Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Leginte interesajn artikolojn pri la destino de la komuna lingvo en Eŭropo kaj pri la estonta

Elŝuti 12.6 Kb.

Leginte interesajn artikolojn pri la destino de la komuna lingvo en Eŭropo kaj pri la estonta




Dato28.05.2017
Grandeco12.6 Kb.

Elŝuti 12.6 Kb.



Leginte interesajn artikolojn pri la destino de la komuna lingvo en Eŭropo kaj pri la estonta

E-cksperimento en anglaj lernejoj, pri kiu klopodas la brita esperantistino Angela Tellier, mi decidis priskribi nian sperton, akiritan dum multjara kaj fruktodona laboro sur tiu ĉi kampo.

En la jaro 1993 estis disvastigita tra la tuta eks-Sovet-Unio eksperimento pri enkonduko de Esperanto kun propedeŭtikaj celoj, por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj, sub aŭspicioj de AIS de San-Marino kaj Kibernetika Lnstituto de Padeborn (Germanio).

Ankaŭ en kelkaj sankt-peterburgaj mezlernejoj (Rusio) oni partoprenis ĝin. En Gimnazio n-ro 271 Esperanto estis instruata ekde 1991. La rezulto estis tiel bona ke la estraro afable permesis enkonduki Esperanton kiel devigan lernobjekton en la unua klaso (unua grado de la bazlernejo en Rusio). Bedaŭrinde la eksperimento ne en ĉiuj lernejoj finiĝis sukcese, unue pro administraciaj obstakloj, due pro manko de spertaj instruistoj.

Sufiĉe entuziasmigaj rezultoj estis atingitaj en Gimnazio n-ro 271, kun profundiga studo de la franca, kie oni ĝis la jaro 2002 instruis Esperanton devige, eĉ tiam kiam jam ne temis pri eksperimento. La lingvo tre nature eniris la lernejan programon. Ĝi helpadis al la gelernantoj pli facile kaj kun plezuro lerni poste la francan lingvon. Multjara laboro alportis aprobitan laborajon, kiu ricevis la titolon «Aŭtora programo pri Esperanto. Por la kiasoj 1-10. Baza kurso - unuagrada ŝtupo, 2 horoj semajne. Nedeviga kurso por la klasoj 2-10,1 horo semajne».

Post serioza ekspertizo la programo (340 horoj) estis agnoskita ĉe Sankt-Peterburga ŝtata universitato pri pedagogia mastramado en februaro 2001.

La baza kurso (deviga) enhavas 68 horojn kaj ĉiu sekvs fakultativa jaro enhavas po 34 horojn.

La programo estis ellaborita por «muzikaj» klasoj, poi lernejanoj kiuj krom ordinara lerneja programo okupiĝa; pri muziko kaj kanto. Esperanto estas tre muzika, kre? lingvo, ĝi tre similas latinidajn lingvojn. ĉi havas similecor kun la franca lingvo kaj elvokis favoran rilaton flanke d« la estraro en la gimnazio. Ankaŭ la E-instruistaro ĝir ŝatis kaj propagandis, sekve ĝi vekis intereson flanke de la gepatroj kaj ankaŭ intereson flanke de la infanoj. Dank al tio oni realigis multajn E-vojaĝojn kaj E-koncertojr fare de la lernantoj kaj la urbaj esperantistoj, okazis vigk korespondado, la gimnazio partoprenis en la projekto Interkulturo kaj Euroscola (2002).

La instruistoj sukcese instruis Esperanton dum nmlta jaroj en la gimnazio. La programo estas farita por montr al la gelernantoj la similaĵojn kaj diversajojn inter la francs kaj Esperanto. Dume la gelernantoj havas eblon konatiĝ: kun la Esperantaj literaturo kaj historio ktp. Oni trapasas al la lernado de la franca unue lernante la leksikon kaj gramatikon de Esperanto. Ne estas hazarde mi opinias, ke kelkaj el la lernantoj elektis post la gimnazio studadon de fremdai lingvoj: la franca la hispana kaj aliaj, por sia profesia vivo.

Malgraŭ tio ke la eksperimento estis sukcesa ŝajnas al mi ke relative malmultaj homoj scias pr; ĝi. (Mauro La Torre skribis pri ĝi en Esperantt n-rol!32, januaro 2001). Esperantistoj devus esti pli bone informitaj pri la rezultoj de Is eksperimento, por povi konvinki nekredemulojn pri la pozitivaj, valoraj flankoj de Esperanto poi studado de fremdaj lingvoj jam sur la ,,lernejaj benkoj".

Svetlana Miroŝniĉenkc




246 ESPERANTO decembro 2006 1198(12)


Elŝuti 12.6 Kb.

  • Svetlana Miroŝniĉenkc
  • 246 ESPERANTO

  • Elŝuti 12.6 Kb.