iam Araneo serĉis kamaradon iom malspritan, kun kiu li deziris fiŝkapti. Post longa kaj vana serĉado, li trovis la Turton, kiu akordiĝis kun li. Kune ili iris al fiŝriĉa marĉo.

La unuan tagon ili kaptis unu korboplenon da fiŝoj. Turto tiam diris al sia kunulo: „Ĉu vi volas alproprigi al vi hodiaŭ iun ĉi korboplenon? Morgaŭ mi prenos du.“ Araneo indignis kaj preferis ambaŭ korboplenojn de la posta tago.

La postan tagon ili kaptis du korboplenojn da fiŝoj, kaj Turto demandis: „Ĉu vi volas tiujn du korboplenojn hodiŭajn anstataŭ tri morgaŭajn?“ Araneo severtone respondis: „Kiu el ni meritas tri korboplenojn da fiŝoj? Ĉu ne mi Araneo?“

La lastan tagon, Turto faris proponon al Araneo: „Ĉu vi volas tiujn lastajn korboplenojn da fiŝoj, dum mi alproprigos al mi la nason, kiun mi vendos, kio ebligos al mi ekhavi ĉevalon?“ Ankoraŭ ĉi foje Araneo enfalis la kaptilon. „Ĝuste kaj juste nur mi rajtas havi tiun ĉevalon,“ respondis Araneo.

Tiam Turto kunprenis la lastajn korboplenojn da fiŝoj. Siaflanke Araneo tute ne sukcesis vendi la nason.

Finfine, kiu el la du estas pli malsprita?

El la libreto Raka vägen till språkkunskap

de Vilho Setälä


finna legolibreto por infanoj el la jaro 1958
49. Bona konduto sin pagas
La grandaĝa avo Hundo posedas bonan sledon por transporti varojn (komercaĵojn). Ĝi estas konvene granda por puŝado per la manoj, kaj por sursido de kelkaj infanoj, kaj ĝi bone glitas sur la neĝo.

Iun tagon Riko vidis, ke Hundo venas hejmen kun la sledo malplena. Li diris: „Ni prenu ĝin kaj glitumu sur la deklivoj por nia plezuro.“

Tio vere estus granda ĝojo, ĉar antaŭ ne longe falis la unua neĝo: la griza (malpura koloro inter blanka kaj nigra) aŭtuna naturo subite fariĝis alloge blanka kaj pura, kaj elvokis ĉiujn infanojn el la ĉambroj.

Keko kaj Poĉjo ŝanceliĝis, hezitis: ĉu Hundo donos ĝin?

Sed Riko ekiris kuraĝe: „Vi vidos“, li diris memcerta. Kaj tuj li estis en la korto de Hundo.

„Hej, mi prenos la sledeton por kelka tempo!“ li kriis senĝene.

„Ĝi estas mia,“ respondis avo Hundo severe (forte, neafable), „vi ne prenos ĝin!“

Revenis Riko hontema kaj senkuraĝa. Li ne bezonis informi (sciigi) pri la rezulto. Sed Keko alten levis sian kapon.

„Mi provos mian ŝancon (eblecon de sukceso),“ li diris.

Keko aliris kaj salutis: „Bonan tagon, avo! Ĉu vi afable permesus al mi glitumi per via sledo?“

„Kun plezuro! Nur zorgu, ke vi nekolizos (kontraŭveturos) kun arboj! Kaj antaŭ ĉio, ne iru al la vojo!“

Keko kaj avo bonhumore diris „ĝis revido,“ kaj Keko forpuŝis la sledon al la deklivo. Tie li kun Poĉjo komencis gajan glitumadon. Sed Riko pripensis ĝentilajn morojn (devigajn kutimojn).

51. Keko kaj Riko ricevas fremdlandajn korespondantojn
La festa antaŭtago progresis al vespero. Subite oni aŭdis bruon en antaŭĉambro: la leterportisto alvenis kaj faligis poŝton tra la letertruo en la pordo. Paĉjo tuj rapidis preni la gazeton, sed el la gazeto falis salutkartoj (pecoj de dika papero, kiujn oni sendas per poŝto). Estis ankaŭ letero mirinda.

Keko kaj Riko kune studis ĝin. La poŝtmarkoj estis belaj kaj neniam antaŭ viditaj: unu portis portreton (bildon de persono) kun subskribo L.L.Zamenhof kaj sur la alia estis teksto: „Lingvo internacia, Esperanto“, kaj bildoj de du vizaĵoj (tiu flanko de la kapo, kie estas la okuloj), kiuj ŝajnis paroli unu al la alia. Sed al kiu estis la letero adresita? Sur la koverto (leterkovrilo) oni povis legi: Sinjoro Pupo Leporo, Keko-tie 12, SOMERO. Ĝi do ne estis por iu el la familio Koko, ĝi estis intencita por la najbaro. Kaj el kiu lando ĝi venis? Sur la poŝtmarko estis legeble: Magyar posta. Patro klarigis, ke tio signifas hungaran poŝton. „Sed vi devas porti la leteron al nia najbaro, sinjoro Leporo. Li ja loĝas proksime,“ diris Patro.

Kaj la fratoj iris al la najbaro kaj sonorigis la pordan sonorilon. Sinjoro Leporo invitis ilin internen kaj klarigis tutan aferon. Li havas amikojn en la tuta mondo, tio estas, ĉie sur la terglobo, tamen ne en la spaco kaj sur aliaj steloj aŭ planedoj. Kaj li korespondas kun ili per Esperanto, la internacia lingvo. Ankaŭ vi povos havi amikojn por interŝanĝi leterojn kun alilandanoj, se vi lernas Esperanton.

Proverboj (ant, int, ont)

Ŝvitas kuŝemulo manĝante, frostotremas laborante.

Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.

Eniris ridetante, revenis plorante.

Estinta amiko estas danĝera malamiko.

Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.



Proverboj (et, eg)

Malgranda birdeto, sed akra ungeto.

Neniu estas profeto en sia urbeto.

Grandegaj estas la kornoj de bovoj transmaraj.

Ŝtelistetojn oni batas, ŝtelistegojn oni ŝatas.

Proverboj (ar, er)

Kiu timas bestaron, ne iru en arbaron.

Ne iru al fremda anaro kun via regularo.

El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.

Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   18


Elŝuti 352 Kb.

  • Edzo, edzinoj kaj leono
  • La araneo kaj la turto

  • Elŝuti 352 Kb.