Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lastaj praktikaj kaj teknikaj informoj antau bet-49

Elŝuti 9 Kb.

Lastaj praktikaj kaj teknikaj informoj antau bet-49




Dato21.03.2017
Grandeco9 Kb.

Elŝuti 9 Kb.

LASTAJ PRAKTIKAJ KAJ TEKNIKAJ INFORMOJ ANTAU BET-49

La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 6-an – 14-an de Julio, 2013 en orientlitovia urbo UTENA en Kolegio de UTENA ( Utenio pl. 2 ). Tiu-chi loko estas en centra placo de la urbo.

Veno al la arangho la 5-an kaj la 6-an de Julio, forveturo la 14-an de Julio. Ni antauvidas chirkau 200 partoprenantojn el 20 landoj.

Partoprenantoj loghos en apudaj studentaj domoj ( str. Maironio 18 kaj str. Aušros 73 ) kaj en hotelgastejo „Utrana „ ( str. Aušros 36A ).

Chiuj programeroj okazos en Kolegio de Utena ( Utenio pl. 2 ) krom kelkaj aparte indikitaj esceptoj, nome, vesperaj kulturaj kaj koncertaj programeroj kaj solenaj inauguro kaj fermo okazos en Muzika lernejo de Utena ( str. Maironio 11 ), unu vespera koncerto-diskoteko okazos en urba Kulturcentro ( str. Aušros 49 ), renkontigho kun urbanoj-koncerto okazos apud lago Dauniškis sur subchiela scenejo. En Kolegio ankau konstante funkcios Organiza komitato de BET-49, registrado de la partoprenantoj, redakcio de chiutaga gazeto „Heroldo de Utena“ kaj richa libroservo. Loghlokoj, kunvenejoj, manghejo estas proksime unu de alia kaj estas facile atingeblaj perpiede.

Matenmangho okazos en bufedo de studenta domo ( str. Maironio 18 ). Tagmangho okazos en manghejo de Kolegio ( Utenio pl. 2 ). Menuo egala por chiuj. Vespermangho ne estas organizata – oni povas tion libere lauelekte memstare fari en urbaj kafejoj kaj restoracioj. La unua servo estas tagmangho la 6-an de Julio, la lasta servo estas matenmangho la 14-an de Julio.

En Kolegio funkcios sendrata retaliro – chiuj, kiuj havos proprajn komputilojn, povos uzi tion. Por chiuj aliaj funkcios aparta salono kun multaj komputiloj – partoprenantoj povos libere uzi ilin por siaj bezonoj.

Utena estas atingebla buse kaj automobile. Busa horaro same kiel amaso de aliaj informoj estas publikigita en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt ( speciala rubriko BET-49 maldekstre de komputila ekrano ). BET-ejo de la busa stacidomo de Utena estas proksime kaj atingebla perpiede. Oni povas uzi taksion – en Utena taksio kostas 6 lidojn ( malpli ol 2 euroj ) sendepende de veturdistanco. Bonvolu chiuj atingu la lokon de BET-49 memstare. Ni ne havas eblecon renkonti Vin. Distanco inter Vilnius kaj Utena estas proksimume 100 kilometrojn, la vojagho dauras 1,5 – 2 horojn. Busa vojagho inter Vilnius kaj Utena kostas 22-23 lidojn ( proksimume 6,5 eurojn ). La plej frua buso el Vilnius al Utena forveturas je la 6.50 horo , la plej malfrua – je la 19.55 horo.

Ekde la 2-a de Julio Organiza komitato de BET-49 jam funkcios en Utena, en Kolegio ( Utenio pl. 2 ). Poshtelefono de prezidanto de Organiza komitato de BET-49 Povilas JEGOROVAS estas +370 687 12219. Retadreso de la organiza komitato estas pjegorovas@takas.lt . Chiujn aktualajn informojn pri BET-49 eblas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt ( speciala rubriko BET-49 maldekstre de komputila ekrano ).

La 5-an de Julio ( vendrede ) kaj la 6-an de Julio ( sabate ) ekde la 9-a ghis la 22-a horo en Kolegio ( Utenio pl. 2 ) funkcios registrado de partoprenantoj de BET-49, loghigo, eblos havi diversajn informojn. Dum registrado Vi registros Vian alvenon, ricevos pakajhon kun diversa materialo, programon de BET-49, karton kun notita Via loghdomo kaj chambro, kuponojn por manghado k.s. Chiuj, kiuj ne pagis anticipe alighkotizon, loghadon kaj manghadon au pagis neplene , dum registrado devos pagi chion konforme al kategorio kaj periodo. Novaj anticipe nealighintaj personoj plenigos alighilojn kaj pagos chion adekvate. Malfruighintoj povos registri partoprenon en BET-49 ankau dum postaj tagoj. Registrigho por la ekskursoj kaj pago okazos aparte dum anoncitaj tagoj dum la arangho. Chiuj ekskursoj estas aparte pagendaj.

La 7-an de Julio ( dimanche ) komencighos laboro de BET-49 kaj estas antauvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por preparigho al solena inauguro de BET-49.

Solena inauguro de BET-49 okazos la 7-an de Julio ( dimanche ) je la 12-a horo en chefa salono de Muzika lernejo ( str. Maironio 11 ). Bonvolu venu ghustatempe kelkajn minutojn antau la inauguro.

Solena fermo de BET-49 okazos la 13-an de Julio ( sabate ) je la 14-a horo en Muzika lernejo.

La 10-an de Julio ( merkrede ) estos ekskurso dum la tuta tago por dezirantoj. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj surlokaj duontagaj ekskursoj.

Bonvolu veturigu vendotajhojn por libroservo, ekspoziciajhojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo de la arangho estos richa kaj interesa.

Chiutage aperos gazeto de BET-49 „Heroldo de Utena“. Ghin redaktos Vytautas ŠILAS – lia retadreso estas vilnastelo@yahoo.lt . Tie Vi trovos chiujn aktualajhojn, informojn, anoncojn pri salonoj de la programeroj, eventualajn shanghojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-49, fotojn k.s. Uzu la gazeton por diversaj anoncoj, proponoj, informu en ghi pri la jam okazintaj programeroj k.s. Ghi estas Via gazeto, tial bonvolu anticipe preparighu kunlabori kun ghi. Ni antauvidas , ke la gazeto estos 4-pagha kaj entute aperos 8 numeroj – la unua jam la 6-an de Julio – la lasta – la 13-an de Julio. Gazeto aperos papere plenkolore kaj ghin chiutage povos preni chiu partoprenanto, ghi ankau aperos rete en retejo www.esperanto.lt en rubriko BET-49. Aktualajn informojn eblos trovi ankau sur anonctabulo che registrejo

Laborlingvo de la arangho estas Esperanto.

Dum BET-49 funkcios kelkaj ekspozicioj.

Monon eblos shanghi en urbaj bankoj, sed bonvolu konsideru , ke la 6-an de Julio estos ne simpla sabato, sed shtata festotago, tial neniu banko kaj multaj aliaj servoj funkcios. La 7-a de Julio estos dimancho kaj pro tio ankau tiutage funkcios limigita kvanto de diversaj publikaj servoj. Unu euro egalas al 3,45 lidoj. Nacia mono lido egalas al 100 cendoj. La kurzo estas fiksita kaj ne shanghighas.

Elektra tensio en Litovio ghenerale estas 220-volta.

Organiza komitato de BET-49 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ghustatempaj.

Fine de la arangho chiu ricevos plenan liston de partoprenantoj kun adresoj kaj retadresoj.

Preparighu aktive labori dum BET-49. Sukceso de la arangho dependas de chiuj partoprenantoj.



BONVENON AL UTENA !

Organiza komitato

23.06.2013


Elŝuti 9 Kb.

  • BONVENON AL UTENA ! Organiza komitato 23.06.2013

  • Elŝuti 9 Kb.